La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PRINCO KAJ BETTY

Aŭtoro: Pelham Grenville Wodehouse

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

IV: Johano trovas novan postenon

La unua ago, kiun Johano faris post kiam li forlasis la oficejon, estis iri al la oficejo de The News, kaj demandi pri Smith la ĵurnalisto. Li sentis urĝan bezonon interparoli kun li kelkajn minutojn. Li estis nun definitive fortranĉita de sekura kaj konvencia vivo, kaj jam komencis memstaran kaj aventureman vivon, kaj tamen li sentis sin timema. Londono prezentiĝis al li sub malsama aspekto. Efektive, ĝi rabis de li lian memfidon. Trovi do amikan indiĝenon en ĉi tiu fremda lando ŝajnis al li tre dezirinde. Smith havos ideojn, kaj donos konsilon; kaj en la nuna krizo ideoj kaj konsilo fariĝis necesaj.

Smith tamen ne estis en la oficejo. Li foriris, oni sciigis Johanon, pli frue en la mateno por raporti pri minacanta striko en iu parto de la Orienta Kvartalo. Johano ne iris serĉi lin.

Li ne havus multe da eblecoj trovi lin en tiu labirinto de mizeraj stratoj. Li decidis elekti hotelon, kaj lunĉi. La bezonon lunĉi li atribuis al ia sveneta sento pri kiu li ekkonsciis, kaj kiu estis tro simila al konsterno por esti agrabla. La aserto de la poeto, ke la kuraĝa viro ĉiam havas plej bonajn ŝancojn, kaj ke nenio povas lin timigi, estas vera nur inter certaj limoj. La plej kuraĝa viro, sin subite trovante senhejma en Londono, kaj antaŭ la neceseco perlabori tie la vivrimedojn, verŝajne ŝanceliĝos momenton. Gladiatoro, atendante meze de la areno dum la Koloseaj oficistoj manipulis la riglilojn de la pordo malantaŭ kiu paŝas la muĝanta tigro kun kiu li baldaŭ interrilati ĝos, sendube havis kelkajn el la emocioj, kiujn spertis Johano en siaj unuaj horoj kiel senmastra viro en la metropolo.

Aŭtobuso portis lin el la Strand. Post kvaronhora veturado Belvoir Hotel videbliĝis maldekstre. Ĝi aspektis sufiĉe bona hotelo, kaj li malsupreniris.

Duonhoron poste li decidis, ke li jam alklimatiĝis. Li estis haviginta al si ĉambron sur la kvara etaĝo; kaj duonvoje tra la lunĉo Londono ekŝajnis al li ne nur la plej bela urbo en la mondo, sed ankaŭ ĝuste tiu urbo el ĉiuj aliaj, kie juna viro povas akiri riĉaĵojn kun la maksimuma rapideco kaj la minimuma penado.

Post la lunĉo, telegrafinte sian adreson al la onklo en la okazo ke venos leteroj, li sekvis ties bonegan konsilon kaj iris al la kriket-konkurso. Revininte sufiĉe frue por ŝanĝi la vestojn, li vespermanĝis ĉe la hotelo. Post tio, li vizitis teatron, kaj kompletigis agrablan kaj penigan tagon per manĝo en laŭmoda restoracio, kie la bruo de la orkestro malebligis ĉian pensadon.

Dua provo trovi Smith en la sekvanta mateno malsukcesis same kiel la unua. La stabo de The News kutimis ellitiĝi kaj eklabori absurde frue; kaj do kiam Johano telefonis al la oficejo inter la deka kaj la dekunua – la horo definita de la Naturo por la matenmanĝo – Smith troviĝis denove en la Oriento, observante la movojn de tiuj, kiuj estas strikontaj aŭ jam strikis.

Apenaŭ valoris la penon meti la fundamenton al sia riĉiĝo antaŭ ol li estos konsultinta la spertulon. Kion farus Rockefeller? Johano estis certa, ke li irus al la kriketludejo por vidi la finon de la konkurso.

Li imitis la grandan financiston.

Estis karaktera trajto ĉe Johano – trajto heredita de longa vico de prapatroj kies ideoj pri financo estis ĉiam mirige nebulaj kaj hazardaj – ke nur tre malofte venis al li la penso, ke oni ne povas pasigi la tagojn ĉe kriketludejo kaj la noktojn ĉe luksa hotelo por ĉiam per kapitalo de kvardek funtoj. De tempo al tempo li trovis ĉi tiun veraĵon malklare ekbriletanta antaŭ lia mensa okulo; sed li estis ja princo de Mervo, kaj do la malagrablan problemon pri la vivo post la elspezo de la mono li evitis tiel komplete kaj absolute, kiel estus povinta lia patro mem, la aminda princo Karlo. Entute, la estonteco aspektis bela. Laŭŝajne, en ĉi tiu feliĉa urbo, ĉiu perlaboris al si sufiĉajn rimedojn por vivi komforte. La sola vera malfacilo estis elekti la plej simpatian laboron. Ja venis al li la penso, ke laŭ la vidpunkto de eventuala dunganto oni povas ion diri kontraŭ juna viro sen aparta scio pri io ajn, kaj kiu estis maldungita ĉe sia lasta posteno; sed tiun penson li forigis el la kapo. La vivo estis tro agrabla por tiaj malsanaj meditoj. La unuan fojon de kiam li revenis de Cambridge li bonege amuziĝis.

La sola malbonaĵo en lia libertempo estis pli kaj pli kreskanta sento pri soleco. Nur la kvinan tagon li renkontis amikinon, sian malnovan konatinon, Della Morrison.

Ili renkontiĝis en la vestiblo. Ŝia eksteraĵo estis tiel ŝanĝita, ke ĉe la unua rigardo, li ŝin ne rekonis. La Della Morrison, kiun li konis, estis vigla, neta figuro en simpla blua vesto, kaj kun amaso de helaj haroj sur la kapo kaj brilantaj tankoloraj ŝuoj sur la piedoj. La fraŭlino en la vestiblo estis mirinde vestita, kaj la tankoloraj ŝuoj jam cedis lokon al malpli frapantaj piedvestoj. Sed kiam ili renkontiĝis, ĉiuj liaj duboj estis forigataj de ŝiaj paroloj kaj ŝia parolmaniero. Nur eksteraj estis la ŝanĝoj en ŝi.

Ŝia rigardo trafis lian, ŝi fikse tenis sur lin la okulojn, kaj poste per granda rideto montris ĝojon kaj surprizon.

”Jen!” ŝi ekkriis.

”Kiel ĝoje,” diris Johano. ”Mi ĵus demandis al mi, ĉu mi iam denove renkontos iun, kiun mi konas. Kion vi faras ĉi tie, Della? Vi aspektas kvazaŭ vi akiris riĉaĵojn.”

”Mi ja akiris riĉaĵojn. Almenaŭ paĉjo akiris. Mia kapo ankoraŭ zumas. Paĉjo kaj panjo alvenis de Novjorko per Lusitania la tagon post via eksigo. Ili ne estis telegrafintaj, nek min sciigintaj alimaniere. Mi sciis pri ilia alveno la unuan fojon nur kiam ili eniris la oficejon, kaj ordonis min eksiĝi, ĉar mi estas herodontino. Mi tiel surpriziĝis, ke eĉ per plumo oni estus povinta min faligi!”

”Kaj kiel plaĉas al vi la orumita vivo?”

”La orumita vivo,” diris fraŭlino Morrison decide,”estas la plej granda elpensitaĵo depost kiam oni elpensis maĉgumon. Pri ĉi tio, tamen, mi devis rezigni,” ŝi aldonis malgaje.

”Estas ĉiam ia kontraŭo,” diris Johano kunsente.

”Panjo diras, ke maĉi gumon ne estas sinjorinece. Jen, estas ja amuze. Vi neniam renkontis mian panjon, sed kredu min, antaŭ ol ŝi riĉiĝis, vi estus dirinta, ke ŝi ne havas eĉ guton da ambicio. Ŝi estis nur simpla virino, kontenta resti ĉe si kaj zorgi pri la hejmo. Estis paĉjo kaj mi, kiuj ĉiam diris, ke se ni estus riĉaj, ni farus tion kaj alion. Tio estis antaŭ ol mi venis al Londono. Nu, iun tagon paĉjo ricevis leteron de advokato, sciigantan, ke mia onklo Jim, la frato de paĉjo, pri kiu ni ne aŭdis de multaj jaroj, kaj kiu kverelis kun panjo kaj foriris okcidenten, kaj ŝajne foriĝis de ni por ĉiam, kaj kiu, kiam li loĝis kun ni, ne havis eĉ groŝon, kaj vivis je la kosto de paĉjo, kio estis la kaŭzo de la malpaco inter panjo kaj li – nu, diru, kie mi estas?”

”Mi ne scias. Komencu denove.”

”Nu, iuokaze, iamaniere li havigis al si pli ol milionon en la okcidento, en Montana aŭ iu alia sovaĝa parto, kaj li postlasis ĉion al paĉjo. Kaj nun – jen kion mi volis diri al vi – la afero tiel senkuraĝigis paĉjon kaj min, kiuj ĉiam diris, kion ni farus se ni havus monon, ke ni volas nur, ke oni lasu nin sidi trankvile kaj mediti dum iom da tempo; sed panjo, kiu estis tiel kvieta, subite ekflamiĝis, tiel ke oni povus miri, ke nenio ekbruliĝas. Ŝi diras, ke ni iros en la grandmondon, inter la dukojn kaj grafojn kaj lordajn moŝtojn. Unue ni vizitos Parizon, kaj post tio, ni ekmarŝos. Diru, kiel oni alparolas reĝon?”

”Ho, iamaniere. Senĝenigu lin. Diru, ’Hola, reĝo!’ aŭ ion tian. Kial?”

”Ĉar oni prezentos min ĉe la Kortego. Ĉu vi rimarkis anglon, kiu ĉirkaŭvagas ĉi tie kaj aspektas kvazaŭ li aĉetis la hotelon kaj tamen ne havas bonan opinion pri ĝi? Li estas lordo. Hayling li nomiĝas. Lord Arthur Hayling. Nu, panjo konati ĝis kun li, kaj faris el li nian bojanton. Hodiaŭ ni lunĉos ĉi tie kun li.”

”Vian kion?”

”Nian bojanton. Kiel ĉe la Coney-insulo. Ho, vi neniam vizitis Coney – nu, lia tasko estas stari antaŭ ni kun megafono kaj krii al duko Percy kaj lordino Mabel, ke ili venu vidi nin. Ni luos belan grandan domon, kaj knabo Hayling promesis zorgi, ke la genobeloj venu. Li havas influon inter la ĉitieaj altranguloj. Se li estus naskiĝinta unu jaron pli frue, li estus duko; sed lia frato antaŭis. Pri tio mi ne miras. Li estas malenergia ulo. Nu, li prezentigos min al la reĝo, kaj kiel mi tion elportos, ne konvulsiinte, Johano Maude, mi tute ne scias. Halo, jen panjo kaj lia lorda moŝto – ili serĉas min. Adiaŭ. Sonĝu agrable.”

Kaj la heredontino susure foriris.

Tiuvespere alvenis sinjoro Crump de Mervo.

Johano sidis en la vestiblo, fumante sian cigaron post la manĝo, kaj demandante al si, ĉu la ebla plezuro de vizito al muzika komedio kompensos la certan penadon de la vojaĝo al la teatro, kiam li ekkonsciis, ke oni vokas lin, kaj ke malgranda uniformita knabo serpentumas inter la homoj en la vestiblo, kantante lian nomon.

”Sinjoro volas paroli kun vi, sinjoro,” anoncis la knabeto, haltigite. ”Pri aferoj, li diras.”

Johano rigardis la vizitkarton. ”Edwin Crump” estis surskribita.

La nomo estis nekonata al li.

”Venigu lin,” li diris.

La knabo malaperis, kaj baldaŭ Johano rimarkis lin trovanta al si vojon returne inter la tabloj, kaj sekvata de juna viro kun eksterordinara serioza mieno kaj kiu atente ĉirkaŭrigardis tra orkadritaj okulvitroj.

Johano stariĝis por renkonti lin.

”Sinjoro Crump?” li diris. ”Mia nomo estas Maude. Bonvolu sidiĝi. Ĉu vi manĝis?”

”Dankon, jes,” diris la juna viro kun la okulvitroj.

”Vi prenos cigaron kaj kafon, ĉu ne?”

”Dankon, jes.”

La juna viro silentis dum la kelnero plenigis al li la tason.

”Vi sendube demandas al vi, kia estas mia afero,” li diris.

”Mi estas la privata sekretario de sinjoro Benjamin Scobell.”

”Jes?” diris Johano. ”Sufiĉe komforta posteno?”

La alia ŝajne ne rimarkis la tonon de lia voĉo.

”Vi aŭdis pri sinjoro Scobell?” li demandis.

”Ne, kiom mi povas memori,” respondis Johano.

”Ha, vi ĉesis interesiĝi pri Mervo, kompreneble.”

Johano mire rigardis lin.

”Mervo?”

”Mi ricevis la ordonon,” diris sinjoro Crump solene, ”informi vian Princan Moŝton, ke la respubliko estas nuligita, kaj ke viaj regatoj proponas al vi la tronon de viaj prapatroj.”

Johano kliniĝis malantaŭen sur sia seĝo, kaj rigardis al li silente kaj mirigite. Trakuris lian menson la penso, ke sinjoro Crump parolis la veron, dirante ke li jam manĝis.

Lia sinteno ŝajne konsternis sinjoron Crump. Li fikse rigardis Johanon tra siaj okulvitroj. Li memorigis lin pri ia malofta fiŝo.

”Vi estas Johano Maude? Vi diris, ke jes.”

”Jes, ja, mi estas Johano Maude. Pri tiu punkto ni estas unuanimaj.”

”Kaj via patrino estis la sola fratino de sinjoro Andrew Westley?”

”Ankaŭ en tio vi pravas.”

”Do, estas nenia eraro. Mi diras, ke la respubliko…” Li eksilentis, kvazaŭ frapita de ideo. ”Ĉu vi ne scias?” li diris. ”Via patro…”

Johano subite interesiĝis.

”Se vi havas ion por diri pri mia patro, parolu do. Vi estos la unua, kiu iam diris al mi eĉ unu vorton pri li. Je la diablo, kiu li estis?”

Li vizaĝo de sinjoro Crump sereniĝis.

”Mi komprenas. Ĉi tion mi ne atendis. Oni lasis vin senscia. Via patro, sinjoro Maude, estis la iama princo Karlo de Mervo.”

Johano lasis fali sian cigaron, disŝutante grizajn cindraĵojn sur la pantalonon, kaj ĝin relevis preskaŭ aŭtomate, direktante la larĝe malfermitajn okulojn al la vizaĝo de la alia.

”Kion!” li kriis.

Sinjoro Crump gravmiene balancis la kapon.

”Vi estas princo Johano de Mervo, kaj mi venis ĉi tien,” – li vigliĝis atingite la familiaran frazon – ”por informi vian Princan Moŝton, ke la respubliko estas nuligita, kaj ke viaj regatoj proponas al vi la tronon de viaj prapatroj.”

Terura penso ekkaptis Johanon.

”Vi ŝercas.”

Sinjoro Crump ŝajnis ofendita.

”Se via Princa Moŝto bonvolos trarigardi ĉi tiujn dokumentojn. Ĉi tio estas kopio de la registrolibro de la preĝejo, en kiu viaj gepatroj geedziĝis.”

Johano ekrigardis al la dokumento. Ĝi estis perfekte klara.

”Do – estas vere!” li diris.

”Absolute vera, via Princa Moŝto. Kaj mi venis por informi…”

”Sed je la diablo, kie estas Mervo? Mi neniam aŭdis pri ĝi.”

”Ĝi estas insula princlando en la Mezmaro, via Princ…”

”Pro la ĉielo, amiko, ne nomu min Via Princa Moŝto. Tio eble amuzas vin, sed min ĝi sentigas azeno. Lasu min alkutimi ĝi laŭgrade.”

Sinjoro Crump palpis en la poŝo.

”Sinjoro Scobell,” li diris, aperigante rulon da monpaperetoj,

”konfidis al mi la monon por la elpezoj…”

Pli ol vortoj, ĉi tiu vidaĵo forigis ĉiujn dubojn, kiuj eble estus restintaj al Johano, ke ĉio ĉi estas nur ŝerco.

”Ĉu ili estas por mi?” li diris.

Sinjoro Crump transdonis ilin.

”Estas du cent funtoj sterlingaj.” li diris. ”Krome, mi ricevis la ordonon informi vin, ke vi estas libera ĉerpi el la konto de sinjoro Scobell ĉe la filio en Lombard Street de la Eŭropa kaj Azia Banko.”

La nomo de Scobell aŭdiĝis fojon post fojo, kvazaŭ rekantaĵo, en la paroloj de sinjoro Crump. Ĉi tio subite frapis la menson de Johano.

”Antaŭ ol pluiri,” li diris, ”ni klariĝu pri unu afero. Kiu estas ĉi tiu sinjoro Scobell? Kiel li miksiĝas en ĉi tion?”

”Li estas la posedanto de la Kazino ĉe Mervo.”

”Laŭŝajne li estas malavara, donacema homo.”

”Li profunde interesiĝas pri la reveno de via Princ… de vi.”

Johano metis la rulon de monpaperetoj apud sian kaftason, kaj rebruligis sian cigaron.

”Tio estas ja afabla liaparte,” li diris. ”Mi ekpensas, amiko, ke mia scio pri la internaj aferoj de ĉi tiu grava landeto mia ne estas absolute ĝisdata. Kiel estus, se vi rakontus al mi unudu faktojn? Komencu de la komenco kaj iru rekte antaŭen.”

Kiam sinjoro Crump finis sian resumon de la historio pri Mervo kaj la mervaj politikoj, Johano fumis silente dum kelkaj minutoj.

”La vivo, Crump,” li diris fine, ”ja vigliĝas, kiom koncernas min. Ĝis nun, al mi okazis nenio interesa; kaj jen vi diras, ke mi estas princo. Nu, nu. Kiaj ekscitaj tempoj! Kiam ni ekiros al la malnova hejmo?”

”Sinjoro Scobell treege deziris, ke ni ekiru tuj.”

”Tuj!”

”Ĉu vi povos aranĝi viajn aferojn?”

”Mi kredas, ke tion mi povos tre facile. Mi devas nur enpakigi dentobroson kaj doni trinkmonon al ĉiuj, kiujn mi ne povos eviti. Kaj ĉar Scobell provizas la rimedojn por ĉi tiu spektaklo, mi supozas, ke mi devus fari tion, kion li deziras. Sed estas domaĝe. Ĉi tiu loko ĵus komencis plaĉi al mi. Ekzistas pli seninteresaj urboj ol Londono, Crump.”

La seriozeco de la sekretario de sinjoro Scobell vaporiĝis neatendite, kaj larĝa rideto malrapide aperis sur lia vizaĝo.

Liaj okuloj malantaŭ siaj vitroj brilis dezireme. Johano rigardis al li, mirigite.

”Crump,” li kriis. ”Ĉu povas esti? Crump, mi ekkredas, ke vi estas gaja knabo!”

Sinjoro Crump ŝajne forgesis sian gravan oficon de sekretario al milionulo kaj speciala sendito al princo. Li daŭre ridetis.

”Mi ja amus pasigi unu-du tagojn en Londono,” li diris mallaŭte. ”Mi vidas, ke estos balo ĉe Covent Garden ĉi-vespere. Mi ne vizitis Covent Garden jam de ĉirkaŭ kvin jaroj.”

Johano klinis sin super la tablon kaj kaptis la manon de la sekretario.

”Mi sciis,” li diris, ”vi estas gajulo. Tuj kiam mi vidis vin, mi diris, ’Jen venas bonega bravulo.’ Ni ne havas tempon por perdi. Se ni volas vigligi ĉi tiun grandan urbon, ni devas tuj eklabori. Prenu la ĉapelon, kaj venu. Oni ne princiĝas ĉiutage. Necesas festi la okazon. Ĉu vi konsentas, Crump, maljuna knabo?”

”Efektive, via Princa Moŝto,” diris la sendito, ekstaze.

La sekvantan matenon je la sepa, du junaj viroj, senĉapelaj kaj iom ĉifitaj, sed evidente gajaj, eniris Belvoir Hotel, petante refreŝigaĵojn, kaj survoje al la manĝoĉambro ili renkontis vestiblan pordiston.

La pli granda el la du viroj frapetis al li la ŝultron.

”Ĝuste la viro, kiun mi serĉas,” li diris. ”Mi okaze ne scias vian nomon, sed tio ne gravas. Mi elektas vin Granda Hereda Vestibla Pordisto ĉe la Kortego de Mervo.”

Tiel princo Johano formale komencis sian regadon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.