La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PRINCO KAJ BETTY

Aŭtoro: Pelham Grenville Wodehouse

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VI: Amoro pafas sur Johanon

Sur roko el ruĝa sabloŝtono ĉe la marbordo, kie la insulo abrupte kurbiĝis al la maro, princo Johano de Mervo sidis kaj meditis pri unuaj kaŭzoj. Dum preskaŭ unu horo kaj duono li fervore streĉis sian cerbon por sekvi returne al ĝia fonto la severan paroksismon de malgajeco kiu venis – ŝajne de nenie – por veneni al li la vivon en tiu mateno.

Estis lia sepa tago sur la insulo, kaj li provis revoki al si en la memoron ĉiujn okazintaĵojn de sia mallonga regado. Sed kiom ajn li penadis, li tute ne povis difini la precizan momenton, kiam la unuan fojon eniris lian menson la ombro de malkontento.

Rerigardante, li ŝajne faris nenion krom ĝui ĉiun novan aspekton de sia situacio. Kaj tamen, jen li sidis sur soleca roko, turmentita de nekontentigebla senripozemo, kvazaŭ li eniĝis en kaptilon. Ĝuste kiam kaj ĝuste kiel la Sorto, tiu Reĝo de Friponoj, superruzis lin, tion li ne povis diri; sed li sciis, kun certeco kiu transcendis ĉian rezonadon, ke li estis trompita, kaj ke en momento kiam li ne atentis, oni senigis lin de io netakseble valora interŝanĝe por orumita trompaĵo.

La mistero lin konfuzis. Li reiris en sia fantazio al la momento kiam Mervo unuafoje eniris lian vivon kiel realaĵo. Li memoris kiel li ĵus supreniris de sia ĉefkajuto kaj paŝis sur la ferdekon de la malgranda vaporŝipo, kaj jen meze de la perlgriza krepusko de la mateno kuŝis la insulo, iom post iom alprenante definitivan formon dum la rozkoloraj nebuloj forŝiriĝas antaŭ la radioj de la leviĝanta suno. Kiam la ŝipo turnis sin malantaŭ la angulon kie la lumturo ankoraŭ elbrilis senbezonan averton de inter sia fasko de breĉitaj rokoj, li unuafoje ekvidis la urbon nestiĝantan ĉe la piedo de la monteto, blanke brilantan kontraste kun la verdaĵo, kun la ora kupolo de la Kazino leviĝanta el ĝia mezo. En tuta suda Eŭropo ne estis alia vidindaĵo, kiu povis egali tiun laŭ trankvila beleco. Malgraŭ sia fortika kaj muskola korpo, Johano havis poezian animon, kaj la vidaĵo vibrigis al li la korkordojn kvazaŭ vino.

Ne tiam komenciĝis lia malgajeco.

Nek dum la akcepto ĉe la kajo.

La sekvantaj tagoj estis trankvilaj kaj amuzoplenaj. En neniu el ili li povis rimarki ian signon de la alproksimiĝanta ombro.

Ili estis tagoj de senfarado. Liaj devoj estis multe pli simplaj ol li atendis. Li ne sciis, antaŭ ol li provis, ke oni povas esti princo kun tiel malgranda elspezo de mensa energio. Efektive, kiel komprenigis sinjoro Scobell, li estis ja nura ornamaĵo.

Lia labortago komenciĝis je la dekunua matene, kaj ĝenerale finiĝis kvaronhoron poste. Je la dirita horo raporto pri la hieraŭaj okazintaĵoj estis metita antaŭ lin. Kiam li estis ĝin leginta, la ŝtato postulis de li nenion pli ĝis la sekvanta mateno.

La raporto konsistis el eroj kiaj ekzemple, ”Fiŝisto nomita Lesieur nomis Carbineer Ferrier malsaĝulo en la vendoplaco je la dua kaj dekunu minutoj hodiaŭ posttagmeze. Li ne estis arestita, sed li estas observata.” Ĝenerale ĝi donis al li iom da amuzo. Li certe ne povis memori, ke lin malgajigis iu raporto.

Ne, io alia malbonigis al li la humoron, kaj post ankoraŭ momento la enigmo subite solviĝis, preter ia dubo. Lin malordigis tiu neatendita renkontiĝo kun Betty Silver hieraŭ vespere en la Kazino.

Li estis sidanta ĉe la Nederlanda tablo. Li kutime vizitis la Kazinon post la vespermanĝo. La lumoj kaj la movado lin interesis.

Ĝenerale, li nur promenis tra la ĉambroj, observante la vetludadon; sed hieraŭ vespere li ŝoviĝis sur vakantan seĝon. Li ĵus faris sin komforta, kiam li konsciis pri junulino staranta apud li. Li stariĝis.

”Ĉu mi proponu…?” li komencis, kaj tiam li vidis ŝian vizaĝon.

La tuta afero daŭris momenton. Iu kordo en lia koro, ankoraŭ sensenta, ekbatis. Estis al li, kvazaŭ li vekiĝas el sonĝo, aŭ kvazaŭ batfaligite, li denove ricevas la konscion. Ŝia aspekto, dum ŝi staris tie tiel freŝa kaj neta kaj trankvila meze de la varmo kaj movado de la Kazino, frapis lin kiel vangobato.

Kiom da tempo pasis de kiam li lastfoje vidis ŝin? Ne pli ol du jaroj. Ŝajnis jarcentoj. Ĉio revenis al li en la memoron. Estis en la fino de majo en Cambridge, kiam ili renkontiĝis. Amikino ŝia estis la fratino de amiko lia. Ili renkontiĝis kelkajn fojojn, sed li ne povis memori, ke tiam li aparte rimarkis ŝin, krom rekoni ke ŝi estas sendube bela. Tiam la mondo estis plena de belaj anglaj junulinoj. Sed nun…

Li rigardis al ŝi. Kaj rigardante, li aŭdis Anglujon vokanta al li. Mervo, pro sia noveco, estis lin forgesiginta pri Anglujo.

Sed nun, tute subite, li sciis, ke li sopiras al la hejmo – kaj li miris, ke li tiel facile lasis sinjoron Crump forkonduki lin al sklaveco. Ŝajnis al li nekredeble, ke li ne antaŭvidis, kio devos okazi.

Al unuj la amo venas kviete, nerimarkate, enrampante, ĝuste same kiel la tajdo enrampas tra nesuspektitaj fendoj kaj enirejoj al dormanta viro ĝis li vekiĝas por sin trovi ĉirkaŭita de la akvo. Sed al aliaj ĝi venas kiel ondego kiu ilin alfrapas, terenbatas, kaj forportas.

Tiel estis kun Johano. En tiu momento, kiam iliaj rigadoj renkontiĝis, okazis miraklo. Ŝajnis al li, dum li revokis al si la scenon, ke li ŝin amis eĉ antaŭ ol li havis tempon por elpensi sian unuan vorton. Kaj li miris pri si, ke li ŝin amas, ĉar tiel evidente ŝi estas la sola junulino en la mondo.

”Vi – vi min memoras, ” li balbutis.

Ŝi iom ruĝiĝis sub lia rigardo, sed ŝiaj okuloj brilis.

”Mi vin memoras tre bone, sinjoro Maude, ” ŝi diris kun rideto.

”Mi ja kredis, ke mi rekonas viajn ŝultrojn antaŭ ol vi vin turnis. Kion vi faras ĉi tie?”

”Mi…”

En la ĉambro estiĝis silento. La ludestro ekrulis la pilketon.

Velkinta vireto kaj du severvizaĝaj sinjorinoj malaprobe levis la rigardon de sur la tablo. Johano konsciiĝis, ke nur li sola ne silentas. Estis neeble rakonti al ŝi meze de ĉi tiuj homoj la historion pri la ŝanĝo kiu okazis al li. Li haltis, kaj la grava momento pasis.

La pilketo klakante falis. La streĉeco malpliiĝis.

”Ĉu vi ne volas sidiĝi?” diris Johano.

”Ne, dankon. Mi ne ludas. Mi haltis nur por rigardi. Mia onklino estas en unu el la ĉambroj, kaj mi volas devigi ŝin hejmeniri. Mi estas laca.”

”Ĉu vi…?”

Li rimarkis, ke la velkanta viro lin observas, kaj li denove haltis.

”Ĉu vi estas en Mervo de longe?” li diris kiam la pilketo falis.

”Mi alvenis nur hodiaŭ matene. Mi estis en Anglujo kaj mia duonpatro – ĉu vi konas lin – sinjoron Scobell?”

”Sinjoron Scobell? Ĉu li estas via duonpatro?”

”Jes. Li telegrafis, ke mi venu ĉi tien. Kaj pro tio mi ĝojas. Ĝi ŝajnas belega loko. Mi nepre esploros ĝin morgaŭ.” Ŝi komencis formoviĝi.

”Ĉu…” Johano tusis por forigi la amason da segpolvo kaj neŝeligitaj nuksoj, kiu ŝajne subite ŝtopis al li la gorĝon. ”Ĉu – ĉu vi permesos min montri al vi morgaŭ iom de la loko?”

La vortoj apenaŭ eliris el lia buŝo, kiam la penso trakuris lian animon kiel fulmo, ke li estas maldelikata, sintrudema malnoblulo, penante profiti el pasinta kaj enterigita konateco por trudi sin al junulino, kiu kompreneble ne volas lian kunulecon, kaj kiu de nun lin malestime forpuŝos kiel li meritas.

Li tremis. Kvankam li ne havis tempon por analizi kaj klasifiki siajn sentojn, li tamen sciis sufiĉe pri ili por konstati, ke se ŝi lin malestime forpuŝos, tio estos por li la plej granda malfeliĉo.

Ŝi lin ne forpuŝis. Efektive, se lia menso estus estinta sufiĉe klara por lasi lin observi, li eble rimarkus signojn de plezuro en ŝiaj okuloj kaj en ŝia voĉo.

”Tio estus tre agrabla al mi,” ŝi diris.

Johano streĉis ĉiujn siajn fortojn. Li atakis la nuksojn kaj segpolvon, kiuj denove stariĝis en lia gorĝo kune kun granda peco de la neidentigita materialo, kaj li subigis ilin. Lia voĉo elsonis kvazaŭ tra megafono, ofendante la apudajn geludistojn, kiuj ne penis kaŝi sian koleron.

”Se vi laŭriros la vojeton ĉe la piedo de la monteto, ” li kriis rapide, ”kaj ĝin sekvos ĝis la maro, vi alvenos al golfeto plena de rokoj el ruĝa sabloŝtono – vi ne povos maltrafi ĝin – kaj de tie oni ĝuas belan vidon sur la insulon. Mi tre amus montri ĝin al vi. Ĝi estas belega.”

Ŝi kapjesis.

”Ĉu ni do renkontiĝu tie?” ŝi diris. ”Kiam?”

Johano ne emis prokrastis la okazon.

”Kiel eble plej frue,” li kriis.

”Ĉirkaŭ la deka do. Bonan nokton, sinjoro Maude.”

Johano alvenis al la golfeto je duono post la oka, kaj de tiam tie gardestaris. Jam pasis la deka, sed Betty ankoraŭ ne vidiĝis. Lia malgajeco pliiĝis. Li diris al si, ke ŝi forgesis. Poste, ŝi memoris, sed ŝanĝis sian decidon. Pli poste, ke ŝi neniam intencis veni. Li ne povis decidi, kiu el la tri teorioj lin plej malfeliĉigas.

Lia humoro fariĝis malsanece introspekta. Konscio pri la propra malindeco pezis sur lian koron. Li submetis sin al ĝisfunda ekzamenado, kaj li venis al la konkludo, ke kiel aspiranto al tia junulino, kia estas Betty, li ne meritas eĉ unu poenton.

Ne mirinde, ke ŝi ignoris la renkontiĝon.

Malvarma ŝvito ekkovris lin. Ŝi do efektive lin forpuŝis. Ŝi tion ne faris en la Kazino nur por plifortigi la baton, ĝin prokrastante.

En la daŭro de sia vivo Johano pensis kaj legis multe pri la amo. De kiam li plenkreskis, li deziris enamiĝi. En la fantazio, la amo estis daŭra ekstazo, kiu plenigis la vivon per ora ardo, simple premante butonon aŭ tirante komutilon, kaj aŭtomate forigis ĉion malnoblan kaj malmolan kaj malkomfortan; ĝi estis io, kio sentigis al viro, ke li estas granda kaj kvazaŭ dio, kiu rigardas malsupren (bonvoleme, kompreneble) al la homaro de sur iu altega monto.

Ke ĝi sentigos lin sensignifa kiel vermo, kun tio li tute ne kalkulis. Li jam kaptis ekrigardon sur la eblecojn de la amo.

Liaj unuaj provoj eniri la regionon de la nekonata emocio, kiam li estis studento, efektive lin neniam trompis; ia dua memo alrigadis kaj priridis la kompatindan imitaĵon.

Ĉi tiu afero estas alia. Ĝi havas nenion komunan kun lunlumo kaj dolĉa muziko. Ĝi estas kruda kaj malmola. Ĝi vundas.

Ĝi estas io akra kaj breĉita, kio ŝirtiras la radikojn de la animo.

Li denove rigardis al la poŝhorloĝo, kaj la mondo malheli ĝis. Estis duono post la deka. Li rigardis laŭ la vojeto jam la centan fojon. Super li kuŝis la montdeklivo, dormetante sub la matena suno; malsupre, la Mezmaro, glata kaj blua, sen ondeto. Sed de Betty estis nenia signo. Li staris sola en lando de silento kaj dormo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.