La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


TAIS EL ATENO

Aŭtoro: Ivan Efremov

©2026 Geo

La Enhavo

Kelkaj notoj de la tradukinto

La romano estas tradukita laŭ la aŭtora redakcio, unuafoje publikigita en la 1993-a jaro en la sesa volumo de la verkaro de Efremov. Antaŭ tio la romano estis eldonata en mallongigita redakcio, en kiu konas la libron plej multaj rusaj legantoj. Tial ili ne miru, trovante en la traduko kelkajn liniojn, alineojn, kaj fojfoje eĉ paĝojn, kiuj mankas aŭ estas malsamaj en la konata al ili rusa teksto.

En la traduko troveblas multaj nekonataj, registritaj en neniu vortaro, vortoj, pruntitaj el la helena, same kiel en la originalo. Ili estas esperantigitaj plejparte per anstataŭigo de helenaj finaĵoj per la esperanta «-o». Personaj kaj geografiaj nomoj estas esperantigitaj konforme al PIV, krom okazoj, kiam la formo, donita de PIV, estas dubinda (Rao anstataŭ konfuza PIV-a Reo), aŭ kiam la aŭtoro mem intence uzis ne tradician latinigitan formon, sed la pli proksiman al la helena (Bukefalo, Likeo anstataŭ tradiciaj Bucefalo, Liceo).

En la aŭtora redakcio ekzistas neniuj klarigaj rimarkoj, dum en la populara mallongigita redakcio ekzistas kelkaj. En la traduko plej granda parto de tiuj rimarkoj estas konservita, kaj en kelkaj speciale malklaraj okazoj estas aldonitaj rimarkoj de la tradukinto.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.