La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈU NI KUNVENIS VANE?

Aŭtoro: Johán Valano (Claude Piron)

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 2

“Pensu, ke trans tiuj montoj etendiĝas Ĉinio!” Stefano proklamis, montrante la imponan montaron, kiu staris antaŭ ili.

Polica detektivo Jano Karal, lia edzino Ĝoja, konata psikologino, kaj ilia nevo Stefano ĵus eliris el la pendvagono, kiu ilin kondukis al la supro de Kok-Tjube, la monteto elstaranta tute apude de la Kazaĥia ĉefurbo. La ĉielo estis perfekte blua, kaj ideala la temperaturo.

“Sajnas al mi, ke vi eraras”, rebatis Jano Karal. “Inter Ĉinio kaj ni devas troviĝi io... ĉu Kirgizio?”

Neniu respondis. Ilia scio pri centrazia geografio estis pli ol nebula. Ili paŝis plu.

“Egale ĉu sterniĝas Kirgizio aŭ Ĉinio tie transe, ” Ĝoja diris, “mi ankoraŭ ne sukcesas konvinki min, ke ni reale troviĝas centre de Azio, kaj eĉ en Sovet-Unio. Ŝajnas al mi, ke baldaŭ la nerazita vizaĝo de Jano min pikos kise, kaj mi vekiĝos en nia apartamento, en Valĉefa.”

“Se vi sonĝas, onklino Ĝoja, ankaŭ mi faras la saman sonĝon”, la junulo respondis. “Mi sonĝas, ke mi estis portempe dungita kiel pedelo por internacia konferenco en Alma-Ato, Kazaĥstano (aŭ ĉu oni diras Kazaĥio?), Azia Sovetio, ke mia onklo Jano troviĝas ĉi tie kiel ano de la internacia sekureca servo organizita speciale por tiu konferenco, ĉar lia avino estis slovaka, kaj ke...”

“Kion mia avino faras en tiu afero?” la policano interrompis.

“Nu, se via avino ne estus tiel slovake patrujama, ke ŝi nepre devis instrui al vi sian lingvon, ĉu la armeo estus havinta la ideon lernigi al vi la rusan, kiam vi soldatservis dum la malvarma milito? Kaj kiam la Organizoj petis nian landon havigi unu el la sekurec-agentoj, kial oni elektis vin, se ne simple pro tio, ke vi estas la sola policano nialanda, kiu scipovas la rusan?”

“Eble jes, sed...”

“Sed nenio. Mi nur rakontas mian sonĝon. Mi sonĝas, ke multaj gravuloj, i.a. pluraj ministroj, venis ĉi tien, kaj ke Interpol  – la internacia polica organizo – eksciis pri plano ostaĝkapta...”

“En mia sonĝo temis pri translivero de granda kvanto da drogo pere de diplomataj sakoj”, Ĝoja korektis.

“Kaj en la mia, ” daŭrigis Jano, “temis pri ambaŭ aferoj. Tial la patronantaj organizoj petis la helpon de Interpol.”

“Diable, onklo, ĉu ankaŭ vi sonĝas, ke vi estas en Alma-Ato?”

“Jes, ĝi estas parte bela sonĝo, parte angore prema. Bela, ĉar mi sonĝas, ke la policaj aŭtoritatoj petis Ĝojan veni kun mi kaj sukcesis akceptigi ŝin en la delegitaron de nia lando, kiel psikologinon (en mia sonĝo, unu el la komisionoj de la konferenco pritraktos psikan bonfarton); sed ankaŭ premsonĝo, ĉar, pretekste, ke neniam estas tro da helpo, prosperis ankaŭ al mia nevo Stefano ricevi portempan postenon ĉi tie, kaj mi ne kuraĝas sonĝi pluen kaj bildigi al mi, al kiu katastrofo lia ĉeesto nin kondukos.”

“Miaopinie, ne eblas, ke tri personoj sonĝus la saman sonĝon. Do estas realo”, Stefano diris. “Kaj reale, do, vi min ĵus insultis. Kion mi faru? Ĉu mi frakasu vian makzelon?”

“Mi petas, ne”, respondis la onklo. “La konferenco ankoraŭ ne malfermiĝis, kaj jam komenciĝus katastrofo. Imagu, kian akcepton ni ricevos, se ni ambaŭ revenos al niaj respektivaj oficejoj, unu kun frakasita makzelo, kaj la alia kun ŝvelaj lipoj kaj okulo bluverde flava!”

La triopo ekridis.

“Eble ni ne sonĝas, ” Stefano reparolis, “sed ĉu vi ne trovas tre stranga la ideon aranĝi konferencon pri bonfarto spirita  en komunista lando? Ĉu la sovetiaj aŭtoritatoj povas kredi je spirito?”

“La diablo scias, kion ili komprenas sub tiu vorto”, prononcis Ĝoja. “Se mi bone memoras, la ideo pri ‘spirita disvolviĝo’ jam troviĝis ĉe du ĝeneralaj sekretarioj de UN, Dag Hammarskjöld kaj U Thant. Ili opiniis, ke UN kaj la aliaj organizoj ligitaj al ĝi aliras la mondajn problemojn laŭ vojo tro materiisma, kvazaŭ homo estus nur besto, aŭ nur intelekto, sen io pli kerne homa, pli alta, pli anima en si. Poste kelkaj gravuloj – jen hinduoj, jen kristanoj, jen islamanoj – reemfazis tiun ideon, ke ĉiuj internaciaj problemoj, egale ĉu la nova ekonomia ordo, aŭ la teritoriaj aŭ aliaj latentaj konfliktoj finfine havas ian spiritan dimension, kiun oni ne rajtas neglekti...”

“Sed tamen, ke Sovetio...”

“Ĉu vi scias, kiu lando invitis kiel unua ĉi tiun konferencon? Neoficiale, kompreneble”, Jano interrompis.

La junulo kapneis.

“Egiptio.”

“Ĉu vere?”

“Jes, eble ĉar Sadat estis funde mistikulo. Sed ĉar subskribiĝis la packontrakto inter Israelo kaj ĝi, la aliaj arabaj ŝtatoj rifuzis kunveni en Egiptio. Tiam USSR, kiu opiniis, ke malutilas al ĝia prestiĝo la ideo, tre disvastigita en la mondo, ke ĝi estas ‘kontraŭspirita’, taksis la okazon taŭga por tion korekti. Ĝi deklaris sin preta akcepti la konferencon, sed proponis, ke tiu konsideru ankaŭ la socian  bonfarton. Ĉiuj konsentis.”

“Sed kial ili elektis Alma-Aton?”

“Mi ne scias. Ŝajnas, ke Alma-Ato pli kaj pli fariĝas kongresurbo. Ĝi havas multajn hotelojn, la klimato estas tre stabila kaj agrabla, abundas arboj kaj ĝardenoj. Krome, eble estis okazo montri al homoj el la tuta mondo – kaj al multaj el evolulandoj – ke en iama dezerto moderna urbo viglas, plene disvolvita...”

“Estu kiel ajn, la dezerton oni bone vidas de ĉi tie”, krietis Ĝoja. “Rigardu ĉi-flanken!”

Efektive, de la supro, kien ili alvenis, la urbo aperis kiel oazo grandparte sieĝata de dezerta sablo. Kelkloke vidiĝis verda kamparo kaj ie, en malproksimeco, lago diveniĝis, sed la dezerta vasteco tamen sentiĝis impona.

Karal rigardis fascinite la urbon. Kiom da vivoj tie interplektiĝas! Kion pensas, kion sentas, al kio strebas tiuj homoj? De kie ili venas? Li jam antaŭe rimarkis sur la stratoj, ke la kazaĥoj, kun sia nete azia tipo, konsistigas malplimulton en la loĝantaro. Cetere, en la urbo, oni aŭdas pli ofte la rusan ol la kazaĥan. Kaj kio disvolviĝos okaze de la internacia konferenco? Ĉu la idealistoj el UN, UNESKO kaj aliaj institucioj – inkluzive de multegaj neregistaraj organizaĵoj, kiuj uzis sian rajton reprezentiĝi – havas ideon pri tio, kion Interpol eksciis pri la intencoj de Mafio kaj de aliaj agemaj grupoj, jen politikaj, jen religiaj, uzi propracele la konferencon kaj la diplomatiajn faciligojn aranĝitajn de la soveta registaro?

“Ĉu ni iru al tiu restoracio, kiu havas la formon de vasta kazaĥa tendo?” Ĝoja demandis, tirante Janon el la revo.

“Kompreneble!” ekkriis Stefano ĝojsaltante. “Estas porturista ejo. Ni estas turistoj. Ni turistu!”

La policano sarkasmis:

“Dungita por labori ĉe internacia konferenco, venigita ĉi tien je la kosto de impostpagantoj, li rigardas sin turisto! Ĝoja, ĉu vi aŭdis? Kion vi opinias pri tiu senkonscienculo?”

“Nu, mi malsatas”, ŝi diris, kaj ilin gvidis restoracien.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.