La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BRAVA SOLDATO ŠVEJK

Aŭtoro: Jaroslav Hašek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I: En la ariero
Enkonduko
1  2  3  4  5
6  7  8  9 10
11 12 13 14 15
Postparolo
Alskribaĵoj

Parto II: En la fronto
1  2  3  4  5
Alskribaĵoj

Parto III: Glora batregalo
1  2  3  4
Alskribaĵoj

Parto IV: Daŭrigo de la glora batregalo
1  2  3
Alskribaĵoj

Vortoj

Alskribaĵoj

Herostrato: greko, kiu en la jaro 356 a. K. ekbruligis la templon de la diino Artemisa en Efezo, por almenaŭ tiel famiĝi

1 arkidukon Francisko Ferdinando d'Este kaj lian edzinon oni mortpafis en Sarajevo la 28an de junio 1914. Post unu monato Aŭstri-Hungario deklaris militon al Serbio kaj motivis tion per tiu ĉi murdo

2 Konopiště: vilaĝeto ĉe Benešov, proksime de Prago, kie arkiduko Ferdinando havis siajn kastelon kaj bienon kaj kie li vivis kun sia familio

3 Bosnion kaj Hercegovinon, kiuj estis sub suvereneco de Turkio, aneksis Aŭstri-Hungario en la j. 1908

4 praga kvartalo

5 Luccheni mortpikis la aŭstran imperiestrinon Elizabeta (1837-1858), edzinon de Francisko Jozefo la unua

6 eraro de la aŭtoro, Ferdinando d'Este estis ne onklo, sed nevo de Francisko Jozefo la unua

7 portugalan reĝon Karolo kaj la kronprincon Ludoviko oni mortpafis en la j. 1908

8 kiam la komandanto de la angla armeo admonis francojn, ke tiuj kapitulacu, franca generalo (pli poste marŝalo) Cambronne laŭdire respondis: ”Merdon — gvardio povas morti, sed ne kapitulaci.” La eldiron oni atribuas ankaŭ al franca generalo Michel, eble pro tio, ke Michel en la batalo vere falis, dum Cambronne kapitulacis kaj estis militkaptita

9 komprenu ”malliberejo en praga kvartalo Pankrác”

10 arkiduko Ferdinando kaj lia edzino estis ege avaraj kaj tre severe traktis la vilaĝanojn en Konopiště

11 ĝuste České Budějovice, la plej granda urbo de suda Bohemio

12 eraro de la aŭtoro, krom arkiduko Ferdinando oni mortpafis ankaŭ lian edzinon

13 unusola filo de Francisko Jozefo la unua perdis sian vivon en la j. 1889 pro kaŭzoj ĝis nun nekonataj

14 eksarkiduko Johano, kiu rezignis sian titolon kaj akceptis civilan nomon Orth, perdiĝis en la j. 1890

15 arkidukon Ferdinando Maksimiliano oni pafekzekutis en la j. 1867

16 pro malvenko en franca-germana milito en la j. 1870-1871

17 dukapa aglo (ĝuste: aglino) estis stata emblemo de Aŭstri-Hungario. Kaŝpolicistoj havis ladan rondan insignon kun tiu ĉi emblemo, per kio ili pruvis sian identecon al arestitoj

18 kontraŭ-monarkia kanto pri tio, ke slavoj ne pereos, melodio de samtempa pola nacia himno

19 praga kvartalo

20 Cesare Lombroso, itala profesoro pri psikiatrio, kiu klopodis pruvi, ke heredita korpa strukturo de krimuloj estas la kaŭzo de iliaj krimoj

21 moknomo por la plej legata ĉeĥa ĉiutaga gazeto 'Národní politika’ (Nacia politiko) en la tempo de la unua mondmilito

22 arestitojn el diversaj pragaj kvartaloj oni veturigadis al polica direkcio per verde ŝmirita ĉevalveturilo. El la baptonomo de la unua koĉero Antono Douša kaj koloro de la veturilo naskiĝis populara nomo por la veturilo ”verda Antono”, uzata ankaŭ pli poste por policaj aŭtomobiloj

23 d-ro Antono Heveroch, profesoro de psikiatrio, direktoro de la landa mensmalsanulejo en Prago

24 rivereto en Prago

25 praga kvartalo

26 praga kvartalo

27 multevoluma ĉeĥa enciklopedio, kiun eldonis J.V. Otto

28 komencaj vortoj de ĉeĥa nacia himno

29 komandanto de la aŭstra armeo, kiu en la j. 1848 sufokis revolucion en Prago kaj Vieno

30 himno de iama Aŭstri-Hungario

31 religia kanto honore al Maria la Virgulino

32 praga kvartalo

33 pragaj policistoj, kiuj portis kaskedojn, ornamitajn per longaj plumoj el kokvostoj

34 praga kvartalo

35 Emauzy: benediktana klostro meze de Prago

36 praga kvartalo

37 nigra kaj flava estis oficialaj ŝtataj koloroj de Aŭstri-Hungario

38 praga kvartalo

39 la teista societo en Prago

40 ”krono” uzita ĉi tie dusence, kiel
1. signo de ŝtata potenco (aŭstra-hungara potenco)
2. aŭstra monunuo (ekde la jaro 1900)

41 praga kvartalo

42 prostituitinoj en Aŭstri-Hungario devis regule sin submeti al kuracista esploro, kion oni notis en iliajn flavkovrilajn libretojn kaj kion kontrolis la polico

43 temas fakte pri alia lando, pri Moravio (ĉefurbo: Brno), sed ne pri eksterlando. En ĉeĥaj landoj (Bohemio kaj Moravio) kompreneble ĉiam validis la sama monunuo

44 ŝtata emblemo de Aŭstri-Hungario

45 unu el la insuloj meze de Prago

46 post komencaj sukcesoj la aŭstra armeo en la j. 1914 devis cedi antaŭ rusaj taĉmentoj, sude ĝis Slovakio kaj norde al Krakovo, tiama ĉefurbo de Galicio

47 itala regiono. Ĉi tie komprenu italan armeon, kiu en la j. 1859 batalis ĉe Piemonto kontraŭ Aŭstrio

48 en la milito kontraŭ Sardinio kaj Francio la aŭstra armeo malvenkis en bataloj ĉe Magenta kaj Solferino (24. 6. 1859)

49 populara nomo por distinga butono de aŭstra-hungara armeo kun inicialoj FJI de la imperiestro Francisko Jozefo la unua

50 Venceslaoplaco: ĉefplaco en la centro de Prago

51 unuopaj societoj de germanaj ŝovinismaj studentoj en Prago portis diverskolorajn ĉapojn, nomatajn ”cereviska”. La nomo signifas latine ”biereto” — la societoj famiĝis per malmodera biertrinkado

52 roma heroo, kondamnita al morto pro provo murdi la etruskan reĝon Brsena. Por montri sian sentimon Mucius Sceavola metis sian manon en fajron kaj lasis ĝin forbruligi. Tio kortuŝis la reĝon tiom, ke al Mucius Scaevola li pardonis la kulpon kaj liberlasis lin.

53 antaŭmilita alianco de Anglio, Francio, Rusio kaj Italio por la okazo de milito kontraŭ Aŭstri-Hungario

54 praga kvartalo

55 marŝalo, fama ĉeĥdevena aŭstra militisto

56 praga kvartalo

57 banloko en Slovakio

58 (germane): Johano, venu ĉi tien!

59 fama bohema rabisto en la 19a jarcento

60 en Germanio vaste popularigata devizo pro tio, ke Anglio deklaris militon al Germanio

61 d-ro Jozefo Svátek, redaktoro de germanlingva pro-monarkia registara gazeto ’Praga ĵurnalo’ (Prager Tagesblatt), post la ŝtatrenverso ĉefredaktoro de la gazeto 'Ĉeĥoslovakia respubliko’

62 latina devizo ”Per unuigitaj fortoj”, kiun Francisko Jozefo la unua elektis kiel principon de sia regado

63 tiu, kiu iel kulpiĝis kontraŭ neskribitaj leĝoj, per kiuj direktas sin komunumo de soldatoj, kutime ricevas ”kovrilpunon”. Iu el la soldatoj ĵetas kovrilon sur la kapon de la kulpigito, por ke tiu ne vidu, kiu lin batos kaj ne povu tion denunci, kaj la ceteraj, altenante la kovrilon ĉe ĉiuj randoj (por ke la kulpigito ne povu sin liberigi), forte batas la kovrilon. Tiu ĉi puno estas kutima ankaŭ inter malliberigitoj

64 (germane): aŭstra kazerna malbeno (Himmel = ĉielo, Donnerwetter = Diable! Ĉe cent diabloj!)

65 (germane): blasfemaj vortoj (Herr Gott = Sinjoro Dio)

66 aŭstra militisto (1663-1736)

67 en Aŭstri-Hungario dungitoj de la polica direkcio en Prago, post la ŝtatrenverso en la j. 1918 policaj direktoroj en Košice (Klíma) kaj Bratislava (Slavíček)

68 praga kvartalo

69 (latine): ”Iru, la meso estas finita”- vortoj, kiujn katolika pastro kantas ĉe fino de la meso

70 episkopo en Olomouc (1892-1904)

71 J.S. Machar (1864 — 1944), ĉeĥa kontraŭklerikala poeto

72 normala soldatservo en Aŭstri-Hungario daŭris tri jarojn. Junaj viroj kun almenaŭ mezlerneja klerigo rajtis servi nur unu jaron kondiĉe ke ili libervole frekventos lernejon por malsuperaj oficiroj kaj sukcese ĝin finos

73 soldata (buba) amuzo. Elektita ludanto turnas sin dorse al la ceteraj, el kiuj iu ekbatos lian postaĵon per pintoj de siaj fingroj. Se la batito divenos, kiu lin ekbatis, ambaŭ ludantoj interŝanĝas siajn lokojn, alie la batito devas denove sin turni kaj atendi plian baton. Alia variaĵo: al la batato oni vualas la okulojn per tuko kaj batas lin sur streĉitan manplaton

74 krucifikso, ĉi tie uzita kiel blasfema vorto

75 (latine): Saluton! (pli precize: Al viaj servoj) — kutima saluto inter aŭstraj oficiroj

76 (germane): imperiestra kaj reĝa soldata juĝejo

77 praga kvartalo

78 ano de ĉeĥa patriota gimnastika organizo Sokol (Falko)

79 parto de Prago

80 (latine): ”Sinjoro (kp.: Kristo) estu kun vi. Ankaŭ kun via spirito” — frazoj, ofte ripetataj aŭ kantataj dum la meso

81 Aurea prima satas (ĝuste: sata est) aetas, que vindice nullo: versoj el poemaro ”La metamorfozoj” de la roma poeto Publius Ovidius Naso (”Estis iam ora tempo, kiu ne bezonis juĝistojn”)

82 hazarda kartludo

83 praga kvartalo

84 imperiestra kaj reĝa — oficiala epiteto de diversaj institucioj en Aŭstri-Hungario

85 praga kvartalo

86 soldatoj de eksterlanda ĉeĥoslovakia armeo, fondita en la statoj de la Entento dum la unua mondmilito

87 praga episkopo Adalberto (957-997), pli poste proklamita sanktulo, mortigita ĉe konvertado de paganaj prusoj

88 usona speco de kokinoj

89 blasfema vorto (mallongigo de ”sakramento”)

90 poto kun firme alfiksita kovrilo, kiu malebligas forvaporiĝon de bolata fluidaĵo. Eltrovinto: franca fizikisto Denis Papin (1647 — 1774)

91 la kurato evidente aludas la silabon ”Ser”, kiu ĉeĥe signifas ”feku”

92 (1820 — 1862): la plej granda ĉeĥa verkistino kaj fabelistino

93 praga kvartalo

94 praga kvartalo

95 urbo en Galicio (nun Ukrajno), kie en la j. 1914-1915 furiozis akraj bataloj

96 en majo 1902 la vulkano detruis ne la insulon, sed ĝian ĉefurbon kaj entombigis pli ol 60.000 loĝantojn

97 (latine): nenio pli eminenta

98 ...ĉiam mi havis tiom kiom la bankiero: En la ludo ”dudek unu” ĉiu karto havas difinitan valoron (nombron da poentoj). La bankiero kaj la ludantoj prenas laŭplaĉan kvanton da kartoj, sed nur tiom, ke oni

99 la ludanto intencas kvazaŭ per salto (hop) rapide gajni la tutan bankon kaj riskas: li aŭ rompos la bankon kaj ricevos ĉion, aŭ devos meti la saman sumon en la bankon, t.e. duobligi ĝin

100 eĉ pli granda risko. La ludanto eĉ ne rigardas la unuan karton (kvazaŭ li estus blinda) kaj tuj prenas plian karton

101 aŭstra monunuo estis floreno, kiu havis cent krejcerojn. Ekde la jaro 1900 estis la monunuo ŝanĝita al kronoj kaj heleroj (unu krejcero = du heleroj). En originalo tekstas tiu ĉi frazo ”ni ludu 'dudek unu’ je kvin krejceroj”, sed en plua teksto la aŭtoro parolas nekonsekvence pri kronoj, do miksas diversajn monunuojn

102 la bankiero povas alproprigi al si la sumon kuŝantan en la banko (la banko iras kvazaŭ ”hejmen”) nur tiam, se antaŭ la partio de la ludo li anoncos tiun intencon per supre montritaj vortoj kaj se li ricevos aŭ malgrandan karton (=de malgranda valoro, t.e. sepon) aŭ mavan (malbonan) karton (oko aŭ reĝo). La rajto esti bankiero transiras poste laŭvice al sekvanta ludanto

103 kutimo flankenmeti certan parton de la gajnita sumo por la gastejestro

104 iama juda teritorio (geto) en Prago, nomata ”En judoj”. Ĝi estis malkonstruita, sur ĝia loko estas nun praga kvartalo Josefov

105 praga kvartalo

106 vd. noton XX sur paĝo YY

107 semajna bildrevuo, aperanta en Prago ekde aŭtuno 1914

108 el centro de Eŭropo, t.e. Aŭstri-Hungario kaj Germanio

109 granda parko en praga kvartalo Košíře

110 (elparolu: Manliher): aŭtomata fusilo de eltrovinto inĝ. Ferdinando Mannlicher (1848-1904), uzata en aŭstra, germana, franca kaj aliaj armeoj

111 oficiro en aŭstra-hungara armeo, kiu volis edziĝi, bezonis al tio konsenton de siaj superuloj

112 tiu almozulo vere ekzistis kaj peladis siajn kolegojn el ”sia” teritorio ĉirkaŭ la preĝejo ”Ĉe sankta Gastulo, kie ”rajtis” almozi nur li mem

113 centra parto de Prago

114 (ankaŭ krucilaudon): aŭstra kazerna malbeno (Laudon: aŭstra generalo)

115 marŝo de grenadistoj en Aŭstri-Hungario, soldata kanteto. Polva turo: belega gotika turo meze de Prago, konstruita en la j. 1475

116 rivero en nordokcidenta Bohemio, kiu enfluas Elbon ĉe urbo Terezín. Ĝi do ne povas enflui la riveron Vltava ĉe České Budějovice, tiu ĉi urbo situas en suda Bohemio

117 profesoro, aŭtoro de libroj pri bonkonduto, en la j. 1919 — 1921 ceremoniestro de la prezidento T.G. Masaryk

118 ĝuste sinjorino Lauda-Hořic, aktorino, aŭtorino de artikoloj pri bonkonduto

119 eksredaktorino de ”Nacia politiko”, aŭtorino de artikoloj pri bonkonduto


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.