La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BONA LINGVO

Aŭtoro: Claude Piron

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

2. LA SPIRITO DE LA LINGVO

Lingvo, kiu ekzistas

Por UN kaj por Monda Organizo pri Sano mi laboris sur la kvin kontinentoj (aŭ pli ĝuste mondopartoj, ĉar mi laboris en Guam, en Nov-Zelando, en Japanio, kiujn nomi kontinentaj estus ne rigore). Preskaŭ ĉie mi kontaktis kaj renkontis esperantistojn. Al la grandega bonŝanco tiel povi vojaĝi kaj labori en lokoj al mi fremdaj aldoniĝas plia: mi ofte estas invitata al Esperanto-aranĝoj, ĉu por gvidi lingvokurson, ĉu por instrui pri tio aŭ tio ĉi, ĉu por prelegi, eĉ (ĉiaj ŝatoj ekzistas en la homaro) por kanti. Krome, mi ricevas dekon aŭ dekduon da esperantlingvaj leteroj ĉiusemajne, pri temoj plej diversaj, de psikologia problemo ĝis la politika organizo de Svislando tra demandoj prilingvaj kaj komentoj pri mia verkado. Fine, ĉiaspecaj landaj, lokaj kaj fakaj grupoj aŭ asocioj regaladas min per siaj bultenoj, ofte modestaj amatoraĵoj, kelkfoje broŝuro aŭ revuo plej bele presita.

Rezulte, mi havas bonan, ĉiutagan kontakton kun la lingvo, tia, kia la ordinaruloj ĝin uzas. El 1000 kontaktoj miaj kun esperantistoj el la tuta mondo, 999 ja estas kun senprestiĝaj lingvouzantoj, kaj nur unu kun akademiano, gramatikisto aŭ verkisto. La konkludo, al kiu tiu sperto min kondukas, eble aperos al vi plej banala: Esperanto ekzistas.

Kion tio signifas? Ke ĝi estas reala lingvo, matura, firmiĝinta en kolektivo, kiu ĝin uzadas tute kontentige. Ke ĝi estas fleksebla, forta, kapabla. Ke ĝi estas komparebla kun la franca kaj la indonezia, la nederlanda kaj la hebrea, lingvoj tre malsamaj, ĉiu je malsama epoko de sia vivovojo, kaj sekve kun propraj mankoj (kiuj kaŭzas la suferojn de la tradukistoj!), sed ĉiu kun sufiĉaj rimedoj por respondi al la normalaj bezonoj de komunikado. En tiu reale uzata Esperanto radikas la lingvo, kiun mi nomas bona.

En ĝi kuŝas mia normo. Mi rifuzas serĉi normon ĉe aŭtoritatoj, ĉar mi kredas Esperanton esence demokratia. Zamenhof ja rezignis posedrajton super la lingvo, li al ĝi ne donis nomon, li rifuzis, ke oni nomu lin kreinto de la lingvo, sed akceptis nur la titolon "iniciatinto"; krome, estas klare, laŭ multaj liaj diroj, ke li fidis la ĝustecon de kolektiva, anonima disvolvo, kaj ne individuajn decidojn, arbitrajn per sia naturo mem. Li diris ekzemple:

"La sola celo, kiun la Fundamento havas, estas nur: gardi la lingvon kontraŭ anarĥio, kontraŭ reformoj arbitraj  kaj personaj  (...), kontraŭ forĵetado de malnovaj formoj, antaŭ ol la novaj estos sufiĉe elprovitaj  kaj tute definitive kaj sendispute akceptitaj." (L. L. Zamenhof, Lingvaj Respondoj, n-ro 144, Marmande: Esperantaj Francaj Eldonoj, 1962, p. 114–115. La emfazitajn vortojn substrekis Zamenhof mem.)

En tiu sama respondo, li montras, ke la lingvo

"devas trabati al si la vojon ne per ia potenca dekreto, sed per laborado de amasoj" (L. L. Zamenhof, samloke, p. 115).

Tiu laborado de amasoj okazis, kaj ni nun disponas lingvon, antaŭ kiu, miaopinie, la plej konvena sinteno estas respekti ĝin. La opinioj de Zamenhof estas estimindaj kaj multon ni povas ĉerpi ĉe li, sed li ne plu estas aŭtoritato, en tiu senco, ke oni severe sekvu lian lingvouzon. La lingvo ja ŝanĝiĝis. Ekzemple, li ĝenerale diris evolucio. Sed la kolektivo tiusence nun preskaŭ ĉiam diras evoluo, kaj sentas ĉi-lastan formon pli tipe esperanta ol la malnoviĝintan evolucio. Tial evoluo  estas por mi, nuntempe, pli bona formo. Pro la sama kialo mi preferas komenti  al la zamenhofa komentarii, rezulto  al lia rezultato  kaj spontana  al la oficiala spontanea. Kiam du formoj ŝajnas al mi egale uzataj en la kolektivo, mi alprenas la pli mallongan.

Simile, mi respektas PIV pro ĝiaj tre multaj kaj laŭcele aranĝitaj citaĵoj, sed mi ne akceptas ĝiajn difinojn kaj preskribojn, se ili ne spegulas la ĝeneralan uzadon (PIV rekomendas elekti ami  en kazoj, kiam la ege plej multaj lingvanoj uzas ŝati, aŭ Izraelio, malgraŭ la ĝenerale uzata formo – ankaŭ en la lando mem – Israelo). La opiniojn de Zamenhof, same kiel tiujn de Kalocsay kaj Waringhien, aŭ tiujn de Haupenthal kaj de Diego, aŭ tiujn de Rikardo Ŝulco, aŭ ankaŭ tiujn de Piron aŭ Valano, mi povas trovi interesaj, sed, laŭ mia konceptado, ili havas neniun povon difini, kiamaniere oni esprimu sin.

Okazas, ke tiaj homoj (inkluzive min) alprenas tonon aŭtoritatan, kvazaŭ ili havus ian ĉielan komision deklari, kio estas ĝusta kaj kio malĝusta. Sed ne lasu tiun maskon influi vin. Estas konata tekniko, cetere ofte nekonscia kaj purintenca, de vendistoj kaj politikistoj: por trudi ion, oni parolu, kvazaŭ oni havus kompetentecon, potencon, kaj scius pli bone ol la aliaj. Tia pretendata aŭtoritato impresas. Sed same kiel, "por ke lingvo estu internacia, ne sufiĉas nomi ĝin tia", same, pri lingvaj punktoj, por havi la povon decidi por la aliaj, ne sufiĉas tiun arogi al si. Nur la sumo de la spontanaj decidoj de tiuj, kiujn Zamenhof nomis la amasoj, fakte difinas la lingvon.

Bedaŭrinde, la afero estas pli kompleksa ol la ĉi-supraj linioj povus pensigi. Homoj ja estas ege imitemaj. Ili bezonas modelojn. La kolektivo do serĉas, ĉe tiu aŭ tiu ĉi, ekzemplojn de bona lingvo. Tial okazas subtila ludo reciprok-influa: la kolektivo serĉas modelojn ĉe verkistoj aŭ belparolantoj, sed akceptas imiti nur tiujn, kiuj uzas la lingvon konforme al ĝia sento pri ĝi. Por esti akceptitaj, aŭtoroj kaj paroladistoj do devas mem senti, kian lingvon la kolektivo preferas, kaj kapabli uzi ĝin. Se ili ne respektas la lingvosenton de la kolektivo, ili restas surborde. Ili ne trovas lokon en la fluo de la ĝenerala evoluo. Malmultaj verkistoj tion komprenis, bedaŭrinde. La plimulto uzas lingvon, kiu ne respondas al la deziroj de la lingvanaro. Rezulte, ties sopiro, apenaŭ konscia, esprimata nur malofte, sed profunda kaj vera, plu vibras senresponde.

Riĉas la reala lingvo

Tipa ekzemplo pri la "reala lingvo" estas la verko de Tibor Sekelj Mondo de Travivaĵoj  (Pizo: Edistudio, 1981). Tiuj viglaj raportetoj pri plej interesaj spertoj de nia fama mondesploranto uzas tute normalan lingvon, la lingvon, kiun oni ĉie aŭdas, kiam oni travojaĝas la planedon esperantiste.

Nu, jes ja, certe, la ĵusa diraĵo ne estas centprocente valida; enestas en tiu libro kelkaj formoj, kiuj ne apartenas al la ordinara lingvo. Ekzemple Sekelj jen kaj jen uzas la vortojn ascendi, 'supreniri', kaj descendi, 'malsupreniri'. Estus pedante tion riproĉi al li. Fakte mi danku lin, ĉar tiu "makuleto" – laŭ mia plej subjektiva takso – liveras al mi pretekston por ilustri miajn ideojn pri la bona lingvo. Efektive, oni ofte kritikis, kiel tro pezajn, la du tradiciajn manierojn esprimi la koncernajn sinmovojn. Prave. La unua reago estis serĉi pli oportunajn radikojn ekster la lingvo; tiel enkondukiĝis la du cititaj neologismoj. Sed la "reala lingvo", manifestante sian riĉecon, trovis alian solvon, laŭ mi pli bonan.

Dum la skiferioj organizitaj en Svislando de Kultura Centro Esperantista, la neceso konstante paroli pri irado supren kaj malsupren – kiu ja estas la esenco de skiado – kondukis al la spontana apero de du sinonimoj al la klasikaj supreniri  kaj malsupreniri, nome alsupri  kaj alvali. Tiuj vortoj estas interesaj el tri vidpunktoj: unue, ili nature ekestis, ne pro iu serĉado, sed dum interparolo, (alivorte, ilin naskis parola Esperanto); due, ili ne estas pli longaj ol ascendi  kaj descendi; trie, ili estas tute konformaj al la vortfaraj reguloj de la lingvo.

Tamen, dum alsupri  perfekte taŭgas kiel anstataŭanto de la neologisma ascendi, alvali  eblas nur en difinitaj geografiaj regionoj, kaj ne sinonimas kun la neologisma descendi. Negrave! Vivanta lingvo solvas mem siajn problemojn. Same spontane kiel alsupri  foje naskiĝis desupri. Se konsideri, ke, kiam vi iras malsupren, vi deiras de iu relativa supro por direkti vin al pli malsupra loko, tiu vorto estas senriproĉa.

Miaopinie, tiuj naturaj formiĝoj montras, kiel nun evoluas la lingvo. Ne plu en kabinetoj de homoj kun skribilo enmane, sed dum ide-interŝanĝoj en la mil cirkonstancoj, en kiuj la lingvo hodiaŭ uziĝas. De pli ol dudek jaroj mi registras tiel ŝprucantajn esprimojn. lli definitive mortbatas la opinion, ke la normala Esperanto estas malriĉa. Jen kelkaj ekzemploj. Provu laŭvorte traduki ilin vialingven, kaj tuj evidentiĝos, kian riĉecon Esperanto havas.

Mi ne estas tre orema  (t.e. 'ema aĉeti oraĵojn', Sarĝah, Unuiĝintaj Arabaj Emirujoj, 86.07.17, polino, dum halto de la al-pekina aviadilo, antaŭ budo juvelvenda)

Kelkaj italoj estis politike ajnistaj  (Pekino, Ĉinio, 86.07.28, italo)

Imagi, ke la homaro subite malstultiĝos...  (Tokio, Japanio, 86.08.05, usonano)

Bona profesoro ne profesoras  (Tokio, Japanio, 86.08.05, japano)

Oni nun pli simple frazas  (Tokio, Japanio, 86.08.07, ĉino)

Ĉu li oĉjas? (Poitiers, Francio, 87.05.02, franco, pri iu, kiu kondutas onkle al infano)

La fenomeno de denaskismo  (Poitiers, Francio, 87.05.02, italo parolanta pri la denaskaj esperantistoj)

Katolikece aŭ pli ĝuste katolikige skizita kultura idealo (Locarno, Svislando, 87.05.17, polo)

Levu la manon, kiuj protestas ... Nun levu la manon, kiuj malprotestas (Oslo, Norvegio, 87.05.23, norvego)

De ĉi tiu stacio la diversaj tramlinioj disbrakas  (Oslo, Norvegio, 87.05.25, norvego)

Ili utilis por eldomigi fumon (samloke, samdate, norvego)

Nia proksimiĝo al ĝi [Esperanto] estas tro pria, ne sufiĉe pera (Santala, Finnlando, 87.07.13, finnlingva finno) [Komparu kun La funkcio de interlingvo estas esti intera (Vieno, 87.10.30, germano)]

Ili vivas kun pratimo al ĉio fremda  (samloke, samdate, finnlingva (?) finnlandano)

Tiu lingvisteco kiun li havas (samloke, samdate, bulgarino) [Komparu: li fidis tro sian lingvistecon (Tokio, Japanio, 86.08.06, japano)]

Vi ne estas tre muzeema, ĉu? (Hanko, Finnlando, 87.07.18, svedlingva finnlandanino)

La ĉielo bluegas  (samloke, samdate, la sama)

Okazis socia distavoliĝo  (Tallinn, Estonio, Sovetunio, 87.07.20, estono)

Vortelekti vere estas vortkompari  (Zagreb, Jugoslavia, 87.08.03, nederlandano)

Ĉu vi konsentas, ke ni eku?  (Zagreb, Jugoslavia, 87.08.04, kroato, gvidonta urbviziton)

Karaj alprelegotoj!  (Zagreb, Jugoslavia, 87.08.84, aŭstro)

Ili buŝplenas pri homrajtoj (Zagreb, Jugoslavia, 87.08.05, nederlandano)

Estas senutile longvorte elstarigi la diferencojn  (Vieno, Aŭstrio, 87.10.28, aŭstro)

Esperantoj, tio estas antoj, kiuj esperas...  (Vieno, Aŭstrio, 87.10.29, usonano)

Jam dekas ['jam estas la deka horo'] (samloke, samdate, germano)

Ili estas transkulturigeblaj  (samloke, 87.10.30, kroato)

Mi tezas, ke ...  (samloke, samdate, aŭstro)

... akvoinĝenieraj artikoloj... akvoaferaj artikoloj (samloke, samdate, hungaro)

Li similas Orson Welles – Jes, eĉ voĉe  (samloke, samdate, sloveno)

La rendevuon li nuligis. Mi uzis la ekdisponeblan horon por...  (Laŭzano, Svislando, 88.10.13, franclingva sviso)

Milojn da similaj esprimoj mi kolektis. Dekoj povas ŝpruci en nur unu horo, kaj ofte, la koncernatoj ilin eĉ ne rimarkas. Se ni farus slipon por ĉiu el tiuj spontanaj formaĵoj, kaj verkus el ili vortaron de parola Esperanto, ni atingus nivelon de riĉeco, kiu kompareblus kun la plej dikaj vortaroj nacilingvaj. La memdifinitaj literaturfakuloj, kiuj malestimas nian vortprovizon, havas antaŭjuĝon. Postjuĝo nur povas agnoskigi la kre-stimulan naturon de la lingvo kaj veki miron pri ĝia tuja kompreneblo interkultura.

Esploro de la publikigaĵoj montras similan fekundecon ĉe la skriba (neliteratura) lingvo:

Ni sentabuigu la historion de la Movado (Ulrich Lins, Esperanto, novembro 1975, p. 186)

La maro, kiu gamas tiujn nuancojn de bluo kaj verdo (Simo Milojević, Esperanto, decembro 1986, p. 202)

La angla perbuĝete fabrikis la konsenton, dum la franca perprestiĝis ĝin  (Probal Daŝgupto, Esperanto, julio 1987, p. 142; temas pri la maniero akceptigi sin kiel internacie uzata lingvo)

Eble formalismo, burokratismo, senrimedismo, samgrupismo fermas horizontale la universalecon de UEA  (Jayme Pereira, citita de Mark Fettes, Esperanto, julio-aŭgusto 1988, p. 121)

En interetna lingvo produkte uzebla sistemo de fidindaj, konsekvencaj gramatikaj reguloj efikas "demokrate", t. e. samŝancige, por la anoj de tre malsamaj gepatraj lingvoj (Klaus Schubert, Esperanto, julio-aŭgusto 1988, p. 134)

Ne necesas pli multigi la ekzemplojn. La leganto certe proprasperte scias, kiel riĉa la ordinara lingvo estas en la formo, en kiu ĝi nature prezentiĝas ĉe uzado. Jes, ankaŭ el vidpunkto de esprimpovo, Esperanto estas bona lingvo.

La du cerbaj duonsferoj

Eble nun utilus enkonduki la koncepton pri spirito de lingvo. Probleme estas, ke difini ĝin montriĝas neeble. Temas ja pri io, kion necesas aliri per la dekstra cerba duonsfero. Ne, ne, ne forkuru, kara leganto! Ne timu! Estas pli simple, ol la vortoj kredigas. Mi tuj klarigos.

Mi ne parolos pri la plej besta, primitiva parto de nia psiko – la krudaj emocioj: timo, ekdeziro, atakemo, k.s. – kies enkorpa sidejo kuŝas ĉe la bazo de nia cerbo. Sed mi iom klarigu pri la supra cerbo, kiu estas la organo de nia psiko homa. Laŭ diversaj esploroj aperas, ke ties du simetriaj duonsferoj havas malsamajn funkciojn, kiuj, ĉe dekstramanulo, povas resumiĝi jene.

La maldekstra duonsfero (kiu regas la dekstron de la korpo) zorgas pri rigoro: analiza intelekto, organizo, deduktado, volo, racio, logiko, objektiva registrado de faktoj, ktp. Laŭ mia persona teorio ĝi radikas en timo: por sin protekti, oni provas kompreni kaj scii, kaj disciplinas sin. Homo ege disvolvis tiun intelekton por transvivi en mondo plej danĝera.

La dekstra duonsfero (kiu regas la maldekstron de la korpo) funkcias en tute alia kampo: ĝi estas la cerbo de revo, de kreemo, de beloĝuo – kaj sekve de la nerigora, neteknika parto de arto – de sentado, de fantazio, de inspiro, de intuicio, de etos-percepto, de la neraciaj elementoj de homa funkciado je nivelo pli malpli alta (je primitiva nivelo agas la cerbobazo kaj la zono rande de ĝi). Laŭ mia persona teorio, la agado de tiu duonsfero radikas en fido. Necesas ja fidi, por lasi la bildojn sekvi unu la alian en nia imago, por permesi al la neraciaj procezoj de intuicio konigi ion al ni, por senti niajn sentojn. Se mankas baza sekureco, tiuj funkcioj ne eblas, kaj ni uzas la alian duonsferon, la faktan, racian, deduktan, disciplinan, por trovi kun certeco la spurojn, kiuj kondukos nin sekurloken.

Fakte ne gravus, por nia temo, se la nunaj ideoj pri la du cerbaj duonsferoj ne estus tute ĝustaj anatomie. Gravas nur la konstatebla fakto, ke nia psiko, en sia plej homa parto, funkcias laŭ du tute malsamaj manieroj. Vera psika ekvilibro postulas bone kunordigitan funkciadon de ambaŭ, sed ĉe multaj homoj aŭ kulturoj, unu superregas.

Tial okazas teruraj miskomprenoj: por unuj, la aliaj agas plej strange, kaj reciproke. En multaj landoj aŭ landogrupoj, norduloj identigas sin kun la maldekstra cerbo kaj atribuas la kontraŭan rolon al suduloj: norde oni estas racia, disciplinita, organizita, kaj taksas sudulojn fantaziemaj, anarkiaj sentemuloj, pli pretaj arti kaj gaji ol fari ion seriozan. Kaj suduloj mokas la rigidecon de la nordanaro, al kiu, laŭ ili, malĝojige mankas imago, samkiel kapablo senti kaj senbare esprimi sin. (Ion similan vi trovos ĉe religioj: komparu protestantojn kun katolikoj, konfuceanojn kun dao-anoj: grupoj portas supren valorojn, kiuj spegulas jen unu flankon de la cerbo, jen la alian.)

Miaopinie, ke Esperanto estas tiagrade bona lingvo, tio grandparte ŝuldiĝas al la fakto, ke Zamenhof havis neordinare bonan kunordigon de siaj du duoncerboj. La rolo de la dekstra duonsfero evidentiĝas tuj, kiam oni esploras la lingvon. La maldekstra cerbo ja funkcias sisteme, metode, rigore. Se ĝi ĉefrolus en la ellaborado de Esperanto, al la latinaj pacem, lucem, vocem  respondus same simetria serio nialingve, kiel ni trovas en la itala (pace, luce, voce), aŭ en la hispana kaj portugala (paz, luz, voz). Sed en Esperanto ni havas paco, lumo, voĉo. Al la latina -tio  respondus ĉiufoje sama silabo, dum fakte conditio, situatio  kaj lectio  respektive naskis kondiĉo, situacio  kaj leciono (komparu kun la itala: condizione, situazione, lezione  aŭ la hispana condición, situación, lección). Io ŝanca, io "laŭ la momenta emo" karakterizas multajn aspektojn de la zamenhofa verko. Tio estas tipa pri la funkciado de la dekstra duoncerbo, kiu pli atentas fantazion ol sistemecon. Sed tio en Esperanto tute ne ĝenas, ĉar la taŭga interveno de la maldekstra parto efike prizorgis, ke la lingvo laŭcele funkciu.

Pro tiu bona kunordigo de la du cerbaj duonsferoj en Zamenhof, libereco kaj rigoro, kiel antaŭe dirite, mirinde harmonias en nia lingvo. Pro ĝi la aspekto "beleco" ricevis same grandan atenton kiel la aspekto "logiko". Kaj ankaŭ pro ĝi, kvankam mi ne rigardas la lingvouzon de D-ro Esperanto deviga aŭ normokrea, mi havas al li plej altan estimon. Liaj komentoj, liaj konsideroj nepre estas atentindaj, ĉar li estis, lingve, ege saĝa.

La spirito de la lingvo

La ĉi-supron mi enmetis, ĉar mi ne scias, kiamaniere sentigi al vi, kio estas la spirito de lingvo. Tiu nepovo mia fontas ĝuste el tio, ke temas pri lingva aspekto rilata al la dekstra cerbo kaj sekve ne alirebla per la rigoraj metodoj de la alia duonsfero, kiuj ebligas analizon. Temas pri io nedifinebla, kio rilatas kun la identeco de lingvo. Aliro per ekzemploj plej taŭgos ĉi-okaze.

Se mi diras li trovis trafan vortigon por elturni sin, mi uzas frazon, kiun la plimulto sentas pli tipe esperanta, ol li elektis vortojn, kiuj estis efikaj, por ke li povu savi sin el la ĝena situacio. Simile, tiuepoke li vigle sportis  impresas pli esperante ol en tiu epoko li praktikis sporton kun vigleco. Fakte, ankaŭ la esprimo, kiun mi ĵus spontane uzis, impresas pli esperante, verŝajne estos konsiderata de multaj kiel pli kontentige esperanta ol estus la vortoj donas impreson de pli esperanta frazo.

Bone komprenu min. Mi ne diras, ke, en ĉiu el tiuj tri ekzemploj, la dua frazo ne estas en Esperanto, aŭ eĉ en bona Esperanto. Ĝi ĉiufoje estas en neriproĉebla lingvo. Mi nur diras, ke, laŭ mia sperto, se vi demandos al homoj el diversaj nacioj, kiun el pluraj similaj frazoj ili sentas lingve plej kontentiga, la plimulto montros preferon por tiuj konstruitaj kiel la tri unuaj.

Se nun ni rigardos pli detale tiujn tri ekzemplojn, evidentiĝos, ke la tri frazoj, kiuj impresas malpli esperantece, havas strukturon pli similan al tiuj de la eŭropaj lingvoj, almenaŭ de tiuj, pri kiuj mi scias sufiĉe por povi kompari. Ekzemple, en tiu epoko  konformas al la maniero, laŭ kiu la eŭropaj lingvoj el la hindeŭropa familio esprimas tian tempoesprimon: prepozicio + montra vorto + substantivo. La unuvorta adverba strukturo (tiuepoke) ne retroviĝas, tiakaze, en la koncernaj lingvoj. Tial mi diras, ke la spirito de lingvo rilatas al ĝia identeco. Ĝin kunformas la ecoj, kiuj estas tipaj, karakterizaj, unikaj.

Estas interese rimarki, ke tiu konstato fakte validas pri ĉiuj lingvoj. En la franca, la frazo il a beau essayer, il n'arrive pas, 'kiom ajn li provas, ne prosperas al li', sentiĝas kiel "pli franca" ol la samsenca quelque nombreux que soient ses essais répétés, il ne réussit pas. Kial? Verŝajne ĉar la esprimo avoir beau  estas netradukebla laŭvorte alilingven, kaj ĉar uzi arriver, 'alveni', en la senco 'sukcesi' estas pura francaĵo, ne retrovebla en la plimulto el la aliaj lingvoj.

Parolante kun ĉinoj, mi ofte havis la okazon diri, ke kvankam mi relative bone komprenas ilian lingvon lege, ofte mi ne komprenas, kiam ĉinoj parolas inter si. Kiam mi diris ion kiel ren shuohua de shihou, wo bu mingbai, keshi wo hui kan bao, kan shu, laŭvorte: 'Kiam homoj parolas, mi ne komprenas, sed mi scias legi gazeton aŭ libron', okazis neniu speciala reago, sed plurfoje, kiam mi esprimis la saman ideon dirante tingbudong, kandedong, laŭvorte 'aŭd-ne-kompren, leg-pov-kompren', oni komentis: "Ho! Jen vi parolas kiel denaska ĉino! Malofte neĉinoj uzas tian formon." (Ne estas vere, ke mi bone esprimas min ĉine, sed tiun tipe ĉinan frazstrukturon mi foje memoris dum interparolo, kaj, pro la ricevitaj laŭdoj, de tiam regule uzis!) Io, kio ne estas tradukita, sed kvazaŭ formita laŭ la strukturoj de la koncerna lingvo, sentiĝas pli konforma al ĝia spirito.

Jen tria ekzemplo. I don't feel up to it, 'mi ne sentas min kapabla tion fari, ĝustanivela por tion fari', sentiĝas pli angla ol la samsenca I do not think I have the ability to do it.  La unua uzas siaspecan vortigon, unu el tiuj, kiuj igas la anglan manieron komuniki tute tipa, aparta. Jes, temas pri ĝenerala regulo: en iu ajn lingvo, verko aŭ traduko sentiĝas bona, kiam la teksto uzas kiel eble plej ofte la apartaĵojn de la koncerna lingvo.

Precize difini tiujn ecojn estas malfacile, eble eĉ nefareble. En Esperanto, rolas ia kombino de simpleco kaj denseco: sporti  estas pli simpla kaj pli mallonga ol praktiki sporton, same kiel impresas  rilate al donas impreson.

Miaopinie, nia bona lingvo  strukture unikas per la kunagado de kvin faktoroj: neŝanĝeblo de la vortelementoj; senbara povo ilin kombini; emo al formaĵoj simplaj kaj koncizaj; elvokado prefere ol difinado, tamen kun atento al la neceso sufiĉe precizi; eblo per-finaĵe alsigni al iu ajn vorto iun ajn gramatikan funkcion, kio igas la esprimon laŭvole analiza (li havas voĉon similan al tiu de Petro; li iris al la hotelo per taksio) aŭ sinteza (li similas Petron voĉe; li taksiis hotelen, li iris hotelen taksie).

Verŝajne ankaŭ aliaj faktoroj kontribuas al la unikeco de la lingvo. Kelkaj el ili, kvankam difinantaj ecojn de la lingvo mem, fakte spegulas la spiriton, en kiu ĝi estis konceptita kaj alprenita. Ni provu tion pli profunde esplori.

Nekonsciaj principoj regas komunikadon, malsame laŭ la lingvo

Por pli bone kompreni fenomenon, utilas kompari. Kiam mi estis tradukisto, mi ofte miris pri la spiritdiferenco inter la diversaj lingvoj. Aperas, kvazaŭ ĉiu popolo nekonscie aplikus al komunikado kelkajn principojn, kiuj fakte regas la tutan lingvon. Por ne kompliki, mi limigos la ĉi-suban prezentadon je tri lingvoj: la angla, la franca kaj Esperanto.

Ni konsideru la anglan esprimon Japanese encephalitis vaccine, 'japan-encefalita vakcino'. Oni tuj vidas, ke la angla uzas, por komuniki, la principon "elvoki". La ĵus prezentita trivorto ja indikas al ni, ke temas pri io japana, pri la malsano "encefalito", kaj pri vakcino. Sed neniu finaĵo aŭ vorteto helpas kompreni, kiel tiuj tri konceptoj rilatas inter si. La apudmeto de la tri estas supozata sufiĉa por komuniki la signifon: tiun ili kune nur elvokas. Persono, kiu ne konas la temon, povas miskompreni. Fakte, tiu estas reala ekzemplo, kiun mi memoras el la tempo, kiam mi reviziis tradukojn en Monda Organizo pri Sano. La tradukisto miskomprenis la anglaĵon kiel signifantan 'japana encefalit-vakcino', t.e. vakcino produktata en Japanio kontraŭ ĉiuj formoj de la malsano 'encefalito', dum temis pri vakcino produktata ie ajn kontraŭ la siaspeca malsano nomita 'japana encefalito'.

Multokaze, kiam la angla kontentiĝas per elvoko, la franca postulas plenan precizecon. La sola maniero francigi la ĉi-supran esprimon estas: vaccin contre l'encéphalite japonaise. La rilatoj inter la vortoj estas klare montritaj. La franca uzas ĉiujn eblajn rimedojn por sendubigi. Alia karakterizo ĝia estas, ke ĝi nefacile adjektivigas. Dum la angla donas adjektivan funkcion al substantivo per simpla antaŭmeto, kaj Esperanto per -a, la franca estas senrimeda tiurilate: ĝi devas uzi substantivojn. Kelkfoje ĝi sukcesas, en tiaj esprimoj, uzi adjektivon, sed ofte tiu havas alian radikon ol la samsenca substantivo, kaj enmeto de prepozicieca prefikso estas postulata: flavfebra vakcino  estas, en la franca, vaccin antiamaril, en kiu la prefikso anti  transprenas la funkcion de la prepozicio contre  en la sinonima esprimo vaccin contre la fièvre jaune.

Kaj kio pri Esperanto? La normala formo estas japan-encefalita vakcino. (Se temus pri vakcino produktata en Japanio kontraŭ ĉiuj encefalitoj, oni dirus japana encefalit-vakcino). Estas interese vidi, ke Esperanto uzas la tri vortojn en la sama ordo, kiel la angla, kaj ke, samkiel tiulingve, ĝi ne bezonas enŝovi prepozicion. Sed ĝi sukcesas eviti la malprecizecon karakterizan pri la ŝekspira lingvo. Ĝi ne klarigas ĉion kiel la franca: ĝi fidas la intelekton de la leganto aŭ aŭdanto: se oni parolas pri malsano kaj vakcino, la lingvouzanto deduktos mem, sen plia precizigo, ke la vakcino utilas por protekti kontraŭ la malsano. Kontraste al la franca, ĝi do pli elvokas ol difinas. Sed kontraste al la angla, ĝi precizigas la rilatojn inter la vortoj: oni tuj scias, kio estas japana, ĉu la vakcino, ĉu la encefalito. Oni povus diri, ke la angla plene fidas la kuntekston aŭ la sciojn de la alkomunikato, ke la franca plene malfidas ilin, kaj ke Esperanto fidas, ne la sciojn, sed la inteligenton: la kapablon dedukti.

Bele ekzempligas ĉi-lastan trajton la tabelvorta sistemo. Esperanto fidas, ke, egale ĉu vi estas eskimo aŭ aŭstralia praloĝanto, se vi komprenis la rilaton inter kiu, kio, kiam  kaj neniu, nenio, neniam, sufiĉas instrui al vi kie  por ke vi ne risku diri, ke 'en neniu loko' vortiĝas per neniom  aŭ nenia: normala homa inteligento universale kondukas nur al nenie  por tiu signifo.

Funkciado de inteligento estas multe pli sennacia, kaj do tuthomara, ol enhavo de memoro. Unu el la aspektoj de komunikado, kia ĝin komprenas Esperanto, estas strebado utili interpopole. Tial ĝi pli fidas inteligenton ol memoron.

Kaj pro tiu sama ĝenerala principo, kiu regas komunikadon nialingve, la ofte ripetata ideo, ke Esperanto havu tiun aŭ tiun alian trajton, ĉar oni trovas ĝin en "la naciaj lingvoj" (fakte, ĝenerale temas nur pri kelkaj lingvoj aŭ pri nur unu lingvofamilio), miaopinie mistrafas: Esperanto ne estas nacia lingvo, ne havas saman celon aŭ funkcion, ĝia kriterio de boneco do ne estos, kiagrade gi kapablas fari, kion faras nacilingvoj, sed kiagrade ĝi plenumas sian funkcion: esti peranto inter gentoj.

Bona lingvo, kiel sentata de la popolo

Kial Esperanto plu ekzistas, kvankam ĝi historie havis pli da ŝancoj morti ol vivi (vd  tiurilate mian ĉe-uneskan paroladon Veti pri Esperanto, reproduktitan en Esperanto, 1987, januaro)? Ĉar konstante venis kaj plu venas al ĝi homoj, kiuj ĝin tiom admiras kaj amas, ke ili dediĉas al ĝia disflorado gigantan energion. Indas demandi sin, kio, en ĝi, tiagrade logas.

Mi estas konvinkita, ke la ĉefa faktoro estas la natura fekundeco de la sistemo. Simplegaj rimedoj produktas nekredeble altan esprimpovon. La lingvo rapide sentiĝas riĉa; fakte, jam post nur kelkaj lecionoj, la lernantoj spertas ion neatenditan, kaj entuziasmigan: ili kapablas kompreni kaj formi belajn, amuzajn aŭ trafajn esprimojn, kiujn ili ne povas facile vortigi en sia propra lingvo.

Krome, ili sentas sin respektataj. Aliaj fremdlingvoj abundas je arbitraj reguloj, kiuj estas kvazaŭ la kapricaj decidoj de diktatoro elpensinta pli malpli sadisman manieron omaĝi al lia potenco. Nenio simila trafas ilin en Esperanto.

La plej bona metodo sentigi sian potencon ja estas devigi la malsuperulon fari ion sensencan, kion li faras nur, ĉar li ne povas eskapi. Se mastro devigas sklavon rampi al li kaj leki liajn piedojn, tio estas maniero proklami al la vidantoj, kaj al la sklavo mem: "Rigardu, kiel potenca mi estas!" La sklavo enkore furiozas, la ĉeestantoj sentas egan timon kaj malamon, sed neniu povas fari ion ajn: la mastro superfortas.

Nu, kiam mi parolas angle, mi devas, por esprimi tiel simplan ideon kiel 'la infanoj povos...', obei la arbitrajn kapricojn de lingva diktatoro. Se ni konsiderus nur la elementojn necesajn por interkompreniĝi, mi povus apliki la normalajn regulojn de la lingvo kaj diri the childs will can. Sed la anglalingvaj nacioj sukcesas devigi min sekvi arbitrajn sensencaĵojn, kiuj kontribuas nenion al glata komunikado, sed multon al malegaleco inter ni. Mi ne rajtas apliki la normalan manieron formi pluralon per aldono de -s. Mi devas diri children. Kial? La respondo al tio – kiel scias ĉiu lingvoinstruisto, ĉar infanoj estas konsekvencaj kaj malfacile kredas je sensencaj reguloj, do ili demandas: kial? – povas esti nur: "ĉar estas tiel", alivorte: ne estas racia kaŭzo, nur ke tiu gento trudas al ni siajn absurdajn kutimojn. Krome, kvankam la normala vorto signifanta 'povi' estas can, kaj la normala maniero uzi verbon os-tempe estas meti antaŭ ĝin la vorton will, mi ne rajtas ĉi-kaze agi konsekvence, normale, mi devas uzi alian verbon, ĉar can, 'povi', ne havas os-tempon en la angla. Mi devos serĉi alian vojon kaj uzi ekzemple esprimon kiel will be able to.

Nur ĉar la popoloj ne kuraĝas fronti la veron, ili ne rimarkas, ke obei tiajn absurdaĵojn ĉe internacia komunikado estas sklavi antaŭ mastro, kies piedon oni iras leki, se li tion ordonas. Ke mi prenis ekzemplon el la angla, havas neniun specialan signifon. Kiam la franca estis la internacia komunikilo, la situacio perfekte similis, kaj ĝi similus, kia ajn la etna lingvo interpopole uzata.

Pri ĉio ĉi ne klare konscias la personoj, kiuj enskribiĝis ĉe Esperanto-kurso, aŭ kiuj hejme solaj lernas mem. Sed ili sentas, ke tiu lingvo respektas ilin, kiel neniu lernita fremdlingvo tion faris antaŭe. Anstataŭ pleni je stumbligaj malhelpiloj, humilige, ĝi ĉiurimede favoras komunikadon: ĝi konformas kun la naturaj emoj, ĝi konsekvence stimulas la liberigan aplikon de la principo, kiu regas spontanan sin-esprimon: inklino ĝeneraligi ĉiun strukturon, ĉiun lernitan regulon gramatikan aŭ vortfaran. En ĝi, post la unua periodo de familiariĝo, oni sentas sin hejme.

Tiu plaĉa sento baziĝas sur la fakto, ke, post la komenca etapo, Esperanto konstante pli invitas dedukti ol uzi la memoron. Tio miaopinie estas ege grava, ĉar fidi la inteligenton de la aliuloj estas multe pli respekta, estima al ili, ol devigi ilin ĉerpi elmemore. Memoron havas bestoj, sed lingvan inteligenton nur homoj posedas. Tial mi kredas, ke la fenomeno Esperanto ege superas la sferon de lingvoj. Temas pri renverso en la socipolitikaj kaj ĝenerale homaj rilatoj, kiujn Esperanto igas pli kontentigaj praktike, sed ankaŭ morale kaj psikologie. La kaŝita mesaĝo de Esperanto estas, ke bona konduto baziĝu, ne sur aŭtoritato, sed sur konsekvenca apliko de libere akceptitaj reguloj. Se tion vi komprenos, vi ne plu miros, ke ĝi elvokas tian akran reziston. Nia bona lingvo  atakas la radikojn de multjarmilaj kutimoj. Prave, miaopinie, oni vidos en ĝi mutacion.

Mutacio

Oni nomas mutacio la fenomenon, ke jen aperas nova speco de vivaĵoj kapabla teni sin viva kaj disflori kiel speco. Kiel vi scias, laŭ la nun plej ĝenerale akceptita hipotezo pri la apero de la homoj, vivis estaĵoj pli malpli simiecaj, kaj foje okazis mutacio kaj prahomo ekekzistis. Kiam la simieca patrino rigardis tiun novnaskiton, ŝi certe ne fieris: ĝi ja estis videble fuŝo. Mankis al ĝi la harprotekto sur la tuta korpo, kaj ĝiaj aliaj mankoj konfirmiĝis pli kaj pli, laŭgrade, kiel la tempo pasis. Ĝi kapablis fari nenion, kion la aliaj bestoj faras ĝiaaĝe. Ke tiu strangaĵo plu vivis, estas miraklo. Eble la kvazaŭ-simiino ĝin amis kun escepta intenso: malfortuloj kortuŝas koron patrinan.

Por la aliaj bestoj, tiu fuŝito certe estis precipe ridinda. Kiam – ege malfrue – ĝi komencis paŝi, ĝi estis speciale mallerta kaj rigida. Ĝi provis antaŭeniri nur dupiede, sed pro tiu malsaĝa ambicio, ĝi konstante falis. Ju pli ĝi kreskis, des pli evidentis ĝiaj mankoj: ĝi havas nek la forton de urso, nek la rapidon de cervo, nek serpentan venenon, nek lertecon simian. Nenion ĝi havis por defendi sin en mondo por ĝi ege danĝera. Kun la timo, kiun tia situo vekis, ĝi povis vivi nur disvolvante sian intelekton.

Sed dank'al tio, ĝi kapablis elturni sin el situacioj, ĉe kiuj la aliaj estis senhelpaj. Eble kelkaj bestoj tion rimarkis, kaj al ilia mokado kaj sento supereca aldoniĝis ia respekta timo: la strangaj, neatendeblaj reagoj de la fuŝito tro ofte taŭge efikis...

Simile impresas al mi Esperanto. La lingvokreemo de la homaro produktis ĉiajn komunikilojn, sed neniam iun kompareblan al tiu ĉi. La aliaj lingvoj – se tiel diri (kiel vi rimarkas, mi nun parolas laŭ la maniero de la dekstra cerbo: mi celas, ne analizi rigore, nur sentigi) – la aliaj lingvoj, do, rigardis ĝin, kaj ofte plu rigardas ĝin, de tre alte: "mankas al ĝi tio, kaj tio, kaj tio ĉi," ili diras inter si, nekonscie elektante, por la komparo, nur la trajtojn, per kiuj ili superas, kaj tute ne rimarkante la grandiozan superecon multflankan de la mutaciulo.

Tiun plibonecon ili ne konscias, sed sub la sojlo de la konscio ili observis ĝin, aŭ ĝin deduktis, kaj ĝi ilin timigas. Tiel sendube klariĝas la facileco, kun kiu psikologia esploro evidentigas la intervenon de angoro en la reagoj de multaj al Esperanto, kiel mi demonstris aliloke ("Psikologiaj reagoj al Esperanto", Esperanto-dokumentoj, n-ro 26 E, Roterdamo: UEA, 1988).

Kiam okazas mutacio, ne nur unu nova speco naskiĝas, sed pluraj kuzaj, kiuj post iu tempo montriĝos sterilaj: altaj kvalitoj necesas por pluvivi. Ni scias, ke pluraj kvazaŭhomaj specoj ekzistis iutempe sed ili ne havis idojn dum sufiĉe longa tempo por stabiliĝi kiel sukcesinta speco. Tiun leĝon naturo obeis ankaŭ, kiam ĝi naskis la intergentan lingvon. Volapük, Ido, Occidental, Latino sine flexione, Interlingua, Neo ktp estas la kuzoj, kiuj iom sukcesis. Kiam la tempo maturiĝis por mutacio, ŝajnas, ke Naturo naskas fekunde por certigi, ke vivos la plej altnivela. Nur rivaleco kaj konkuro praktik-terene ja povas havigi al la planedo produkton kun supera kvalito.

Pri la rezulto de la lingva konkuro ne estas iu dubo: Esperanto montriĝis la plej bona.

Al kio ŝuldiĝas ĝia pliboneco? Rilate al Volapük, kiun ankaŭ karakterizas prefero al inteligento super memoro, temas pri la fakto, ke nia bona lingvo  estas pli respekta kaj pli demokratia. Respekta: la aspekto de la devenvortoj estas en Esperanto, kontraste al Volapük, ĝenerale rekonebla; Zamenhof adaptis ilin al la bezonoj de la lingvo, sed ne misformis ilian vizaĝon: li tenis sin respekte al ili; simile, en la konstruo de la frazo, Zamenhof lasas al la lingvano multe pli da libereco ol Schleyer: li respektas lin aŭ ŝin. Demokratia: ne la aŭtoro aŭ iu komitato efektive prizorgas la evoluon, aŭ decidas pri dubaj punktoj, sed anonima uzado, t.e. kolektiva akcepto aŭ malakcepto de novaj formoj, kiujn iu ajn rajtas proponi.

Rilate al la aliaj kuzoj, la pliboneco kuŝas en du trajtoj. Unue, Esperanto pli atentas la postulojn de tutmondismo, dum tiuj rivaloj estas kvazaŭ ekskluzive okcidentaj. Due, kaj precipe, ĝi pli fidas inteligenton ol memoron (komparu la tabelvortojn kun iliaj samsencaĵoj en Ido).

Dirante, ke Esperanto pli fidas inteligenton ol memoron, mi esprimis min ne tute prave. Temas ja pri ia nekonscia inteligento, kiun eble estus pli trafe nomi refleksa dedukt-kapablo. Ne kompreneblus la derivitaj vortoj aŭ la -u  en ĉu ni iru?  (tute ordinara esprimo, kiu ne havas ekzaktan samsencaĵon en la franca kaj en multaj aliaj lingvoj), se ne ekzistus nia kapablo dedukti. Sed dedukti, se tiel diri, instinkte, ne per longa intelekta procezo, nur en unu sekundero. Kaj jen, indulgu min pliafoje, mi nun faros al vi kurseton pri psikolingviko.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.