La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ILI KAPTIS ELZAN!

Aŭtoro: Johán Valano (Claude Piron)

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 6

Oftege, kiam ŝi estis infano, Elza revis, ke ŝi estas la grafino. Strange, se konsideri, ke ŝi havis la freŝecon de l' junaĝo, dum grafino Montokalva estis fama pro sia malbeleco: misturnita nazo, tro vasta buŝo en vizaĝo tro longa kaj haroj rifuzantaj ordiĝi kunformis kapon senharmonian («ĉevalecan», kelkaj diris) kaj la vireca korpo kun la tro fortaj ŝultroj ne helpis forpreni ĉe vidanto la penson, ke kiam Naturo faris ŝin, ĝi fuŝis sian laboron.

Sed por Elza la grafino estis iu tute speciala. Ŝi havis kastelon, dignecon, potencon, kaj la tono, kiun uzis la patro por paroli pri ŝi – «grafina moŝto»! – ĉiam pensigis pri mistera, kvazaŭ pra-devena supereco. Krome, ŝi havis ĉevalon.

Ĉiumatene je la sepa, la grafino surmetis specialajn rajdajn vestojn kaj surĉevalis promene, ĉiam sur la samaj vojoj. Sur sia ĉevalo, kiel bela, kiel potenca ŝi aperis!

Ekde la infaneco, Elza, kiu pli malpli scipovis rajdi, revis pri la belaj rajdovestoj de l' grafino, kaj pri ties supereca sinteno dum la ĉeval-promenado matena. Se foje, eĉ nur unufoje, ŝi povus ludi ŝian rolon...

Kaj jen la mirinda okazo prezentiĝis.

Kiam Nikolao, ŝia amata kemiisto, sinĝene petis ŝiajn ideojn pri la eblo provi en reala situacio la substancon, super kiu li laboris jam de longe, kun la espero ĝin vendi al la ŝtata spiona servo, kiu – laŭ la konfidencoj de amiko – tre deziris havi ion similan, ŝi tuj sciis, al kia praktika celo ĝi povos aplikiĝi. Temis ja pri substanco, kiu, en malgranda kvanto, igis bonhumora, sed samtempe malhelpis la menson efike funkcii, kaj kiu, en difinita, pli granda kvanto, estis dormigilo kun apartaj karakterizoj.

Nun, estis kelkaj minutoj antaŭ la sepa matene. Elza staris en la dormĉambro de la grafino kaj rigardis kun forte batanta koro ties profundegan dormon. La substanco de Nikolao belege efikis. Tute trankvile, Elza iris al la granda ŝranko, kie multaj rajdovestoj pendis. Ŝi elektis malrapide, sin vestis kaj admiris sin en la alta spegulo. Diri, ke tiuj vestoj perfekte taŭgis, estus paroli malvere, sed ne tiu detaleto fuŝis ŝian plezuron.

La plezuro iĝis eĉ pli granda, kiam ŝi rimarkis la nazumon de la grafino kaj unu el ties perukoj, kiu tie troviĝis sur sia subtenilo. Subpremi la deziron ilin uzi postulus superhoman volforton, kaj Elza ne estis superhoma. Kun silenta gajeco ŝi surmetis tiujn plibeligilojn. Bedaŭrinde, la peruko ne bone teniĝis. Sed en la ŝranko estis almenaŭ kvin aliaj! Tujtuj! Ek! Okazu kompleta grafiniĝo! Unu el tiuj perukoj montriĝis perfekta.

Kiam Elza rigardis sian bildon en la spegulo, ŝi malfacile sin detenis de brua rid-eksplodo. Ŝi sentis sin tute grafina.

Kun larĝa rideto ŝi eliris el la ĉambro kaj paŝis ĉevalejen.

La tuta naturo reciproke ridetis. Neniam la ĉielo tiel bluis, neniam tiel arte kantis la birdoj, neniam la arboj tiel amike signis bonvenigon.

Elza ridis al si tutkore. Endormigi la grafinon per la nikolaa drogo estis infanlude facile, tio montriĝis nur simpla, ĝojiga ŝerco. Kaj realigi je la aĝo de 21 jaroj la deziron plej forte sentatan dum la tuta infaneco! Kio pli ol tio povus doni senton de perfekta, plaĉa rev-plenumiĝo? Ŝi rajdis, rajdis, rajdis plu, feliĉega. Ŝi, finfine, estis la grafino.

“Halt!”

Ili agis tiel rapide, ke Elza apenaŭ konsciis, kio okazas. Kvin maskitaj viroj, kelkaj kun pistoloj, ĉirkaŭis ŝin, ektenis la ĉevalon kaj ŝin kondukis for. Mallibera.

* * *

Jam la kvinan fojon en kvin minutoj Adriano Pipelbom rigardis la horloĝon. Li stariĝis de sur sia seĝo kaj komencis paŝi sencele en la ĉambro. Li ekbruligis unu el la pipelbomaj sentabakaj cigaroj, sed eĉ tio ne redonis pacon al li. Fine, kvankam estis iom tro frue, li eliris. La atendo ja iĝis neelportebla.

Bela estis la nokto. La luno brilis kaj miloj da steloj okulumis al tiuj el la teranoj, kiuj, kortuŝitaj de la paca somernokto, direktis la rigardon ĉielen, kvazaŭ danke.

Adriano Pipelbom ne estis unu el ili. Li ne interesiĝis pri la steloj, kaj la sentoj, kiuj movis lian koron, neniel rilatis al danko. Li timis.

Ĉiam estas io malplaĉa en la fakto stari atendante iun, kiu ne venas. Se, krome, la atendo okazas nokte en arbareto, kiun trakuras kaj traflugas ĉiaspecaj bestetoj, kiujn ne eblas vidi, sed kies ĉeesto senteblas pro mil bruetoj, ĉiu pli malplaĉa ol la alia, tiam oni havas la impreson, ke oni baldaŭ perdos la saĝon por-ĉiame. Eĉ se oni nomiĝas Adriano Pipelbom.

La tempo pasis ege malrapide. Nenio okazis. Eĉ la bruetoj similis unu la alian de minuto al minuto, de kvaronhoro al kvaronhoro, alportante neniun diversecon al la unutona etoso de tiu en-arbara gardostaro.

En Adriano Pipelbom la timo pli kaj pli emis transformiĝi en koleron. Kion ili faras? Li alvenis ĉi tien kvaronhoron tro frue, sed ili nun malfruas duonhoron rilate al la firme difinita horo. Ĉu li povos ludi sian rolon taŭge, se ili plu atendigos lin? Kia malserioza generacio! La nunajn junulojn oni vere ne povas fidi.

Tamen, eble okazis io fuŝa, eble io misfunkciis, pri kio ili ne respondecas, ĉu? Li lasos al ili plian duonhoron.

Okazis nenio. La tuta plano malsukcesis. Ne ĉi-nokte Adriano Pipelbom povos savi la grafinon el danĝero, kaj ŝian koron tiel kapti. Li reiris hejmen, brulanta je kolero.

* * *

Adriano Pipelbom ne estis homo, kies koleroj forsvenas per si mem. Nur kiam ili trovis eksteran objekton, ili iom post iom komencas forbruli. Ĉi-foje li decidis direkti la furiozon al sia sekretario. Li paŝis telefonen.

“Mi ne komprenas, sinjoro, ” respondis la trankvila voĉo de Johano. “Ĉio estis en ordo ĉi-matene. Ili atendis grafinon Montokalvan je la antaŭvidita loko, laŭ la indikoj, kiujn mi antaŭe ricevis de la servisto Cipriano pri ŝiaj rajdaj kutimoj. Ili sukcese haltigis la ĉevalon kaj kaptis ŝin. Kiam mi telefonis al ili tagmeze, ili certigis, ke ili transirigos ŝin ĉi-nokte el la urbo al tiu kampara dometo, pri kiu ni interkonsentis, kaj kien oni povas alveni nur piede tra la arbareto. Ili konfirmis, ke ili pasos je la 22:25 sur tiu arbara vojeto, kie vi troviĝos. Ili rediris al mi, ke ili konas senmanke sian rolon kaj ne dubas, ke ili sukcesos lasi vin superforti ilin tute bone. Ili estas anoj de teatra grupo kaj eĉ provludis inter si, kiamaniere ili helpos vin faligi la tri, unu post la alia...”

“Vi ne bezonas rediri al mi nian tutan planon. Ankaŭ mi konis mian rolon perfekte. Sed kiel mi povus ludi ĝin, se la aliaj ne venas? Kio okazis al tiu kompatinda grafino? Vi...”

Johano sentis, ke jen venos la kolera kriado. Kiel jam dirite, li konis perfekte sian mastron, li sciis, kiamaniere paroli al li en similaj cirkonstancoj. Per voĉo samtempe seka, trankvila, kaj tamen plena je respekto li diris:

“Ne havu zorgojn, sinjoro, mi informiĝos kaj tuj sciigos al vi.”

* * *

Kiam la telefono reaŭdigis sin, Pipelbom ne dubis, ke jen lin vokas Johano, por sciigi la situacion. Li sekve tre miris, kiam alparolis lin iom naza voĉo, al li tute nekonata.

“S-ro Pipelbom?”

“Estas mi. Kiu vi estas? Kion vi volas?”

“Mi parolas nome de la teatraj amatoroj, kiuj aranĝis por vi la kapton de ...”

“Ŝŝŝŝ! Ne diru nomojn ĉe la telefono. Oni neniam scias, ĉu iu ne subaŭskultas nin, ” interrompis la riĉulo.

Kial, kelkajn minutojn antaŭe, li lasis sian sekretarion telefone raporti plej detale pri ilia plano, kaj nun subite pensis pri la risko de subaŭskultado, neniu povus klarigi. Oni povas esti sukcesa memfarita homo, kaj agi nekonsekvence.

“Nu, vi proponis al ni pagon por tiu laboro, ĉu ne? Verŝajne estus malsaĝe diri telefone, precize kiom, laŭ via propono, ni devus ricevi.”

“Jes, jes, diskretu, mi petegas vin, diskretu. Sed nun, ” li varmiĝis, “mi postulas klarigojn pri tio, kial vi lasis min atendi dum tuta nokto en loko plej malplaĉa, dum vi devis plenumi taskon precizan kaj facilan.”

“Ne koleru, s-ro Pipelbom, ne koleru. La afero estas simpla. Unu el ni subite konsciiĝis, ke grafino valoras multe pli ol vi proponis. Nun, kiam ni tenas ŝin kaptita, kial ni redonus ŝin kontraŭ difinita sumo, se ni povas postuli de vi la dekoblon?”

“Kion? Vi... Vi postulas la dekoblon?”

“Jes. Bonvolu pripensi iomete. Ni havas la grafinon. Ni povas fari ion ajn el ŝi. Kial ni ne uzus tiun okazon por tiri el vi sumon, kiu por ni estos granda kaj grava, dum vi eĉ ne sentos ĝian mankon?”

“Nu... Sed... Vi estas aĉuloj! Mi tuj informos la policon, kaj...”

“Ne, sinjoro, vi ne informos la policon. Vi perfekte scias, ke se vi tion farus, ni devus suferigi la grafinon, eble eĉ mortigi ŝin. Vi ne akceptus respondeci pri tia fi-ago, ĉu?”

“Sed...”

“Aŭskultu, sinjoro. Mi sufiĉe parolis. Mi lasos vin pripensi la aferon. Nun estas malfrue. Mi revokos morgaŭ por aranĝi detale la pagon kaj la redonon de la grafino, eble ankaŭ kun vi en la rolo de savanto.”

“Klik, ” faris la telefono, antaŭ ol Pipelbom havis la tempon malfermi la buŝon.

Li ekstaris, kaj iris preni glason, kune kun botelo da brando. Refortigilon li nepre bezonis.

* * *

Johano iĝis ege pala.

“La aĉuloj!” li kolervoĉis.

“Kion ni faru?” demandis lia mastro, kun la tono de homo tute senhelpa.

Ambaŭ enpensiĝis.

“Ĉu la polico?” demandis Pipelbom.

“Ne. Tro danĝere. La sola solvo estas pagi. Finfine, via celo estas aperi al la grafino kiel savanto. Ni ne plu bezonas la enarbaran teatraĵon. Se la grafino ekscios, ke kiam ŝi estis kaptita, vi estas tiu, kiu proponis pagi por ŝia liberigo, vi estos efektive tiu, kiu savis ŝin. Ŝi estos kortuŝita, kaj tute certe same dankema, kiel en nia unua plano. Eble eĉ pli, ĉar ĉi-foje la afero aperos pli reala.”

“Eble vi pravas. Tamen, mi ne ŝatas la ideon jesi al tia ĉantaĝo. Mi proponas, ke ni ne decidu hodiaŭ. Dormi ĝenerale helpas trovi solvon al problemo. Ni reparolos pri tio morgaŭ matene. Sed mi postulas, Johano, ke vi havu ideojn!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.