La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJO NENIEN

Aŭtoro: Aleksandro Grin

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PARTO DUA

Ĉapitro XIV

Lunde dum la tuta tago blovis malvarma vento, kaj tiu cirkonstanco multe faciligis la laboron, transformiĝintan en suferon. La nokto, tute foruzita por forprenado de la ŝtonrompaĵoj el la subfosaĵo, tiel elĉerpis la laborantojn, ke iliaj pensoj de tempo al tempo konfuziĝadis. Ju pli longa iĝadis la pasejo, des pli turmente estis iradi tien kaj reen, fleksiĝante kaj trenante sakojn kun kalkoŝtonaj pecoj. La gratvunditaj genuoj, la manoj, nigraj pro koto kaj sekiĝanta sango, la ŝvelinta kolo kaj doloro en la sakro fojfoje faligadis iun en duonkonscia stato. Al ili restis trabati iomete pli ol du metrojn, sed, elfosinte tutan koridoron por nanoj, ili sentis tiujn du metrojn, kiel torturon. Spite al la obtuzigita konscio kaj la tutplene doloranta korpo, ilia spirito cedis neniajn obstaklojn, simile al ramo. Fojfoje, rigardante en lumo de la lanterno antaŭen kaj malantaŭen, Galeran sentis admiron: tiuj dek kvar metroj da tunelo, perfekte rekta, vokis en li fieron de praviĝanta persisto. Tergens estis rimarkeble perdanta fortojn. Li preskaŭ ne parolis; liaj okuloj senforte fermiĝadis, kaj li, kvazaŭ mortante, por momento iĝadis senmova; Botredge subtenadis siajn fortojn per furioza insultado kontraŭ la prizono, la tribunalo kaj la kalkoŝtono, kaj ankaŭ per vino. Vino kaj tabako estis nun la sola nutraĵo de ĉiuj kvar homoj.

Lunde ekde la unua horo kaj ĝis la sesa horo posttagmeze Tergens, Galeran kaj Botredge forgesiĝis en peza dormo, sidante ĉe la elira aperturo, kaj, kiam venis krepusko, vekiĝis, tuj almetiĝinte al boteloj. Ilin vekis Stomador, kiu devis dum la tuta tago vendadi, dormetante sur la piedoj kaj respondante al la aĉetantoj ne ĉiam konvene. Katarina vizitis lin, aĉetinte por preteksto ladskatolon da kafo.

– Ĉiuj estas kondamnitaj al pendumo, – diris la virino, – Fakreged estas en la lazareto. Nokte je la kvina horo la kondamnitojn oni forveturigos en la fortresan prizonon, kie estas samaj tri kondamnitoj de aliaj juĝaferoj, tie oni ekzekutos.

Teruro, komprenebla por ĉiu, kiu ekamis homon pro tio, kion li faras por tiu, eĥis en la kruroj de la butikisto per tremo de malespero. Li iris kaj vekis Galeran-on, dirinte pri la verdikto. Kvankam estis atendenda nur tia verdikto, tiu sciigo superis ĉiujn artefaritajn rimedojn de vigligo de la nerva sistemo. En silento komenciĝis la laboro.

Je la naŭa horo de vespero la bastono kun unu noĉo batiĝis al la pavimo kaj kuŝiĝis nemalproksime de la butiko. Stomador levis ĝin.

Estus sencela krueleco priskribi tiujn lastajn horojn, prezentantajn nek deliron, nek vivon, duonsvenajn penojn kaj timon morti, se ne sufiĉos la pulso. Sola alkoholo savadis ĉiujn. Ĝis la dekunua kaj duono estis elŝirita de la tero la tuta distanco, difinita per la kalkuloj – kaj demalsupre supren kreiĝis ŝakto, ŝtopita super la kapo per tavolo je futo kaj duono. Grubbe, ricevinta tra Katarina sciigon, alveturis laŭ flanka vojo kaj ekstaris en ioma distanco en la dezerto trans la ŝedo de Stomador. Haste alivestinte sin en malhelajn, simplajn kostumojn, anstataŭiginte la pantoflojn per ŝuoj, preninte monon, revolverojn, ŝlosinte la butikon kaj puriginte la pasejon disde la instrumentoj, tiel ke ĉio estis perfekta ĝisfine, la komplotantoj ekigis la liberigon de Davenant.

Lasinte Tergens-on ĉe la lanterno, meze de la pasejo, Botredge, Stomador kaj Galeran aliris la lastan obstaklon, pendantan super la kapo per plafono el grundo kaj radikoj. Stomador tenis la ŝtupareton preta. La nekredeblaj penoj de la lastaj horoj konsternis ĉiujn. Spiri preskaŭ ne eblis. Tergens, falinte apud la lanterno, sidis, apogiĝante per la dorso al la muro, kaj, etendinte la krurojn, raŭke spiris, pendinte la kapon. Botredge tuŝis lian ŝultron, sed li nur svingis la manon, dirinte: «Vodkon!» Preninte el la poŝo botelon, la kontrabandisto ŝovis ĝin en la genuojn de la kamarado kaj aliĝis al Galeran.

Galeran kaj Stomador, kunpremiĝante en la malvasto, tralasis Botredge-on, la plej altan el ili, por fari al la volbo lastajn batojn. Botredge ne povis agi per la pioĉo supren, li prenis la rompstangon kaj precize je la dekdua kaj kvarono, laŭ la horloĝo de Galeran, enpikis la rompstangon. Falegis hajlo da terbuloj. Flustrinte: «Gardu vin», kvankam al la starantaj kline en la horizontala pasejo Galeran kaj butikisto nenio minacis, Botredge ŝancelis la rompstangon, ankoraŭ pli profunde ŝovis ĝin supren kaj, agante kiel per baskulo, apenaŭ sukcesis mem ŝirmi sin per la mano: la grundo falis kaj surŝutis lin ĝis la genuoj. En la truon verŝiĝis trablovo; la luna ĉielo, dividita de arbusta branĉo, malfermiĝis alte super la kovrita de grundo vizaĝo de la kontrabandisto. Haste almetinte la ŝtupareton, Botredge per la manoj faligis la malglatajn randojn, larĝigis la aperturon kaj frapis siajn flankojn.

– Ni penetris! – flustris Botredge. – Atendu nun!

La aperturo trafis al distanco de du paŝoj disde la muro. La triumfo de la homoj, raŭke enspirantaj la aeron de la prizona korto, estis la supera rekompenco pro la konsumiĝo de la lasta terura tago. Eĉ senfortiĝinta Tergens mallaŭte respondis el malproksime: «Mi drinkas. Aŭdas... Bonega afero!» Ĉiuj tri estis tumultantaj ĉe la aperturo, kiel fiŝoj ĉe glacitruo, atendante, ke tuj malheligos la lunan lumon la ombro de Davenant, eligita de Fakreged el la kamero.

Nenio bruis, nek frapis; nek paŝoj, nek susuro estis supre, kaj subite Galeran ekvidis Fakreged-on, surgenuiĝintan super la kavo. Iliaj rigardoj kunkroĉiĝis. La perpleksa vizaĝo de Fakreged ŝokis Galeran-on.

– Kie li estas? – flustris Galeran. – Donu lin. Saltu ankaŭ vi mem. La veturilo estas preta.

– Fiasko, – diris Fakreged, rompante arbustan branĉon, gratantan lian vizaĝon.

– Kio okazis?

– Li ne povas eliri. Eĉ unu paŝon ne povas fari. Li estas en febro kaj deliro, nur fojfoje balbutas ion racian. Fortojn li ne havas. Mi deziris sidigi lin, li senfortiĝis kaj falis. Dum la tuta tago li fumadis kaj paŝadis. Vespere li iĝis arda, kiel fajro, sed la doktoron ni decidis ne voki, ni mem ne scias, al kio ni esperas. Ĵetinte al vi la bastonon, mi vidis, ke li estas malbona, sed mi pensis – ĝisiros, kaj tie vi lin forportos. Dum la lastaj du horoj lin kvazaŭ fulmo trafis.

Foriginte Mutas-on, Fakreged tamen forte timis, ke lia deĵoro okazos interne de la prizono, kiel estis difinite laŭ la ordo, kaj en la lazareton iros iu alia. Fakreged-on savis lia reputacio de senkompata kaj atenta gardisto, kiun li subtenadis konscie. La cirkonstancoj de la estonta tragedio inklinis la asistanton de la prizonestro al la flanko de Fakreged. La amiko de la kontrabandistoj subaĉetis la duan provoson en la lazareto, Lecan-on, rekte kaj krude malferminte antaŭ li la manojn, plenajn de oro. La artifiko evidentiĝis trafa: neniam vidinta tiom da mono kaj eksciinte, ke la fuĝo estas garantiita, Lecan cedis al la tento kaj konsentis partopreni la liberigon de la kondamnito.

Kvindek pundojn Fakreged prenis por si.

Tiel neelteneble, tiel terure sonis la morna informo, ke Galeran tuj grimpis supren kaj, sufokiĝante pro funebro, trafis en la ĝardenon de la lazareto. Li retrorigardis. Malantaŭ li staris Botredge; Fakreged estis subtenanta elgrimpantan Stomador-on.

– Kaj vi kien iras? – demandis Galeran.

– Ni ĉiuj kune, – diris Botredge. – La nokto estas luna, ni promenos.

En liaj okuloj brilis la malofte aperanta ĉe homoj lumo de plena abnegacio.

– Por kio do mi vivis? – diris Stomador. – Nun nenio estas timinda.

Fakreged glitis al la angulo de la domo, kie la malfermita pordo ŝirmis per si la vidon al la pordego. De tie aŭdiĝis nelaŭta konversacio de la provosoj.

– Do, ni pendu de hareto, – flustris li. – Iru mallaŭte post mi.

Unu post la alia ili penetris en la hele prilumitan koridoron de la ĝenerala fako. Galeran ekvidis palan, tremegantan Lecan-on, kiu, ĵetinte senhelpan rigardon al Fakreged, ricevis respondon:

– Estu preta al ĉio, la retiriĝo estas garantiita.

Aŭdante maltrankvilan moviĝon en la koridoro, kelkaj malliberuloj de la komuna ĉambro vekiĝis kaj kuŝis fiksaŭskultante, kun ekscitiĝo de spektantoj, tumultantaj ĉe la teatra pordo. «Kio estas tie?» – demandis unu. «Oni forveturigas por ekzekuto», – respondis la dua. «Iu mortis», – supozis la tria. El la dek unu estintaj tie malsanuloj nur unu eksentis, en kio estas la afero, kaj ĉar li estis kondamnita al dudek jaroj, do li fermis la orelojn per la kuseno, por ne aŭdi la agacantajn sonojn de la freneze kuraĝa ago.

Lecan restis, por mensogi al la malliberuloj, se ili dezirus voki lin, pro scivolemo, per sonorilo, kaj la ceteraj enprofundiĝis en la koridoron de la unuopaj kameroj kaj aliris la pordon de Tirrey. Aŭdinte la paŝojn, tiu forlasis la malklarajn figurojn de deliro, koncentris la konscion kaj direktis ĝin al la sonoj de la nokto. «Oni venas por mi; kiel malfrue kaj sennecese nun, – pensis li, – sed kiel bone, ke ili venis. Aŭ ĉio ĉi ŝajnas al mi? Ja dum la tuta tempo ŝajnadis io, ĝi forflugas kaj forgesiĝas. Nelonge restis vivi al mi. Kiam la morto estas proksime, ĉio estas ne tute certa. Sed mi ne scias... Mi deziras, – laŭte daŭrigis li, ĝoje kaj sovaĝe rigardante al aperinta antaŭ li Galeran, – ke vi aliru pli proksime. Vi estas Galeran. Ort Galeran, mia amiko...»

Ekvidinte la inflaman vizaĝon de Davenant, Galeran impete aliris lin.

– Ĉu vi vere trafosis la straton transverse?

– Jes, Tirrey, farite, kaj ni venis, – diris Galeran, ankoraŭ esperante, ke la evidenteco de la veninta liberigo levos tiun maldikiĝintan korpon. Li kun peno rekonis tiun junulon, kia estis Davenant. Stranga kaj prema estis tia intervidiĝo, kiam diri oni deziras multon, sed ne eblas perdi eĉ minuton.

Galeran eksidis ĉe la piedoj de Tirrey. Stomador kaj Botredge ekstaris apud la tableto.

– James, mi estas ĉi tie, – flustris la butikisto, – ni ne lasos cin.

– Kaj kiu estas tio? Tio estas Stomador, – daŭrigis Davenant, al kiu en lia stato neniom ŝajnis mirinda la sceno, prezentanta tutplenan riskon. – La rapa pirogo, Stomador, por ĉiam kunigis nin. Ort Galeran, mia amiko. Vi estas tute blanka, kaj ankaŭ mi ja estas sama – interne.

– Vigliĝu, ci estos savita. Ĉio estas preta. Ekstaru, ni veturos al mi, en mian eksterurban domon. La aŭto atendas. Ci forveturos sur vaporŝipo al San-Riolo aŭ al Gel-Gju.

– Nepenseble, Galeran. Verŝajne, vi estas la plej kara homo el ĉiuj, kiujn mi konis iam, kaj mi, ŝajne, konis iun...

– Do ekstaru, stulta!

– Mi estas alkatenita. Mi finiĝis, kiel iranto.

– Trifoje mi publikigadis en ĵurnaloj afiŝon pri ci.

– Mi ne legis ĵurnalojn... Mi longe ne legadis ilin, – diris Davenant.

– Mi revenis du tagojn post cia malapero. Mi havis multan monon. Cia parto estas kelkaj miloj. Ĝi konserviĝis.

– Mi tiam bezonis nur cent pundojn. Aĥ, kiel mi serĉis vin!

Davenant kun amo rigardis al li, dezirante per unu rigardo esprimi ĉion, pri kio estis malfacile paroli. Sulkiĝinte, li levetis la manon kaj, suspirinte, faligis ĝin.

– Jen tiel ankaŭ mi, – diris li, – eĉ malpli multe da forto estas en mi.

Galeran demetis la litkovrilon kaj malrapide mallevis ĝin. La kruro, ŝvelinte, ruĝete brilis; la piedo, kuniĝinte kun la suro, perdis sian formon.

– Ĉu ci ne gardis cin? – diris teruriĝinta Galeran. – Kio do nun?

– Kiel mi povis gardi min? – klare, sed pene diris la malsanulo. – Gardi min, kviete kuŝi kun tomba sablo sur la dentoj! Jes, mi ne povis. Kun mi oni agis malnoble, oni promesis al mi, ke min oni veturigos en la juĝejon, tamen ĉio estis decidita sen mi.

Fakreged enrigardis en la kameron. Pala, tuta koncentriĝinta sur unu penso, kun lipoj, morditaj pro emocio, li pririgardis ĉiujn kaj aliris la liton, gratante la frunton.

– Nemovebla! – diris Fakreged. – Kion vi decidas? Ne turmentu lin.

– Ĉiuj penoj, ĉio perdiĝis, – diris Stomador. – Streĉiĝu, Gravelot. Nur eliri kaj malleviĝi! Tie ni cin forportos!

– Ĉu restis multe da sendanĝera tempo? – demandis Galeran.

– Ĉu gravas la tempo? – respondis Fakreged. – En nia dispono estas tutaj du horoj, ĝis tie oni ekmoviĝos, sed, eĉ se estus tutaj dek, tutegale lin ne eblas elporti.

Vere, forporti Tirrey-on ne eblis. En la mallarĝa turno, ŝirmita disde la okuloj de la korta provoso per la malfermita porda klapo de la lazareta enirejo, homo povus tragliti nerimarkita, nur alpremiĝante al la muro kaj obtuzigante siajn paŝojn. Galeran ekiris al la elirejo, pense altrenis ĉi tien Tirrey-on kaj ekvidis, ke, se la malsanulo eĉ ne krietos, – ili ĉiuj estos momente kaptitaj. Treni la korpon triope evidentiĝis tia ago, kiu postulis ankoraŭ unu metron da spaco, kaŝita disde la okuloj de la provoso, kaj eĉ tion ĉe la kondiĉo, ke la gruzo ne krakos, kaj la pena spirado de la kvar homoj ne rompos la silenton de la prizona korto. Reveninte, Galeran kun malespero ekrigardis al Tirrey.

– Nu almenaŭ iel, Davenant!

Vidante la malfeliĉon de siaj amikoj, senutile riskantaj per siaj vivoj, Davenant koncentris la rigardon sur unu punkto de la muro, levis la kapon kaj streĉiĝis por degliti de la lito. Dum du-tri sekundoj, subtenata de Galeran, li tremis sur la kubutoj kaj falegis, ferminte la okulojn kaj reteninte ĝemon de doloro per tia nekredebla peno, ke la vejnoj pufiĝis sur la frunto.

– Ĉu oni lin ne indulgos? – diris Galeran. – Ja li ne povas eĉ stari.

– Pendumos tutcerte, – respondis Botredge. – Benny Smith estis pendumita post veneniĝo per arseniko, senkonscia, li eĉ ne eksciis, kio okazis.

Glutante larmojn, Stomador kaptis la ŝultron de Galeran, ripetante:

– Sufiĉos... Sufiĉos. Mi ne povas plu. Mi pafos. Por mi nun estas tutegale.

– Foriru, – mallaŭte prononcis Davenant, – ne turmentiĝu. Al mi estas bone, mi estas trankvila. Mi nun vivas forte kaj arde. Malhelpas la malhela akvo, ĝi kovras miajn pensojn, sed mi ĉion komprenas.

– Ĉu ni ataku la pordegon? – diris Botredge. Al li oni ne respondis, kaj li tuj forgesis pri sia propono, kvankam li pretiĝis al ĉio, kiel Stomador kaj Galeran. Ilia stato similis serurojn, trostreĉitajn per ŝlosilo.

Preninte la manon de la kondamnito, Galeran komencis ĝin karesi kaj rideti.

– Pensu, ke mi iomete malfruiĝis, – flustris li. – Ankaŭ al mi restis nelonga vivo. Nenio estas farebla, ni foriros. Tamen pardonu la vivon, per tio ci ĝin venkos. Ĉu ne estas kolero en ci?

– Ne. Estas iomete amare, sed tio forpasos. Ni nur intervidiĝis kaj jam devas disiĝi! Nu, kiel vi vivis?

Botredge komencis laŭte spiri kaj foriris al la fenestro; lia mano nervoze enprofundiĝis en la poŝon. Li revenis, etendante al Davenant revolveron.

– Vi ne maltrafos eĉ kun fermitaj okuloj, – diris Botredge, – vi estas firma homo.

Davenant ĵetis dankan rigardon al li, komprenante la sencon de la ago de Botredge kaj ĝojante al ajna signo de atento, kvazaŭ ne terura morto per la propra mano estis donacita al li, sed gaja jubilo. Li prenis kaj faligis ĝin apud si.

– Mi aranĝos min, – diris Davenant. – Mi komprenas. Kio estas tio? Stomador! Ne ploru, vi, tia granda, korpulenta!

– Kion mi transdonu? – ekkriis la butikisto, svinginte la manon responde al tiuj vortoj. – Ĉu ci havas patrinon, fratinon aŭ knabinon, al kiu ci promesis?

– Ŝi ne ekzistas. Ne ekzistas tiuj, pri kiuj vi demandas.

– Tirrey, – ekparolis Galeran, – tiu ĉi nokto donis al ci grandan potencon super ni. Savi cin ni ne povas. Ni plenumos ajnan cian deziron. Kion ni faru? Diru. Eĉ morto ne haltigos min.

– Kaj min, – deklaris Stomador. – Mi povas resti kun ci. Ni pafos. Neniu eniros ĉi tien!

En tiu momento duonfreneza pro timo Lecan enrompiĝis en la kameron kaj siblinte: «Foriru! Alie mi ĉiujn pripafos!» – estis senarmigita de Fakreged, alsaltinta al Lecan de malantaŭe.

Fakreged elŝiris de la provoso la revolveron kaj batis lin al la kapo.

– Ci jam pereis! – diris li al tiu. – Rekonsciiĝu! Paciĝu! Jen, trinku akvon. Butonumu la pistolujon, la revolvero restos ĉe mi. He, ci, kotaĉo!

– Lecan, ŝajne, pravas, – diris Tirrey. La skuaj agoj, insultoj kaj glaso da akvo rekonsciigis la provoson. Sentante subtenon kaj firman ligon de la tuta grupo, li eliris, balbutante:

– Al mi ŝajnis... sur la korto... Ĉu baldaŭ, finfine?

– Fidu min, – diris Fakreged, – eĉ ne tiaj aferoj okazadis al mi.

– Decidu, – turnis sin Botredge al Davenant. – Ĉio estos farita, eĉ se la koro krevos!

– Ne pensu, – suspiris Davenant, – ne pensu vi ĉiuj tiel bone por unu, kies destino estas perei.

Lia rigardo estis kvieta kaj elokventa, kiel tio okazas en stato de logika deliro.

– Devas veni, – diris li kun profunda konvinko, – unu virino, eksciinta, ke matene mi ne estos viva. Al ŝi oni diris. Ĉu ne la plej bona el la koroj kapablas decidiĝi viziti la mornajn murojn de sufero? Tiu koro malfermiĝis, levinte sin al alta karitato, sciante, ke mi neniam spertis amantan manon, tuŝantan la ardan kapon. Kiel malmulte! Kiel multe! Mi ne scias, kia estas ŝia nomo, kaj mi ne vidas ŝian vizaĝon, sed, kiam vi foriros, mi ekvidos ĝin. En tio estas ĉio. Malbenita estas tiu, kiu ne spertis tian saluton.

– Ni vidos ŝin, kara Tirrey, – diris Galeran, atente aŭskultante la parolon, influitan de deliro kaj soleco. – Kiu diris al ŝi?

– Ŝajne iu el vi, – vigliĝis Davenant, ĉirkaŭrigardante kun peno, – antaŭnelonge iu eliris el ĉi tie.

– Eliris kaj revenis, – neatendite diris Stomador, respondante per rigardo al la atenta rigardo de Galeran.

Ankaŭ Botredge komprenis. La imagoj de la antaŭmorta ekscitiĝo malfermiĝis al ili en sama simpleco, kun kiu parolis Davenant. La nokto de la morta kondamno egaligis ĉiujn. Por multo sufiĉis nur aludo.

– Stomador, – flustris Galeran, deirante kun la butikisto al la fenestro, – ja vi pretas al ĉio...

– Li pretas, mi kune kun li, – diris Botredge, – sed... ĉu vi?

– Ne, mi ne taŭgas, – malgaje respondis Galeran. – Mi estas malsukcesulo. Vi faros pli bone, ol mi, se faros.

Fakreged, aŭskultinta apud la pordo, malserene kapjesis, kiam Galeran per la okuloj demandis lin.

– Jes, – diris Fakreged, – ni ĉiuj decidiĝis al ĉio, almenaŭ pri ni oni parolos kun estimo. Ili iru, nur nelonge, post horo iĝos danĝere.

– Pri kio vi parolas? – demandis Davenant. – Kiel longa estas tiu ĉi nokto! Sed mi ne plendas, mi neniam plendis. Galeran, eksidu sur la liton, vi foriros lasta.

Tiutempe Botredge kaj Stomador, ŝtelirante, penetris en la aperturon trans la muro de la lazareto kaj ekrampis al Tergens; li, suspektante jam la malbonan rezulton, silente rigardis al la kamaradoj, kiuj, kaptinte unu la aliajn ĉe la ŝultroj, disputis, starante sur la genuoj. Al Tergens Stomador signis ne malhelpi.

– Vi aŭskultu, – parolis Botredge, skuante la ŝultrojn de la butikisto, – mi estas pli lerta ol vi kaj povas diri ĉion pli rapide. Mi scias, kion fari.

– Kiel ĉi tie rilatas lerteco? Lasu, malkroĉiĝu, ci ĉion pereigos! – kontraŭdiradis Stomador, mem ne ellasante la ŝultron de Botredge. – Post ci alkuros homamaso...

– Ne obstinu, ni havas malmultan tempon, – interrompis Botredge, – ja tio estas ne kiel venigi pastron. Lia animo suferas. Ĉu ci komprenas?

– Mi ĉion komprenas pli bone ol vi. Liberigu la vojon, mi diras al ci. Ci ne povas esprimi, kiel necesas, de ci ĉiuj forkuros. Mi havas sperton pri tiaj aferoj! Mi esploras psiĥologiajn alirojn kaj havas ĝustan okulon! Kiel povas ci min anstataŭi? Tio estas impertinenta!

– Lasu. Mi kuros trans la angulon al unu vidvino, ŝi estas bonkora kaj ne timema. Ŝi tuj iros. Ŝia filo same estas en prizono, kvankam ne ĉi tie.

– Do ĉu komprenas ci, kion deziras li antaŭ la morto? – siblis Stomador. – Eĉ mi tion ne povas esprimi, kvankam en tia freneza nokto miaj pensoj vekiĝis por la tuta vivo! Li deziras suspiri – ĉu ci aŭdas? – suspiri per la tuta koro, suspiri por ĉiam! Silentu! Silentu! Estos mi, kiu venigos la lastan, nekonatan amikon, saman, kiel lia hela deliro! – en ekstazo flustris Stomador, viŝante larmojn kaj sentante fortojn veki la tutan urbon. – Ho nokto, – diris li, strebante liberiĝi de la troplenigintaj lin emocioj, – kreu estaĵon el radioj kaj ridetoj, el mizerikordo kaj zorgo, ĉar tia estas la animo de la malfeliĉulo, preta morti de la mano de profanuloj! Por kio ni babilu. Ci staru ĉe la prizona elirejo kaj pafu, se necesos!

Botredge estis kontraŭdironta, sed Tergens prenis lin ĉe la kolumo de la bluzo kaj detrenis disde la butikisto, kiu ĵetiĝis, batiĝante per la kapo al la volbo, al la elirejo sur la korton.

– Sidu, – diris Tergens, – la butikisto parolas prave.

Transsaltinte el la korto sur la dezerton malantaŭ la ŝedo, kie tre emociiĝanta Grubbe sidis, ne ellasante el la manoj la stirradon, la butikisto nur svingis la manon al li, signante per tio stari kaj atendi, kaj mem ĉirkaŭiris la kvartalon flanke de la dezerto, elkurinte sur la Prizonan interstrateton pli malalte ol la prizono.

Seka, arda vento estis priblovanta lian sufokiĝantan figuron. Kun nuda kapo, sentante ĉiam senvoĉan vokon malantaŭ si, Stomador ĉirkaŭrigardadis en la nokta vakuo. Li jen iradis, jen kuradis.

La luno embuskis malantaŭ nuboj, nudiginte sian lumantan ŝultron. La senpasia nokta lumo estis ĉirkaŭprenanta ombrojn de domoj. Ankoraŭ ne alkurinte ponton en malaltaĵo, kunigantan la antaŭurbon kun la urbo, Stomador ekvidis du junulinojn, haste revenantajn hejmen. Li ĵetiĝis al ili kun profunda kredo je la inspiranta lin forto, sed, rigidiĝinte pro la neatenditeco, tiuj junulinoj ĉe lia unua vorto: «Helpu al mortanto...» – disiĝis kaj ekkuris for, timigitaj de la sovaĝa aspekto de la hirta korpulenta homo. Ne haltante, ne ĝeniĝante, Stomador trakuris la mallongan kvartalon, kunigantan la ponton kun ŝtupoj de la norda elirejo de la Centra bulvardo, preskaŭ trastrekanta la urbon per rekta linio.

Densa foliaro de malaltaj palmoj bruis kaj ŝanceliĝadis pro la varmega vento, malproksime ludis orkestro de la maŭra rotondo; ĝiaj sonoj estis forportataj de la vento, nur fojfoje sonante klare kaj maltrankvile, kiel vortoj, kiujn ĵetas en pordon homo, foriranta por ĉiam, malproksimen. Preskaŭ ne estis preterpasantoj en tiu nokta horo; sur la fino de la bulvardo unu klara virina figuro en nigra mantilo estis alproksimiĝanta al la ŝtupoj; kiel steloj, brileris ŝiaj okuloj.

– Vivo, haltu pro morto! – kriis Stomador, ĵetiĝante al ŝi. – Kiu ajn vi estu, elaŭskultu la voĉon de la malespero mem! Temas pri mortkondamnito. Mi ne estas ebria, nek freneza, kaj mi tuj ekkredis je vi. Ne trompu min! 


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.