La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA VERDA KORO

Aŭtoro: Julio Baghy

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 1: La kurso

Lernoĉambro en siberia Popola Domo. Unu pordo, du fenestroj. La pordo estas malalta, la fenestroj estas mallarĝaj. En la lernoĉambro staras malnovaj mebloj: nigra tabulo, simpla tablo, unu seĝo kaj longaj benkoj. Sur la plafono estas elektra lampo. Ĝi ne estas bona. La plafono estas griza, la planko estas malpura. Sur la muroj estas instruaj bildoj. Ili montras objektojn, florojn, bestojn, homojn.

Sur la longaj flavaj benkoj sidas unu sinjoro (li estas poŝtoficisto), du soldatoj en rusa uniformo, tri soldatoj en uniformoj ĉeĥa, rumana kaj amerika, unu sinjorino, tri knabinoj en gimnazia uniformo kaj du knaboj. Ili rigardas la instruiston.

La instruisto estas soldato, sed ne en uniformo. Li estas hungaro kaj militkaptito. Li iras en la ĉambro, montras la bildojn, tuŝas la objektojn. Li instruas. La lernantoj kaj lernantinoj komprenas lin.

– Sinjorinoj kaj sinjoroj, ni parolas en Esperanto. Kio ĝi estas? Ĉu ĝi estas politiko? Ne! Ĉu ĝi estas religio? Ne! Ĝi estas kulturo. Ĉu vi komprenas?

La instruisto demandas, la lernantoj kaj lernantinoj respondas.

– Jes, ni komprenas.

– Ĉu vi ŝatas la kulturon, fraŭlino Smirnova?

– Mi ŝatas ĝin, sinjoro. Ni, rusoj, ŝatas la kulturon.

– Mi scias kaj gratulas.

– Mi dankas.

La instruisto demandas junan rusan soldaton.

– Kiu vi estas?

– Mi estas Janis Lekko.

– Ĉu vi estas ruso?

– Ne, mi estas latvo kaj rusa soldato.

– Ĉu vi ŝatas Esperanton?

– Jes, sinjoro.

– Mi dankas ... Kaj vi, fraŭlino, kio vi estas?

– Mi estas gimnazia lernantino, sed mi ne estas rusa knabino. Mi estas polino.

– Ĉu la poloj ŝatas la kulturon?

– Ho, jes, sinjoro.

La instruisto iras en la ĉambro kaj li faras demandojn. La lernantoj kaj lernantinoj faras bonajn respondajn frazojn. Nur Iĉio Pang, la juna ĉino, faras interesan respondon.

– Mi estas malgranda ĉino kaj mi scias la kulturon.

– Knabo, la frazo estas malbona. Bona frazo estas: mi ŝatas la kulturon.

– Ne, sinjoro. La frazo estas bona. Mi scias, kio estas kulturo.

La sinjoroj kaj sinjorinoj rigardas la knabon. Ili ne komprenas lin.

– Kio estas kulturo? – la instruisto demandas.

– Ĉu vi ne scias, sinjoro? Kulturo estas homa kompreno. Mi ŝatas kaj lernas Esperanton. Ĝi estas homa kompreno: kulturo.

Sinjorinoj kaj sinjoroj. Esperanto estas homa kompreno. En la ĉambro sidas rusoj, ĉeĥo, polo, latvo, slovako, rumano, germano, ĉino kaj hungaro. Ili estas homoj. Kiaj homoj ili estas? Modernaj homoj. La modernaj homoj ŝatas la kulturon kaj ili lernas Esperanton, lernas "homan komprenon".


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.