La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


Rakontoj

Aŭtoro: Jakub Arbes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

MODERNA MAGDALENO

KELKE DA SCENOJ EL LA SILENTA ANGULO DE L’ARBARO

Minace kiel la neniigata pasio malleviĝas la peza aŭgusta vespero super Ia arbaroriĉa, monta pejzaĝo en Ôumava (legu Ŝumava = montaro en suda Bohemujo.).

La firmamento jam preskaŭ la tutan horon estas kovrata de la pezaj, malbonportantaj nuboj, el kiuj tuj post la subiro de la suno elsaltadis senbrilaj fulmoj, akompanataj de la murmuranta tondrado.

Estas nenia dubo, ke plej baldaŭ falos sur la jam tute mallumi ĝintan valon unu el tiuj daŭraj uraganoj, kiuj iafoje furiozas la tutan nokton…

El la fenestroj de la ĉasdomo, la sole loĝata konstruaĵo en la tuta ĉirkaŭaĵo, vibras tra la vespera mallumo ia flaveta lumo, lumiganta la ĉambron originalan kaj interesan.

Ĝi estas kvarangula kaj vasta ĉambro kun ligna plafono, dividita parte per la breta muro en du partojn.

La malantaŭo – la agrabla angulo kun du fenestroj plenaj de floroj – estas la dormoĉambro kaj de l’antaŭo ĝi estas dividita per la nigrobrunaj, duone disigitaj pordokurtenoj.

Unuavide oni ekkonas, ke ĉi tie regis ankoraŭ antaŭ nelonge la zorgema mano de l’amanta, belgusta virino. La meRimarko: En la rakonto ”Moderna Magdaleno” mi uzis ĉie la pronomon ”ci”, kie ĝin uzis la aŭtoro, por ke la traduko perfekte konsentu kun la originalo. blaro estas simpla, sed ĉie oni povas vidi multe da elegantaj ornamaĵoj kaj la virinaj bagateloj.

Malgraŭ la videbla malordo, laŭ ĉio kaŭzita de la longa forestado de la mastrino kaj de tiutempa mastrumado de l’viroj ne tre ordemaj, la agrabla malantaŭo posedas ian allogantan freŝecon, ekstreme kontrastanta la malĝojan, malnovmodan antaŭon.

Sur la konvenaj kaj nekonvenaj lokoj de la muroj estas pendigitaj cervaj kornoj, pafiloj, ĉasponardoj kaj diversaj ĉasiloj.

En la angulo dekstre staras granda kahela forno; antaŭe estas pordo kondukanta al la koridoro, el kiu la forno estas hejtata kaj el kiu oni iras per la ŝtuparo en la unuan etaĝon aŭ tra la ĉefa pordo en la korton, ĉirkaŭatan de l’alta stangobarilo.

Sur la muro inter la forno kaj la nomita pordo pendas ligna horloĝo kun la kukolo. Apud la horloĝo en la direkto al la pordo oni vidas grandan portreton de juna viro kun melankolia mieno, vestita kiel arbaristo. Sub la portreto pendas orita kadro kun la fotografaĵo de juna sinjorino en baltualeto; kaj sub ĝi – revolvero.

En la muro kontraŭ la portretoj estas granda fenestro de bizara formo.

Kiam ajn ekfulmas pli forte, oni vidas tra tiu ĉi fenestro la lumigitan korton kaj malproksiman nebulan silueton de tri krucoj starantaj sur nealta roko, al kiu kondukas tordolinia vojeto kaj kiu supreniras ĝin ĝis la krucoj.

Antaŭ la fenestro staras negranda tablo kaj, tute antaŭe – kontraŭ la jam nomita pordo – troviĝas ankoraŭ alia pordo, kondukanta al la korto. Proksime staras seĝo, sur kiu estas ĵetita malnova ĉevaltuko.

Krom du ŝrankoj kun libroj laŭlonge la muro maldekstre kaj alia necesa meblaro estas meze de l’unua ĉambro granda tablo el kverka ligno kun krucitaj piedoj – apud la tablo staras apogseĝo, en kiu ĵus sidas viro en arbarista vesto kun la kapo apogita sur la ambaŭ manoj, kaj kelke da ordinaraj seĝoj.

Sur la tablo brulas granda petrola lampo kaj apud ĝi kuŝas ia malfermita libro.

Ĉio estas simpla, malnovmoda kaj malafabla kiel en la loĝejoj de maljunaj fraŭloj aŭ pli aĝaj vidvoj, al kiuj la ĉarmo de la proksima ĉirkaŭaĵo, en kiu ili malofte pasigas la tempon, estas tute seninteresa.

Malgraŭ tio oni povas ankaŭ ĉi tie ekvidi aldonojn renovigantaj la iaman virinan mastrumadon.

En la momento, kiam ni enkondukas la leganton en la ĉambron, oni povas vidi ankoraŭ unu diferencon de l’kutimaj cirkonstancoj.

En la malantaŭa ĉambro duone post la paravento oni vidas infanan liton, kiu estas ŝovita tiamaniere de la muro, ke ĝi ne estas vidata de la pordo kondukanta al la korto. Apud la lito staras tablo kaj sur ĝi botelo da akvo kaj malgrandaj teleroj, pokalo kaj kulero.

La nokta trankvilo estas interrompata en la ĉambro sole de l’unutona iro de la horloĝo kaj periode de la muĝo de l’vento, kiu iafoje modere tintigas la fenestrojn. Ekstere fulmas ankoraŭ post longaj paŭzoj, kaj sole la murmuranta tondrado estas ĉiam pli klara.

La viro en la apogseĝo apud la tablo sidas senmove kiel statuo.

Nur kiam la horloĝo ekkrakis kaj la kukolo kantis la dekan, li levis la kapon kaj rigardinte dormeme ĉirkaŭ si, fiksis la rigardon sur la horloĝon.

”Kio estas?” deglitis malafable de liaj lipoj; sed tuj poste, kvazaŭ li estus tute rekonsciiĝinta, li diris silente, preskaŭ dolore:

”Ah, tiel! Post la sendorme pasigita nokto venkis min la laceco. Mi ekdormis…”

Turninte poste la kapon al la infana lito en la malantaŭo li leviĝis singarde kaj senbrue.

Li estas viro ĉirkaŭe sesdekjara de l’alta, ostoforta talio, nuba mieno, sunbrunigita vizaĝo, kovrita de griziĝinta, antaŭe nigra plenbarbo kaj kun iom malafablaj, sed bonanimaj trajtoj.

La sola rektiĝo malkovris, ke li posedas ankoraŭ plenan forton de l’viro, ke li estas pasiema kaj ne estas bone inciti lin aŭ liajn pasiojn. La rekteco, kuraĝo kaj kategorieco vidiĝas en ĉiu trajto de la vizaĝo, kies brilaj nigraj okuloj sub la griziĝintaj brovoj ŝajnas preskaŭ piki.

Leviĝinte li staris momenton, poste sur la pintoj kaj plej singarde li ŝteliris al la infanlito en la malantaŭon.

Momenton li fikse rigardis la liton, vidigante doloran eksciton, poste same singarde ŝtelforiris en la antaŭon, kie li haltis.

”Bedaŭrinda infano!” li ekĝemis kun la dolora rezignacio.

”Ci suferas – ci suferas – sen la propra kulpo…”

”Ah, Dio, Dio!” li ekplendis, silentinte momenton, en la tono de l’kompata riproĉo. ”Kial – suferas tiu bedaŭrinda kreitaĵo tiel nemezureble? Kial? Al kiu kaj kiamaniere ĝi faris ion malbonan?… Ankoraŭ antaŭhieraŭ ĝi kuradis kaj petoladis, freŝa kiel cervino, gaja kaj plena de vivo… Kaj hodiaŭ ĝi kuŝas la tutan tagon kvazaŭ duonmortinta – kaj sole la perioda sufoka tusado vekas ĝin el la agonia duonkonscio…”

Jen eksonis la stertora ektuso de la lito el la malantaŭo kaj tuj poste timeme ekkriis la siblanta infana voĉo:

”Mami – mami!” (”Mami” aŭ ”mama” nomas la slavaj infanoj la patrinon. (Rim. de l’trad.))

”Denove ĝi vokas la patrinon!” ekpensis la viro en la antaŭo kaj turninte sin kun rapida servemo alpaŝis al la lito, de kiu leviĝis al li du infanaj manoj kaj la infana voĉo siblante balbutis:

”Avĉjo, avĉjo! Kie estas mami?”

Sed la viro, alparolita tiel simple kaj tamen insiste ne respondis rekte tiun demandon.

Laŭ ĉio el diversaj motivoj li penis turni la pensojn de l’malsana infano al aliaj objektoj. Li komencis ĝin amplene kaj iafoje eĉ infane dorloti, parolante parte al la infano, parte – esplorante dume ĝian staton – al si:

”Ci ne dormas, karuleto? Mi pensis, ke ci dormas kiel zizeleto (Bohema proverbo. (Rim. de l’trad.)). Kaj ci kontraŭe rigardas kiel strigeto.”

Ĉe tiuj vortoj li kliniĝis al la infano.

”Kaj ĉu io doloras cin – ĉu doloras? Kaj kie, karuleto, kie? Ĉu sub la mentoneto – en la gorĝeto, kiel ci montras? Ah, ĝi estas pasonta, karuleto – ci vidos!.”

Poste palpante la frunton de l’infano, la vangojn kaj la korpon, li daŭrigis en tiu sama tono:

”Ci havas ja la frunteton tute malvarman – kaj ankaŭ la vangetojn kaj la tutan korpeton!”

Ĉe tiuj vortoj trakuris lian animon la esperplena penso, ke la infano, ne havante la febron – pri kiu li konjektis, ke ĝi akompanas ĉiun gravan kaj danĝeran malsanon – tamen ne estas malsana tiel grave kaj senespere, kiel ŝajnas.

”Kaj ĉu ci deziras ion, karuleto – nenion? Ĉu ci volas trinki – ne?… Almenaŭ mi ordigos al ci la kuseneton sub la kapeto. Ci kuŝas ja ĉi tie kiel perfekta friponeto. La litkovrilo estas deĵetita – kunvolvita. ”

Ordigante al la infano la kuseneton kaj la kovrilon, kun eldevigita petolemo li aldonis:

”Ĉi tie estis kiel en la vulpejo… Tiel, tiel! Nun ci kuŝos denove kiel princido – ĉu ne?… Nu, ci vidas – mi ankaŭ scias fari – ĉion, ĉion…… Kaj nun ci ne tusas tiel konvulsie, kiel matene kaj la tutan posttagmezon. Kredeble tio estas bona signo. Lulu vin denove anĝeleto, por ke la dolĉa dormo cin refreŝigu, refortigu, resanigu…”

En tiu momento li ekvidis, ke la infano fermis la okulojn kaj opiniante, ke ĝi jam estas dormanta, li rektiĝis.

Momenton kun dolora rezignacio li rigardis la infanon, kaj poste ŝtelirante de la lito kaj medite konsiderante li diris mallaŭte:

”Ĉu fine tio estas sveno, antaŭiranta la finan agonion?”

Tiu penso haltigis lin.

Volante konvinkiĝi li elpaŝis ekstreme brue; sed la infano ne aŭdas kaj ne vekiĝas, simile kiel ĝi ne vekiĝis la tutan vesperon dum kia ajn alia bruo.

Li bruigis poste la seĝon kaj kelkafoje piedbatis, fikse rigardante la infanon; sed en la vizaĝo de l’infano ne ektremis eĉ unu muskolo.

”Do tamen – la svenoj?… Ah, Dio, Dio!” li dolore ekĝemis, poste senĝene elpaŝis kaj trairinte laŭlarĝe la ĉambron rigardis la korton tra la fenestro.

Post momento li sin turnis.

Lia rigardo fiksis hazarde sur la portreto de l’melankolia juna viro sur la kontraŭa muro kaj lia vizaĝo vidigis maldolĉon, kiam laŭ la kutimo de l’homoj-izoluloj li komencis, duonlaŭte kaj fragmente paroli al la bildo:

”Nu, jen ci vidas, knabo, jen ci vidas!… Preskaŭ mi ĝojas en tiuj maldolĉaj momentoj, ĉar ci ne estas atestanto de ĉio ĉi – ĉar ci ne vidas cian infanon suferi kaj eble jam morti!

Kaj kiel severe, kiel riproĉe ci rigardas min – kvazaŭ ci volus diri, ke mi – cia patro estas kulpa je cia tuta doloro kaj malfeliĉo!…

Vere – mi devis alie eduki cin, ol kiel mi cin edukis! Mi faris eraron, ĉar mi allasis, ke ci pasigu cian tutan vivon en la arbara solejo, ekskluzive en la societo de l’maljuniĝanta patro.

Mi devis, laŭbezone devige aŭ perforte, se eĉ por iom da tempo, forpeli cin en la mondon, por ke ci ekkonu la homan hipokritecon kaj spite la ĝusteco de cia aŭtopsio pri la mondo ne estu tiel mola, tiel sentema…

Jes, jes – mi devis doni al ci okazon rigardi pli profunde en la vivoturnon, en la homajn korojn!… Mi faris eraron, ĉar mi ne devigis cin, ke ci akiru spertojn pri la gento virina, ke ci ekkonu, ke nenio estas tiel ŝanĝema, nenio tiel perfida, kiel la koro de l’virino!…

Se estus tiel okazinta, certe tio, kio cin trafis, ne surprizus cin – kaj ne enpremus al ci la mortigan ilon en la manon…

Pardonu, knabo, pardonu al la pentofaranta patro la gravan, nepardoneblan kulpon – ĝuste eraron! Ĝin ne kaŭzis la malbona volo, sed la patra – eble ankaŭ infana amo, kiu ne volis kaj ne povis malhelpi kian ajn cian emon. Mi edukis cin viro – en la plena senco de l’vorto – viro ŝatanta honoron, viro, kies honoro ne estis ĥimero…

Kaj ke la senmezura animdoloro faligis cin antaŭtempe en la tombon, ke la trompita amo, la abomena perfido de l’malfidela edzino… Ne, ne! Laŭ cia karaktero ci ne povis fari alimaniere.

Estante en cia situacio mi sendube farus tion saman.

Unu premo de risorto de l’revolvero – kaj en la momento la netolerebla sufero estus finita…

Post tiuj ĉi vortoj li ekrigardis timeme la armilojn pendigitajn sur la muro. Poste li aliris al la muro, deprenis la revolveron, pendantan sub la fotografaĵo de l’sinjorino en la orita kadro kaj momenton rigardis ĝin kvazaŭ relikvon.

Lia vizaĝo vidigas mienon ĉiam pli doloran. Subite li sin turnis kaj rigardinte al la lito en la malantaŭo li diris mallaŭte kaj mole:

”Ah – la infano – infano!…”

Alpaŝinte kun la revolvero en mano al la tablo, li metis ĝin sur la tablon – kaj kvazaŭ li estus nun rememoriginta sin pri la grava afero, li ekmurmuris:

”Sed kion faras la kuracisto? Kial li ne venas? La deka jam pasis kaj la kuracisto ne estas ankoraŭ tie ĉi…”

Sur lia dolore kuntiriĝinta vizaĝo aperis turmenta nedecideco.

Fine li decidis.

Rapide li alpaŝis al la pordo dekstre, malfermis ĝin kaj enirinte la malluman koridoron ekfajfis per la fingroj. Reveninte poste en la ĉambron li aŭskultis tra la duone malfermita pordo de l’koridoro.

Post la momento, vidigante malpaciencon, li ektiris forte du fojojn la tenilon de l’sonorilo apud la pordo kaj cedinte kelke da paŝoj li denove aŭskultis.

En la koridoro eksonis malagrabla sono de lada sonorilo.

Tuj poste estis aŭdataj paŝoj de l’nudaj piedoj, malsuprenirantaj la ŝtuparon en la koridoron.

Post kelke da sekundoj aperis antaŭ la pordo en la koridoro ĉirkaŭe deksesjara knabaĉo kun la fizionomio, rememoriganta pri la bonkoraj idiotoj. Li havis sole ĉemizon kaj pantalonon pendantan sur unu ŝelko kaj liaj nudaj piedoj leviĝadis unu post la alia, kvazaŭ li starus sur la brulanta karbo.

”Ci dormaĉis, Kiĉjo!” (Diminutivo de ”Kiliano”. (Rim. de l’trad.)) brue bonvenis la maljuna viro alvokinta lin.

”Ne – ne – mi ne dormaĉis!” senkulpigas sin la alparolito, penante kovri sian dormemon. ”Mi kuŝis sole…”

Kaj kun flatema servemo li aldonis:

”Ĉu vi ordonas ion, sinjoro patro?” (Ĉe kelkaj gentoj slavaj la mastro estas nomata ”sinjoro patro”. (Rim. de l’trad.))

”Mi ordonis ja, ke ci ne kuŝiĝu antaŭ la alveno kaj foriro de l’kuracisto,” intermetis severe la ”sinjoro patro”, sed tuj li demandis en la tono pli modera:

”Kion diris sinjoro doktoro, kiam li alveturos?”

Duone dormanta Kiĉjo, ne povante tuj rememorigi sin pri tio, balbutis rememoreme:

”Kion diris sinjoro doktoro, sinjoro patro?”

”Nu, eniru!” invitas lin la sinjoro patro.

Kiĉjo lamante timeme eniris kaj malferminte post si la pordon haltis malkuraĝe antaŭ ĝi.

”Kion diris sinjoro doktoro – vi diras, sinjoro patro?” ripetis palpebrumante la ŝtipforma kaj ĝibiĝinta knabaĉo, kies inflamitaj palpebroj ankoraŭ duone fermiĝadis, kaj poste aldonis decide:

”Mi ne scias. Mi ne estis ja en la urbo por la sinjoro doktoro…”

”Ah, mi scias, mi scias!” intermetis malpacience la sinjoro patro. ”Sed ci ĉeestis, kiam sinjoro Floriano revenis posttagmeze el la urbo kaj rakontis, kiel li sukcesis ĉe la kuracisto. Mi volas scii, ĉu li diris, ke la kuracisto alveturos je la deka aŭ je la dekunua?”

”Je la deka, sinjoro patro!” ĝoje diris Kiĉjo, ke li povas servi iom la kolerantan sinjoron patron. ”Li diris, ke plej poste ĉirkaŭ la deka li estos ĉe ni…”

”Sed la deka jam pasis!” rimarkigis la sinjoro patro.

Kiĉjo, rigardinte laŭ la ekzemplo de l’sinjoro patro, sed preskaŭ idiote, la horloĝon, daŭrigis:

”Sinjoro Floriano diris, ke la sinjoro doktoro povas forveturi el la urbo je la kvina posttagmeze. Kaj ĉar oni bezonas kvin horojn por atingi nin per la veturilo, do je la deka tute certe…”

”Mi scias, mi scias!” intermetis malpacience la sinjoro patro.

”Kaj mi sendis jam antaŭ duonhoro la sinjoron Florianon sur la senarban deklivon al la tri krucoj, por ke li rigardu, ĉu la doktoro jam alveturas. Sed la sinjoro Floriano longe ne revenas. Kaj tial,” li aldonis en la kategoria tono, ”iru por vidi, kion li faras?”

”Mi?” ekbalbutis Kiĉjo vidigante subitan konsterniĝon.

”Nu, kiu alia?” rimarkigis bonanime la sinjoro patro. ”Mi ne povas ja foriri de la infano. Kaj krom ni du estas neniu en la domo.”

”Mi – mi – sinjoro patro – –?” ekbalbutis Kiĉjo denove, kaj poste pli kuraĝe aldonis: ”Mi ne povas…”

”Kial ci ne povas?”

”Mi, mi, mi ne vidas malproksimen…” senkulpigis sin Kiĉjo mallerte.

”Ne estas bezone, ke ci vidu. Sinjoro Floriano havas falkajn okulojn, kaj de la tri krucoj, kiam ekfulmas, oni vidas sur la ŝoseo en la malproksimon je unu horo. Li jam diros al ci…”

”Sed mi – mi, sinjoro patro…” komencis Kiĉjo en la tono ĉiam pli timema kaj kunmetinte la manojn li finis konsternite:

”Pro Dio mi petas vin – ne sendu min tien!”

”Al la diabloj, knabo, kio okazas kun ci?” kriis la sinjoro patro kun la kolera ekmiro. ”Ĉu ci freneziĝis?”

Kaj kun severa kategorieco li ordonis:

”En la momento estu post la pordo!”

”Pro la kompato de Dio, sinjoro patro,” dolore ekĝemis Kiĉjo, falinte sur la genuojn antaŭ li, ”ne sendu min! Mi – mi – timas.”

”Malsaĝulo,” respondis kolere la sinjoro patro. ”Dum kvin jaroj li trakuras tage kaj nokte la arbarojn, ĉirkaŭ la ĉasdomo kaj nun subite li timas kuri al la tri krucoj al la sinjoro Floriano!.

Leviĝu! Kaj – kuru! Aŭ mi cin…”

Kaj dume li etendis la manon, kvazaŭ li volus devigi Kiĉjon per la vangofrapo.

Morte timigita Kiĉjo provas leviĝi; sed lia konsterniĝo estas tiel forta, ke li tuj denove falas sur la genuojn kaj kun la mieno kaj gestoj de l’turmentito li balbutas:

”Pro la kompato de Dio – sinjoro patro – mi – mi timas…”

”Kion?” intermetis la sinjoro patro, mallaŭtigante senvole la ridon, ”Ĉu eble proksimiĝas la uragano? Ankoraŭ ne falis eĉ unu guto. Kaj antaŭ ol komenciĝos pluveti aŭ ventegi – ci estos denove hejme. Aŭ ĉu ci timas fulmon – tondron?”

”Ne, ne! Tion mi ne timas…” respondas Kiĉjo pli memkonscie.

”Kion do? Parolu!”

”Mi – mi ne povas!” sonas la tremeganta respondo.

”Kiel? Ĉu ci ne povas paroli?”

”Jes!” certigas Kiĉjo. ”Mi ne povas paroli – mi ne devas…”

”Ci ne devas paroli? Kial ci ne devas?”

”Vi mem, sinjoro patro, malpermesis tion al mi…” respondis nun Kiĉjo malpli konsternita.

”Ah, tiu sensencaĵo?” deglitis al la sinjoro patro de la lipoj, kiu ĵus rememorigis sin, ke oni jam unufoje parolis pri tio.

”Oh! sinjoro patro, tio ne estis sensencaĵo!” oponis Kiĉjo.

”La unuan fojon – eble… Sed mi – mi…”

Jen li haltis por la momento kaj poste aldonis decide:

”Antaŭ mi la nigra sinjorino aperis jam tri fojojn!”

”Ne balbutu!” ekkriis la sinjoro patro interrompante lin.

”Ne, ne, sinjoro patro!” ĵuris Kiĉjo. ”La vivanta Dio en la ĉielo min vidas kaj aŭdas, ke…”

”Estas jam sufiĉe!” ekriis la sinjoro patro kaj akre ordonis:

”Leviĝu!”

Kiĉjo obeis malkuraĝe kaj timeme ĉirkaŭrigardis.

”Kaj parolu!” ordonas plie la sinjoro patro.

”Kiel mi volis al vi, sinjoro patro,” komencis malrapide Kiĉjo, ”jam antaŭhieraŭ rakonti…”

”Kaj mi interrompis cin post la unuaj vortoj, ke ci ne parolaĉu!” intermetis la sinjoro patro.

”Mi eliris,” daŭrigis Kiĉjo ĉiam pli kuraĝe, ”antaŭvespere kun malgranda Emaĉjo6 – kiam li estis ankoraŭ sana kiel fiŝo – al la kaplo apud la fonto, post la unua senarbaĵo…”

”Kaj tie vi petolis, ĉu ne vere?”

”Jes, sinjoro patro, ni petolis!” konfesis sincere Kiĉjo.

”Mi faris tiel (dume li montris per gestoj, ke li estis ĉevalo kaj Emaĉjo la rajdanto) kaj – poste ni kaptadis papilietojn por li…”

”Kaj Emaĉjo kuradis kun ci!” intermetis la sinjoro patro en la tono de l’maldolĉa riproĉo.

”Ho ne, sinjoro patro!” certigis Kiĉjo. ”Emaĉjo ne kuris. Li sidis en la herbo antaŭ la kaplo kiel kokideto kaj sekvis min sole per sia rigardo, kiel mi kaptas la papiliojn. Sed li rigardis iel malgaje – eble ĉi tiel (dume Kiĉjo mallevis la kapon kaj imitis la malgajan mienon de l’fizionomio de Emaĉjo) – ke mi kompatis lin.. La papilietoj ne ĝojigis lin kiel alifoje, ĝis mi kaptis al li la papilion kun la mortkapo.. Kaj kiam mi montras ĝin al Emaĉjo, Emaĉjo ĝoje eksaltis.. Sed jen – mi ne scias, kiel kaj kial – li montris per la maneto malantaŭen… Kiam mi turnis min – hu! frosto trakuris mian dorson kaj la papilio elglitis al mi el la mano.. En la densaĵo post la senarbaĵo – proksimume du cent paŝojn de ni – staris nigra sinjorino kaj ĉi tiel (dume li imitis la misterajn signojn) ŝi vokis 6 Diminutivo de Emanuelo. (Rim. de l’trad.) nin per la signoj. Sed en tiu ĉi momento en nia ĉasdomo komencis la hundoj boji, kaj la nigra sinjorino malaperis…”

”Sed ĉi tion ci volis rakonti al mi jam antaŭhieraŭ!” rimarkigis la sinjoro patro, kiu aŭskultis pacience.

”Sed vi, sinjoro patro, malafable krie interrompis min, ke mi havis halucinacion – aŭ ke la sentoj min trompis – aŭ kio do. Kiam mi poste la samon rakontis al sinjoro Floriano, li mokis min. Li diris, ke tio estis neniu nigra sinjorino, sed iu virinaĉo kolektanta sekajn branĉojn aŭ fungojn aŭ fragojn… Sed tio ne povas esti! En la ĉirkaŭaĵo de nia ĉasdomo mi neniam vidis iun virinaĉon… Kiam mi diris tion al sinjoro Floriano, li rediris, ke mi povas konvinkiĝi, Li diris, ke – ironte denove en la arbaron – mi prenu kun mi iun hundon… ”

”Kaj ĉu ci konvinkiĝis?” intermetis la sinjoro patro preskaŭ scivole.

”Jes, mi konvinkiĝis, mi konvinkiĝis!” certigis la knabaĉo kun la mistera teruro.

”Kaj kiamaniere – mi petas cin?” demandis sarkasme la sinjoro patro.

”Ĉi tiel, sinjoro patro!” ekparolis Kiĉjo pli kuraĝe. ”Hieraŭ vespere, kiam vi sendis min al la vulpkavo, mi fajfe alvokis Dianon. Kaj ni kuradis tra la arbaro. Sed jen subite, mi ne scias kiamaniere, aperis la nigra sinjorino la duan fojon antaŭ mi… Kaj denove la frosto trakuris mian dorson – mi tremis, kvazaŭ mi havus febron. Sed tamen mi jam ne ektimis tiel, kiel antaŭhieraŭ kaj mi instigis Dianon kontraŭ la nigra sinjorino…”

”Nu – kaj Diano?”

”Ĝi ekbojis kaj kvazaŭ furioza kuris al la densaĵo. Sed antaŭ ol ĝi atingis la lokon, kie staris la nigra sinjorino kaj vokis min per la signoj, la nigra sinjorino denove malaperis…”

”Sed Diano? Kion faris Diano, kiam malaperis la nigra sinjorino?” demandis pli scivole la sinjoro patro.

”Vi eĉ ne kredus, sinjoro patro!” respondis Kiĉjo kun la netrompebla certeco. ”De la loko, kie malaperis la nigra sinjorino en la densaĵo, mi staris proksimume cent kaj duonon paŝojn kaj mi vidis tute bone tra la arboj kaj la densaĵo, ke Diano ĝoje saltas kaj kuras ĉirkaŭ io. Post la momento ĝi revenis al mi kaj flatis min, kvazaŭ ĝi estus trovinta iun konaton en la arbaro.”

”Aŭ neniun!” rimarkigis la sinjoro patro, kiu kvankam aŭskultante atente tamen ne kredis. ”Videble ankaŭ hieraŭ ci havis halucinacion, kiel antaŭhieraŭ.”

”Ho, ne, ne! sinjoro patro – eterna Dio min aŭdas kaj vidas, ke mi parolas veron!” ĵuris Kiĉjo.

”Ne ĵuru!” admonis lin la sinjoro patro. ”Malsaĝulo, kial ci prenis kun ci en la arbaron la bonan Dianon, kiu senĉese vagas libere kaj bojas preskaŭ neniun. Kial ci ne senĉenigis la furiozan Neron? Tiu certe ne saltadus ĝoje ĉirkaŭ la nekonata persono, se tiu estus efektive en la densaĵo.”

Sed eĉ tiu ĉi kontraŭdiro ne embarasigis Kiĉjon.

”Eble, eble!” rimarkigis tiu ĉi ŝanceliĝe, sed tuj poste li aldonis decide:

”Sed kredu, sinjoro patro, ke eĉ la furioza Nero ne farus malbonon al la nigra sinjorino.”

”Ĉu efektive?” ekmiris la sinjoro patro ne kredante. ”Kial do?”

Tiun ĉi fojon Kiĉjo ne respondis la demandon rekte, sed iel malrekte, dirante:

”En la pasinta nokto la nigra sinjorino aperis antaŭ mi la trian fojon.”

”Sed laŭ kio ci juĝas, ke eĉ la furioza Nero ne difektus ŝin?” insistis la sinjoro patro.

”Nu – mi ne scias tion!” respondis la demandito, vidigante videblajn embarasojn. ”Sed en la pasinta nokto… Eble vi memoras, sinjoro patro, ke hodiaŭ en la nokto ĉiuj tri hundoj furioze bojis?. Ili vekis min… Mi leviĝis, por rigardi, kio okazas… Kaj kiam mi staras apud la fenestro kaj rigardas la korton – la luno estis post la nuboj – mi vidas en la duonlumo, ke sur la tordolinia roka vojeto de la tri krucoj – sur la senarba deklivo kuras iu ombro… Post la momento ŝtelproksimiĝis tiu ombro al la posta pordeto en la barilo, kaj mi ekvidis la nigran sinjorinon – la trian fojon… La frosto trakuris mian dorson. Mi volis ekkrii, sed mi ne povis. Kaj mi staris tiel kvazaŭ ŝtoniĝinta kaj rigardis la korton… La bojado de l’hundoj ĉesis – ankaŭ Nero, kiu antaŭe minacis disŝiri la ĉenon – silentiĝis. Poste mi vidis, ke la nigra sinjorino ŝtelproksimiĝis ĝis tien ĉi – al tiu ĉi fenestro (dume montris Kiĉjo la grandan fenestron rigardanta la korton, tra kiu oni povis vidi el la ĉambro ĝis la tri krucoj sur la senarba deklivo) kaj rigardis internen…”

La sinjoro patro estis konvinkita, ke estas tute neeble, ke fremdulo povu en la nokto ŝtelproksimiĝi en la korton kaj al la fenestro – ĉar en la korto tute libere kuras du hundoj kaj la tria, plej furioza, estas ligita al la ĉeno apud la pordo, tra kiu, laŭ la rakonto de Kiĉjo, la nigra sinjorino eniris la korton.

Sed malgraŭ tio tamen li demandis ankoraŭ Kiĉjon:

”Kaj kion ci vidis plie? Kiel kondutis la nigra sinjorino?”

”Nu – ŝi malaperis,” respondis la demandito kun la konvinka certeco, ”same, kiel ŝi estis aperinta – kiel ombro… ”

Nur post tiu ĉi lasta eldiro la sinjoro patro tute konvinkiĝis, ke ĉi tie estis ia optika trompo; aŭ ke Kiĉjo havis ian halucinacion.

”Jen ci vidas, ci havis ja denove halucinacion!” li rimarkigis bonkore, ”aŭ la hazarda bojado de l’hundoj vekis cin el la profunda dormo kaj en la dormemo ŝajnis al ci, kvazaŭ ci estus vidanta –” ”Ho, ne, ne, sinjoro patro – eterna Dio vidas kaj aŭdas min, ke mi parolas la veron!” intermetis Kiĉjo kaj ripetis la certigon: ”La nigra sinjorino aperis antaŭ mi jam trian fojon – trian fojon ––”

”Eh, sensencaĵoj!” grimacis la sinjoro patro, kiun jam lacigis la babilado de l’knabaĉo pri la optika trompo.

”Sed nun estas nenia helpo!” li aldonis kategorie. ”Ci devas iri por vidi, kion faras sinjoro Floriano.”

Kiĉjo, kiu rekonsciiĝis iom dum la interparolo, post tiu ĉi ordono denove konsterniĝis.

”Pro la kompato de Dio – sinjoro patro!…” li ekĝemis, kunmetante denove la manojn.

”Timemulo! Rigardu!” diris la sinjoro patro admone kaj preninte la knabaĉon je la mano, trenis lin al la fenestro, rigardanta la korton. ”Rigardu! Kiam ajn ekfulmas, oni vidas de tie ĉi ĝis la tri krucoj sur la senarba deklivo. Kaj se ci prenos kun ci la hundon, ĝi flarsentos la homon kaj – se ci volas – ankaŭ la nigran sinjorinon je kvin cent paŝoj…”

”Dianon kaj Vulkanon havas sinjoro Floriano!” kontraŭdiris ŝanceliĝe Kiĉjo esperante, ke la sinjoro patro tamen moli ĝos.

”Senĉenigu Neron!” ordonis la sinjoro patro.

”Ne, ne, sinjoro patro!” ekĝemis konsternita Kiĉjo. ”Mi – mi…”

Sed li ne finis la balbuton. Lia natura kaj tamen tiel ridinda timo fine indignis la sinjoron patron.

”Sufiĉe,” li kriis kun tiel kategoria severeco, ke estis neeble plu kontraŭstari. ”En la momento estu post la pordo!”

Kiĉjo, tremante per la tuta korpo kaj vidigante mortan timon, ŝteliris timeme al la pordo.

”Kaj tie ĉi – prenu ĉi tiun ĉevaltukon!” diris la sinjoro patro.

”Se pluvegus… Mi pensas, ke jam gutas.”

Kiĉjo ŝtelirante revenis, prenis la ĉevaltukon, ĵetitan sur la apogilo de la proksima seĝo, metis ĝin sur la kapon kaj ŝtelirinte al la pordo, malfermis ĝin kaj klakante per la dentoj eliris en la korton.

Sinjoro patro, kiu nube silentante rigardis la konduton de Kiĉjo, aliris al la sojlo de l’malfermita pordo por vidi, kion faras la knabaĉo.

Sed pro la tuta mallumo li vidis nenion. Post la momento li ekaŭdis la ektinton de la ĉeno, poste la ĝojan ekbojon kaj fine la furiozan bojadon de granda hundo.

Juĝante laŭ tio, ke Kiĉjo plenumis lian ordonon, li kriis en la mallumon:

”Tiel, Kiĉjo, tiel!”

Kiam ekfulmis poste, kaj la sinjoro patro vidis, ke Kiĉjo jam foriris kun la hundo, li kriis ankoraŭ unufoje:

”Kiĉjo! Kiĉjo! Ne iru sur la vojo por la veturiloj! Iru renkonte al sinjoro Floriano sur la roka vojeto!”

Kaj vidante ĉe la plej proksima ekfulmo, ke Kiĉjo plenumis ankaŭ tiun ĉi ordonon, li cedis, fermis la pordon kaj enprofundiĝinte en la pensojn li aliris al la tablo kaj apogis la manon sur unu ĝia ekstremaĵo…

* * *

La duonridinda sceno, dum kiu la sinjoro patro por kelke da minutoj estis forgesinta la staton de l’aferoj en la domo, preskaŭ subite ĉesis interesi lin.

Momenton li staris sendecide, fikse rigardante la plankon rekte antaŭ si. Subite, levinte la kapon, li turnis ĝin al la horlo ĝo.

”Kiel limake trenas sin tiu tempo! Ĉiu sekundo fariĝas minuto!” trakuris en lia cerbo.

En tiu momento ekstere la ventego surde ekbruis, kvazaŭ de malproksime estus alveturanta veturilo.

La sinjoro patro momenton streĉe aŭskultis kaj konvinkiĝinte, ke la vento sole ekĝemegis, denove enprofundiĝis en la pensojn.

Sur la vizaĝo de l’maljuna viro denove aperis la maltrankvila zorgemo.

”Bedaŭrinda, bedaŭrindega infano!” li diris mallaŭte. ”Ĝi kuŝas senmove – kvazaŭ ĝi dormus trankvile… Kaj dume. Oh, kia pena leviĝado de la brusteto kaj kia malfacila, fajfanta spirado!. – Ah, Dio, Dio – preskaŭ ŝajnas al mi, ke ĝi kuŝas jam mortanta – en ridigeco…”

En tiu momento post la pordo de l’koridoro, el kiu antaŭ kelka tempo estis ŝanceliĝe alveninta la dormema Kiĉjo, eksonis surda sono, kvazaŭ iu en la mallumo singarde palpanta homo estus kunpuŝiĝinta kun io.

La sinjoro patro klinita super la tablo, rektiĝis kaj ekrigardis al la nomita pordo.

Sen embarasoj li aliris al la pordo, malfermis ĝin kaj demandis en la mallumon:

”Kiu estas ĉi tie? Sinjoro Floriano, ĉu vi estas ĉi tie?”

Anstataŭ respondo eksonis la pene mallaŭtigata ekĝemo el la malluma koridoro.

”Kio okazis? Kial vi malrapidas?” demandis rapide kaj kun la modera ekmiro la sinjoro patro, rekoninte Florianon laŭ la ekĝemo.

Kaj ne atendante la respondon li alpaŝis al la tablo, prenis de ĝi la lampon kaj eklumigis la koridoron.

”Kio okazis?” li ekmurmuris surprizite. ”Sinjoro Floriano sur la tero?”

Starigante la lampon sur la seĝon apud la pordo, li diris mallaŭte:

”Atendu, atendu! Mi helpos vin!”

Poste li eniris la koridoron, sed tuj denove revenis en la ĉambron; dume el la koridoro eksonis tremeganta malagrabla vira voĉo, akcentiganta pene kelkajn silabojn:

”Ah – mi dankas, sinjoro patro – estas jam bone… En la mallumo iel mi sole ekŝanceliĝis…”

Dume, kiam la sinjoro patro, preninte la lampon de l’seĝo apud la pordo starigis ĝin denove sur la tablon –eniris – ĝuste ŝanceleniris – el la koridoro en la ĉambron viro ĉirkaŭe kvardekjara, malgracia, de nesimpatia fizionomio, havanta sur si simplan veston de l’arbara adjunkto.

Lia dekstra vango kaj la ambaŭ manoj estis sangmakulitaj; la vesto kaj la ĉapelo malpurigitaj de la koto, kvazaŭ ili estus rulintaj en ĝi.

Se oni ne vidus laŭ lia mieno, ke li kaŝas doloron per ĉiuj fortoj, oni povus juĝi, ke la homo estas tute ebria.

Kiam la viro eniris, ekparolis la sinjoro patro ankoraŭ duone turnita de li:

”Antaŭ la momento mi sendis Kiĉjon, sinjoro Floriano, al la tri krucoj. Sed dume vi estas jam tie ĉi!”

Turninte sin al la alveninto kaj rimarkinte lian bedaŭrindan situacion, li ekmiregis:

”Pro Dio, kio okazis? Ĉu vi…”

”Nenio, tute nenio!” respondis murmurante la sinjoro Floriano, kies maldekstra vango estis turnita al la sinjoro patro.

”Sinjoro doktoro – jam alveturas…”

”Efektive?” rimarkigis kontente la sinjoro patro kaj kun la zorgema ekmiro demandis:

”Sed kio okazis al vi?”

”Nenio, tute nenio, sinjoro arbaristo!” senkulpigas sin Floriano, poste interrompe kaj tremegante li raportas:

”Post kelke da minutoj la sinjoro doktoro estos ĉi tie. De la roka balkono – ĉirkaŭe tri cent paŝojn de la tri krucoj – mi ekvidis – tri fojojn, kiam ekfulmis, la proksimiĝantan veturilon…”

”Mi dankas vin, sinjoro Floriano! Sed kio okazis al vi?”

”Nenio, tute nenio!” ripetas la demandito, unutone akcentigante kelkajn silabojn, kvazaŭ por la klara el parolado mankus al li la sufiĉa nombro da antaŭaj dentoj.

Samtempe li volis ekiri; sed li sole ekŝanceliĝis.

”Vi ŝanceliras! Kio okazis al vi?” insistis zorgeme la arbaristo.

”Nenio, tute nenio!” murmuris kun la laciga unutoneco la sinjoro Floriano kaj volis aldoni ion; sed li diris sole kelke da vortoj:

”Sinjoro doktoro sendube…”

Ĉe tiuj ĉi vortoj li turnis sin al la arbaristo tiamaniere, ke tiu ĉi ekvidis lian sangmakulitan vizaĝon kaj interrompis lian parolon per la vortoj:

”Vi estas ja ne sole malpurigita de la koto, sed ankaŭ sangmakulita…”

”Jes, mi estas sangmakulita…” ripetis apatie la sinjoro Floriano, rigardante siajn sangmakulitajn manojn.

”Ĉu vi faletis?” demandis kompate la arbaristo.

”Ne, ne!”

”Kio do okazis? Parolu!”

”Mi falis de la roka balkono!” konfesis fine kun la vira honto la sinjoro Floriano.

”Sed tio tamen estas ne klarigebla!” kontraŭdiris la arbaristo.

”Dum la momentoj, kiam ekfulmas, estas ekstere preskaŭ tiel lume, kiel dum la tago. Kaj vi, viro tiel singarda, lerta, kiu ankaŭ en la tuta mallumo…”

Tiel parolante li proponis per gesto al li la seĝon, mem starante.

”Kaj tamen tiel okazis!” ekmurmuris la sinjoro Floriano, sidiĝante pene sur la seĝon.

”Sed kiel – kiel tio povis okazi? Klarigu al mi tion!”

”Mi ektimis!” sincere konfesis la sinjoro Floriano.

”Kiel? Vi, viro tiel forta, kuraĝa ––”

”De l’teruro kaj konsterniĝo mi perdis por la momento la konscion!” konfesis la ŝajne kuraĝa arbara adjunkto.

”De l’teruro kaj konsterniĝo?” ekmiris la arbaristo, nekredante la propran aŭdsenton.

”Jes, sinjoro patro… Kial mi ne dirus la veron?…”

”Kaj kia estas la kaŭzo?” demandis subite la arbaristo kun la akra severeco. ”La tuja perdo de l’sentoj – la teruro kaj la konsterniĝo – ĉio tamen devis havi ian kaŭzon.”

”Kompreneble!” respondis firme la sinjoro Floriano. ”La sango rigidiĝis ĉe tio al mi…”

Poste kvazaŭ konsiderante, ĉu konfesi ĉion aŭ ne li aldonis:

”Antaŭ mi, sinjoro arbaristo – kial mi ne dirus tion – simile kiel antaŭ Kiĉjo – aperis la nigra sinjorino…”

La efiko de tiuj ĉi vortoj estis tiel eksterordinara, ke la arbaristo rigidiĝis, kvazaŭ oni estus komunikinta al li raporton tute neatenditan.

”Ĉu ankaŭ vi, sinjoro Floriano?” li ekriis kun la malafabla severeco kaj maldolĉa riproĉo. ”La viro, kiu kun mia mortinta filo dum pli ol dudek jaroj tage kaj nokte trairadis ĉiujn ĉirkaŭajn arbarojn, profundaĵojn kaj intermontojn – ĉu ankaŭ vi kredas tian malsaĝan fabelon, kiel la malsaĝa Kiĉjo?”

Sed eĉ tiu ĉi akra riproĉo ne detimigis la arbaran adjunkton.

”Mi ne kredas, sinjoro patro!” li respondis serioze kaj en la tono tute konvinka. ”Sed estas malfacile ne kredi, kiam la homo per siaj propraj sentoj – konvinkiĝis.”

”Kaj ĉu vi konvinkiĝis?” intermetis grimace la arbaristo.

”Kaj kiamaniere, mi petas vin – kiamaniere?”

”Mi ĉion rakontos simple kaj sincere!” komencis la konfeson la sinjoro Floriano. ”Kiam starante sur la ŝtona balkono mi ekvidis en la malproksimo la alvenantan veturilon, mi volis konvinkiĝi ankoraŭ la trian fojon. Tenante la manplatojn super la okuloj mi fikse rigardis la lokon, kie ĝi ĵus povus esti, kaj mi atendis la ekfulmon. Post la momento efektive ekfulmis, du fojojn. Unue mi ekvidis la veturilon kaj la alian fojon, hazarde rigardinte al la tri krucoj, mi vidis en la interspaco de du cent paŝoj tute klare, ke apud la meza kruco leviĝis nigra staturo de l’virino kaj – kiu etendis la manojn…”

”Halucinacio, simpla halucinacio!” kontraŭstaras la arbaristo kun la glacia trankvilo. ”Ĉu vi ne havis hundojn?”

”Mi havis Dianon kaj Vulkanon – ambaŭ ligitajn al unu rimeno. Kaj mi konfesas – la ambaŭ hundoj jam antaŭ la momento flarsentis ion…”

”Kaj ĉu vi instigis ilin kontraŭ la teruriga fantomo por konvinki ĝi, ĉu tio ne estas simpla halucinacio?”

”Mi ne instigis ilin…”

”Nu, jen vi vidas!” intermetis kun la kontentiĝo la arbaristo.

Sed la sinjoro Floriano ekskuis la kapon, dirante:

”La hundoj elŝiris sin el mia mano…”

”Nu, kio okazis?”

”Kaj furioze bojante ili kvazaŭ vetkuris al la tri krucoj…”

”Kaj kio poste?”

”Ĉirkaŭe regis tuta mallumo!” komencis la sinjoro Floriano konfesi la ĉefan kaŭzon de sia konsterniĝo. ”Mi aŭdis sole la bruadon de l’vento kaj la bojadon de l’hundoj. Subite la bojado moderiĝis kaj post la momento tute ĉesis. Kaj kiam poste denove ekfulmis post kelke da sekundoj, mi ekvidis apud la meza kruco duone leviĝintan, malluman staturon de l’virino kaj apud ŝiaj piedoj sur la ventroj rampantajn ambaŭ hundojn. Kaj nur en tiu ĉi momento tiel atakis min la teruro, ke forgesinte, kie mi staras, senvole mi cedis kaj falis en la densaĵon en la profundaĵo sub la roko.”

”Kaj kion faris la hundoj? Ĉu ili restis apud la tri krucoj?” demandis la arbaristo nekredante ankoraŭ, kiam la sinjoro Floriano finis sian simplan rakonton.

”Kiam post pli longa tempo mi rekonsciiĝis,” respondis la adjunkto, ”mi aŭdis ilin vagi ĉirkaŭ mi. Mi ekfajfis – kaj ambaŭ alkuris al mi…”

”Kaj ĉu vi ne iris poste al la tri krucoj?”

”Mi eĉ ne ekpensis pri tio!” konfesis la sinjoro Floriano.

”De la teruro mi estis preskaŭ sen konscio kaj tiel vundita falinte de la roko, ke neniigante la doloron sole kun peno mi atingis la ĉasdomon kaj falis ankoraŭ en la malluma koridoro.”

”Nu, tiel, kara sinjoro Floriano!” konvinke kaj bonkore respondis la arbaristo. ”Fine ni alvenis feliĉe – al io saĝa.”

”Kion vi pensas, sinjoro patro?”

”Se vi tuj sekvus la ambaŭ hundojn al la tri krucoj, vi konvinki ĝus tute certe, ke tio – kio ŝajnis al vi malluma staturo virina – estis sole simpla halucinacio. Kion vi pensas?”

Tiuj vortoj estis parolataj kun tiel serioza konvinko, ke fine la sinjoro Floriano mem komencis dubi pri la mistera fantomo.

”Estas eble!” estis ĉio, kion li diris en la tono de l’homo duone konvinkita.

”Nu tiel!” diris kontente la arbaristo, kaj poste aldonis zorgeme:

”Sed nun, kara sinjoro Floriano, rapidu lavi vin kaj kuŝiĝu!

– Mi ne bezonas plu viajn servojn. Kiĉjo, kiam li ne trafos vin apud la tri krucoj, revenos post la momento kaj faros, kio estos necesa.”

La arbaristo preninte de la tablo la lampon, lumigis al li la koridoron kaj post la momento diris al li en la tono de l’bonkora intimeco:

”Se vi bezonos ion, sinjoro Floriano, komuniku tion al mi!”

* * *

La arbaristo ferminte la pordon post sia foririnta adjunkto, alproksimi ĝis ŝtelirante al la tablo kaj stariginte sur ĝin la lampon, enprofundiĝis en la pensojn.

En lia cerbo turnis sin pensoj, kiuj estis en la plej granda rilato kun la alveturo de la kuracisto.

Unue li ekpensis, ke fine proksimiĝas la decida momento, kiam li sciiĝos pri la malsano de l’infano, ĉu ĝi estas resanigebla aŭ ne.

Kaj mirinde.

Antaŭ la momento li deziris ankoraŭ, ke la kuracisto estu jam ĉi tie kaj diru pri la malsano sian sinceran opinion – sed nun kiam la kuracisto estas jam sole kelkcenton da paŝoj de la domo, ŝajnas al li, la turmentato de la zorgoj, ke alveturas ne la konsolanto, sed la demono, kiu ŝanĝos la doloran, sed tamen ankoraŭ esperdonan, kvankam ŝajne, malcertecon per unu vorto, per unu gesto en la neniigeblan senesperon.

Dume preskaŭ senvole li ŝteleniris en la malantaŭon kaj de la interspaco de kelke da paŝoj rigardis la infanon kuŝantan sur la lito kaj kvazaŭ jam mortantan.

”Sed kial – kial mi estas tiel alligita al tiu ĉi kreitaĵo?” li ekpensis.

”Kio estas por mi tiu ĉi bedaŭrinda, apenaŭ kvinjara vermeto kun la malpreciza spirita fizionomio anstataŭ la matura filo, kiun mi edukis mem, kun kiu mi vivis sub unu tegmento pli longe ol kvardek jarojn, kiu dum tiu longa tempo estis ne sole bonega filo, sed ankaŭ mia bonega amiko – kaj super kies sangmakulita kadavro tamen mi ne ellasis eĉ unu larmon?… Kiel klarigi, ke mia koro ne kunpremiĝis eĉ unufoje ĉe la plej terura katastrofo, kiu povas trafi la patron; ke mi staris kun la nuba obstino kaj la maldolĉe dolora rezignacio apud la kadavro de mia filo kaj apud lia tombo, kaj kontraŭe ke ĉe la simpla ekpenso pri la suferanta nepo ŝajnas al mi, kvazaŭ jam jam la larmo eniĝas en mian okulon?…”

Li turnis sin rapide de la lito kaj ŝtelirante denove al la tablo en la antaŭo li meditis:

”Sed tiaj estas preskaŭ ĉiuj homoj,” li ekpensis. ”Nian spiritan staton aŭ la humoron ni scias kompreni almenaŭ malklare, sed la ĉefa kaj propra kaŭzo tamen restas por ni enigmo..

Sen la bonega filo, kun kiu dum longaj tempoj mi kune ĝuis ĉiujn plezurojn kaj dolorojn de la vivo, mi vivas kaj povas vivi, kvankam en la rememoroj plej doloraj. Sed se la kruda sorto forrabus al mi tiun ĉi lastan kreitaĵeton, vere – mi ne scias..”

En tiu momento li estis interrompita en siaj meditadoj.

Ekstere, aŭ en la korto aŭ antaŭ la korto, eksonis ekkrio, kvazaŭ iu terurigite kaj konsternite krius helpon.

La arbaristo streĉe aŭskultis kaj kiam post kelke da sekundoj la ekkrio ripetiĝis, li ekpensis, ke eble Kiĉjo krias.

Rapide li alpaŝis al la fenestro kaj rigardis la mallumon.

Kaj ankaŭ kiam ekfulmis post ne longe, li rimarkis neniajn postesignojn de Kiĉjo.

Sed jen subite malfermiĝis la pordo, kaj en la ĉambron enkuris Kiĉjo – kun la malseka ĉevaltuko sur la kapo kaj la mieno de nesuperebla teruro.

Tremante per la tuta korpo li rigardis ĉirkaŭ si.

”Kio estas?” alparolis lin trankvile kaj kun la akra akcento la arbaristo.

”Pro la kompato de Dio, sinjoro patro – sinjoro patro…” tremante parolis Kiĉjo; sed li tuj haltis vidigante mortan timemon.

”Kio okazis?” demandis pli severe la arbaristo, proksimiĝinte je kelke da paŝoj al la knabaĉo.

”Ah, sinjoro patro –” balbutis Kiĉjo tremante, ”apud la tri krucoj – mi – mi – bedaŭrinda Nero – oh!”

Post ĉi tiuj vortoj li falis kvazaŭ senkonscie teren; sed tuj poste li denove leviĝis kaj rigide rigardis tra la pordo, kiun li ne estis ferminta, en la mallumon.

En tiu momento ekfulmis kaj samtempe de malproksime estis aŭdata la ekbojo de l’hundo.

”Nero estas proksimume cent paŝojn de la ĉasdomo. Mi rekonas ĝin laŭ la ekbojo!” rimarkigis la arbaristo. ”Kion ci do balbutas?”

Kaj imperative li aldonis:

”Almenaŭ fermu la pordon!”

”Fermu – fermu!” balbutis Kiĉjo, klakante per la dentoj kaj ĉirkaŭrigardante, kvazaŭ li ne estus kompreninta.

La arbaristo alpaŝis mem al la pordo kaj kolere ferminte ĝin ekrigardis kun la nuba severeco Kiĉjon, kiu etendante la manojn balbutis ian sensencaĵon.

Poste svinginte kolere la manon, mallaŭtigite sed kategorie li ordonis:

”Nun parolu! Aŭ ––”

Kiĉjo cedis kaj eligis la okulojn.

”Ĉu denove – la nigra sinjorino?” moke rimarkigis la arbaristo.

Kiĉjo – klakante per la dentoj – senparole jesis per la kapo; kaj poste pli kompreneble komencis:

”Oh, sinjoro patro – se vi estus – vidinta…”

”Nu, kion?”

”Kiam mi estis proksimume cent paŝojn de la tri krucoj,” daŭrigis Kiĉjo, ”ekfulmis neatendite kaj – la nigra sinjorino aperis – ĵus apud la meza kruco ––”

”Kaj kion faris Nero?” demandis insiste la arbaristo.

”Per kelkaj saltoj ĝi atingis la nigran sinjorinon kaj komencis flati ŝin” – raportis Kiĉjo kaj tremante aldonis ”Oh, sinjoro patro – se vi estus – vidinta..”

”Kaj ĉu ci forkuris?” ekridis la arbaristo.

Kiĉjo jesis sincere kaj senembarase, sed poste kun la mieno de l’konsterniĝo aldonis:

”Kaj kiam mi min turnis preskaŭ apud la ĉasdomo, mi vidis, ke la nigra sinjorino iras sur la vojeto post mi…”

”Ĉu vi freneziĝis ambaŭ? Ci kaj la sinjoro Floriano –” rimarkigis kolere la arbaristo.

”Ĉu sinjoro Floriano – ankaŭ –?” demandis Kiĉjo mirigite.

En tiu momento estis aŭdata de ekstere la malklara bruo de l’proksimiĝanta veturilo, kio igis la arbariston fari la konforman ordonon.

”Estas jam sufiĉe da balbuto. Nun iru kaj zorgu pri la hundoj; por ke ili ne boju, kiam la kuracisto enveturos en la korton ––”

Kiĉjo denove vidigante la konsterniĝon haltis kvazaŭ konfuzita.

”En la momento estu post la pordo!” komandis la arbaristo kun plej granda severeco, sed tuj aldonis pli modere:

”La pordon lasu malfermita!”

Nur poste Kiĉjo malrapide obeis kaj malaperis en la mallumo en la korto.

La arbaristo poste alpaŝis al la sojlo de l’malfermita pordo kaj rigardante la mallumon li demandis:

”Nu, kio? Ĉu estas iu tie ĉi?”

”Nenie – neniu!” respondis Kiĉjo per timigita voĉo el la mallumo.

”Nu, ci vidas – ke tio estis denove simpla halucinacio!” trankviligis Kiĉjon la arbaristo. ”Ĉu ci ne aŭdas, ke Nero vagas ie apud la pordo?”

Kiĉjo ekfajfis, kaj poste estis aŭdataj la kurado kaj la tintado de l’ĉeno.

”Sed nek fermu, nek alligu Neron. Restu kun ĝi, ĝis kiam la sinjoro doktoro estos enirinta en la ĉambron.

Poste lasu Neron vagi denove libere kaj revenu ĉi tien – ĉu ci komprenas?”

”Mi komprenas, sinjoro patro!” respondis Kiĉjo duonlaŭte, okupante sin ekstere per Nero.

Preskaŭ en la sama momento silentiĝis ankaŭ la malklara bruo de l’alveturanta veturilo. Laŭ ĉio la avizita kaleŝo kun la kuracisto enveturis en la korton kaj haltis…

* * *

La arbaristo ne ferminte la pordon, kondukantan al la korto, aliris al la tablo, prenis la lampon kaj rapide foriris en la koridoron renkonte al la kuracisto.

Post kelke da sekundoj en la koridoro aperis la kuracisto, akompanata de la koĉero en malseka mantelo.

”Bonan vesperon, sinjoro arbaristo – se mi memoras, sinjoro Podhradskë…” (Legu Podhracki, kun la akcento sur la unua silabo. (Rim. de l’trad.)) diris la kuracisto enirante.

”Via servanto, sinjoro doktoro!” respondis la arbaristo starigante sur tablon la lampon, per kiu li lumigis la koridoron antaŭ la alveninto.

”Tiel, Marteno!” turnis sin la kuracisto al la koĉero. ”Ne maljungu la ĉevalojn – sendube ni tuj denove forveturos.”

”Estos plej bone,” rimarkigis la arbaristo, ”se vi enveturos en la veturilejon antaŭ la ĉasdomo, por ke la ĉevaloj estu ŝirmitaj kontraŭ la pluvo.”

La koĉero metis la mankofreton, kiun li portis, sur la seĝon kaj malproksimiĝis senparole.

Antaŭ lia foriro alvokis la arbaristo Kiĉjon, kiu laŭ ĉio spionis la alvokon apud la malfermita pordo. Li englitis kiel angilo en la ĉambron, fermis la pordon, riverencis antaŭ la kuracisto laŭ la signo de l’arbaristo kaj foriris post la koĉero.

La kuracisto, forta, meztalia sesdekjarulo kaj kun la serioza, preskaŭ malĝoja mieno, staris dum kelke da momentoj sen kia ajn intereso.

”Volu pardoni, sinjoro doktoro,” ekparolis la arbaristo, kiam li estis sola kun la kuracisto, ”ĉar en tiel maloportuna tempo kaj dum tiel malbela vetero – ––”

”La devo estas plej grava!” rediris la doktoro. ”Ni kuracistoj estas kutimintaj al pli malbonaj malagrablaĵoj. Unue mi devas peti pardonon de vi, sinjoro Podhradskë, ĉar mi ne forveturis tuj al vi. Por iom da tempo detenis min la neprokrastebla kaj samtempe danĝera operacio, per kiu estis savita la vivo ––”

Sed li ne finis la parolon kaj interrompis sin mem per la demando:

”Sed kie estas la paciento?”

Alpaŝinte poste al la infanlito li rimarkigis kun la glacia trankvilo:

”Sendube la difterito…”

”Sed sen la febro, sinjoro doktoro –” aldonis la arbaristo, ŝtelirante maltrankvile post la kuracisto.

”Jes – sen la febro!” ripetis la kuracisto unutone. ”Eble ankaŭ anĝino… Nu, ni vidos!”

”Vi eĉ ne kredus, sinjoro Podhradskë, kiel mi estis mirigita de via sendito,” aldonis pli vigle la kuracisto.

”Kiamaniere, mi petas?”

”Kiam li eniris kaj elbalbutis kelke da vortoj, mi konjektis, ke mi havas antaŭ mi iun sentaŭgulon…”

”Kompreneble – tian impreson faras ĉiam la sinjoro Floriano en la unuaj momentoj.”

”Sed en kelke da minutoj mi konvinkiĝis,” daŭrigis la kuracisto, ke li estas viro inteligenta. Li komunikis al mi la simptomojn de l’malsano kun tiel detala ĝusteco, ke mi tuj rekonis difteriton aŭ anĝinon.”

”Volu ne miri, sinjoro doktoro!” klarigis Podhradskë. ”En la solejoj, kia estas la nia, estas libro la plej fidela amiko. La sinjoro Floriano estas en la liberaj horoj, precipe dum la longaj vintraj vesperoj preskaŭ tia diligenta, persistema kaj pasia leganto, kia estis mia filo.”

”Nu, ni vidos, ĉu via diagnozo estis ĝusta!” rimarkigis malvarme la kuracisto, alpaŝis poste al la infanlito, rigardis esplore la infanon, ekzamenis la pulson kaj kliniĝinte super ĝi esplore aŭskultis.

”La diagnozo estis ĝusta,” li raportis post la mallonga paŭzo.

”La tuta laringo estas brulumita – la spiro interrompe fajfanta – la pulso malforta ––”

”Kaj ĉu oni povas esperi – sinjoro doktoro –?” demandis la arbaristo kun la plej dolora mieno.

La kuracisto denove levis la ŝultrojn.

”Vi estas viro inteligenta, sinjoro arbaristo,” ekparolis poste la kuracisto, ”mi ne havas la kaŭzon kaŝi antaŭ vi la eblan katastrofon; la infano estas jam preskaŭ senĉese sen konscio…”

”Pro la kompato de Dio!” ekĝemis Podhradskë atakata de la doloro.

”Sed tamen oni povas esperi, ĝis la spiro ne ĉesos tute,” rimarkigis trankviligante la kuracisto. ”Ni provos nun la lastan medikamenton – la plej fortan!”

La arbaristo, vidigante la dispremitecon, eksvingis senparole la manojn.

”Ni ne devas plu prokrasti eĉ unu momenton!” rimarkigis la kuracisto, poste rapide aliris al la seĝo en la antaŭon, sur kiun la kuĉero estis metinta la mankofreton, malfermis ĝin, elprenis botelon kun medikamento kaj denove revenis al la infanlito.

Doninte la medikamenton al la infano, rimarkigis la kuracisto:

”Se ni ne sukcesos en la plej mallonga tempo per la ĝenerala incito de jam senfortigita organismo liberigi la traĥeon de la sufokanta muko, tiam restos sole – la operacio…”

”Operacio?” ripetis Podhradskë malklare, kvazaŭ li ne estus kompreninta la sencon de l’vorto.

”Por tiu celo la infano devus esti transportota en la urban malsanulejon –” aldonis la kuracisto.

”Ol permesi la infanon kripligi por ĉiam –” intermetis la arbaristo kaj kun la pasia forteco aldonis: ”Ne, ne – neniam!”

La kuracisto levis la ŝultrojn.

”Cetere, sinjoro Podhradskë,” li ekparolis, ”mi diros al vi sincere la veron – la stato de l’infano estas plenmezure kriza.

La infano estas jam tiel senfortigita, ke ankaŭ la lasta rimedo ŝajnas al mi tute vana. La infano povus facile morti al ni sub la tranĉilo.”

”Kion do fari?” ekĝemis malespere la maljunulo.

”Ĉar la naturo ofte faras miraklojn, kiujn neniu atendis,” ekparolis denove la kuracisto, ”kaj la ebleco de l’subita ŝanĝo estas ĉiam atendebla, restas nenio alia, ol – atendi trankvile kaj konfidante la resanigantan forton de l’naturo. Lasu, sinjoro arbaristo, la infanon nun al ĝia neniigebla sorto kaj samtempe kiel viro preparu vin aukaŭ al la katastrofo!…”

”Oh!” ekĝemis la arbaristo kun la plej dolora mieno kaj ekŝanceli ĝis.

La doktoro rigardis lin momenton kun trankvila kompato; poste li diris:

”Se vi permesos, sinjoro arbaristo, mi atendos tie ĉi ankoraŭ kelkan tempon, por ke mi konvinkiĝu pri la efiko de la lasta medikamento. Se la efiko ne venos aŭ se ne aperos almenaŭ ĝiaj simptomoj post la duonhoro, tiam kia ajn helpo estos tute vana.

Dume la ambaŭ interparolantaj viroj ne rimarkis, ke ekstere la uragano fariĝas ĉiam pli furioza.

Fulmoj kaj tondrado alternis ĉiam pli rapide kaj pli forte.

Iafoje ankaŭ la forta ventego alpremiĝis al la fenestroj kaj la forta pluvego vipis ilin kvazaŭ hajlo.

Post la lastaj vortoj de l’kuracisto vidigis la arbaristo fortan animan eksciton kaj samtempe la penon neniigi ĝin.

Kaj meditante, kvankam kun la akcento treege dolora li diris:

”Kontraŭ la sensenta naturo estas nenia rimedo – kaj plej malmulte imponas al la naturo la doloro, eĉ la plej malespera…

Ni ĉiuj estas sub ĝia potenco ––”

”Jes, kompreneble – ĉiuj!” intermetis maldolĉe la doktoro.

”Kvankam mi mem ne estis indulgita de similaj katastrofoj…”

”Ĉu ankaŭ vi, sinjoro doktoro!” demandis kompate la arbaristo.

Dume la kuracisto sidiĝis en la apogseĝon, turninte la dorson al la pordo, kondukanta al la koridoro kaj rigardante la grandan fenestron al la korto.

Ankaŭ la arbaristo ekiris senparole, sed ŝanceliĝe al la tablo kaj sidiĝis en la seĝon rekte kontraŭ la doktoro tiel, ke per sia korpo kovris al li parton de l’fenestro.

Momenton daŭris la turmenta silentado.

Fine la kuracisto, dezirante interparoli, komencis paroli:

”La ĉirkaŭaĵo estas ĉarmoriĉa. Mi estis ankoraŭ neniam ĉi tie. Sed kiam mi alveturadis kaj al apartaj, kvankam nesufiĉe fortaj fulmoj lumigis iafoje la pejzaĝon, mi devis konfesi, ke mia filo estis prava priskribante iam al mi la pejzaĝon kiel veran paradizon.”

”Sinjoro filo?” rediris la arbaristo sen kia ajn intereso, fikse rigardante la pordon kondukantan al la koridoro.

”Jes,” respondis la kuracisto. ”En la pasinta aŭtuno li estis ĉi tie – invitita al la ĉaso – kaj li rakontis ––”

Dum ĉi tiu parolo aperis Kiĉjo, kiun la arbaristo jam antaŭe alvokis, tute silente sur la sojlo post la dorso de l’kuracisto.

Podhradskë leviĝinte faris simplan signon per la mano, kaj la knabaĉo denove malaperis. Aŭdinte parton de la parolo de l’kuracisto, la arbaristo poste parolis mem, komence preskaŭ senpense:

”Jes – la ĉasoj!…”

Kaj nur post mallonga paŭzo, enprofundiĝinte malrapide en la plej karan elementon, li daŭrigis ĉiam pli vigle:

”Iam – antaŭ proksimume dudek aŭ ankoraŭ pli multe da jaroj, oni aranĝis ĉasojn ĉi tie preskaŭ ĉiujare. Sed de tiu tempo, kiam preter nia urbo estis konstruita la fervojo, nia solejo estis ĉiam pli forgesata. La nova komunikilo turnis la atenton de l’grandsinjoroj al alia direkto. Jam la mortinta sinjoro princo volis simple nuligi tiun ĉi nian ĉasdomon… La arbarkulturo pro la malfaciligita kaj plikarigita transporto donas ĉi tie preskaŭ nenian profiton… Sed konsiderinte, ke la ĉasdomo estas kvazaŭ hereda, en kiu mia avo kaj la patro dum longaj jaroj fidele servis al la grandsinjoroj kaj kie ankaŭ mi vivas pli longe ol sesdek jarojn, li ordonis en sia testamento, ke nia ĉasdomo restu al ni ĝis la tuta elmorto. Kompreneble oni plu ne pensis pri la ĉasoj en nia ĉirkaŭaĵo preskaŭ dum dudek jaroj ĝis la pasinta jaro, kiam jam la juna sinjoro princo invitis ĉi tien kelkajn gastojn por kelke da tagoj, kiuj ĉiutage alveturadis al ni. Sed tio malplaĉis kaj tiel lacigis ilin, ke la pasintaj ĉasoj de niaj grandsinjoroj en nia arbardiskritko estas sendube la lastaj…”

En tiu momento eniris Kiĉjo, alportante glasojn kaj du botelojn da vino.

”Bone, Kiĉjo,” rimarkigis la arbaristo, ”restu malsupre – ĉu ci komprenas? Se ni bezonus ion ––”

Kiĉjo malaperis denove kiel ombro. Podhradskë plenigis la glasojn per vino, kaj la kuracisto trinkis.

”Sed krom la ĉirkaŭaĵo, la pejzaĝo,” li komencis, ”vi havas ĉi tie, sinjoro arbaristo,” – kaj li kontente ĉirkaŭrigardis – ”ankaŭ aliajn enviindajn angulojn…”

”Ah, ne, sinjoro doktoro!” intermetis melankolie la arbaristo.

”Ĉio, kion vi vidas ĉi tie, estas preskaŭ senŝanĝe tia, kia ĝi estis dum la ses ĵus pasintaj jaroj, sed la spirito de l’paco, plezuro kaj feliĉo –,” dume lia voĉo dolore ektremis – ”subite elmigris de tie ĉi.”

”Ĉu antaŭe ne estis tiel?” intermetis la doktoro.

”Tute ne!” respondis la arbaristo. ”Mi naskiĝis ĉi tie. Perdinte baldaŭ la patrinon, mi estis edukata preskaŭ en la plena disiĝo de la mondo. Mi kutimis al la izoleco. Vi do ne miros, ke mi eksopiris la ŝanĝon kaj la mondon nek tiam, kiam mi edziĝis, nek tiam, kiam al mi naskiĝis la filo. Kaj ankoraŭ malpli, kiam post ne longe mortis al mi la edzino. Mi restis tute sola kun la kelkmonata infano…”

”Kaj ĝisvivis,” rimarkigis la doktoro, kiam la arbaristo eksilentis, ”ne sole la plezurojn de l’patro, sed ankaŭ tiujn de l’avo. Ĉar la malsana knabo estas sendube la infano ––”

”De la filo!” aldonis malklare la arbaristo kaj post mallonga paŭzo li diris:

”Sed kredu, sinjoro doktoro, ke eĉ la propra infano ne estis por mi en la infaneco tio, kio fariĝis por mi la nepo.”

La kuracisto, kiu dum siaj lastaj vortoj ekrigardis al la kontraŭa granda fenestro kaj antaŭ ĝi ekvidis ion, kio mirigis lin, ŝanĝis subite la interparolon.

”Permesu, sinjoro arbaristo – ĉu estas iu en la korto?” li demandis vigle.

”Estas neeble!” respondis la demandito kun la kategorieco allasanta nenian dubon. ”Du el niaj tri grandaj hundoj estas laŭ ĉio ĉe sinjoro Floriano, kun kiu ili faris antaŭ kvaronhoro ekskurson al la senarba deklivo; sed la tria hundo, la plej furioza, kiu estas senĉese alligita, estas ĵus senĉenigita kaj kuŝas aŭ en la budo aŭ kuras en la korto… Kaj ankaŭ, se ĝi ne estus senĉenigita…”

”Kredeble mi eraris!” intermetis la doktoro. ”Kiam ekfulmis, ŝajnis al mi, kvazaŭ mi estus ekvidinta momente homan vizaĝon en la maldekstra angulo de l’fenestro.”

Post pli longa, preskaŭ turmenta silentado penis la doktoro rekomenci la interparolon.

”Laŭ ĉio, pri kio vi ĵus parolis, sinjoro Podhradskë,” li diris, ”ŝajnas al mi, ke ankaŭ en via vivo kelkaj momentoj estis tamen maldolĉaj kaj eble doloraj.”

”Jes, kompreneble!” jesis la arbaristo. ”Sed de la morto de l’edzino, do pli longe ol kvardek jarojn, mi vivis en plena trankvilo kaj paco. Mi havis nenian alian deziron, ol eduki mian infanon je viro en la plena senco de l’vorto.”

Eksilentinte momenton li aldonis en la maldolĉa ekscito:

”Kaj tamen je mia propra infano mi faris nepardoneblan pekon…”

”Kiamaniere tio okazis?” demandis la kuracisto kun ne malgranda intereso.

”Mi edukis ĝin mem…” daŭrigis la arbaristo. ”Ĝi estis edukita sen la patrino kaj entute sen la virina zorgo kaj sen la virina societo. Estas vere – ĝi fariĝis viro, ĉe kiu oni povis nenion kritiki – la viro sincera, honesta, sufiĉe klera – la viro posedanta profundan kaj perfektan senton por la rajto kaj la justeco… Sed tamen li estis viro – en unu rilato simila al mi:

– la viro, ne amanta la mondon kaj kontenta en la solejo, en kiu krom la malgranda paŭzo, kiam li vizitis la lernejon por la arbarkulturo, li pasigis sian tutan vivon…”

”Ĉio ĉi ne estas tamen eraro kaj oni povas kulpigi vin je nenio!” kontraŭdiris la kuracisto.

”Mi mem juĝis ankaŭ tiel, ĝis alvenis la momento, kiam mi konvinkiĝis firme, kiel malnature kaj malbone mi estis edukinta mian propran infanon… Kaj kredu, sinjoro doktoro, kiam mi ekpensas kaj konsideras, ke tiu sama aŭ simila sorto, kiu trafis mian filon, atendas ankaŭ mian bedaŭrindan nepon…”

”Kia sorto, mi vin petas?”

”Ke ĝi estos kaj devos esti,” aldonis maldolĉe la arbaristo, ”edukita kiel mia filo – sen la patrino…”

”Ĝi estas orfo?”

”Jes – la orfo –,” certigis Podhradskë kun la mistera akcento kaj eksilentis.

”Sed ĉio ĉe vi atestas, ke ankoraŭ antaŭ ne longe regis ĉi tie la zorgema mastrino.,” rimarkigis la kuracisto.

”Jes – antaŭ ne longe…” certigis la arbaristo vidigante tiun specon de l’embarasoj, kiam la homo sincere dirus la veron kaj eksentas preskaŭ la honton. ”Sed por mi kaj por la infano ŝi estas malviva – por ĉiam…”

”Ŝi do ne mortis?” demandis la kuracisto.

”Ŝi ne mortis!” ripetis malklare kaj unutone la arbaristo, kvazaŭ li parolus el la tombo. ”Subite kaj sen kia ajn kaŭzo ŝi forlasis la edzon kaj la infanon ––”

Poste li haltis momenton, sed tuj eksplodis en la melankolia ekscito:

”Ah, sinjoro doktoro! En ĉi tiu solejo mi vivas de la plej frua infaneco pli longe ol sesdek jarojn. Estas nature, ke la ĉarme romantika pejzaĝo, kiu ravas ĉiun, kiu unuafoje alvenas ĉi tien, fariĝis por mi tute ordinara. Entute la trankvila kaj kontenta vivo nia havas cetere ankaŭ siajn ombrojn: la senekzemplan unutonecon kaj iafoje, precipe dum longaj vintraj vesperoj kaj noktoj, tute teruran enuon. Kaj tamen mi kaj mia filo ne eksopiris la mondon kaj ĝian vivoturnon. Ni kutimis al la malĝojoj de la solejo kaj – kredu – ni ekpensis neniam, ke la situacio iafoje povus esti alia, ol kia ĵus ĝi estas… Sed antaŭ kelke da jaroj okaze konatiĝis mia filo en Praha, kiam li traktis tie aferojn tuŝantaj la arbardistrikton, kun la knabino, kiun unuafoje mi ekvidis nur post unu jaro, kiam mia filo enkondukis ŝin en la ĉasdomon kiel sian edzinon. Mia rigardo kun la ekmiro fiksis sur ŝi. Mi estis konvinkita, ke mia filo ne povis pli bone elekti ––”

”Kaj tamen, kiel oni vidas, vi eraris!” rimarkigis la doktoro.

”Ah, ne, sinjoro doktoro,” kontraŭdiris la arbaristo kun la konvinka kategorieco. ”Evelino estis kaj restis estaĵo tute anĝela… En kelke da tagoj ŝanĝiĝis la trankvila, malĝoja kaj iafoje eĉ senviviganta angulo nia en veran paradizon de l’silenta, dolĉa plezuro… Malgraŭ sia juneco Evelino egalis al la damoj kleraj en la vera senco de l’vorto. Ŝi sciis fari tion, pri kio antaŭe en nia solejo ni eĉ ne sonĝis. Ŝia edukiteco estis ekzempla kaj neniel ŝanĝiĝis. La libro estis ŝia kara kaj sincera amiko.

Jes, Evelino konis ankaŭ la mondon… Ŝi faris ja kun sia patrino oftajn kaj multekostajn vojaĝojn tra Eŭropo; unuvorte ––”

”Laŭ ĉio ŝajnas al mi,” atentigis la doktoro, ”ke fine en via solejo tamen ŝi eksopiris…”

”Unue mi mem opiniis,” ekparolis la arbaristo, ”ke la virino, floranta en la freŝa forto de la vivo kaj kutiminta al la ekscitanta vivoturno grandurba, pli aŭ malpli frue eksopiros tamen la atmosferon, en kiu ŝi estis pasiginta sian junecon.

Sed dum ĉiuj ses jaroj mi ne rimarkis eĉ unu simptomon de tiu speco. Evelino ĝis la momento, kiam mi vidis ŝin en la lasta tago de l’pasintaj ĉasoj antaŭvespere lastan fojon foriri malrapide al la tri krucoj sur la senarba deklivo, estis freŝa, senzorga kaj gaja, entute tia, kia ŝi aperis unuan fojon en nia solejo…”

”Eble okazis ia malpaco kun la edzo ––”

La arbaristo kontraŭdiris:

”La filo estus almenaŭ skizinta al mi sian konjekton – eĉ ankaŭ tiam, se li estus konvinkita, ke estos bone aŭ necese sekretigi la esencon de l’afero. Sed ankaŭ por li mem ĉio restis nesolvebla enigmo. Evelino estis kaj restis ĝis la lasta momento, kiun ŝi pasigis en nia solejo sub nia tegmento kaj en nia societo, tia bonega bofilino, kia ŝi estis bonega edzino kaj patrino.

Ŝi amis siajn edzon kaj infanon varme kaj arde ––”

”En tiu okazo,” intermetis la kuracisto, ”ŝajnas al mi, ke via bofilino nur ŝajnis bonega edzino kaj patrino, sed efektive ŝi sciis bonege hipokriti…”

”Hipokriti?” ekkriis la arbaristo preskaŭ pasie. ”Evelino hipokriti? Ne, ne, sinjoro doktoro ––”

Poste li stariĝis rapide, alpaŝis al la muro, sur kiu pendis granda portreto de la filo kaj sub ĝi fotografaĵo de la sinjorino en baltualeto. Preninte la fotografaĵon de la muro li revenis al la tablo kaj donante la fotografaĵon al la doktoro li parolis kun la entuziasmo de l’junulo:

”Mi petas, rigardu, sinjoro doktoro, tiun ĉi vizaĝon kaj diru mem – ĉu la vizaĝo estus kapabla hipokriti?!”

La doktoro prenis la fotografaĵon kaj nerigardinte ĝin ankoraŭ, li rimarkigis:

”La homa vizaĝo kaj precipe la fotografaĵo de l’homa vizaĝo ne estas ja la fidela kaj la netrompebla rebrilo, tiom malpli la spegulo de l’animo kaj ĝiaj kapabloj kaj ecoj. La fama fizionomiko de Lavater estas jam longe kondamnita kiel la simpla eraro de la scienco.”

”Estas vere, estas vere!” jesis la arbaristo. ”Ankaŭ mi mem nenion deduktas el tiu ĉi pseŭdoscienco. Sed se post tio, kion laŭ la vero mi rakontis al vi pri Evelino, vi ekrigardos ŝian portreton, vi devos konfesi, ke ŝia mieno estas en la absoluta harmonio kun la ĝenerala karakterizaĵo. Ĉi tie do la teorio de l’pseŭdoscienco de Lavater valoras iel escepte.”

”Ĉu vi pensas tiel?” koutraŭdiris la doktoro nekredante.

Nur poste li ekrigardis la fotografaĵon, tenante ĝin malproksime de l’okuloj, kiel faras la homoj malproksimvidaj.

”Efektive – tio estas ĉarma vizaĝo – plena de ŝorĉo, mildo kaj delikateco…” li diris post la momento en la tono de l’modere surprizita nekredemulo. ”Vere – preskaŭ mi estas konvinkita pri la vereco de viaj vortoj.”

Sed subite, kvazaŭ li estus rememoriginta sin pri io grava, li rapide demandis:

”Permesu, mi petas! Antaŭ kiom da jaroj estis farita, tiu ĉi fotografaĵo?”

”Mi pensas, antaŭ sep, ok jaroj!” respondis la arbaristo.

”Vere, ĝi estas jam iom senkoloriĝinta!” konsentas la kuracisto.

”Sed strange! La talio kaj ankaŭ la vizaĝo ŝajnas al mi konataj…”

”Eble, ke iam antaŭ kelke da jaroj ie vi vidis ŝin!” allasis la arbaristo. ”Eble en Praha, kie ŝi vivis de sia plej frua infaneco.

Ŝia nasknomo, vere barbara, estis Brandstruper… Ŝia patro mortis antaŭ dek jaroj, kiel altranga oficisto en pensio; la patrino mortis antaŭ unu jaro… Estas eble, ke ––”

”Ne, ne!” kontraŭstaris vigle la kuracisto, rigardante fikse la fotografaĵon kaj dume rememorante. ”Mi ne vidis ŝin antaŭ kelke da jaroj. Ŝiajn patron kaj patrinon mi ne konis persone kaj ankaŭ mi ne memoras ŝian nasknomon. Unuvorte… via sinjorino bofilino, kiel ŝi estas figurita ĉi tie, estas al mi tute nekonata. Sed kiam mi rigardas ŝian portreton, ŝajnas al mi, pli ĝuste, mi estas preskaŭ konvinkita, kvazaŭ antaŭ ne longe mi estus vidinta sinjorinon ekstreme similan al ŝi…”

”Sed kie, mi petas, sinjoro doktoro – kie?” demandis ekstreme scivole la arbaristo.

”Mi ne povas rememorigi min pri tio!” respondis la demandito, levinte la ŝultrojn kaj metante la fotografaĵon sur la tablon. ”Eble, ke mi vidis ŝin en Praha antaŭ kelke da tagoj, kiam mi estis devigita pro la urĝa kaj samtempe tiel dolora afero veturi tien, ke spite mia tuta harditeco, spite mia tuta maldolĉa rezignacio mi havis atenton preskaŭ por nenio.”

”Ĉu ankaŭ vin, sinjoro doktoro, trafis dolora katastrofo?

Kaj antaŭ ne longe – antaŭ kelke da tagoj – vi diras?” demandis kompate la arbaristo, kiu ne preterlasis, ke la voĉo de l’kuracisto ektremis de la kortuŝo dum la lastaj vortoj.

”Mi petas vin, kiu en sia vivo estis indulgita de la sorto?” ekparolis la kuracisto, penante ekregi sin. ”La sorto iafoje neatendite ŝanĝas niajn planojn de l’vivo tiel brutale kaj sensente, ke la sango rigidiĝas ankaŭ al la plej malvarmsangaj el ni…”

Sed subite la doktoro salte leviĝis kaj per la tute ŝanĝita voĉo, allasanta nenian kontraŭstaron, diris:

”Sed tiun ĉi fojon, sinjoro arbaristo, mi ne eraris! Iu estas en la korto kaj rigardis tra la fenestro…”

Dume li montris la fenestron post la dorso de Podhradskë.

”Ĉi tie, sinjoro arbaristo – ” dume li montris la maldekstran angulon de la fenestro – ”aperis la homa vizaĝo kaj ĝi tuj malaperis…”

Podhradskë, kiu ankaŭ leviĝis kaj proksimiĝis malrapide al la fenestro, nee balancis la kapon, dirante:

”Mi ripetas, sinjoro doktoro, ke tio ne estas ebla. Cetere – ni povas ja konvinkiĝi – tute konvinkiĝi!” li aldonis, estante iom incitita de l’obstina malcedemo de la kuracisto kaj rapide direktiĝis al la pordo kondukanta al la koridoro.

Malferminte iom la pordon li ekkriis:

”Kiĉjo!”

”Tuj, tuj, sinjoro patro!” eksonis el la koridoro la ne tre agrabla soprano de Kiĉjo.

”Restu tie, kie ci estas!” ordonis la sinjoro patro. ”Kie estas Nero?”

”En la korto, alligita, kiel vi ordonis!” eksonis respondo el la koridoro.

”Kaj kie estas Diano kaj Vulkano?”

”Ili estis kun la sinjoro Floriano apud la tri krucoj kaj poste ĉe li en la ĉambro!” respondis Kiĉjo. ”Poste mi prenis ilin al mi kaj nun ili estas ĉe mi.”

”Tuj enlasu ilin en la korton, ĉu ci komprenas?” ordonis Podhradskë kaj faris kelke da paŝoj de l’malfermita pordo.

”Tuj, tuj!” eksonis la respondo el la koridoro kaj post mallonga paŭzo ekkriis Kiĉjo: ”Estas farite! Ambaŭ estas jam en la korto.”

Tuj poste aperis Kiĉjo antaŭ la sojlo de la pordo.

”Ĉu vi ankoraŭ ion deziras, sinjoro patro?”

”Nenion, nenion!” rediris la arbaristo; sed rememoriginte sin pri sia adjunkto, li aldonis:

”Kaj tamen! Rapidu al sinjoro Floriano, kiel li fartas kaj ĉu li deziras ion! Tiel – kaj fermu!”

La arbaristo avide aŭskultis dum kelke da momentoj kaj poste turnis sin al la doktoro:

”Ĉu vi aŭdas?”

”Kion mi aŭdu?” demandis la doktoro, ne komprenante, kion celas Podhradskë per sia demando.

”Simplan bruadon de l’uragano… Se estus iu en la korto, precipe iu fremdulo – la ambaŭ ellasitaj hundoj tuj bonvenus lin per furioza bojado.”

”Strange!” diris la doktoro duone konvinkita.

”Cetere – ni povas konvinkiĝi ankoraŭ alimaniere…” aldonis la arbaristo.

Rapide li alpaŝis al la pordo, kondukanta al la korto, preninte skurĝon de la hoko kaj duone malferminte la pordon, kies anson li tenis, por ke la ventego ne eligu ĝin.

Modera trablovo turnis sin en la ĉambro: la pordo en la mano de Podhradskë ekskuiĝis.

”Ah, mi petas, sinjoro arbaristo, volu ne peni!” petis la doktoro.

En tiu momento forta ventego eligis la pordon kaj en la ĉambro turnis sin malvarnta spiro de la vento.

Podhradskë eliris el la pordo, kie penetre ekfajfinte eksvingis la skurĝon kaj poste ekkriis per mallaŭtigata voĉo:

”Nero!”

Cedinte rapide en la ĉambron li brue fermis la pordon, dirante al la doktoro:

”Nero jam kuras!”

Kaj efektive preskaŭ en la sama momento estis aŭdata post la pordo la flaranta ekbojo de la hundo:

”Efektive, sinjoro arbaristo, nun mi estas tute konvinkita!” rimarkigis la kuracisto, sidiĝante sur la saman lokon, kie li estis sidinta…

Podhradskë sekvis lian ekzemplon kaj proponis al li vinon.

Ambaŭ trinkis kaj poste silentis kelkan tempon. Fine ekparolis la arbaristo, volante denove rekomenci la interparolon:

”Ĉu vi ne aludis, sinjoro doktoro – en via parolo iun malfeliĉon, kiu vin trafis?”

Tiu demando preskaŭ dolore tuŝis la doktoron.

”Ah, sinjoro arbaristo – estas pli bone ne rememori!” li diris venkante la subitan kortuŝon. ”Ni kuracistoj, kiuj estas preskaŭ ĉiutage atestantoj de l’homa senpotenco kontraŭ la neniigeblaj leĝoj de l’naturo, ni ordinare ne diskutas kun la brutala naturo. Ni akceptas ĉiun ĝian baton, kiun ĝi donas al ni, kun pli aŭ malpli granda rezignacio kaj ni uzas, se estas eble, sole unu rimedon – ni evitas la rememorojn.”

”Sed kion fari, kiam la rememoroj estas tiel potencaj,” kontraŭdiris la arbaristo, ”ke la homo kiel mi, vidas la homon, kiun li amis kaj perdis por ĉiam, preskaŭ senĉese antaŭ si.

Kiam homon skuas la bedaŭro, doloro, honto kaj kolero; kiam ĉiumomente ekflamas la pasio tiel, ke la homo sufokus aŭ per unu bato de l’pugno faligus teren la iniciatinton aŭ iniciatintinon de sia malfeliĉo – se ili aperus antaŭ li?”

La pasia akcento, kun kiu la vortoj estis diritaj, atentigis la doktoron, ke li sidas kontraŭ la viro pasiema, kiun ne estas konsilinde inciti.

Li diris do iel rezerve:

”Sed permesu! Post ĉio, kion vi diris al mi pri via sinjorino bofilino, mi vere ne komprenas, kiamaniere povis okazi, ke vi fariĝis tiel kolera kontraŭ ŝi, kiel vi ĵus diras, kaj kiamaniere rajte fariĝis kolera kontraŭ ŝi eble ankaŭ ŝia edzo, via filo…”

”Vi konjektas,” intermetis maldolĉe la arbaristo, ”ke mia spirita stato ne estas rajtigita…?”

”Ne nerajtigita, sed iom nenatura,” respondis la gasto. ”La familiaj katastrofoj de tiu speco, kiu okazis ĉe vi, estas en la mondo kaj estis ankaŭ aliloke neniam maloftaj. La geedzoj koleras – iafoje pro la simpla vorto, ekmovo aŭ ekrigardo – kaj se iliaj karakteroj estas flamiĝemaj aŭ fine pasiemaj, estas aŭ la tempa disiĝo aŭ la daŭra disiro tute naturaj. Sed kiam la ondiĝinta sango silentiĝas kaj ekregas la malvarma prudento, sekvas en naŭdek okazoj el cent la repaciĝo.”

”Sed mia filo ne povas plu repaciĝi!” kontraŭdiris la arbaristo kun la dolora maldolĉo.

”Kial li ne povas?” rediris la kuracisto. ”Se ne tuj, do almenaŭ pli malfrue. La espero pri la repaciĝo estas ĉiam ebla. Se via sinjoro filo, kiun vi mem edukis, estas viro simila al vi almenaŭ en la ĉefaj principoj de l’karaktero, estas ne eble, ke li siatempe ne pardonu ––”

”Mia filo havis sole unu pasion!” rimarkigis Podhradskë.

”Li amis Evelinon preskaŭ freneze.”

”Tiom pli ebla estas la espero pri la repaciĝo!” opinias la doktoro. ”Ĉar ami en la vera senco de l’vorto estas ĝuste nenio alia, ol ĉion forgesi, ĉion pardoni…”

”Estas vere, estas vere!” jesis la arbaristo meditante; sed tuj kun la senmezura maldolĉo li aldonis:

”Sed mia filo povas jam pardoni tute nenion… Mia filo estas mortinta!”

”Mortinta?” rediris subite en la ŝanĝita tono la kuracisto.

”Li penis kiel viro neniigi siajn malĝojon, bedaŭron kaj senmezuran doloron!” daŭrigis la malfeliĉa patro. ”Dum tri monatoj li suferis terurajn animajn turmentojn, kaj eĉ ne plendis per unu vorto. Ĝis fine – en la lasta kristnaska antaŭvespero, ornaminte al la infano la kristnaskan abieton – per unu ekpafo de la revolvero…”

Post tiuj ĉi vortoj la arbaristo salte leviĝis, trairis la ĉambron kaj haltinte apud la tablo antaŭ la fenestro rigardanta la korton, li daŭrigis:

”Kiam ni finis la vespermanĝon kaj la infano ekdormis, sidi ĝis mia filo ĉi tien apud tiu ĉi tablo kaj longe, longe rigardis senparole tra la fenestro… La luno lumis belege, kaj oni povis vidi ĝis la tri krucoj sur la senarba deklivo. Subite la filo iomete ekmoviĝis kaj la ekpafo de la revolvero ektondris. Lia kapo falis sur ambaŭ manojn, sur la tablon kaj en kelke da momentoj disfluis la sango sur la tablo…”

”Nur nun mi komprenas la kuneligon de ĉio,” rimarkigis la doktoro kompate. ”Kaj kredu ––”

Li ne finis la parolon.

Podhradskë, rekonsciiĝinte iom, sed estante ankoraŭ dolore kortuŝita, interrompis lin:

”Kaj pripensu, sinjoro doktoro! La infano eĉ ne vekiĝis post la ekpafo – kaj la sango, la sango restis ĉi tie. Mi ne permesis, ke ĝi estu forlavita… Tiu sango –” la ceterajn vortojn li parolis kun pasia doloro – ”tiu sango rememorigu min ĝis la lasta momento de mia vivo pri la ĉarma furio, kiu kaŭzis la memvolan morton de mia filo!…”

”Bedaŭrinda patro!” diris kompate la doktoro, vidigante mem la plej doloran kortuŝon.

”Pardonu,” li aldonis, ”ĉar mi havas nek por vi, nek por mi vortojn de konsolo. En tiaj teruraj momentoj oni estas frakasita…

Kaj se io povas malgrandigi vian doloron, sciu do, ke ankaŭ mi mem ––”

”Ĉu vi ankaŭ –?” intermetis kompate la arbaristo.

”Via filo, sinjoro arbaristo, mortis antaŭ duonjaro,” respondis interrompe la gasto, ”kaj mia filo antaŭ kelke da tagoj…

Mia filo, leĝosciencisto kaj leŭtenanto en la rezervo, knabo sanega, ankaŭ memmortigis sin. Li sin venenis.”

”Kaj la kaŭzo – la motivo?” insistis la arbaristo kun la kompata intereso.

La doktoro, levinte la ŝultrojn, respondis: ”Se via filo estis edukita en la solejo kaj sen la zorgo patrina, sen la societo virina, mia filo estis edukita de la klera, afabla kaj entute bonega patrino en la societo de kelkaj siaj pli aĝaj fratinoj en la urbo, do en la atmosfero plena de l’impresoj. Li fariĝis viro plena de l’junula forto de l’vivo. Malofte iu sopiris tiel varme, tiel arde eĉ pasie, eluzi la vivon en ĉiuj eblaj direktoj kiel li.

Kaj tio okazis ne sole en la plezuro kaj volupto, sed ankaŭ en la serioza, konscienca kaj pena laboro…”

”Laŭ tio,” rimarkigis demande la arbaristo, ”estis ĉe via filo neniaj gravaj motivoj al la disreviĝo je la vivo?”

”Ĝenerale dirite – estis neniaj motivoj…”

”Kaj tamen li malesperis.”

”Ah, sinjoro arbaristo,” rediris la doktoro, ”ni maljunuloj, kiuj jam kliniĝas al la tombo, ni ordinare amas la vivon pli forte, ol la pasiema junularo. La tuta, se ankaŭ la plej longa pasintaĵo nia ŝajnas al ni ĉiuj sole sonĝo de kelkaj semajnoj.

Kontraŭe la junularo; precipe la nuna juna generacio ––”

”Vi opinias,” intermetis la arbaristo, ”ke la nuna juna generacio esence diferencas de l’juna generacio, al kiu ni apartenis antaŭ la jaroj?”

”Kompreneble kaj el la motivoj tute naturaj!” komencis klarigi la doktoro. ”La modernaj eltrovoj en la sciencoj de ĉiuj fakoj kaj de ili mireginde ŝanĝita la ĝenerala vivo edukis generacion tute novan, kies esencon ni maljunuloj tute ne komprenas, nek scias klarigi ĉiujn simptomojn, motivojn kaj celojn.

Dum nia juneco la tute ne antaŭsentitaj progresoj en la nemultaj fakoj ĵus en la pasintaj du aŭ tri dekjaroj havigas al la juna kaj la plej juna generacioj tute novajn, pli klarajn kaj pli profundajn perspektivojn de la vivo, ol kiaj vidiĝis antaŭ la duoncentjaro al ni…

Kaj ĉar la pli maljuna kaj la plej maljuna generacioj ne iras – kaj estas nature, ne povas iri – kun la ĝenerala progreso egale rapide, rezultas el tio la malkontenteco de ĉiu, antaŭ kies spirita rigardo vidiĝas la perspektivo pli klara kaj pli profunda.

Ni maljunuloj, kiuj dum la tuta duoncentjaro kaj multaj el ni ankoraŭ pli longe, kontentiĝis kun la perspektivo neproporcie pli malklara kaj pli malprofunda, kompreneble ne estas tiel ekscitataj de l’diversaj disonancoj kiel la vivemaj kaj la agemon sopirantaj generacioj pli junaj…

Kaj sole ĉi tiuj disonancoj estas laŭ mia opinio la ĉefa fonto de l’febra, por ni maljunuloj malvarmiĝantaj, aŭ jam malvarmi ĝintaj, tute nekomprenebla malkontentiĝo de l’juna generacio.

La spirita horizonto de tiu generacio estas nature pli larĝa kaj pli klara, ol estis la nia. Sed tamen la ĝisnuna senpotenco en la realigo de l’planoj de la vivo ekscitas la junajn spiritojn je la mistere dolora malkontentemo, kiu kvankam similas la dolĉe turmentantan pesimismon de l’pli malnova tempo, sed diferencas de ĝi per la netrankviligebla maldolĉo…”

”Sed pardonu,” ĉesigis la doktoro mem sian klarigon, ”ĉio estas sole la laciga subjektiva meditado…”

”Sed ĝi ne lacigas la homon,” intermetis vigle la arbaristo, kiu aŭskultis kun ne malgranda intereso, ”kiu sian tutan vivon pasigis en la solejo kaj kiu kiel malproksima observanto havas sole malklaran ideon pri la nuna vivoturno. Do mi petas, daŭrigu!”

La doktoro plenumis lian peton.

”La junan kaj la plej junan generaciojn ekscitas la varma sopiro solvi la nekalkuleblajn problemojn, kiujn la pli maljuna generacio herede restigis nesolvitaj al ili. Sed ĵus pro tio, ke la solvo estas ankaŭ nun plejparte sensukcesa, penas la juna kaj la plej juna generacioj trovi la elirejon el la mistera labirinto.

Ili penas esprimi sian opinion pli klare, pli precize aŭ almenaŭ pli kolore kaj pli plastike; ili ekzamenas enigmojn laŭ malnovaj kaj novaj metodoj; ili analizas, eksperimentas kaj ofte enfalas en la novajn enigmojn, kiuj estas pli misteraj kaj pli mistikaj ol la problemo, kiu devas esti solvita…

La kulturo kaj la ideoj pri la mondo, kiujn la pli maljuna generacio restigis al la generacioj juna kaj la plej justa, ne kontentigas plu. La junaj kaj la plej junaj spiritoj sopiras la spiritan regeneracion, la moralan, etikan, eventuale ankaŭ la religian regeneracion – la sociajn, politikajn kaj artajn reformojn…

Unuvorte, la malnova mondo kun siaj ideoj, eraroj kaj antaŭju ĝoj naskas antipation, kontraŭstaron kaj varman netrankviligeblan sopiron, faligi senkompate ĉiujn idolistajn preĝejojn, kiujn aŭ la spirita miopeco aŭ la malvirta krimeco de l’malnova mondo estis konstruintaj por la idoloj de dubebla valoro…

Kaj mia filo, sinjoro arbaristo, estis membro de ĉi tiu pli juna generacio. Li estis unu el tiuj obstinaj, malcedemaj kaj nevenkeblaj pioniroj de l’nova kulturo, kiuj en la kontraŭstaro kaj la principa batalo kontraŭ la malrapide elmortanta mondo malnova konsumiĝas de l’netrankviligebla malkontenteco kaj trovas en ĝi plezuron, kiun eĉ en la situacio plej brila ne donus al ili la konsento kun la heredaĵo de l’malnova mondo.”

La doktoro eksilentis.

”Laŭ tio, sinjoro doktoro,” ekparolis la arbaristo, ”en via filo vi perdis viron tute netakseblan. Sed kio, mi petas, estas laŭ via opinio la kaŭzo de lia memvola morto?”

”Estas malfacile, ĝuste neeble diri!” respondis la doktoro levinte la ŝultrojn. ”La morto de mia filo estas kaj sendube restos enigmo por ĉiam kaj ĝia kaŭzo restos mistero. Unue mi konjektis, ke la krizo okazis ĉe li sekve de l’priskribita lia moderna malsano kaj ke li finis sian vivon en la atako de l’subita senkonscio. Sed kiam mi venis en Prahan kaŭze de lia enterigo kaj eksciis kelkajn detalojn pri la lastaj tagoj de lia vivo, tuj mian cerbon trakuris la konjekto, ke – lian morton kaŭzis sendube – la virino…”

”La virino?” ekkriis mallaŭtigite la arbaristo.

”Jes – la amatino…” aldonis la doktoro. ”Cetere pri la interrilatoj de mia filo kaj lia amatino mi scias nenion gravan kaj neniun mi demandis iam pri tio.

Mi scias sole, ke ili varme amis unu la alian jam antaŭ proksimume dek jaroj, ke ili denove kuniris okaze antaŭ netuta jaro kaj ĵus en kelke da pasintaj monatoj vivis kune kvazaŭ la geedzoj en Praha…

Ĉi tio kompreneble ne faras ilian amrilaton plej bela; sed mi, kiu neniam malhelpis la filon en kio ajn, ĵus pro ĉi tiu fidela amo lia ne ekdeziris malkovri la dolĉan misteron de la filo.

Pri lia amatino mi scias sole, ke ŝia nomo estas Milena (Milena estas slava nomo (Rim. de l’trad.)) kaj ke ŝi amis lin kun la tuta ardo de sia varma animo… Kaj ĝis hodiaŭ mi ne parolis kun Milena eĉ unu vorton.

En la momento, kiam dispremite mi staris apud la malfermita tombo de la filo en la tombejo de Volšany (Volšany (legu Volŝani) = antaŭurbo de Praha. (Rim. de l’trad.)), kaj Milena en la malĝoja ĉarmo de l’sanktulino alvenis ŝanceliĝe kaj en la neespritnebla doloro haltis rekte kontraŭ mi, mi ekrigardis ŝin sole unufoje kaj sekrete, por ne malhonori eĉ per la rigardo ŝian silentan doloron …”

”Via delikateco, sinjoro doktoro, kontraŭ la estaĵo tiel milda,” komencis paroli la arbaristo, ”estas kompreneble rajtigita. Sed Evelino, kiu sen kaŭzoj kaj sen motivoj forlasis sensente sian propran infanon kaj la leĝan edzon, kiuj faris al ŝi nenion malbonan nek per unu vorto, nek per unu rigardo, tiu ĉi furio ŝtonkora meritas nenion alian, ol…”

Jen li subite haltis, sed tuj poste en la plej pasia tono aldonis:

”Ah, ne, ne, sinjoro doktoro! Se tiu virino en ĉi tiu momento aperus ĉi tie – kredu – ke per unu bato de la pugno mi ––”

Sed lia kolero denove moderiĝis tiel subite, kiel ĝi ekflamis.

En tiu ĉi momento aŭdigis sin Kiĉjo.

Jam ĉe la lastaj vortoj de l’arbaristo li estis malferminta senbrue la pordon de la koridoro kaj haltinta sendecide kaj malkuraĝe antaŭ la sojlo. – Nun li ektusis senvole.

Podhradskë, ekvidinte Kiĉjon nur nun, akre demandis lin:

”Kio estas, Kiĉjo?”

La knabaĉo ne respondis, sed vidigante mienon, kvazaŭ li havus ion gravan por diri kaj ĝenus en la ĉeesto de l’doktoro.

La arbaristo do leviĝis kaj proksimiĝis al la pordo.

”Kio okazis?” li demandis kolere.

Kiĉjo aliris kaj diris mistere:

”Sinjoro Floriano – ah, Dio, sinjoro patro – tre plendas…!

Kaj li petas – ke la sinjoro doktoro – por mallonga momento ––”

”Ĉu iu bezonas helpon de kuracisto?” ekparolis la doktoro leviĝante.

La arbaristo mallonge klarigis al li la malfeliĉon de Floriano.

”Nu, ni vidos!” diris la doktoro. ”Sed antaŭe ni devas dediĉi ankoraŭ momenton al la infano…”

Turninte sin post ĉi tiuj vortoj li proksimiĝis al la infanlito en la malantaŭon, serioze esplorante la infanon. Podhradskë farinte signon per la mano, ke Kiĉjo foriru, atendis, ĝis Kiĉjo malaperis. Ŝtelirinte poste al la doktoro kaj haltinte proksimume tri paŝojn antaŭ la lito, senparole, sed kun la mieno de la plej maltrankvila scivolo sekvis la konduton de l’kuracisto.

”Kion vi opinias – sinjoro doktoro – nun?” demandis interrompe kaj mallaŭtigite per la tremanta voĉo la arbaristo.

”Preskaŭ mi timas doni la duonan porcion da medikamento…” respondis la doktoro kun la glacia trankvilo. ”La infano estas tute senfortigita – ĝi ne tusas ja plu… La ĝenerala stato de la malsano estas tiel kriza, ke ĉiumomente oni povas atendi la agonion…”

”Agonion?” ekĝemis malespere la arbaristo.

”Kuraĝiĝu, sinjoro arbaristo!” diris la doktoro: ”Kaj se estas eble, mi petas, montru al mi afable, kie mi povus al la sinjoro adjunkto ––”

La arbaristo rapide aliris al la tablo en la antaŭo kaj prenis la lampon.

”Kaj se la infano estus atakata de la tuso,” diris la doktoro kun la akcento, ”sciigu min tuj pri tio!”

La arbaristo jese ekmovis la kapon.

Poste rapide li alpaŝis kun la lampo al la pordo de l’koridoro, malfermis ĝin kaj per la tremanta voĉo ekkriis en la koridoron:

”Kiĉjo! Rapide lumigu la ŝtuparon! Sinjoro doktoro!…”

Senparole eniris la kuracisto en la koridoron, el kiu eksonis la mallaŭtigite rebruanta sono de liaj malproksimiĝantaj paŝoj.

* * *

En la momento, kiam la arbaristo, staranta sur la sojlo de l’pordo kondukanta al la koridoro kaj turnita dorse al la ĉambro, volis sin turni kaj reveni en la ĉambron, malfermis iu staturo en malseka nigra vesto la pordon, kondukantan el la korto al la ĉambro.

Forta malvarma trablovo turnis sin en la ĉambro kaj momenton estis aŭdata la forta pluvego pli klare, ol kiam la pordo estis fermita.

La staturo, englitinte tra la pordo, kiu en ĝia mano knare ekbruis, pene ĝin fermis kaj haltis apud ĝi senmove, kvazaŭ konsiderante, ĉu antaŭeniri aŭ ne…

La arbaristo eksentinte la glacian trablovon, kiu tuj estingis al li la lampon en la mano, rapide sin turnis kaj brue fermis la pordon.

”Kio okazis? Kial tiu trablovo?” li murmuris, fikse rigardante la mallumon en la ĉambro.

Alirinte singarde en la mallumo ĝis la tablo kaj stariginte sur ĝin la estingitan lampon, li iris singarde en la mallumo de l’tablo al la forno, kie sur la breto kuŝis la alumetoj.

La alumeto en la mano de l’arbaristo ekflamis sole momenton, sed tamen ĉe tiu mallonga ekflamo ekvidis Podhradskë malklaran silueton de l’homa staturo apud la pordo.

”Kio estas tio? Iu estas ĉi tie?” deglitis al li de l’lipoj kun la modera ekmiro, sed sentime.

Momenton li streĉe aŭskultis, sed kiam neniu respondis, li ekkriis:

”Kiu estas ĉi tie?”

Sed kiam denove neniu respondis, alpaŝis la arbaristo al la tablo, ekbruligis alumeton kaj ne levinte eĉ la kapon ekbruligis la lampon, starantan sur la tablo.

Nur poste li ekrigardis al la pordo.

Efektive li ekvidis tie starantan staturon kaj mirigite, sed tamen sentime, li cedis unu paŝon.

Samtempe malleviĝis lia dekstra mano al la maldekstra kokso, kvazaŭ li volus ekkapti la ĉasponardon kaj la maldekstran manon li metis por momento super la okulojn, por vidi pli bone. Sed tuj poste denove li elpaŝis kaj preninte la revolveron, kuŝantan sur la tablo, li tondre ekkriis:

”Kiu estas ĉi tie? Kion vi volas?”

Nur nun li ekvidis, ke apud la pordo staras virino de meza kresko, havanta sur la kapo transĵetitan tute malsekan nigran mantelon, en kiu ŝi estas tiel envolvita, ke oni vidas sole parton de la vizaĝo kaj brilantajn nigrabluajn okulojn…

En tiu momento la virino, subite, kvazaŭ tamen ŝi estus fine decidinta, deĵetis la mantelon kaj rektiĝinte staris kiel statuo kun la kunmetitaj manoj kaj la mieno de l’kortuŝanta, muta petego.

Podhradskë, rekoninte ŝin, cedis mirigite kaj kun la mieno de l’kolero kaj malamo surde ekkriis:

”Evelino!”

”Jes – Evelino…” mallaŭte kaj mole diris la virino per la tremanta voĉo.

La arbaristo, al kiu la apero de l’edzino de lia filo tuj klarigis ĉiujn supozitajn halucinaciojn de liaj homoj, sed ankaŭ tiujn de l’doktoro, staris momenton senmove en la muta ekmiro, vidigante en la vizaĝo fortan animan batalon.

Sed la delikata, petanta rigardo de l’virino iom post iom tamen komencis lin senarmigi.

La mieno de l’kolero kaj malamo, kiun vidigis lia vizaĝo, kiam li rekonis Evelinon, cedis malrapide al la mieno de l’kompato.

”Pardonu, sinjoro patro!…” eksonis post kelka tempo malkura ĝe kaj timeme la dolore tremanta voĉo de Evelino.

”Pardoni?” rediris duonkompate la arbaristo. ”Mi ne scias, kion pardoni…”

”Pardonu!” ŝi ripetis ŝanceliĝe kun la plej kortuŝanta akcento de l’peto. ”Kie estas – Václav” (Václav estas slava nomo; legu Vaclav, kun la akcento sur la unua silabo. (Rim. de l’trad.)).

”Mia filo?” demandis surde la arbaristo.

”Mia –?” aldonis Evelino, sed ne ŝi finis, ĉar la arbaristo malafable interrompis ŝin:

”Li ne estas ĉi tie!”

”Tio estas tute neebla!” kontraŭdiris Evelino. ”Dum tri tagoj kaj preskaŭ tri noktoj mi vagas en la arbaroj ĉirkaŭ la ĉasdomo, por kuniri kun Václav. Václav laŭ ĉio dum la tri tagoj ne forlasis la ĉasdomon, Václav estas ĉi tie…

La arbaristo respondis decide:

”Kaj se eĉ li estus ĉi tie – laŭ kia rajto ci kuraĝas transpaŝi la sojlon de tiu ĉi domo?”

”Pardonu!” ekĝemis dolore la edzino de Václav. ”Mi alvenas kun la dispremita koro, malfeliĉa, pentofaranta Magdaleno, por ke mi sur genuoj petu de Václav pardonon de mia peko…”

”Malfeliĉulino!” ekkriis pasie la arbaristo; sed tuj li aldonis en la dolora tono:

”Kun Václav ci kuniros plu neniam!”

”Pro ĉio, kio estis iam kara al vi, mi petas vin,” insiste petegis Evelino, ”venigu al mi Václavon!… Aŭ almenaŭ diru al li, ke mi estas ĉi tie – ke mi revenas –.”

”Mi ne povas.”

”Ĉu li estas malsana?”

”Ne estas. Sed la infano – la infano malsanas ––”

”Pro la kompato de Dio – mia infano?” ekkriis Evelino malespere kaj ŝia rigardo rondiris sovaĝe en la ĉambro.

Sed ĉar de la loko, kie ŝi ĵus staris, ŝi ne povis vidi en la malantaŭo la infanliton, kiun kovris la paravento kaj la duone disigita pordokurteno, ŝi denove tuj rekonsciiĝis.

”Mi vidis ja ĝin antaŭhieraŭ de malproksime kelkajn fojojn.

Ĝi estis sana kaj freŝa…”

”Kaj tamen la infano malsanas,” aldonis malĝoje la arbaristo.

Evelino ekĝemis dolore:

”Ah, Dio, Dio – do mia antaŭsento tamen ne trompis min… Kiam proksimume antaŭ duonhoro mi ekvidis de la tri krucoj sur la senarba deklivo kaleŝon alveturantan de l’urbo al la ĉasdomo, mi ekpensis tuj, ke en tiel malfrua tempo nokta ĝi povas esti sole kaleŝo de l’kuracisto. Kaj kiam mi rememorigis min, ke Václav dum tri tagoj ne forlasis la ĉasdomon, ekregis min terura antaŭsento, ke estas li, kiu malsanas. Kaj kiel jam hieraŭ en la nokto, mi ŝteleniris ankaŭ hodiaŭ – antaŭ momento kun la morta timemo, ke iu hundo perfidos min per la bojado aŭ alimaniere, en la korton ĝis la fenestro por tute konvinkiĝi, se estos eble. Sed kiam el nenio, kion mi povis sekrete vidi tra la fenestro, mi povis konvinkiĝi pri la vero, mi kuraĝis fine ––”

Evelino falis sur la genuojn kaj kunmetinte la manojn rigardis kun la mieno de plej kortuŝanta muta peto la okulojn de l’arbaristo, kiuj subite ekbrilis de la kolero.

Ekkoleriĝinta Podhradskë por momento estis en embarasoj.

La muta peto de l’ĉarma pentofarantino, kiel ŝajnis, tamen senarmigis lin.

La mieno de l’pasiemo, kiun vidigis lia brune ruĝiĝinta viza ĝo, jam jam transiĝis en la mienon de l’eldevigita kompato.

Senvole li cedis rapide, sed tuj poste, ŝajne senkaŭze, denove ekflamis lia kolero.

Li elpaŝis rapide kaj haltinte senpere apud Evelino, levis la dekstran manon por bati…

”Batu! Batu!” ekĝemis Evelino kun la senmezura sindoneco.

La pasiiĝinta arbaristo, kvazaŭ embarasite denove cedis, kaj lia levita mano falis.

”Batu – piedbatu min!” singultis Evelino en la plej forta animdoloro. ”Faligu min kiel hundon kaj mallongigu tiamaniere miajn terurajn animturmentojn. Sed antaŭe diru al mi, kie estas mia edzo?…”

”Plenumiĝu cia peto!” respondis subite la arbaristo, preskaŭ kun la malvarma kategorieco. Kaj post la momento akre kaj severe li ordonis:

”Leviĝu!”

Poste li trairis laŭlarĝe la ĉambron, kaj iom pli trankvile komencis la parolon, dirante:

”Se ci estus alveninta, Evelino, antaŭhieraŭ aŭ hieraŭ aŭ almenaŭ hodiaŭ antaŭvespere, eble – pro la infano – mi estus pardoninta cin… Sed nun – nun la infano ne bezonas plu la patrinon…”

”Oh!” ŝi ekĝemis malespere.

”Sed mi ne volas esti pli kruela, ol estis ci mem kontraŭ mia filo kaj la propra infano!” daŭrigis la arbaristo. ”Mi ne volas juĝi cin sen la esploro. Mi volas doni al ci okazon, por senkulpigi cin.”

Evelino, penante esti pli trankvila, diris mallaŭte, duone por si:

”Evelino mensogis neniam…”

”Estas vere!” respondis la arbaristo, kiu tamen ekaŭdis la vortojn. ”Ĝis nun oni ne kaptis ŝin mensoganta. Sed tiun ĉi fojon la sincera konfeso estos tamen malfacila al ŝi… Parolu!”

Evelino pene ŝanceliris al la seĝo kaj falinte sur ĝin, kovris la vizaĝon per la ambaŭ manoj.

”Aŭdu, Evelino,” ekparolis li post kelke da sekundoj pli paci ĝeme. ”Ĉiu, kiu nun vidus cin tiel dispremita, apenaŭ rezistus kompaton. Sed mi estas kaj restos koncerne cin la severa kaj justa juĝanto.”

”Mi ne scias – mankas al mi la vortoj.,” komencis Evelino reveme. ”Sed se mi devas la ĉefan kaŭzon de mia foriro almenaŭ montri, do mi ne trovas alian vorton, ol – dankemon…”

”Dankemon?” rediris surprizite la arbaristo. ”Jes, patro – dankemon, aŭ se vi volas, subitan ekflamon de l’stranga, nekomprenebla, neesplorebla kaj samtempe nerezistebla sento, kiu ekregis mian tutan estaĵon kaj kiu ne estis malsimila al la sento de l’dankemo…”

”Ci parolas enigmojn!” intermetis la arbaristo, ne povante rezisti ian malklaran impreson.

”Dankemon, senfinan dankemon al la homo, al kiu mi ŝuldas mian spiritan regeneracion,” daŭrigis Evelino; ”al la homo, kiun mi antaŭe amis pasie kaj kies memoro estos ĉiam sankta al mi; al la homo kun la sendifekta karaktero, malofta talento kaj profunda sento, kiu faris el mi tion, kio mi ĵus estas: virinon kun la senantaŭjuĝa aŭtopsio pri la mondo, virinon, kiun vi, patro, antaŭe amis tiel arde.”

”Ĉesu!” intermetis la arbaristo severe. ”Ĉu ci volas fari laŭdindan virton el la plej peka faro, kiun oni povas pensi pri la edzino kaj patrino?”

”Ne, patro! Sed diru mem – ĉu vi trovis ĉe mi dum tiu tuta tempo, dum kiu mi vivis kun vi sub unu tegmento, almenaŭ unu solan eraron, pro kiu vi povus min almenaŭ nur patre admoni?

Ĉu mi ne estis sincera kaj varme amanta edzino de via filo?

Ĉu mi ne estis afabla kaj bona patrino de mia infano?

Ĉu mi ne estis, patro, tiu bofilino, al kiu antaŭe vi mem konfesis multajn fojojn, ke ŝi kreis paradizon el via malgaja solejo kaj malĝoja hejmo?”

”Estas vere; mi ne povas koutraŭstari ciajn vortojn!” jesis la arbaristo iom surprizite. ”Sed tamen ci perfidis senhonte edzon kaj cian infanon.”

”Ne, patro! Mi ne perfidis ilin! Via filo sciis pri la senmezura ofero, kiun mi faris pro dankemo…”

”Ne, ne, tio ne estas ebla!”

”Kaj tamen estas tiel!” daŭrigis Evelino. ”Via filo ne estis kaj ne estas viro antaŭjuĝa. Nia reciproka interrilato estis tiel pura, tiel natura, ke inter ni ne estis eĉ la ombro de l’mensogo kaj malsincereco. Kaj kiel mi konis vian filon kaj lian pasintaĵon, tiel ankaŭ li konis la mian kaj min mem ĝis la plej sekretaj anguloj de l’animo.

Kaj pro tio li sole povas kaj scias taksi senantaŭjuĝe la faron, kiu laŭ la juĝo de l’mondo estas nepardonebla peko; sed laŭ lia propra juĝo ĝi ne estas kaj ne povas esti io alia, ol la tute natura kaj pro tio la necesa sekvo de mia estaĵo kaj ĝia pasintaĵo – aŭ, se li tamen malgraŭ tio volus juĝi laŭ la ekzemplo de l’mondo, sole la negrava eraro.”

”Kredu,” rimarkigis malice la arbaristo, kiam Evelino eksilentis por momento, ”ke la pli bonan senkulpigon de l’peko eĉ la diablo ne scius elpensi!”

”Kaj tamen, patro, ĉio estas tiel simpla kaj natura!” daŭrigis Evelino. ”Certe vi memoras ja ankoraŭ, ke mi rakontis ankaŭ al vi sentrompe vere kaj sincere mian pasintaĵon. Mi estis, kiel vi scias, filino de tiel nomata pli altranga familio oficista, ricevinta la kutiman tradician edukon. En la deksesa jaro estis al mi la tasko de l’homo kaj sekve ankaŭ tiu de l’edzino kaj patrino la plej sekreta mistero – ĝis subite, tute okaze, mi renkontis junan homon… Kaj en mia animo komencis tagiĝi…”

”Mi scias, mi scias!” jesis la arbaristo.

”Vi scias, patro, ke unuavide li ŝajnis studento kiel cent aliaj, sed lia karaktero estis tiel neriproĉinda, lia koro tiel pura kaj lia spirito tiel milde pripensema – unuvorte, li estis viro, kiun mi amis kun la tuta ardo de mia animo kaj kiu ripetis ankaŭ mian amon…

Kaj ĉion ĉi sciis kaj scias, patro, ankaŭ via filo.

Kiam mi konatiĝis kun li, mi konfesis al li tute sincere mian pasintaĵon. Mi diris al li ankaŭ, ke nin disigis la situacio sociala.

Kaj kiam poste via filo, kiun mi arde ekamis, proponis al mi la manon, mi ne kaŝis antaŭ li la eblan krizon: nome, se la objekto de mia unua amo, kvankam post la jaroj, aperus denove antaŭ mi, ke sendube malfacile mi rezistus la ekflamon de la plej forta, plej varma sento, aŭ la ekflamon de l’peka pasio ––”

”Kaj kiam fine tio okazis,” intermetis denove pli riproĉe kaj pasie la arbaristo, ”ci neniigis ciajn sanktajn devojn de l’edzino kaj patrino kaj forkuris kun la amataĉo! En la brakoj de l’amato ci plenmezure trinkis la pokalon da peka volupto ––”

”Ne, patro, ne!” kontraŭstaris Evelino. ”Mi ne disiĝis kun via solejo kaj kun vi ĉiuj sensente, sed post la kruela, senmezura batalo inter du devoj: inter la simpla devo de l’edzino kaj patrino kaj la mistere nerezistebla devo ne fariĝi maldanka al la viro iam tiel freneze amata kaj nun tiel senmezure malfeliĉa…”

”En la pasinta aŭtuno, dum la lastaj ĉasoj,” konfesis plie sincere Evelino, ”li estis inter la invititoj. Unuan fojon kaj denove okaze mi renkontis lin sola apud tri krucoj sur la senarba deklivo kaj mi konfesas, ke tiu ĉi unua renkonto naskis en mi multe pli malfortan eksciton de l’sento, ol mi timis.

Sed post la interŝanĝo de kelkaj vortoj ekregis min febra maltrankvilo. En mia iama amato mi rekonis viron ŝajne tute sanan korpe, sed malsanan anime.

La iam plej malcedema, plej batalema spirito, kiu ne timis provojn, solvi problemojn plej enigmajn, vidigis turmentan, senfortigan premitecon kaj bedaŭrindan lacecon.

Anstataŭ homo, iam sopiranta la lumon plej brilan, la veron plej senantaŭjuĝan, staris antaŭ mi homo vundita en la interno de l’animo, homo, kies tuta estaĵo estis rompita, unu el tiuj bedaŭrindaj, en la konvulsioj de l’prudento kaj sento, dolore kurbiĝantaj animoj, kiuj en la labirinto de l’enigmoj trovas nenian elirejon, kiuj trovas savon en nenio, ol en la eterna trankvilo, kiun donas al ili sole – la tombo…

Kaj kiam mi rememorigis min, kiel malofta kaj promesplena talento de tiu bedaŭrinda viro estis jam preskaŭ tute neniigita de la malfavoro de l’cirkonstancoj; kiam mi rememorigis min, kion mi ŝuldas al tiu homo kaj kiam mi ekkonis, ke li ankoraŭ nun amas min kiel min amis antaŭe, tiam elsaltis el la ĥaoso de l’sentoj, kiuj ekregis min, la sento de l’senmezura kompato…

Kaj pli frue, ol mi atendis, trakuris mian animon la nerezistebla penso: ke estas mia devo, provi, se estos eble, la animan resanigon de l’homo, tiel talenta kaj samtempe tiel bedaŭrinda…

”Tiel kaj neniel alie, patro,” finis Evelino sian konfeson, ”okazis ––”

”Ke ci forkuris el la hejmo,” intermetis moke la arbaristo, ”kaj provis… Kaj cia provo,” li aldonis en la tono pli moka, ”sendube sukcesis – ĉu ne vere?”

Evelino turnis malĝoje la kapon.

”Kaj ĉu ci volas per ĉi tiu nekredebla fablo sankcii cian teruran kulpon kiel la plej puran virton?” daŭrigis la arbaristo, kiu la lastajn vortojn aŭskultis ŝajne trankvile kun la krucitaj manoj.

”Vi agas maljuste kontraŭ mi, patro, se vi konjektas, ke mi volas kiel ajn seukulpigi mian faron,” senkulpigis sin Evelino per la tono kaj la motivoj ĉiam pli konvinkaj. ”Mi scias kaj konfesas, ke en la nerezistebla atako de l’sento de l’dankemo kaj la unua amo subite denove ekflaminta mi pekis kontraŭ miaj devoj de l’edzino kaj patrino.

Sed krom la devoj, kiuj devenas de la firmaj rilatoj socialaj, ni virinoj havas ankoraŭ naturajn devojn de l’spirito kaj la koro, kiujn rezisti estas tiel malfacile ofte ankaŭ neeble, kiel batali kontraŭ la neŝanĝeblaj leĝoj de l’naturo.

Estas vere – ke ekzistas ankaŭ virinoj, kiuj rezistis en la plej delogaj situacioj, kion unuj nomas virto, la aliaj heroeco.

Sed ili ne estas pravaj.

La devoj de l’spirito kaj la koro estis ĉe la edzinoj kaj patrinoj, kiuj sukcesis tion fari, jam de longe dispremitaj de la devoj konveniencaj (Konvenienco = sluònost, Konvenienz, convénience, convenance, convenienza.). Ilia iama amo estis jam longe estingiĝinta, aŭ ĝian lokon estis okupinta – la malamo. Tiuj do povas facile rezisti…

Sed ĉe mi, patro, estis tute male. Mi amis la viron de mia unua amo kaj ankaŭ estante edzino de via filo amas lin kun la tuta ardo de mia koro ––”

”Kaj pro tio ci oferis,” intermetis moke la arbaristo, ”la leĝan edzon kaj cian propran infanon, por ke ci povu trankviligi cian voluptemon –?”

”Ah, patro, patro – ne ŝiru mian dispremitan koron per la moka ironio de sensenteco!” petegis Evelino ĉiam pli pasie.

”La senmezura doloro, kiu mordas mian koron kaj ne ĉesos ĝin mordi ĝis la fino de la vivo, estas pli ol la plej kruela puno pro tio, ke mi ne rezistis la plej fortan kaj la plej nerezisteblan devon, kiu ordonis al mi, ke mi oferu min… Mi faris tiun oferon esperante, ke mi savos tiun viron de la pereo, kaj dume ––”

”Kiam la amataĉo forpuŝis kaj forĵetis cin,” intermetis la arbaristo kun la mallaŭtigata moka rido, ”ci alvenas, por denove ruze enŝteliĝi en la koron de l’trompita, perfidita edzo ––”

”Ne, ne, patro!” defendis sin Evelino ĉim pli pasie kaj tamen kun la kortuŝanta konvinko. ”Mi alvenas, por fari sinceran konfeson al mia edzo, por peti sur la genuoj pardonon de mia granda peko kaj ankaŭ permeson, ke mi povu denove fariĝi patrino de lia kaj mia ido… Kaj kredu, patro, se anstataŭ vi aŭskultus min via filo Václav ––”

”Václav ne povas cin pardoni!” respondis serioze la arbaristo kaj kun la dolora ekscito li aldonis: ”Václav estas – mortinta!”

”Mortinta?” ripetis Evelino apatie, kvazaŭ ŝi ne komprenus la sencon de l’vorto.

”Kaj ĉu ci eĉ ne ektremos?” ekparolis Podhradskë severe.

”Mia Václav – vi diras, patro – mia Václav, estas – mortinta?” demandis Evelino ne kredante kaj tamen kvazaŭ ŝi estus jam almenaŭ duone kompreninta.

”En la tombejo de Doubrava (Nomo de proksima vilaĝo. (Rim. de l’trad)) ci trovos lian tombon…” eksonis la respondo en la tono eliranta kvazaŭ el la tombo.

”Oh,” ekĝemis Evelino malespere kaj leviĝinte ŝi rigardis ĉirkaŭe, kvazaŭ antaŭsentante teruran katastrofon.

”Pro la kompato de Dio – patro!” ŝi ekriis en la plej forta atako de l’doloro, starante rektiĝinte kaj senmove kvazaŭ rigida.

”Jes, ĉi tie per la kuglo de tiu ĉi revolvero li traboris al si la kapon,” finis la arbaristo per la simplaj vortoj la priskribon de l’terura katastrofo. ”Kaj lia sango ĝis nun ne estas forigita de la tablo… Rigardu!”

”Li estas mortinta!” ekriis Evelino per la voĉo tiel sovaĝa, ke ankaŭ la arbaristo eksentis froston.

Ŝia vizaĝo vidigis senmezuran malesperon. Ŝi falis kvazaŭ senfortigita sur la seĝon, sed post la momento ŝi denove leviĝis kaj kun la forta, sed dolora pasiemo demandis:

”Kaj la infano? Kie estas mia infano?”

La arbaristo ŝanceliĝis ankoraŭ momenton rekte respondi, sed kiam la mieno de Evelino vidigis la doloron plej grandan, li montris per la mano la malantaŭon kaj surde aldonis:

”Ĝi mortas.”

Kun terura ekkrio ŝi leviĝis kiel morte vundita leonino kaj volis kuri en la malantaŭon.

”Haltu! Nek unu paŝon!” tondre ekkriis brutale la arbaristo, barinte al ŝi la vojon.

”Kompaton! Kompaton!” ŝi petegis kun la plenda malespero etendante la manojn. ”Pro ĉio, kio estis al vi, patro, iam plej kara.,” ŝi balbutis kaj volis denove kuri en la malantaŭon.

Sed la arbaristo brutale forpuŝis ŝin kaj preninte la revolveron de la tablo apud la fenestro direktis ĝin al Evelino.

”Nek unu paŝon,” li tondre ekriis kun la plej maldelikata brutaleco, ”se ci ne volas, ke ankaŭ mi faru mortigon… ”

En muta malespero ŝi ŝanceliris returne. ”Por ci la infano estas – mortinta!” li aldonis surde mallevinte la manon kun la revolvero.

En tiu momento en la koridoro eksonis bruo de personoj, malsuprenirantaj la ŝtuparon kaj mallaŭtigataj voĉoj.

Post la pordo eksonis la voĉo de Kiĉjo:

”Ĉi tien, sinjoro doktoro – mi petas… ĉi tien – dekstren!”

”Ah, la doktoro revenas!” ekparolis la arbaristo kaj rapide turnis sin al Evelino.

”Alvenas fremda homo,” li diris kun la akcento sur la vorto ”fremda” kaj kun la patosa imperativo aldonis:

”Kaj tial – silentu!… Ĉu ci komprenas?”

Podhradskë volis iri renkonte al la revenanta doktoro, sed apenaŭ li faris unu paŝon, malfermiĝis la pordo kaj Kiĉjo, enlasinte la doktoron, portantan sian mankonfreton, en la ĉambron, senparole fermis denove la pordon.

Nur nun ekiris ankaŭ Podhradskë.

La kuracisto, ne rigardinte ĉirkaŭe, metis la kofreton sur la lokon, kie ĝi antaŭe staris kaj tuj raportis:

”La vundo de l’sinjoro adjunkto ne estas danĝera. Sole malgranda degrato de la haŭto, sed tamen sufiĉe dolora…”

Sed kiam fine li ekrigardis la arbariston, li ne povis nerimarki lian nenormalan staton.

”Kio estas, sinjoro arbaristo?” li demandis kun modera nuanco de l’zorgemo ekrigardinte al la malantaŭo.

”Ĉu nia malgranda paciento ––?”

Kaj kiam li faris unu paŝon al la malantaŭo, li ekvidis la virinon post la arbaristo.

”Pardonu, sinjoro arbaristo!” li diris senkulpigante sin. ”Ni ne estas solaj… Vi havas ja viziton…”

”Jes, viziton ––,” ripetis la arbaristo kvazaŭ en embarasoj.

En tiu momento Evelino mallevis la manojn, per kiuj ŝi estis kovrinta la vizaĝon.

”Milena!” (Milena estas slava baptnomo virina. (Rim. de l’trad.)) ekkriis mallaŭtigite la kuracisto kaj rapide aliris al ŝi.

”Ĉu vi konas Evelinon?” demandis mirigite la arbaristo.

”Evelinon? Ne!” respondis la doktoro. ”Ŝi estas Milena de mia filo…”

”De via filo?” ripetis la arbaristo estante treege surprizita kaj ne povante ekregi sin li turnis sin kun pasia severeco al Evelino:

”Malfeliĉulino! Ĉu ci kaŭzis ankaŭ la morton de filo de la doktoro? Parolu!”

Evelino, leviĝinte kun la streĉo de ĉiuj siaj fortoj, per la malklara kaj tamen tremanta voĉo respondis unue al la doktoro:

”Mia nomo ne estas Milena, sinjoro doktoro, sed Evelino…

Sole via filo min nomis Milena…”

”Jes, jes!” konsentis la doktoro.

”Kaj mi,” aldonis Evelino kun la malkuraĝa senespero, ”ne kaŭzis – la morton de via filo ––”

”Mi scias, mi scias –” diris la doktoro. ”Kaj – mi scias ankaŭ, kion vi faris por li… Kaj pro tio,” li aldonis kun la kortuŝanta dankemo, ”akceptu por la senekzempla ofero, kiun vi faris por li en la lastaj tagoj de lia vivo, almenaŭ nun, kiam ni neatendite renkontas unu la alian, mian plej sinceran dankon!…”

Poste li premis ŝian manon.

Podhradskë kolere rigardis tiun neantaŭviditan scenon.

Kiam la doktoro finis la parolon kaj premis la manon de Evelino, la arbaristo ekregante sin cedis unu paŝon.

La kuracisto turnis sin al li.

”La severa moŝto – la morto – sinjoro arbaristo,” li diris kun la akcento de l’kortuŝanta peto, ”pacigas ankaŭ Ia malamikojn nepacigeblajn. Kaj tial mi esperas, ke ankaŭ vi, en tiu ĉi fatala momento jam pro la infano ––”

”Neniam!” tondre ekkriis obstine la arbaristo ne atendinte, ĝis la kuracisto finos la parolon. ”La infano estas kaj restos por ŝi mortinta…”

Evelino ekĝemis malespere kaj dispremite falis denove sur la seĝon.

En tiu ĉi momento la infano sur la lito en la malantaŭo konvulsie ektusis.

”Ah, la paciento!” rememorigis sin la kuracisto pri sia devo kaj rapidis en la malautaŭon.

Samtempe leviĝis ankaŭ Evelino kaj elpaŝis post la kuracisto.

”Halt’! Nek unu paŝon!” tondre ekkriis la arbaristo kaj en la atako de plej forta kolero per la pugno faligis ŝin teren.

Evelino falis, kaj la arbaristo rapidis en la malantaŭon, kie la doktoro starante apud la infanlito rigardis esplore la infanon.

”Ĉu eble mi povus, sinjoro doktoro?” demandis la arbaristo kun la servemo de frenezulo:

”Ne, ne!” respondis la kuracisto kun la imperativa kategorieco.

”Tio ne estas por laikoj! Vi faros pli bone,” li aldonis mallaŭtigite, ”se vi kunigos la pordokurtenojn, por ke la patrino ne vidu la lastan teruran batalon…”

”La teruran batalon?… Do tamen la lastan batalon!” trakuris la animon de l’arbaristo, kiam li mekanike plenumis la ordonon de l’kuracisto.

Poste li staris momenton kvazaŭ subite dispremita post la kunigitaj pordokurtenoj, poste li rapide sin turnis kaj ŝanceli ĝe trairinte la ĉambron laŭlarĝe li haltis antaŭ Evelino, kiu dume leviĝis de la tero kaj senatente rigardis, kio okazas antaŭ ŝi.

Dum kelke da minutoj neniu ekparolis.

La turmenta silento estis interrompata sole de plenda bruo de l’ventego el ekstere, kie la uragano jam videble laciĝis, kaj de sufoke konvulsia tusado de l’infano el la malantaŭo post la pordokurtenoj.

Evelino, starante en la muta malespero antaŭ la arbaristo, havis atenton por nenio ĉirkaŭ si.

Subite ŝi denove rekonsciiĝis.

Kunmetinte la manojn ŝi ekĝemis:

”Pro la kompato de Dio, patro, lasu min iri al la infano!”

”Neniam!” respondis la arbaristo surde, sed kun la kategoria severeco.

”Kompaton – kompaton!” balbutis malespere Evelino post mallonga paŭzo.

En tiu momento la doktoro disigis la pordokurtenojn kaj eliris.

Podhradskë alproksimiĝis rapide kaj kun la timema avideco demandis:

”La infano?!”

”La lasta medikamento efikis!” raportis mallaŭtigite la kuracisto.

”La forta, intence kaŭzita atako de konvulsia tuso liberigis la traĥeon de la sufokanta muko kaj la spiro estas libera…

La infano pasigis feliĉe la krizon kaj nun estas la espero ––”

”Vi do opinias, sinjoro doktoro –?” demandis la arbaristo nekredante ankoraŭ.

”Ke mi esperas la resaniĝon!” intermetis la kuracisto. ”Mia tasko estas finita; sed nun, sinjoro arbaristo, la plua zorgo pri la infano apartenu al la patrino…”

”Al la patrino?” rediris surde la arbaristo konsiderante, sed tuj poste li aldonis kategorie:

”Ne, ne – neniam!”

”Ĝi ne estas mortinta! Ĝi resaniĝas!” ekĝojegis Evelino en la subita ĝojiĝo.

”Mami – mami!” ekkriis sible la infano en la lito kvazaŭ ĝi estus rekoninta la voĉon de l’patrino kaj post la momento, kiam neniu respondis, ĝi vokis plue:

”Avĉjo! Mi aŭdis mami…”

”Ĉu vi aŭdas? La infano vokas la patrinon!” turnis sin la kuracisto al la arbaristo.

”Kie estas mia mami?” vokis denove la infano en la lito.

”Avĉjo, avĉjo! Venigu al mi mami!”

Evelino, kiu momenton staris rektiĝinte kaj senmove, kvazaŭ ŝi ne komprenus, kio okazas, falis denove sur la genuojn kaj kunmetinte la manojn por ia muta peto fiksis la rigardon nebuligitan de la larmoj sur la arbariston.

Sed ankaŭ nun la arbaristo restis nedecidigebla.

La kuracisto provis ankoraŭ unufoje rompi lian obstinon.

”Pardonu,” li diris, ”almenaŭ pro la memoro de l’malfeliĉa viro, kiu certe mem pardonus en tiel kriza momento ––” pardonu pro la memoro de via filo!..”

”De mia filo?” ripetis la arbaristo subite per la kortuŝanta mola voĉo kaj post la momenta animbatalo kovrinte al si la vizaĝon per la mano, li aldonis kun la eldevigita paciĝemo:

”Mi pardonas!”

Evelino salte leviĝis kaj kun la ĝojega ekkrio kuris en la malantaŭon…

Apud la infanlito ŝi falis, sed tuj denove leviĝis kaj kun la mieno de senmezura feliĉo kliniĝis super la lito…

La doktoro, kiu kun la kompata intereso rigardis tiun scenon, turnis sin al la arbaristo:

”Tian neantaŭviditan ŝanĝon, kredu, mi mem ne atendis…

Sed la perfekta feliĉo, kiun alportis iam al vi tiu ĉi virino, revenos neniam plu al vi en la ĉasdomon…”

”Jes, ĝi ne revenos!” rimarkigis maldolĉe la arbaristo, mallevinte la manon de l’vizaĝo…

”Sed kredu,” aldonis la doktoro, ”ke tiu ĉi pentofaranta Magdaleno fariĝos tia patrino al la infano, kia ŝi antaŭe laŭ sia karaktero neniam fariĝus sen la terura kulpo, je kiu ŝi pentofaras ––”


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.