La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


MIRINDA AMO

Aŭtoro: Heinrich August Luyken

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XVI

Je la sama tempo, kiam Flora iom post iom resaniĝis sub la ama zorgado de onklino Marinjo kaj de onklo Hunt en Oksfordo, Vilfrido transloĝiĝis de Leipzig al Frankfurt-am-Main. Sinjoro Karl Brockhaus, riĉa bankiero, kiu pasigis kelkajn jarojn en Londono kiel direktoro de banka filio de sia patro kaj kiu kondukis de tie junan edzinon el nobela familio, komisiis al li la desegnadon kaj, kune kun eminenta germana firmo de arĥitekturistoj, la direktadon de la konstruo de domego laŭ angla stilo. Kun grandaj ĝuo kaj fervoro Vilfrido komencis la laboron fari skizojn por la menditaj desegnaĵoj. Kun ne malpli granda entuziasmo li studadis la muzikon kaj iafoje, post laciga laboro, vizitis grandan koncertejon de la tiea filharmonio, kie ludiĝis klasikaj kaj simfoniaj verkoj. Tiajn komponaĵojn Vilfrido precipe ŝatis.

Iun vesperon en la monato Februaro li eniris la belan ĉambregon de tiu institucio kvaronhoron antaŭ la komenco de la koncerto; sed preskaŭ ĉiuj lokoj jam estis okupitaj. Fine, post longa ĉirkaŭrigardo, li trovis seĝon ĉe malgranda tablo, ĉe kiu jam sidis maljuna blankhara sinjoro kaj juna fraŭlino kun belaj orbrunaj haroj kaj ridetantaj bluaj okuloj. Vilfrido ĝentile klinsalutis kaj sidiĝis. La ok monatoj, kiujn li pasigis en Germanujo faris je li rimarkindan ŝanĝon. Lia vireca vizaĝo estis ekster lia aĝo pensema kaj serioza, kelkafoje eĉ iom melankolia. Lia sintenado estis tiu de viro, kiu sentas, ke li okupas honorindan pozicion en la vivo.

La koncerto komenciĝis per bonega ludado de la Serenado de Schubert, kiu tiutempe estis tre ŝatata novaĵo. Enpense Vilfrido faldis kaj malfaldis la programon, kaj dum kelka tempo ŝajne forgesis ĉion ĉirkaŭ si. Liaj pensoj estis en Anglujo, plenaj de forta sopiro al iu malgajvizaĝa knabino, kiun li lastfoje vidis en folioriĉa laŭbo en bela kampara ĝardeno. Li ne povis forgesi kaj nun vidis antaŭ si la kortuŝan, petegantan rigardon, kiun donis al li la amata knabino, rifuzante esti liberigita de sia promeso. Iafoje, en Berlino, li sentis fortan tenton reiri Londonon kaj batali kontraŭ Leo ĝis maldolĉa fino. Iafoje, kiam, post vana penado dronigi sian malfeliĉecon en plezuroj, lia koro ekpleniĝis per maldolĉaj pensoj, li sentis inklinon malbeni sian sorton, sed la memoro pri lia sankta amikino en Long-Seaton ĉiam alprenigis al li pli serenan, submetiĝeman animstaton.

Antaŭ la finiĝo de la unua muzikaĵo lia revo interrompiĝis per la konduto de seso da studentoj, kiuj okupis apudan tablon. Tiuj ĉi junuloj, laŭveste anoj de la malnova universitato Heidelberg, videble venis Frankfurton por sin amuzi. Ili estis en gajega humoro, kaj ilia amuzaĵo, tiumomente, estis penado altiri al si, per diversaj rimedoj, la atenton de la juna fraŭlino, kiu sidis ĉe lia tablo. Vilfrido ankaŭ rimarkis, ke la malkonvena konduto de kelkaj el tiuj studentoj tre ĝenas la fraŭlinon kaj indignigas la respektegindan blankharulon ĉe ŝia flanko. Dum la unua paŭzo li ekaŭdis, ke liaj samtablanoj interparolas angle. La koncerto daŭris, kaj la konduto de la studentoj, sidanta plej proksime al la knabino, fariĝis pli rimarkeble trudema. Kiam, ĉe la komenco de la meza paŭzo, la juna anglino leviĝis por, supozeble, viziti konatinon en alia parto de la ĉambrego, du studentoj tuj ankaŭ leviĝis kaj sekvis ŝin.

Oni ja permesas, precipe en universitataj urboj, al studentoj pli da libereco, ol al aliaj junuloj, sed tiuokaze la konduto de la Heidelberganoj videble malplaĉis al la okupantoj de la ĉirkaŭantaj tabloj. Vilfrido ne povis ne aŭdi la interparolon de siaj anglaj najbaroj, kiuj, kredeble, supozis, ke neniu povas kompreni ilin; kaj kelkafoje li sentis pro tio ioman ĝenatecon. Kiam, do, dum la foresto de la knabino la maljunulo perdfaligis sian naztukon, li ĝentile levis ĝin, dirante kelkajn konvenajn vortojn en angla lingvo. La blankhara sinjoro estis tre kontenta ekscii, ke lia juna najbaro estas anglo kaj afable komencis kun li agrablan konversacion. Ili interalie priparolis la diversajn programerojn kaj la muzikon ĝenerale. Okaze de laŭta ekrido, venanta de la studenta tablo, la maljunulo plendis pri la malkonvena konduto de tiu junularo, dirante:

– Se mi nur povoscius sufiĉe la germanan lingvon, mi certe sciigus al ili mian opinion pri ilia konduto.

– Jes, – diris Vilfrido, – mi ankaŭ malplezuriĝis ĉe iliaj malkonvenaj manieroj, kaj mi rimarkis, ke ili fariĝis tre malagrablaj al via juna amikino. Se ili ne ĉesos, mi sentos fortan inklinon, kun via permeso, peti ilin, ke ili kondutu pli bonmaniere.

– Mi esperas, ke ne estos necese; sed ĉiuokaze, mi petas, kara sinjoro, ne ĝenu vin kaj ne malpaciĝu kun tiuj flamkapuloj.

En tiu momento revenis la juna sinjorino, kaj ne malproksime post ŝi, la du studentoj. Kun videbla plezuro la maljuna sinjoro sciigis ŝin, ke ilia kuntablano estas anglo. Vilfrido ĝentile leviĝis, klinsalutis kaj diris, ke lia nomo estas Gallimore. La blankharulo tuj sin turnis al li:

– Ravita konatiĝi kun vi, sinjoro Gallimore; mia nomo estas Macdonald kaj, – kun mangesto, – fraŭlino Macdonald estas mia nepino.

Nelonge post la rekomenciĝo de l’ koncerto unu studento plenigis sian glason per ruĝa vino kaj, farinte signon al siaj kunuloj, levis ĝin ĝis la nivelo de la okuloj. Ridetante li direktis siajn okulojn al fraŭlino Macdonald kaj, facile, sed sufiĉe rimarkeble salutinte ŝin, li malplenigis la glason kvazaŭ je ŝia sano. La ceteraj studentoj aprobe ekridetis kaj pli-malpli malkaŝe ekrigardis la fraŭlinon, por vidi, ĉu ŝi respondos. Tiu ĉi manovreto observiĝis de kelkaj personoj en la ĉirkaŭaĵo, okazigante tie ĉi rideton, tie kolerajn mienojn. Tuj Vilfrido leviĝis, aliris la tablon, ĉe kiu sidis la studentoj kaj ekparolis kun dignoplena teniĝo:

– Sinjoroj studentoj, vi ne povas ne rimarki, ke via trudemo estas tre malagrabla al la juna sinjorino. Ĉiuokaze, kiel ĝentiluloj vi nun ĉesigos viajn atentaĵojn.

La studento, kiu trinkis al la knabino, iom malaltkreska, fortika junulo, kolere rediris, leviĝante:

– Vi estas impertinentulo, sinjoro!

Trankvile Vilfrido respondis:

– Tiu ĉi epiteto plene priskribas tutan vian konduton. Vi transpaŝas la limojn de konveneco.

Salte leviĝis la ceteraj studentoj. Du-tri el ili ekkriis:

– Tiu insulto postulas kontentigon. – Vi nepre devas doni al ni plenan kontentigon, – diris alia.

Vilfrido ne perdis unu momenton sian egalanimecon, kvankam la disputo jam kaŭzis sensacion.

– Jes, sinjoroj studentoj, – li respondis, malestime kaj malvarmete, – se vi volas, mi kontentigos vin ĉiujn, unu post alia, ekstere en la ĝardeno, per mia pugno.

– Li estas fremdulaĉo, Mietschke, – flustris unu el la junuloj, – li ne valoras la penon.

– Ne, des pli, – kriis responde la alparolito, – Jen, sinjoro fremdulo, estas mia karteto; mi postulas la vian, por ke mi povu sendi al vi miajn sekundantojn.

– Se vi povas rememori en via malklara cerbostato: Mia nomo estas Gallimore, kaj mi loĝas ĉe la strato Kolberg, rekte kontraŭ la poŝtoficejo ĉe sinjorino Wassermann. Mi ne kunportas vizitkartojn.

Dirinte tion li turnis sin kaj ree okupis sian seĝon ĉe la flanko de la maljuna sinjoro. La karteton de sinjoro Mietschke li postlasis sur la tablo.

– Mi esperas, sinjoro Macdonald kaj fraŭlino Macdonald, – li diris, – ke vi ne koleras pro la tumulto, kiun mia intermetiĝo kaŭzis. Mi tre bedaŭras, ke ĉi tiu okazintaĵo turnas tiom da okuloj al nia tablo.

– Tute ne, sinjoro Gallimore, – milde respondis la grandaĝulo, – vi agis noble kaj kavalire, mia nepino kaj mi tre dankas vin. Mi nur treege malĝojas, ke via kavalireco implikas vin en tian malagrablan aferon.

Fraŭlino Macdonald aspektis iom pale. Kun maltrankvila rigardo en ŝiaj belaj okuloj ŝi demandis mallaŭte:

– Ĉu vi vere, sinjoro, devos dueli kun tiu malĝentila studento?

– Tre verŝajne, fraŭlino; mi proponos ordigi lian konton per mia pugno.

Nelonge poste la koncerto finiĝis, kaj Vilfrido leviĝis por adiaŭi sinjoron kaj fraŭlinon Macdonald. Manpremante Vilfridon la maljunulo diris milde

– Ne konsentu batali per armiloj, mia kara juna sinjoro. Tiuj malsaĝaj flamkapuloj ja serĉas ĉiun okazon por malpaciĝo. La jam ricevita publika riproĉo sufiĉu.

– Jes, sinjoro Gallimore, – aldiris la junulino varme, ne risku duelon pro mi. La nura penso estas por mi terura.

– Mi ankoraŭ ne scias, kion mi faros. Mi devas esti gvidata de cirkonstancoj. Adiaŭ, adiaŭ.

Nun alproksimiĝis al Vilfrido du sinjoroj, unu en uniformo de altranga oficiro kaj la alia civile vestita, sed kun videble soldata teniĝo. Ambaŭ estis altkreskaj, beltaliaj viroj. La sinjoro en civila vesto la unua parolis:

– Ĉu vi permesos, sinjoro, ke ni interesiĝu pri tiu okazintaĵo? Ni sidis tre apude kaj vidis la tutan aferon. Permesu, ke mi komplimentu vin pro via ago.

– Dankon, sinjoro; mi ne povis agi alimaniere, – respondis Vilfrido ĝentile.

– Tute prave, – plue diris la sama sinjoro. – Mi esperas, ke vi ne opinios min tro scivola; se mi ne eraras, vi estas fremdulo? Anglo, ĉu ne?

– Jes, mi estas anglo; mia patrino estis germanino.

– Efektive; anglo-germano, do.

– Se vi volas, jes.

– Se vi intencas akcepti la duelinviton kaj se vi ne havas la kutimajn sekundantojn, ni estas pretaj preni sur nin tiun taskon. Tamen mi, se vi permesos, konsilus al vi malakcepti. Mi konas tiun Heidelberg’an studentan korporacion. Ĝi estas aro da sensencaj, batalemaj flamkapuloj, multe pli okupitaj per skermado, dancado kaj drinkado, ol studado.

Tiel interparolante, la tri viroj malrapide eliris el la ĉambrego, trapasis la grandan, homplenan vestiblon kaj iris sur la straton. Tie Vilfrido haltis kaj diris:

– Vi vere montras al mi, fremdulo, tre grandan, neordinaran afablecon, sinjoroj: kaj en la okazo se la afero tion necesigos, mi rigardos ĝin kiel grandan honoron povi kalkuli pri viaj helpo kaj konsilo. Koran dankon, sinjoroj.

La studentoj staris sur la trotuaro ne malproksime de Vilfrido kaj ties novaj amikoj, brue diskutante kaj ridante. La sinjoro en oficira uniformo nun diris:

– Nia vojo hejmen kondukas nin tra via kvartalo, sinjoro, ĉu ni do iros kune? – Post nelonge la oficiro ree parolis: – Mi traktus la duelinviton de tiuj ventsakoj kun malestimo. Se mi havus filon, kiu ne estas oficiro, mi donus al li la saman konsilon; sed mi ne mirus, se vi aŭdus nenion plu pri tiu ĉi afero. La studentoj venis ĉi tien nur por fari ovacion al maljuna profesoro Glaŭber okaze de ties ora edziĝofesto kaj verŝajne ili foriros morgaŭ matene. Kompreneble ili ne povis akcepti publikan – kiom ajn merititan – riproĉon sen parada elmontro de braveco.

La konversacio nun fariĝis pli gaja kaj ĝenerala kaj precipe rilatis la diferencon inter la studenta vivado en anglaj kaj germanaj universitatoj. Ĉe stratangulo la du nekonatoj haltis. La civile vestita sinjoro sin turnis tre ĝentile kaj amike al Vilfrido, dirante:

– Jen mia karteto, – Von Bardeleben estas mia nomo. Ĉu vi permesos, ke mi vizitu vin? Ĉu – aŭ ne – vi bezonos nian helpon, mi tre ŝatos duonhoran babiladon kun vi.

– Tio estos por mi granda honoro, via moŝto, – respondis Vilfrido kun facila klinsaluto.

– Ĉu morgaŭ posttagmeze je la dua estos oportuna tempo por vi?

– Certe, sinjoro von Bardeleben, mi atendos vin kun granda plezuro.

– Via nomo, vi diris, estas Gallimore, ĉu ne?

– Jes, Vilfrido Gallimore, arĥitekturisto. Mian loĝejon vi facile trovos kontraŭ la poŝtoficejo ĉe la strato Kolberg ĉe sinjorino Wassermann, kies nomo troviĝas sur kupra plato apud la pordo.

Reveninte hejmen Vilfrido duonkuŝiĝis sur sofon kaj reve pripensis la neordinarajn okazintaĵojn de tiu vespero. Kvankam li ne timis dueli, li pli ol duone deziris, ke li ne havu viziton de la sekundantoj, ĉar li sentis fortan malinklinon havi aferon kun aro da antipatiaj studentoj, kaj ĉar li ne volis malŝpari multvaloran tempon pro tia sensencaĵo, kiu, en okazo de vundiĝo, povus malhelpi la plenumadon de lia komisio. Se Flora kaj fraŭlino Lambert scius, ke sanga duelo atendas lin; ho, kiel iliaj amaj koroj maltrankviliĝus!

Ree li rigardis la vizitkarton de la nova amiko: – “Sekreta Registara Konsilanto Konrad von Bieberstein-Bardeleben” – Nobelo kaj altrangulo! Kvankam dum sia restado en Prusujo kaj Saksujo li spertadis multe da amikeco, li ne povis ne miri pri la tujaj intereso kaj bonvolo, montritaj al li de tiu altranga nobelo.

La sekvinta mateno pasis sen vizito de batalemaj studentoj, kaj li jam pensis, ke la antaŭdiro de la nekonata oficiro estis prava. Kontraŭvole tiu ĉi penso iom gajigis lin, kvankam iafoje li eksentis deziron “lasi sin iri” kontraŭ tiuj ridindaj studentoj. Je la dua horo lia dommastrino anoncis la viziton de sinjoro von Bardeleben, kaj Vilfrido akceptis lin kun montro de sincera plezuro kaj respekto.

Eksidinte sur la sofo la vizitanto diris ridetante:

– Ho! la flamkapaj studentoj do ankoraŭ ne sendis siajn sekundantojn! Bonege. Ĝuste kion pensis mia amiko, kolonelo von Schliebert. Se ili ne venos, des pli bone, sed eble ili sendos deputitaron post interkonsiliĝo en Heidelberg. Nu, kara sinjoro Gallimore, mi tre volis sciigi vin pri tio, kio altiris mian atenton al vi. Kiam mi vidis vin starantan ĉe la tablo, ĉe kiu sidis la studentaro, farantan al ĝi tiun bone merititan riproĉon, nur kelkajn futojn de nia tablo, vi forte revokis en mian memoron scenon, kiu okazis antaŭ multaj jaroj en Heidelberg je ne tre malsimilaj cirkonstancoj. Mi tiam, t.e. antaŭ dudek kvin jaroj, havis tre karan anglan amikon. Ni estis kunstudentoj kaj anoj de la sama korporacio. Li estis, same kiel vi, muzikentuziasmulo. Iun tagon aro da studentoj, apartenantaj al alia, malamika korporacio – tre strange al la sama, al kiu apartenas tiuj malĝentilaj junuloj – montris malrespekton, kredeble senpripense aŭ pro troeco de junula ŝercemo, al du senhelpaj, timemaj knabinoj el la kamparo. Mi povas nun, image, vidi lin, starantan kontraŭ tiuj studentoj kun flamaj okuloj riproĉantan ilin pro ilia malĝentileco kaj surverŝantan per varmega fluo de indigno, per bela lingvaĵo laŭ sia elokventa stilo kaj iom rimarkebla, fremda elparolo. Nu, rigardante vin, mi estis forte frapita de la granda simileco inter vi kaj tiu malnova kaj nun jam delonge mortinta angla amiko. Kvankam la fasono de lia vesto estis malsimila, tamen vi montris la saman figuron, la saman teniĝon kaj la samajn trajtojn. Sed la nomoj estas malsamaj – la nomo de mia amiko estis Morton, Leslie Morton – alie mi ĵurus, ke vi estas lia filo, aŭ lia fantomo. Pro tio – se vi permesos al mi ĝin diri – mi sentis min allogita al vi, sinjoro Gallimore, ne nur per via simileco al mia kara amiko, sed ankaŭ per via propra nobla ago.

– Dankon, sinjoro konsilanto. Kiel interesa!

Vilfrido ne povis ne pensi pri sia patro, kiu antaŭ dudek kvin jaroj estis aŭ studento aŭ jam docento en iu universitato – ĉu Heidelberg? El ĉiuj tiaj lokoj Heidelberg estis la plej verŝajna, laŭ la kelkaj aludoj, kiujn lia onklo okaze, kontraŭvole ellasis. Li tuj decidis postnelonge viziti tiun faman kaj belan universitaturbon, malgraŭ malagrabla ebleco renkonti tie siajn duelinvitintojn. Eble li trairos la samajn stratojn kaj eniros la samajn konstruaĵojn, kiujn lia nobla, malfeliĉa patro vizitadis.

– Mi timas, ke mi malgajigis vin, sinjoro Gallimore. Tion mi tre bedaŭras. Ĉu via patro ankoraŭ vivas?

Vilfrido forte penis ne montri embarason kaj simple respondis:

– Ne, via moŝto; mia patro mortis, kiam mi estis infaneto.

Sinjoro von Bardeleben demandis:

– Vi diris, ke vi estas arĥitekturisto? Tre interesa okupo.

– Jes; mi havas komision desegni domegon en angla stilo por sinjoro bankiero Brockhaus.

– Ho, efektive! Mia juna amiko, tio estas ja grava komisio, kaj mi tre gratulas vin. Mi bone konas komerckonsilanton Brockhaus; lia edzino estas anglino, tre ĉarma sinjorino. Tiu laboro sendube famigos vin. Mi tre esperas tion.

La konversacio nun turniĝis al muzikaj temoj, kaj sinjoro von Bardeleben trovis je sia granda kontenteco, ke iliaj gustoj estas tre similaj. Pretiĝante adiaŭi sian novan junan amikon la altrangulo diris afable:

– Mi estos tre feliĉa, se vi bonvolos fari al mi viziton. Mi loĝas ĉe la ŝoseo Worms en vilao nomita “Sans-Souci”, ne malproksima de la nova ponto.

Post kiam Vilfrido faris konvenan, jesan respondon, la konsilanto diris plue:

– Mi estas vidvo jam de dek jaroj. Miaj du filoj estas kadetoj en prusa kadeta instituto; ambaŭ estas en Berlino. Ordinare, vidvina fratino mia mastrumas la domon, sed nuntempe ŝi estas for, vizitante sian bopatrinon. Mi do estas sola dum kelka tempo. Venu baldaŭ, mi petas, mia kara amiko; mi preskaŭ ĉiam estas hejme en la vespero kun escepto de lundo kaj vendredo. Volu veni frue, ni vespermanĝas je la sepa horo.

Ĉe la dua vizito, kiun faris Vilfrido al sinjoro von Bardeleben, li renkontis mezaĝan sinjoron, kiu, ŝajnis al li, jam estis sciigita pri li kaj kiu atendis koniĝi kun li. Sinjoro von Bardeleben prezentis unu al la alia per jenaj vortoj:

– Jen, Eŭgeno, mi havas grandan plezuron konatigi vin kun mia nova angla amiko, sinjoro Gallimore, kiu tiom similas al mia iama amiko Morton. – Grafo von Schwalbach, kiu ankaŭ bone konis sinjoron Leslie Morton. Ion plu mi ne povas diri.

La nova konato esprimis nedubeble sinceran plezuron pro la interkonatiĝo kaj aldiris: –

– Ne; pro nun bedaŭrataj kaŭzoj mi tiam ne amis tiun sinjoron Morton, kvankam mi ne povis ne estimi lin pro lia nobleco de l’ karaktero.

La personeco de Grafo von Schwalbach faris sur la animon de Vilfrido strangan, profundan impreson. Li estis altkreska kaj imponanta, seriozmiena figuro kun longa, nigra, griziĝanta barbo, simple vestita per nigra vesto. Tio, kio plej forte altiris la atenton de Vilfrido, estis liaj rimarkindaj, grizaj okuloj. Tiuj okuloj estis eksterordinare penetremaj, tamen samtempe tre bonkoraj, eĉ revemaj. Vilfrido sentis, kvazaŭ tiu ĉi viro volas per unu rigardo penetri ĝis la fundo de lia animo. Intuicie li eksciis, ke antaŭ li staras viro de neordinaraj inteligenteco, altanimeco kaj interna paco. Ŝajnis, ke tiu viro plene divenis liajn pensojn kaj deziras lian konfidon.

Dum la ĉetabla konversacio grafo Schwalbach senĝene faris multajn demandojn al Vilfrido pri lia privata vivo, la celo de lia restado en Frankfurt, pri liaj parencoj en Anglujo kaj multaj aliaj aferoj. Li ne unu fojon petis pardonon pro sia scivoleco, kiel tion faris sinjoro von Bardeleben, sed, ial, ŝajnis, ke la evidenta sincereco kaj la varmeco de lia simpatio estas sufiĉa senkulpigo. Kiam li rimarkis, ke Vilfrido iom embarasiĝas pro demando pri sia patrino kaj respondas eviteme, li tuj ŝanĝis la temon kaj proponis ludi muzikaĵon. Kvankam li estis gasto en la domo de amiko, li malfermis kaj fermis la manĝon per mallonga, sed kortuŝa kaj impresa preĝo.

Vilfrido kaj la reĝa konsilanto daŭrigis dum kelkaj minutoj interparolon pri venonta en Prusujo registara kontrolado rilate al la konstruado de privataj domoj pro la sendanĝereco de l’ publiko kaj la disvolvado de nacia sento de beleco. Tiam eksonis el apuda ĉambro la unuaj taktoj de violonludado. Vilfrido estis tuj frapita de la sorĉa beleco de la muzikaĵo, kaj sinjoro von Bardeleben flustris al li kun signifoplena kapsigno: – Mirindega ludanto. – Ili senbrue eniris la muzikĉambron, kiun lumigis nur unu kandelo, kaj kune sidiĝis sur sofon.

Vilfrido neniam antaŭe aŭdis tian ludadon, kaj ĝi venis al lia animo kiel nova inspiraĵo. Li tuj sentis, ke la ludanto ludas improvizaĵon kvazaŭ el la profundo de sia animo. Komence venis simplaj, dolĉaj melodietoj, memorigante al li la feliĉajn, sennubajn tagojn de lia infaneco. Ree li aŭdis gajajn trilojn de facilkoraj birdetoj. Ree li ludis kaj revis en la soleco de la sunbrila ŝtonminejo, sia amata ripozejo. Sed iom post iom la muzikaĵo fariĝis malpli dolĉa, tamen eĉ pli lerta kaj ensorĉa. Okazis ŝanĝoj de la tonmodo kaj de la tonkoloroj; kapricaj ŝanĝoj de l’ sentoj: jen kelkaj malgajaj, tremetantaj kantetoj; jen malklaraj, sed akcentiĝantaj, akriĝantaj kaj pli doloriĝantaj malakordoj. – Ĉu la ludanto vere povas havi ian percepton pri la stato de lia animo dum la lastaj tri aŭ kvar jaroj? – sin demandis Vilfrido. Kvazaŭ magie pasis antaŭ liaj internaj okuloj, mirinde rapide, la ŝanĝiĝanta bildo de lia propra, senripoza animo, maltrankviligita, premita de nekomprenataj sopiroj kaj iafoje disŝirita de duboj.

La malakordoj ĉesis kaj cedis lokon al plendaj melodioj, kun kelkaj muĝaj pasaĵoj, kvazaŭ pentrantaj momentojn de obtuza senespereco. Sed subite la tonbildo ree ŝanĝiĝis. Minacanta uragano forpasas, kaj brilaj sunradioj trapenetras la malhelajn, disŝiriĝantajn nubojn, superverŝantaj ĉion per lumo, feliĉego. Ekstaza ĝojego, laŭdokrioj nun fariĝis, dum kelka tempo, la reganta sento: tuta halelujoĥoro en unu animo. Iom post iom, preskaŭ nerimarkeble, la ekstazo foriĝas, kaj la melodioj fariĝas pli trankvilaj, serenaj. Kun tremetanta koro, kun nedifinebla sopiro al io Vilfrido sin fordonis al la dolĉa influo de la rava muziko. Iafoje li sentis kvazaŭ li estus levata per facilaj, harmoniaj ventetoj aŭ portata de nevideblaj manoj alten, pli alten, postlasinte la teron kun ĝiaj zorgoj kaj maltrankviloj kaj doloroj. Ŝajnis al li, ke li aŭdas serafan ĥoron laŭdi Dion kaj prikanti sian propran feliĉegon pro la ĉeesto de la eterna Spirito. Pli ol unu fojon li demandis sin kun miro: – Ĉu estas eble, ke homa koro povas posedi tian serenecon, povas senti tian animpacon? Tiam la sopiro fariĝis espero, ke ankaŭ li iam spertos similan internan pacon.

Dolĉe la ludado daŭris. Pli kaj pli Vilfrido sentis sin elprenita el si mem; pli kaj pli, nova, mirinda feliĉeco plenigis lian koron. Lia animo, ŝajne, flugpendis, forgesinta ĉiujn terajn malhelpojn, en serena, spirita atmosfero de alia mondo. Ankoraŭ la ludado daŭris per dolĉaj tonoj, la plej altaj, kiujn povas eligi la violono, fariĝante ĉiam pli mallaŭta, serafa, ĝis fine, ĝi tute ĉesis. Post kelkaj minutoj la grafo fermis kun klako sian violonujon, kaj sinjoro von Bardeleben leviĝis. Nur tiam Vilfrido konsciis, ke la muziko jam finiĝis. Paroli li ne povis. Lia koro estis tro plena, kaj li nur malmulte partoprenis la konversacion, kiu poste fariĝis en apuda, brile lumigita salono. Dum tiu interparolo Vilfrido sentis sin ankoraŭ pli forte allogita de la stranga novekonato, kaj neklarigebla antaŭsento ekregis lin, ke tiu viro havos grandan influon sur lian vivon.

Grafo von Schwalbach, kiu loĝis en vilaĝo apud Darmstadt, nur trapasis Frankfurt’on survoje al Gotha kaj promesis ree pasigi kelkajn tagojn ĉe sia amiko dum la reirvojaĝo post tri semajnoj. Estis aranĝite, ke li kaj Vilfrido ree renkontiĝu en la sama domo.

Kiam Vilfrido revenis en sian loĝejon, sinjorino Wassermann sciigis lin, ke du studentoj el Heidelberg venis dum lia foresto. Ili postlasis siajn kartetojn kun la informo, ke ili ree vizitos lin la sekvantan matenon je la naŭa horo.

Studentoj el Heidelberg! Li do devos dueli. Kia sensenca, malagrabla afero!

Survoje hejmen li estis peninta konservi en la animo la serenecon, kiun estigis en ĝi la mirinda ludado de la nigrabarbulo, kaj li jam antaŭsentis la feliĉecon, kiun li ĝuos, duonkuŝante sur la sofo kaj lasante la memoron de tiuj dolĉaj melodioj denove travibri liajn pensojn. Subita malagrablega vekiĝo el bela sonĝo! Anstataŭ dolĉaj revoj, ekokupis lian koron nun maldolĉaj pensoj, indigno, malamo kaj deziro al venĝo pro tiu ĉi elreviĝo. Malbonhumore li iris tien kaj reen tra la ĉambro. Li ekmalamis sin mem; li malamis sian sorton kaj sian malsaĝecon. – Ne! Li ne agis malsaĝe! Li faros tion saman ree kaj ree por ŝirmi samlandaninon kontraŭ aro da germanaj studentoj.

– Bone, do, ni batalu ĝismorte, sinjoroj studentoj. Eble tio estas pli ol vi atendis!

Post kelka tempo Vilfrido fariĝis pli trankvila; sed lia malgajeco pligrandiĝis. Li ekkonsciis, ke la sereneco, kiun li sentis antaŭ unu horo, ne havas naturan bazon en li mem; ke ĝi nur daŭris tiel longe, kiel li estis sub la influo de sereniga muziko kaj tiel longe, kiel li povis forgesigi al si la aferojn de la aktualeco.

– Kiom do valoras mia vivo? – li meditis malgaje. – Kion signifos, se mi perdos la vivon; kaj kial mi ne bonvenigus la morton? Ha! Eble tiam mi scius; malkovriĝus antaŭ mi la misteroj de l’ vivo, de l’ postmorta vivo kaj de la Dieco mem. Eble tiam mi trovos animpacon, eternan ripozon, ĉiaman serenecon! Sed en la okazo, se mi vundiĝos, tiel ke mi fariĝos nekapabla plenumi mian amatan laboron, kia tiam estos mia animstato? Eĉ longa prokrasto estos neelportebla.

Akurate je la naŭa horo, la sekvintan matenon, eniris en la saloneton de Vilfrido la du senditoj de la studenta korporacio “Fortuna” en Heidelberg. Post formala interkonatiĝo ili sciigis al Vilfrido, ke la honora korto de tiu korporacio decidis, ke sinjoro Paŭlo Mietschke devas insisti pri donota al li plena kontentigo.

Parolante kun malvarma tono Vilfrido respondis:

– Mi malestimas viajn ridindajn duelkutimojn, tamen, por ke vi ne pensu, ke anglo timas duele renkonti germanan studenton, mi akceptas vian inviton. Mi lasas al vi elekton inter batalo per pugnoj aŭ per pistoloj – ĝismorta. Ĉar mi neniam tenis en la mano rapiron, nek spadon, nek glavon, mi tute malkonsentus dueli per tiaj armiloj.

La du junuloj aspektis iom embarasite:

– Kompreneble, sinjoro, en la okazo, se vi volos repreni . . – diris unu el ili.

– Mi havas nenion por repreni, sinjoro studento, – akre respondis Vilfrido, – mi nur plenumis mian devon, ŝirmante sampatrujaninon kontraŭ ofenda konduto de aro da malĝentilaj junuloj, kaj mi farus tion saman en ĉiu okazo, eĉ antaŭ via tuta korporacio. Mia amiko, sinjoro registara konsilanto von Bieberstein-Bardeleben faros kun vi ĉiujn ceterajn aranĝojn. Mi dankas vin pro via vizito, sinjoroj studentoj. Bonan tagon. Senvorte pro miro la du studentoj klinsalutis kaj eliris.

* * *

Apenaŭ tagiĝis, iun malvarman, nebulan matenon en la monato Marto, kiam du kaleŝoj, veturantaj, unu post la alia, je distanco de kelkdekoj da metroj, sur unu el la ŝoseoj apud Frankfurt-am-Main alproksimiĝis al angulo de arbareto. El ambaŭ veturiloj elpaŝis po kvar viroj. Senvorte, kiel fantomoj ili iris laŭlonge de la bordo, unuope, ĝis soleca maldensejo, kaŝita de arboj kaj arbetoj. Tie la du aretoj da viroj sin lokis ĉe kontraŭaj flankoj, rapide, tamen senbrue, funebre. Mallonga flustrita interparolo inter du viroj, elvenintaj el ambaŭ flankoj: unu el ili mezuris, malrapide, zorge dek kvin paŝojn inter la du grupetoj. Ĉe la ekstremoj de la mezurita distanco sin lokis du figuroj: unu altkreska, maldiketa, fleksebla; la alia de malpli ol meza kresko, iom dika kaj larĝeŝultra. Post momento da silento ekvidiĝis, neklare tra la nebulo, samtempe, du briletoj, kaj aŭdiĝis unu laŭta pafbruo. Subita, mallonga moviĝo okazis en ambaŭ grupetoj, kaj denove ekvidiĝis du fajraj langetoj, akompanataj de tondra bruo. La pli malaltkreska duelanto ekŝanceliĝis kaj falis teren. Ĉiuj kuris al li kaj sin klinis super lin, krom la antagonisto. Tiu ĉi, forĵetinta la pistolon krucigis la brakojn kaj restis starante senmove kun la kapo klinita sur la brusto, kiel viro profunde enpensa.

Post kelkaj minutoj du sinjoroj alproksimiĝis al li, kaj unu el ili, metante la manon sur lian ŝultron, diris: –

– Venu, sinjoro Gallimore, ni estas senutilaj ĉi tie. Malbona frakasiĝo de l’ maldekstra brako; senespera afero, kiu postulas tujan amputon ĉe la ŝultro.

* * *

La finakordoj de Beethovena trio forsoniĝis. Grafo von Schwalbach kaj sinjoro von Bardeleben kore komplimentis Vilfridon pro lia lerta, sentplena ludado. Li forte sed vane, penis, dum la ludado de la koncerteto, forigi naskiĝantajn malgajajn pensojn kaj nun li konsciis, ke, ĉe kelkaj patosaj pasaĵoj, nur la malgajeco kaj, iafoje, dolore melankolia stato de lia animo ebligis lin ludi kun tiu sentemeco, kiu elvokis la laŭdon de liaj kunludintoj. Tamen la forte deziritaj laŭdoj de tiuj du muzikspertuloj estis por li tre agrablaj.

Tiun vesperon la mirinda interna paco kaj feliĉa kontenteco de l’ grafo – kiujn montris ĉiuj liaj rigardoj, vortoj kaj gestoj – trovis nenian akordon en la koro de Vilfrido; male, tiuj ĉi aferoj ŝajnis eĉ pligrandigi, pro senespereco, lian malgajecon. Post la muzikado okazis diskuto pri la moraleco de dueloj. Sinjoro von Bardeleben forte subtenis la necesecon eĉ la dezirindecon de tiuj prohonoraj bataloj, dum grafo von Schwalbach laŭ sia trankvila, pensema maniero, kontraŭstaris, ne malpli forte, la argumentojn de sia amiko. Je la fino de longa, sprita rezonado li diris:

– Resume do, la tuta instruado de Jesuo ja plene kondamnas la korstaton, kiu okazigas duelojn; sed, forlasante la kristanan vidpunkton, ili eĉ ne estas defendeblaj sur la bazoj de moraleco, nek filozofio. Se nur duelontoj volus aŭ povus sufiĉe funde analizi siajn sentojn, ili trovus, ke la sento de vera indeco – se tio ekzistas – ne estas maltrankviligita. Ne, ĝenerale, ju pli oni sentas, ke riproĉo estas meritita, des pli oni koleras. Oni nur volas konservi la normalan, sed plej ofte nur ŝajnigitan respekton de sia konataro. Nu, kio estas, funde de l’ analizo, tiu ĉi emo? Ĉu ne ĉiu scias, en la profundo de l’ koro, ke li ĉiam penadas estigi pli bonan opinion pri si mem, ol li vere meritas? La tuta duelafero estas malsinceraĵo; oni ja ne povas imagi, ke ies vera indeco aŭ pligrandiĝas aŭ malpligrandiĝas laŭ la rezultato de duelo. Parolante laŭ persona vidpunkto, neniu povas vundi mian honoron. Se ies riproĉo estas meritita, mi penas humile akcepti ĝin kaj, se necese, mi petas pardonon. Se mi ne meritas la riproĉon, mi konscias, ke, en ŝanĝitaj cirkonstancoj, mi povus meriti ĝin. Kiu plej bone konas sian propran koron, tiu scias, ke nenio tro malbona povus esti dirata pri ĝi.

– Tamen, – rediris la konsilanto, – necese estas, ke oni kreskigu decan honorsenton, amon al honoro kaj memestimon.

– Honoro! – iom malestime respondis la nigrabarbulo, – honoro kaj indeco estas malsamaj aferoj. Honoro estas tiel ŝanĝiĝema, kiel publika opinio, per kiu ĝi sin nutras. Ĝi similas al grandioza konstruaĵo, starigita sur sabla, moviĝema fundamento. Memestimo, mia amiko, estas plejparte memtrompo. Plivole stimulu pasian deziron esti bona, nobla, memforgesema, sed ne kuraĝigu memestimon. La homa koro jam estas tro plenplena de tio; efektive memestimo, mempravigemo, t.e. memamo, estas ĝia plej malbona eco.

Ĝis tiam Vilfrido ne ofte partoprenis la diskuton, sed aŭskultis kun streĉita atento la argumentojn de la du pliaĝaj viroj. Fine li diris:

– Viaj argumentoj, sinjoroj, ĵetis min de unu flanko al la alia; kaj mi preskaŭ ne scias, kie mi staras. Mi forte sentas la saĝecon de la vortoj de l’ sinjor’ grafo, sed ili estas ja por mi tiel novaj kaj strangaj, ke ili postulas pluan, seriozan pripenson. Unu aferon, tamen, mi scias, nome, ke tiu ĉi duelo kun ĝia malĝoja rezultato tre malgajigis min. En la profundo de l’ koro mi ne povas ne honti pri la malnoblaj sentoj, kiuj min puŝis al tiu ago, aŭ, pli bone, pri la manko de morala forto, kiu malhelpis min agi laŭ la instigoj de pli noblaj impulsoj. Mi suferis teruran angoron pro interna batalo la nokton antaŭ la duelo, ĝis kiam, lacega, mia cerbo rifuzis pensi unu penson plu.

Grafo von Schwalbach rigardis Vilfridon per siaj pensemaj, penetremaj okuloj, kaj ree la juna viro sentis, kvazaŭ lia animo estas legata de li kiel malfermita libro. Kiam Vilfrido leviĝis por foriri, la nobelo sekvis lin kaj, metante manon sur lian ŝultron, diris:

– Mia kara amiko, mi iros hejmen postmorgaŭ matene. Mi estas fraŭlo, loĝanta en soleca domo apud la bela urbo Darmstadt en ĉarma ĉirkaŭaĵo. Vi faros al mi grandan plezuron, se vi venos por pasigi kun mi tiom da tagoj, kiom vi povos ripozigi vian laboron. Vi bezonas mallongan ŝanĝon de okupo kaj de pensoj. Ne malkonsentu.

Vilfrido ne volis malkonsenti; li plivole metus la brakojn ĉirkaŭ la kolon de la nigrabarbulo.

Tri tagojn poste, iom post la tagmezo, la kaleŝo de la grafo eniris la korton de granda, malnova domo, ĉirkaŭita de bela ĝardeno. Ĉio en la domo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo aspektis pace kaj trankvile. Pro la senartifika koreco de la gastiganto kaj la ĝentileco de la servistoj Vilfrido tuj sentis sin tute hejme. Survoje tra la vilaĝo grafo von Schwalbach jam mendis tagmanĝon por du personoj de hotelmastro, kiu staris ĉe la pordo de malnova bonhaveca hotelo kaj kiu salutis lin per riverenco kaj kun esprimo de ĝojo.

Post la tagmanĝo Grafo von Schwalbach montris al sia gasto la vidindaĵojn de sia domo kaj poste proponis promenon en la ĝardeno kaj sur apuda monteto. Tiu promeno kaj la instruaj paroloj de la gastiganto estis por Vilfrido vera ĝuo. La animtrankvileco kaj neskuebla certeco rilate la aferojn de la spirita mondo, kiujn elmontris tiu serioza, sed profunde feliĉa viro, faris sur la animon de Vilfrido fortan, trankviligan impreson. Li sentis, kvankam ankoraŭ neklare, ke tiu animpaco kaj la ĝisfunda envido de l’ grafo en ĝuste tiujn aferojn, kiuj tiom konfuzis lin, estas la rezulto, ne de subtila, filozofia rezonado, sed de viva kontakto kun la realaĵoj de la spirita vivo kaj de intima rilato kun pasie amata Dio. La klareco de lia vivofilozofio estis konsekvenco de la certeco de lia konvinkiteco kaj de la simpleco de lia dogmaro.

Kiel malkontentigaj, vanaj kaj sensignifaj aspektis al Vilfrido nun la necertaj kaj reciproke sin kontraŭdirantaj pretendoj de la filozofoj, kiujn li antaŭe studis, kaj kiel ridindaj nun la diskutadoj pri ili, kiujn li kelkafoje partoprenis en la salono de gesinjoroj Parkinson en Londono! Kaj tiu ĉi profunda pensulo estis tiel simplanima, kiel lia kara amikino, fraŭlino Lambert.

Post la posttagmeza kafomanĝo ambaŭ viroj sidis kune sur la sofo en jam mallumiĝanta ĉambro. Vilfrido aŭskultis kun miro kaj ĝuego la vortojn de sia gastiganto, dum tiu ĉi malkovris al li la internon de sia koro kaj priskribis la ravon, kiun senintermanke faras al li la konscio pri la amo de Dio. La belsona voĉo de la parolanto certigis la profundan ĝojon kaj kontentecon, kiujn liaj vortaj elmontris. Dio estis por li absoluta realaĵo, konsciata en la profundo de lia propra interna estaĵo. Kiam la grafo eksilentis, Vilfrido demandis lin:

– Diru al mi, mi petas, ĉu vi, la unuan vesperon, kiam ni renkontiĝis, pentris per via violonludado la historion de via animo?

– Jes, – respondis la viro el la kontraŭa angulo de la sofo, – kaj mi tre ĝojas, ke vi komprenis min.

– Ĉu vi, do, ne ĉiam ĝuis tiun animpacon, kiun vi nun ĝuas?

– Ne, kara amiko, ne ĉiam. Mi iam spertadis dubojn kaj korpremojn, similajn al la viaj, kaj mi ne maltrankviliĝas pro via estonteco. Vi estas sur la ĝusta vojo. Estas ja nur necese, ke oni volu fari la volon de Dio, kaj, laŭ la diro de Jesuo mem, oni ekkonos, kio estas Lia doktrino. Al sincera, pene serĉanta animo Dio sin nepre malkovras, kaj mi kredas, ke vi sincere serĉas la veron. Unu sola ekkono de la fakto, ke Dio ekzistas, sufiĉas por ĉiam forigi dubojn kaj malfidon kaj timon. Tre malmultaj estas sinceraj serĉantoj; mi ankoraŭ renkontis treege malmultajn. Tre ĝenerale oni ne volas kredi; homoj nekredemaj zorge serĉas, per ĉiuj rimedoj, eltrovi ion, kio povus anstataŭi Dion, ian alian klarigon aŭ Unuakaŭzon; kaj nenia teorio estas tro absurda, tiel longe, kiel ĝi prezentas la plej malgrandan esperon, ke oni povos forigi la veran Kreinton.

– Mi sentas la pravecon de viaj vortoj, sinjoro grafo. Kiam mi estis en Berlino, mi tre maltrankviliĝis de nova demando pri la origino de l’ vivo. Kion vi pensas pri tio?

– Jes, – respondis la nobelo, – mi aŭdis pri tiuj diskutadoj. Laŭ mia opinio, estas absolute vane por la homa cerbo peni eltrovi la originon de la vivo. Verŝajne mi mirigas vin dirante, ke tio estas tute neebla, tial ke, laŭ iu senco, ĝi ne havas originon. Ne nur la vivo, sed ĉio, kio ekzistas en la universo ekzistas ĉar, kaj tiel longe, kiel Dio volas, ke ili estu. Ĉiu spirita vivo estas parto de Dio, kaj, ĉar Dio ne havas originon, la spirita vivo ne havas. Ĉiu efekto ja devas havi kaŭzon; sekve nepre devas ekzisti unu Unuakaŭzo, memekzistanta, senorigina, memsufiĉa kaj kapabla estigi ĉion, kio ekzistas.

La sekvintan matenon la poŝto alportis por Vilfrido leteron de fraŭlino Lambert. Per malmultaj vortoj ŝi sciigis al li ke, dank’ al la senlacaj penadoj de Flora kaj de fraŭlino Parkinson, lia senkulpeco estis plene malkovrita; ke Leo Broadbent konfesis sian krimon kaj estis devigita forlasi la landon. La letero montris la kutiman amemon kaj kortuŝan zorgemon pri lia korpa kaj spirita bonstato. Ĝi finiĝis jene: – Kara Flora suferis multe pro vi kaj plenumis sian taskon kun mireginda kuraĝo kaj sindonemo. Kvankam la fakto, ke tiu kruela suspekto nun estas forigita de via kara nomo, tre kontentigas ŝin, tamen, kompreneble, la eltrovo de la vera krimulo estis por ŝi terura bato, kaj ŝia sano ricevis fortan skuon. Sed, dank’ al Dio, ŝi nun preskaŭ plene resaniĝis. La kara knabino pasigis kelkajn semajnojn ĉe onklino en Oksfordo, sed nun ŝi intencas reveni hejmen post unu semajno. Mia kara knabo, multajn ĝojolarmojn mi verŝis pro la evidentiĝo de via senkulpeco kaj pro via nobla ago. Sed ankaŭ mi verŝis larmojn pro nia karega Flora kaj ŝia familio. Flora opinias, ke nun nenio malhelpas vian baldaŭan revenon, kaj deziras, ke oportuna sudvento alportu vin sur siaj molaj flugiloj. Sed, karulo, mi scias, ke devoj ligas vin al Frankfurt dum kelka tempo, kaj eble konsilinde estas, ne serĉi renkonton kun la Broadbent’a familio, ĝis forpasos la plej granda akreco de ilia malĝojo. Skribu rekte al Flora.

Fluego da diversaj sentoj ekplenigis la koron de Vilfrido: dolĉa ĝojo pro la fideleco kaj sindonemo de la amatino kaj pro la kortuŝa amemo de la patrina amikino; malĝojo pro la kaŭzitaj al Flora korpremego kaj malsano; kaj varma admiro pri la oferemo de fraŭlino Parkinson. Tiujn emociojn trapenetris kreskanta sento de senpeziĝo pro la malkovro de lia senkulpeco. La estonteco subite aspektis tiom pli hele, pli rozkolore. Legante la cititajn vortojn de la kara, heroa knabino, li eksentis fortan deziron, tuj respondi al ŝia alvoko, sed la saĝa konsilo de fraŭlino Lambert same subite moderigis lian fervoron. Kiam, traleginte la leteron la duan fojon, Vilfrido levis la okulojn, li renkontis bonkoran, ridetantan rigardon el la malhelaj, pensemaj okuloj de la grafo. Tiu ĉi ekdiris:

– En nia vivo okazas iafoje momentoj – ĉu ne? – kiam oni sentas inklinon samtempe ĝojegi kaj plori. Hodiaŭ matene la vetero ne logas nin eksteren. Mi do kuraĝas fari al vi peton. Sidiĝu en tiun sofangulon kaj rakontu al mi la historion de via vivo. El multaj aludoj viaj mi konkludas, ke tiu historio ne estas ordinara, kaj mi certigas vin, ke ĉiu detalo min tre interesos.

Por Vilfrido tiu ĉi peto estis tre bonvena; efektive li jam deziris okazon por malkovri sian koron al tiu neordinare simpatia homo kaj por priparoli kun li la multajn maltrankviligajn kaj misterajn demandojn rilate al sia vivo, kiuj ĉiam postulis solvon. La rakonto de Vilfrido daŭris ĝis la tagmanĝo kaj poste ĝis servisto enportis la posttagmezan kafomanĝon. Grafo von Schwalbach aŭskultis kun streĉita atento, li nur malofte interrompis la parolanton, por fari demandojn pri fraŭlino Lambert kaj sinjoro Hutton. Iafoje lia ĉiam trankvila vizaĝo ekmontris signojn de profunda emocio. Liaj okuloj fikse kaj reve rigardis en la spacon. Fine li diris serioze, kvazaŭ li parolus al si mem:

– Kiel mirindaj estas Viaj vojoj, ho mia Dio, kaj Via favorkoreco kiel ampleksa! – Pardonu, amiko mia, via rakonto kortuŝas min pli, ol vortoj povus esprimi.

– Efektive? – Vilfrido rigardis la mistikulon kun miro kaj stranga maltrankvilo.

– Ĉu neniam venis al vi la penso, – demandis, post momento, la nigrabarbulo, – kiel stranga, kiel neklarigebla estas tiu amo inter vi kaj fraŭlino Lambert?

– Jes, mi ofte miris pri tio.

– Ĉu vi neniam rimarkis, ke fraŭlino Lambert havas fremdlandan elparolon?

La mano de Vilfrido, kuŝanta sur la tablo ektremetis. Konfuzaj pensoj rapide traflugis lian cerbon, dum li penis kunrilatigi fraŭlinon Lambert kun lia… mortinta?… vivanta?… patrino. Li klinis sin antaŭen, por pli bone vidi la vizaĝon de la demandinto, kaj respondis:

– Mi rememoras la diron de aliaj, antaŭ multaj jaroj, ke ŝi havas elparolon kiel fremdulino, sed mi ja, de mia infaneco, alkutimiĝis al ŝia elparolo, tiel ke mi ne rimarkis en ĝi ion neordinaran.

– Ĉu mi povas vidi la leteron, kiun vi ricevis hodiaŭ matene?

– Certe; jen.

Grafo von Schwalbach prenis la leteron kaj tuj murmuretis kun tremetanta pro emocio voĉo.

– Kompreneble; kiel mi povis dubi? Ho, Vilfrido, mi amis tiun virinon de mia knabeco kaj mi ankoraŭ amas ŝin.

– Vi, sinjoro grafo; vi do konas ŝin?

– Jes, mia knabo, ni estas gekuzoj, via patrino kaj mi.

– Mia patrino? Ho, nun mi tute komprenas. Kia ĝojo, kia ĝojo! Mi havas patrinon; kaj tiu dolĉa sanktulino, tiu anĝela virino estas mia patrino! Vesperaj ombroj falis, kaj la manĝaĵo sur la tablo ankoraŭ estis netuŝita. Ambaŭ viroj sidis flankon ĉe flanko sur la sofo kaj manon en mano. Silento regis en la ĉambro; nur granda, malnova horloĝo, staranta en angulo, aŭdigis sian trankvilan tik-takon.

– Sinjor’ grafo, – ekparolis Vilfrido…

– Ne “sinjor’ grafo”, Vilfrido; nomu min onklo.

– Bone, onklo do, diru al mi, mi petas, kial la patrino faris sekreton el sia patrineco, eĉ post la morto de onklo Silaso?

La grafo ne tuj respondis. Post kelkaj minutoj de peza silento li diris:

– Supozeble pro pli ol unu kaŭzo, mia kara knabo.

– Ĉu vi ne povas sciigi al mi la kaŭzojn, onklo?

– Eble unu kialo estas ĵurpromeso farita al Dio en momento de akra kordoloro kaj sopirego.

La grafo denove eksilentis, sed post momento aldiris:

– Estas pli bone, ke vi sciu, por ke estu inter vi plena konfido. Pli bone, ke mi sciigu vin, ol via patrino mem. Vi ja estas nobla homo, kaj nenio okazinta en longepasintaj tagoj povos malpligrandigi tiun mirindan amon kiu ekzistas inter vi.

Fervore Vilfrido ekkriis:

– Nenio ja iam povus igi min adori mian patrinon malpli, ol mi nun adoras ŝin! Diru al mi ĉiom.

– Volonte, mia kara knabo, post nia kafomanĝo. – Al servisto, kiu envenis kun lampo, la grafo diris: – Karlo, ekbruligu, mi petas, du lampojn en mia dormoĉambro.

Iom poste grafo von Schwalbach leviĝis kaj diris:

– Venu en mian dormoĉambron, Vilfrido. Tie troviĝas por vi interesaĵo.

Ili eniris grandan, tre komforte meblitan ĉambron kun loĝio, donanta vidon sur folioriĉa angulo de la ĝardeno.

– Mi pasigas multe da tempo ĉi tie, – diris la gastiganto, – meditante, verkante, preĝante; kaj mi amas ĉirkaŭigi min ĉi tie per objektoj, kiuj stimulas la animon je altaj kaj serenaj pensoj. – Poste, levante lampon kaj montrante per la mano akvarelon pendantan super la lito, li diris plue: – Jen, rigardu; ĉu vi rekonas tiun personon?

Vilfrido alpaŝis kaj rigardis portreton de bela juna virino. Profunda emocio vidiĝis sur lia vira pensema vizaĝo, kaj du larmoj malklarigis al li la vidon.

– Jes, – li respondis post momento, – mia bela patrino kiel junulino. La trajtoj estas la samaj. Tamen la esprimo en la okuloj estas nun iom malsama, plena de mildeco; kaj ĉirkaŭ la buŝo montriĝas nun linioj, kiuj iom aliigas la mienon.

– Kompreneble, – diris la grafo; – tiam, la deknaŭjarulino estis fiereta, memkonscia kaj memvola, kaj nun ŝi estas sanktulino, perfektigita per suferoj. La portreton pentris mia mortinta fratino. Ili estis intimaj amikinoj.

Li alportis du apogseĝojn al la litflanko, kaj ambaŭ sidiĝis. Fiksante enpensiĝan, preskaŭ malgajan rigardon sur la portreton, li ame kaj tre delikatsente rakontis al sia novetrovita parenco, la historion de la juneco de lia patrino. Li parolis pri la fiereco de la Rothenfels’a familio, la foje senespera stato de ĝiaj financoj, kaj pri la penadoj, kiujn faris la patro kaj la fratoj, por konsentigi ŝin edziniĝi kun tre riĉa, sed mezaĝa kaj, pro diversaj kaŭzoj, malinda svatiĝanto. Li parolis pri vizito de ĉarma, sed neriĉa ambasadora oficisto, kiu maltrankviligis la nespertan koron de la juna virino. Sekvis priskribo de la patro de Vilfrido kaj de ties demokrataj inklinoj; la konatiĝo kun la juna nobelino kaj la tuja pasia enamiĝo de l’ juna anglo en ŝin. Poste li rakontis la subitan, senpripensan amforkuron kaj edziĝon en Londono. Grafo von Schwalbach ne kaŝis de Vilfrido sian opinion, ke tiu edziĝo estis fatala eraro de l’ flanko de ambaŭ junuloj: La edzino la unua tion eltrovis, kaj verŝajne la edzeca paco maltrankviliĝis. Post unu jaro ŝi insistis pri reveno Germanujon, kaj ambaŭ loĝiĝis en Heidelberg, kie Vilfrido naskiĝis. Per delikataj, zorge elektitaj ĉirkaŭfrazoj la grafo rakontis pri la reveno el Italujo de la juna ambasadoro, scianta nenion pri la subita edziĝo, pri kiu la juna grafino Alvino konsentis, por eviti la sorton fariĝi edzino de malamata diboĉulo. La grafo ankaŭ devis citi la sekvintajn malfeliĉajn okazintaĵojn: la fatalan duelon, la morton de ambaŭ viroj kaj la misteran malaperon de la knabeto.

La rakontanto leviĝis, malŝlosis ebonan skatoleton kuŝantan sur komodo kaj elprenis el ĝi papereton.

– Jen, – li diris, – estas letereto, kiun via patrino postlasis adresitan al mia mortinta fratino.

Vilfrido prenis la flaviĝintan ĉe la rando paperpecon kaj, kun profunda emocio legis jenajn vortojn: – “Adiaŭ! Mi foriras kaj neniam revenos. Dio pardonu miajn pekojn; kaj nun mi ne ripozos, ĝis, per Lia favorkoreco, mi trovos mian karegan infanon. Alvino.”

Dum kelka tempo regis silento en la ĉambro. Fine Vilfrido ekparolis sentplene:

– Kiel mirigaj, vere, estas la vojoj de Dio! Nenio nun malhelpos min rapidi hejmen por ĉirkaŭbraki ŝin kaj nomi ŝin: “Patrino” kaj diri al ŝi, ke mi amas kaj respektegas ŝin pli ol iam. Kia feliĉeco tio estos por ŝi kaj por Flora! Ho, kara onklo, neniu povas imagi, kiom la kompatinda virino suferadis pro mi en la daŭro de tiuj dudek jaroj. Kiel forte ŝia amema, patrina koro, sendube, deziregis diri al mi: – “Mi estas via patrino.” Ĉiufoje kiam mi nomis ŝin fraŭlino Lambert, ŝia koro nepre sentis akran doloron. Kaj tamen, ŝi aspektis ĉiam trankvile, ĉiam serene. Mirindege!

– Mirinde, Vilfrido, jes; sed mi tute komprenas. La favorkoreco de Dio povas tiel subteni animon, kiu ripozas en Li. La plej granda mirindaĵo, tamen, estas la amplekso de la Dia favorkoreco. – Post momento la grafo diris plue: – Vi estas prava, Vilfrido, rapidu hejmen, kaj Dio volu survoje malkovri Sin al vi pli plene. Mi veturigos vin morgaŭ ĝis Mainz kaj mi kalkulos la tagojn ĝis via reveno.

– Koran dankon. Ĉu ni povos veturi tra Frankfurt? Mi deziras kunpreni mian laboron kaj viziti mian bankieron.

– Certe, kiel plaĉas al vi, kara knabo.

* * *

– Ni ne veturas al Frankfurt per la sama vojo per kiu mi venis al Darmstadt; ĉu ne vere, onklo?

– Ne, Vilfrido, mi volas montri al vi survoje la kastelon de la familio de via patrino. Efektive ni vidos ĝin post nemultaj minutoj. Ni jam nun trapasas la bienon de via onklo Konrado. Via patrino kaj li estas la solaj vivantaj anoj de la tre malnova grafa familio Rothenfels. Li estas malfeliĉa viro, homevitemulo, kies vivo maldolĉiĝis per multaj aferoj, de kiam li kaŭzis la teruran scenon inter via patro kaj sinjoro von Anstatten. Ĉar li estas fraŭlo, lia posedaĵo, kiu nun troviĝas en sufiĉe bona kaj senhipoteka stato, fine fariĝos via, sed ne la titolo, kiu nuliĝos. Kaj eĉ nun via patrino povas postuli parton de la rento.

Grafo von Schwalbach petis la veturigiston, ke li haltu, kaj, montrante per la mano pentrindan kastelon, lokitan sur deklivo de monteto, li diris:

– Jen, Vilfrido, estas la kastelo Rothenfels, kie via kara patrino pasigis tre feliĉajn tagojn dum siaj infaneco kaj juneco, sed kie ankaŭ la juna sentema virino travivis tagojn de forta korpremo.

Dum kelka tempo Vilfrido estis senvorta. Amaso da emocioj ekplenigis lian koron. Kiel rapide, kalejdoskope premsekvis, unu post alia, la okazintaĵoj de lia vivo en la daŭro de la lasta jaro! Antaŭ kelkaj horoj lia deveno, la mistero ĉirkaŭanta liajn gepatrojn ŝajnis nepenetrebla, kaj nun, tie staras, je distanco de du aŭ tri cent metroj de li, malnova, sed tre bela grafa kastelo, la naskoloko de lia patrino, estonte lia apartenaĵo, kaj li mem rapidas, senpacience, sin ĵeti al la brusto de nedireble dolĉa, karega patrino! Lia viva imago ekpentris al li la internon de la kastelo. Li vidis en la pensoj dolĉan infanon ludantan en la korto kaj belan knabinon promenantan en apuda arbaro kun libro da poeziaĵoj en la mano, kantantan aŭ revantan dolĉajn knabinecajn revojn de senkulpa amo. Poste ekvenis al li la bildo de malfeliĉa, korpremata juna patrino, forlasanta la hejmon pro sopirego al perdita infano, kaj kun eĉ pli granda intenseco li deziris ĉirkaŭpremi ŝin, nomi ŝin karega patrino kaj preni sur sin, kiel rajton de filo, la zorgon pri ŝia komforto. Preskaŭ ne malpli li deziregis, ke Flora partoprenu lian novan feliĉon. Ho! Kiel larĝe la kara knabino malfermos la okulojn! Kiel ŝi estos feliĉa!

Ĉiuj ĉi tiuj pensoj, kaj aliaj, flugrapide trapasis la cerbon de Vilfrido en la daŭro de nur kelkaj momentoj. Kvazaŭ elvekiĝinte el tiuj revoj, li diris:

– Onklo, mi deziras fari rapidan skizon de la kastelo por montri ĝin al la patrino kaj al Flora.

* * *

Terura fulmotondro, longe furiozinte en la valo de la Rejno, fine forpasis, kaj inter disŝiritaj arĝentrandaj nuboj ekaperis brila, ridetanta plenluno. Dolĉa meznokta silento regis sur la ferdeko de la Rejn-ŝipo, sur kiu staris Vilfrido, la unuan nokton post kiam li adiaŭis grafon von Schwalbach sur la kajo en Mainz. Senbrue, kiel feinrakonta fantomo, la arĝentlumigita ŝipo glitadis laŭflue. Tie ĉi kaj tie briletis malfrua lumo en dometo de preterpasata vilaĝo.

La juna viro, sin apogante sur balustrado tre ĝuis la trankvilan belecon de la nokta vidaĵo; kaj lia koro sentis strangan, ne antaŭe spertitan emocion. Plenigis lin miriga, neklarigebla sopiro, supreniri sur la ŝtupoj de sia pasinta memo al pli altaj, puraj regionoj. Lia koro ektremetis pro neklare sentata atendado pri fine akirotaj animpaco kaj sereneco. Dum li rigardis la brilan, trankvilan lumon kaj la stelojn briletantajn tra la nubofendoj, la demando prezentiĝis al li: – Kie estas trovebla tiu granda, bona, pura Dio? – Ho! Ke mi povu trovi Lin en la nuna horo! – Tuj, kvazaŭ responde al lia demando, venis al li la bildoj de la patrino kaj de lia nove trovita onklo: – Ili ja ambaŭ diras, ke ili trovis kaj ĉiam trovas Lin en la profundo de sia propra koro. Kial do ne mi ankaŭ? – Sed, kiel mi povus kompari mian koron kun la koroj de tiuj sanktuloj? – Mallevante la okulojn, li reve rigardis la fluantajn, malhelajn ondojn de la rivero, kaj, momente, malgajeco plenigis lian bruston. La unuan fojon en sia vivo li trovis sin konscie vizaĝo kontraŭ vizaĝo kun la timeginda sankteco de Dio. Li ektremis. La unuan fojon li ekvidis sian propran koron en la senmakula lumo de Lia pureco, kaj lia koro aspektis al li tre malpura, tre peka.

Ree liaj pensoj sin turnis al la palvizaĝa virino en Long-Seaton. Kiom da fojoj ŝi priparolis – kion ankaŭ onklo Schwalbach certigis – la mirindan simplecon de la vojo de l’ savo: Jen la repaciga tasko de la Savinto estas ja finita; nur bezone estas, humile, ĝoje akcepti ĝin! Kiel mirinde simpla! Infano povas kompreni ĝin, kaj tamen, kiom da filozofoj ne perceptas. Humile, pente akcepti Lin kiel anstataŭanton, Savanton? Jes, mia Dio, mi akceptas! Lia koro tremetis pro profunda emocio, kiun li ne komprenis. Regate de sopiro, li levis la manojn al la ĉielo kaj murmuretis: – Ho, eterna Dio, malkovru Vin al mi. – Liaj larĝe malfermitaj okuloj, ardantaj en la lunlumo, aspektis kvazaŭ lia animo volus penetri en la profundon de la senlima spaco.

Vilfrido ne atendis longe. Subite li sentis sian animon pleniĝanta de nedirebla ĝojo, kvazaŭ torento da Dia lumo sin enverŝas en ĝin. Kia nova, miregiga sento! En tiu momento li plensciis, ke Dio estas, efektive ekzistas, kaj ke Li mem plenigas lian tutan internan estaĵon. Mirige! Ne malproksima, nekonebla “Absoluto”; ne nura filozofia postulato, sed glorega, vivanta realaĵo. Granda, neregebla ĝojo preskaŭ minacis krevigi lian bruston. Ankoraŭ li staris, tie ĉe la balustrado, dum momento, kun levitaj manoj, senmove pro raviteco. Sed iom post iom regis lin nova sento: la dolĉa konscio pri la amo de Dio. Kiel forta, tamen kiel nedireble dolĉa tiu sento, esti penetrata, plenigata de la ĉiopova Dia amo! Fine la troŝarĝita brusto malpeziĝis per elfluo de silentaj larmoj el liaj ardantaj okuloj, kaj liaj lipoj povis elspiri: – Mi amas Vin; ho mia Dio, mi amas Vin. – En tiu momento li konsciis, ke li povas fari ĉion, suferi, oferi ĉion, sin mem, pro amo al Li. Ankoraŭ kelkajn minutojn li restis sur la ferdeko en profunda meditado kaj poste ŝteliris en sian kajuton. Li ne volis esti alparolata de iu el la ŝipanaro.

* * *

Ok tagojn poste Vilfrido staris kun frapanta koro antaŭ pordo en la dometo de sinjorino Gadd en Long-Seaton, preĝete suprenlevante la koron pri fortoj ekregi sin pro la patrino. Li frapis, kaj bonekonata voĉo vokis: –

– Eniru… ho, Vilfrido! Ĉu vi vere alvenis?

Tre feliĉa rideto salutis la veninton. Vilfrido rapide antaŭeniris, sin ĵetis sur la genuojn antaŭ la liton kaj ame, milde ĉirkaŭbrakis la dolĉvizaĝan virinon:

– Patrino, – liaj tremetantaj lipoj murmuretis, – mia karega, karega patrino!

Lipoj premis lipojn en longa, feliĉega kiso. Metante la kapon sur la ŝultron de la patrino, Vilfrido lasis fali ĝojolarmojn. Post momento li diris:

– Kara, dolĉa patrino, mi ĉiam tre amis vin, sed nun, milfoje pli forte.

Pli bone regante sin, ol Vilfrido atendis, sinjorino Morton – por doni al ŝi ŝian ĝustan nomon – parolis kun profunda, ĝoja emocio:

– Jes, mia karega knabo, mi estas via patrino. La antaŭzorgo de Dio, do, permesis al vi eltrovi mian sekreton. Lia nomo estu laŭdata!

– Jes, patrino, via kuzo kaj mia kara onklo Schwalbach rakontis al mi ĉion, kaj, kompreneble, mi tuj rapidis ĉi tien por sperti la ĝojon nomi vin patrino, vin, la plej dolĉan, la plej bonan virinon en la mondo.

– Kiel mirigaj estas la vojoj de nia Dio, Vilfrido, – diris kun ĝojobrilanta vizaĝo la nobelino: – arda dankemo kaj neeldirebla feliĉeco plenigas mian koron.

– Mi havas longan, mirigan rakonton por vi, panjo, sed mi volas prokrasti ĝin ĝis la vespero. Nun mi nur volas ĝui la feliĉecon esti kun vi. Sed tion mi devas diri: Fine mi trovis Dion, aŭ plibone, Li malkovris Sin al mi kaj plenigis mian animon je granda ĝojo kaj paco.

– Ni laŭdu Dion, Vilfrido, mia kara knabo; mi tre ĝojas. Mi plene atendis tion, sciante, ke Dio neniam Sin kaŝas longe de tiu, kiu sincere Lin serĉas.

Dum kelka tempo ambaŭ silentis. Manon en mano, kun la koro tro plena kaj tro feliĉa por paroli, ili sin fordonis al la ĝuo de la sento, ke unu vere apartenas al la alia. Vilfrido la unua ekparolis:

– Ho, kiel Flora malfermos la okulojn, panjo!… Kia heroineto ŝi estas, la kara knabino.

– Jes, Vilfrido, vi ŝuldas multe al ŝia kortuŝa sindonemo. Ŝi promesis viziti min je la kvara horo, kaj tre verŝajne ŝi nun estas survoje ĉi tien. Iru renkonte al ŝi, Vilfrido, kaj diru al ŝi pri via eltrovaĵo… tiom, kiom vi opinias bona.

* * *

– Vilfrido!

– Flora!

Ĉe vojkurbiĝo ekster la vilaĝo la amantoj subite renkontiĝis kaj tuj sin ĵetis unu en la brakojn de la alia. Gojo kaj amo ekbrilis en la okuloj de ambaŭ, sed, momenton poste, iliaj vizaĝoj kontraŭvole montris ombretojn de pli seriozaj pensoj.

– Kia surprizo, Vilfrido!

– Kia feliĉego, amatino, rigardi en viajn karajn okulojn kaj legi en ili la sekreton de via mirinda sindonemo kaj heroeco: via profunda amo. Kiel mi povos iam repagi la ŝuldon de tiom da amo?

– Ne parolu pri ŝuldo, Vilfrido, – rediris la knabino ruĝiĝante, – ĝoje mi farus milfoje pli; sed, ho, Vilfrido, kian teruran eltrovaĵon mi faris. Mia propra frato! Ho, mia Dio, tio preskaŭ rompis la koron de l’ patro. Ŝajnas, ke por ĉiam li estas korpremegata. – ŝiaj okuloj pleniĝis de larmoj. – Kaj la kompatinda patrino; kiam mi revenis hejmen antaŭ du semajnoj, mi tre timis, ke ŝi ne povos elporti tiun ĉi sortobaton. Dank’ al Dio ŝi estas nun iom pli trankvila. Vilfrido, kia nobla viro vi estas! Tuj kiam mi eltrovis la veron, mi komprenis, kial vi, mia nobla Vilfrido, preferis forlasi la landon kaj oferi ĉion, ol malkovri la kulpon de mia frato. Vi tute sciis, kiu estas la kulpulo, ĉu ne vere?

– Nu, Flora, unu el ni estis la kulpulo, kaj mi ja sciis, ke tio ne estas mi, do…

– Sed, ho, Vilfrido, la plej maldolĉa afero estas la terura kontrasto inter vi.

– Ne parolu pri kontrasto, karulino; ni kompatu lin. Nu, mi estas tre, tre avida sciiĝi pri via tuta travivaĵo, sed antaŭe mi devas konfidi al vi tre grandan, tre ĝojigan sekreton.

– Efektive! Kio ĝi estas?

– Ni iru laŭ la malsupra vojeto en la direkto al la ŝtonminejo, kaj mi rakontos al vi.

Manon en mano ili promenis dum kelka tempo ne parolante vorton. Vilfrido ekparolis la unua:

– Ĉu vi neniam miris, Flora, pri la stranga amo, kiu ekzistas inter fraŭlino Lambert kaj mi?

Flora suprenrigardis kun surprizo en la vizaĝon de la amato:

– Ne; tamen ĝi estas iom neordinara. Sed vi ambaŭ estas tiel amindaj, ke ĉiam ŝajnis al mi tute nature, ke vi tiel amas unualian.

Vilfrido ne povis ne rideti la simplanimecon de la kara knabino. Tiam, ree akceptante pli seriozan mienon, li diris plue:

– En ordinaraj cirkonstancoj tiu profunda amo, kunliganta niajn korojn, estus eksterordinara afero, sed, efektive, ĝi estas la plej natura afero en la mondo, ĉar, aŭskultu Flora, antaŭ dek tagoj mi eltrovis per la antaŭzorgo de Dio, ke tiu dolĉa virino estas mia patrino.

– Vilfrido! Via patrino? Kaj ŝi tute ne sciigis vin? Kial?

– Tio estas longa rakonto kaj, kompreneble, iom malgaja historio.

Malrapide la du junuloj iris, pli ol unu fojon, laŭlonge de la soleca vojeto, kaj jam malheliĝis, antaŭ ol Vilfrido finis sian rakonton.

– Kiel mirige, Vilfrido; kiel mirige! Ho, kiel via kara patrino sendube suferis tiujn longajn jarojn! Kaj nun vi ambaŭ estas tiel feliĉegaj – kaj ankaŭ mi. Via nomo, do, ne estas Vilfrido Gallimore sed Vilfrido Morton, kaj mi de nun devas nomi vian patrinon…

– “Patrino.”

Flora ridetis feliĉe:

– Efektive?

– Kompreneble. Ŝi estos ja via patrino postnelonge – ĉu ne? – kaj, krom tio, neniu patrino povus ami vin pli forte ol nia patrino amas vin.

– Jes, pro vi.

– Ne, pro vi mem, dolĉulineto.

– Ŝi vere estas tre dolĉa, patrineca virino. Sed mi ankoraŭ ne povas imagi, ke ŝi estas grafino, kaj ke vi estas ano kaj heredonto de malnova grafa familio en Germanujo! Tio similas ja al feinrakonto.

– Vi estas prava, Flora; en tiuj ĉi prozaj tempoj oni dirus, ke tiaj aferoj okazas nur en mirrakontoj.

– Kiel larĝe la vilaĝanoj malfermos la okulojn, des pli post la kalumnioj, kiujn oni disvastigis pri via deveno.

– Negrave.

Vilfrido haltis kaj, ekprenante ambaŭ manojn de la knabino, diris ame:

– Postmorgaŭ, frumatene, mi reiros al Frankfurt.

– Ho!

– Jes, karulineto; devas esti. Nun iru hejmen kaj sciigu al via patro, ke morgaŭ matene mi esperas havi la honoron, je la dekunua horo, viziti lin en lia oficejo en Romford. Ĉu vi pensas, ke li diros: “Jes” – dolĉulineto?

Flora rigardis en la okulojn de la amata viro kun malkaŝa, feliĉa rideto kaj respondis:

– Mi estas certa, ke jes, Vilfrido. Antaŭ kelkaj tagoj mi akompanis lin al Romford. Preskaŭ la tutan vojon, en la kabrioleto, li silentis. Fine, kiam ni jam alproksimiĝis al la malnova ventmuelejo, li ekparolis: – Flora, – li diris enpense, – mi agis maljuste kontraŭ li. Li estas nobla knabo. – Kiom da fojoj de tiam mi ripetis al mi tiujn vortojn!

– Mi estas tre kontenta scii tion, ĉar tio plifaciligas al mi la taskon. Nun mi rapidos returne al la patrino, por rakonti al ŝi pli detale la okazintaĵojn de la lasta monato. Ŝi elportis mirige bone la eksciton, sed mi ne devas tro streĉi ŝiajn fortojn. Ĉu vi vizitos nin morgaŭ posttagmeze je la dua, se ĉio estos “en ordo”?

– Jes, mi venos.

– Intertempe petu la gepatrojn, ke ili traktu tiun ĉi aferon kiel sekreton.

– Kompreneble.

* * *

Je la dekunua horo, la sekvintan matenon, Vilfrido eniris la oficejon de sinjoro Broadbent en Romford. La maljuna juristo tuj leviĝis kaj iris renkonte al la veninto. Lia akratrajta, senbarba vizaĝo montris liniojn, kiujn gravuris sur ĝin zorgego kaj profunda malfeliĉo. Lia altkreska, nedika figuro kurbiĝis kvazaŭ pro peza ŝarĝo sur lia koro. Videble penante regi emocion, li etendis al Vilfrido la manon kaj ekparolis:

– Sidiĝu, sinjoro Gallimore – aŭ ĉu mi diros sinjoro Morton?

– Mia patrino deziras, ke mi alprenu mian propran nomon, Morton.

– Nu, mia kara, juna amiko, mi forte deziris manpremi vin… de kiam… nin trafis tiu terura sortobato. – Li eksilentis. Lia brusto forte laboris, kaj liaj buŝanguloj iom tremetis. – Pardonu, sinjoro Morton, se, momente, sentoj de malĝojo kaj honto superregis min kaj se mi, sekve, ne akceptis vin tiel ĝentile kaj ĝoje, kiel mi intencis.

– Mi tute komprenas, sinjoro Broadbent, kaj, kredu min, mi plej sincere kunsentas kun vi kaj kun via familio. Sed ni ne plu parolu pri tiuj malĝojigaj okazintaĵoj.

– Vi estas tre aminda; sed mi volas diri tion, kio estas mia devo diri. Mi volas konfesi, ke mi maljuste agis kontraŭ vi, sed, volu kredi, pro nescio. Plue, mi volas certigi vin pri mia, nia altestimo, nia admiro: vi estas viro de tre malofta, alta nobleco. Nenian oferon mi opinios tro granda por iagrade repagi…

– Eĉ ĝis doni al mi la manon de via filino, sinjoro Broadbent? – demandis Vilfrido ridetante?

– Estos por mi granda honoro, sinjoro Morton, akcepti vin kiel estontan bofilon, kaj kun la plej granda konfido mi metos la manon de nia karega Flora en la vian. Ŝi estas bona, nobla knabino kaj inda vin. – Dirante tion la maljuna juristo ekprenis ambaŭ manojn de Vilfrido kaj tre kore premis ilin.

– Mi tre varme dankas vin, sinjoro Broadbent; vi tre feliĉigas min. Flora estas vere perla knabino, kaj mi penos fariĝi inda ŝin.

Sinjoro Broadbent rigardis la fervoran kaj feliĉan vizaĝon de la juna viro antaŭ si kun sincera admiro kaj amemo. Poste li diris:

– Mia edzino deziris, ke mi transdonu al vi ŝiajn korajn salutojn kaj sciigu, ke ŝi plene konsentas kun ĉio, kion mi diros. Bedaŭrinde ŝia farto malhelpas al ŝi la plezuron akcepti vin hodiaŭ.

Post kelkaj konvenaj interdemandoj pri la farto de sinjorino Broadbent kaj de la patrino de Vilfrido, la juristo diris:

– Mi devas gratuli vin pri tiu miriga malkovro de la sekreto de via deveno. Tio ja estas vere romaneca. Vi estas, Flora sciigis al ni, la sola heredonto de la grafa bieno. Domaĝe estas, ke vi ne povas heredi ankaŭ la grafan titolon, kio okazus ĉitiulande.

– Laŭ germana leĝo la titolo malaperas kun la lasta virseksa ido; sed mi persone ne tre bedaŭras tion. Posedo de tia titolo metus sur min devojn kaj ĝenaĵojn, kiujn mi eble ne ŝatus.

– Mi ne dirus tion, mia kara amiko. Esti heredonto de malnova grafa titolo kun taŭga bieno ne estas malŝatindaĵo; kaj multaj en ambaŭ landoj estus tre avidaj alpreni tian dezirindan titolon.

Responde al kelkaj demandoj de sinjoro Broadbent pri liaj proksimaj vivoplanoj, Vilfrido sciigis lin, ke la entreprenita de li laboro en Frankfurt devigos lin pasigi tie proksimume jaron kaj duonon, ke, poste, li intencas viziti Romon kaj Parizon kaj fine establi profesian negocon en Londono aŭ Oksfordo.

* * *

– Panjo, panjo! Jen mi vidas onklinon Doroteon, venantan al ni trans la straton. Ho, Joĉjo, mi pensas, ke ŝi alportas la arlekeneton, kiun ŝi promesis al vi.

– Nu, Alvinjo, kuru por malfermi al ŝi la pordon.

Du infanoj, sesjara knabino kaj kvarjara knabeto ĝoje elkuris el la ĉambro, sekvataj de juna patrino. Momenton poste la infanoj pendis sur la kolo de sinjorino vestita per flegistina kostumo.

– Ho, lasu min rektiĝi, karaj infanoj, mi ja ne povas spiri.

La orbukla knabeto demandis:

– Ontlino Donjo, tu vi alportis por mi la...ale… ten… eton?

– Jes, mia karuleto, jen via arlekeneto; atendu, mi malligos la ŝnuron por vi. Jen.

– Ho! Danton, tara ontlino!

– Bonan tagon, kara Flora.

– Bonan tagon, onklino Doroteo, kiel vi fartas? Kial ni ne vidis vin en la daŭro de preskaŭ du semajnoj? – demandis la juna patrino kaj ame kisis la venintinon.

– Klara, la edzino de Filipo, estis malsana, kaj mi pasigis ĉiujn liberajn horojn kun ŝi, sed mi devus skribi al vi, amikino mia; pardonu la malatenton.

– Ĉu via bofratino nun fartas pli bone?

– Jes, dankon; ankaŭ ŝia kara infaneto tute resaniĝis.

– Vilfrido jam revenis de l’ oficejo. Li estas supre en sia skriboĉambro. La nova domego, kiun li desegnas por Lord Stafford okupas tro multe el lia tempo. Venu en la manĝoĉambron, mi havas por vi kelkajn interesajn novaĵojn.

Flora, sanaspekta kaj feliĉa edzino kaj patrino, ekprenis la brakon de la amikino, kaj ambaŭ eniris bele kaj tre bonguste meblitan ĉambron. Tuj kiam ili sidiĝis malgranda Alvinjo grimpis sur la genuojn de Doroteo, dum Joĉjo eksidis ĉe ŝiaj piedoj, gaje ludante kun sia nova ludilo.

La pordo malfermiĝis, kaj viro de impona figuro eniris.

– Ho, onklino Doroteo, – li diris gaje, mi supozis, ke tio estas vi.

– Bonan tagon, Vilfrido, – respondis la flegistino, – mi alvenis kun bonega novaĵo por vi. Doktoro Graham estis en Long-Seaton lastan semajnon. Li vizitis vian patrinon, Vilfrido; li estas ĉarmita de la kara virino…

– Kompreneble, – interrompis ŝin Flora.

– Nu, li tre zorge esploris ŝin kaj konstatis, ke la pliboniĝo de ŝia farto estas nun sufiĉe granda por ebligi ŝin elporti transloĝiĝon. Li efektive konsentigis ŝin forlasi sian ĉambreton kaj promesis veni, li mem, por prizorgi la transloĝigon.

– Ho, – ĝoje ekkriis Vilfrido, – tio estas ja bona novaĵo! Bona sinjorino Gadd estas nun tro maljuna kaj tro ofte malsanema por povi taŭge flegi la patrinon. La planoj de la nova domo estas tute pretaj, kaj ni povas tuj komenci la konstruadon.

La knabineto sur la genuoj de Doroteo demandis:

– Paĉjo, kiam ni povos ree viziti la dolĉan avineton en la malgranda ĉambro?

– Ni ĉiuj kune vojaĝos al Long-Seaton venontan monaton.

– Sin klinante al la knabeto, ludanta ĉe ŝiaj piedoj, Doroteo demandis:

– Kaj vi ankaŭ, vireto, ĉu vi volas viziti la malsanan avineton kaj la geavojn en la granda domo?

– Jes, ontlino Donjo, sed mi devas tunpeni mian taran ale . . ten . . eton . . taj vin, ontlino.

– Konsentite! – diris Flora.

– Konsentite, – rediris Doroteo, – kondiĉe, ke doktoro Graham donos al mi permeson.

– Kompreneble li konsentos, – diris Vilfrido. Sed nun aŭskultu, Doroteo; mi havas tre interesan novaĵon: Sri Kunwar Kriŝna venos post du monatoj.

– Fine! – ekkriis Doroteo.

– Li skribis, ke li kisas la blankan, bonfareman maneton de fraŭlino Parkinson kaj demandas ŝin, ĉu al li ankaŭ estos permesate nomi ŝin “fratino Doroteo”.

– Kompreneble, – Doroteo ekridis.

– Li ankaŭ tre deziras adore riverenci la alian heroinon – mian karan Floran. – Ĝi estas tre karakteriza letero, kiun vi devas legi. Li tre bedaŭras, ke la malbonfarto de lia frato tiel longe malhelpis lin plenumi sian devon persone peti pardonon pro la al ni kaŭzita malfeliĉeco. Sed nun nenio povos reteni lin plu. Li aldiras, ke li tre timas, ke nia longa, feliĉa interkorespondado tro faciligos al li la detenadon de pentolarmoj.

Lia vizito feliĉe kunokazas kun la vizito de onklo Schwalbach.

Fino.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.