La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
KARUSELOJ...Aŭtoro: Sara Larbar |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Fonton de bildoj vi trovos post alkliko en bildon.
La antaŭparolo al la 1ª eldono (surpapera, far G. R. Ledon, en 1987) troviĝas en la fino de la nuna retlibra eldono. Ĉe la retejo de esperanto.net ( http://esperanto.net/literaturo/recenzoj.html#L ) kvar recenzoj legeblas. Kial do, post 28 jaroj, denove aperigi “Karuseloj...”-n? Jen kelkaj el la motivoj.
Mi ne memkulpigos min, per senpaga elŝutebleco, se la homoj tute malŝatos ĝin kaj ĉesos la legadon dumvoje. Tio nenion kostos al ili, krom iom da tempo kaj iom da nervoziĝo, kvankam eĉ pri tio mi bedaŭros. Krome, kelkaj opinioj pri ĝi estis tre kuraĝigaj laŭ mia vidpunkto. Kaj eble post 3 jardekoj la esperantistaro povos iom malpli rifuzi, ke romano originale verkita en Esperanto spegulu la homan internan taŭzadon per ĝia strukturo kaj per ĝia lingvaĵo. Ke krea aktiveco (sen majuskloj) estu persona, do ne nepre ŝablonema.
Do, iom nun pri la verk(ad)o. Sara Larbar estas la nomo kiun mi donas al mi mem dum mi estas skribanta fikcion. Sara ĉerpas el mia menso-, sento-, sperto- kaj vivo-stoko la erojn kaj manierojn bezonatajn por esprimi sin. Mi preterlasos diskuton pri la rolo de racio kaj kontrolo aŭ de inspiro kaj intuicio tiurilate. Prefere mi rimarkigu al vi ke miaj lego-enmiksiĝoj en la beletra kampo komencis frue kaj iĝis senĉesaj dum longa tempo.
Jen specimenoj de franditaj legaĵoj, en kompleta senordo, ĝis 1984, kiam Sara ekverkis sian romanon : feinrakontoj, krimromanoj, romantika kaj realisma literaturoj, Proust, sciencfikcio, la klasikaĵoj de “La ‘EPOKO’ Libroj”, “Orlando” (admirindaĵo de Virginia Woolf), lavango da frapaj SAT-aĵoj kaj ceteraj UEA-aĵoj ktp, Proust, Kafka, Robbe-Grillet, Raymond Queneau, Proust, latin-amerikaj verkistoj (magia realismo, Garcia Marquez, Cortazar, Bioy Casares kun sia eksterordinara “La inventaĵo de Morel”, Jorge Luiz Borges ĉiam kaj ree kaj denove), Proust, Boris Vian...! Rimbaud! La KancerKliniko!! Mi eĉ ne parolu pri aliaj kultur-sektoroj, jam sufiĉas tiel.
Tial, ke vi eble komprenos kial mi ilustras ĉi tiun enkondukon per “La Karuselo de Hieronymus Bosch”.
Fonto: http://www.colourlovers.com
Ne per “La Karuselo”, fare de H. Bosch (1450-1516). Fakte temas pri perkomputila vidkreaĵo kie enestas eroj de veraj pentraĵoj de Bosch, kaj tute ne pri pentroartaĵo de li. Tamen eblis, kiam oni aperigis la bildon interrete, alklaki ĉiun fragmenton kaj atingi ĉiun kompletan pentraĵon de kie ĝi devenis, do eblis percepti la tuton de lia arto, ĉiu homo laŭ siaj kriterioj. [Por ĝui tiu(j)n tuto(j)n — jen trafa portretaro de la homaro! — , bonvolu viziti la duan retadreson, menciitan sub la bildo.]
Tial, plie, ke vi eble komprenos kial “Karuseloj...” de Sara Larbar estas tia, kia ĝi estas. Aŭ, pli bone, tia kia legantoj komprenos ĝin — aŭ ne ĝin komprenos.
Sed eble iam Sara Larbar pliperfektigos sian verkstilon — aŭ eble ne.
Lilia Ledon da Silva
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.