La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈU NI KUNVENIS VANE?

Aŭtoro: Johán Valano (Claude Piron)

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 23

La kvin enketistoj alvenis en la koncernan oficejon jam sufiĉe frue. Ili sidis kaj atendis.

Post dudek minutoj malfermiĝis la pordo; ili rigardis la atendatan personon enpaŝi kaj ekhalti kun mira esprimo.

“Kio okazas?” tiu diris. “Kion vi faras kiel konspirantoj ĉi tie?”

“Ni volas unue fari al vi kelkajn demandojn”, Adams diris. Estis decidite, ke la dialogon komencos li.

“Je via dispono.”

“Ĉu la vendredon, kiam mortis s-ro Kertsch, vi ĉeestis la cirkan prezenton?”

“Jes.”

“Je la kioma?”

Al Karal ŝajnis, sed ne tute certe, ke eta hezito manifestiĝas.

“Je la 18-a.”

“Ĉu vi vizitis la cirkon alifoje en Alma-Ato?”

“Ne.”

“Dankon.”

“Nun alia demando: elirinte el ĉi tiu konstruaĵo tiuvendrede, ĉu vi poste revenis? Mi volas diri: post la 17-a.”

Denove, ĉu estis hezita paŭzo aŭ nur la normala tempospaco inter demando kaj respondo?

“Ne.”

“Dankon. Merkredon, la 4-an, ĉu vi ricevis liberan tagon?”

“Atendu. Mi foje estis malsana. Mi ne plu memoras ekzakte, kiun tagon. Ĉu mi eraras? Eble tiun merkredon mi ne venis labori.”

“Dankon.”

La nigrulo turnis sin al Zajcev:

“Via vico!”

“Antaŭhieraŭ, lundon la 16-an, ĉu vi venis al via laboro, kiel kutime?”

“Kompreneble, jes.”

“Ĉu vi estis la tutan tagon en via oficejo?”

“Ne. Mi estis vokita al la kunvenejo. Oni petis min porti tien gravegan raporton, kiun la prezidanto devis tuj konsideri dum la kafpaŭzo. Mi kompreneble tuj iris. La afero ŝajnis urĝa.”

“Je la kioma?”

“Matene je 10 minutoj post la 10-a proksimume.”

“Tute ĝuste. Ĉu vi rimarkis ion specialan, kiam vi reenvenis ĉi tiun ĉambron?”

Hezito, rigardo al la policanoj, unu post la alia, videbla travivo de interna konflikto, febra kaj riskoplena, kaj finfine:

“Ne.”

“Kaj kiam vi forlasis vespere ĉi tiun lokon, ĉu ne trafis vin la konstato, ke iu objekto mankas? Ke oni ŝtelis ion de vi?”

Refoja hezito.

“Nu...”, sekvata de medita paŭzo, kaj de firma, iom tro defia: “Jes.”

“Kial vi ne plendis pri tiu ŝtelo al la polico aŭ al la intersekretarieja sekureca opo?”

“Kial mi plendus? Ne estis ŝtelo, nur pruntepreno.”

“Ĉu la pruntepreninto petis vin?”

“Ne.”

“Kiu prunteprenis?”

“Mi ne diros, pro via akuza sinteno. Mi simple konjektis, kaj ne povus pruvi.”

Zajcev ĝemspiris. Post refoja silenta paŭzo, dum kiu la vizaĝo de la pridemandata persono pli kaj pli malmoliĝis, kaj alprenis esprimon de sarkasma ironio tute ne adaptitan al la situacio, la ruso kapsignis al Karal. Ekparolis ĉi tiu:

“Via defendsistemo kondukas nenien, kaj mi konsilas al vi konfesi. Nun ni havas sufiĉe da detaloj por pruvi vian kulpecon sen ia ajn dubo...”

Jano Karal plu babilis, laŭ maniero, kiu tute ne konformis al liaj kutimaj sintenoj. Ŝajnis, ke li parolas, ne por esprimi ion, sed nur por la plezuro ĉeni vorton al vorto, frazon al alia frazo. Dum li parolis, lia voĉo fariĝis pli kaj pli mallaŭta, sed tiel laŭgrade, ke la ŝanĝo apenaŭ percepteblis. Tamen post momento ĝi reduktiĝis al flustreto.

“... kaj mi devas peti vin, tute konfidence rediri, post minuta pripenso, se vi volas, kiun tagon ekzakte vi estis malsana kaj ne venis al via oficejo...”

Post pripensa minuteto venis la respondo, same flustra, sed tamen tute klara:

“Merkredon la 4-an.”

“Ĉu vi tute bone aŭdis min?” Jano rediris.

“Perfekte, kial?”

“Vi do ne estas surda, aŭ iom pen-aŭda, ĉu?”

“Ne.”

“Dankon”, kaj Karal cedis la parolvicon al Tuurken.

“Mi venis al ĉi tiu oficĉambro lundon la 16-an je 15 minutoj post la 10-a, kaj forŝtelis de ĉi tie objekton, kiu apartenas al vi. Kial vi ne plendis pri ties malapero?”

“Mi jam respondis. Mi ne imagis, ke policanoj povas ŝteli, aŭ internaciaj gardistoj. Sendube mi estas naiva. Mi konstatis la malaperon, kaj opiniis, ke kolego prunteprenis.”

Kiel Zajcev antaŭe, la finno ĉe tiu respondo profunde ĝemspiris. Kun la tono de plenkreskulo al obstina infano li daŭrigis:

“Tiun rabaĵon mian mi longe manipulis, laŭ la konsiloj kaj hipotezoj de kolego Karal. Ne estis facile tuj kompreni la funkciadon, sed mi baldaŭ sukcesis. Mi tiam montris ĝin al kolego Maĥmetali. Ni ambaŭ ekzamenis ĝin tre atente. Eble li informos vin, kion li faris per ĝi.”

La konveksa uzbeko ridetis.

“Mi portis ĝin al la polica laboratorio”, li diris. “La pinton de la klingo, kvankam forte, kaj verŝajne pene, lavitan, ankoraŭ markis brunaj spuroj, kiujn la laboratorio, laŭ mia peto, analizis. Montriĝis, ke ili konsistas el homa sango. La laboratorio esploris la aglutinogenojn tie entenatajn, kaj konkludis sen ebla eraro, ke tiu sangospecimeno apartenas al la grupo B. Ĉu vi scias, ke ne pli ol 6,4 procentoj de la okcidentaj blankaj homoj, al kies kategorio s-ro Kertsch anis, havas B-tipan sangon? Nu, tiu malofta tipo estis tiu de s-ro Kertsch. Se troviĝus nur tiu indikaĵo, estus do jam forta probableco, ke la klingo ekzamenita uziĝis por mortigi tiun sinjoron. Sed due la dimensioj de la klingo – ties larĝeco, pinteco, plateco – respondas ekzakte al la tre neta vundo, kiun la murdoarmilo faris penetrante la torakon. Kaj trie, sur la ĉemizo de la viktimo la laboratorio trovis mineralan... e... kiel oni diras vialingve?... e... materialeron... etan-etan polveron, se vi volas, kiu estas el ekzakte la sama speco kiel tiu, kiun ĝi kolektis el interne de la ingo. Tio sufiĉas kiel formala pruvo. Kiel multaj krimuloj, vi mistaksis la eblecojn de polica laboratorio.”

“Mi ne scias, pri kio vi parolas”, estis la sola komento.

“Ĉu vere, f-ino Martin?” prononcis Adams leviĝante. Li iris preni el la ŝranko pluvombrelon. “Jen, ” li daŭrigis, “la objekto, kiun Olavi Tuurken ‘ŝtelis’, kiam ni irigis vin al la kunvenejo lundon matene.” Li premis du apenaŭ videblajn butonojn troviĝantajn sur la tenilo, diametre kontraŭstarantajn, kaj tiris la tenilon. La korpo de la ombrelo montriĝis esti glavingo, el kiu malrapide eliĝis, dum li progrese tiris la tenilon al si, akuta, plata, mallarĝa glaveto.

“Eksterordinare!” ŝi diris. “Ĉu vere mia pluvombrelo entenis tiun pikilon? Mi tion neniam suspektis.”

“Ne perdu vian energion mensogante, fraŭlino”, la nigrulo rebatis kun sia trankvila, serena tono. “Mi montros al vi, ke vi havas neniun esperon eskapi el aresto.

“Vi diris, ke vi ĉeestis la cirkan programon vendredon la 6-an je la 18-a, kaj neniun alian programon. Sed dum vi tagmanĝis en sovĥozo “Kazaĥstano”, vi diris, ke la de vi plej ŝatata programero estis tiu kun la klaŭno Griŝa kapriolanta sur galopanta ĉevalo. Nu, tiu estis forprenita de la tiutaga programo, ĉar Griŝa estis malsana. Aliflanke, tiu ero estis prezentita la antaŭan vesperon, kaj du personoj el via organizaĵo, s-ro Mbale kaj f-ino Vanderstraet, tie vidis vin, kaj pretas ĵuri tion antaŭ tribunalo.”

Se Adams imagis, ke tiu bato ŝin venkos, li serioze miskalkulis. Pli defia ol iam ŝi aspektis respondante:

“Se oni rajtas havi advokaton por defendi la veron en ĉi tiu lando, li facile pruvos, ke ili konfuzis min kun iu alia. Cetere, la kasistino kaj la biletkontrolanto povos atesti, ke mi ĉeestis en la cirko vendredon la 6-an je la 18-a horo.”

“Ho jes, vi estis tie”, la nigrulo agnoskis. “Vi preparis bonan alibion. Vi forgesis vian bileton, kaj ĉar vi ne kapablis klarigi vian kazon ruse, vi serĉis iun por traduki, kaj trovis interpretiston, kiu vin helpis aranĝi la aferon. La kasistino petis vin montri la karton de konferenca laboranto, kaj diris, ke ŝi rajtas enlasi vin senbilete. La interpretisto, la kasistino, la biletkontrolanto bone memoras la aferon kaj atestos, ke vi troviĝis tie tiun vendredon je la 18-a...”

“Do, vi vidas! Kial vi rifuzas kredi min?”

“Ĉar ni ankaŭ trovis du taksiistojn, kiuj donis interesajn informojn. La unua kondukis vin de la cirko ĉi tien je la 18:05, kaj vi eniris la taksion de la dua ĉirkaŭ la 18:25 por reveturi al la cirko. Ambaŭ tre bone rekonis vian foton el inter deko da vizaĝoj similaj al la via. Ili rimarkis vin ankaŭ pro tio, ke vi konstante tenis, firme-preme, antikvaspektan pluvombrelon. En bone elpensita plano, tio eble estis via ĉefa eraro.”

“Ŝajnas, ke iu decidis transŝovi la kulpon sur min, kaj imitis min ĝis la plej etaj detaloj”, Marta Martin diris kun obstina esprimo.

“Neniu povus imiti vin tiel perfekte”, Adams reparolis. “Krome, la gardistoj eksteraj vidis vin reeniri kaj reeliri, kaj ankaŭ Arne Kristiansen, la koridora gardisto. Kiam ni lin pridemandis, li menciis vin, kaj ni ne havis la ideon peti lin precizigi, ĉu vi pasis plurfoje, kaj fakte li estis duone forgesinta la aferon, ĉar li tiom kutimas vidi vin en- kaj elpasi preter li, ke li ne plu sciis kun plena certeco. Krome, li opiniis, ke ni konas el la registro la diversajn en- kaj elvenojn.”

“Vi do konfesas, ke viaj suspektoj baziĝas sur la diraĵoj de viro kun malpreciza memoro pri miaj iroj kaj venoj! Mi ne estas policano, sed se mi farus vian laboron, mi pli fidus registrolibron ol la memoron de dubema ulo.”

“Dankon. Ni efektive alvenas al via ĉefverko. Ni nun scias, kiel vi faris por registri vian nomon nur unufoje. Vi rimarkis, ke la gardisto praktike neniam rigardas de proksime, kion oni skribas sur la registrolibron. Verŝajne la gardisto estis iom malproksima de la registra tablo, kaj vi klinis la libron tiamaniere, ke li ne vidu vian geston, kaj vi simple ŝajnigis, ke vi skribas. Ĉar por li vi estas persono perfekte rajtigita iri kaj veni tiuloke, kaj li vidas vin fari tiun geston plurfoje tage, la afero ŝajnis al li tute natura.”

“Ĉu vere vi opinias, ke mi estus preninta sur min tian riskon?”

“Ho jes. Vi eĉ faris provon por certiĝi, ke ne estas vera kontrolo pri tio, kion la envenantoj kaj elirantoj skribas sur la registrolibron. Tio okazis merkredon la 4-an. Vi estis ĉi tie: tion atestas f-ino Weralska, kiu diskutis kun vi pri la raporto de la Internacia Asocio de Entreprenoj el la Farmacia Industrio.”

“Vi eraras pri la dato.”

“Kaj krome ni trovis memorandojn aŭ leterojn, kiujn vi tajpis tiutage por s-ro Kertsch, kaj kiuj surhavas la signon TK/mm, kio signifas ‘diktita de Kertsch, tajpita de Martin’, kaj ankaŭ tiun daton.”

“S-ro Kertsch ofte petis min antaŭdati aŭ postdati la tajpaĵojn. Li organizis sian laboron tiamaniere.”

“Almenaŭ oni povas diri pri vi, ke vi estas persistema. Malofte ni vidas personon, kiu rebatas al ĉiu argumento, ĉe kazo tiel akuza, kiel tiu, kiun ni prezentas al vi.”

“Estas simple ĉar mi diras la veron.”

“Kiel vi volas. Nu, mi daŭrigu. Tiun tagon, kiam laŭ tiuj atestoj vi ĉeestis, la registro ne surhavas vian nomon. Sed, strange, ĝi havas la nomon de persono, kiu ne apartenas al la konferenco, la nomon de iu Lily Smith.”

“Eble persono ne rilatanta al la konferenco venis. Vi ne dubas pri la veno de s-ro Peter Graf, kiu ankaŭ havis neniun rilaton kun la konferenco, sed tamen havis rendevuon kun s-ro Kertsch.”

“Jes, sed la gardisto sciis pri li kaj kontrolis lian rajtigilon. Neniu rajtigilo estis donita al iu Lily Smith, kaj neniu ekster la konferenca delegitaro aŭ personaro pasis preter la gardopunkto tiun tagon.”

“Kio permesas al vi diri, ke tiun nomon skribis mi? Iu ajn povis ludi tiun komedieton kun la gardisto. Neniam la gardistoj kontrolas la veran nomon, ili nur petas, ke oni ion skribu...”

“Bedaŭrinde por vi, ankaŭ la sovetia polico havas fakulojn pri skribado. Ili studis mikroskope tiujn vortojn Lily Smith kaj ni donis al ili skribspecimenojn de kvin personoj, petante ilin diri, kiu el la specimenoj prezentas la saman skribon, kiel tiu nomo. Ili konkludis, ke la via. Tio ne klarigeblas per koincido.”

“Tamen...”

“Atendu, ne estas finite. Ni faris ankaŭ akustikajn eksperimentojn. Ni disponas bendon, sur kiu magnetofono fiksis la konversacion de Graf kaj Kertsch, kaj ni povas scii – mi ne faros al vi teknikan prelegon pri tio, estus senutile – kiamaniere aŭdigi ĝin por ricevi la saman son-intensecon. Kiam detektivo Karal parolis al vi antaŭ kelkaj minutoj, li intence parolis pli kaj pli mallaŭte, kaj ni kontrolis la nombron de decibeloj. Eĉ kiam ĝi fariĝis multe pli malalta ol dum la konversacio inter Graf kaj Kertsch, vi perfekte komprenis, kiel pruvas viaj respondoj.”

“Mi ne komprenas, kian rilaton tio havas al viaj falsaj akuzoj.”

“Nur tion, ke vi certe aŭdis la interparolon inter Graf kaj Kertsch. Ni faris eksperimentojn dumnokte, kiam vi ne ĉeestis, kaj foje tage, ankaŭ kiam vi estis for. Tiuj ĉi muroj estas ege maldikaj, kaj oni aŭdas ĉion de unu oficejo al alia, tuj kiam la persono parolas iom laŭte. Kial vi asertis al ni, ke vi ne aŭdis ĝin?”

“Mi aŭdis, sed mi ne komprenis. Ili parolis germane.”

“Ĉu vere vi ne komprenas la germanan? Kie vi faris viajn flegistinajn studojn?”

“Mi ne estas flegistino, mi estas sekretariino.”

“Se tiel estas, kial vi mensogis al la dunga oficejo, kiam vi fariĝis la sekretariino de s-ro Kertsch? Via persona dosiero enhavas demandaron responditan de vi mem, propramane, en kiu vi rakontas vian tutan antaŭan karieron. Estas dirite en ĝi, ke vi faris komercan lernejon kaj akiris sekretarian diplomon, ĉar vi volis fariĝi flegistino en lernejo, kie oni akceptis kandidatojn nur pli ol 20-jarajn. Poste vi studis en tiu flegistina lernejo, en Germanio, kie vi tiam loĝis. Vi laboris kiel flegistino i.a. en kirurgiaj servoj. Poste vi estis dungita kiel flegistino de Monda Organizo pri Sano, kaj tiel komencis vian internacian karieron, kiu kondukis vin fine al sekretaria posteno ĉe unu el la plej potencaj subĝeneralaj direktoroj...”

“Vi blufas, sinjoro, vi ne povas disponi mian dosieron ĉi tie en Alma-Ato.”

“Ne la originalon, sed taŭgan kopion faritan de la personara fako de via organizo. Oni alportis ĝin al ni, same kiel la dosieron de Kertsch kaj de ĉiuj aliaj personoj listigitaj en la registrolibro kiel elirintaj inter la 17-a kaj la 19-a. Parenteze, tiu flegistina trejniĝo eble klarigas, ke vi tiel trafe atingis la koron, kaj mortigis Kertsch-on unuapike, sen granda damaĝo al la histoj...”

“Sed kial mi estus mortiginta mian ĉefon?”

“Tion, fraŭlino, nur vi povas diri al ni.”

“Eĉ ne estos necese”, basis iom solene Zajcev. “Ĝi tie ni havas sufiĉe da konvinkaj pruvoj por vin aresti kaj submeti al la justico. Se vi ne volos diri, vi ne diros, kaj ni ne perdos nian tempon por scii. Vi povas plu obstini en via neado. Ĝi estos pure senutila, kaj ne ŝanĝos la punon.”

Sekvis kelkminuta silento, dum kiu li ŝajnis lasi Martan Martin digesti, kion ŝi ĵus aŭdis. La silenton rompis Karal, per sia milda voĉo, kiu jam tiel ofte moligis la korojn:

“Sed verŝajne via advokato havos malpli da argumentoj, kiam venos la momento decidi pri la puno... Kiu scias? Eble en via motivo kuŝas la solaj mildigaj cirkonstancoj.”

Ree la senbruo regis. Neniu rigardis al Marta. Ŝi, kaj sole ŝi, povis alfronti sian problemon. Post iom pli ol dek minutoj da kompleta silento – kaj dek minutoj estas longegaj tiasituacie – Karal tre malrapide rigardis ĉirkaŭen. Ĉiu el liaj kolegoj havis la okulojn direktitaj al la tablo, al siaj manoj aŭ al la fenestro, neniu al Marta. Kun ega malrapideco li turnis la vizaĝon al ŝi. Ŝi rigardis lin, kvazaŭ vokante por helpo. Kun la okuloj preskaŭ teneraj – eble ĉar pli ol iu ajn samfake li komprenis la krimulojn de interne, per profunda intuo – li jesis per la palpebroj, apenaŭ percepteble, kun survizaĝe io kelke malĝoja, sed ankaŭ plena je respekto por persono travivanta teruran momenton.

Kiam ŝi malfermis la buŝon, estis videble, ke ŝi parolos al li, kaj nur al li.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.