La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
KARUSELOJ...Aŭtoro: Sara Larbar |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Originala verko en Esperanto. Am-romano, kiu de realismo al surealismo, portas nin kaj la rolulojn de mistika fantazio al kruda realeco. Ja en la karuseloj de nia vivo, per la aparta kapablo de niaj mensoj, ne estas limoj inter la fantaziaĵoj kaj realaĵoj de niaj senso-sentoj, sintenoj kaj agadoj. Ĉion ĉi tion Sara al ni pruvas en ĉi tiu beletraĵo, kie nia lingvo Esperanto sub ŝia plumo atingas la maksimuman esprim-forton kaj flekseblecon, kiujn nur denaska Esperanto-uzanto povas doni, helpe de escepta, persona verktalento.
Se Sara ne estus konfesinta sian denaskan esperantistecon, ŝia verko perfidus ŝin, ĉar oni daŭre sentas en ĉi tiu romano, ke nur homo, kiu ĉe lulilo cicumas en Esperanto, tiel kapablas esprimi sin...
Kiom bone, ke tio okazas en Esperantio, ĉar nur tiel Esperanto iĝos venkipova. “Karuseloj...” estas defio al homoj, kiuj ankoraŭ dubas pri la kvalitoj kaj eblecoj de Esperanto. Aliflanke, “Karuseloj...” ne estas por komencantoj kaj krokodiloj, ĉar la neologismoj kaj ĉiutagaĵoj eferveske vorticas el PIV, kio estas plene normala fenomeno por homo kiel Sara, kiu nature uzas sian unuan lingvon. Tiu nature normala uzado ankaŭ pruvas, ke Sara ne vundas la “Fundamenton”, kaj perfekte, riĉe komprenigas sin preter la harfendaj gramatikistoj, se tia harfendebleco ekzistas. Cetere la aŭtoro mem klarigas la neologismojn netroveblajn en PIV, ekzemple: jabotikabo kaj piskvilo ; ĉi lasta vorto estas kuriozaĵo, kiu nur povas okazi ĉe familioj, kie oni uzas nur Esperanton, kie Esperanto efektive vivas preter la vortaroj kaj iĝas kulturinstrumento, kiu nature eniras la karuselon de Sara.
Jes, la amo estas la ĉefa objekto de Sara en siaj karuseloj, kie la feoj, nimfoj, silfoj, Fiŝfiŝoj kaj ĉiuj gnomoj, ankaŭ la plej hidaj kiel Dio, ĉeestas. Ĉio tio perturbas, la psikaj malekvilibroj manifestiĝas inter etero kaj materio, kie la glandoj sekrecias larmojn, ŝviton, spermon, k.m.a., kiuj amon ankaŭ formas. La “Karuseloj...” estus tro dramaj se Sara per siaj beletraj esprimoj ne alportus esceptan belecon kiel “multfalbala fantazio”, “ensekretiĝi en ravogirlandon”, “revadi sur iaj sonĝaj sablodunoj aŭ en humidaj kastelublietoj”, “ŝi estis ero, latente korbatanta ero, kiel lezita birdeto en ies varma mankavo”, “en flusablo volo tute senutilas”, “Gesinjoroj, la operacoj fiaskis! La porpacaj municioj elĉerpiĝis!”, “dolormildigaj steloj pogutigitaj far la ĉielvolbo”, ktp. la tutan verkon.
Pensu ni, ke denaska Esperanto-uzanto ne devige estas esperantisto katenita de “Interna Ideo”: la Esperanto-asocietoj estas senenhavaj... sed el la amo mem, trans la landlimoj, Esperanto atingas sian celon. Kiom pravis UEA, kiam ĝi decidis okazigi kongresojn en ĉiuj kontinentoj! Sara, aŭ la kvazaŭ superstiĉaj, kvazaŭ mistikaj sepliterulinoj Silvana, Natalia, Ĵanaina, Arabela, Roksana, Laŭreta, en daŭra amfebro, en koŝmaroj, serĉas en mitologio de Esperantio mem siajn go-gesepliterulojn: Gasparo, Gastono, Gonsalo, Gerardo... La idealuloj, la samamanoj, la samideanoj malfacile aperas for de la karuselo-fantazio, postrestas la lokaj, enlandaj amroluloj kiel : Plinio, Helio, Elcio, Braŭlio, kiuj scias, ankaŭ en karuseloj, froti la gitaron, kantori, kaj futbalspekti, se ne futbali...
Ci pravas, Sara: “Kiam do la homoj komprenos la manipuladojn, kiuj ludas per ili kiel futbalistoj per pilko! Ili amu futbalon, bonege, kio pli sana ol sportoj? Sed ne naciajn kompeticiojn”. La idealo de Sara plu iras al Esperanto: “Ni ne laciĝos plu labori por dissemado de per-esperanta ĝojebleco por ĉiuj homoj”, “nur la veraj esperantistoj konas la valoron de landaj kulturoj kaj scias ilin prizorgi por tutmonda kunĝuado...” Ne eblas reciti cian tutan verkon, Sara, ni ne estu ambiciaj: “Kion peti de la vivo pli ol sia vivo mem...” Ni provu esti sinceraj kun ni mem ankaŭ en tiu belega amo, kiun ci pentras: “Ŝi estis el tiuj, kiuj petas velurlilan violbukedon kiel amdeklaron kaj poste forlasas ĝin sur la restoraci-tablo por ne ĉeesti ĝian fatalan velkiĝon...”
Sara, Esperanto centjaras, ke cia “Karuseloj...” iĝu plia aŭtentika monumento por la nobla celo kaj vera amo tuthomara.
Gilbert R. Ledon
Januaro 1987
Omaĝe al la 100-jariĝo de Esperanto,
dediĉe al la denaskaj Esperanto-parolantoj.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.