La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
DUA LIBROAŭtoro: Lazaro Ludoviko Zamenhof |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Popoldiroj.Ĉiu "tial" havas sian "kial."Popolo diras–Dio diras. Kia patrino, tia filino. Kiu vivos, tiu vidos. Se infano ne krias, patrino ne scias. Pelu muŝon tra l' fenestro, ĝi venos tra l' pordo. En sia urbeto neniu estas profeto. Kiu iras trankvile, iras facile. Post la faro venas saĝo. Kiu ne salutas per ĉapo, salutos per kapo. Ne diru "hop" antaŭ salto. Antaŭe intencu kaj poste komencu. Ne tiel terura estas la diablo, kiel oni lin pentras. Kia la festo, tia la vesto. Restu tajloro ĉe via laboro. Kanto de studentoj.Ĝoju, ĝoju ni, kolegoj,Dum ni junaj estas! Post plezura estanteco, Post malgaja maljuneco – Sole tero restas. * * * Vivo estas tre mallonga,Kuras ne tenate, Kaj subite morto venos, Kaj rapide ĉiun prenos, Ĉiun senkompate. * * * Kie niaj antaŭulojEn la mondo sidas? Iru al la superuloj, Serĉu ilin ĉe l' subuloj– Kiu ilin vidas? * * * Vivu la akademioKaj la profesoroj! Vivu longe kaj en sano Ĉiu akademiano, Vivu sen doloroj! * * * Vivu, floru nia regnoKaj regnestro nia! Kaj amikoj mecenataj, Protegantoj estimataj De l' akademio. * * * Vivu ĉiuj la knabinojBelaj kaj hontemaj! Vivu ankaŭ la virinoj, Amikinoj kaj mastrinoj, Bonaj, laboremaj. * * * Mortu, mortu, malgajeco!Mortu la doloro! Mortu ĉiu intriganto Kaj malamon konservanto Longe en la koro! Hemza. El Heine'.Al brusto, al mia – ha, ĝi min doloras –Almetu maneton, amata knabino! Vi aŭdas, ke tie meblisto laboras? Li por mi la ĉerkon konstruas sen fino! Ha, kiel li frapas en mi en la koro! La vivo forkuras, ne estas jam por mi ... Rapidu, rapidu kun via laboro, Ke povu mi foj' je eterne ekdormi. K.D. |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.