Nun ni transiros al la dua demando: ”ĉu lingvo internacia estas ebla?” Ankaŭ
pri tio ĉi nenia senantaŭjuĝa homo eĉ unu minuton povas dubi, ĉar ne sole ne
ekzistas eĉ la plej malgrandaj faktoj, kiuj parolus kontraŭ tia ebleco, sed
ne ekzistas eĉ la plej malgrandaj kaŭzoj, kiuj devigus eĉ unu minuton dubi
pri tia ebleco. Ekzistas en efektiveco homoj, kiuj kun scienca aplombo
kredigas, kvazaŭ lingvo estas objekto natura, organa, kiu dependas de
apartaj fiziologiaj ecoj de la organoj de parolo de ĉiu popolo, de la
klimato, heredeco, kruciĝado de rasoj, historiaj kondiĉoj k.t.p. Kaj al la
amaso tiaj instruitaj paroloj tre imponas, precipe se ili en sufiĉa mezuro
estas traplektitaj per diversaj citatoj kaj per misteraj por la amaso
terminoj teĥnikaj. Sed homo klera, kiu kuraĝas havi propran juĝon, scias ja
tre bone, ke ĉio tio ĉi estas nur senenhava pseŭdo-scienca babilado, kiu
havas nenian sencon kaj kiun rebati povus tre facile la unua renkontita
infano. El la ĉiutaga sperto ni ĉiuj ja scias tre bone, ke se ni prenos
infanon el kiu ajn lando aŭ nacio kaj de la tago de ĝia naskiĝo edukados ĝin
inter personoj de nacio tute fremda kaj eĉ antipoda por ĝi, ĝi parolados en
la lingvo de tiu ĉi nacio tiel same bonege kaj pure, kiel ĉiu natura filo de
tiu ĉi nacio. Se por homo maturaĝa estas ordinare malfacile ellerni fremdan
lingvon, tio ĉi ja tute ne venas de la konstruo de liaj organoj de parolo,
sed simple de tio, ke li ne havas paciencon, ne havas tempon, ne havas
instruantojn, ne havas rimedojn k.t.p. Tiu ĉi sama maturaĝulo renkontus ja
tiujn ĉi samajn malfacilaĵojn ĉe la ellernado de sia hejma lingvo, se li en
la infaneco ne estus edukita en tiu ĉi lingvo, sed devus ellernadi ĝin per
helpo de lecionoj. Fine ĉiu klera homo ja ankaŭ nun devas ellernadi kelkajn
fremdajn lingvojn, kaj li certe ne elektas tiujn lingvojn, kiuj kvazaŭ estas
konformaj al liaj organoj de parolado, sed nur tiujn, kiujn li bezonas;
estas sekve nenio neebla en tio, ke anstataŭ ke ĉiu lernas diversajn
lingvojn, ĉiuj ellernadu unu saman lingvon kaj sekve povu komprenadi unu
alian. Se eĉ ĉiu posedus la komuneakceptitan lingvon ne en plena perfekteco,
eĉ tiam la demando de lingvo internacia estus jam decidita, kaj la homoj
ĉesus staradi unu antaŭ alia kiel surdamutaj. Kaj oni devas ja memori, ke se
ĉie estus sciate, ke por komunikiĝoj kun la tuta mondo oni devas ellerni nur
unu lingvon – ĉie ekzistus multego da bonaj instruistoj de tiu ĉi lingvo, da
specialaj lernejoj, ĉiu ellernadus tiun ĉi lingvon kun la plej granda
volonteco kaj fervoreco, kaj fine ĉiuj gepatroj alkutimigadus siajn infanojn
al tiu ĉi lingvo en la infaneco, paralele kun la patra lingvo. Sekve,
lasante dume flanke la demandon pri tio, ĉu la homoj volos elekti ian unu
lingvon por la rolo de internacia kaj ĉu prosperos al ili veni al
interkonsento pri tiu ĉi elekto, ni dume konstatas tiun fakton, kiu kun
plena sendubeco sekvas el ĉio, kion ni diris supre, nome, ke la ekzistado
mem de lingvo internacia estas tute ebla. Notu do al vi bone en la memoro
tiujn du sendubajn konkludojn, al kiuj ni venis ĝis nun, nome:
- Lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon
- La ekzistado de lingvo internacia estas plene ebla.