La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BONA LINGVO

Aŭtoro: Claude Piron

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

5. LA ARTO DE VORTFARADO

Simila vortformado en malsamaj popoloj

La bezono, ke franca koncepto plej ekzakte esperantigeblu, ligita al nekompreno pri er-kombina sistemo grandparte bazita sur inkluzivado, kaj ne sur kontrastado, naskis tendencon alpreni novajn radikojn, dum ekzistis kunmetaĵo aŭ derivaĵo perfekte taŭga por esprimi la koncernan ideon. Tiu tendenco estas des pli bedaŭrinda, ĉar malsamaj lingvoj ofte sekvas similajn vojojn por kunmete vortfari. Ni vidis ĉi-supre, ke rilate al la divido en konceptojn, kulturoj ege diferencas, sed rilate al vortfarado ili ofte tre similas inter si: estas io universala en la maniero konverĝi al unu nova koncepto deirante de du aŭ pluraj antaŭe formitaj. Alivorte, lingvoj el plej malsamaj familioj ofte sekvas egalajn modelojn en la kunmeta procezo.

Ekzemple tri malsamfamiliaj lingvoj povas esprimi la koncepton "bela", rilate al homo, per kombino de la eroj "bona" kaj "rigardi": en la angla oni diras good-looking (< good, 'bona', look, 'rigard', ing, multfunkcia finaĵo), en la ĉina haokan (< hao, 'bona', kan, 'rigardi'), en la hebrea tov-mar'e (< tov, 'bona', mar'e, 'rigardado'). Saman paralelecon oni retrovas en la hebreaj kaj ĉinaj nomoj de la manĝoj: la hebreaj aruĥat-boker  kaj aruĥat-erev  ekzakte respondas, respektive, al la ĉinaj zaofan  kaj wanfan, al la esperantaj matenmanĝo  kaj vespermanĝo. Tria ekzemplo: la vorto 'hospitalo', 'malsanulejo', rezultas el sama kunmeto en la tri historie senrilataj lingvoj germana (Krankenhaus  < krank, 'malsana', Haus, domo), hebrea (bet-ĥolim  < bet, 'domo', ĥolim, 'malsanuloj') kaj malaja-indonezia (rumah sakit  < rumah, 'domo', sakit, 'malsanuloj').

Por kompreni esprimojn tiamaniere formitajn, oni devas scii, ke vorto estas kvazaŭ la standardo aŭ ŝildo, kiu signas la teritorion, kaj ne la ĉirkaŭbarilo, kiu difinas ĝian tutan amplekson. Vortoj, kiel fervojo, orfiŝo, terpomo, flava febro, k.s. estas tute oportunaj, kvankam oni ne povas dedukti ilian signifon el la konsistigaj eroj. Ke ili ne starigas problemojn praktike, tion pruvas la fakto, ke oni neniam proponis neologismojn por ilin anstataŭi. La granda avantaĝo de tiaj formaĵoj estas, ke ili ege helpas memoron. Estas pli facile retrovi ion, kio situas je la interkruciĝo de du konataj vojoj, ol ion lokitan ie sur tereno, kie vojmontriloj mankas.

Tiu sistemo, kiun ĉiu lingvo uzas, jen multe, jen malmulte, funkcias bone nur, se oni rezignas pedantecon. Foje, mi defendis la uzon de la vorto terkulturisto, kiun mi taksas pli konforma al la spirito de Esperanto ol agrikulturisto, necesiganta la iom pezan radikon agrikultur, kaj eĉ ol agrokulturisto, kiun mi sentas nenatura: mi dubas, ĉu la vorto agro  vere apartenas al la "reala lingvo"; mi neniam aŭdis ĝin. Sed mia kunparolanto diris, ke ni bezonas alian vorton, ĉar multaj "agrikulturistoj" ankaŭ bredas bestojn kaj do ne estas ĝuste ilin nomi laŭ nura terlaboro.

Sed kial imagi, ke terkulturisto estas "nur kulturisto de tero"? La vorto estas la standardo, kiu konigas la teritorion, sed tiu povas esti multe pli vasta, ĝi tre bone povas inkluzivi ankaŭ bestobredadon. Se temas pri persono, kiu ĉefe bredas, kaj nur apude kulturas kampeton, ni nomu lin bestobredisto. En malsanulejo, krom malsanuloj troviĝas ampleksa alia personaro: kuraca, flega, laboratoria, administra, farmacia, ktp. La fakto, ke tiom da lingvoj uzas la kombinon "malsanuldomo" por signi hospitalon, montras, ke la sistemo tre bone povas funkcii allasante pli malpli vastan nedifinitan marĝenon.

La ĉefa karakterizo sufiĉas por nomi la tutan signifkampon, kiun, fakte, finfine difinos la lingvouzo. Esperanto aparte taŭge funkcias tiukampe, pro la distingo, kiun ĝi ofte faras, praktike, inter kunmetita vorto kaj, se tiel diri, vorto akompanata. Estas interese konstati, ke, tiurilate, ĝi funkcias kiel la ĉina. Ekzemple ni diras orfiŝo  por nomi vivantan fiŝon kun ora, oranĝa aŭ ruĝa koloro. Se ni volas paroli pri juvelo el oro kun la formo de fiŝo, ni diras ora fiŝo. Tio perfekte paralelas la ĉinan: jinyu, 'orfiŝo', jinde yu, 'ora fiŝo', kaj, se mi ne eraras, ankaŭ la anglan, kiu distingas inter goldfish  kaj golden fish. Simile, la vojo, sur kiu pasas trajnoj, nomiĝas fervojo (ĉine tielu) kaj se ni volus paroli pri netrajna vojo, kiu estus farita el fero, ni nomus ĝin fera vojo  (ĉine tiede lu). Ke vortoj estas kunmetitaj, tio tute ne ĝenas ilian precizan signifon. La tuta ĉina medicina terminaro konsistas el kunmetitaj vortoj. Ĝi ne kreas komunikproblemojn, kiujn evitus la okcidenta greklatina fakterminaro.

Eble iu kritikema leganto pensos: "Tiu aŭtoro kontraŭdiras sin. Li antaŭe diris, ke Esperanto havas aliajn celon kaj funkcion ol la naciaj lingvoj, kaj ke oni do ne uzu tiujn kiel modelojn por ĝi, sed nun li trovas, ke oni devus konformigi ĝin al nacia lingvo kiel la ĉina."

Ne tion mi diris. Mi plu kredas, ke nia bona lingvo  ne devas sekvi iun ajn nacian modelon: la ĉina formiĝis responde al la bezonoj de la ĉina popolo, same kiel la angla al tiuj de la brita, kaj la bezonoj, kiujn Esperanto celas kontentigi, estas tute aliaj.

Mi nur volas emfazi jenon: se ni vidas, ke io ekzistanta en Esperanto dekomence kaj plene akorda kun ĝia spirito retroviĝas ankaŭ en alia lingvo, kaj tie montriĝas efika, ni povas pli klare konsciiĝi, el tiu ekstera kazo, ke la koncerna trajto nialingva ne estas manko, aŭ fuŝo, kiun necesus ripari. Eble eĉ ĝi estas altvalora riĉaĵo, kiun ni riskus neglekti pro troa koncentriĝo sur la modeloj, kiuj ĉirkaŭas nin.

Pri la arto klare klarigi kaj kelkaj aliaj

Se oni ne konscias, kiel fekunde funkcias la er-kombina sistemo, dank'al la kapablo de nia dekstra duoncerbo kompreni laŭ-elvoke, kaj se oni krome pedantas pri "la ĝusta vorto", oni emas pezigi la lingvon per ampleksa balasto el senutilaĵoj.

Ni konsideru la ekzemplon de la vorto klarigi. La rusa ob'jasnit'  (ob  estas prefikso, -it'  infinitiva finaĵo, la radiko estas jasn-, 'klara'), la ĉina shuoming  (< shuo, 'diri', ming, 'klara'), la nederlanda verklaren (ver  estas verba prefikso), la svahilia kueleza (ku  estas verba prefikso, la radiko elea  signifas 'klari', 'esti klara') montras, kiel mondvaste natura estas la inklino esprimi per vortoj, kiuj formiĝas el aŭ per radiko signifanta "klara", la ideon "provi komprenigi aferon montrante, kiel ĝi estiĝis, prezentiĝas aŭ funkcias, donante detalojn pri ĝi aŭ malvolvante ĝiajn kaŝitajn aspektojn". Sed se, ne akceptinte, ke vortfarado procedas per elvokado, oni postulas difinon, oni konkludas, ke klarigi  devas signifi "igi klara", kaj oni ne plu povas uzi la verbon en tiaj frazoj kiel "li klarigas ne tre klare, mi komprenas nenion" aŭ "lia klarigo ne estas klara".

Tial oni havas la senton, ke en la lingvo mankas vorto, kaj oni enkondukas ekspliki. La eraro kuŝas en la ignoro, ke vorto esprimas multe pli ol la teorian signifon. Kion ĝi ne esprimas, tion konigas la kunteksto, aŭ ofte simple la frazostrukturo. Se mi diras: "li komunikas tre malbone, mi nenion komprenas", ĉiuj trovas la frazon akceptebla, kvankam en tiu preciza okazo la koncernato ne pli komunikas ol lia antaŭulo klarigis per siaj neklaraj klarigoj. En ambaŭ kazoj, ia verbo kiel "provas" aŭ "intencas" estas subkomprenata: li provas klarigi sed ne sukcesas, li provas komuniki sed ne komunikas.

Krome, ŝajnas al mi, ke x-igi  ne egalas igi x. La unua akcentas la agon, la dua la rezulton. Li tute klarigis  rilatas al lia peno komprenigi, t.e. al ĉio, kion li faris, por ke oni komprenu. Li igis tute klara  esprimas la fakton, ke tiu peno sukcesis: nun ni komprenas.

Alia faktoro, ankaŭ devenanta de la francaj instru-tradicioj, eble agas ĉi-kaze. La franca lingvo estas tia, ke en ĝi oni laŭeble evitas ripetiĝon de la sama vorto. En lernejoj, oni instruas al infanoj belstili provante ne uzi plurfoje vortojn similsonajn. Pro tio, eble, kelkaj francoj, dezirante plibeligi Esperanton, serĉis sinonimon al klarigi, por eviti la ripeton de klar  en frazo kiel li klarigas ne tre klare.

Sed Esperanto ne estas la franca, kaj kio estas kriterio de beleco en unu lingvo, ne nepre estas en alia. En la angla, tiu evito de sama vorto estas multe malpli atentata eĉ de plej bonaj verkistoj. Bela stilo dependas de la strukturado de la lingvo, de ĝiaj apartaĵoj, kaj senkritike transmeti stilprincipojn de unu lingvo al alia estas erare. En li klarigas ne tre klare  oni povas percepti la belecon de aliteracio, se oni aliras la frazon liberigite de naciaj antaŭjuĝoj. Fakte, se oni vere enpenetris lingvon, tiagrade, ke oni pensas kaj sentas en ĝi, oni ne rimarkas multajn apartaĵojn, kiuj orelfrapas aliulojn. Neniu scias, kiel sonas la propra lingvo, ĉar neniu aŭdis ĝin el ekstere, kiel aliaĵon. Mi konstatis ĉe francoj, kiuj plendis pri la troa ripetado de mal  en esperantaj frazoj, ke ili ne rimarkas, kiom ofte la silabo /de/  revenadas en francaj. Frazo, kiel la plupart des détenus ont décidé de se débarrasser des ...  'la plimulto el la malliberuloj decidis seniĝi je la...' enhavas sesfoje la sonon /de/  en dek vortoj, kio estas altega proporcio, sed franco aŭdanta ĝin tion eĉ ne perceptas.

Ofte, la ideo, ke al ĉiu nacilingva vorto devas respondi unu vorto esperanta, kreas eviteblajn problemojn, barante la esploron de la lingvo serĉe al plurvorta esprimo de la koncepto. Franca esperantisto, kun kiu mi babilis tiuteme, foje diris al mi: "Se klarigi  signifas 'expliquer', kiel vi tradukas la francan clarifier, kaj se senkulpigi  signifas 'excuser', kiel vi tradukas disculper?"

Tipa reago de homo, kiu bezonas unuvortan translingvigon de ĉiu unuvorta koncepto. Respondi estas facile, se oni liberigas sin de tiu senbaza regulo. Clarifier  atentigas pri la rezulto, ne pri la ago, ĝi do povas esperantiĝi per igi klara, igi pli klara  aŭ igi tute klara. Kaj disculper  signifas 'pruvi senkulpa' aŭ 'deklari senkulpa'. Kial do ne uzi senpere jen tiun, jen la alian esprimon, laŭ la vortigota penso?

"Nu, ĉu vi ne trovas tiujn formojn tro longaj?" mia kunparolanto malfide demandis. Refoje, estis facile respondi: ne. Tiuj estas pli longaj ol la respondaj francaj vortoj, sed se oni rigardas, ne la unuopajn vortojn, sed la frazojn aŭ eĉ, pli bone, la tekstojn, evidentiĝas, ke Esperanto ne bezonas pli da tempo aŭ da papero ol la franca por esprimi la samajn ideojn, eĉ se oni devas kelkfoje uzi plurvortajn esprimojn. Unulokan longigon ja baldaŭ kompensos densigo aliloka. Esperanto prezentas multajn okazojn koncizigi, kiujn latinidaj lingvoj ne havas. Se kalkuli laŭsilabe, frate  havas nur duonon de la longeco de fraternellement, kaj nia hispanigo  estas agrable pli malpeza ol la franca traduction en espagnol. Je la nivelo de frazo, Esperanto ofte estas pli mallonga ol la franca: la landaj asocioj decidis kunlabore agi  enhavas malpli da silaboj (16) ol la franca traduko: les associations nationales ont décidé d'agir en collaboration  (21).

Skemismo, naturalismo: ĉu akcepteblaj terminoj?

La prilingvaj ideoj, enŝovataj en la menson de la francoj ekde ilia infaneco pro la tradicia eduksistemo, alportis al Esperanto pedantecon kaj nekomprenon pri inkluziveco, kiuj ne troviĝis en ĝi komence, kaj kiujn oni povas rigardi fremdaj al ĝia spirito. Tio siavice kaŭzis nenecesan grandiĝon de la radikaro.

La malfido al la kunteksto, al intuicio, al la elvoka potenco de er-kombinado eble spegulas la malfidon de Kartezio al la naturo kaj al la realo, al kiu li preferis penson, ideojn, logikajn ĉenojn, en kiuj ĉio estu senmanke preciza. Ree, temas pri la malfido, kiun la maldekstra duoncerbo nutras en si, en multaj popoloj, rilate al sia dekstra kunulo.

Kiel vi scias, oni kutimis nomi skemeca  la skolon, kiu preferas esprimi la konceptojn surbaze de la jam ekzistanta radikaro, kaj naturalisma  tiun, kiu preferas ĉerpi la vortojn el la aliaj lingvoj. Tiujn terminojn mi opinias misgvidaj.

Ni vidis pli supre, ke, se juĝi laŭ esploroj pri la lingvoformiĝo ĉe infanoj, la eraroj de fremduloj kaj la homa parolmaniero ĝenerale, regula aranĝo de paroleroj estas plej natura rimedo vortigi siajn pensojn kaj sentojn. Fremdulo, kiu, france, diras irrésolvable, 'nesolvebla', anstataŭ la ĝusta vorto insoluble, aŭ, angle, ununderstandable, 'nekomprenebla', anstataŭ la ĝusta incomprehensible  tute ne skemas, sed lasas la naturajn leĝojn de lingva esprimado mem formi la vorton. Nur subpremante la naturan vorton li sukcesas asimili la oficialan, kaj tiu konstato validas ankaŭ pri la infanoj: nur luktante kontraŭ sia natura vortfarado, ili lernas paroli la ĉirkaŭan lingvon, koste de konstanta media korektado.

La diferenco inter la du manieroj aliri la riĉigon de la Esperanto-vortaro ne estas, ke unu procedas nature kaj la alia skeme, sed ke unu ĉerpas el ekstere, dum la alia ĉerpas el la propra bazo. Estus pli honeste nomi tiujn skolojn, aŭ tiujn konceptadojn, elekstera  kaj elinterna. Se oni observas parolan Esperanton, oni ja renkontas multajn formojn, kiuj ne troviĝas en vortaroj, sed kiujn homoj spontane uzas. Ekzemple, mi ofte aŭdis homojn diri surbendigilo  anstataŭ la oficiala magnetofono, piedpilko  anstataŭ futbalo, aŭ buŝtradukisto  anstataŭ konferenca interpretisto.

Ke tiaj formoj nature aperas, estas evidente. Uzi por tiu sistemo vorton, kiu subkomprenigas volan preparadon, fakte neekzistantan – skemi ja postulas konscian aktivigon de la intelekto – kaj por la kontraŭa sistemo vorton, kiu elvokas naturon, dum naturo agas ne konscie, kaj fakte temas pri konscie farita, intelekte decidita, ne speciale natura transprenado el ne speciale naturaj lingvoj, estas malhelpi klaran rigardon al la situacio. Estas miksi subjektivan juĝon kun objektiva priskribo. Estas, fakte, renversi la realon, nomante la agadon de unu duoncerbo per la karakterizo de la alia, kaj reciproke. Tamen, la agantaj faktoroj, la konsekvencoj de la elekto de tiu aŭ de la alia sistemo, same kiel la historiaj, sociaj kaj psikologiaj kaŭzoj de la prefero por unu aŭ por la alia meritas pli objektivan konsideron.

Neniam estas saĝe kontraŭi naturon en kazoj, kiam ĝin sekvi malbonfaras al neniu. Rilate riĉigon de la vortprovizo, laŭiri la naturan vojon estas ankaŭ pli justi al la plimulto. Ju pli da novaj radikoj, des pli da malfacilaĵoj por la homoj ne naskitaj en la vortofonta gento. Malegaleco tiel kreskas inter la popoloj kaj la sociaj tavoloj rilate al lern- kaj uz-facileco.

La tendenco ĉerpi novajn radikojn el ekstere estas des pli stranga, ĉar Esperanto estas, kiel ni vidis, aparte riĉa lingvo, en kiu sinonimoj abundas. Mi jam prezentis pri tio ekzemplojn, sed bonvolu permesi, ke mi aldonu plian. Multaj esperantistoj tion ja ne konscias, kaj estas utile per plurfoja reveno trabati vojon por la vero tra iliaj antaŭjuĝoj. La koncepto, por kiu la franca havas nur la du (malsamnuancajn) vortojn camarade  kaj compagnon, povas esprimiĝi en Esperanto per tuta serio da vortoj: kamarado, kunulo, kuniranto, kunvojaĝanto, vojkunulo, samsortulo, kunvivulo, kunvivanto, samlaborulo, samvojulo, ktp. Ĉe tia abundo, la vorto kompano, kiun, ekzemple, de Diego uzas en sia traduko de la verko de Jack London Norda Odiseado (Chapecó: Fonto, 1988, p. 43), aperas absurda balasto. Kial devigi la leganton traserĉi glosaron aŭ vortaron, se la saman sencon eblas esprimi per la normala lingvo?

Iuj kelkfoje asertas, ke al vortoj, kiel la ĉi-supre prezentitaj, mankas ia poezia, korvibriga etoso. Tion povas diri nur homoj, kiuj ne bone konscias, kio estas la nuna, reala Esperanto. Se jes, ili perceptus, ke por la plimulto el ĝiaj uzantoj vorto kiel kompano  estas plej frosta fremdaĵo, morta sonĉeno vekanta neniun eĥon, multe pli senharmona kaj malpoezia ol vortoj formitaj el la normala stoko, kiu, pro jardekoj da uzado, akiris propran vivon. Kaj ili trovus trafan esprimon kadre de la kutima lingvo. Laŭ la kunteksto, tio povus esti, ekzemple, kunpanulo  aŭ sampanulo, kiu spegulus la originan sencon de compagnon, compañero, companion, sed ankaŭ, depende de la situacio, kunfumanto, samteulo, kunvinulo, kunpaŝanto, kunlaculo, voj(aĝ)frato  aŭ iu ajn alia kombino de taŭgaj elementoj. Cetere, se la franca, lingvo tute taŭga por literaturo, perfekte bonfartas kun nur compagnon, kial nia kunulo  ne sufiĉus al ni?

Pri patrino, ejo kaj kelkaj pensigaj eraroj

Miaopinie, la neglekto de tiuj internaj latentaĵoj favore al prefero ĉerpi el ekstere kontraŭas la spiriton de la lingvo. Ke Esperanto baziĝas sur la principo kunglui erojn por vortformi, tion elokvente pruvas la aranĝo de niaj vortaroj.

Tion bele ilustras ankaŭ la vorto patrino. En la ega plimulto el la lingvoj, eĉ la t.n. izolaj kaj aglutinaj, tiu fundamenta koncepto vortiĝas per aparta, nederivita formo. En nia lingvo ĝi postulas derivaĵon. Tiu apartaĵo des pli emfazas la fundamente gravan rolon de er-kombinado en Esperanto, ĉar la radiko mama  estas eble la sola, al kiu prave aplikiĝus la kriterio "internacieco" aludita en la 15-a regulo de la fundamenta gramatiko: oni diras mama  en la ĉina, mamma  en la bengalia, mama  en la haŭsa, mama  en la svahilia, ktp. Kaj ĉu ne estus saĝe konsideri, ke la situacio ŝanĝiĝis depost la zamenhofa tempo, kaj ke multaj popoloj, kiuj liaepoke ne partoprenis en la internacia vivo, nun aktive rolas en ĝi, tiel ke la koncepto "fremda vorto" aliiĝis? (La 15-a regulo ja parolas pri vortoj, kiuj intersimilas "en la plimulto el la lingvoj".)

Ĉar mi tuŝas la temon de tiu 15-a regulo, mi faru konstruan proponon. Kial ni ne decidu, ke ĝi aplikiĝos nur, kiam la vorto respondos al objektiva kriterio? Tia kriterio povus esti, ke la radiko ekzistu, samsence, en kvin ne-hindeŭropaj lingvoj. La turka, la hebrea, la indonezia, la hungara, la japana, la finna kaj aliaj ja akceptis multajn origine okcidentajn vortojn. Ĉu demokratio ne postulus tian kontrolon antaŭ ol ni rigardu vorton internacia? Same, kiam koncepto montriĝas malfacile vortigebla, kial ni ne organizu esploron en la diversaj lingvoj, ĉefe tiuj, kiuj funkcias kunmete? Ofte, oni tiel trovas solvon al problemo unuavide nesolvebla.

Sed ni revenu al la vorto mamao. Fakte, kvankam ĝis nun neniam uzata, ĝi apartenas al la lingvo laŭ tiu 15-a regulo de la fundamenta gramatiko. Oni povas suspekti, ke la neuzo de tiu laŭfundamente ĝusta vorto havas profundajn psikologiajn kialojn, kies esploro sendube ĵetus interesan lumon sur la konsiston de la Esperanto-kolektivo. Estu kiel ajn, la ekzisto de derivado ĉe tiel baza vorto kiel patrino  substrekas, kiel radikale Esperanto emas ekspluati la eblojn de er-kungluado.

Mi ne neas, ke eleksterismo havas sian rolon en la internacia lingvo, sed tiu rolo estas pli supraĵa, malpli esenca ol elinternismo. La spontana evoluo, kiu kondukis al la ĝenerala uzo de komputilo, kun sencoŝanĝo de la radiko komput, kaj la abundo, en parola Esperanto, de "fuŝaj" – laŭ la oficialaj kriterioj – formoj kiel teatrejo (vd la programon de la pekina kongreso), parlamentejo, kuntribui, medikaĵo, ktp ilustras la forton de la er-kombinaj tendencoj nialingve. Similaj faktoj pravigas la opinion, ke tiu trajto pli karakterizas la esencan spiriton de la internacia lingvo ol ĉerpemo elekstera.

Unu el la kaŭzoj, pro kiuj kelkaj malfidas la kunmet- kaj derivsistemon, estas nekompreno pri la vastaj ebloj, kiujn havigas la metafora uzo de lingvoelementoj. Ekzemple, en multegaj lingvoj, eble eĉ en ĉiuj, manifestiĝas la natura homa tendenco uzi por institucio vorton, kiu komence signis nur lokon. Diri la Centra Oficejo decidis...  estas tute natura maniero sin esprimi. Okazas en la menso laŭgrada, neperceptata transiro de la loko al la homoj en ĝi, kaj de tiuj al la institucio mem. Neniu trovas stranga la frazon la afrika sidejo konfliktis kun la tutmonda ĉefsidejo, starigita en Londono. Ejoj estas institucioj. Kiam oni tion komprenis kaj akceptis, oni povas ege senbalastigi la lingvon: anstataŭ ministerio  oni diras ministrejo, anstataŭ sekretariato sekretariejo, anstataŭ redakcio redaktejo, ktp. Praktiko montras, ke tiu sistemo perfekte funkcias.

Ekzemple, en Intermeze, aldonaĵo al La Revuo Orienta (68, 1987, marto 3, p. 5), mi legas la frazon La japana ministrejo de poŝto rekomendas...  Ĉu vere oni gajnus ion dirante tiakaze ministerio? Miaopinie, tute ne. Temas pri natura tendenco, kiel atestas ankaŭ jena okazaĵo. Foje, dum mi parolis kun universitata profesoro, li diris al mi: "nia fakultejo organizis..." Mi tuj notis tiun interesan esprimon, kiun la parolanto mem ne rimarkis. La radiko fakult-  ja ne ekzistas en Esperanto. Tiu profesoro spontane formis, por paroli pri institucio, ej-vorton, kiu teorie ne eblas (la ĝusta vorto estus fakultato)! Ĉu lia eraro ne estas signo pri tio, kien nature evoluas la bona lingvo?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.