La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FACILAJ LEGAĴOJ

Aŭtoro: Claude Piron

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ismet

Mi rigardis al ili, kaj min plenigis sento de granda feliĉo. Dudek geknaboj dekunujaraj, ĉiu kun kapo direktita al sia skribaĵo. Preskaŭ neniu sono aŭdiĝis en la klasĉambro: klare, ĉiu pensis nur pri sia laboro. Kial tiu feliĉo? Estas malfacile diri. Eble la klariga vorto estus amo. Mi amis ilin. Tiun ĉi klason mi aparte ŝatis ek de la unua tago.

La vivo de instruisto ege ŝanĝiĝas de jaro al jaro. Estas jaroj malbonaj, mezbonaj, bonaj, depende de tio, kiel sin tenas la lernantoj. Sed jaro kiel ĉi tiu estis maloftaĵo: nur infanoj bonvolemaj, lernemaj, trankvilaj, tamen vivplenaj, ĉiam pretaj ridi sed neniam malbonuzi siajn fortojn aŭ direkti vortaĉojn al kunulo aŭ mi. Ne mirige, ke mi sentis kontenton, dum mi rigardis ilin.

Snuf! Snuf! La preskaŭ neaŭdebla sono igis min turni mian rigardon al Ismet. Li videble provis estri sin, ne vidigi, kio okazas al li, sed li ne sukcesis. Li subrigardis min, kaj tiu timemula rigardo, akvoplena, movis miajn sentojn ĉiudirekte. Tiu maniero agi tute ne estis ordinara. Nia Turko ja ne estis timema infano, male, tute male, li eble eĉ estis la plej sentima el ĉiuj. La ludojn ofte estris li, kaj la ridojn enklase ofte ankaŭ li ekvivigis. Li disradiis forton, kiun li neniam trouzis, kaj lia maniero sin teni, sen supereco, sed ankaŭ sen malsupereco, igis lin aparte ŝatinda al la kunularo.

Sed nun el tiu forto restis ŝajne nenio. Li aperis pli eta, pli infaneca. Li ploris.

Malrapide, mi proksimiĝis al li. La studan etoson de la klaso mi ne volis rompi. Tial mi simple metis mian manon sur lian, amike, varmasente. Kaj demande. Li turnis al mi la kapon, kaj ree io senespera en lia rigardo movis miajn sentojn plej dise. Senparole li transdonis al mi paperon. "Oficejo pri eksterlandanoj" frape diris, supre, la presitaj vortoj. Antaŭtimo kaptis min tuj, kiam mi vidis tiun surskribon, kaj dum mi legis la suban maŝinskribaĵon, mi sentis min pli kaj pli malfeliĉa: tiu papero informis la familion de Ismet, ke ĝia restadpermeso ne estas renovigita: ili devos reveturi Turkien. Dum iom da tempo ni rigardis unu la alian senvorte. Estis io ege maldolĉa en lia rigardo, kaj mi provis meti en mian kiel eble plej multe da dolĉo, da amikeco. Mirige, ĉu ne?, kiel forte parolas kelkfoje senvorteco! Mi redonis la paperon al li, kaj penseme reiris al mia loko. Mi ne sciis, kion fari.

Stare antaŭ la klaso, mi vidis, ke la infanoj finis sian laboron. Mi min demandis, ĉu mi nun transiros al alia instruaĵo. Sed mi ne povis. Iom senpense, mi komencis paroli, ne tre certa, kion mi faras. Ŝajnis, ke ne mia volo direktas miajn vortojn, sed io alia, pli forta, pli natura, pli sentoplena en mi. Tiel mi aŭdis min klarigi pri la baldaŭa foriro de Ismet. Kiam mi finis, la ejon plenigis morteca etoso. Kiel dum la antaŭa laboro, la ĉambro estis tute sensona. Sed ĉi-foje la rigardoj estis turnitaj al mi. En ili legeblis nekompreno, miro, nepovo akcepti. Ŝajnis, ke la novaĵo senvivigis la klason. La geknaboj plu sidis senvorte, kiel aĵoj, ne kiel estuloj vivantaj. La aero ŝajnis tute malvarma.

"Ili tro amikas al Ismet," mi pensis. "Ili ne akceptas, ke li forlasu nin."

Tiu mortosento daŭris nur kelkajn minutojn. Post nelonge, ek, la senviveco disrompiĝis; la ordinare trankvila klaso iĝis nerekonebla: jen ĉiuj lernantoj samtempe ekkriis, manoj moviĝis diversflanken; iuj infanoj ekfrapis sian tablon resonige; aliaj forlasis sian sidlokon por iri paroli kun Ismet; ia grupa frapemo, ordinare tute dormanta ĉi-klase, senligiĝis, ekliberiĝis neestreble kaj plenigis la ĉambron per zorgiga, timinda rompopovo. Nur vorta, feliĉe: la geknaboj nenion rompis. Sed mi sentis ilian bezonon uzi forton kontraŭ io, sen zorgi pri la sekvoj. Traflugis min la penso, ke, tiaetose, mankus malmulte ĝis ili povus mortigi, se nur troviĝus ĉe ili la uloj, kiuj volis alTurkiigi la knabon.

"Ne! Ne!" mi diris, ne vere krie, sed metante en tiujn vortetojn kiel eble plej multe da forto. "Ne tiel! Ne beste ni agu, sed home!" Ili konas kaj amas min. La kontakto inter ni estas tuja, ofte klarigoj ne necesas, sufiĉas la maniero min teni kaj paroli, por ke ili reagu responde al mia deziro. Ankaŭ ĉi-foje tiuj ecoj agis. Tuj etiĝis la ĝenerala sonalteco, tuj la disaj movoj malrapidiĝis. La infanaj bestetoj rehomiĝis kaj elmontris pretecon aŭskulti. Kiam mi rekomencis vorti, mi plej dolĉe, plej amike parolis. Samsente kun ili. "Mi komprenas vian reagon," mi diris, kaj miaj paroloj sonis malalte, sed klare. "Vi sentas bezonon krii kaj frapi, ĉu ne? Kiel mi komprenas vin! Sed vi scias same bone kiel mi, ke per tio ni sukcesos fari nenion helpan."

"Ni volas helpi al Ismet, ni ne akceptas, ke li foriru!" diris knabino.

"Kiel do ni povus fari, ke Ismet restu ĉi-lande?" demandis iu.

"Mi ne scias," mi respondis. "Sed ni havas iom da tempo. Ne morgaŭ li devos foriri. Pripensu la aferon. Eble vi trovos, kiamaniere superi la problemon."

Restis unu horo kaj duono, ĝis la labortago finiĝos. Mi min demandis, kion fari. Estis klare, ke la infanoj ne estis en etoso, en kiu ili povus labori. Kion ajn mi volus, ke ili faru, ili pli pensus pri Ismet ol pri la devaĵo. La sola maniero eliri el tiu problemo estis igi ilin fari ion rilatan al la samklasano. Mi elektis tiun vojon. "Nun ni ne faros, kion mi preparis por la resto de la tago," mi diris, "ni faros ion alian. Prenu paperon, kaj skribu, kial vi volas, ke la familio de Ismet restu nialande. Provu verki kiel eble plej bele kaj vortoriĉe. Sed ankaŭ kun plena vereco. Eldiru tute vere, kion vi sentas." Mi turnis min al Ismet: "Vi same faru: skribu, kial vi deziras resti ĉi tie." Kaj, mire, ĉar mi antaŭe ne decidis diri tion, mi aŭdis min aldoni: "Se viaj verkaĵoj estos belaj, mi sendos ilin al la respondeca oficejo."

Paco revenis en la klason. Reaperis plena trankvilo. Al mia zorgado pri Ismet kuniĝis revenanta feliĉsento, dum mi rigardis iliajn kapojn direktitajn jen al la papero, jen al la fenestro, jen simple alten, serĉe al ideoj. Ĉiu infano videble funkciigis sian penspovon ĝispleje. "Kia eksterordinara lernantaro!" mi pensis. "Neniam mi vidis klason, kie ĉiu tiom amas ĉiun alian."

*

La infanverkoj estis eksterordinare bonaj. Mi sendis ilin al la oficejo, kiu okupiĝas pri la alilanda laboristaro. Kelkaj el tiuj verketoj, la plej bonaj, aperis en loka gazeto, kaj poste eĉ en la plej grava gazeto de la lando. Multaj transdoniĝis de loĝanto al loĝanto. Kiam iu radio-produktisto eksciis pri ili, li faris radio-elsendon pri Ismet kaj liaj samklasanoj. Iu urbano havis la ideon organizi petskribon al la respondecaj povohavantoj, kaj iu alia decidis sendi tiun ankaŭ al la ŝtatestro.

Amikeco povas fari mirindaĵojn. Ismet plu estas kun ni. Hieraŭ ni festis la renovigon de lia restadpermeso, kun multe da ridado, trinkado, ludado. Nun, tute trankvile, la klasanoj skribe respondas al mia demandaro pri la lasta naturscienca leciono. Mi rigardas ilin. Sento de granda feliĉo min envenas. Jes, ĉi tiu estas speciale bona jaro. Jaro plena je amo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.