La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


Rakontoj

Aŭtoro: Jakub Arbes

©2026 Geo

La Enhavo

J. ARBES

Jakub Arbes, unu el la plej gloraj verkistoj ĉeĥaj, naskiĝis en Smíchov (legu: Smiĥov) 12an de Junio 1840. Fininte la studadon en la teknika lernejo de Praha, li fariĝis redaktoro de ĉefaj ĵurnaloj ĉeĥaj (1866 ĝis 1877). De l’jaro 1879 li vivas sole por la literaturo.

De tiu tempo li verkis serion da romanoj, romanedoj, noveloj kaj rakontoj, krom diversaj tradukoj kaj artikoloj por la politikaj ĵurnaloj. Tiujn verkojn nuntempe eldonas la firmo J. Otto en Praha. La nombro da eldonitaj volumoj atingis jam la numeron 25. Suferinte mizeron en sia junaĝo, J. Arbes havis ĉiam la koron malfermitan por la suferoj kaj mizeroj de l’popolo. Pro tio en siaj verkoj li solvas problemojn socialajn kaj batalas kontraŭ la persekutantoj kaj premantoj de l’malriĉuloj, kontraŭ la neniigantoj de l’spirito kaj la korpo.

Arbes skribis ĉiam pri la vivo reala kaj ankaŭ tie, kie la romano aŭ rakonto estas fonditaj sur scenoj ŝajne misteraj kaj fantaziaj, oni povas ĉion nature klarigi per la trankvila prudento.

En siaj verkoj Arbes kunigas filozofon kun la filantropo kaj batalanto por la rajtoj de l’homaro.

Sed la ĉefa merito de Arbes restos por ĉiam tiu fakto, ke krom la sociala romano li kreis ankaŭ tute originalan specon de l’bela literaturo – siajn karakterizajn romanedojn, kiuj rezervis al li la unuan lokon inter la ĉeĥaj verkistoj. La romanedoj:

Newtonù mozek (La cerbo de Newton), Svatë Xaverius (Sankta Ksaverio), Zázraâná madonna (Mirakla madono), Prvni noc u mrtvoly (La unua nokto ĉe la mortinto), Akrobati (Akrobatoj), Sivookë démon (Grizokula demono), Poslední dnové lidstva (La lastaj tagoj de l’homaro), Vymírající hæitov (Elmortanta tombejo), Kandidáti existence (Kandidatoj de l’ekzisto) estas verkoj vere klasikaj, vera kaj daŭra monumento por la tuta estonteco.

La ĉeĥa akademio por la arto kaj scienco nomis lin honora membro; sed la plej bona rekompenco de Arbes estas la ĝenerala estimo kaj amo, kiujn li ĝuas ĉe la tuta ĉeĥa publiko ne sole pro siaj meritoj literaturaj, sed ankaŭ pro siaj personaj ecoj, noblaj penso kaj koro, liberpensa freŝa spirito kaj rekta, sincera karaktero.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.