La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NOVELOJ KAJ TRADUKOJ

Aŭtoro: Barry Friedman

©2026 Geo

La Enhavo

La Vulpo kaj la Vinberejo

El la hebrea: Barry Friedman

Iam estis malsata vulpo. La vulpo iris laŭ la vojo kaj vidis vinberejon. Ĉirkaŭ la vinberejo estis alta barilo. Li ĉirkaŭiris la vinberejon plurfoje kaj trovis malgrandan truon sub la barilo. Li provis eniri la vinberejon kaj ne povis.

Kion fari?

Li fastis tri tagojn, ĝis li maldikiĝis. La vulpo eniris la vinberejon, manĝis kaj manĝis ĝis li dikiĝis. La vulpo provis foriri kaj ne povis ĉar li estis tro dika. Kion fari?

Li fastis tri pliajn tagojn ĝis li denove maldikiĝis kaj poste li povis foriri.

Elirinte, li turnis sian vizaĝon kaj rigardis la vinberejon kaj diris:

"Vinberejo, vinberejo! Kiel bona vi estas! Kaj kiel bonaj estas viaj fruktoj! Ĉio, kio estas en vi, estas bona kaj bela! Sed kio estas la avantaĝo de tio? Mi malsatis kiam mi eniris kaj mi malsatas kiam mi eliris!"


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.