La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BRAVA SOLDATO ŠVEJK

Aŭtoro: Jaroslav Hašek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I: En la ariero
Enkonduko
1  2  3  4  5
6  7  8  9 10
11 12 13 14 15
Postparolo
Alskribaĵoj

Parto II: En la fronto
1  2  3  4  5
Alskribaĵoj

Parto III: Glora batregalo
1  2  3  4
Alskribaĵoj

Parto IV: Daŭrigo de la glora batregalo
1  2  3
Alskribaĵoj

Vortoj

Parto I: EN LA ARIERO

14. ŠVEJK IĜAS SERVOSOLDATO ĈE LA ĈEFLEŬTENANTO LUKÁŠ

I.

La feliĉo de Švejk ne daŭris longe. Senkompata sorto siregis la amikan rilaton inter li kaj la feldkurato. Se ĝis tiu okazaĵo la feldkurato estis persono simpatia, tio, kion li nun faris, kapablas deŝiri de li lian simpatian aspekton.

La feldkurato vendis Švejkon al la ĉefleŭtenanto Lukáš, aŭ, pli bone dirite, malgajnis lin en kartludo. Tiel iam en Rusio oni vendadis servutulojn. Venis tio tiel neatendite. Ĉe la ĉefleŭtenanto Lukáš estis bona kompanio kaj oni ludis ”dudek unu”.

La feldkurato malgajnis ĉion kaj fine diris: ”Kiom vi pruntos al mi garantie por mia servosoldato? Ega idioto kaj interesa figuro, io non plus ultra[97]. Ankoraŭ neniam vi havis tian servosoldaton .”

”Mi pruntos al vi cent kronojn,” proponis la ĉefleŭtenanto Lukáš. ”Se mi ne rericevos ilin postmorgaŭ, vi sendos al mi tiun rarajon. Mia servosoldato estas tedega homo. Li senĉese ĝemas, skribas leterojn hejmen kaj krom tio ŝtelas, kion li vidas. Mi lin jam batis, sed tio estas vana. Mi kapobatas lin ĉiurenkonte, sed tio ne helpas. Mi elbatis al li kelke da antaŭaj dentoj, sed la ulon mi ne bonmorigis.”

”Do, interkonsentite,” diris la feldkurato facilanime, ”postmorgaŭ aŭ cent kronojn aŭ Švejkon.”

Li malgajnis eĉ tiujn cent kronojn kaj iris triste hejmen. Li sciis certe kaj ankaŭ neniel dubis pri tio, ke ĝis postmorgaŭ li ne havigos al si tiujn cent kronojn kaj ke li fakte mizere kaj fie Švejkon vendis.

”Mi povis peti ducent kronojn,” li ĉagrenis, kaj ŝanĝante la tramon por tiu, kiu post momento forveturigos lin hejmen, li ricevis atakon de rimorsoj kaj sentimentaleco.

”Tio ne estas de mi bela,” li ekpensis, sonorigante ĉe la pordo de sia loĝejo, ”kiel mi povos rigardi en liajn idiotajn bonulajn okulojn?”

”Kara Švejk,” li diris, kiam li estis hejme, ”hodiaŭ okazis io neordinara. Mi havis malbonŝancon en kartludo. Mi ludis ĉiufoje pri la tuta banko, submane mi havis ason, poste venis deko, kaj la bankiero havis fanton kaj ankaŭ li atingis dudek unu. Kelkfoje mi alprenis karton al aso aŭ deko kaj ĉiam mi havis tiom kiom la bankiero[98]. Mi forhazardis ĉiun monon.”

Li eksilentis. ”Kaj fine mi malgajnis vin. Garantie por vi mi prunteprenis cent kronojn, kaj se mi ne redonos ilin ĝis postmorgaŭ, vi apartenos ne plu al mi, sed al la ĉefleŭtenanto Lukáš. Tion mi vere bedaŭras...”

”Cent kronojn mi ankoraŭ havas,” diris Švejk, ”mi povas ilin al vi prunti.”

”Donu ilin al mi,” vigliĝis la feldkurato, ”mi forportos ilin tuj al Lukáš. Vere nevolonte mi adiaŭus vin.”

Lukáš estis tre surprizita, kiam li denove vidis la feldkuraton.

”Mi venas pagi al vi la ŝuldon,” diris la feldkurato, venke ĉirkaŭrigardante, ”donu karton ankaŭ al mi.

Hop,” diris la feldkurato, kiam venis lia vico. ”Nur je unu poento pli,” li anoncis, ”mi superpoentis.”

”Do, hop[99],” li vokis ĉe la dua partio, ”hop — blinde[100].” ”Dudek gajnas,” anoncis la bankiero.

”Mi havas sume dek naŭ,” mallaŭte diris la feldkurato, metante en la bankon la lastajn kvardek kronojn el tiuj cent, kiujn pruntis al li Švejk por elaĉeti sin el la novtempa servuteco.

Revenante hejmen la feldkurato venis al la konvinko, ke atingu dudek unu poentojn aŭ malpli; kiu havas pli ol dudek unu poentojn, tiu superpoentis, devas tion tuj anonci kaj malgajnas. La sumon, pri kiu oni ludas (parto de la banko aŭ la tuta banko) gajnas tiu, kiu pleje proksimiĝas al la nombro dudek unu. Se poentoj de la bankiero kaj de la ludanto egalas, gajnas la bankiero, aldonas la gajnitan sumon al la banko kaj komenciĝas plia partio de la ludo estas fino, ke Švejkon povas nenio savi, ke estas antaŭdestinite, ke tiu servu ĉe la ĉefleŭtenanto Lukáš.

Kaj kiam Švejk al li malfermis, li diris al li: ”Ĉio estas vana, Švejk. Kontraŭ la fatalo defendsavos sin neniu. Mi malgajnis vin eĉ tiujn viajn cent kronojn. Mi faris ĉion, kion mi povis, sed la sorto estas pli forta ol mi. Ĝi ĵetis vin en la ungegojn de la ĉefleŭtenanto Lukáš kaj venos la tempo, kiam ni devos adiaŭi unu la alian.”

”Kaj ĉu en la banko estis granda sumo,” demandis Švejk trankvile, ”aŭ vi havis malofte la avantaĝon de unua ludanto? Se ne venas konvena karto, estas tio tre malbona, sed iam estas mizero, se tio iras treege glate. En la strato 'Na Zderaze' vivis ladisto Vejvoda kaj tiu ofte ludis mariaĝon en gastejo malantaŭ la 'Centjara kafejo'. Foje ankaŭ, diablo tion al li konsilis, li diras: 'Kion vi dirus al tio, se ni ludus 'dudek unu' je dek heleroj?'[101] Ili do ludis dek-heleran 'dudek unu' kaj li tenis la bankon. Ĉiuj superpoentis kaj tiel tio kreskis ĝis dudek kronoj. La maljuna Vejvoda volis lasi ion ankaŭ al iu alia kaj senĉese vokis: 'Malgranda, mava, banko hejmen.'[102] Vi ne povas al vi imagi, kian malbonŝancon li havis. Malgranda aŭ mava ne kaj ne veni, la banko kreskis kaj jam estis en ĝi cent kronoj. El la ludantoj neniu havis tiom por povi ludi pri la tuta banko, kaj Vejvoda estis jam plene ŝvitkovrita. Oni aŭdis nenion alian ol tion lian: 'Malgranda, mava, banko hejmen.' Ili alpagis po dek kronoj kaj ĉiam malgajnis. Kamentubista majstro ekkoleris, iris hejmen por mono kaj vetis pri la tuta banko, kiam estis tie pli ol cent kvindek kronoj. Vejvoda volis sin de tio liberigi kaj kiel li poste diris, preni kartojn eble eĉ ĝis tridek poentoj nur por ne gajni, kaj anstataŭ tio li ricevis du asojn. Li ŝajnigis ke li havas malmulte kaj intence diras: 'Dek ses gajnas.' Kaj tiu kamentubista majstro havis sume dek kvin. Ĉu tio ne estas malbonŝanco? La maljuna Vejvoda estis tute pala kaj malfeliĉa, la kunludantoj jam sakris kaj flustris al si, ke li trompludas, ke jam foje oni batregalis lin pro falsa ludo, kvankam li estis unu el la plej honestaj ludantoj, kaj ili ŝutis tien kronon post krono. Jam estis tie kvincent kronoj. La gastejestro tion ne eltenis. Li havis ĝuste monon preparita por bierfarejo, li ĝin do prenis, alsidiĝis, komence ŝovis en tion po du centkronoj, poste fermetis la okulojn, turnis la seĝon por havi feliĉon kaj proklamis, ke li ludas pri ĉio, kio estas en la banko. 'Ni ludos kun elmontritaj kartoj', li diris. Mi ne scias, kion la maljuna Vejvoda donus por nun malgajni. Ĉiuj miris, kiam li aversigis karton, montriĝis sepo kaj li ĝin retenis. La gastejestro kaŝridis, ĉar li havis dudek unu. Al la maljuna Vejvoda venis dua sepo kaj ankaŭ tiun li retenis. 'Nun venos aso aŭ deko,' diris la gastejestro malice, 'mi vetas je mia kolo, sinjoro Vejvoda, ke vi superpoentos.' Regis ega silento. Vejvoda aversigas la karton kaj aperas tria sepo. La gastejestro paliĝis kiel kreto, temis pri lia lasta mono, foriris en la kuirejon kaj post momento alkuris lia lernoknabo, ke ni iru sinjoron gastejestron detranĉi, ke li laŭdire pendas sur fenestra manilo. Ni lin do detranĉis, revivigis kaj oni ludis plu. Jam neniu havis monon, ĉio estis en la banko antaŭ Vejvoda, kiu nur diris: 'Malgranda, mava, banko hejmen' kaj volis malgajni, kostu, kiom ĝi kostos, sed ĉar li devis aversigi siajn kartojn kaj elmontri ilin sur la tablo, li ne povis trompi kaj intence superpoenti. Ĉiuj estis per lia feliĉo tute konfuzitaj kaj ĉar ili jam ne havis monon, ili interkonsentis meti en la bankon siajn ŝuldatestojn. Tio daŭris kelke da horoj kaj antaŭ la maljuna Vejvoda kreskis miloj kaj miloj. La kamentubista majstro ŝuldis al la banko pli ol unu kaj duonon de miliono, karbovendisto el la strato 'Na Zderaze' proksimume milionon, pordisto de la 'Centjara kafejo' okcent mil kronojn, studento de medicino pli ol du milionojn. Ja nur en tantiemo por la gastejestro[103] estis pli ol tricent mil kronoj, ĉio sur paperetoj. La maljuna Vejvoda provis tion per ĉiuj eblaj manieroj. Ĉiumomente li iris al necesejo kaj ĉiam transdonis la kartojn al iu alia, ke tiu lin anstataŭu, kaj kiam li revenis, oni al li anoncis, ke li havis dudek unu kaj gajnis. Oni sendis por novaj kartoj kaj denove tio ne helpis. Kiam Vejvoda haltis ĉe dek kvin poentoj, tiu alia havis dek kvar. Ĉiuj rigardis la maljunan Vejvoda kolere kaj pleje furiozis pavimisto, kiu metis en tion sume kontante ok kronojn. Tiu senkaŝe proklamis, ke homo kiel Vejvoda ne rajtas paŝi tra la mondo kaj ke necesus lin piedbati, elĵeti kaj dronigi kiel hundidon. Vi ne povas imagi al vi la senesperon de la maljuna Vejvoda. Fine li ricevis ideon. 'Mi iras al la necesejo,' li diris al la kamentubisto, 'anstataŭu min, sinjoro majstro.' Kaj nur tiel senĉapele li elkuris eksteren rekte al Myslík-strato por policistoj. Li trovis patrolon kaj anoncis al ĝi, ke en tiu gastejo oni hazarde kartludas.

La policistoj lin admonis, ke li iru kiel unua, ke ili venos tuj post li. Li do revenis kaj oni al li anoncis, ke intertempe la studento de medicino malgajnis pli ol du kaj la pordisto pli ol tri milionojn. Ke en la tantiemon oni donis skribateston pri kvincent mil kronoj. Post momento enfalis tien policistoj, la pavimisto ekkriis: 'Savu vin, kiu povas!' Sed tio neniel helpis. La policistoj konfiskis la bankon, ĉiujn kondukis al la policejo. La karbovendisto el la strato 'Na Zderaze' kontraŭstaris, oni do alveturigis lin en korbĉaro. En la banko estis skribatestoj pri pli ol duono de miliardo kaj mil kvincent kronoj en kontanta mono. 'Tion ĉi miaj okuloj ankoraŭ ne voris,' diris polica inspektoro, kiam li vidis tiajn kapturnajn sumojn, 'tio ĉi estas pli terura ol Montekarlo.' Ĉiuj krom la maljuna Vejvoda restis tie ĝis la mateno. Vejvodan kiel denuncanton oni liberlasis kaj promesis, ke li ricevos laŭleĝan rekompencon, unu trionon de la konfiskita banko, pli ol cent sesdek milionojn, sed li nokte el tio freneziĝis kaj matene pasis tra Prago, mendante al si romprezistajn kasojn po dekduoj. Tion oni nomas feliĉo en kartludado.”

Poste Švejk iris kuiri grogon kaj finiĝis tio tiel, ke la feldkurato, kiam Švejk nokte pene sukcesis ŝovi lin en la liton, larmis kaj eklamentis:

”Mi vendis vin, kamarado, fie vendis. Malbenu min, batu, mi ne kontraŭstaros. Mi forĵetis vin kiel viktimon. Mi ne povas rigardi en viajn okulojn. Širegu min, mordu, detruu. Mi meritas nenion pli bonan. Ĉu vi scias, kio mi estas?”

Kaj la feldkurato, enpremante la larman vizaĝon en kapkusenon, diris mallaŭte per milda, mola voĉo: ”Mi estas senkaraktera fiulo” kaj ekdormis kiel gliro.

La sekvantan tagon foriris la feldkurato frumatene, evitante la rigardon de Švejk, kaj revenis nur nokte kun grasa infanteriano.

”Montru al li, Švejk,” li diris, denove evitante la okulojn de Švejk, ”kion kaj kie ni havas, por ke li orientiĝu, kaj instruu lin, kiel kuiri grogon. Matene anoncu vin ĉe la ĉefleŭtenanto Lukáš.”

Švejk kun la nova viro agrable pasigis la nokton, kuirante grogon. Antaŭmatene la grasa infanteriano preskaŭ ne kapablis stari sur la piedoj kaj nur zumis al si strangan konfuzaĵon de diversaj naciaj kantoj, kiuj al li miksiĝis: 'Ĉirkaŭ Chodov fluas akvo, tie mia amatino bieron, ho, kranas ruĝan. Mont', ho mont', vi monto alta, virgulinoj belaj sur ŝoseo paŝis, sur la Monto, Blanka Monto, kampon plugas kamparano.”

”Pri vi mi ne timas,” diris Švejk, ”kun tia talento vi restos ĉe la feldkurato longe.”

Tiel okazis, ke tiun antaŭtagmezon la ĉefleŭtenanto Lukáš unuafoje ekvidis la honestan kaj sinceran vizaĝon de la brava soldato Švejk, kiu al li anoncis: ”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi estas tiu Švejk, kiun sinjoro feldkurato malgajnis en kartludo.”

II.

La establo de oficiraj servosoldatoj havas ege malnovan originon. Ŝajnas, ke jam Aleksandro la Macedona havis sian servosoldaton. Sed certas, ke en feŭdismo plenumis tiun taskon kavaliraj solduloj. Kio estis Sanĉo Panza de Donkiĥoto? Mi miras, ke ĝis nun neniu verkis la historion de servosoldatoj. Tie ni trovus, ke duko de Almavir, malsatante ĉe sieĝado de Toledo, formanĝis sian servosoldaton sen salo, pri kio la duko mem skribas en siaj memoraĵoj kaj rakontas, ke lia servosoldato havis la karnon ekstrakvalita, delikata, mola, per la gusto similanta al io inter kokida kaj azena viando.

En malnova ŝvaba libro pri militarto ni trovas ankaŭ instrukciojn por servosoldatoj. Malnovtempa servosoldato devis esti pia, virta, verdira, modesta, brava, kuraĝa, honesta, laborema. Mallonge, ideala homo. La nova epoko ŝanĝis tiun tipon ege. Nuna ”sentaŭgulo” ordinare estas nek pia, nek virta aŭ verdira. Li mensogas, trompas sian sinjoron kaj tre ofte ŝanĝas la vivon de sia komandanto en veran inferon. Li estas ruza sklavo, elpensanta la plej diversajn artifikojn por maldolĉigi la vivon de sia sinjoro. Inter tiu ĉi nova generacio de servosoldatoj ne eblas trovi tiajn oferemajn kreaĵojn, kiuj lasus sin formanĝi sen salo fare de siaj sinjoroj kiel la nobla Fernando fare de la duko de Almavir. Aliflanke ni vidas, ke komandantoj, luktante pri vivo kaj morto kontraŭ siaj novtempaj servistoj, uzas la plej diversajn rimedojn por konservi sian aŭtoritaton. Temas pri certa speco de teroro. En la jaro 1912 okazis en Graz proceso kaj en ĝi eminentan rolon ludis kapitano, kiu piedbate mortigis sian servosoldaton. Li estis tiam liberigita, ĉar li faris tion 'nur' la duan fojon. Laŭ opiniode tiuj sinjoroj la vivo de servosoldato havas nenian valoron. Li estas nur objekto, ofte manekeno por vangobatado, sklavo, servistino por ĉio. Poste ne eblas miri, ke tia situacio postulas, ke la sklavo estu sagaca, ruza. Lian pozicion sur nia planedo eblas kompari nur kun suferoj de malnovtempaj kelneraj lernantoj, edukataj al konscienceco per kapobatoj kaj turmentado.

Sed iam okazas, ke el servosoldato iĝas favorato, kaj tiam li prezentas teruraĵon por la kompanio, bataliono. Ĉiuj suboficiroj klopodas lin subaĉeti. Li decidas pri forpermeso, li povas rekomendi, ke ĉe raporto tio bone finiĝu.

En milito estas tiuj favoratoj kutime honorataj per grandaj kaj malgrandaj arĝentaj medaloj pro kuraĝo kaj braveco.

Mi konis kelke da tiaj ĉe la naŭdekunua regimento. Certa servosoldato ricevis grandan arĝentan medalon pro tio, ke li scipovis eminente rosti anserojn, kiujn li ŝtelis. Alia ricevis malgrandan arĝentan medalon, ĉar el sia hejmo li ricevadis abundajn manĝoprovizojn, tiel ke lia sinjoro en la tempo de la plej granda malsato troŝtopis sin tiom, ke li ne kapablis moviĝi.

Kaj la proponon por lia honorigo per medalo formulis lia sinjoro jene:

”Pro tio, ke en bataloj li montras neordinaran kuraĝon kaj bravecon, malestimis sian vivon kaj ĉe forta kanonado de atakanta malamiko ne malproksimiĝis de sia oficiro eĉ je unu paŝo.”

Kaj tiu anstataŭ tio ie en la ariero rabdetruis kokinejojn. La milito ŝanĝis la rilaton de la servosoldato al la sinjoro kaj faris el li la plej malamatan kreaĵon inter la viraro. La servosoldato ĉiam havis la tutan konservaĵon, kiam oni distribuis po unu konservaĵo por kvin viroj. Lia ladbotelo ĉiam estis plena da rumo aŭ konjako. La tutan tagon maĉis tia kreaĵo ĉokoladon kaj voris dolĉajn biskvitojn por oficiroj, fumis cigaredojn de sia sinjoro, preparis manĝon, longajn horojn kuiris kaj portis ekstran jakon.

La oficira servosoldato havis la plej intimajn rilatojn kun staba kuriero kaj tiun li abunde regalis per restoj de sur sia tablo kaj de ĉiuj tiuj avantaĝoj, kiujn li havis. En triumviraron li alprenis ankaŭ ĉefserĝentonkontiston. Tiu ĉi trio, vivanta en senpera kontakto kun oficiro, sciis pri ĉiuj operacioj kaj militaj planoj.

La plej bonajn informojn kiam tio komenciĝos havis ĉiam tiu taĉmento, kies kaporalo amikiĝis kun oficira servosoldato.

Se tiu diris: ”Je la dua horo kaj tridek kvin minutoj ni forkuros,” do precize je la dua horo kaj tridek kvin minutoj la aŭstraj soldatoj komencis retiriĝi de la malamiko.

La servosoldato estis en la plej intimaj rilatoj ankaŭ kun personaro de militkuirejo, tre satis vagi ĉe kaldrono kaj mendis, kvazaŭ li estus en restoracio kaj havus antaŭ si manĝokarton.

”Mi volas ripon,” li diradis al kuiristo, ”hieraŭ vi donis al mi voston. En la supon donu al mi ankaŭ peceton da hepato, vi ja scias, ke lienon mi ne voras.”

Kaj pleje la servosoldato eminentis, farante panikon. Ĉe bombardado de pozicioj la koro falis al li en la pantalonon. Kun valizoj de sia sinjoro kaj tiuj siaj li sidis tiutempe en la plej sendanĝera kasejo, kovris al si la kapon per kovrilo por ke ne trovu lin grenado kaj ne havis alian deziron ol tiun, ke lia sinjoro estu vundita kaj ke ili revenu en la arieron, ien tre profunden.

Panikon li nutris sisteme kun certa sekretemo. ”Ŝajnas al mi, ke oni deinstalas telefonon,” li sciigis konfidence al unu taĉmento post la alia. Kaj li estis feliĉa, kiam li povis diri: ”Oni jam deinstalis ĝin.”

Neniu cedis tiel ĝoje kiel li. En tiu momento li forgesis, ke super lia kapo siblas grenadoj kaj ŝrapneloj, kaj senlace trapuŝadis sin kun la valizoj al la stabo, kie staris trajnotrupo. Li amis la aŭstran trajnotrupon kaj kun neordinara ĝojo lasis sin veturigi. En la plej malbonaj okazoj li uzis eĉ sanitaran ĉareton. Se li devis piediri, li faris impreson de la plej ruinigita homo. En tia okazo li lasis la valizojn de sia sinjoro en tranĉeoj kaj trenis nur sian posedaĵon.

Se okazis, ke oficiro savis sin antaŭ kaptiteco per forkuro kaj li restis surloke, la oficira servosoldato neniam forgesis fortreni en kaptitejon la valizojn de sia sinjoro. Ili iĝis lia posedaĵo, al kiu li gluiĝis per la tuta animo.

Mi vidis kaptitan servosoldaton, kiu piediris kun aliaj de Dubno ĝis Darnica ĉe Kievo. Krom dorsosakoj sia kaj de sia oficiro, kiu forkuris antaŭ kaptiteco, li kunhavis ankoraŭ kvin diversformatajn kofretojn, du kovrilojn, kapkusenon kaj pakaĵon, kiun li portis sur la kapo. Li plendis, ke kozakoj ŝtelis de li du kofrojn.

Neniam mi forgesos tiun homon, kiu tiel penegis kun tio tra la tuta Ukrajno. Li estis viva ŝarĝveturilo kaj mi ne povas al mi klarigi, kiel li kapablis porti kaj treni tion centojn da kilometroj kaj poste veturi kun tio ĝis Taŝkento, gardi tion kaj morti sur siaj valizoj en kaptitejo sekve de ekzantema tifo.

En la nuna tempo la servosoldatoj estas disŝutitaj en la tuta nia respubliko kaj rakontas pri siaj heroaj faroj. Ili sturmis lokojn kiel Sokal', Dubno, Niš, Piava. Ĉiu el ili estas Napoleono: ”Mi diris al nia kolonelo, ke li telefonu al la stabo, ke tio povas jam komenciĝi.”

La servosoldatoj plejparte estis reakciuloj kaj la viraro ilin malamis. Kelkaj denuncis kaj sentis strangan ĝojon, se ili povis rigardi, kiel oni iun katenas.

Ili evoluis en apartan kaston. Ilia egoismo ne konis la limojn.

III.

La ĉefleŭtenanto Lukáš prezentis tipon de aktiva oficiro en la kaduka aŭstra monarkio. Oficirlernejo edukis el li duvizaĝulon. En la socio li parolis germane, skribis germane, legis ĉeĥajn librojn, kaj kiam li instruis en lernejo por unujaraj volontuloj, kie estis nur ĉeĥoj, li diris al ili ĉiam konfidence: ”Ni estu ĉeĥoj, sed neniu devas tion scii. Ankaŭ mi estas ĉeĥo.”

La ĉeĥan naciecon li konsideris kiel organizaĵon, kiun estas pli bone nepre eviti.

Aliflanke li estis bona homo, ne timis siajn superulojn kaj zorgis pri sia kompanio dum manovroj, kiel decas kaj konvenas. Li ĉiam trovis por ĝi komfortan lokon en garbejoj kaj el sia modesta soldo ofte igis elruli por siaj soldatoj barelon da biero.

Dum marŝo al li plaĉis, se soldatoj kantis. Ili devis kanti, ĉu irante al la ekzercejo, ĉu revenante. Kaj paŝante apud sia kompanio, li kunkantis:

Noktomezo jam kvietas,
aven ’ el sak' ekimpetas,
trateratra bum!

La soldatoj lin ŝatis, ĉar li estis neordinare justa kaj ne havis kutimon iun turmenti.

La suboficiroj antaŭ li tremis kaj el la plej kruda ĉefserĝento li faris dum unu monato veran virŝafeton.

Estas vero, krii li sciis, sed li neniam iun insultis, uzante elektitajn vortojn kaj frazojn. ”Aŭdu,” li diris ĉiam, ”mi punas vin vere nevolonte, knabo, sed mi ne povas min helpi, ĉar kapablo, kuraĝo de la soldato dependas de disciplino, sen kiu la armeo estas kano sanceliĝanta en vento. Se vi ne havas vian uniformon en ordo, butonoj ne estas bone alkudritaj kaj mankas, vidiĝas, ke vi forgesas viajn devojn, kiujn vi havas al la armeo. Povas esti, ke ŝajnas al vi nekompreneble, kial vi devas esti malliberigita pro tio, ke hieraŭ ĉe la parado mankis al vi unu butono sur la jako, tia eta, bagatela ajo, super kiu en la civila vivo oni nur eksvingus la manon. Kaj vi vidas, ke post tia neglekto pri via eksteraĵo en la armeo tuj devas sekvi puno. Kaj kial? Ne temas pri tio, ke mankas al vi unu butono, sed pri tio, ke vi devas kutimiĝi al ordo. Hodiaŭ vi ne alkudris al vi butonon kaj komencas neglekti viajn devojn. Morgaŭ ŝajnos al vi jam ĝena dismeti la fusilon kaj purigi ĝin, postmorgaŭ vi forgesos vian bajoneton ie en gastejo kaj fine vi ekdormos gardoloke, ĉar per tiu malfeliĉa butono vi komencis la vivon de senzorgulo. Tiel statas la afero, knabo, kaj tial mi punas vin por deturni de vi ankoraŭ pli grandan punon pro agoj, kiujn vi povus fari, forgesante iom post iom, sed certe, viajn devojn. Mi malliberigas vin por kvin tagoj kaj deziras, ke vi meditu ĉe pano kaj akvo pri tio, ke puno ne estas venĝo, sed nur eduka rimedo, celanta bonmoriĝon kaj pliboniĝon de la punata soldato.”

Li jam longe meritis esti kapitano kaj ne helpis al li eĉ lia singardemo en nacieca demando, ĉar li traktis siajn superulojn vere senflate, nekonante servilecon en oficaj rilatoj.

Tion li konservis el sia karaktero de kampisto en suda Bohemio, kie li naskiĝis en vilaĝo inter nigraj arbaroj kaj fiŝlagoj.

Se li estis justa al la soldatoj kaj ne turmentis ilin, li havis aliflanke strangan karakteran econ. Li malamis siajn servosoldatojn, ĉar li havis ĉiam tiun feliĉon, ke li ricevis la plej tedan kaj la plej fian ulon.

Li vangobatis ilin, kapobatis kaj klopodis eduki ilin per admonoj kaj faroj, ne vidante en ili soldatojn. Li batalis kontraŭ ili senespere dum vico da jaroj, senĉese ilin ŝanĝis kaj fine ekĝemis: ”Denove mi ricevis fian bruton.” Siajn servosoldatojn li rigardis kiel pli malsuperajn specojn de animaloj.

Neordinare li amis bestojn. Li havis hercan kanarion, anguran katon kaj grifonon. Ĉiuj servosoldatoj, kiujn li ŝanĝis, traktis tiujn bestojn ne pli malbone ol la ĉefleŭtenanto traktis siajn servistojn, kiam tiuj faris al li ian fiaĵon.

La kanarion ili turmentis per malsato, al la angura kato unu servosoldato elbatis la okulon, la grifonon ili batis ĉiupaŝe, kaj fine unu el la antaŭuloj de Švejk forkondukis la kompatindan hundon al bestotombisto en Pankrác, kie li igis ĝin mortigi, ne bedaŭrante pagi pro tio dek kronojn el sia propra poŝo. Poste li simple anoncis al la ĉefleŭtenanto, ke la hundo fuĝis al li dum promeno, kaj jam la sekvantan tagon li marŝis kun la kompanio al ekzercejo.

Kiam Švejk venis raporti al Lukáš, ke li komencas la servon, la ĉefleŭtenanto Lukáš kondukis lin en la ĉambron kaj diris al li: ”Vin rekomendis sinjoro feldkurato Katz kaj mi deziras, ke vi ne faru al lia rekomendo malhonoron. Mi havis jam dekduon da servistoj kaj neniu el ili havis la tempon por senti la varmon de la nesto. Mi atentigas vin, ke mi estas severa kaj senindulge punas ĉiun fiaĵon kaj mensogon. Mi deziras, ke vi parolu ĉiam la veron kaj sen replikoj plenumu ĉiujn miajn ordonojn. Se mi diros: 'Saltu en fajron', vi devas en tiun fajron salti, eĉ se vi ne volus. Kien vi rigardas?”

Švejk kun intereso rigardis flanken sur muron, kie pendis kaĝo kun kanario, kaj nun, fiksante siajn bonulajn okulojn al la ĉefleŭtenanto, respondis per afabla, bonkora tono: ”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke tie estas harca kanario.” Kaj interrompinte tiel torenton da vortoj de la ĉefleŭtenanto, Švejk soldatpozis kaj eĉ ne palpebrumante, rigardis rekte en liajn okulojn.

La ĉefleŭtenanto volis diri ion akran, sed vidante la senkulpan mienon de Švejk, rimarkis nur: ”Sinjoro feldkurato rekomendis vin kiel egan idioton kaj mi opinias, ke li ne eraris.” ”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke sinjoro feldkurato vere ne eraris. Kiam mi soldatis aktive, oni liberigis min de soldatservo pro idioteco, eĉ, pro absoluta idioteco. De nia regimento oni liberlasis pro tio du homojn, min kaj ankoraŭ sinjoron kapitanon von Kaunitz. Kiam tiu iris surstrate, li ĉiam fosetis, pardonu, sinjoro ĉefleŭtenanto, per fingro de la maldekstra mano en la maldekstra naztruo kaj per la alia mano en la dekstra, kaj kiam li marŝis kun ni al ekzercejo, li vicigis nin ĉiam kiel ĉe parado kaj diris: 'Soldatoj, uf, memoru, uf, ke hodiaŭ estas merkredo, ĉar morgaŭ estos ĵaŭdo, uf.' ”

La ĉefleŭtenanto Lukáš skuis la ŝultrojn kiel homo, kiu ne scias kaj ne trovas tuj la vortojn por esprimi certan penson.

Li preteriris antaŭ Švejk de la pordo al la kontraŭkuŝanta fenestro kaj denove reen, ĉe kio Švejk turnis la kapon dekstren aŭ maldekstren — laŭ tio, kie la ĉefleŭtenanto ĝuste estis — kun tiel klare senkulpa mieno, ke la ĉefleŭtenanto klinis la okulojn kaj rigardante la tapiŝon diris ion, kio neniel rilatis al la rimarko de Švejk pri la idiota kapitano: ”Jes, ĉe mi oni devas konservi ordon, purecon kaj al mi ne mensogi. Mi amas honeston. Mi abomenas mensogon kaj punas ĝin senkompate, ĉu vi komprenas min bone?”

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi komprenas. Ekzistas nenio pli malbona ol se la homo mensogas. Kiel li komencas implikiĝi, li kaptiĝas. En vilaĝo malantaŭ Pelhřimov vivis instruisto Marek kaj tiu amindumis filinon de forstisto Špera, kiu sendis al li averton, ke se Marek rendevuos kun la knabino en arbaro, ke li enpafos al li porkharojn kun salo en la postaĵon, kiam li lin renkontos. La instruisto igis al li sciigi, ke tio pri li kaj la knabino ne estas vero, sed foje, kiam li havis kun si rendevuon, la forstisto lin renkontis kaj tuj volis fari al li tiun operacion, sed la instruisto elturniĝadis, laŭdire ke li kolektas florojn, poste, ke li iris kapti skarabojn kaj li implikis sin ĉiam pli kaj pli kaj fine li tute timigita ĵuris, ke li iris dismeti maskaptilojn por leporoj. La forsisto lin do prenis kaj forkondukis al ĝendarmejo, de tie tio iris antaŭ tribunalon kaj ne mankis multe, ke la instruiston oni malliberigu. Se li dirus nudan veron, li ricevus nur tiujn porkharojn kun salo. Mi opinias, ke ĉiam estas plej bone konfesi, paroli senkaŝe, kaj se oni jam iel kulpis, veni kaj diri: 'Obee mi raportas, ke mi faris jenon.' Kaj koncerne la honeston, tio estas ĉiam tre bela afero, ĉar helpe de ĝi la homo ĉiam atingas plej multe. Tio estas kiel en piedira konkuro. Kiu volas trompi kaj kuras, tiun oni tuj ekskvalifikas. Tio okazis al mia kuzo. Honestan homon oni ĉie satas kaj estimas, li kontentas pri si mem kaj sentas sin kiel novnaskito, kiam li ekkuŝas kaj povas diri: 'Ankaŭ hodiaŭ mi estis denove honesta.' ”

Dum tiu parolo la ĉefleŭtenanto Lukáš sidis jam longe sur seĝo rigardante la botojn de Švejk kaj pensis: ”Dio mia, ja ankaŭ mi ofte babilas same tiajn idiotaĵojn kaj la diferenco kuŝas nur en la formo, per kiu mi ilin prezentas.”

Tamen, ne volante perdi sian aŭtoritaton, li diris, kiam Švejk finis:

”Ĉe mi vi devas purigi viajn botojn, havi vian uniformon en ordo, butonojn bone alkudritajn kaj fari impreson de soldato kaj ne ia civila stratvagulo. Tio estas stranga, ke neniu el vi scias konduti soldate. Nur unu el ĉiuj tiuj miaj servosoldatoj havis bataleman mienon kaj tiu fine stelis mian paradan uniformon kaj vendis ĝin en 'Judoj'[104]

Li eksilentis kaj daŭrigis, klarigante al Švejk ĉiujn liajn devojn, ĉe kio li ne forgesis emfazi ĉefe tion, ke Švejk devas esti fidela, nenie paroli pri tio, kio okazas hejme.

”Al mi venas vizite damoj,” li rimarkis, ”iam iu el ili ĉi tie tranoktas, se mi matene ne havas deĵoron. En tiu okazo alportu al ni kafon al la lito, kiam mi sonorigos, ĉu vi komprenas?”

”Obee mi raportas, ke mi komprenas, sinjoro ĉefleŭtenanto, se mi venus neatendite al la lito, al iu damo povus tio eble esti neagrabla. Foje mi alkondukis al mi hejmen fraŭlinon, kaj ĝuste kiam ni bone amuziĝis, mia ordigistino alportis al ni kafon al la lito. Si ektimis, surverŝis al mi la tutan dorson kaj ankoraŭ diris: 'Dio donu bonan matenon.' Mi scias, kio decas kaj konvenas, se ie dormas damo.”

”Bone, Švejk, al la damoj ni devas ĉiam konservi neordinaran takton,” diris la ĉefleŭtenanto, ricevante pli bonan humoron, ĉar la parolo transiris al afero, kiu okupis lian liberan tempon inter lia restado en la kazerno, sur la ekzercejo kaj ĉe ludkartoj.

Virinoj iĝis animo de lia loĝejo. Ili kreis lian hejmon. Estis da ili kelkaj dekduoj kaj multaj el ili dum sia restado ĉe li klopodis ornami lian loĝejon per diversaj aĵetoj.

Sinjorino kafejmastrino, kiu vivis ĉe li plenajn dek kvar tagojn ol alveturis por ŝi ŝia sinjoro edzo, brodis al li ĉarman tablotukon, ĉiujn liajn subvestojn provizis per monogramoj kaj ŝi finbrodus eble eĉ murtapiŝon, se la edzo ne detruus tiun idilion.

Alia damo, por kiu post tri semajnoj alveturis la gepatroj, intencis fari el lia dormoĉambro virinan buduaron kaj dismetis ĉie diversajn senvaloraĵojn, vazetojn kaj super lian liton pendigis bildeton de la anĝelogardanto.

El ĉiuj anguloj de la dormoĉambro kaj manĝoĉambro oni sentis virinan manon, kiu penetris ankaŭ en la kuirejon, kie eblis vidi la plej diversajn kuirejajn uzaĵojn kaj ilaron, grandaniman donacon de enamiĝinta sinjorino fabrikantino, kiu krom sia pasio kunveturigis trarámaŝinon por ĉiuspecaj legomoj kaj brasiko, aparatojn por raspi bulkon kaj pisti hepaton, kaserolojn, patojn por fritado kaj rostado, knedilojn kaj dio scias, kion ankoraŭ.

Sed ŝi foriris post unu semajno, ĉar ŝi ne povis paciĝi kun la penso, ke la ĉefleŭtenanto havas krom ŝi proksimume dudek aliajn amatinojn, kio lasis certajn spurojn en la kapablo de la kulturita masklo en la uniformo.

La ĉefleŭtenanto Lukáš ankaŭ abunde korespondis, havis albumon de siaj amatinoj kaj kolekton de diversaj relikvoj, ĉar en la lastaj du jaroj li inklinis al fetiĉismo. Li havis tiel kelke da diversaj virinaj ŝtrumpoligiloj, kvar ĉarme broditajn virinajn kalsonetojn, tri travideblajn, fajnajn kaj maldiketajn damajn ĉemizetojn kaj batistajn tuketojn, eĉ unu korseton kaj kelke da ŝtrumpoj.

”Hodiaŭ mi havas dejoron,” li diris, ”mi venos nur nokte, ĉion gardu kaj faru ordon en la loĝejo. La lasta servosoldato pro sia sentaŭgeco forveturis hodiaŭ kun marŝkompanio al la pozicio.”

Donante ankoraŭ ordonojn koncerne la kanarion kaj la anguran katon li foriris, ne forgesante ankoraŭ ĉe la pordo diri kelke da vortoj pri honesto kaj ordo.

Post lia foriro Švejk faris en ĉio en la loĝejo la plej bonan ordon, tiel ke kiam la ĉefleŭtenanto Lukáš revenis nokte hejmen, Švejk povis al li anonci:

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke ĉio estas en ordo, nur la kato faris ekscesojn kaj forvoris vian kanarion.” ”Kiel tio okazis?” ektondris la ĉefleŭtenanto.

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke jene: mi sciis, ke katoj ne amas kanariojn kaj vundas ilin. Mi volis do ilin konatigi kaj en la okazo, ke tiu bestio volus ion fari, tani al ĝi la haŭton por ke ĝi ĝismorte ne forgesu, kiel konduti al kanario, ĉar mi tre amas bestojn. En nia domo vivas ĉapelisto kaj tiu eldresis sian katon tiel, ke antaŭe ĝi forvoris al li tri kanariojn kaj nun eĉ ne unu, kaj tiu kanario povas sur ĝin eĉ sidiĝi. Mi volis do tion ankaŭ provi, mi eltiris la kanarion el la kaĝo kaj donis ĝin al la kato priflari, kaj tiu fibesto formordis al ĝi la kapon, antaŭ ol mi tion konsciis. Tian kanajlaĵon mi de ĝi vere ne atendis. Se tio estus pasero, sinjoro ĉefleŭtenanto, mi dirus nenion, sed tia bela kanario, harca. Kaj kiel avide la kato ĝin voris eĉ kun la plumaro kaj kiel ĝoje ĝi ĉe tio ronronis! La katoj laŭdire ne havas muzikan senton kaj ne povas toleri, kiam kanario trilas, ĉar tiuj bestioj tion ne komprenas. Tiun katon mi insultis, sed mi faris al ĝi nenion, Dio min gardu, mi atendis vin, kiel vi decidos, kion al ĝi, fava fibesto, pro tio fari.”

Rakontante tion, Švejk rigardis en la okulojn de la ĉefleŭtenanto tiel sincere, ke tiu, alpaŝinte al li komence kun certa kruda intenco, depaŝis de li, eksidis sur seĝon kaj demandis: ”Aŭdu, Švejk, ĉu vi vere estas tia dia bruto?”

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi estas!” respondis Švejk solene. ”Jam de mia naskiĝo mi havas tian malbonŝancon. Ĉiam mi volas ion korekti, fari bone, kaj neniam rezultas el tio io alia ol malagrablaĵo por mi kaj la ĉirkaŭuloj. Mi vere volis tiujn du konatigi, ke ili komprenu unu la alian, kaj ne estas mia kulpo, ke tiu fibesto ĝin forvoris kaj malebligis tion. Antaŭ jaroj en la domo 'Ĉe Štupart' kato forvoris eĉ papagon, ĉar tiu mokis ĝin kaj miaŭis kiel ĝi. Sed la katoj havas fortikan vivon. Se vi ordonos, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi ĝin ekzekutu, mi devos rompi al ĝi la nukon inter pordo kaj fosto, alie ĝi ne finiĝos.”

Kaj Švejk kun la plej senkulpa vizaĝo kaj afabla, bonula rideto klarigis al la ĉefleŭtenanto, kiel oni ekzekutas katojn, kio laŭ la enhavo alkondukus bestoprotektan societon certe en frenezulejon.

Ĉe tio li montris fakajn sciojn, ke la ĉefleŭtenanto Lukáš, forgesante sian koleron, demandis:

”Ĉu vi scias trakti bestojn? Ĉu vi havas senton kaj amon por bestoj?”

”Pleje mi amas hundojn,” diris Švejk, ”ĉar tio estas profita negoco por tiu, kiu scias, kiel ilin vendi. Mi tion ne sciis, ĉar mi estis ĉiam honesta, sed malgraŭ tio ofte venis al mi homoj, laŭdire ke mi vendis al ili kriplulon anstataŭ pursanga kaj sana hundo, kvazaŭ ĉiuj hundoj devus esti pursangaj kaj sanaj. Kaj ĉiu tuj volis ĝian genealogion, tial mi devis genealogiojn presigi kaj hundaĉon, naskitan ie en brikejo de Košíře[105], prezenti kiel la plej pursangan bestonnobelulon el bavara hundejo de Armin von Barheim. Kaj vere, la homoj tuj ĝojis, ke tio tiel bone finiĝis, ke ili havas hejme pursangan beston. Mi povis prezenti al ili ekzemple spicon el Vršovice kiel vertagon, kaj ili nur miris, kial tia rara hundo, kiu deveneas de Germanio, estas vila kaj ne havas kurbajn piedojn. Tiel oni faras tion en ĉiuj hundejoj, sinjoro ĉefleŭtenanto, vi devus vidi, kiel oni falsas genealogiojn en grandaj hundejoj. Ekzistas vere malmulte da hundoj, kiuj povus pri si diri: 'Mi estas pursanga besto'. Aŭ ĝia patrino pekis kun ia monstro, aŭ la avino, aŭ tia hundo havis pli da patroj kaj de ĉiu heredis ion. De unu orelojn, de alia voston, de iu el ili buŝharojn, de la tria muzelon, de la kvara kurbajn piedojn kaj de la kvina grandon, kaj se ĝi havis dek du tiajn patrojn, vi povas al vi imagi, sinjoro ĉefleŭtenanto, kiel tia hundo aspektas. Foje mi aĉetis tian hundon, laŭnome Balabán, tiu havis de siaj patroj tiel abomenan aspekton, ke ĉiuj hundoj ĝin evitis, kaj mi aĉetis ĝin pro bedaŭro, ke ĝi estas tiel forlasita. Kaj ĝi sidis senĉese hejme en angulo kaj mienis tiel malgaje, ke mi devis vendi ĝin kiel grifonon. Plej multe da laboro prezentis por mi alifarbi ĝin, ke ĝi havu koloron de pipro kaj salo. Tiel li venis kun sia sinjoro ĝis Moravio kaj de tiu tempo mi ĝin ne vidis.” La ĉefleŭtenanton komencis tre interesi tiu ĉi prelego pri hundoj kaj tiel Švejk povis sen obstakloj daŭrigi:

”La hundoj mem ne povas kolorigi siajn harojn, kiel faras tion damoj, pri tio devas ĉiam zorgi tiu, kiu volas ilin vendi. Se la hundo estas tia grandaĝulo, ke ĝi estas tute griza kaj iu volas vendi ĝin por unujara hundido, aŭ eĉ prezentas ĝin, maljunulon, kiel naŭmonatan idon, li aĉetos arĝentan fulminaton, tiun solvos kaj kolorigos la hundon nigre, ke ĝi apektas tute june. Por ke ĝi rericevu la forton, necesas nutri ĝin per arseniko kiel ĉevalon kaj la dentojn purigi al ĝi per ŝmirga papero, per tia, kian oni uzas por forigi ruston de tranĉiloj. Kaj antaŭ ol oni kondukos ĝin por vendi ĝin al iu aĉetonto, oni verŝu al ĝi en la faŭkon iom da prunbrando, por ke la hundo iom ebriegiĝu, kaj ĝi estas tuj vigla, gaja, ĝoje bojas kaj amikiĝas kun ĉiu kiel ebria magistratano. Sed kio estas la ĉefa afero: homojn oni devas persvadi, sinjoro ĉefleŭtenanto, tiel longe paroli, ĝis la aĉetanto estas el tio tute konfuzita. Se iu volus aĉeti de vi rathundeton kaj vi havus hejme nenion alian ol ĉashundon, vi devus scii tiun homon parolkonvinki, ke anstataŭ rathundeto li forkonduku kun si tiun ĉashundon; kaj se hazarde vi havus hejme nur rathundeton kaj iu venus aĉeti danĝeran germanan dogon, kiu gardus, vi devus konfuzi lin tiel, ke li forportu en la poŝo tiun liliputan rathundeton anstataŭ dogo. Kiam mi iam komercis per bestoj, venis damo, laŭdire ke forflugis al si papago en ĝardenon kaj ke tie antaŭ vilao knabetoj ĝuste ludis indianojn, tiuj ĝin kaptis, elŝiris ĉiujn plumojn el ĝia vosto kaj ornamis sin per ili kiel policistoj[106]. Kaj ke la papago pro tiu malhonoro, ke ĝi estas senvosta, malsaniĝis kaj veterinaro per iaj pulvoroj donis al ĝi la lastan baton. Si volas do aĉeti novan papagon, bonedukitan, ne maldecan, kiu scias nur sakri. Kion fari, se hejme mi havis neniun papagon kaj sciis pri neniu. Mi posedis nur danĝeran buldogon, tute blindan. Mi devis do, sinjoro ĉefleŭtenanto, paroli al tiu sinjorino de la kvara horo posttagmeze ĝis la sepa vespere, antaŭ ol ŝi aĉetis tiun blindan buldogon anstataŭ papago. Tio estis pli komplika ol iu diplomata situacio, kaj ĉe ŝia foriro mi diris: 'Kaj nun la buboj provu ankaŭ al ĝi forŝiri la voston!', kaj kun tiu sinjorino mi ne parolis plu, ĉar la dogo mordvundis ĉiujn domloĝantojn kaj ŝi devis sekve de tio forloĝiĝi el Prago. Ĉu vi kredas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke estas tre malfacile havigi al si bonan beston?”

”Mi tre amas hundojn,” diris la ĉefleŭtenanto, ”kelkaj miaj kamaradoj, kiuj estas en la fronto, havas kun si hundojn kaj skribis al mi, ke en akompano de tia fidela kaj sindona besto la milito al ili tre bone pasas. Vi konas do bone ĉiujn specojn de hundoj kaj mi esperas, ke, se mi havus hundon, vi bone pri ĝi zorgus. Kiu speco estas viaopinie la plej bona? Scie, mi komprenas hundon kiel kunulon.. Iam mi havis grifonon, sed mi ne scias.”

”Miaopinie, sinjoro ĉefleŭtenanto, grifono estas tre agrabla hundo. Estas vero, ĝi ne plaĉas al ĉiu, ĉar ĝi havas haregojn kaj malmolan barbon sur la muzelo, ke ĝi aspektas kiel liberigita arestito. Ĝi estas tiel malbela, ke ĝi estas bela kaj ĉe tio ankaŭ saĝa. Kiel povus kun ĝi konkuri ekzemple stulta San-Bernarda hundo! Grifono estas ankoraŭ pli inteligenta ol foksteriero. Mi konis iun.”

La ĉefleŭtenanto Lukáš ekrigardis sian poŝhorloĝon kaj interrompis la parolon de Švejk:

”Estas jam malfrue, mi devas iri dormi. Morgaŭ mi denove havas deĵoron, vi povas do dediĉi la tutan tagon al tio, ke vi trovu por mi grifonon.”

Li iris dormi kaj Švejk ekkuŝis sur la sofon en la kuirejo kaj ankoraŭ legis gazeton, kiun la ĉefleŭtenanto kunportis el la kazerno.

”Jen vidu,” diris Švejk al si mem, sekvante kun intereso la resumon de ĉiutagaj okazintaĵoj, ”la sultano honoris la imperiestron Vilhelmo per milita medalo, kaj mi ne havas ĝis nun eĉ la malgrandan arĝentan.”

Li ekpensis kaj eksaltis: ”Preskaŭ mi forgesis.”

Švejk eniris la ĉambron de la ĉefleŭtenanto, kiu jam profunde dormis, kaj vekis lin:

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi havas nenian ordonon koncerne la katon.”

Kaj la dormema ĉefleŭtenanto en duonsonĝo turnis sin al la alia flanko, ekmurmuris: ”Tri tagojn ne forlasi la kazernon!” kaj daŭrigis la dormon.

Švejk senbrue foriris el la ĉambro, eltiris la kompatindan katon el sub la sofo kaj diris al ĝi: ”Vi havas tritagan malpermeson forlasi la kazernon, formarŝi!”

Kaj la angura kato ree enrampis sub la sofon.

IV.

Švejk ĝuste faris preparojn por iri serĉi grifonon, kiam sonorigis juna damo kaj deziris paroli kun la ĉefleŭtenanto Lukáš. Apud ŝi kuŝis du pezaj vojaĝkofroj kaj Švejk ankoraŭ ekvidis kaskedon de portisto, malsupreniranta de sur la ŝtuparo.

”Li ne estas hejme,” diris Švejk bruske, sed la juna damo estis jam en la antaŭĉambro kaj kategorie ordonis al Švejk: ”Forportu la kofrojn en la ĉambron!”

”Tio ne eblas sen permeso de sinjoro ĉefleŭtenanto,” diris Švejk, ”sinjoro ĉefleŭtenanto ordonis, ke mi neniam faru ion sen lia scio.”

”Vi freneziĝis,” ekkriis la juna damo, ”mi alveturis al sinjoro ĉefleŭtenanto vizite.”

”Pri tio mi scias tute nenion,” respondis Švejk, ”sinjoro ĉefleŭtenanto deĵoras, revenos nur nokte kaj mi ricevis ordonon trovi grifonon. Pri iaj kofroj aŭ pri ia damo mi scias nenion. Nun mi ŝlosos la loĝejon, mi do petas, ke vi afable foriru. Al mi estas nenio anoncite kaj fremdan personon, kiun mi ne konas, mi ne povas lasi ĉi tie en la loĝejo. Ĉe ni oni foje lasis homon ĉe sukeraĵisto Bělčický kaj tiu elrabis vestoŝrankon kaj forkuris.

Per tio mi ne pensas pri vi ion malbonan,” daŭrigis Švejk vidante, ke la juna damo mienas senespere kaj ploras, ”sed ĉi tie vi nepre ne povas resti, tion vi certe rekonas, ĉar al mi estas konfidita la tuta loĝejo kaj mi respondas pri ĉiu bagatelo. Tial mi petas vin ankoraŭfoje tre afable, ke vi superflue ne klopodu. Dum mi ne ricevos ordonon de sinjoro ĉefleŭtenanto, mi ne konas eĉ mian fraton. Mi vere bedaŭras, ke mi devas tiel kun vi paroli, sed en la armeo devas esti ordo.” Intertempe la juna damo iom trankviliĝis. Si eltiris el sia retikulo vizitkarton, krajone skribis kelke da linioj, metis en ĉarman koverteton kaj angore diris: ”Forportu tion al sinjoro ĉefleŭtenanto, mi intertempe atendos ĉi tie la respondon. Jen vi havas kvin kronojn trinkmone.”

”Vana klopodo,” respondis Švejk, ofendita per obstino de la neatendata gasto, ”lasu al vi tiujn kvin kronojn, ili estas ĉi tie sur la seĝo, kaj se vi volas, iru kun mi al la kazerno, atendu min, mi transdonos tiun vian letereton kaj alportos la respondon. Sed ke vi intertempe atendu ĉi tie, tio nepre ne eblas.”

Post tiuj vortoj li entiris la kofrojn en la antaŭĉambron, kaj tintante per ŝlosiloj kiel kastela pordisto, diris signifoplene ĉe la pordo: ”Ni ŝlosas.”

La juna damo senespere eliris en la koridoron, Švejk ŝlosis la pordon kaj iris kiel unua. La vizitantino paŝetis malantaŭ li kiel hundeto kaj atingis lin nur, kiam Švejk eniris tabakvendejon por aĉeti al si cigaredojn.

Nun si pasis apud li kaj klopodis ligi la konversacion:

”Ĉu vi transdonos tion certe?”

”Mi transdonos, se mi tion diris.”

”Kaj ĉu vi trovos sinjoron ĉefleŭtenanton?”

”Tion mi ne scias.”

Denove ili iris senvorte unu apud la alia, ĝis post longa momento lia kunulino denove komencis paroli:

”Ĉu vi do opinias, ke vi ne trovos sinjoron ĉefleŭtenanton?”

”Tion mi ne opinias.”

”Kaj kie, laŭ via imago, li povus esti?”

”Tion mi ne scias.”

Per tio estis la konversacio por longa tempo interrompita, ĝis ĝi rekomencis per demando de la juna damo:

”Ĉu vi ne perdis tiun leteron?”

”Gis nun mi ĝin ne perdis.”

”Ĉu vi do transdonos ĝin certe al sinjoro ĉefleŭtenanto?” ”Jes.”

”Kaj ĉu vi lin trovos?”

”Mi jam diris, ke mi ne scias,” respondis Švejk, ”mi miras, ke la homoj povas esti tiel scivolaj kaj senĉese demandas pri la sama afero. Tio estas la sama, kvazaŭ mi haltigus surstrate ĉiun duan homon kaj demandus lin pri la hodiaŭa dato.” Per tio la provo pri konversacio kun Švejk definitive finiĝis kaj plua vojo al la kazerno pasis jam en absoluta silento. Nur kiam ili staris jam ĉe la kazerno, Švejk instigis la junan damon atendi kaj komencis interparoli kun soldatoj ĉe la kazerna pordego pri la milito, el kio la juna damo devis havi grandegan ĝojon, ĉar ŝi nervoze paŝis tien kaj reen sur trotuaro kaj mienis tre malfeliĉe, vidante, ke Švejk daŭrigas siajn eksplikojn kun same stulta aspekto, kiun eblis vidi ankaŭ sur fotografaĵo publikigita tiutempe en la ”Kroniko de la mondmilito”[107]: ”La aŭstra kronprinco parolas kun du aviadistoj, kiuj depafis rusan aeroplanon.”

Švejk sidiĝis sur benkon ĉe la pordego kaj rakontis, ke en la karpata batalfronto atakoj de la soldataro malsukcesis, sed ke aliflanke komandanto de Przemyśl, generalo Kusmanek, alveturis Kievon, ke en Serbio ni postlasis dek unu apogpunktojn kaj ke la serboj ne kapablos longe postkuri niajn soldatojn.

Poste li komencis kritiki unuopajn konatajn batalojn kaj eltrovis Amerikon per sia aserto, ke taĉmento ĉiuflanke ĉirkaŭita de malamikoj devas kapitulaci.

Satiĝinte per tiaj paroloj li trovis konvena eliri eksteren kaj al la senespera damo diri, ke li venos tuj, ke si foriru nenien, kaj li iris supren en kancelarion, kie li trovis la ĉefleŭtenanton Lukáš, kiu ĝuste klarigadis al leŭtenanto ian skemon de tranĉeoj kaj riproĉis al li, ke tiu ne scias desegni kaj ne havas eĉ imagon pri geometrio.

”Vidu, tion oni devas fari jene. Se ni havas taskon desegni al la rekto donita rekton perpendikularan, ni devas skizi tian, kiu formas kun ĝi ortan angulon. Ĉu vi komprenas? En tia okazo vi havos la tranĉeojn desegnitaj ĝuste kaj ne direkte al la malamiko. Vi restos de li en distanco de sescent metroj. Sed laŭ tio, kiel vi tion desegnis, vi pusus nian pozicion en la malamikan linion kaj kun viaj tranĉeoj vi starus perpendikulare super la malamiko, dum vi bezonas angulon obtuzan. Tio estas ja tre simpla, ĉu ne vere?”

Kaj la rezerva leŭtenanto, en civila vivo kasisto de banko, staris super tiuj planoj tute senespera, komprenis nenion kaj vere elspiris, kiam Švejk alpaŝis al la ĉefleŭtenanto:

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke ia damo sendas al vi tiun ĉi leteron kaj atendas la respondon.” Ĉe tio li signifoplene kaj familiare palpebrumis.

Tio, kion li tralegis, ne faris sur la ĉefleŭtenanto favoran impreson.

”Kara Henriko! Mia edzo min persekutas. Mi devas nepre resti ĉe vi vizite kelke da tagoj. Via servosoldato estas granda bruto. Mi estas malfeliĉa. Via Katarinja.”

La ĉefleŭtenanto Lukáš ekĝemis, forkondukis Švejkon en apudan senhoman kancelarion, fermis la pordon kaj komencis paŝi inter tabloj. Kiam li fine haltis ĉe Švejk, li diris: ”Tiu damo skribas, ke vi estas bruto. Kion vi al ŝi faris?”

”Mi faris al ŝi nenion, obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, mi kondutis tre dece, sed ŝi intencis ĉe vi tuj enloĝiĝi. Kaj ĉar mi ricevis de vi neniun ordonon, mi ne lasis ŝin en la loĝejo. Eĉ, ŝi alveturis kun du kofroj kiel hejmen.”

La ĉefleŭtenanto ankoraŭfoje laŭte ekĝemis, kion ripetis post li ankaŭ Švejk.

”Kion?” ekkriis la ĉefleŭtenanto minace.

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke tio estas malfacila kazo. Antaŭ du jaroj en Vojtěšská-strato enloĝiĝis fraŭlino ĉe certa tapetisto, li ne sukcesis elpeli ŝin el la loĝejo kaj devis veneni ŝin eĉ sin per gaso, kaj la ŝerco finiĝis. Kun ulinoj venas problemoj. Mi konas ilin.”

”Malfacila kazo,” ripetis la ĉefleŭtenanto post Švejk, kaj ankoraŭ neniam li diris tian nudan veron. La kara Henriko estis sendube en malbela situacio. La virino persekutata de sia edzo venas al li vizite por kelke da tagoj, ĝuste kiam alveturos sinjorino Micka el Třeboň, por ke ŝi dum tri tagoj ripetu tion, per kio ŝi regule pridonacas lin ĉiun kvaronjaron, kiam ŝi veturas Pragon por fari aĉetojn. Krom tio postmorgaŭ venos certa fraŭlino. Tiu promesis al li tutcerte lasi sin malvirtigi, kiam ŝi pripensis tion la tutan semajnon, ĉar ŝi edziniĝos al inĝeniero nur post unu monato.

La ĉefleŭtenanto sidis nun sur tablo kun la kapo klinita, silentis kaj meditis, sed momente li elpensis nenion krom tio, ke li fine sidiĝis ĉe la tablo, prenis koverton, paperon kaj skribis sur ofican formaton:

”Kara Katarinja! En la deĵoro ĝis la naŭa horo vespere. Mi venos je la deka. Mi petas, ke vi sentu vin ĉe mi kiel en via hejmo. Koncerne mian servosoldaton Švejk, mi donis al li jam ordonojn, ke li kontentigu vin ĉiuflanke. Via Henriko.” ”Tiun ĉi leteron transdonu al la sinjorina moŝto,” diris la ĉefleŭtenanto. ”Mi ordonas al vi konduti al ŝi kun respekto kaj takto kaj plenumi ĉiujn ŝiajn dezirojn, kiuj estu por vi ordono. Vi devas konduti galante kaj zorge ŝin priservi. Jen vi havas cent kronojn, pri kiuj vi donos al mi kalkulon, ĉar ŝi eble sendos vin por ion aĉeti, mendu por ŝi tagmanĝon, vespermanĝon kaj tiel plu. Poste aĉetu tri botelojn da vino, skatoleton da cigaredoj Memphis, do. Provizore nenion pli. Vi povas iri kaj mi metas ankoraŭfoje al via koro, ke vi devas al ŝi fari, kion vi vidos en ŝiaj okuloj.”

La juna damo perdis jam ĉian esperon revidi Švejkon, kaj tial ŝi estis ege surprizita, vidante, ke li eliras el la kazerno kaj celas al ŝi kun letero.

Soldatsalutinte li enmanigis al ŝi la leteron kaj anoncis: ”Laŭ ordono de sinjoro ĉefleŭtenanto, via sinjorina moŝto, mi devas konduti al vi kun respekto kaj takto, zorge vin priservi kaj fari al vi ĉion, kion mi vidos en viaj okuloj. Mi devas vin satigi kaj aĉeti por vi, kion vi deziros. Tiucele mi ricevis de sinjoro ĉefleŭtenanto cent kronojn, sed el tiu sumo mi devas aĉeti tri botelojn da vino kaj skatoleton da cigaredoj Memphis.”

Kiam ŝi tralegis la leteron, revenis ŝia rezoluteco, kiu manifestiĝis en ordono, ke Švejk mendu fiakron, kaj kiam tio estis plenumita, si ordonis al li sidiĝi ĉe la fiakristo sur la koĉerbenkon.

Ili veturis hejmen. Kiam ili estis en la loĝejo, si eminente ludis la rolon de la dommastrino. Švejk devis transporti la kofrojn en la dormoĉambron, sur la korto senpolvigi tapisojn. Eta araneaĵo malantaŭ la spegulo ege sin kolerigis.

Ĉio ŝajnis atesti pri tio, ke si intencas fortikiĝi en tiu ĉi batalakirita pozicio por ege longa tempo.

Švejk svitis. Kiam li senpolvigis tapiŝojn, si ricevis ideon, ke li devas demeti kaj senpolvigi la kurtenojn. Poste li ricevis ordonon lavpurigi fenestrojn en la gastoĉambro kaj en la kuirejo. Sekve si komencis transloki la meblaron kion si faris tre nervoze, kaj kiam Švejk transtiris ĉiujn meblopecojn el unu angulo en la alian, la rezulto al si ne plaĉis kaj si denove kombinis kaj elpensadis novajn aranĝojn.

Si renversis la tutan loĝejon kaj sia energio en aranĝado de la nesto komencis iom post iom malaperi kaj la ruinigado malrapide ĉesis.

Si prenis ankoraŭ puran litotolaĵon el komodo, mem tegis kusenojn kaj kapkusenojn kaj vidiĝis, ke si faras tion kun amo al la lito kaj ke tiu ĉi objekto vekas ĉe si voluptan tremetadon de nazloboj.

Poste si sendis Švejkon por tagmanĝo kaj vino. Kaj antaŭ ol li revenis, si transvestis sin en travideblan matenan robon, kiu faris sin neordinare alloga kaj amorveka.

Ĉe la tagmanĝo si eltrinkis botelon da vino, elfumis multe da cigaredoj kaj kuŝiĝis en la liton, dum Švejk en la kuirejo ĝuis soldatpanon, trempante ĝin en glaso kun dolĉa likvoro.

”Švejk,” eksonis el la dormoĉambro, ”Švejk!”

Švejk malfermis la pordon kaj vidis la junan damon en ĉarma pozicio sur kusenetoj.

”Eniru!”

Li alpaŝis al la lito kaj tiam ŝi kun stranga rideto okulmezuris lian korpulentan staturon kaj fortajn femurojn.

Forŝovante la delikatan ŝtofon, kiu vualis kaj kaŝis ĉion, ŝi diris severe: ”Demetu viajn botojn kaj pantalonon. Montru.” Tiel okazis, ke la brava soldato Švejk povis anonci al la ĉefleŭtenanto, kiam tiu revenis el la kazerno: ”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi plenumis ĉiujn dezirojn de la sinjorina moŝto kaj priservis ŝin zorge laŭ via ordono.” ”Mi dankas vin, Švejk,” diris la ĉefleŭtenanto, ”ĉu ŝi havis multe da deziroj?”

”Proksimume ses,” respondis Švejk, ”post tiu rajdado ŝi dormas nun kiel mortigita. Mi faris al ŝi ĉion, kion mi vidis en ŝiaj okuloj.”

V.

Dum amasoj da armeoj kroĉiĝintaj al arbaroj ĉe Dunajec kaj Raba staris en pluvo de grenadoj kaj grandkalibraj kanonoj ŝiris la tutajn kompaniojn, enterigante ilin en Karpatoj kaj ĉe la horizonto de ĉiuj batalkampoj brulis incendioj de vilaĝoj kaj urboj, la ĉefleŭtenanto Lukáš kun Švejk travivadis malagrablan historion kun damo, kiu forkuris de sia edzo kaj nun kondutis kiel dommastrino.

Kiam ŝi foriris promeni, la ĉefleŭtenanto Lukáš aranĝis militan konsiliĝon kun Švejk, kiel sin de ŝi liberigi.

”Plej bone estus, sinjoro ĉefleŭtenanto,” diris Švejk, ”se tiu ŝia edzo, de kiu ŝi forkuris kaj kiu ŝin serĉas — kiel laŭ viaj vortoj oni skribas en la letero, kiun mi al vi alportis — scius pri tio, kie ŝi estas, por ke li por ŝi alveturu. Sendi al li telegramon, ke ŝi troviĝas ĉe vi kaj ke li povas ŝin depreni. En Všenory okazis pasintjare io simila en unu vilao. Sed tiam sendis telegramon al la edzo la ulino mem, tiu por ŝi alveturis kaj vangobatis ŝin eĉ ŝian amanton. Ambaŭ tiu viroj estis civiluloj, sed en tiu ĉi okazo li ne aŭdacos bati oficiron. Cetere, vi estas absolute senkulpa, ĉar vi invitis neniun, kaj se ŝi fuĝis, ŝi faris tion propravole. Vi vidos, ke tia telegramo faros bonan servon. Se tamen falos kelke da vangobatoj.”

”Li estas tre inteligenta,” interrompis lin la ĉefleŭtenanto Lukáš, ”mi konas lin, li grandkomercas per lupolo. Nepre mi devas kun li paroli. La telegramon mi sendos.”

La telegramo, kiun li forsendis, estis tre konciza, komerca: ”La nuna adreso de via edzino estas.” Sekvis loĝeja adreso de la ĉefleŭtenanto Lukáš.

Tiel okazis, ke sinjorino Katarinja estis tre malagrable suprizita, kiam tra la pordo enpuŝis sin internen la lupolkomercisto. Li aspektis tre tolereme kaj zorgeme, kiam sinjorino Katarinja, ne perdante en tiu momento la prudenton, prezentis ambaŭ sinjorojn: ”Mia edzo — sinjoro ĉefleŭtenanto Lukáš.” Si ne rememoris ion alian.

”Bonvolu sidiĝi, sinjoro Wendler,” admonis afable la ĉefleŭtenanto Lukáš, elpoŝigante cigaredujon, ”ĉu vi bonvolas preni?”

La inteligenta lupolkomercisto prenis cigaredon kiel decas, kaj ellasante fumon el la buŝo, diris pripense: ”Ĉu vi baldaŭ veturos al pozicioj, sinjoro ĉefleŭtenanto?”

”Mi petis, ke oni min transloku al la naŭdekunua regimento en Budějovice, kien mi ŝajne veturos, kiam finiĝos miaj devoj en la lernejo por unujaruloj. Ni bezonas multe da oficiroj kaj en la nuna tempo estas trista fakto, ke junaj homoj havantaj rajton servi kiel unujara volontulo ne pretendas ĝin. Ĉiu preferas resti ordinara infanteriano ol klopodi por iĝi kadeto.”

”La milito ege damaĝis komercon per lupolo, sed mi opinias, ke ĝi ne povas daŭri longe,” rimarkis la lupolkomercisto, rigardante alterne sian edzinon kaj la ĉefleŭtenanton.

”Nia situacio estas tre bona,” diris la ĉefleŭtenanto Lukáš, ”nun jam neniu dubas, ke la milito finiĝos per venko de la Centraj potencoj[108]. Francio, Anglio kaj Rusio estas tro malfortaj kontraŭ la aŭstraturkagermana granita bloko. Estas vero, ni suferis etajn malsukcesojn sur kelkaj batalkampoj. Sed tuj kiam ni trarompos la rusan fronton inter la karpata dorso kaj la meza Dunajec, ne ekzistas eĉ ajneta dubo, ke tio signifos la finiĝon de la milito. Al la francoj eĉ tiel minacas, ke en la plej proksima tempo ili perdos la tutan orientan Francion kaj ke la germana armeo invados Parizon. Tio estas tute certa. Krom tio niaj manovroj en Serbio progresas tre sukcese kaj foriron de niaj soldataroj, fakte temas nur pri translokiĝo, multaj klarigas al si tute alie ol kiel tion postulas absoluta pripensemo en la milito. Tre baldaŭ ni vidos, ke niaj elkalkulitaj manovroj sur la suda batalkampo donos siajn fruktojn. Bonvolu rigardi...”

La ĉefleŭtenanto Lukáš prenis la lupolkomerciston delikate je la ŝultro, forkondukis al mapo de batalkampo, pendanta sur muro, kaj montrante al li unuopajn punktojn, klarigis: ”Orientaj Beskidoj prezentas nian eminentan apogpunkton. En Karpataj sektoroj, kiel vi vidas, ni havas grandan apogon. Forta bato en tiun ĉi linion — kaj ni haltos nur en Moskvo. La milito finiĝos pli frue, ol ni esperas.”

”Kaj kion faras Turkio?” demandis la lupolkomercisto, meditante ĉe tio, kiel komenci por veni al la kerno de la afero, pro kiu li alveturis.

”La turkoj tenas sin bone,” respondis la ĉefleŭtenanto, kondukante lin denove al la tablo, ”la prezidanto de la turka parlamento Hali bej kaj Ali bej alveturis Vienon. La marŝalon Liman nobelo Sanders oni nomumis ĉefkomandanto de la turka armeo en Dardaneloj. Goltz pasao alveturis el Konstantinopolo en Berlinon kaj nia imperiestro dekoraciis per ordenoj Enver pasaon, vicadmiralon Usedon pasaon kaj generalon Dĵevad pasaon. Relative multe da ordenoj dum tiel mallonga tempo.”

Momenton ĉiuj sidis senvorte unu kontraŭ la alia, ĝis la ĉefleŭtenanto trovis konvena interrompi la ĝenan situacion per la vortoj: ”Kiam vi alveturis, sinjoro Wendler?”

”Hodiaŭ matene.”

”Mi tre ĝojas, ke vi trovis kaj trafis min hejme, ĉar ĉiun posttagmezon mi iras en la kazernon kaj nokte mi deĵoras. Ĉar la loĝejo estas fakte dum la tuta tago libera, mi povis proponi gastigadon al la sinjorina moŝto. Ĉi tie neniu ŝin ĝenas dum ŝia restado en Prago. Pro malnova konateco...”

La lupolkomercisto ektusis: ”Katarinja estas certe stranga ulino, sinjoro ĉefleŭtenanto, akceptu mian plej koran dankon por ĉio, kion vi por ŝi faris. Si subite ekintencas veturi Pragon, laŭdire ŝi devas kuraci sian nervozecon, mi vojaĝas, alveturas hejmen kaj la domo malplena. Katarinja estas for.”

Klopodante mieni kiom eble plej agrable, li ekminacis al ŝi per fingro, kaj eltrudinte rideton, li demandis nur: ”Vi ŝajne opiniis, ke ankaŭ vi povas forveturi, se mi vojaĝas, ĉu? Sed vi ne supozis...”

Vidante, ke la parolo deglitas al malagrablaĵoj, la ĉefleŭtenanto Lukáš denove forkondukis la inteligentan lupolkomerciston al la mapo de batalkampo, kaj montrante al li substrekitajn lokojn, diris: ”Mi forgesis atentigi vin pri tre interesa afero. Pri tiu granda, al la sudokcidento turnita arko, kie tiu ĉi montaro formas potencan antaŭponton. Ĉi tien estas turnita la ofensivo de la aliancanoj. Per fermo de tiu ĉi fervoja linio, kiu kunligas la antaŭponton kun la ĉefa defenda linio de la malamiko, devas esti interrompita kontakto inter lia dekstra alo kaj la norda armeo ĉe Wisła. Ĉu estas al vi tio nun klara?”

La lupolkomercisto respondis, ke al li ĉio estas tute klara, kaj timante en sia takteco, ke oni ne konsideru kiel aludon tion, kion li diris, li rimarkis, revenante al sia loko: ”Kaŭze de la milito nia lupolo perdis sian debiton en eksterlando. Por lupolo estas nur fermita Francio, Anglio, Rusio kaj Balkanio. Ni sendas ĝin ankoraŭ en Italion, sed mi timas, ke ankaŭ Italio en tion enmiksiĝos. Sed poste, kiam ni venkos, la prezojn de la varo diktos ni.”

”Italio konservas severan neŭtralecon,” ĝojigis lin la ĉefleŭtenanto, ”tio signifas.”

”Kial do ĝi ne konfesas, ke ligas ĝin trialianca kontrakto kun Aŭstri-Hungario kaj Germanio?” neatendite ekfuriozis la komercisto, al kiu ĉio subite venis en la kapon: lupolo, la edzino, la milito; ”mi atendis, ke Italio ekmarŝos sur batalkampon kontraŭ Francio kaj Serbio. En tiu okazo la milito estus jam ĉe sia fino. Lupolo en miaj magazenoj putras, enlandaj kontraktoj estas malgrandaj, eksporto egalas al nulo kaj Italio konservas neŭtralecon. Kial ĝi renovigis kun ni la trialiancan kontrakton ankoraŭ en la jaro 1912? Kie estas la itala ministro de eksterlandaj aferoj, la markizo di San Giuliano? Kion faras tiu sinjoro? Ĉu li dormas? Ĉu vi scias, kian jarenspezon mi havis antaŭ la milito kaj kian mi havas nun?

Ne opiniu, ke mi ne sekvas la okazaĵojn,” li daŭrigis kaj furioze rigardis la ĉefleŭtenanton, trankvile ellasantan el al buŝo cirkletojn de cigareda fumo, el kiuj unu sekvis kaj disbatis la alian, kion sinjorino Katarinja rigardis kun granda intereso, ”kial la germanoj denove retiriĝis al la limo, se ili estis jam ĉe Parizo? Kial artilerioj denove akre batalas inter la riveroj Meuse kaj Mosel? Ĉu vi scias, ke en Combres kaj Woewre ĉe Marche forbrulis tri bierfarejoj, kien mi ĉiujare sendis pli ol kvincent sakojn da lupolo? Kaj forbrulis ankaŭ Hartmansweilera bierfarejo en Vogezoj, grandega bierfarejo en Niederspach ĉe Mulhouse estas ebenigita kun la tero. Por mia firmao tio prezentas perditan debiton de mil ducent sakoj da lupolo jare. Sesfoje batalis germanoj kontraŭ belgoj pri la bierfarejo Klosterhoek, tio egalas al perdita debito de 350 sakoj jare.”

Ne povante pro ekscito plu paroli li nur leviĝis, alpaŝis al sia edzino kaj diris: ”Katarinja, vi veturos kun mi senprokrate hejmen. Vestu vin.

Ĉiuj tiuj okazaĵoj min tiom ekscitas,” li ekskuzis sin post momento, ”iam mi estis tute trankvila.”

Kaj kiam si foriris por vesti sin, li diris mallaŭte al la ĉefleŭtenanto: ”Si ne faris tion la unuan fojon. Pasintjare si forveturis kun helpinstruisto kaj mi trovis ilin nur en Zagrebo. Ĉe tiu okazo mi subskribis kontrakton kun tiea urba bierfarejo pri livero de sescent sakoj da lupolo.

Jes, la sudo egalis al ora minejo. Nia lupolo venis eĉ al Konstantinopolo. Nun ni estas duone ruinigitaj. Se nia registaro limigos la produktadon de biero, ĝi donos al ni la lastan baton.”

Kaj ekbruligante al si prezentitan cigaredon, li diris senespere: ”Nur Varsovio prenis 2.370 sakojn da lupolo jare. La plej granda tiea bierfarejo estas la Aŭgustena. Ĝia reprezentanto vizitadis min ĉiujare. Senespera situacio. Bone, ke mi ne havas infanojn.”

Tiu ĉi logika konkludo pri ĉiujara vizito de reprezentanto de la Aŭgustena bierfarejo el Varsovio kaŭzis, ke la ĉefleŭtenanto milde ekridetis, kion la lupolkomercisto rimarkis kaj tial li daŭrigis: ”Hungaraj bierfarejoj en Sopron kaj Nagykanizsa aĉetis ĉe mia firmao ĉiujare mezkvante mil sakojn da lupolo por siaj eksportaj bieroj, kiujn ili liveradis ĝis Aleksandrio. Nun ili rifuzas kian ajn mendon sekve de la blokado. Mi ofertas al ili lupolon pli malmultekoste je tridek procentoj, kaj ili ne mendas eĉ unu sakon. Stagnado, bankroto, mizero kaj al tio ankoraŭ familiaj zorgoj.”

La lupolkomercisto eksilentis kaj la silenton interrompis sinjorino Katarinja, preparita por la vojaĝo: ”Kiel ni faros tion kun miaj kofroj?”

”Por ili oni alveturos, Katarinja,” diris la lupolkomercisto kontente, ĝojante, ke ĉio finiĝis sen eksceso kaj skandalo, ”se vi volas ankoraŭ fari aĉetojn, urĝas tempo por iri. La trajno forveturas je la dua horo kaj dudek minutoj.”

Ambaŭ amike adiaŭis la ĉefleŭtenanton kaj la lupolkomercisto tiom ĝojis, ke tio estas jam finita, ke ĉe disiro li diris al la ĉefleŭtenanto en la antaŭĉambro: ”Se, Dio ne permesu, vi estus en la milito vundita, venu al ni ripozi. Ni flegos vin plej zorge.”

Reveninte en la dormoĉambron, kie sinjorino Katarinja vestis sin por la vojaĝo, la ĉefleŭtenanto trovis sur la lavujo kvarcent kronojn kaj jenan karton:

”Sinjoro ĉefleŭtenanto! Vi ne defendis min kontraŭ tiu simio, mia edzo, unuaranga idioto. Vi permesis, ke li fortrenu min kun si kiel objekton, kiun li forgesis en la loĝejo. Ĉe tio vi aŭdacis fari rimarkon, ke vi proponis al mi gastigadon. Mi esperas, ke mi ne kaŭzis al vi pli grandajn elspezojn ol por la almetitaj kvarcent kronoj, kiujn, mi petas, dividu inter vin kaj vian servosoldaton.”

La ĉefleŭtenanto Lukáš momenton staris kun la karto en la mano kaj poste malrapide ĝin disŝiris. Kun rideto li ekrigardis la monon, kuŝantan sur la lavujo, kaj vidante, ke en ekscito ŝi forgesis sur la tableto kombileton, kiam ŝi ordigis al si la hararon antaŭ la spegulo, li aldonis ĝin al siaj fetiĉismaj relikvoj.

Švejk revenis posttagmeze. Li iris serĉi grifonon por la ĉefleŭtenanto.

”Švejk,” diris la ĉefleŭtenanto, ”vi havas feliĉon. Tiu damo, kiu loĝis ĉe mi, estas jam for. Ŝia sinjoro edzo ŝin forveturigis. Kaj por ĉiuj servoj, kiujn vi al ŝi faris, ŝi lasis por vi sur la lavujo kvarcent kronojn. Vi devas al ŝi, respektive al ŝia sinjoro edzo bele danki, ĉar temas pri lia mono, kiun ŝi kunprenis por la vojaĝo. Mi diktos al vi la leteron.”

Kaj li diktis al li:

”Tre estimata sinjoro! Bonvolu transdoni mian plej koran dankon por kvarcent kronoj, donacitaj al mi de via sinjorino edzino por servoj, kiujn mi faris al ŝi ĉe ŝia vizito en Prago. Ĉion, kion mi por ŝi faris, mi faris kompleze, kaj tial mi ne povas akcepti tiun sumon kaj sendas ĝin.

Nu, skribu nur plu, Švejk, kial vi tiel skuiĝas? Kie mi ĉesis?” ”Kaj sendas ĝin.” diris Švejk per tremanta voĉo, plena de tragiko.

”Do bone:. 'Sendas ĝin reen kun certigo pri mia plej profunda estimo. Respektan saluton kaj mankison al la sinjorina moŝto. Jozefo Švejk, servosoldato ĉe la ĉefleŭtenanto Lukáš.' Ĉu vi finis?”

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtnenato, mankas ankoraŭ la dato.”

”La 20an de decembro 1914. Do kaj nun adresu la koverton, prenu tiujn kvarcent kronojn, forportu al la poŝto kaj sendu ilin al tiu ĉi adreso.”

Kaj la ĉefleŭtenanto Lukáš gaje fajfis al si arion el opereto ”La eksedziniĝinta sinjorino.”

”Ankoraŭ ion, Švejk,” demandis la ĉefleŭtenanto Švejkon, forirantan al la posto, ”kiel statas la afero pri hundo, kiun vi iris serĉi?”

”Unu jam falis al mi en la okulojn, sinjoro ĉefleŭtenanto, tre bela besto. Sed estos malfacile ĝin akiri. Morgaŭ, mi esperas, ke mi eble tamen ĝin alkondukos. Ĝi mordas.”

VI.

La lastan vorton la ĉefleŭtenanto Lukáš ne ekaŭdis, kaj tamen ĝi estis tiel grava. ”Tiu fibesto mordis tute senhezite,” volis Švejk ankoraŭfoje ripeti, sed fine li ekpensis: ”propre, la ĉefleŭtenanton tio ne tuŝas. Li volas hundon kaj ricevos ĝin do.”

Sed ne estas facila afero diri: ”Alkonduku al mi hundon.” La posedantoj gardas siajn hundojn tre zorge, kaj ne devas temi ĝuste pri pursanga besto. Ankaŭ hundaĉon, kiu faras nenion alian ol tion, ke ĝi varmigas la piedojn de iu maljunulino, ĝia posedanto amas kaj protektas.

La hundo mem, kaj precipe pursanga hundo, devas havi instinkton, ke iutage oni ĝin ŝtelos de ĝia sinjoro. Ĝi vivas senĉese en timo, ke ĝi estos ŝtelita, ke ĝi devas esti ŝtelita. Ekzemple dum promeno la hundo malproksimiĝas de sia sinjoro kaj komence estas gaja, petola. Ĝi ludas kun aliaj hundoj, malĉaste rampas sur ilin, ili sur ĝin, priflaras mejloŝtonojn, levas la krureton ĉe ĉiu angulo eĉ sur korbon kun termpomoj ĉe strata legomvendistino, mallonge, ĝi sentas vivoĝojon kaj la mondo certe ŝajnas al ĝi bela kiel al junulo post feliĉe trapasita abiturienta ekzameno.

Sed subite oni rimarkas, ke ĝia gajeco malaperas kaj la hundo sentas, ke ĝi perdiĝis. Kaj nur nun kaptas ĝin la vera senespero. Ĝi kuras konsternite tra la strato, flaras, plorbojas, en absoluta senespero entiras la voston inter la krurojn, la orelojn donas malantaŭen kaj fuĝas meze de la strato ien en nekonatajon.

Se ĝi povus paroli, ĝi krius: ”Jesuo Maria, iu min ŝtelos!”

Ĉu vi estis iam en hundejo kaj vidis tie konsternitajn hundajn kreaĵojn? Tiuj ĉiuj estas ŝtelitaj. La grandurbo elproduktis apartan specon de ŝtelistoj, kiuj vivtenas sin senescepte per ŝtelado de hundoj. Ekzistas nanaj specoj de salonaj hundetoj, liliputaj rathundetoj, ne pli grandaj ol eta ganto, por kiuj sufiĉas loko en poŝo de surtuto aŭ en virina mufo, kie oni ilin kunportas. Eĉ de tie oni eltiros al vi tiun kompatindulon. Danĝeran germanan makulan dogon, kiu furioze gardas vilaon en antaŭurbo, oni ŝtelas nokte. Polican hundon oni forlogas de la detektivo sub lia nazo. Konduku hundon ligitan al ŝnuro, tiun oni tratondos, jam estas for kun la hundo kaj vi stulte rigardas la nuran ŝnuron. Kvindek procentoj da hundoj, kiujn oni renkontas surstrate, kelkfoje ŝanĝis siajn sinjorojn kaj ofte post jaroj vi aĉetas vian propran hundon, kiun oni ŝtelis al vi kiel hundidon, kiam vi iris kun ĝi promeni. La plej granda danĝero esti ŝtelita minacas al hundoj, kiam oni ilin elkondukas, por ke ili faru sian malgrandan kaj grandan korpan bezonon. Precipe ĉe la laste nomita faro perdiĝas plej multe da hundoj. Tial ĉiu hundo ĉe tio singarde ĉirkaŭrigardas.

Ekzistas kelke da sistemoj, kiel oni ŝtelas hundon. Aŭ rekte, io laŭ la maniero de poŝoŝtelo, aŭ per trompa allogo de la kompatinda kreaĵo al si. La hundo estas besto fidela, sed nur en legolibro aŭ naturscienca libro. Donu priflari frititan ĉevalan kolbason al la plej fidela hundo, kaj estas fino.

Ĝi forgesas la sinjoron, apud kiu ĝi paŝas, turnas sin kaj sekvas vin, ĉe kio el ĝia faŭko fluas salivoj kaj en antaŭsento kaj imago de granda ĝojo super la kolbaso simpatie skuas la voston kaj plivastigas la naztruojn kiel la plej vigla stalono, kiam oni kondukas ĝin al ĉevalino.

*

En Malá Strana ĉe la Kastela ŝtuparo estas malgranda bierejo. Unu tagon sidis tie malantaŭe en krepusko du viroj. Soldato kaj civilulo. Klinitaj unu al la alia, ili mistere flustris. Ili aspektis kiel konspiruloj el la tempo de la Venecia respubliko.

”Ĉiutage je la oka horo venas kun ĝi servistino al la parko ĉe angulo de Havlícek-placo,” flustris la civilulo al la soldato. ”Sed ĝi estas fibesto kaj mordas tute senhezite. Ĝi ne lasas sin karesi.”

Kaj klinante sin ankoraŭ pli al la soldato, li flustris en lian orelon: ”Eĉ kolbason ĝi ne voras.”

”Ĉu frititan?” demandis la soldato.

”Eĉ frititan ne.”

Ambaŭ forkraĉis.

”Kion do tiu fibesto voras?”

”Dio scias, kion. Iuj hundoj estas trokaresitaj kaj eldorlotitaj kiel ĉefepiskopo.”

La soldato kun la civilulo tostis, kaj la civilulo flustris plu: ”Foje nigra spico, kiun mi bezonis por la hundejo super Klamovka[109], ankaŭ ne volis preni de mi kolbason. Mi pasis malantaŭ ĝi tri horojn, ĝis mi tion ne eltenis kaj rekte demandis la sinjorinon, kiu kondukis ĝin al promenejo, kion propre tiu hundo voras, ke ĝi estas tiel bela. Tio al la sinjorino ekflatis kaj si diris, ke ĝi pleje amas kotletojn. Mi aĉetis al ĝi do eskalopon. Mi pensis, tio estas certe pli bona. Kaj jen, tiu fripona hundo ĝin eĉ ne tusis, ĉar tio estis bovidaĵo. Ĝi havis la nazon nur por porkaĵo. Mi devis do aĉeti kotleton. Mi donis ĝin al la hundo priflari kaj kuras, la hundo malantaŭ mi. La sinjorino kriis: 'Puntík, Puntík', sed kie estis la kara Puntík! Ĝi kuris post la kotleto ĝis malantaŭ stratangulon, tie mi metis al ĝi ĉeneton ĉirkaŭ la kolo kaj la sekvantan tagon ĝi estis jam en la hundejo super Klamovka. Sub la kolo ĝi havis kelke da blankaj haroj, hargrupeton, tiun oni ŝmiris al ĝi nigre kaj neniu ĝin ekkonis. Sed ĉiuj ceteraj hundoj, kaj estis da ili multe, kaptiĝis per ĉevala kolbaso. Ankaŭ vi farus plej bone, se vi ŝin demandus, kion la hundo prefere voras, vi estas soldato, belstatura kaj ŝi diros tion pli probable al vi. Mi ŝin jam demandis, sed ŝi ekrigardis min, kvazaŭ ŝi volus min trapiki kaj diris: 'Tio vin ne tuŝas.' Si ne estas tro bela, aspektas kiel simio, sed kun soldato ŝi parolos.”

”Ĉu estas tio vere grifono? Mia ĉefleŭtenanto ne volas ion alian.”

”Grifono-belulo. En koloro de pipro kaj salo, pursanga, tio estas vero kiel tio, ke vi estas Švejk kaj mi Blahník. Min interesas, kion ĝi voras, tion mi al ĝi donos kaj alkondukos ĝin al vi.”

Ambaŭ amikoj denove tostis. Kiam ankoraŭ antaŭ la milito Švejk vivtenis sin per vendado de hundoj, Blahník ilin al li liveradis. Li estis sperta viro kaj oni pri li rakontis, ke li kaŝaĉetas suspektajn hundojn el senfeligejo kaj denove ilin vendas. Iam li havis eĉ rabion kaj en la viena Pasteur-instituto li estis kiel hejme. Nun li konsideris kiel sian devon senprofite helpi al la soldato Švejk. Li konis ĉiujn hundojn en la tuta Prago kaj en la ĉirkaŭajo, kaj parolis tiel mallaŭte por ne malkaŝi sin antaŭ la gastejestro, ĉar antaŭ duonjaro li forportis sub la jako el la gastejo lian idon de vertago, al kiu li donis lakton el suĉbotelo, tiel ke la stulta hundido ŝajne vidis en li sian patrinon kaj sub la jako eĉ ne blekis.

Li ŝtelis principe nur pursangajn hundojn kaj povus esti juĝeja ekspertizisto. Li liveris al ĉiuj hundejoj kaj ankaŭ al privataj personoj, kiel eblis, kaj se li iris surstrate, murmuris kontraŭ li hundoj kiujn li iam ŝtelis, kaj se li staris ie ĉe elmontra fenestro, ofte iu venĝavida hundo levis la krureton malantaŭ lia dorso kaj surŝprucigis al li la pantalonon.

La sekvantan tagon je la oka horo matene oni vidis la bravan soldaton Švejk promeni sur angulo de Havlícekplaco ĉe la parko. Li atendis la servistinon kun la grifono. Fine li ĝisatendis. Preterkuris lin barba, hirta, akrehara hundo kun saĝaj nigraj okuloj. Ĝi estis gaja kiel ĉiuj hundoj, kiuj faris sian korpan bezonon, kaj impetis al paseroj, matenmanĝantaj ĉevalajn ekskrementojn sur la strato.

Poste preteriris Švejkon tiu, kiu pri la hundo zorgis. Estis tio nejuna knabino kun dece kronetforme plektita hararo. Si fajfis al la hundo, svingis ĉeneton kaj elegantan skurĝon.

Švejk ŝin alparolis:

”Pardonu, fraŭlino, tra kie oni iras al Žižkov?”

Si haltis kaj ekrigardis lin, ĉu li pensas tion sincere, kaj la bonula vizaĝo de Švejk al ŝi diris, ke tiu soldateto ŝajne vere volas iri al Žižkov. La mieno de ŝia vizaĝo sereniĝis kaj ŝi kompleze al li klarigis, tra kie li iru al Žižkov.

”Oni translokis min en Pragon nur antaŭnelonge,” diris Švejk, ”mi ne estas ĉi-tiea, mi devenas de kamparo. Ĉu ankaŭ vi ne devenas de Prago?”

”Mi estas el Vodňany.”

”Ni devenas do ne mapkroksime unu de la alia,” respondis Švejk, ”mi estas el Protivín.”

Tiuj ĉi topografiaj scioj pri la suda Bohemio, kiujn Švejk akiris iam dum manovroj en tiu regiono, plenigis la knabinan koron per samregionana varmo.

”Ĉu vi do konas la viandiston Pejchar sur la placo en Protivín?”

”Kiel mi lin ne konus. Li estas mia frato. Tiun ĉiuj ĉe ni amas,” diris Švejk, ”li estas tre bonkora, servema, havas bonkvalitan viandon kaj donas bonan kvanton.”

”Ĉu vi ne estas filo de Jareš?” demandis la knabino, komencante simpatii kun la nekonata soldato.

”Mi estas.”

”Kaj de kiu Jareš, ĉu de tiu el Krĉ ĉe Protivin, aŭ de tiu el Ražice?”

”El Ražice.”

”Ĉu li ankoraŭ veturigas bieron?”

”Senĉese.”

”Sed li certe aĝas jam multe pli ol sesdek jarojn?”

”Nunjare printempe li havis sesdek ok jarojn,” respondis Švejk sen palpebrumo, ”nun li havigis al si hundon, kaj tio estas veturado! La hundo sidas ĉe li sur la veturilo. Guste tia hundo kiel tiu, kiu pelas tiujn paserojn. Bela hundeto, tre ĉarma.”

”Ĝi estas nia,” klarigis al Švejk lia nova konatino. ”Mi servas ĉi tie ĉe sinjoro kolonelo. Ĉu vi ne konas nian sinjoron kolonelon?”

”Mi konas, li estas 'bela' inteligentulo,” diris Švejk, ”ĉe ni en Budějovice ni havis ankaŭ tian kolonelon.”

”Nia sinjoro estas severa, kaj kiel lastatempe diskoniĝis, ke en Serbio oni nin batregalis, li venis hejmen tute furioza, en la kuirejo plankenĵetis ĉiujn telerojn kaj min li volis maldungi.”

”Tio do estas via hundeto,” interrompis ŝin Švejk, ”domaĝe, ke mia ĉefleŭtenanto toleras neniun hundon, mi amas ilin tre.” Li silentiĝis kaj subite diris: ”Sed iu hundo ankaŭ ĉion ne voras.”

”Nia Fox estas terura frandemulo, certan tempon ĝi tute ne volis manĝi viandon, nur nun denove ĝin voras.”

”Kaj kion ĝi pleje amas?”

”Hepaton, kuiritan hepaton.”

”Ĉu bovidan, aŭ porkan?”

”Tio por ĝi egalas,” ekridetis la ”samregionanino” de Švejk, vidante en la lasta demando sensukcesan provon pri ŝerco.

Ili ankoraŭ momenton promenis, poste aldoniĝis al ili ankaŭ la grifono, ligita al ĉeneto. Ĝi kondutis al Švejk tre intime kaj provis disŝiri al li almenaŭ la pantalonon per buŝumo, saltis sur lin, kaj subite, kvazaŭ ĝi sentus, kion Švejk pri ĝi pensas, ĉesis salti, paŝetis malgaje kaj embarase, oblikve rigardante Švejkon, kvazaŭ ĝi volus diri: ”Do ankaŭ min tio atendas?”

Poste ŝi diris al li ankoraŭ tion, ke ŝi venas ĉi tien kun la hundo ankaŭ ĉiuvespere je la sesa horo kaj kredas al neniu viro el Prago, ke foje ŝi serĉis edzon pere de gazetanonco, respondis al ŝi seruristo cele de edziĝo, ellogis de ŝi okcent kronojn por ia inventaĵo kaj malaperis. Homoj el kamparo estas nepre pli honestaj. Se ŝi edziniĝus, ŝi prenus al si nur kamparanon, sed nur post la milito. Militajn edziĝojn ŝi konsideras kiel stultaĵon, ĉar el tia ulino ordinare iĝas vidvino.

Švejk donis al ŝi multe da esperoj, ke li venos je la sesa horo kaj foriris por sciigi al la amiko Blahník, ke la hundo voras ĉiuspecan hepaton.

”Mi regalos ĝin per la bova,” decidis Blahník, ”per ĝi mi forlogis jam San-Bernardan hundon de fabrikanto Vydra, tre fidelan beston. Morgaŭ mi alkondukos al vi la hundon en ordo.”

Blahník plenumis la vorton. Kiam Švejk antaŭtagmeze finis ordigadon de la loĝejo, malantaŭ la pordo aŭdiĝis bojado kaj Blahník entiris en la loĝejon rezistantan grifonon, ankoraŭ pli hirtiĝintan ol faris tion la naturo. Ĝi sovaĝe rulis la okulojn kaj rigardis tiel furioze, ke ĝi memorigis malsatan tigron en kaĝo, antaŭ kiu staras grasa vizitanto de zoologia ĝardeno. Ĝi dentklakis kaj murmuris, kvazaŭ ĝi volus diri: ”Mi disŝiros, forvoros.”

Ili ligis la hundon al la kuireja tablo kaj Blahník prezentis la procedon de la ŝtelo.

”Intence mi ĝin laŭiris, tenante kuiritan hepaton pakitan en papero. Ĝi komencis flari kaj salti sur min. Mi donis al ĝi nenion kaj iris plu. La hundo min sekvis. Ĉe la parko mi turnis min al Bredovská-strato kaj tie mi donis al ĝi unuan peceton. Ĝi voris tion kurante por ne perdi min el la okuloj. Mi deflankiĝis al Jindřišská-strato, kie mi donis al ĝi novan porcion. Poste, kiam ĝi satiĝis, mi ligis ĝin al ĉeneto kaj trenis tra Venceslao-placo kaj Vinohrady ĝis Vršovice. Dumvoje ĝi faris neviditajn ekscesojn. Kiam mi volis transiri tramrelojn, ĝi kuŝiĝis kaj ne volis moviĝi. Eble ĝi volis igi sin surveturi. Mi kunportis ankaŭ genealogian formularon, kiun mi aĉetis ĉe papervendisto Fuchs. Ĉu vi scias falsi genealogiojn, Švejk?”

”Tio devas esti skribita per via mano. Skribu, ke ĝi devenas de Lepsiko, el la hundejo von Bülow. La patro Arnheim von Kahlsberg, la patrino Emma von Trautensdorf, laŭ sia generinto Siegfried von Busenthal. La patro ricevis unuan premion en Berlina ekspozicio de grifonoj en la jaro 1912. La patrino honorita per ora medalo de la Societo por bredado de kulturitaj hundoj en Nurenbergo. Kiom ĝi aĝas laŭ via opinio?” ”Laŭ la dentoj ĝi havas du jarojn.”

”Skribu unu kaj duonon de jaro.”

”Ĝi havas la orelojn malbone pritranĉitaj, Švejk, rigardu ilin.”

”Facila helpo. Ni ilin eventuale pritondos, kiam ĝi ĉe ni alkutimiĝos. Nun ĝi kolerus ankoraŭ pli.”

La ŝtelito furioze murmuris, spiregis, baraktis kaj poste ekkuŝis kaj kun elŝovita lango laca atendis, kio okazos pri li plu.

Fine ĝi iom post iom trankviliĝis, nur de tempo al tempo ĝi afliktite plorbojis.

Švejk prezentis al ĝi la reston de hepato, kiun transdonis al li Blahník. Sed la hundo ĝin eĉ ne tusis, ĵetis al ĝi nur spitan rigardon kaj observis ambaŭ virojn kun mieno: ”Jam foje mi brulvundis miajn fingrojn, forvoru tion vi du mem.”

Ĝi kuŝis rezigne, ŝajnigante dormetadon. Poste io subite venis al ĝi en la kapon, ĝi leviĝis, stariĝis sur la malantaŭajn krurojn kaj komencis peti per la antaŭaj. Ĝi kapitulacis.

Sur Švejkon tiu kortusa sceno neniel efikis.

”Ekkusu!” li alkriis la kompatindulon, kiu denove kusiĝis, triste plorbojante.

”Kian nomon mi donu al ĝi en la genealogion?” demandis Blahník, ”oni nomis ĝin Fox, do ni voku ĝin per simila nomo, por ke ĝi tion tuj komprenu.”

”Ni nomu ĝin ekzemple Max, rigardu, Blagník, kiel ĝi starigas la orelojn. Max, leviĝu!”

La kompatinda grifono, de kiu oni ŝtelis kaj la hejmon kaj la nomon, leviĝis kaj atendis pluajn ordonojn.

”Mi proponas ĝin deligi,” decidis Švejk, ”ni vidos, kio okazos.”

Unua vojo de la deligita hundo kondukis al la pordo, kie ĝi trifoje mallonge ekbojis kontraŭ la manilo, fidante ŝajne la grandanimecon de tiuj malbonaj homoj. Sed vidante, ke ili ne havas komprenon por ĝia sopiro elkuri eksteren, ĝi faris ĉe la pordo flaketon, konvinkita, ke oni ĝin elĵetos kiel oni faris tion iam, kiam ĝi estis juna kaj la kolonelo energie, soldatmaniere instruis al ĝi esti purema.

Anstataŭ tio Švejk rimarkis: ”Tiu estas sagaca, tio estas jezuito,” ekbatis ĝin per zono kaj trempis ĝian muzelon en la flaketo tiel, ke ĝi ne sciis, kie komenci sin leki.

Ĝi plorbojis pro tiu ofendo kaj komencis kuri tra la kuirejo, senespere flarante siajn proprajn spurojn, poste ĝi iris tute neatendite al la tablo, forvoris la reston de la hepato, prezentitan sur la tero, ekkuŝis ĉe la kameno kaj post ĉiuj tiuj aventuroj ekdormis.

”Kiom mi al vi ŝuldas?” demandis Švejk Blahníkon, adiaŭante lin.

”Pri tio ne parolu, Švejk,” diris Blahník mole, ”por malnova kamarado mi faros ĉion, precipe, se li soldatas. Adiaŭ, knabo, kaj neniam konduku ĝin tra Havlícekplaco por ke ne okazu malfeliĉo. Se vi bezonos ankoraŭ alian hundon, vi scias, kie mi loĝas.”

Švejk lasis la hundon dormi tre longe, intertempe aĉetis ĉe viandisto kvaronkilogramon da hepato, kuirpretigis ĝin, unu varman peceton metis al la muzelo de Max kaj atendis, kiam tiu vekiĝos.

Max en duondormo komencis sin prileki, poste streĉis la korpon, priflaris la hepaton kaj englutis ĝin. Poste ĝi iris al la pordo kaj ripetis sian provon pri la manilo.

”Max, iru al mi!” vokis ĝin Švejk.

Ĝi iris kun malkonfido, Švejk prenis ĝin en la sinon, mankaresis, kaj Max unuafoje amike eksvingis la stumpon de sia pritondita vosto, milde dentkaptis la manon de Švejk, tenis ĝin en la muzelo kaj saĝe rigardis Švejkon, kvazaŭ ĝi volus diri: ”Ĉi tie oni povas fari nenion, mi scias, ke mi malvenkis.”

Švejk karesis ĝin plu kaj mildvoĉe komencis al ĝi rakonti:

”Foje estis hundeto, tiu havis la nomon Fox kaj vivis ĉe kolonelo. Servistino kondukis ĝin ĉiutage al promenejo, venis sinjoro kaj tiu la hundeton ŝtelis. Fox venis al ĉefleŭtenanto en la armeon kaj oni donis al ĝi la nomon Max. Max, donu al mi la krureton! Vidu, bruto, ke ni iĝos bonaj amikoj, se vi estos bonkonduta kaj obeema. Alie vi spertos soldatservon senkompatan kiel zono.”

Max saltis el la sino de Švejk kaj komencis petole lin ataki. Ĝis vespero, kiam la ĉefleŭtenanto revenis el la kazerno, Švejk kaj Max estis la plej bonaj amikoj.

Rigardante Maxon, Švejk ekpensis filozofie: ”Se oni konsideras tion ĝisfunde, ankaŭ ĉiu soldato estas fakte ŝtelita el sia hejmo.”

La ĉefleŭtenanto Lukáš estis tre agrable surprizita, vidante la grifonon, kiu ankaŭ montris grandan ĝojon, ke ĝi denove vidas viron kun sabro.

Al la demando, de kie ĝi estas kaj kiom ĝi kostas, Švejk sciigis al li kun absoluta trankvilo, ke la hundo estis al Švejk donacita fare de amiko, kiu ĝuste rekrutiĝis.

”Bone, Švejk,” diris la ĉefleŭtenanto, ludante kun Max, ”la unuan de la venonta monato vi ricevos de mi por la hundo kvindek kronojn.”

”Mi ne povas akcepti, sinjoro ĉefleŭtenanto.”

”Švejk,” diris la ĉefleŭtenanto severe, ”kiam vi komencis la servon, mi klarigis al vi, ke vi devas obei ĉiun mian vorton. Se mi al vi diras, ke vi ricevos kvindek kronojn, vi devas ilin preni kaj fortrinki. Kion vi faros, Švejk, kun tiuj kvindek kronoj?” ”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi ilin fortrinkos laŭ la ordono.”

”Kaj se eble mi tion forgesus, Švejk, mi ordonas al vi anonci al mi, ke mi suldas al vi kvindek kronojn por la hundo. Ĉu vi komprenas? Ĉu ĝi ne havas pulojn? Prefere ĝin banlavu kaj striglu. Morgaŭ mi havas dejoron, sed postmorgaŭ mi iros kun ĝi promeni.”

Dum Švejk banis Maxon, la kolonelo, ĝia eksposedanto, terure hejme sakris kaj minacis, ke tiun, kiu la hundon stelis, li starigos antaŭ militan tribunalon, igos lin mortpafi, pendumi, malliberigi por dudek jaroj kaj dishaki.

”Diablo bugru tiun ulon!” oni aŭdis el la loĝejo de la kolonelo, ke tremis la fenestroj, ”al tiaj insidaj murdistoj mi faros rapidan finon!”

En la aero super Švejk kaj la ĉefleŭtenanto Lukáš ŝvebis katastrofo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.