La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJO NENIEN

Aŭtoro: Aleksandro Grin

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PARTO DUA

Ĉapitro VI

La kapton de «Ursino» la doganejo ŝuldis ne al Nickles, kiel dum iu tempo pensis Tergens, havante por tio proprajn konsiderojn, sed al kontrabandisto, kies subaĉeto kaj nomo baldaŭ iĝis konataj, tiel ke li ne sukcesis elveturi kaj estis murdita en unu el malhelaj noktoj sub aspekto de ebria interbatiĝo.

En la unua pridemando Davenant nomiĝis «Gantrey», ne dezirante interesigi iun el la malnovaj konatoj kaj pri la nomo «Tirrey Davenant», kiu povus iĝi konata per gazeta artikolo, kaj pri la nomo «Gravelot», danĝera pro Van-Konet. Tamen sur «Ursino» Tergens kelkfoje hazarde nomis lin Gravelot, kaj tial en oficialaj dokumentoj li estis nomata duece – Gantrey-Gravelot; tial laŭ la ligo de la krimatestoj – la fuĝo de la mastro de «Sekaĵo kaj maro», la mortiga trafkapablo de la homo, ial troviĝinta inter la kontrabandistoj de «Ursino», lia aspekto kaj la klare skribita, kvankam konvencia, nomo Gravelot – Van-Konet, sciante de la patro ĉion, tuj zorgis uzi rimedojn. Al li helpis la gubernatoro, kaj tial la plua rakonto tuŝos tiujn anticipajn notojn pli detale – per la tuta disvolviĝo de la intrigo.

La prizono de Poket staris ĉe la rando de la urbo, kie en la lastaj jaroj aperis komenco de strato, transiranta post kelkaj domoj en montetan dezerton kun limantaj tiun stratkomencon komencoj de du interstratoj, finiĝantaj: la unua – per ravino, la dua – per ŝosea taluso, tiel ke sur la plano de la urbo ĉio, kune prenita, similis aparte elstarantan branĉon kun flankaj vergetoj. La pordego kaj la antaŭa fasado de la prizono estis turnitaj al kuŝanta kontraŭ ĝi longa unuetaĝa domo, loĝata de prizonaj oficistoj kaj konvojistoj; je unu domo post la kazerno la vicon de domoj estis fermanta manĝovara butiko kun du fenestroj kaj pordo inter ili, kies klientoj estis preskaŭ sole la prizonuloj kaj la prizonaj oficistoj. Matene la prizongardistoj laŭ specialaj listoj aĉetadis en la butiko kontraŭ mono de la arestitoj, konservata en la kontoro de la prizono, diversajn nutraĵojn, permesatajn de la prizona instrukcio. Okazadis, ke en bulko troviĝis pakaĵeto da kokaino, opio, en pano – ludkartaro, en melono – flakono da alkoholo, sed la gardistoj, pripensantaj liveron de tiuj malpermesitaj aĵoj, agis akorde, kaj tial neniu tiris en juĝejon kaj la mastron de la butiko, kaj la provosojn. Du kameroj, destinitaj por kontrabandistoj, estis ĉiam plenaj. Tiu publiko, disponanta decajn monrimedojn, ne rifuzadis al si plezurojn. Krome, la kontrabandaj ĉefoj, konsistigantaj ion similan al neŝanĝebla ministraro, ĉiam havis inter provosoj fidelan homon, pedanton de la prizona reĝimo rilate de ĉiuj prizonuloj, krom la siaj. Se tiun homon oni kaptadis ĉe elportado de leteroj aŭ ĉe aranĝado de fuĝo, – lin oni tuj anstataŭigadis per alia, agante kiel per subaĉeto, tiel per ĉantaĝo aŭ per protektado fare de diversaj konatoj. Tia kaŝita vivo de la prizono aspekte neniel reflektiĝis en la oficiala flanko de la afero; ŝanĝado de deĵorantoj, gardantoj, horoj de promenoj, kancelaria raportaro kaj komunikado de enketistoj kun la prizona administracio fluis kun klareco de militservo, kaj arestito, ne havanta utilajn ligojn en la prizono aŭ ekster ĝi, eĉ ne suspektis, kiajn aferojn povas fari homo, sidanta apude, en la najbara kamero.

Desupre la prizono aspektis kiel kvadrato de muroj, meze de kiu staris malpli granda kvadrato. Ĝi estis duoble pli alta ol la muro. Tiu kvaretaĝa konstruaĵo ĉirkaŭis la internan korton, kien estis turnitaj la fenestroj de ĉiuj kameroj. Ekster la konstruaĵo, krom la fenestroj de la kancelario en la malsupra etaĝo, sur la muroj de la domo estis neniuj fenestroj kaj aperturoj. La prizono pli similis fuorton, ol domon. La eksteran flankon, dekstre de la pordego, limis interne de la barilo unuetaĝa domo de lazareto; maldekstre de la pordego situis la domo de la prizonestro, ĉirkaŭigita per gazono, florbedoj kaj ombraj arboj; krome, heĝo de volviĝantaj rozoj estis ornamanta la domon, farante ĝin aparta mondo de kvieta familia vivo sur la teritorio de la infero.

Dum tiu tempo, kiam «Ursino» iris al Poket, la kruro de Davenant ŝvelis, kaj lin post nekomplikaj formalaĵoj oni ŝlosis en la lazareto. La ceterajn oni forkondukis en la konstruaĵon. Adiaŭante Gravelot-on, la kontrabandistoj tiel esprime kapsalutis lin, ke li komprenis ilian opinion pri sia sorto kaj la deziron vigligi lin, – en iliaj manoj estis eblecoj aranĝi al li se ne fuĝon, do almenaŭ komunikadon kun la ekstera mondo. Estis jam mateno – la deka horo. En la ambulatorio la prizona kuracisto pansis al Davenant la kruron, pafvunditan trae, kun kontuzo de la tendenoj, kaj li estis metita en unuopan kameron, kie kruda malsanuleja meblaro, pale prilumata de la blanke farbita fenestro, odoris per kuraciloj. Krado, per dikeco taŭga por tigro, estis ŝirmanta la fenestron. Davenant, demetinte sian veston, vestis sin en prizonan drapan jakon kaj ekkuŝis; liaj pensoj falis. Li estis en la koro mem de halto de la viva moviĝo, en la senmova punkto de la akso de la furioze rotacianta rado de la ekzistado. Gardisto alportis lakton kaj panon. Fumi estis malpermesite, tamen al la demando de Davenant pri fumado la provoso diris:

– Atendu iomete, poste ni parolos.

Pro tiuj senvaloraj vortoj, signifantaj, eble, ne pli, ol permeson fumi, direktante la fumon en iun aertruon, Davenant iomete gajiĝis kaj ĉe apero de milita enketisto, administranta aferojn pri kontrabando, eksidis sur la lito, preta lukti per respondoj kontraŭ demandoj.

Enirinte en la kameron, la enketisto kun scivolemo ekrigardis al Davenant, atendante, laŭ la anticipa informo, ekvidi ferocan, bagnotipan bataliston, kaj estis konsternita de la aspekto de la prizonulo. Tiu hele, penseme rigardanta al li homo malplej konvenis al la muroj de la malgaja loko. Tamen malantaŭ lia simpatia aspekto staris la nokta afero, tute senprecedenca laŭ kvanto da viktimoj. Kaj ĉar la restintaj vivaj soldatoj estis ŝokitaj de lia trafkapablo, forgesinte, ke pafis ne li sola, do ili precipe akuzadis lin. La enketisto metis sian tekon sur la malsanulejan tablon kaj, alŝovinte la tabureton, eksidis, preparante meĥanikan plumon. Li estis diketa, malalta viro kun forglitanta rigardo de la grizaj okuloj, iam duonfermitaj, iam malfermitaj larĝe, hele kaj celitaj kun defia forto, kalkulita por ĝeni. Per tia artifiko la enketisto kvazaŭ volis diri: «Malkonfesado estas senutila. Rigardi tiel, rekte kaj severe, povas nur mi, travidanta ĉiun moviĝon de penso». Inter plezuroj, kiujn donas al si diversaj specialistoj, nemalgrandan rolon ludas artifiko de pozo – amuzo, kiun ili bezonas kiel cele de memestimo, tiel ankaŭ pro estetikaj impulsoj; ĉio ĉi plejparte estas senkulpa, tamen en la cirkonstancoj de enketado por komprenema arestito ĝi per fluidoj, eligataj de detaloj, ofte donas indikon, kiel li kondutu.

Streĉita parolo sonas plej nature, se la ekzamenata persono estas okupita per io fremda al la pridemandado. Davenant prenis la kruĉon kun lakto, komencis manĝi la panon kaj trinki la lakton, samtempe respondante al la oficisto.

– Ni komencu la pridemandadon, – ekis la enketisto, levante la plumon super la papero kaj rigardante al la mano kun la kruĉo. – Respondu, nenion kaŝante, ne penu stompi iun cirkonstancon. Se vi estas kulpa, tuj konfesu ĉion, per tio vi plifaciligos vian sorton. Kia estas via nomo?

– James Gantrey.

– Aĝo?

– Dudek ses jaroj.

– Via profesio? Ĉu kontrabandisto?

– Vi eraras. Mi estas ne kontrabandisto.

La enketisto gravmiene ekrigardis al Tirrey, kaptis per la fingroj la mentonon, streĉiĝis kaj, neatendite ekstarinte, alproksimiĝis al la pordo sur la piedpintoj. Poste li kapjesis al si mem, trankviligite movis la manon kaj revenis kun rideto.

– Neniu subaŭskultas, – diris la enketisto, eksidante kaj ĵetante afablan rigardon al mirigita Davenant. – Ne timu min. Mi estas membro de via organizaĵo. Rakontu plej detale la historion de la batalo, por ke mi havu eblon pesi la krimatestojn, levatajn de la doganejo, kaj, kune kun vi, pridiskuti la karakteron de la defendo.

– Konfidencon kontraŭ konfidenco, – diris Davenant. – Vi ne estas enketisto, kaj mi ne estas kontrabandisto; krome, en miaj manoj eĉ ne estis armilo, kiam la limgardistoj kaptis «Ursinon».

– Ĉu vi ne pafis?

– Certe. Mi ne scipovas pafi.

– Estas strange, ke vi ne kredas al miaj vortoj, – diris la enketisto. – La tempo pasas, kaj Tergens rekte komisiis al mi helpi al vi.

– Bone, – malgaje ekridis Davenant, – ni forgesu pri la malbona ludo. Mi petas vin, daŭrigu la pridemandadon.

La enketisto mallarĝigis la okulojn, subridinte orgojle kaj memame, kiel malbona aktoro, metanta sian propran opinion pri si super tiu de la malestiminda publiko, kaj ŝanĝis la tonon.

– Arestito, nomanta sin «James Gantrey», vi estas akuzata pri armita rezisto al dogana kontrolo, kies sekvo estis mortaj pafaj vundoj al jenaj funkciuloj...

Li listigis la murditojn, indikante la nomon de ĉiu, poste daŭrigis:

– Krom tio, vi estas akuzata pri transportado de kontrabando kaj pri peno debiti la kargon sur la teritorio de la haveno, estanta sub gardo kaj sub valido de la leĝoj de milita tempo, kio apartenas al la kompetenco kaj jurisdikcio de la milita tribunalo en la urbo Poket. Ĉu vi agnoskas vin kulpa?

Ĉe la mencio pri la milita tribunalo Davenant komprenis, ke al li minacas mortekzekuto. Timante Van-Konet-on, li decidis kaŝi la veron kaj malfermi ĝin nur dum la juĝo, kio, laŭ lia opinio, kaŭzus revizion de la juĝafero kontraŭ li; nun estis antaŭtempe paroli pri la eventoj en «Sekaĵo kaj maro». Iomete pensinte, Davenant respondis al la enketisto tiel, por garantii al si favoron de la tribunalo:

– Necesos iom da aritmetiko. Mi ne negas, ke mi pafis, ne negas, ke mi estis sur la ŝipo «Ursino», kvankam pro kaŭzoj, ne rilatantaj al kontrabando. Mi pafis... Mi havis sep kartoĉojn en la revolvero kaj naŭ fusilajn kartoĉojn; mi scias tion tial, ke, preninte la fusilon de Outlander, mi tuj ŝargis la magazenon, kiu entenas, kiel vi scias, dek kartoĉojn, – ilin donis al mi najbaro en la boato. Do, mi memoras, ke mi ĵetis unu restintan kartoĉon en la akvon, – ĝi malhelpis al mi. Tiamaniere, naŭ kaj sep donas precize dek ses. Mi povas preni sur mian responson dek ses doganistojn, sed neniel dudek kvar.

– Verŝajne, vi estas bona pafisto, – rimarkis la enketisto, finante registri la depozicion. – Kio estis kaŭzo de via partopreno en la interbatalo?

Davenant nenion respondis.

– Nun klarigu, – diris la enketisto, ege kontenta pri la precizeco de la respondo pri pafado, – klarigu, kiaj kaŭzoj devigis vin aliĝi al la kontrabandistoj.

– Pri tio mi diros dum la juĝo.

La enketisto penis ekscii la kaŭzojn de la rifuzo paroli, sed Davenant decideme kontraŭis kaj nur aldonis:

– Dum la juĝo iĝos sciate, kial mi nenion povas diri pri tio nun.

La oficisto finis la pridemandon. Davenant subskribis siajn konfesojn, kaj la enketisto foriris, ege interesita pri la persono de la arestito, tiom malsimila kaj al kontrabandisto, kaj al krimulo.

La provoso, ellasinta la enketiston, ŝlosis la kameron, sed post kelkaj minutoj ree enmetis la ŝlosilon en la seruron kaj, ŝovinte al Tirrey negrandan volvaĵon, diris:

– Fumu en la vazistason.

Li haste eliris, nege balancante la kapon signe, ke mankas tempo por paroli. Tirrey ekvidis kvin pundojn da mono, pipon kaj manplenon da tabako. Kaŝinte la tabakon sub la kusenon, li deŝraŭbis la buŝtubon de la pipo. En la aperturon de la tubo estis enŝovita letereto de Tergens: «Tenu vin, mi komencis esplori la grundon, ni faros ĉion, kio estos ebla. Terg.»


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.