La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VERDA KORO

Aŭtoro: Julio Baghy

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 4: Leciono en la parko

Estas bela varma tago. La vetero donas bonan humoron al la homoj, kiuj deziras promenon en la «urba parko». Nu, parko ĝi ne estas. La ne granda ĝardeno kuŝas malantaŭ la Popola Domo. Ĝiaj maljunaj arboj havas verdan veston. Flav- kaj ruĝkoloraj floroj petas atenton de la okuloj kaj ankaŭ akvon petas de tiu, kiu faris la tutan mondon. Nun la mallarĝaj promenvojoj estas orfaj; lacaj homoj ne sidas sur la malnovaj benkoj sub la arboj.

Hodiaŭ estas grava tago en la urbo. La nomo de tiu ĉi tago havas ruĝan koloron en la rusa kalendaro. Sed nun ne sole en la kalendaro estas ruĝa koloro. Ankaŭ la domoj havas ruĝan veston, ankaŭ la koro de la homoj havas ruĝan senton. Granda politika kunveno estas en la Popola Domo.

La gelernantoj de la kurso staras antaŭ la pordo. La rusa politiko ne interesas ilin. Ili ne estas rusoj. Nur sinjorino Bogatireva kaj du el la gimnaziaj lernantinoj: fraŭlinoj Smirnova kaj Tkaĉeva. La politiko ne estas sinjorina afero kaj la knabinoj ne komprenas ĝin. Nur sinjoro Kuratov, la maljuna poŝtoficisto pensas pri ĝi, sed li apartenas al malnova mondo. La nuna politiko ne plaĉas al li. Li ne parolas pri tio. Li servas fidele en la kontoro.

— Revoluciaj tempoj — li diras — kaj en tiuj tempoj la homoj ne scias, kion ili vere deziras. Hieraŭ estis unu caro. La soldatoj deziris bonan sanon al la caro: hodiaŭ estas multaj caroj kaj la soldatoj deziras la samon al multaj caroj. Mi aŭdis, kiam oficiro diris al la soldatoj: «La caro jam ne estas caro». Bone! Egale! Kaj kiam la soldatoj marŝis en la kazernon, ili kantis la caran himnon. Novan kanton ili ne havis. Al mi estas egale, ĉu caro, ĉu caroj. Nur estu homa kompreno! En la revoluciaj tempoj estas homoj, kiuj havas kaj havis diversajn kolorojn. Tian koloron, kian deziras la politiko de la tago. Ili estas kameleonoj. Mi ne havas koloron.

— Nu, sinjoro Kuratov, vi ne diras la puran veron. Ankaŭ vi havas koloron, kiun vi pli ŝatas. Via koloro estas la verda. Ĉu ne? — Per tiu parolo fraŭlino Smirnova tuŝas malfortan punkton de la maljuna sinjoro.

— Ĉu la verda koloro? — kaj Kuratov longe restas sen vortoj. — Nu, jes! Vi ne malbone parolis. Vere, la verda koloro plaĉas al mi… Sed, gesinjoroj, ĉu ni staru ĉi tie?

— La sinjoro instruisto ne venis. Ni atendu! Ankaŭ Iĉio Pang kaj lia amerika amiko ne ĉeestas. Ni atendu! — kaj en la vortoj de Marja Bulski estas sekreta peto.

Kuratov jese respondas per la kapo. Sinjorino Bogatireva havas proponon, kiun la gesinjoroj akceptas.

— Ni iru en la parkon — ŝi diras. — Sinjoro Lekko, atendu ĉe la pordo de la ĝardeno. Mi estas laca. Hodiaŭ mi laboris multe en mia hejmo. Nu, ĉu bone?

— Jes, jes! Ni iru en la parkon! Kiu deziras promenon, tiu promenu; kiu deziras sidon, tiu sidu sur la plej longa benko — kaj per tio fraŭlino Tkaĉeva prezentas la deziron de la gelernantoj.

— Nu, bone! Mi kun sinjorino Bogatireva ne deziras promenon. Promenu la junaj homoj!

— Ah, sinjoro Kuratov, vi diras belan komplimenton al mi. Ĉu mi estas maljuna?

— Ho ne! Vi estas pli juna ol mi. Tio signifas: ankaŭ mi sentas min juna.

— Ĉu vi vere pensas tion?

— Nu, apud vi la plej maljuna homo havas junan koron.

— Dankon. Ĉu vi aŭdas, sinjoroj? Lernu belajn komplimentojn ĉe sinjoro Kuratov. Ĉu vi pensas la samon?

— Jes, jes, jes! — respondas la sinjoroj.

— Vere vi estas tre bonkoraj. Sed vi ne diris la veron.

— Kial? Kial ne la veron?

— Ĉar maljuna mi estas kaj nur la plej maljuna homo havas junan koron apud mi. La juna koro silentas kaj ĝi estas nur infana koro apud mi, ĉar mi havas patrinan senton. Kun patrina sento mi amas vin, jes, jes, mi amas vin, gesinjoroj. La tuta kurso havas mian simpation. Kaj ĉar hodiaŭ estas ruĝlitera tago en la kalendaro kaj ĉar mi faris mian hejmon pura, mi deziras vin al mia tablo.

— Ni dankas, sinjorino Bogatireva. Ni danke akceptas. Ho, bone, tre bone! — respondas la gesinjoroj.

— Hodiaŭ vi havas tre bonan humoron — diras Kuratov.

— Ĉar mi estas amikino de la junaj koroj — kaj ŝi montras per la okuloj al la junaj knabinoj kaj sinjoroj.

— Ĉu vi estas ankaŭ tiu de mia maljuna koro?

— Ho, sinjoro Kuratov, vi ne havas bonan kapon. Antaŭ nelonge vi diris al mi, vi havas junan koron apud mi. Ne kredu al la komplimentoj de la sinjoroj!

En bona humoro la gelernantoj iras en la parkon. Ĉe la pordo restas nur Janis Lekko, la latvo-rusa soldato. Sed ne longe li staras sola. Venas la instruisto. Amika saluto.

— La gesinjoroj estas en la parko.

— Bone, ni iru!

— Jes, sed Iĉio Pang kaj Petro Koluŝ, la amerika soldato…

— Ne atendu ilin! Mi estis ĉe nia malgranda poeto kaj ankaŭ nia amiko Koluŝ estas tie. Ili ne venas. La patro de Iĉio Pang estas malsana. La knabo restas ĉe la lito de la patro. Koluŝ iris en la militkaptitejon, ĉar tie ni havas bonan kuraciston, kiu parolas ankaŭ la esperantan lingvon.

La instruisto kun la latvo iras en la parkon. Ili promenas al la direkto, de kie ili aŭdas la parolon de la maljuna Kuratov. La frazoj tuŝas la intereson de la instruisto. Li haltas sur la vojo, proksime al la paca societo. Ankaŭ Lekko haltas. Li komprenas: la instruisto donas tempon al la konversacio kaj li faras kontrolon pri la instruo en la praktiko.

— Kial mi estas esperantisto? Kion mi respondu al vi, fraŭlino Marja Bulski? Vi diris, mi havas karan koloron. Ĝi estas la verda koloro. Vi tuŝis veran punkton. Nun, kiam ni sidas en paco ĉi tie, kiam mi vidas multajn junajn homojn, kiuj havas tiun senton al la verda koloro, kiun senton mi havas, mi pensas, mi ricevis belan donacon. Mi estas ne nur maljuna homo, sed ankaŭ malnova amiko de Esperanto. Vi demandis min, kial mi estas esperantisto? Nu, mi rakontas al vi veran historion… Mi ne estis malamiko de la lingvo, sed mi ne kredis pri ĝi. Mi estis juna, kiam mi aŭdis pri la lingvo internacia. En la alta lernejo mi havis amikon, kiu venis el Varsovio. Li rakontis pri knabo, kiu faris tian lingvon kaj li prezentis ĝin al la gimnaziaj amikoj. Infana ludo, mi pensis kaj mi diris tion al mia amiko. Li protestis. Ni malpacis. Mi diris: lingvo de unu homo ne estas lingvo, kiun la homoj akceptas. La tempo iris kaj iris. Mi ne vidis longe mian amikon… En bela tago (mi jam estis oficiro, ne poŝtoficisto kaj mi havis du manojn kaj ne unu) mi vidis mian amikon sur la strato. Mi salutis lin. Li akceptis mian saluton. Ni haltis, konversaciis pri la vetero, pri la familio, pri la servo. Antaŭ ol li iris hejmen, li metis maldikan libron en mian manon. Kio ĝi estas? — mi demandis. La lingvo internacia, pri kiu vi diris «infana ludo». Nu, la sama knabo faris ĝin kaj la homoj akceptis ĝin. Akceptu ankaŭ vi — li diris kaj iris hejmen. Mi rigardis, legis kaj mi metis ĝin en la ŝrankon. Ĝi ne interesis min… Mia amiko servis ne en mia regimento kaj denove mi longe ne vidis lin. Sed… sed venis malfacila kaj malfeliĉa tempo. Estis milito inter la rusoj kaj japanoj. El eŭropa Ruslando mi iris al la malproksima Manĝurio. Ankaŭ mia amiko. Apud mia regimento kuŝis lia regimento, ni militis, militis. El tiu tempo mi havas multajn malbelajn bildojn en mia kapo, sed ankaŭ tiu tempo metis la verdan koloron en mian koron… Venis tago, kiam la japanoj faris el multaj freŝaj, junaj rusoj tre silentajn homojn, kiuj restis tie sub la tero. Tiujn malmultajn, kiuj restis, la malamiko portis al Japanlando. Mia amiko kaj mi estis inter tiuj malmultaj soldatoj. Li havis gravan malsanon kaj mi… mi… vi vidas, mi havas nur unu manon… Nu, tie, kiam ni havis la plej malfacilajn tagojn, japana kuracisto venis al ni. Li faris la kuracistan laboron ne malpli simpatie ĉe mi ol ĉe mia amiko, sed kiam lia rigardo tuŝis tiun malgrandan esperantan legolibron, kiun mia amiko portis el nia lando, li montris grandan intereson al li. De tago al tago, kiam li venis, li longe restis ĉe lia lito. Li parolis la germanan kaj la anglan lingvojn, ni parolis ne bone la francan lingvon. Nu, li ne komprenis nin kaj ni ne komprenis lin. Nur tion mi vidis, li ŝatas mian amikon pli ol min… Kaj venis la tago, kiam la kuracisto kun tri civilaj japanoj haltis ĉe la lito de mia amiko. La plej maljuna, la patro de la kuracisto, amike rigardis kaj donis la manon al li: «Ĉu vi estas esperantisto?» — li demandis kaj kiam mia amiko jese respondis, mi vidis tion, kio tuŝis mian koron. La tri japanoj amike salutis lin kaj montris tian simpation, kiun ni malfeliĉaj militkaptitoj ne vidis ĝis nun ĉe la japanoj… Nu, de tiu tago mia amiko havis pli bonan humoron ol antaŭe kaj mi vidis, tiu kuracisto kaj tiuj japanoj venis de tempo al tempo al li ĝis la tago, kiam li jam ne havis forton kaj la malvarma tuŝo de la Granda Mano fermis liajn okulojn. Tiam mi vidis, ankaŭ la malamiko havas koron, se la homaj sentoj parolas… De la kuracisto mi ricevis la malgrandan legolibron de mia amiko kaj liaj japanaj amikoj venis ankaŭ al mia lito. Mi rakontis al vi veran historion. Tial mi estas esperantisto, fraŭlino Marja Bulski. Tial mi havas belan donacon hodiaŭ, kiam venis tempo, en kiu ankaŭ mi havas tian homan senton, kian havis tiuj japanoj. Ho, Esperanto estas ne nur lingvo, sed idealo, kiu portas pacon al la koro kaj kulturon al la kapo. Vera espernatisto sentas, la patrolando estas patra hejmo, la nacia kulturo estas la gepatroj. Li file amas ilin. Sed la vera esperantisto sentas ankaŭ tion, la mondo estas patrolando de la tuta homa familio, la diversaj kulturoj estas la fratoj kaj li frate simpatias al ili. Tial mi estas esperantisto, ĉar mi sentas min homo kaj mi vidas homfraton en la homo, ĉu li apartenas al mia nacio aŭ al ne mia nacio. Sen bajonetoj, sen kanonoj la homoj estas fratoj; kun bajonetoj, kun kanonoj ili ne estas homoj. Ĉu vi komprenis la rakonton de via maljuna rusa frato?

La gesinjoroj silentas, sed en tiu silento ne estas protesto. En ĝi estas pensoriĉa harmonio. La militkaptitoj, kiuj nun havas ĉeĥan, rumanan, rusan uniformojn kaj civilan veston, sentas tre varman dankon al tiu unumana maljuna homo. Per tiu parolo li patramane tuŝis la korojn.

La knabinoj kaj sinjorino Bogatireva mute rigardas al la blankaj haroj, belaj bluaj okuloj de la maljuna poŝtoficisto. Nun li estas tre bela, pli bela ol la fortaj, junaj sinjoroj en la elegantaj uniformoj.

Paŭlo Nadai, la instruisto, iras al sinjoro Kuratov kaj kore gratulas al li.

— Sinjoro, vi faris pli belan, pli bonan lecionon ol mi faris en la tuta kurso. Ankaŭ mi dankas. Vian instruon mi metas en mian koron.

Sinjorino Bogatireva levas la manon kaj petas atenton.

— Aŭskultu, gesinjoroj, ĉar hodiaŭ sinjorino Bogatireva havas proponhumoron — diras Kuratov.

— Mi ne havas novan proponon. Mi diras nur unu frazon; jam estas tempo! Vian parton el la leciono, sinjoro Nadai, vi faru en mia hejmo.

— Nu, kion mi diris? Nova propono.

— Silentu, vi… vi… maljuna juna koro.

— Mi dankas. Via komplimento diras la puran veron.

La tuta societo promenas al la pordo de la parko.

— Nu, diru, sinjoro Kuratov, ĉu vi ŝatas la fiŝon? — demandas sekrete sinjorino Bogatireva.

— Nur en la akvo, sinjorino, nur en la akvo!

— Ĉu vi ŝatas la akvon?

— Kun vino, sinjorino, nur kun vino! Sed ĉu vi ne havas brandon?

— Ĉu kun akvo, sinjoro Kuratov?

— Ne! Ne! Mia maljuna juna koro ŝatas la brandon pura.

— Mi havas puran brandon, ĉar hodiaŭ vi parolis al mia koro. Tute al mia koro. Jes!

— Ĉu vi scias, kiam mi trinkas multan brandon, mi faras skandalon.

— Jes, en la sonĝo… sed nur en la sonĝo, sinjoro Kuratov.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.