La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MIRINDA AMO

Aŭtoro: Heinrich August Luyken

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO VI

Tri jaroj kaj duono pasis. Vilfrido, nun plenkreska, kun beletaj lipharoj kaj vireca eksteraĵo, sidis, iun tipan novembran posttagmezon, en sia loĝoĉambro ĉe la strato Theobald en Londono. Lia freŝa vizaĝo aspektis enpense kaj iom malgaje: hodiaŭ li finos sian 21an jaron.

Antaŭ li sur skribotablo kuŝis du leteroj. Malrapide li relegis ilin, unu post la alia. La unua estis de lia onklo Silaso, verkita en neordinare kortuŝa stilo. Kun ama zorgemo sinjoro Hutton pritraktis la gravecon de lia plenaĝiĝo kaj la fakton, ke jam de tiu tago li povos, se li tion elektos, ekpreni en siajn proprajn manojn la bridojn de sia vivo. Ĝis tiu tago li, kiel lia supozita onklo, provizis, tre volonte kaj dankeme, ĉiujn rimedojn por lia edukado, neniel tuŝante lian, komence modestan heredon. Li sciigis lin, ke la bankiera firmo Bent, Eldridge kaj Best ĉe la strato Lombard, kies antaŭa, sed nun mortinta estro, sinjoro Enoch Eldridge, estis intima amiko de lia patro, prizorgas lian propraĵon. Onklo Silaso konsilis al li tuj iri viziti, en lia oficejo, sinjoron Johanon Eldridge, unu el la nunaj kompanianoj, por konsiliĝi kun li pri siaj aferoj. Laŭ lia kalkulo, la nuna, per intertempaj profitoj kreskinta kapitalo, liveros al li proksimume £100 jare.

Tiu ĉi novaĵo tre surprizis Vilfridon, kiu tute ne atendis subite fariĝi posedanto de tiaj riĉaĵoj, neniam antaŭe pripensinte la monaferojn de sia mortinta patro. Ĝi plenigis lin de duobla dankemo al la onklo pro lia eksterordinara sindonemo kaj boneco al li. La letero finiĝis jene:

“La plenumado de mia promeso, donita al via mortanta patro antaŭ dudek jaroj, estis por mi granda ĝojo. Mi pensas, ke mi plenumis tiun gravan komision konscience kaj kontentige. Kaj vi, kara Vilfrido, per via ĉiama obeemo kaj kvazaŭ fila amo multfoje pagis miajn zorgojn. Vi fariĝis mia sola ĝojo kaj vivocelo. Mi ne ŝanceliĝas diri, ke mi fieriĝas je vi: mi ne timus diri kun fiereco, se via patro subite revenus por repostuli vin el miaj manoj: – “Jen via filo.”

“Kaj nun, knabo mia, se estas destinite, ke, en la estonteco, niaj vivovojoj ne ĉiam iru paralele, memoru ke mia hejmo ĉiam estos via hejmo tiel longe, kiel vi tion deziros. Mi ne havas pli altan deziron en tiu ĉi mondo, ol vidi vin feliĉa kaj inda vian noblan patron, kaj ke la feliĉa, ama ligilo inter ni neniam fariĝu malpli firma, malpli dolĉa.”

La dua letero venis el la malsanula ĉambreto en Long-Seaton. Ĝi estis, kiel tre multaj antaŭaj, diktita de la suferantino kaj skribita de ŝia juna amikino, lia kara Flora. Longe rigardante la antaŭ li kuŝantajn leterojn, Vilfrido ne povis ne eksenti la akran kontraston inter la verkintoj de la du leteroj: onklo Silaso kaj fraŭlino Lambert, kaj la malsimilecon de la sentoj, kun kiuj ambaŭ inspiris lin. Ambaŭ, li klare konsciis, forte penadis, kun ama zorgemo, formi lian karakteron, laŭ siaj propraj konvinkoj; ĉiu ĉiam penadis senefikigi la moralajn influojn de la alia. Li amis ambaŭ kun egala fervoro; kaj, tamen, kiel malsamaj estis la du amoj, kiuj ligis lin al tiuj du kontraŭtipaj estaĵoj. – Kiel stranga kaj nekomprenebla, – li diris al si en la pensoj, – estas la amemo, kiu kunligas fraŭlinon Lambert kaj min. Neniu patrino povus ami min kun pli profunda amo, kaj certe estas, ke mi ne povus ami mian patrinon pli forte, ol mi amas tiun dolĉan virinon.

La kunlaborita skribaĵo estis eĉ pli longa letero, ol tiu de onklo Silaso kaj montris la plej kortuŝan amemon, kiu trovis en lia koro dolĉan eĥon. Ĝi enhavis, interalie, jenajn paragrafojn: –

“Espereble tiu ĉi letero alvenos je la 19a de Novembro – la 21a datreveno de via naskotago! Kiom da diversaj sentoj tiu okazo estigas en niaj koroj: seriozaj, dankoplenaj, ĝojigaj kaj… zorgemaj! Je tiu ĉi tago vi estos plenaĝa: la infaneco, junuleco estas nun pasintaĵoj, kaj staras antaŭ vi vireco, esperplena, ĝoja vireco kun siaj pligrandaj povo kaj respondeco. Kia donaco Dia! – vireco, plena de espero, povo, ebleco!…

“Ni ambaŭ ame pensadas pri vi kaj fervore preĝas; ke la Dia favorkoreco estu via sorto en la daŭro de tiu ĉi nova jaro kaj por ĉiam. Dio benu vin, kara knabo…

“… sed, primeditante la pasintecon, ni ne povis ne rememori, ke, okaze de via lasta vizito, vi ne aspektis feliĉe, malgraŭ la ĝojo, kiun faris al vi la revido. Vi aspektis tro serioze, laŭ viaj jaroj tro penseme. Mi rimarkis en vi pli grandan ŝanĝon, ol vi mem, eble, konscias. Kaj ŝajnis al ni, ke vi evitas aludojn pri la stato de via animo. Mia kara knabo, mi ja ne rajtas admoni vin, nek altrudi konsilojn, ne estante petita, tamen, mia amo – nia amo – instigas min diri: – estu singarda rilate la elekton de viaj intimuloj. Pardonu, kara Vilfrido, mi ja konas vin de via infaneco; mi amozorge observadis la disvolviĝon de via karaktero kun kontenteco kaj ĝojo: eble mi konas vian koron pli intime ol vi pensas. Serĉu la amikecon de Diotimaj junaj viroj, kune kun kiuj vi povos disvolvi kaj pliriĉigi viajn spiritajn ecojn kaj utiligi ilin pro la bono de aliaj...

“Vi sciigis al ni, ke vi eniris vian novan oficon. Ni esperas, ke vi trovos ĝin tute kontentiga, kaj ke viaj deziroj pri eventuala kompanianiĝo realiĝos.”…

Vilfrido demetis la leteron, duonturnis la seĝon kaj enpense rigardis en la fajron. Kontraŭvole li sentis sin maltrankvila; li sentis kvazaŭ la vortoj de la penetrema, klarvida suferantino malkovris al li lian propran koron: – Kiel bone ŝi konas min, – li diris al si en la pensoj, – kiel stranga estas la aldoniteco al mi de tiu virino. Per kio mi meritas ĝin? ŝi vere estas mia protektanta anĝelo.

Reve rigardante la ardantajn karbojn, li ekvidis la dolĉan, palan vizaĝon de la kara amikino kun ŝiaj glate kombitaj haroj iom vidiĝantaj el sub la blanka, gladita kufo. Ŝi ridetis al li el la bluaj, animoplenaj okuloj dolĉan rideton. Por li ne povis ekzisti pli pura, pli sankta anĝelo en la ĉielo. Efektive li tiam eksentis, ke la vivo de persono tia, kia fraŭlino Lambert, estas por li pruvo, ke anĝeloj ekzistas. Plue, li pensis, ke tia anĝela temperamento, tia sanktula saĝeco kaj ĉiama gajeco meze de grandaj suferoj ne povas esti forrezonataj de tiuj novaj filozofoj, kiuj, kvankam ne malkaŝe neante supernaturajn estaĵojn, tamen, ŝajne faradas sian eblon por igi ilin nekredeblaj. Ŝia eksterordinara animpaco vere estis por li nekomprenebla, kaj li devis akcepti pri ĝi supernaturan kaŭzon... Tiam la direkto de liaj pensoj iom ŝanĝiĝis... Kaj nun, jen la admonoj kaj konsiloj de tiu kara virino, sendube diktitaj de amo kaj saĝeco. Kiu havas rajton doni al li konsilojn, se ne ŝi? En la profundo de sia koro li ne povis ne senti la ĝustatempecon kaj pravecon de tiuj ĉi admonoj kaj konsiloj. Lia sincera aldoniteco al la bonkora virino forte instigis lin atenti ilin, kaj tamen li duondeziris, ke ŝi ne estus skribinta tion, kion ŝi skribis aludante lian amikaron...

Poste li vidis, image, alian bildon en la ardantaj karboj, tiun de la juna skribintino de la letero, Flora Broadbent. Dolĉa, konfidema, malgranda Flora, tuj el burĝono disvolviĝonta floro! Ĉu ŝi partoprenas la zorgemajn pensojn de fraŭlino Lambert? Li vive imagis la du malsamaĝajn sed per korinklino kaj simpatio tiel intime kunligitajn amikinojn en la malgranda ĉambro, priparolantaj lin kaj liajn aferojn; sendube ofta kaj amata temo inter ili. Kun feliĉa emocio li ekmemoris la lastan adiaŭon antaŭ tri monatoj, en la mallarĝa vestiblo de la dometo de sinjorino Gadd, kiu feliĉe forestis. Li vidis, la unuan fojon, ekaperantan sur ŝia dolĉa, senkulpa vizaĝo knabinan ruĝiĝon. Kiel tiu vidaĵo plenigis lin je nedirebla ĝojo! – Ĉu vi ĉiam restos al mi fidela, karulino? – li estis demandinta. La mallaŭte dirita respondo: – Jes, mia Vilfrido, ĉiam, – ankoraŭ sonis kvazaŭ muziko en liaj oreloj. Li sentis, ke, kiam li premis la adiaŭan kison sur ŝiajn lipojn, la ektremeto de la lipoj kaj de ŝia mano ne estis, kiel ĉe la unua disiĝo, signo nur de korpremo, sed ankaŭ ektremeto de koro troŝarĝita de novetrovita, novekonsciita feliĉo.

Sed nun liaj revoj interrompiĝis per la enveno en la ĉambron de sinjoro. Tio estis sinjoro Alfredo Brent, filo de lia luigantino, viro de ĉirkaŭ tridek jaroj. Lia eksteraĵo estis unuavide nealloga, sed fariĝis baldaŭ tre interesa kaj atentiga pro liaj pensemaj, malgajaj okuloj kaj alta frunto, kiuj aspektigis lin persono kun neordinaraj kapabloj. La iom pala, glaterazita vizaĝo kun kavaj vangoj estis melankolia, kaj du sulketoj ĉirkaŭ larĝa rigida buŝo kaŭzis impreson, ke la vivo de tiu viro enhavis multajn ĉagrenojn kaj seniluziiĝojn.

– Ho, Vilfrido, – li diris, – ne ofte okazas, ke oni kaptas vin nenionfaranta. – Ne atendante respondon, li trapasis la ĉambron, malfermis la pianon kaj ekludis sentoplenan, jen gajetan, jen sentimentalan melodion.

Vilfrido, kiu laŭŝajne jam kutimis al tiaj senceremoniaj vizitoj, ne atentis la ludon ĝis kelkaj, evidente intence akcentitaj tonoj devigis lin aŭskulti tre belan, tra la muzikaĵo irantan arion. Subite sinjoro Brent haltis, leviĝis de la seĝo kaj demandis:

– Kion vi pensas pri tiu ĉi melodio, Vilfrido? Ĝi venis al mi hodiaŭ matene, kiam mi ĝuis kvaronhoron da revado antaŭ la ellitiĝo. Ĝi iom post iom disvolviĝis, dum mi vestis min, kaj de tiam ne forlasis min. Mi intencas uzi ĝin por ario en mia nova opero. Unu el la ĉefaj roloj estas, kiel vi scias, tiu de filino de ĉefministro, trompita de iu princo. Ŝi sin retiras en monaĥinejon kaj mi kantigas ŝin arion laŭ tiu ĉi melodio en soleca ĝardeno de tiu ejo. Kian impreson faris la melodio sur vin?

Vilfrido respondis: – Verdire, Alfredo, mi nur duonaŭskultis, sed nun, revokante al mi Ia subkonscian efekton, mi povas diri, ke la melodio estigis en mi bildon de iu, kiu penas esti gaja, feliĉa, sed kiu refalas en malgajecon. Sed ree ludu la melodion, simple sen variacioj, mi petas.

– Tio ne estas ĝuste la sento, kiun mi volas esprimi, mi penas tonesprimi la pacon de animo liberigita de duboj kaj mondaj turmentoj; kaj mi volas, ke la melodio plene harmoniu kun la vortoj, kiuj tiun senton eldiras. Sed aŭskultu.

Sinjoro Brent reludis la melodion kaj poste sin turnis al la pli juna viro. En lia vizaĝo vidiĝis streĉita, preskaŭ febra atendo kaj samtempe malkontenteco kaj malgajeco:

– Nu? – li demandis, rigardante la enpensan vizaĝon de Vilfrido, kiu videble ŝanceliĝis respondi. Fine tiu ĉi ekparolis kun sentebla bedaŭro en la voĉo:

– La melodio estas ja bela, tre bela, sed, por diri al vi la veron, ĝi ne sentigas ĝuste tion, kion vi volas. Mian unuan impreson ne povis ŝanĝi la ripeto. Mi ne povas forigi la senton de kaŝita, kvazaŭ sub la supraĵo kuŝanta malĝojo. Profundan animpacon pro apartiĝo, dekroĉiĝo de la mondo – pardonu – mi pentrus alimaniere. Tio, kion vi bezonas, estas, kiel mi jam diris al vi, ebleco enprofundigi vin en la senton mem, kiun vi deziras, ke aliaj akceptu, unuvorte, pentri per vortoj kaj tonoj viajn proprajn sentojn. Sinjoro Brent leviĝis de la seĝo. Lia vizaĝo montris akran animdoloron; liaj okuloj iomete ruĝiĝis pro la intenseco de liaj sentoj, kaj ĉirkaŭ lia buŝo ekludis stranga, maldolĉa rideto, kiu vidigis malesperon kaj mem-malestimon:

– Jes, mi scias; vi estas prava, knabo, tute prava. Mi diris al mi mem tion centojn da fojoj. – Li trapasis parton de la ĉambro, haltis kaj post momento daŭrigis per treege maldolĉa voĉtono: Ho ve! Kiel povas mi priskribi per tonpentraĵo tian pacon kaj superteran serenecon; mi, kies animo estas ĉiam disŝirita de teruraj pasioj, turmentaj duboj kaj – kaj tio estas la plej malbona afero – la scio, ke ĉio ĉi tio estas plene meritita sekvo de miaj propraj agoj. Mi, kiu estas tenita per milo da katenoj de mi mem forĝitaj. Vilfrido, vi ne scias, en kia infero mi vivadas, la plej profunda infero el ĉiuj, la infero de fortaj pasioj. Pasioj, kiujn mi abomenas kaj tamen karesas kaj ne forpelus, eĉ se mi povus. Vi ne komprenas tion – kompreneble ne – kiel vi povus? Ho! kiel mi penadis kurbigi, venki tiujn pasiojn; ne pro interna sankta impulso, almenaŭ tre malofte, sed pro kvazaŭ ekstera neceso: ambicio, nesatigebla ambicio. – Li haltis momenton, distrite aliris al la fenestro, elrigardis, sed vidante nenion, revenis en la profundon de la ĉambro. Li daŭrigis: – Se ne estus pro tiu ĉi absorbanta ambicio, mi dronus ĝis la plej profunda stato de bestiĝo. Iafoje mi malbenas tiun ambicion mem, kiu, en aliaj horoj, ŝajnas al mi esti mia sola savanto. Sen tiu ambicio mi ja estus nura besto, sed, eble, mi tiam estus indiferenta, paca.

Vilfrido interrompis la pasian elfluegon da vortoj, parolante milde sed firme:

– Vi ne estus tia, Alfredo.

– Eble eĉ ne tiam, – akre rediris sinjoro Brent, ekkoleretinte pro la interrompo, – Vilfrido, mi ofte forte sentas en mi mem la esencon de grandegaj kapabloj. Oni ne povas havi ambiciojn tiajn, kiaj la miaj, ne havante almenaŭ en la profundo de l’ animo respondajn kapablojn. Sed, malfeliĉege, miaj fortaj pasioj detruadas kvazaŭ colon post colo tiujn kapablojn kaj nebuligas la spiriton. Nur kelkfojaj ekbriletoj de l’ genio montras al mi, ke ankoraŭ ĝi ekzistas. Mi kredas, ke sen tiuj korpon kaj animon detruantaj pasioj mi povus verki monumentojn de muzikaj kaj poeziaj geniaĵoj, egalantajn la verkojn eĉ de la plej famaj verkistoj, kiujn la mondo iam vidis. Sed tio ne estas la tuta enhavo de l’ pokalo da maldolĉaĵoj: La mondo persiste malkomprenas min. Tamen ĝi devos aŭskulti min unu tagon. Mian unuan verkon ĝi malŝatege reĵetis. Je la dua verko, tragedia opero, la mondo skuis la kapon:

– Mi ne komprenas, – ĝi diris, – tio ne estas laŭ la nuntempa gusto. La verko ja enhavas belaĵojn, sed… mi ne komprenas ilin. – Ili komprenos unu tagon, Vilfrido, mia knabo! Mi enmetis en la verkon tutan mian potencon, mian vivon, min mem; kaj la mondo ne ŝatas ĝin. Eble pro tiu kaŭzo. Kompreneble, – li ridis maldolĉe, – mi estas sensignifulo, simpla instruisto de junaj sinjoretoj. Mia sola destino estu, do, instruaĉi la latinan kaj grekan lingvojn kaj la antikvan historion. Ne estas ja mia afero min levi super tiun okupon destinitan al mi de l’ sorto.

Post mallonga paŭzo, dum kiu Vilfrido vane penis trovi taŭgajn vortojn; sinjoro Brent denove parolis:

– Vilfrido, mi envias vin pro via feliĉa temperamento: senzorga, suna, libera de premegantaj duboj. Ho, se mi nur havus vian trankvilan, sunan karakteron! Vi estas komprenata kaj amata de ĉiu, kiu vin konas. La virinoj estas kvazaŭ ĉe viaj piedoj: Mia patrino amas vin kiel sian propran filon. La servistino, senkulpa, simplanima Klaro adoras eĉ la teron, sur kiu vi staras.

– Ne parolu sensencaĵojn, Alfredo!

Sinjoro Brent ne atentis la interrompon, sed daŭrigis:

– Kaj fraŭlino Parkinson nur atendas sopire, ke vi malfermu la brakojn por sin ĵeti en ilin.

– Sensencaĵoj! Mi ne kredas tion.

– Tamen estas vero.

– Ĉiuokaze, – rediris Vilfrido kolerete, – mi dezirus, ke vi ne estus parolinta pri tio.

– Kial? Kvankam ŝi estas iom pli aĝa ol vi, ŝi estas ĉiurilate dezirinda knabino; ĉarma, tre inteligenta, riĉa kaj altanima, unuvorte preskaŭ ideala virino.

– Tamen, – rediris Vilfrido sincere, – mi ne deziras pensi pri ŝi krom kiel fratino de amiko aŭ, se vi volas, kiel amikino. Niaj rilatoj estis ĝis nun pure amikaj, senkulpe kaj feliĉe senĝenaj. Mi ne deziras ion pli. – Tiam, por ŝanĝi la temon, li diris, iom malgaje: – Sed, Alfredo, se vi pensas, ke mi estas libera de duboj premantaj la koron, vi tute eraras. Mia interna vivo tute ne estas tiel “suna” kiel vi imagas. Kredu al mi, mi profunde kunsentas kun vi pro via malfeliĉega spiritstato, kiun, tamen, mi apenaŭ komprenas, kaj se mi ne povas eĉ kompari la malkontentecon, kiu regas mian propran koron, kun la terura angoro brulanta en la via, tamen, mia animstato estas iafoje tre maltrankvila – por ne diri malfeliĉa. Sed, eble, mia malkontenteco havas malsaman kaŭzon.

Kiel vi scias, en Long-Seaton la evolucio de mia interna memo estis tre stranga afero. La plej konfliktantaj influoj laboradis super mi kaj fine lasis min en stato de granda dubemo kaj dolora konfuzo. Kaj ĉi tie en Londono, ŝajnas al mi, aro da cirkonstancoj konspiris, por ankoraŭ pligrandigi ne nur tiun malcertecon, sed ankaŭ por pliakrigi la deziron ekkoni tion, kio efektive estas la vero precipe rilate la esencon de la animvivo, rilate al la ekzistado kaj personeco de Kreinto kaj pri mia rilato al Li, pri postmorta vivo k.t.p. Mi certigas vin, Alfredo, ke animo, pasie soifanta ekkoni la veron, sed ĵetadata de duboj kaj sopiroj, travivas tre malfeliĉajn momentojn. Ne, amiko mia, se vi volas priparoli senzorgan, gajan feliĉulon, priparolu Karlon Parkinson. Lia estas la plej malpeza senzorga koro, kiun mi iam renkontis. Efektive ŝajnas, kvazaŭ lia koro estus kirasita kontraŭ ĉiuj duboj kaj zorgoj.

– Ba, Vilfrido; troviĝas ĉirkaŭ lia koro nenia kiraso, sed en lia koro senpripensa indiferenteco. Malgraŭ lia bonega instruiteco, liaj lerteco kaj spriteco, lia filozofio estas la filozofio de papilio. Liaj solaj emo kaj vivcelo estas elĝui la aktualan momenton, malzorgante egale la pasintecon kaj la estontecon. Li nur ridas malagrablaĵojn kaj… evitas ilin. Sed kredu al mi, li ne povas ĉiam tiel ludi kun la sorto. Tamen plaĉas al mi la junulo; lia gaja, ŝercema kaj bonkora temperamento ofte efikas kvazaŭ kiel balzamo por mia turmentita spirito.

Pluan analizon de l’ karaktero de Karlo Parkinson ĉesigis la enveno en la ĉambron de tiu sama persono. Tuj post brua frapado la pordo larĝe malfermiĝis kaj juna gajmiena sinjoro envenis. Li havis la aĝon de ĉirkaŭ dek naŭ aŭ dudek jaroj kaj posedis tre plaĉan eksteraĵon. Lia ronda kapo kun blondaj harbukloj; liaj belaj, preskaŭ klasikaj trajtoj; liaj ridantaj, bluaj okuloj kaj belforma buŝo sub belaj lipharoj, gracia, fleksebla figuro de iom pli ol meza kresko, ĉio ĉi tio kune prezentis personecon de malfacile difinebla, sed nekontraŭstarebla ĉarmo; kvankam pli zorga observanto rimarkus en liaj vizaĝo kaj konduto ioman malprofundecon de l’ animo eĉ, kelkafoje, signojn de nesincereco. La veninto estis elegante kaj laŭmode vestita. Li gaje ekkriis:

– Ho, Vilfrido! Ho, sinjoro Brent! mi estas tre kontenta trovi vin ambaŭ hejme. – Senzorge ĵetinte siajn ĉapelon, bastonon kaj gantojn sur seĝon, li diris plue: – Mi tute forgesis hieraŭ sendi al vi letereton por certiĝi, ke vi venos hodiaŭ por partopreni nian kunvenon. Mi tre esperas, ke nenio malhelpos. Efektive mi insistas, ke vi venu; mi akceptos nenian senkulpigon hodiaŭ.

Tiu lasta, vigle dirita frazo celis antaŭveni rifuzon, kiun li jam legis sur la vizaĝo de Vilfrido.

Iom antaŭe Vilfrido estus tre kontenta iri kun sia amiko pasigi vesperon en la domo de liaj gastamaj gepatroj, sed la hodiaŭ ricevita letero de fraŭlino Lambert malinklinigis lin. Post la dua tralego de tiu letero li klare sentis, ke pli bone estus, ke li tute evitu la societon, kiun li kutime renkontis en la salonoj de gesinjoroj Parkinson. Li ne povis kontraŭstari la konvinkon, ke, tiu societo, kvankam tiel agrabla kaj, en kelkaj rilatoj, tre ŝatinda, estas kulpa pri granda parto de la spiritaj maltrankvilo kaj konfuzo, kiuj nuntempe regis lin. Tamen la agrablaĵoj tiel ofte ĝuitaj kaj la ĉiama, bonkoreco trovita en la rondo de tiu altekulturita, artista familio, preskaŭ igis ĝin neebla plene rompi la ekzistantan inter ili intiman amikecon sen ia pli racia kaŭzo. Do, admona voĉo interna, ke fraŭlino Lambert estas prava aludante al tiu ĉi sama konataro kiel spirita danĝero por li, kaj, aliflanke, natura deziro daŭrigi la partoprenon en tiuj grandaj sociaj agrablaĵoj, interbatalis en li. Oni ja videble ŝatis kaj admiris lin en tiuj belartrondoj kaj montris al li nedubeblan korinklinon; kaj tio estis aferoj, kiuj forte tuŝis la pli malfortan flankon de lia karaktero. Lia voĉtono, do, estis ioma eĥo de tiu ĉi nedecidemo, kiam li, respondis:

– Dankon, Karlo, sed mi bedaŭras, ke mi devas malkontentigi vin hodiaŭ.

– Kial, Vilfrido? Sensencaĵo! Vi nepre devas veni. Kian do pretekston vi havas? Nenian! – ekkriis la junulo.

– Verdire pro diversaj kaŭzoj, – rediris Vilfrido, – mi sentas fortan malinklinon eliri hodiaŭ vespere. Unue mi devas respondi al du gravaj leteroj, kaj tio postulas ĝuste la humoron, en kiu mi nun troviĝas. Do, faru al mi la komplezon senkulpigi min.

– Mi tute ne faros tion, Vilfrido. Estas specialaj kaŭzoj, pro kiuj vi devas veni. Unue: princo Kunwar Kriŝna precipe deziris, ke vi venu hodiaŭ vespere. Li fine promesis priparoli pli detale sian strangan kredaron kaj klarigi al ni la sendube interesan filozofion de la antikvaj hindaj kredoj. Due: mia frato Filipo estas hejme. Vi ankoraŭ ne konas lin. Li certe estas la ekstremo de malsaĝa abnegacio. Imagu: li forlasis treege agrablan pastrejon en York kun bonaj enspezoj kaj ankoraŭ pli bona atendaĵo pri promocio por – ĉu vi kredos – por fariĝi malbone pagata vikario en unu el ia plej mizeraj kvartaloj de orienta Londono! Mi tute ne povas kompreni tion. Li, altekulturita, brila homo, favorato kaj intimulo de l’ ĉefepiskopo de York, sin entombigas tie meze de malsimpatia popolaĉo. La gepatroj estas furiozaj. La patrino timas pri lia cerbosaneco. Doroteo, kompreneble, rigardas la aferon kiel interesan, romantikan ideon kaj ŝajnigas envii Filipon. Ridindaĵo!

– Kial ridindaĵo? – lin interrompis Vilfrido. – Verŝajne vi ne komprenas la motivojn de via frato. Sendube kiel pastro, kiu serioze rigardas sian oficon, li volas funde koni la homan vivon ĉe ĉiuj flankoj.

Sinjoro Brent ekparolis:

– Eble estas iom strange, sed ne ridinde, amiko mia; certe estas, ke la orientaj kvartaloj de Londono multe pli bezonas sindonemajn, fidelajn pastrojn ol York kun sia multenombra katedrala pastraro.

– Nu, nu, – rediris la juna viro, – chacun à son gout. Mi volis nur diri, ke mi atendas viglan, interesan diskutadon. Precipe en la okazo, se venos sinjoro Spicer, ni havos grandan debaton, kiun vi ambaŭ tre ĝuos.

– Mi tre bedaŭras, Parkinson, – diris sinjoro Brent, – ke mi ne povas partopreni tiun atenditan spiritan gimnastikon, ĉar mi havas gravan devan renkonton hodiaŭ vespere kun la patro de unu el miaj lernantoj en la Reĝa Hotelo.

– Ho, mi tre bedaŭras, ke vi ne povas veni, Sinjoro Brent.

– Kaj mi, – diris Vilfrido, – verdire mi laciĝas pri tiuj senfinaj filozofiaj disputadoj, kiuj konvinkas neniun.

– Kio, Vil? Kio al vi estas? – ekkriis Karlo Parkinson.

– Nenio; sed estas momentoj, kiam…

– Kiam oni bezonas skuiĝon, – interrompis la junulo. – Mi scias, seriozemulo, ke en la lasta tempo vi tro laboris super viaj libroj kaj desegnaĵoj kaj bezonas distriĝon. Venu, kaj mi aranĝos por venonta semajno apartan amuzon por vi. Ĉu ne?

– Jes, – interĵetis sinjoro Brent, – iru, Vilfrido. Parkinson estas prava, vi trolaboris dum la lasta tempo. Se la princido speciale deziras, ke vi venu, mi opinias, ke vi devas iri.

Vilfrido duonkonscie deziris, ke liaj amikoj trovu konvinkilojn, kiuj prezentos sufiĉan kaŭzon por igi lin ŝanĝi sian decidon, ĉar en la profundo de l’ koro li deziris iri.

– Bone, mi iros kun vi, Karlo. Domaĝe estas, ke vi ne povas veni, Alfredo!

– Mi ankaŭ tion tre bedaŭras, – diris la instruisto. – Sed antaŭ ol vi foriros, ni kune temanĝos; ĉu ne? Mi tuj petos, ke oni pretigu la teon.

– Certe, mia bona “trezoro de erudicio”, – gaje diris Karlo Parkinson, – kuŝiĝante sur la sofon, – neniam rifuzu senpagan manĝon, precipe en tiaj allogaj cirkonstancoj.

– Jes, Parkinson, – rediris sinjoro Brent duonŝerce, duonserioze, – sed mi tre petas, ne tro moku nian servistinon. Ŝi estas simplanima, bona knabino el la kamparo. Lastan fojon vi plorigis ŝin en la kuirejo. Alie mi devos peti la patrinon, ke ŝi severe alparolu vin.

– Ho, sinjoro Brent, kompatu min; mi tro alte ŝatas la favorkorecon de estiminda sinjorino via patrino, por voli elmeti min al ŝia kolero. Mi kondutos tre ĝentile, sed mi nepre devas fari kompensaĵon al via belulineto, ĉar mi plej sincere bedaŭras, ke mi elirigis unu larmeton el ŝiaj belaj okuloj.

– Sendube; sed, eble, la knabino rifuzos eniri ĉambron, en kiu troviĝas tia turmentemulo. – Alfredo Brent kontraŭvole ridetis.

En tiu momento envenis la priparolita juna servistino, beleta, modesta knabino, portante pleton kun manĝilaro por pretigi la teotablon.

– Ho, mia lerta amiko, ekkriis la ŝercemulo, – tiom por via malbona antaŭdiro! – Sin turnante al la knabino kun bone ŝajnigitaj seriozeco kaj humileco, li diris kiel se li alparolus respektegindan sinjorinon, – fraŭlino Klaro, sinjoro Brent ĵus asertis, ke vi, vi rifuzos eniri ian ĉambron, en kiu troviĝas mi. Ĉu mi ne estis prava, plej indigne forpelante tiun malindan penson?

La knabino iom konfuziĝis. Ne alrigardante la parolinton, ŝi respondis simple:

– Mi ne sciis, ke vi estas en la ĉambro, sinjoro Parkinson.

– Ha! Mi sciis, fraŭlino Klaro, ke vi ne estas kapabla je tia kruelaĵo. En mildaj, dolĉaj okuloj tiaj, kiaj la viaj ne loĝas kruelaĵo!

– Ne atentu liajn sensencaĵojn, Klaro. Sed petu mian patrinon, ke ŝi venu ĉi tien; ŝi havas kelkajn vortojn por diri al sinjoro Parkinson.

– Ne; fraŭlino Klaro, mi tre petas, ne faru tion. Mi estas certa, ke mi nur bezonas peti vin. Kvankam mi ne havas momenton por perdi kaj kvankam mi riskas koleriĝon de l’ gepatroj, mi avide akceptis la inviton de sinjoro Brent al temanĝo, sole por ĝui manĝaĵon servitan de viaj manoj.

Kontraŭvole la knabino devis rideti, kiam, per voĉo per kiu ŝi volis montri malplezuron, ŝi diris:

– Mi estas certa, sinjoro, ke vi pensis nenion similan.

– Ho, tie, sinjoroj, parolas ĉarma, adorinda, knabina modesteco! – ekkriis Karlo. – Sed mi diros nenion plu. La vero silente, sentrudeme efikos, je l’ fino, por konvinki. Do, mi transdonu min al la ĝuo de l’ manĝo; kiel ja kantas la glora greka poeto:

“Kvazaŭ diiĝas mortul’, kiam Hebo elverŝas la teon.”

– Vi estas neplibonigebla, Parkinson, – diris sinjoro Brent ekridante; kaj Vilfrido, apenaŭ povante kontraŭstari fortan inklinon rideksplodi, diris:

– Ne kulpigu ian gloran poeton je tia versaĉo, Karlo.

La servistino, kiu jam finis meti sur la tablon la diversajn objektojn, kiujn ŝi alportis, nun vere ekkoleris. Turnante sin ĉe la pordo ŝi diris:

– Estas tre malĝentile de vi ĉiuj moki min.

– Ne, ne, – kune ekkriis Vilfrido kaj Alfredo Brent.

– Ni tute ne ridas vin, Klaro, – diris la instruisto, kaj Vilfrido aldonis; – estas ja neeble ne ridi la petolaĵojn de tiu ĉi sentaŭgulo. Ni ridis pri lia fuŝversaĵo.

– La plej bona puno por sinjoro Parkinson estas, Klaro, tute malatenti liajn ŝercaĉojn, – diris sinjoro Brent. Nun, por montri, ke vi estas kapabla redoni bonaĵon por malbonaĵo, alportu por li tason, teleron k.t.p., kvankam li ne meritas tion, kaj metu ankoraŭ unu plenkulereton da teo en la teujon.

Post la eliro de la knabino Vilfrido diris, penante esti serioza:

– Aŭskultu, Karlo, lasu la kompatindan knabinon en paco.

– Mi certigas vin, kara amiko, ke la animpaco de fraŭlino Klaro estas por mi grava afero.

Kiam “fraŭlino Klaro” ree envenis en la ĉambron, Karlo metis la kubutojn sur la genuojn, premtordis al si la manojn kaj malgaje skuis la kapon, ĉiam rigardante la tapiŝon antaŭ si:

– Ho ve, – li ekĝemis, – kia turmentiĝo, pensi, ke mi, mi estas kulpigita esti mokinta fraŭlinon Klaron!

Lia malgajeco estis tiel bone ŝajnigita, ke la knabino mire ekrigardetis unue sinjoron Brent kaj poste Vilfridon, sed, vidante en iliaj vizaĝoj nur penadon subpremi ridon, ŝi rapide elkuris el la ĉambro.

– Pro ĉio cerbosana, Karlo, – diris Vilfrido, – ĉesigu viajn sensencaĵojn kun la servistino; ŝi nepre plendos ĉe sinjorino Brent, kaj tiam… nu… vi deziregos, ke vi estus ĉesinta.

Post la temanĝo Vilfrido Gallimore kaj Karlo Parkinson iris kune, brakon en brako, al la hejmo de la lasta. La du junuloj interkoniĝis kelkajn monatojn post la alveno de Vilfrido en Londonon. Ambaŭ estis studentoj ĉe artlernejo en Westminster. Iun tagon, kiam Vilfrido estis okupita en aparta ĉambro modelante el gipso frison laŭ antikva modelo, juna viro kun gaja, knaba vizaĝo envenis kaj sin prezentis kiel nova kunstudento, Karlo Parkinson. Li sciigis al li, ke lia fratino estas unu el la korespondantaj aninoj de “Romford’ kaj Long-Seaton’a Estetika Societo”.

La Long-Seaton’aj membroj, sciiĝinte, ke frato de Londona societanino estas studento de la sama artlernejo kiel Vilfrido, redaktis treege laŭdan priskribon pri la ĉarma ecaro kaj talento de sia juna favorato kaj esprimis esperon, ke la du junuloj interamikiĝos. De tiam Vilfrido Gallimore kaj Karlo Parkinson estis intimaj amikoj, kvankam, verdire, iliaj karakteroj kaj ambicioj estis rimarkinde malsamaj. La sola komuna emo estis ilia amo al la artoj kaj la belo; en la unua: profunda, konstanta, preskaŭ adora, kaj en la dua: ŝanĝiĝema, facilkora, sed ne malpli entuziasma. Kaj tamen, forte allogis Karlon la pensemeco kaj ofta seriozeco Vilfrido, dume Vilfrido ofte sentis, ke la feliĉa senzorgeco, la ĉiamaj bonhumoreco kaj gajeco de lia amiko liveris al li distraĵon, kiun li bezonas kaj kiu, precipe en la daŭro de la lasta jaro, malhelpis lin kelkfoje fariĝi tro memanalizema. Sed allogis lin ankoraŭ pli forte la afableco kaj delikata inteligenteco de gesinjoroj Parkinson kaj de ties filino Doroteo, kiel ankaŭ la societo de multaj intelektuloj – artistoj kaj literaturistoj – kiujn li renkontadis en iliaj salonoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.