La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA BRAVA SOLDATO ŠVEJK

Aŭtoro: Jaroslav Hašek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I: En la ariero
Enkonduko
1  2  3  4  5
6  7  8  9 10
11 12 13 14 15
Postparolo
Alskribaĵoj

Parto II: En la fronto
1  2  3  4  5
Alskribaĵoj

Parto III: Glora batregalo
1  2  3  4
Alskribaĵoj

Parto IV: Daŭrigo de la glora batregalo
1  2  3
Alskribaĵoj

Vortoj

ENKONDUKO

Granda epoko postulas grandajn homojn. Ekzistas nekonataj, modestaj herooj, sen gloro kaj historio de Napoleono. Analizo de iliaj karakteroj ombrus gloron eĉ de Aleksandro la Macedona. En stratoj de Prago eblas hodiaŭ renkonti ĉifonulon, kiu mem eĉ ne scias, kion li propre signifas en historio de la nova granda epoko. Li iras sian vojon modeste, ĝenas neniun kaj ankaŭ lin ne ĝenas ĵurnalistoj, kiuj petus lin pri intervjuo. Se vi lin demandus pri lia nomo, li respondus al vi tre simple kaj senpretende: ”Mi estas Švejk....” Kaj tiu silentema, modesta ĉifonulo vere estas la malnova, heroa, kuraĝa kaj brava soldato Švejk, pri kiu en iama Aŭstri-Hungario parolis ĉiuj civitanoj de la reĝlando Bohemio kaj kies gloro ne estingiĝos eĉ en la respubliko.

Mi tre amas la bravan soldaton Švejk, kaj prezentante liajn aventurojn dum la mondmilito mi estas konvinkita, ke vi ĉiuj simpatios kun tiu modesta, senfama heroo. Li ne ekbruligis la templon de la diino en Efezo, kiel faris tion la stultulo Herostrato(*), por ke oni menciu lian nomon en gazetoj kaj lernejaj legolibroj.

Kaj tio sufiĉas.

La aŭtoro


Herostrato: greko, kiu en la jaro 356 a. K. ekbruligis la templon de la diino Artemisa en Efezo, por almenaŭ tiel famiĝi


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.