La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ILI KAPTIS ELZAN!

Aŭtoro: Johán Valano (Claude Piron)

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 9

“Sed kio okazis? Kiel eblas?” Barbo insiste demandis.

“Mi ne scias, ” la telefona voĉo respondis. “Neniu scias. Pluraj el ni provis telefoni, sed neniu respondas. Verŝajne, tiuj teroristoj rimarkis, ke ni havas la grafinon kun ni, kaj deziris profiti la okazon. Ni estis malsaĝaj lasi ŝin sub la gardo de Ĝeraldo sola, des pli, ĉar li estas tiel malforta knabo. Certe ili alsaltis lin kaj forportis la grafinon, la diablo scias, kien.”

* * *

Dum s-ro Pipelbom komencis matenmanĝi, je kelkaj kilometroj for, la telefono vekis la ĵus priparolitan Ĝeraldon, la maldikan knabon, kiu gardis Elzan, misprenitan por la grafino.

“Ej! Kion vi faras? Mi bezonis duonhoron por venigi vin al la telefono, ” sonis voĉo malkontenta. La ĉefo.

“Mi... mi... mi dormis, ” respondis Ĝeraldo, provante superi ankoraŭ fortan emon fermi la okulojn kaj lasi sian menson flugi sonĝolanden.

“Mi diris al vi hieraŭ, ke por unu nokto ni povas lasi ŝin tie, sed ke ni nepre devos transloki ŝin hodiaŭ. La afero fariĝis urĝa, ĉar Karlo miskomprenis min kaj transdonis la novaĵon tro frue al la Tutlanda Inform-Agentejo. Iru tuj konduki ŝin al Punkto 3. Margarita enirigos vin.”

“Bone. Mi iros tuj.”

Ĝeraldo paŝis al la ĉambro, kie dormis Elza. Li ŝin rigardis. Ŝi estis tre bela. Ŝi dormis tiel pace, ke ŝia vizaĝo estis tute malstreĉita, kaj tio eĉ pli beligis ŝin.

Rigardante ŝin, li sentis pli precize, kaj dolore, sian malsuperecon. Li estis maldika, malforta, malsaneca, «apenaŭ duonviro», foje diris al li laborkunulo. Eble ĝuste tiu sento pri nesufiĉeco igis lin aliĝi al la Movado por Vera Eŭropo: kunagi kun tiu politika movado estis trovi fratecon ĉe homoj fortaj, kiuj agis «fortule» – sen kulposentoj – por anstataŭigi la «malfortan» demokration per ŝtato pli vireca, pli militema; kunlabori kun ili estis trovi en la grupo virecon, kiun li nur malsukcese serĉis en si mem.

Kaj nun li devis veki la kaptitan virineton kaj konduki ŝin for. Sed kion li faros, se ŝi kontraŭstaros lin? Pli ol iam ajn li sentis kun malgajo sian senmuskolecon. Li ne estis impresa. Male, ŝia beleco, ŝia evidente perfekta sano impresis lin. Li devos trovi en si kiel eble plej multe da volforto, kaj ĝin esprimi per plej firma parolmaniero – subdirante, ke ŝi riskos multegon, se ŝi ne obeos – por ke ŝi akceptu sekvi lin.

Li iom skuis ŝin, por ŝin veki. Ŝi restis trankvile dormanta. Li skuis ŝin pli forte. Ne efikis.

Elza estas unu el tiuj personoj, kiuj fojfoje malfacile endormiĝas, sed kies dormo, kiam ĝi fine ilin prenis, tenas ilin kun grandega forto. Ĉi-foje, tuta tago da aventuroj kaj duonnokto da konstanta laŭta bruado, parolado, ridado fare de ŝiaj kaptintoj, sekvata de pluraj horoj da soleca zorgado en loko nekonata, eĉ pli ol kutime malhelpis fruan endormiĝon. La mankon ŝi nun kompensis per aparte profunda dormo.

Memorante, ke disponebla aŭto, kies ŝlosilojn li havas, staras tuj antaŭ la domo, Ĝeraldo decidis porti ŝin en ĝin. Ke ŝi profunde dormis, tio estis des pli bona, ĉar tiel li ne devos timi ŝian kontraŭstaron. Sed ve! Kiom ajn li streĉis la fortojn, ŝia pezo ilin superis. Li tute ne sukcesis ŝin levi.

Malkontenta pri si, li timeme decidis telefoni al la ĉefo.

“Kompreneble vi ne povus ŝin levi, ” tiu diris malestime. “Veku ŝin. Uzu malvarman akvon, frapetu ŝin, kriu en orelon aŭ faligu planken bru-farajn objektojn apud ŝi. Trovu ion ajn, sed, je la nomo de l' diablo, veku ŝin, veturigu ŝin kiel eble plej frue al Punkto 3. Kaj telefonu al mi, tuj kiam vi alvenos.”

Ĝeraldo ne trovis la situacion ĝojinda. Li pli kaj pli sin demandis, ĉu li agis saĝe proponante uzi la kapton de la grafino por la celoj de la Movado. Sed la fakto, ke la respondo estis nea, tute ne helpis lin.

Kun ĝemspiro, li iris preni malvarman akvon.

La reago de Elza estis tuja kaj rekta. Ŝi ne plene vekiĝis. Duondormante, ŝi sentis, ke iu ĝenanto intervenas en ŝian plaĉan sonĝon, kaj ke tio postulas forigon de la ĝeno. Ŝi ne bezonis unu sekundon por, per unu bato tute preciza al lia orelo, boksi Ĝeraldon for. Dum li falis, la kapo de la knabo trafis la muron tiel forte, ke li svenis. Ne plu ĝenata. Elza retrovis plezure sian sonĝon.

* * *

La loko nomata «Punkto 3» en la sekreta lingvaĵo de la bando ne estis tre malproksima. Ne ricevinte informojn post pli ol duonhoro, la ĉefo komencis zorgi. Li mem ne povis forlasi sian laboron, sed li povis telefoni. Li do alvokis Adamon, anon de la bando, iri al la apartamento, kie la kaptita virino kaj Ĝeraldo troviĝis, vidi, kio tie okazas, kaj helpi laŭeble.

Kiam Adamo sonorigis ĉe la pordo, la sono vekis Ĝeraldon, sed tiu ne estis tre firma sur siaj kruroj, kiam li ekstaris. Li malŝlosis la pordon.

“Kio okazis? La ĉefo furiozas!” Adamo diris.

Ĝeraldo rigardis lin kun stranga esprimo. Li sentis sin nebone, kaj emis fali dekstren, verŝajne pro la bato al lia orelo.

“Ĉu ŝi batis vin?” Adamo daŭrigis, rigardante la vizaĝon de Ĝeraldo, kaj konstatante, ke tiu kvazaŭ perdis la povon paroli. “Ĉu ŝi forkuris?”

“Batis? Jes. Forkuris? Nu, mi ne scias. Ŝajnas, ke... Eble...”

Adamo trakuris la apartamenton, brufermante ĉiujn pordojn, kolere maltrankvila.

“Jen ŝi estas, ” li kriis. “Ŝi dormas. Ni veku ŝin.”

Frapante ŝian vizaĝon kun forto, li estigis en Ĝeraldo senton de admiro. Tiu ja ne kuraĝus uzi similan forton ĉe tiel bela vizaĝo. El la vidpunkto de efikeco, la metodo estis ĝusta: Elza duone vekiĝis.

Duone dormante, ne bone sciante, kie ŝi estas, kaj kio okazas al ŝi – sed impresita de la aŭtoritata sinteno de Adamo – ŝi revestis sin, kaj eliris kun ili. Por ke ŝi ne risku liberiĝi, Ĝeraldo tenis tre forte ŝian brakon, kaj la tuŝo al ŝia korpo estigis en li sentojn, kiuj lin maltrankviligis. Ŝajnis, ke ŝi estas pli amebla kaj aminda ol grafino devus esti. Ĉu al Adamo tio evidentiĝis? Eble, ĉar li maldolĉe diraĉis al sia kunulo: “Lasu min ŝin teni, vi ne estas fidinda.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.