La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FACILAJ LEGAĴOJ

Aŭtoro: Claude Piron

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Letero, sed el kie?

“Nekredeble, mi sukcesis,” li pensis.

La laboro estis pli malfacila ol ĝenerale, kaj en lia nuna situacio... Por sukcese starigi kaj funkciigi la maŝinaron, kiel li ĵus faris, necesas povi pensi, zorge rigardi ĉion vidindan, uzi la manojn ĝustamove, unuvorte agi kiel vera teknika fakulo, sen lasi la pensojn flugi for el la laboro. Kaj kiel fari ĉion ĉi, kiam oni nur povas pensi pri ŝi, pri la fakto, ke ŝi ĵus... ?

(La ĝustan vorton li ne povis diri al si, eĉ neaŭdeble, eĉ nur pense.)

Li rigardis ĉirkaŭ si. La hotelĉambro aspektis malriĉe, ĝi estis malvasta, enhavis nur la plej necesajn meblojn, eĉ ne komfortan brakseĝon. Al teknikisto oni ne pagas luksajn hotelojn, kaj cetere, en ĉi tiu forperdita loko, luksa hotelo simple ne ekzistas. Feliĉe, estis almenaŭ tablo kaj seĝo.

"Mi skribos al ŝi leteron", li informis la senhoman ĉambron, kaj pro la sono de tiuj vortoj li tuj sentis sin iom pli bone. La ŝanĝon en si li rimarkis, kaj komprenis. "Oni malpli solas, se iu parolas," li diris, kaj sentis infanan kontenton pri la sono de tiu diraĵo, kiun li ripetis al si en pli simpla formo, pli malpli kante kiel farus knabeto: "Malpli solas, se parolas. Malpli solas, se parolas. Malpli solas, se parolas..."

Sur la tablo kuŝis papero, leterpapero, kiun la hotelo havigas al tiuj, kiuj tranoktas en ĝi. Li komencis skribi:

"Kara Eva,

"Tiu ĉi lando estas tre bela, sed mi ankoraŭ ne havis la tempon vidi multon el ĝi. Vi scias, ke mi venis por enlokigi niajn maŝinojn, sed vi ne povas scii, kiel malfacile tio estis ĉi-foje. Estas nekredeble. Tiuj homoj opinias, ke oni povas fari ion ajn. Ke sufiĉas voli, decidi, por ke la afero iĝu farebla. Ili volis meti la maŝinojn en lokon, kie tio ne eblis. Estis tre malfacile komprenigi al ili, ke ne temas pri bonvolo aŭ malbonvolo. Sed ke faktoj estas faktoj. Se maŝino estas tiom granda, kaj la loko por ĝi tiom malgranda, ne eblas ĝin starigi tie.

"Sed mi ne perdigu vian tempon per sencela parolado pri miaj teknikistaj problemoj. Io pli grava dirindas, nome, ke mi amas vin, kaj ĉiam pensas pri vi. Mi volus, ke vi estu apud mi, por ke ni povu interŝanĝi ideojn kaj opiniojn pri ĉio, kion mi vidas aŭ ekkonas ĉi tie. La manĝoj, ekzemple, estas tre bonaj, tre malsamaj ol ĉio, kion mi provis aliloke, aŭ kio estas ordinara ĉe ni..."

La vortoj venis facile, la skribilo flugis sur la papero. Eĉ nur letere, la kontakto kun ŝi ĉiam estis tiel natura, senproblema!

Dum li skribis, rideto formiĝis sur lia vizaĝo, kaj tie restadis ĝis li finis la leteron. La unua rideto, ekde kiam ŝi...

Li skribis la hejman adreson sur la koverto, kaj pretigis sin por la nokta kuŝado. Rapide li endormiĝis, kun brila rideto survizaĝe: nur la dua rideto, fakte, depost...

Tiel li komencis. Kaj tiu leterskribado fariĝis regula. Io ordinara. Io, kio helpis vivi. Li skribis al ŝi eĉ hejme. Leteri, kiam oni troviĝas sola alilande, en seninteresa urbo, en seninteresa hotelo, tio estis natura: kontakto kun iu, kiu, eĉ se malproksima, pense revenas apuden. Dum multaj jaroj post la edziĝo, li tion faradis, kiam lia teknikista laboro irigis lin al fora lando, kio okazis relative ofte.

Sed sidi hejme kaj tamen skribi leteron al ŝi... Al ŝi, kiu... kiu ne plu estas ĉi tie. Nek aliloke. Almenaŭ sur ĉi tiu tero, ĉar, kiu scias, kio okazas post... post kiam oni kuŝas senmova, senviva. (Eĉ kiam tiuj pensoj envenis lin – li ja sciis, ke li agas neordinare, kaj fojfoje li pripensis sian mirigan agmanieron – eĉ tiam la ĝusta vorto ne akcepteblis.)

La letero, kies komenco prezentiĝis ĉi-supre, estis la unua, kiun li skribis post ŝia malapero el inter la vivuloj. La poŝto venigis ĝin al lia adreso, kaj li do trovis ĝin hejme, kiam li revenis. Li ne malfermis ĝin, ĝin ne relegis. Li nur metis ĝin en ujon, ie, en parto de la loĝejo, kien li ne ofte iras. Kaj li forgesis pri ĝi.

Post kelkaj semajnoj, okazis en la laborejo io, kion li sentis bezonon priparoli kun ŝi. Tiun vesperon, sen plene scii, kion li faras, li prenis paperon kaj komencis skribi al ŝi, kiel li faris en fora lando, ĉiufoje, kiam io rakontinda okazis. Li skribis sur ĝi la adreson de la hejmo, en kiu li mem sidis. Kaj iris meti la leteron en la ujon, kun la unua, tiu, kiun la poŝto alportis.

Li tiom amis ŝin! Kiu povus kompreni? Tuta vivo kun homo, kiun oni amas, vere amas, kun kiu ĉio estas facila kaj natura, kiu igas la vivon bela. Kaj jen ŝi... Aŭto, kiu iras tro rapide. Juna viro, kiu ne regas sian veturilon. Kaj jardekoj da eblaj plu-amado, da plua feliĉiga kunvivado, da tio, kion la vivo normale havigas al homoj ankoraŭ junaj, malaperas for. Fino. Porĉiame...

La vivo perdas signifon. La suno fariĝas senbrila. Naturo senkoloriĝas. Ĉio, kio ŝajnis simpla kaj ordinara, sentiĝas maldolĉa nun. Soleco!

“Persono, kiu ĉiam estis sola, ne scias, kio estas soleco,” li pensis, eble ne ĝuste. Sed havi, kaj poste perdi kaj senti la mankon...

Skribi leterojn helpis. Anstataŭ interparoli kun iu apuda, li tiel sciigis al iu fora siajn ideojn kaj spertojn. Li ne plu estis plene sola. Li preskaŭ povus reuzi la vortojn de tiu unua tago, kiam, kvankam konscia pri ŝia definitiva foresto, li tamen skribis al ŝi:

“Nekredeble! Mi sukcesis!”

Ĉi-vespere temis pri aparte malfacila labortago. Li longe priskribis ĉiujn travivaĵojn en speciale bela, amplena letero al ŝi. Sed li tiom laboris tuttage, post neordinare frua vekiĝo, ke nun lin kaptis forta emo dormi. Li relegis la leteron kaj trovis ĝin bona. Li pensis: “Ĝi plezurigos ŝin”. Sed dum li relegis, li devis ege kolekti siajn fortojn por kontraŭstari dormemon pli kaj pli malfacile supereblan. Li restis tie, side, dum kelkaj minutoj, ne tute maldorma, ne tute endorma. Post longeta tempo, li rimarkis, ke, sen vere scii, kion li faras, eĉ sen rigardi, li ĵus prenis skribilon kaj almetis ion sur la leteron. Per la tuta forto de sia volpovo, li eligis sin el la duondormo kaj turnis la rigardon al la vortoj ĵus skribitaj.

“Ne. Ne eble. Ĉu vere...?”

Estis tiel nekredeble, ke li decidis atendi la morgaŭon por certigi sin kaj pripensi la aferon. Li iris al sia lito.

Fakte, nur kelkaj vortoj rigardis al li de sur la papero. Sed kio mirigis, tio estis malpli ilia signifo ol la skribo, kiu ilin formis: estis klare ŝia skribmaniero, tute malsama ol lia. Kaj ĝi diris:

"Dankon. Mi ricevas. Skribu plu. Mi kisas vin. Eva."


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.