La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DUA LIBRO

Aŭtoro: Lazaro Ludoviko Zamenhof

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

EKZERCOJ

1.

Amiko venis (= unu el la amikoj venis).  – La amiko venis (= la konata amiko, aŭ la amiko, kiun oni atendis).  – Donu al mi libron.  – Donu al mi la libron, kiun vi promesis al mi.  – Tiu ĉi ĝardeno estas amata loko de birdoj.  – La fenestro estas amata loko de la birdoj (= niaj birdoj).  – La vorto "la" estas nomata "artikulo"; ĝi estas uzata tian, kian ni parolas pri objektoj konataj. Anstataŭ "la" oni povas ankaŭ diri "l' ", se ĝi ne estos malbonsone.  – Se iu ne komprenas bone la uzon de la artikulo, li povas tute ĝin ne uzi,  ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa.

2.

Jen estas la patro.  – Mi aŭdas la voĉon de la patro.  – Mi ricevis donacon de la patro.  – Diru al la patro, ke mi estas sana.  – Ni iros al la patro.  – Karolo aĉetis por sia kuzino horloĝeton kun tri montrantoj.  – Ni vidas per la okuloj.  – Rakontu al ni la novaĵojn, kiujn vi aŭdis pri niaj malfeliĉaj fratoj.  – De kiu vi ĝin aŭdis?  – Mi pensas pri la sorto de mia fratino, kaj mi kalkulas jam la minutojn ĝis nia revido.  – Aŭgusto estas bona, Mario estas pli bona ol Aŭgusto, sed Ernestino estas la plej bona el ĉiuj miaj gefratoj.  – La malgrandan filinon de mia najbaro mi amas ne malpli ol mian propran infanon; hodiaŭ mi aĉetis por ŝi tre belan ludilon.

3.

Sesdek minutoj faras unu horon, kaj dudek kvar horoj faras unu plentagon.  – Mi loĝas en la tria etaĝo.  – Hodiaŭ estas la dek kvina (tago) de Aprilo.  – La dudeka de Februaro estas la kvindek unua tago de l' jaro.  – Tiu ĉi rivero havas ducent naŭdek kvar kilometrojn da longo.  – Georgo Vaŝingtono estis naskita la dudek duan Februaron (aŭ: je l' dudek dua Februaro) de l' jaro mil sepcent tridek dua.  – Sendu al mi prunte dekduon da forketoj.  – Tio ĉi okazis antaŭ cent jaroj. – Mi aĉetis du ŝrankojn kaj pagis por ili cent frankojn.  – Jen estas cento da pomoj.  – En tiu ĉi lando loĝas tri milionoj kristanoj (aŭ: da kristanoj).  – Duobla fadeno estas pli forta ol unuobla.  – De tiu tago mia amikeco al li duobliĝis. – Kvaroble kvin estas dudek.  – Kvar fojojn mi jam estis tie.  – Duonon de tiu ĉi piro mi manĝis, kvaronon mi donis al mia nevo, kaj la lastan kvaronon mi forĵetis.  – Dudek unu estas tri seponoj de kvardek naŭ.  – Kvinope ili tiris la keston kaj tamen ne povis ĝin altiri al la domo.  – Se vi venos al li triope, li redonos, kion li prenis; ĉar unue li timos vian forton, kaj due li ne povos sin pravigi.  – Al ĉiu el la laborantoj li donis po kvin dolarojn.

4.

Mi vin ne komprenas, sinjoro.  – Vi estas tre obstina, mia amiko.  – Vi ĉiuj estas tro fieraj.  – "Vi" ni diras egale al unu persono aŭ objekto kaj al multaj; tio ĉi estas farita pro oportuneco, ĉar, parolante kun iu, ni ofte ne scias, kiel diri al li: "vi" aŭ "ci" ("ci" signifas la duan personon de l' ununombro; sed tiu ĉi vorto estas trovata sole en la plena vortaro; en la lingvo mem ĝi preskaŭ nenian estas uzata).  – La ĉapisto ne venos, ĉar li estas malsana; se venos lia edzino, donu al ŝi mian ĉapelon; se venos lia plej maljuna filo, vi povas ankaŭ ĝin doni al li; sed se venos lia malgranda infano, donu al ĝi nenion.  – Jen estas la hundo, donu al ĝi oston, kaj voku la katinon, ĝi ricevos pecon da viando.  – Mi amas min, ĉar ĉiu amas sin mem. – Vi estimas vin mem, sed aliaj vin ne estimas; mia frato estimas sin ne multe, sed aliaj lin tre estimas.  – Montru al mi vian kalkulon.  – Ili kondukis la kolegojn en sian loĝejon, anstataŭ iri kun ili en ilian.  – Oni diras, ke vi estas riĉa.

5.

Kial vi ne respondas al mi, kian mi vin demandas?  – La patro skribas leteron, kaj la infanoj preparas siajn lecionojn. – Kion li babilas?  – Li babiladas la tutan tagon.  – Nia gasto kantis la ĉiukonatan romancon de N.  – Mia onklo ekkantis kaj tuj ĉesis, sed mia frato kantadis la tutan vesperon.  – Karolino ĉian obeadis la ordonojn de sia patrino, sed hodiaŭ ŝi ne obeis.  – Kian mi venis al li, li tuj finis sian laboron.  – Kian mi venis al li, li finadis sian laboron.  – Vi ne malhelpis min, ĉar kian vi venis, mi estis jam finita mian laboron.  – Li batalos, ĉar li ne dormos trankvile, ĝis li estos venkinta la malamikon. – Se mi nur estus sana, mi estus tute kontenta.  – Se ili estus dirintaj la veron, ili ne estus nun punataj; nun ili konfesis ĉion, sed ĝi estis jam tro malfrue.  – Johano, serĉu mian krajonon.  – Ni iru promeni, sinjoroj!  – Li ne esperu pardonon!   – Savu min, amikoj!  – Mi lernas pentri kaj ludi gitaron.  – Instruante, ni lernas.  – La lernanto devas estimi la instruanton. – Libro instruanta estas tre utila.  – Ne ĉiu instruanto estas instruisto.  – Dio estas la kreinto kaj la reganto de l' mondo. – Ferminte la pordon, li komencis sin senvestigi.  – La venonta gasto estas ankoraŭ en la vojo.  – La elpelito malsatas jam la trian tagon.  – Punata antaŭ la rompita poto, la kato eble komprenos la kaŭzon de l' punado.  – La konstruota domo kostos multon da mono.  – Batate de la mastro, li ploris kaj ĵuris, ke li terure venĝos.  – En tiu ĉi lernejo la infanoj estas  edukataj tre bone, ĉar la lernejestro sin okupas je sia afero kun amo.  – Tio ĉi montras, ke via nepo estas ne bone edukita.  – Dum en unu ĉambro la gastoj dancadis, en la dua ĉambro estis preparata la vespermanĝo; kian la tablo estis preparita, oni invitis la gastojn al la tablo.  – Kio estos hodiaŭ prezentata en la teatro?  – Aŭdu, infanoj! se vi estos prezentitaj al la generalo, salutu lin ĝentile.  – La fraŭlino, kiu estis edzinigota de mia frato, mortis, ne fariĝinte ankoraŭ eĉ lia fianĉino.  – La formojn kunmetitajn (ekzemple: mi faradas, mi estis farinta ... kaj ceterajn)  – oni devas uzi sole tian, kian la senco ĝin necese postulas.

6.

La adverboj (evortoj), kiuj estas kreitaj el aliaj vortoj, finiĝas je la litero "e"; ĉiuj aliaj adverboj ne havas konstantan finiĝon kaj apartenas al la vortoj simplaj.  – Li estas severa juĝanto, li juĝas severe, sed juste.  – Nun estas varme, sed la nokto kredeble estos tre malvarma.  – Li estas tre riĉa, kaj li donis al la malfeliĉulo tro malmulte, ĉar li estas konata avarulo.  – Kun tiu papero mi ekiris per grandaj paŝoj al la komercisto; sed antaŭ la magazeno mi renkontis kaleŝon, en kiu sidis riĉe vestita sinjoro. Elirinte el la kaleŝo kaj forĵetinte la pecon da cigaro, kiun li estis teninta inter la fingroj, li ekrigardis min tra siaj bluaj okulvitroj kaj diris sen ia antaŭparolo: "ne, por vi mia magazeno estas fermita pro la malbonaj sciigaĵoj, kiujn mi ricevis pri vi de homoj kredindaj."  – Mi eltrinkis tutan botelon da vino, kvankam ĝi ne tre plaĉis al mi, ĉar la vino estis bona, sed la botelo estis de brando.  – Oni diras, ke vi gajnis la grandan gajnon; se tio ĉi estas vera, mi vin gratulas.  – Li diras, ke mi estus pli feliĉa, se mi estus pli diligenta.  – La mastro diris, ke mi foriru, ĉar se ne  – li min elpelos per la hundoj.  – Ho, kiel mi estas laca!  – Fi, kia malkonvena esprimo!  – Hura! vivu la reĝo!

7.

Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de simplaj vortoj; prenataj estas ordinare la puraj radikoj, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t.e. la radikon kune kun la finiĝo.  – La lingvo internacia esperas fariĝi ian lingvo tutmonda.  – La unutaga regado de tiu ĉi estro ne restis sen postsignoj.  – Tio estas frukto de lia unuatempa verkado.  – Ni matenmanĝas ĉian je l' deka horo antaŭ tagmezo.  – La pordokurtenoj de lia dormoĉambro estas de flavruĝa koloro.  – Nenian insultu, ne parolinte kun la insultoto.  – Metu la libron sur la tablon.  – La libro jam estas sur la tablo.  – Li eniris la ĉambron (aŭ en la ĉambron).  – Ĉu vi estas kontenta je mia donaco?  – Li ekdormis je eterne.  – Ŝi estas la unua baletistino en nia teatro.  – Kia meĥanikisto faris tiun ĉi maŝinon?  – Li estas direktoro en fabriko de tabako.  – La politiko de nia ministro montras, ke li estas bona diplomatiisto.  – La historio de la civilizado estas tre interesa.  – Li korespondas telegrafe kun ĉiuj agentoj.

8.

Kia granda brulo! kio brulas?  – Ligno estas bona brula materialo.  – La fera bastono estas brule varmega.  – Iu venis; demandu lin, kiu li estas, kaj se li estas tiu, kiun mi atendas, sendu lin al mi; neniun alian mi hodiaŭ volas vidi ... ne, mi decidis alie: sendu ĉiun, kiu ajn li estos.  – Ian mi venis al li kaj mi trovis lin libera; tio ĉi min forte mirigis, ĉar kian ajn mi venas, li ĉian sidas super laboro, kaj li nenian estas libera.  – Kiaj vortoj povas esti farataj el la vortoj: "ia", "ial", "ian", "ie", "iel", "ies", "io", "iom", "iu"?  – La kioman fojon li jam ripetis sian rakonton?  – Ĉu oni povas diri: helpi la fraton (anstataŭ: al la frato), obei la patron (anstataŭ: al la patro), ridi lian malsaĝecon (anstataŭ: je lia malsaĝeco), plori la perdon (anstataŭ: pro la perdo)? Jes; ĉar se la senco ne montras klare, kian prepozicion ni devas uzi, ni ĉian povas uzi la vorton "je", aŭ la akuzativon sen prepozicio.

9.

Lia malbenado ne ĉesas; sed nenia el liaj malbenoj povas min iom malhelpi.  – La hieraŭa duhora pafado ne estis por mi tiel terura, kiel la du pafoj, kiujn mi aŭdis hodiaŭ.  – Li kuris sur la kampon.  – Li kuradis ĝis li falis.  – La lavistino alportis mian tolaĵon: ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj viŝilojn (oni nomas ĝin tolaĵo, kvankam ne ĉio estas farita el tolo).  – Anstataŭ vino li enverŝis en mian glason ian malagrablan acidaĵon, kaj tiun ĉi malklaran fluidaĵon li devigis min eltrinki.  – Ne ĉia belaĵo estas utila.  – En la angulo kuŝis amaso da malnova feraĵo.  – Sinjoro N. estas senatano.  – La vilaĝano vendis al la komercisto centon da ovoj.  – La nombro da kristanoj estas pli granda, ol la nombro da mahometanoj.  – Ne ĉiu rusujano estas ruso.  – Mi estas via kunlandano, ĉar mi ankaŭ estas italujano.  – Ili venkos, ĉar ilia militistaro estas glora pro sia disciplino.  – La hararo defalis de lia kapo, kaj mi vidis grandan senharaĵon, kiun li pro malvera honto ĉian tiel zorge kaŝis.

10.

Li promenadis, akompanata de siaj lernantoj.  – Mi estas la zorganto de tiu ĉi infano, kaj ĝi estas mia zorgato.  – Via kuracato estas mia konato.  – Ŝi ofte sonĝas mortintojn.  – Plendito, kion vi povas diri por via praviĝo?  – Ŝi estas en la kvara monato de naskonteco.  – La juĝejo estis jam plena, kaj oni enkondukis la juĝoton.  – La parenco de mia edzo aŭ la edzo de mia parenco, estas mia boparenco.  – La patro de mia edzino estas mia bopatro.  – Mi estas la bofrato de Heleno, ĉar ŝi estas la edzino de mia frato; ŝi estas mia bofratino.  – Karolo estas mia nepropra filo (aŭ duonfilo), ĉar mi estas la dua edzo de lia patrino.  – Petro kaj Mario estas jam sufiĉe maljunaj, tamen oni ankoraŭ vokas ilin Peĉjo kaj Manjo.  – Aŭguĉjo kaj Aŭgunjo estas bonaj infanoj.  – Disiru, sinjoroj, ĉar amase stari sur la strato estas malpermesita.  – Li disŝutis la alumetojn sur la tuta planko.  – Via parolo estas por mi tute ne komprenebla.  – Li rakontas aferon tute ne kredeblan.  – Vi skribas tre nelegeble.  – Vitro estas travidebla.

11.

Mi miras la saĝecon kaj la honestecon de tiu ĉi homo.  – La leĝeco de lia faro ne estas por mi malcerta, ĉar ĉio, kion li faras, estas tute leĝa.  – Vivu la frateco de l' popoloj.  – Virino, kiu sin okupas je kudrado, estas nomata kudristino, kaj ŝia edzo estas nomata kudristinedzo.  – Ŝi ne estas doktorino, sed nur doktoredzino.  – Je l' deka horo vespere la kortisto fermas la pordegon de l' domo.  – Mi ne povis ne ekplori, kian mi vidis, kiel la malriĉegulo petegis la mastron de l' belega palaco pri peco da pano.  – La legendoj rakontas pri grandeguloj, kiuj volis batali kun la dioj.  – La vetero estis malbona, kaj mi malvarmumis; la kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon.  – Nia fidela servanto mortis en la malsanulejo.  – Kun la libroj en la mano la infano iris en la lernejon.  – Aŭdinte tion ĉi, li ekploris.  – Ekbruligu kandelon, ĉar estas jam mallume.  – La tondro estis tiel forta, ke la vitroj de niaj fenestroj ektremis.  – Malpacinte kun sia edzino, li eksedziĝis je ŝi.  – Li estas eksgeneralo; servinte en la militistaro tridek jarojn, li eksiĝis.  – Mia kolego estas tre kredema: li kredas ĉion, kion oni diras al li.  – Eduardo estas tre ekkolerema kaj venĝema, kaj lin ofendi estas danĝere.  – Estu laborema, ŝparema kaj singardema!  – La religio diras, ke la animo estas nemortema, kvankam la korpo estas mortema.

12.

La patro donacis al mi kolektujon, kaj li mem ĵetis en ĝin la unuan moneron.  – Hieraŭ falis granda hajlo; ĉiu hajlero pezis pli ol kvindek gramojn.  – La plej malgranda fajrero estas sufiĉa por eksplodigi la pulvon.  – Via regnestro estas reĝo de Prusujo kaj imperiestro de Germanujo.  – Se la ŝipestro ordonas, la ŝipanoj devas obei.  – Starante sur la supro de l' monteto, kiu estas apud nia domo, li vidis la tutan ĉirkaŭaĵon.  – Sidante sur seĝo, kaj tenante la piedojn sur benketo, li dormetis.  – Tre plaĉas al mi la blueta fumo de l' cigaro, kiun vi fumas.  – Promenante sur la aleo, ni renkontis la gedoktorojn N., kiuj invitis nin al la balo, kiun ili hodiaŭ donas; ni iros kun plezuro, ĉar la gemastroj espereble zorgos, ke la gastoj bone pasigu la tempon.  – Mi veturos hodiaŭ al miaj geonkloj.  – Li pagis por la kokido tiom, kiom oni ne pagas eĉ por koko.  – La Napoleonidoj esperas ricevi la tronon de Francujo.

13.

Ironte promeni, purigu vian veston.  – La printempa suno fluidigis la neĝon kaj la glacion.  – Ŝi volas fianĉigi mian fraton je ŝia fratino.  – Dormigu la infanon.  – La mizero kutimigis lin levi sin el la lito tre frue.  – Pro la multaj malplezuroj li tute griziĝis.  – La nombro de l' amikoj de l' lingvo internacia pligrandiĝas senĉese.  – Koniĝinte je tiu ĉi nobla homo, mi tuj amikiĝis je li.  – Mirinda estas la historio de lia familio: la avo mortis je ia nekomprenebla malsano, havante la aĝon de dudek naŭ jaroj; la avino mortigis sin mem en atako de malprudento; la patro elfalis el fenestro de tria etaĝo kaj mortiĝis; la patrino estis mortigita de ŝia propra servantino.  – Ĉu la kandelo estis estingita, aŭ ĝi estingiĝis mem?  – La knabeto estas ruĝigita de sia patrino, aŭ eble li ruĝigis sin mem?  – Ne, li ruĝiĝis de plezuro, ĉar li estas tre ruĝiĝema.  – Sidigu la fraton, ĉar sidigi sin mem li ne volas; se li ne povas esti sidigata, submovu seĝon sub liajn piedojn, kaj li kontraŭvole sidiĝos.  – Falinte de l' supro de l' arbo, li sidiĝis sur la malsupran branĉon.

14.

Donu al mi kudrilon kaj fadenon, ĉar mi volas alkudri butonon al mia surtuto.  – Rigardu, kiel la aglo batas kun la flugiloj!  – Kovriloj povas esti por la vizaĝo (vizaĝkovriloj), por la litoj (litkovriloj) kaj cetere.  – Prenu la fosilon kaj fosu tombon.  – Mia onklino naskis filinon.  – La bovo jelaboras la kampon, kaj la bovino donas lakton.  – La patrino de mia patro estas mia avino.  – Mi aŭdis tion ĉi de kredindaj personoj.  – Mi jam vidis ĉiujn vidindaĵojn de via urbo.  – Li estas senespere malsana, kaj savi lin povas nur ia miregindaĵo.  – Li havas bonan koron, sed bedaŭrinde li ne povas fari, kion li volas.  – Varma fumo estas por mi malutila, tial mi ĉian fumas tra cigaringo.  – Por ne piki la fingron ĉe l' kudrado, oni portas fingringon.  – Mi perdis la ŝlosilon de mia ŝranko, kaj mi devis venigi ŝlosiliston.  – Valter-Skot' estis glora verkisto.  – La apotekisto estas helpanto de l' kuracisto.  – La kuiristo malbonigis la tagmanĝon.  – La avo ne volis beni sian nepon, sed li ankaŭ lin ne malbenis.  – Li ne sole ne helpis min en mia laboro, sed li ankoraŭ min malhelpis, kiom li povis.  – La malsupra parto de tiu ĉi domo estas alie kolorita ol la supra.  – Ne legu tiel mallaŭte.  – Malfermu la pordon!

15.

Por via malkonfeso oni duobligos vian punon.  – Mi foriras, kaj mi revenos post kvarono da horo.  – Multope ni pli frue finos la laboron, ol unuope.  – Kristo reviviĝis.  – Iru, sed ne revenu tro malfrue.  – Cezaro transiris la Rubikonon.  – Transportu la seĝon de tie ĉi sur alian lokon.  – Mi havas en mia plumujo du plumingojn sen plumoj.  – Estante en la cigarejo, mi aĉetis dek cigarojn; naŭ el ili mi metis en mian cigarujon kaj unu mi metis en mian cigaringon kaj ekfumis.  – La arbo, sur kiu kreskas pomoj, estas nomata pomujo aŭ pomarbo; sed ne ĉia fruktujo estas arbo.  – Hispanujo estas parto de Eŭropo.  – Mi estis infano, mi estis knabo, mi estis junulo, mi estis viro,  – nun mi estas maljunulo.  – Mi ne volas vane paroli kun tiu ĉi malsaĝulo.  – Se ni devas uzi ian sufikson, sed la senco ne montras al ni, kian sufikson ni devas preni,  – ni uzas la sufikson "um".  – Kiu ne plenumas sian promeson, estas malnoblulo.  – Elirinte el varma ĉambro sur la malvarman korton, ŝi malvarmumis kaj malsaniĝis.

16.

La malnovaj popoloj estis tre gastamaj.  – Li donas lecionojn de belskribado.  – Li havas belajn vangharojn.  – Tiu ĉi pano estas tre bongusta.  – En mia skribtablo estas kvar tirkestoj.  – La dek du monatoj de l' kristana jaro estas: Januaro, Februaro, Marto, Aprilo, Majo, Junio, Julio, Aŭgusto, Septembro, Oktobro, Novembro, Decembro.  – Diru al mi, mi petas, kioma horo nun estas.  – Nun estas la tria horo, aŭ, pli certe, nun estas kvin minutoj post la tria horo.  – Ne, sinjoro, vi eraras: nun estas kvarono de la kvara (horo).  – Je l' kioma horo vi tagmanĝas (tagmezmanĝas)?  – Ne ĉian egale: hodiaŭ ni tagmanĝis je tri kvaronoj de l' kvara, kaj hieraŭ ni manĝis akurate je l' tria horo.  – Kian aĝon vi havas?  – Mi havas kvardek kvin jarojn.  – Bonan tagon, sinjoro! Kiel vi fartas?  – Pardonu, sinjoro, mi vin ne rekonas.  – La venontan dimanĉon mi veturos Hamburgon.  – Kio vin interesas mia farado? ne miksu vin en malproprajn aferojn!  – Ĉu vi ludas violonon?  – Ne, mi ludas kartojn, sed por instrumentoj mi ĉian estis tro maldiligenta.  – Mi ne loĝas ĉe mia frato, mi loĝas aparte; sed mia loĝejo estas apud la lia.  – Antaŭ tiu malgranda ligna dometo staris bela granda arbo.  – Mi volas aŭ ĉion, aŭ nenion.  – Mi bezonas du frankojn; ĉu vi ne povas ilin doni al mi prunte?  – La popoldiroj (proverboj) esprimas la saĝon de l' popolo, kaj la popolrakontoj (legendoj) esprimas ĝian kredon.  – La vorton "met" ni uzas tian, kian ni volas esprimi ian faradon, sed la formo de l' farado estas por ni aŭ ne klara, aŭ sen signifo. "Meti ion ien" signifas: fari, ke io ie estu. "Meti" povus alie esti tradukata "estigi". "Meti" inter la verboj (farvortoj) estas tio sama, kio "je" inter la prepozicioj, aŭ "um" inter la sufiksoj.  – Metu la manon sur la koron.  – La ŝteliston oni metis en malliberejon (se ni dirus "oni lin sidigis", tio ĉi estus ne vere, ĉar neniu lin tie sidigis).  – Metu la ĉapelon sur la kapon.  – La leteron mi adresis: al lia moŝto sinjoro N.en N.N.  – Via barona moŝto, helpu min en mia mizero!  – Por esti feliĉa, oni devas esti antaŭ ĉio kontenta je sia sorto.  – Mi iris en la teatron, por aŭdi la gloran kantiston.

L. L. Zamenhof


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.