La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ESPERANTO EN LA KOSMO

Aŭtoro: Erik Tantal

©2026 Geo

La Enhavo

PARTO 1

KOSMOSTACIO

La kosmo.

Ni troviĝas en la nuna estanteco.

Ni skribas la jaron 2016.

David Foster ĵus protokolis datumojn de la eksperimento n-ro 28. Li ne estis kontenta, ĉar la kvanto de la okazintaj duobligoj ankoraŭ restis sub la celata nivelo, malgraŭ multfojaj provoj io ne funkciis ĝuste. La gravito ne povis esti la kaŭzo, tio montriĝis per la mezurado el la pasinta jaro. David jam pensis pri la venonta pridemandado kaj la malica ridaĉo de la kolegoj, se li ne havus plaĉan respondon. Jes, li centprocente fiksis ĉiujn parametrojn kaj li multfoje ekzamenis ĉion.

Tamen lin ne forlasis la sento, ke li devus denove fari la tutan eksperimenton ekde la komenco.

Povis ja esti, ke li denove ne bone koncentriĝis. Li ja daŭre devis pensi pri la promeso, kiun li faris antaŭ la ekvojaĝo al la stacio kun sia fianĉino. „Ankoraŭ nur unu jaro, poste ne plu estu eksteraj deĵoroj.“

Tio estis la interkonsento. Kaj ŝi eĉ admonis lin, „Vi devas esti singardema, per tiaj kondiĉoj ĉiu rilato devas esti detruita“. Per tio ŝi kompreneble pravis.

Sed hodiaŭ temis pri aliaj aferoj. David devis prezenti sin dum televidprogramo por komuniki kun la „fanatikuloj“ de la Tero. Hodiaŭ aliĝis lernanto el Germanio. Estis la lernanto Anton Sturm, kiu sukcese aliĝis al la televida elsendo pri la kosmostacio. Li postulis la uzon de la lingvo Esperanto. Sur la kosmostacio ekzistis nur unu, kiu regis tiun lingvon, estis David.

„David, estas via vico!“ Denove aperis tiu konata ridaĉo de la kolegoj kaj ili mokis lin: „Ĉi ĉio estas ĉiokaze tempoperdo!“ Tion ĉiuj pensis.

Kiu do povosciis Esperanton? Tio ja estis specialaĵo, certe ankaŭ por la instruisto, kiuj lastan jaron zorgis por la Esperanto-laborgrupo en sia lernejo. Estis li, kiu havis la ideon, proponi sian plej bonan lernanton por la televidprogramo pri la kosmo. Li ankaŭ proponis la uzadon de la internacia lingvo Esperanto.

Venis efektive ĉiam la samaj demandoj: „Kion vi manĝos hodiaŭ?“, „Kiom da horoj vi dormas?“, „Ĉu vi jam trovis eksterterulojn?“ ktp.

Ne estis problemoj kaj David bone respondis. David kaptis la ŝancon por la demando, kial lia interparolanto elektis Esperanton kiel lingvon por komunikado. La demando klarigis ke tiamaniere la amikaj lernantoj en Pollando, kiuj estis ja enplektitaj en la studenta interŝanĝo, povis rekte kompreni la interparoladon.

David mem bone rememoris kiel li komencis atentiĝi pri la internacia lingvo. Tiutempe li estis en la dua semestro kaj tute hazarde vidis afiŝon, kiu prezentiĝis en la universitato kaj invitis al prelego kun sekvanta provleciono. Tiu aranĝo, kvankam nur kun malmultaj partoprenantoj, estis por li tiom konvinka, ke li tuj komencis lerni Esperanton. Jam post kelkaj monatoj li spertis grandajn sukcesojn.

Esperantlingvaj libroj tute ne kaŭzis problemojn. Dum esperantaj kunvenoj li povosciis eĉ sekvi longajn prelegojn. Nur la parolado ankoraŭ ne bone fluis, sed tion kaŭzis manko de ekzercado, ĉar en sia urbo li konis nur malmultajn esperantistojn, kiuj minimume kunvenis unu fojon en monato. David provis partopreni ĉiun kunvenon. Kaj li aktive engaĝiĝis por la disvastigo de tiu lingvo, ĉar speciale la ideo de Esperanto kaptis lin.

La hodiaŭa intervjuo, kiu estis disradiita en la tuta lando, do markis la kulminon de lia „Esperanto-kariero“. Eĉ ne en sonĝo li ne povis imagi ion tian. La tuta elsendo daŭris nur dek minutojn kaj poste ordinara tago revenis, tio signifis nun la rekomencon de la sporta trejnado. Jam hejme sur la Tero David tre intense zorgis pri sia korpo. Li bezonis minimume tri horojn tage, ofte en la libera aero. Kaj ĉi tie sur la stacio la trejnado estis eĉ pli grava, ĉar temis pri la prevento de la minacanta reduktiĝo de la ostoj. Dum tre monotona trejnado troviĝis eĉ la ŝanco pripensi la eksperimenton 28 kaj eventuale trovi la solvon por la tie kuŝanta problemo.

SURVOJE

Ni skribas la jaron 2026.

Ekde la restado en la kosmostacio antaŭ dek jaroj estis la unua fojo ke David denove troviĝis en la spaco. Ĉi-foje li ne estis en primitiva kapsulo. Li sentis sin kvazaŭ en la unua klaso de larĝkorpa aviadilo.

Krom la kabino por artefarita vintra dormo li disponis pri tuta ĉambro.

Tablo, ŝranko, seĝo kaj eĉ komforta fotelo. Ĉio pretis por pli longa restado. Eĉ la gravito tute ĝustis. Ĉu tio ĉi tie nur estis sonĝo?

Ne estis sonĝo. Komence de la jaro estis la unua kontakto.

Kosmoveturilo de la planedo Heredo-156 penetris ĝis la najbareco de la kosmostacio. Okazis la kontakto kun la Tero. Komence ĝi realiĝis nur per radiofonio. La fremduloj agis eksterordinare singardeme kaj okulfrape volis eviti ĉian rektan intertuŝon. Ili venis kun pacemaj celoj. Teknike ili grandskale superis la homojn kaj multaj sur la Tero pledis por pli proksimaj rilatoj. Kompreneble nur, ĉar ili esperis profitojn pro intensa interŝanĝo de scioj. Sed ĉi tiuj klopodoj estis bremsataj.

La fremduloj faris nur unu proponon. Ili pretis, lasi astronaŭton David Foster sur la kosmoveturilon kaj eĉ ofertis por li ekskursan vojaĝon al sia planedo. Kun reflugo la tuta vojaĝo daŭrus ĉirkaŭ unu jaron. Neniu sur la Tero povis imagi kiamaniere ili faris tion, ĉar la planedo Heredo–156 estis pli ol mil lumjaroj for de la Tero.

Esti partoprenanto – ĝuste tion David ĉiam deziris. Li eĉ rajtis ludi specialan rolon. Verdire la tuta homaro sendis lin kiel ambasadoron.

Tiun fojon eĉ ne troviĝis la problemoj kun Ina, ĉar ili intertempe geedziĝis.

„Ĉu vi volas trinki kafon?“, David aŭdis varman voĉon, kiu venis de iu laŭtparolilo. Li malfermis la pordon kaj senvole ektremis, kvankam li ja jam plurfoje renkontis fremdulojn. „Mi estas Hrzovina“, prezentis sin la fremda leŭtenantino kaj klarigis, kiamaniere oni povis uzi la aŭtomaton en angulo de la ĉambro kiel donanton por kafo. Ankaŭ David sin koncize prezentis kaj kaptis la ŝancon por demandoj, ekz. kial ŝi senprobleme uzis Esperanton. Ŝi pretis doni al li kelkajn klarigojn dum kafopaŭzo. Sed ĉar ŝi ne ŝatis kafon, ŝi elektis per la aŭtomato alian (nedifineblan) trinkaĵon, por kiu la aparato evidente bezonis iom da tempo.

Rigardite deflanke ŝi montris iomete da simileco kun B'Elanna Torres, kiu estis figuro el la televida serio Star Trek. Sed ŝi ne posedis hararon sur sia kapo, tie estis nur skvamoj simile al tegoloj, kiuj kuŝis dense al la haŭto kaj malgrandiĝis en la direkto al la frunto.

„Tio estas por vi!”, ŝi diris per sia agrabla voĉo kaj donis al David malgrandan ruĝan poŝtranĉilon, kiu estis fiksita kiel talismano per mallarĝa ĉeno. David dankis kaj bedaŭris la surprizon, ĉar li ne disponis pri rekompenca donaco.

Poste ŝi eksplikis ke estis simpla kaŭzo por la uzo de la lingvo Esperanto: Ne estis la unua fojo, kiam la kolorianoj kaŝe lokis la kosmoveturilon en tera apudeco. Ĉiu misio havis la celon, kolekti informojn kaj eviti ĉian kontakton. La datumojn oni tuj transsendis al ilia planedo. Tie la informoj elvokis eksterordinaran evoluon en la socio. Preskaŭ ĉion, kio estis transsendita de la Tero, oni ensuĉis kun kreskanta intereso. Ĉie oni provis vesti sin same kiel sur la Tero. Sur Heredo-156 evoluiĝis je la unua fojo io kiel moda branĉo. Sed ankaŭ rilate al la aranĝo de la loĝejoj subite nur la teraj modeloj gravis. Ĉiuj amaskomunikiloj simple transprenis la programojn de la Tero.

Kompreneble estis necese adapti ilin al la lingvaj bezonoj sur Heredo-156. Sed per tiuj la baza dilemo ne povis esti solvata. Tio estis ke kaj sur la Tero kaj sur Heredo-156 ekzistis tiel multaj lingvoj. Ĉiuj ĝisnunaj provoj, trovi konsenton pri unu komuna lingvo, ĉiam fiaskis.

La situacio estis pli malbona ol sur la Tero.

Estis klare, ke pro tio oni havis problemojn, elekti la ĝustan lingvon por la sinkronigo de la tre ŝatataj serioj de la teraj televidprogramoj.

Sed tiujn problemojn oni forigis antaŭ ĉirkaŭ dek jaroj. Dum tiu tempo la kosmoveturilo subaŭskultis la elsendon, en kiu David estis intervjuata de la germana lernanto en Esperanto. Ĉi tiu elsendo kaŭzis tujan fundamentan ŝanĝon de la pensmaniero inter ĉiuj respondeculoj sur Heredo-156. Daŭris nur kelkajn jarojn, kaj ĉiuj kolorianoj interkonsentis, ke Esperanto estu ilia komuna helplingvo. Post tre mallonga tempo la gvidantaro de la kosma sekcio ricevis la ordonon, kontraŭ ĉiuj ĝisnunaj kutimoj, inviti la terulon David Foster al Heredo-156 por tie partopreni konferencon.

KOTUTJA

Estis kiel en altranga 'kvinstela hotelo'! Vere, ĉi tie en la gastĉambro oni trovis ĉion, bonan ekipon kaj ankaŭ bonan servadon. Do, David unue povis flegi sian korpon kaj poste ĝui abundan dormon. Kaj li dormis pli longe ol planite. Sen sonĝo, ĝis li subite estis kruele vekita.

Du timige aspektantaj viroj en militaj uniformoj subite staris en la ĉambro kaj perforte tiris lin el la lito. Ili ne parolis Esperanton, iliaj voĉoj estis minacaj kaj bruskaj. „Dra djat zta!“, tion kaj nenion pli komprenis David. Tio signifis „Iru kun ni!“ kaj estis kotutja-lingvo.

Tiu lingvo estis unu de la plej gravaj lingvoj de Heredo-156, ĝi ofte utilis kiel komuna lingvo antaŭ ol la loĝantaro de la planedo interkonsentis la uzon de Esperanto. Kvankam nur ĉirkaŭ 5-10 % de la loĝantaro apartenis al la popolo de kotutjanoj, la lingvo kotutja estis vaste disvastiĝinta.

Preskaŭ la tuta komerco de la planedo realiĝis per tiu lingvo. Krome la kotutjanoj strebis, ke la aliaj popoloj uzu tiun lingvon eble ankaŭ por aliaj kampoj. En la distraj programoj de la amaskomunikiloj jam superregis kotutja. Profesia kariero plej ofte nur eblis, se oni bone regis tiun lingvon. Pro tio la denaskuloj de tiu lingvo profitis de tiu situacio kaj efektive plifortigis la lingvan hegemonion. Eĉ en institucioj de la registaro, en kiuj plej ofte troviĝis dungitoj el diversaj popoloj, por preskaŭ ĉiuj procedoj oni uzis la kotutjan lingvon.

En la paso de la jaroj tiu lingva hegemonio kaŭzis indignon kaj pli grandan reziston el la aliaj popolaj grupoj, kiuj ofte havis pli da parolantoj ol la kotutjanoj. Pro tio oni nun povis bone kompreni, ke la loĝantaro de Heredo-156 finfine tiel rapide interkonsentis la uzon de Esperanto. Kompreneble la kotutjanoj ne tre bone ŝatis tiun interkonsenton. Kaj tio evidente estis la kaŭzo, kial oni perforte tiris lin el la lito.

Oni permesis ke li nur surmetis sian surtuton kaj tiam oni metis lin en veturilon. Li rajtis sidi inter la du gardistoj. Veturigiston oni ne bezonis, la maŝino tuj startis kaj rapidegis kvazaŭ gvidata de fantomo al la antaŭe programita celo.

PRIDEMANDADO

La ĉambro por la pridemandado, en kiun oni tiris lin, havis la saman aspekton kiel oni konis ĝin ankaŭ sur la Tero. La antaŭa ĉambro en la kvinstela hotelo kompreneble pli plaĉis al David kaj tial li ne montris kunlaboreman mienon al la gardistoj.

Du aliaj viroj en militaj uniformoj, evidente ankaŭ kotutjanoj, kunvenis kaj komencis la demandadon, ĉi-foje en Esperanto. David bone rimarkis, ke nun oni volis prezenti sin tre ĝentilaj kaj komplezemaj.

Dum la pridemandado temis pri la rolo de David en la planita konferenco, al kiu li estis invitita. „La enkonduko de Esperanto sur Heredo-156 estas nur provizora prova aranĝo“, klarigis la ĉefa parolanto kaj aldonis, „Dum la konferenco ĉiuj aŭtoritataj grupoj pledu por siaj starpunktoj. Nur poste, post kroma interkonsiliĝo oni povus en fora estonteco pensi al definitiva decido.“ Tiam li menciis ke oni jam anticipe interparoladis pri la certeco, ke Esperanto en estonteco verŝajne nur ludos marĝenan rolon. Por tio la subtenantoj de la kotutja lingvo evidente pagis grandegajn monsumojn. Kaj li daŭrigis: „Ĉar estas nun tre verŝajne ke venos restaŭrado de la lingvo kotutja, estus oportune ankaŭ por vi, la reprezentanto de la Tero, ke vi ĝustatempe elektus la ĝustan flankon. Tia rekomendinda kunlaboro krome havus eksterordinaran pozitivan efikon por la celata kooperado kun la Tero. Ankaŭ vi mem povus ekspekti personajn avantaĝojn!“.

„Tio sonas kiel flato kaj bato“, pensis David. Se li ne volis kunlabori, tiam eĉ la reveturado estus en danĝero. David petis doni al li tempon por pripensado kaj demandis, kion oni atendis de li dum la planita konferenco. „Tio estas tute simpla afero, vi nur devus raporti konforme al la vero pri la situacio rilate al Esperanto sur la Tero. Jes, vi eĉ ne malkaŝu vian pozitivan sintenon al Esperanto, ekzemple ke vi tre rapide lernis ĝin. Sed ĉiukaze vi devus kritike ellabori la jenajn punktojn:

  1. Sur la Tero verdire neniu parolas Esperanton. Troviĝas nur kelkaj fanatikuloj.
  2. Esperanto estas morta lingvo, ne ekzistas denaskaj parolantoj.
  3. Esperanto estas artefarita lingvo kaj artefaritaj lingvoj ne vivas.
  4. Esperanto ne konas kulturon, neniujn kantojn, neniujn ŝercojn.
  5. Esperanto aparte de kelkaj esceptoj havas neniun literaturon.“

Ĉi tio ne estis novaĵoj por David kaj li nur povis ĝentile peti por kroma tempon por pripensado.

Tiuj argumentoj estis ankoraŭ ĉiam prezentataj de influhavaj homoj kontraŭ Esperanto. La esperantistoj ofte kiel idealistoj restis sen ŝancoj kaj apenaŭ ne povis efektive sin defendi kontraŭ la malveraj informoj. Se David vere ripetus tiujn argumentojn dum la venonta konferenco, li perfidus sian tutan ĝisnunan karieron en Esperanto.

Sed, ŝajne ne ekzistis nun eliro. David rememoris ke la vorto „Esperanto“ estas okupita per „espero“. Tio kompreneble ankaŭ estis sia baza sinteno, kvankam li en tiu momento vere ne sciis, kiel la afero evoluiĝus.

La gardistoj gvidis lin poste al apuda ĉambro, kiu ne kongruis al liaj spertoj en „luksaj hoteloj“ sed tamen ĉiokaze ofertis spacon kaj oportunon por pripensado kaj, al tio eĉ ĝentile atentigis unu de la gardistoj en uniformo, ekzistis aŭtomato por manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.

SAVO

La manĝaĵo ne bongustis, eĉ la kafo nur estis malhela bruna saŭco.

David glutis glason da akvo kaj poste senforte falis sur la kuŝejon. Ĉio turniĝis en lia kapo. Li estis ja tute izolita. Li nur kun sia surtuto estis fortirita de la bela 'hotelo', sen komunikilo. Lin iom post iom kaptis vertiĝo. Tute elĉerpite li provis iomete ekdormi, dum tio li ĉiam denove turniĝis de unu flanko al la alia. Nur por mallongaj fazoj li trovis etan malstreĉiĝon.

Kio okazus, se li konfirmus ekzemple punkton 1? Esperanton verdire estis parolata de malmultaj homoj sur la Tero. Sed la aserto „Sur la Tero verdire neniu parolas Esperanton“ kompreneble ne ĝustis. Ĉie sur la Tero troviĝis esperantistoj kaj tiuj ofte estis ligitaj kun tre multaj aliaj.

Kaj punkto 2. Tio vere malveris, aserti ke ne ekzistis denaske parolantaj esperantistoj. Estis klare ke temas nur pri malgranda nombro, sed certe kelkcent aŭ eĉ mil kaj ĉiam pli da paroj konatiĝis dum Esperanto-aranĝoj.

Punkto 3 taksis Esperanton artefarita lingvo. Sed, kio efektive estas „artefarita“ en Esperanto?

La vortoj ne povis esti artefaritaj, ili ja venis el naturaj lingvoj. Kaj la finaĵoj, kiuj necesis por la gramatiko, ĉu tiuj ne estis artefaritaj? Tio kompreneble parte veris, sed multaj gramatikaj elementoj de Esperanto ankaŭ troviĝis en aliaj lingvoj.

Kvare. La argumento, ke Esperanto ne konis kulturon, neniujn kantojn, neniujn ŝercojn, malveris sen limigo. Ĝi efektive nur povis veni de iu, kiu ne konis Esperanton.

Kvine. Tio ankaŭ validis por la aserto, ke ne ekzistis literaturo.

Verŝajne jam la malmultaj jaroj post enkonduko de Esperanto sur Heredo-156 kondukis al adekvata „eksplodo“ de la nombro da nove aperintaj libroj.

Do, por David ne estis solvo. Li ŝanceliĝe iris al la kafo-aŭtomato.

Eventuale lia sangocirkulado ne bone funkciis, aŭ pro la mensa streso, li eĉ devis apogi sin ĉe angulo kaj kun ŝancelaj movoj li provis fari la ĝustajn klakojn sur la klavaro. Lia talismano, la ruĝa poŝtranĉilo, kiun li ricevis de Hrzovina, svingis dum tio tien kaj reen kaj gratetis la klavaron kaj ankaŭ iomete la ekranon de la aŭtomato.

En tiu momento la tranĉilo komencis trembrili. Estis malforta, pala lumo kaj tuj poste David sur la ekrano ekvidis la vorton „Hrzovina“ skribita en grandaj simboloj. Nun li klare komprenis ke en la eta donaco estis sekreta komunikilo, kiu do ebligis la savon.

KONFERENCO

David jam antaŭĝojis la veturon de la kosmodromo de Heredo-156 al la 2000 km fora konferencloko. „La ideo por konstrui tiun rapidan trafikvojon inter la kosmodromo kaj la plejparte plurajn kilometrojn foraj urboj ni havas de vi!“ klarigis la akompananto de David. Kaj li fiere aldonis, „Preskaŭ ĉio, kion oni ĉi tie konstruis, venis el foraj mondoj. Ni nur miras ke tie la progresajn ideojn oni ofte ĝis hodiaŭ ne realiĝis.“ Vere, David troviĝis en tre moderna civilizacio. Post apenaŭ unu horo li elvagoniĝis el la hipervoja tubo kaj atingis la foran konferenclokon.

En la konferenc-salono David ricevis honoran lokon antaŭe apud la katedro. De ĉi tie li povis bone rigardadi la konferencanojn. Oni trovis multegajn diversajn haŭtkolorojn. David nun komprenis, kial la loĝantoj de Heredo-156 nomiĝis 'kolorianoj'.

Tiam subite silentiĝis. Impona persono kun longa malhelblua mantelo venis al la katedro kaj komencis paroli en la lingvo Esperanto. David ne povis eltrovi ke iu partoprenanto uzis kapaŭdilojn. Singardeme li ŝovis slipon kun demando al sia akompananto. Sed tiu respondis nur, „Ili ĉiu komprenas Esperanton.“ Haste li faris notaĵojn, ĉar antaŭ la aranĝo oni ja indikis, ke la kunveno volis ankaŭ de li aŭdi kelkajn frazojn. Neimagebla! Kelkaj mil lumjaroj for de la Tero li sidas en kunveno sur fremda planedo kaj komprenis ĉion!

Dum la konferenco unue temis pri la teknika evoluo. Vere, ĉi tie sur Heredo-156 tiu temo ludis la plej grandan rolon. Sed poste temis pri David. Ĉiuj okuloj estis direktitaj al li. La parolanto rakontis pri la elsendo, dum tiu antaŭ dek jaroj lernanto estis intervjuata en Esperanto. Tiu okazaĵo finfine kaŭzis, ke nun ĉiuj kolorianoj komprenas tiun lingvon.

Kion al tio David devis respondi? Unue li ĝentile dankis por la afabla akcepto kaj esprimis sian plej grandan respekton rilate al la scipovoj de la koloriana civilizacio. Dum tio li speciale emfazis, ke la diversaj popoloj sur Heredo-156 vivas en socio, en kiu regas paco kaj demokratio. Ĝuste pro tio li pledis por nepre necesa plivastigo de la kontaktoj inter Heredo-156 kaj la Tero. Kaj ne nur estu interŝanĝo de teknikaj scioj. Natursciencaj konoj vere gravis, sed ekzistis ankaŭ aliaj kampoj, kiuj estis taŭgaj por interŝanĝo. Per la invito, ke delegacio de Heredo-156 estas invitata por viziti la Teron (la permeson li jam antaŭen ricevis de la plej alta oficiala respondeculo de la Tero), li finis siajn klarigojn kaj rikoltis grandiozan aplaŭdon.

LIBERTEMPO

Unu semajno, ne pli. Tiu tempo restis por David antaŭ la revojaĝo.

Ekde la atako de la kotutjanoj ĉiuj paŝoj de David estis sekvataj de sekureca servo. Tio havas la kromefikon, ke li ĉiam povis disponi pri fakkona „ĉiĉerono“.

La konversacio senprobleme okazis en Esperanto. Unue oni proponis viziti la grandan eksponejon en la ĉefurbo. La rapida buso bezonis nur 15 minutojn, sed oni apenaŭ vidis ion de la urbo, ĉar ĝi estis grandparte konstruita subgrunde. Per vastaj liftoj oni atingis la etaĝojn, kiuj etendiĝis pli ol cent metrojn sub la surfaco. Ĉie oni vidis ŝildojn kun informoj en Esperanto, en kotutja kaj wirna, kiu estis ĉi tie la regione uzata lingvo. Horizontale troviĝis apud la urbfervoja sistemo longegaj rultrotuaroj, kiuj prezentis periferie multajn sidlokojn.

Sed David ankoraŭ ne bone enkapigis la kompleksecon de la instalaĵo, li simple ekiris je la unua okazo kaj atingis koridoron kiu aspektis kiel butikcentro sur la Tero. Ĉi tie ĉiuj informoj, kiujn li povis deĉifri, estis en wirna. Do, ŝajne estis strateto speciale por la loĝantaro el la regiono. Unu pasanto demandis ion de liaj akompanantoj, unue en wirna, sed li tuj rimarkis ke tiu evidente ne estis el la regiono. Tial li subite elektis la lingvon Esperanto. Pro tio David povis kompreni, kiel la vojo al la granda eksponejo estis denove klarigata.

Poste ili atingis impresan halon. Oni sin sentis kiel en grandega stalaktita kaverno, ĉar ĉie troviĝis stalaktitoj kaj stalagmitoj. La lumiga instalaĵo kaŭzis magian impreson. Oni ne povis eltrovi lampojn. Apud la centra vojo por vizitantoj, kiuj serpentumis tra la halo, staris larĝaj vitrinoj kun eksponaĵoj pri la historio de Heredo-156. Ĉie oni trovis lokon por ripozado kaj gustumado de diversaj manĝaĵoj, kiuj efektive ofte ne estis allogaj por David. Krome prezentiĝis multaj distriĝoj per la starigitaj etaj estradoj, sur kiuj ĉiam estis sufiĉaj atrakcioj. La aktoroj ĉi tie uzis ĉiujn eblajn lingvojn.

En apuda parto de la halo troviĝis parko, kiu estis farita kiel praarbaro.

Ankaŭ la brueto el la fono estis adaptita al tia ĉirkaŭaĵo. La bordoj estis apartigitaj de la vojo per diafanaj, nevideblaj muroj kaj de tempo al tempo pretersaltis strangaj, lertmovaj bestoj. La akompanantoj menciis, ke tiu estas speco de zoo, en kiu oni povas rigardi tre rarajn kreitaĵojn de la apuda planedo. Kromajn informojn oni ricevis per holograma pezentado.

La ekskursa tago rapide forflugis. La lastan tagon antaŭ la revojaĝo estis rezervita por kunveno, speciale por David. Tiam oni havus la eblon por ampleksa babilado kaj okaze de la eksterordinara tago estus ankaŭ abunda bankedo. La akompanantoj antaŭzorgante indikis, ke David je la lasta vespero antaŭ tiu aranĝo eble ne manĝu ion. Ĉar, speciale dum bankedoj, kiam ankaŭ venas oficialaj reprezentantoj de la registaro, estas ĝentila kutimo neniam rifuzi ofertitajn manĝaĵojn.

ADIAŬO

Por „dece“ aspekti dum la venonta kunveno, David ricevis specialan surtuton. Tiun li devis surmeti, vole aŭ nevole. Almenaŭ ĝi estis komforta kaj farita el materialo, kiu optimume zorgis por adaptiĝo al la korpa temperaturo. En la salono, kie okazis la kunveno, jam kelkaj eminentuloj ĉeestis. Du oficialaj reprezentantoj de la registaro, pluraj sciencistoj, dek du parlamentanoj de la diversaj popolaj grupoj kaj krom la komandanto de la kosmoveturilo, kiu devis transporti Davidon reen al la Tero, ankaŭ Hrzovina ĉeestis.

Post konciza bonvenigo ĉe la eniro ĉiuj prenis lokon je granda tablo.

La unua reprezentanto de la registaro ekstaris kaj faris etan paroladon.

Per tio li unue turnis sin al David kaj petis pardonon por la forkonduko de la radikalaj kotutjanoj. „Tiuj feliĉe malmultas, sed ili bedaŭrinde ĉiam ankoraŭ havas grandan influon“, li aldonis kaj daŭriĝis „Certe baldaŭ tiu influo malkreskos, ĉar ankaŭ ili devas rimarki la avantaĝojn kiuj ĉie montriĝas post la enkonduko de Esperanto.“ Ĉiuj levis la glasojn kaj komenciĝis la bufedo.

La manĝaĵoj estis por David neatendite ne tiel malbonaj. Feliĉe li trovis sur la pladoj ĉie tre etajn porciojn, do „iometojn“, kiuj oni sendanĝere povis gustumi. Poste la aranĝo grandskale pasis laŭ venonta skemo: La ĉeestantaj reprezentantoj unu post la alia ekstaris kaj esprimis sian grandan kontenton pri iu nova teknika sukceso.

Kelkfoje oni ankaŭ direktis demandon al David pri la teknika kontribuo, kiu povus veni de la Tero. Tre rapide evidentiĝis, ke sur tiu kampo Heredo-156 jam atingis progresintan nivelon, kiu verŝajne ne plu estus atingebla de la Tero. Dum la ceteraj paroladoj David ricevis la impreson ke la parolantoj tro fanfaronis kaj pro tio li sentis pretecon, mem aktive interveni:

Li diris: „Ĉe ni, sur la Tero, kelkfoje longe daŭras ĝis io povas venki.

Tio ne nur validas por teknikaj ennovaĵoj. Tiamaniere, ekz., ni bezonis pli ol mil jarojn ĝis demokratio estis instalita kiel ŝtatformo preskaŭ ĉie. Bedaŭrinde ĉiam okazas malsukcesoj kaj oni bezonas multe da laboro por konvinki la homojn ke indas sekurigi la nunan nivelon de la evoluo. Rilate al la sekurigo de nia ekzisto sur nia planedo ni havas konsiderindajn deficitojn. Estas granda danĝero pro la ekologiaj problemoj. Krome la teknika progreso ne havas pozitivajn efikojn por ĉiuj loĝantoj. Dum la lasta tempo okazis minacaj sociaj tensioj. Sur tiu kampo la Tero vere bezonas pli da subteno, helpo por teknika evoluo estas nuntempe efektive duaranga.“

En la rondo disvastiĝis komuna pripensado. Ĉie oni murmuris kaj flustris kun la alia kaj daŭris kelkajn minutojn ĝis iu komencis paroli kaj respondis la klarigojn de David. Evidentiĝis ke ankaŭ Heredo-156 havis grandajn ekologiajn problemojn. Nur la fakto ke la plimulto de la urboj estis konstruita subgrunde, ja estas en konekso kun la klimata situacio. Tiu fatala situacio estis ankaŭ laŭ opinio de plej multaj kolorianoj memfarita.

Sed estis granda feliĉo ke sur Heredo-156 preskaŭ ne plu troviĝis kvereloj inter la popolaj grupoj pro la diversaj lingvoj. Pro tio Heredo-156 devis danki la Teron. La direkto de la diskutado nun celis al la ĝusta temo, kiel David ja intencis. Ĉiam pli elŝprucis rimarkoj, kiuj menciis la avantaĝojn kiuj sekvis post la instalo de Esperanto.

Eĉ reprezentanto de la kotutjanoj koncedis, ke la enkonduko de Esperanto havis pozitivajn efikojn al la tuta komunikado de la planedo. La antaŭaj timoj, ke nun la aliaj popolaj grupoj ne plu lernus la kotutjan lingvon, oni ne povis konfirmi. Post la enkonduko de Esperanto venis giganta kresko en la apero de publikaĵoj sur ĉiaj eblaj kampoj.

Alia parolanto emfazis, ke la tutplaneda registaro kaj la parlamentoj longtempe povas ŝpari grandajn financajn rimedojn, ĉar ne plu, kiel antaŭe kutime, ĉiuj dokumentoj, ĉiuj paroloj de Heredo-156, devas esti tradukitaj en ĉiajn eblajn lingvojn. La unua timo, ke pro tio sekvus granda senlaboreco de la tradukistoj, ne estis necesa. Ĉiuj tradukistoj nun havis sufiĉan laboron por traduki la ekzistantan materialon en Esperanton. Oni kalkulis, ke efektive nur en la sekvantaj generacioj komencos malkresko de la bezonoj por tradukistoj.

Reprezentanto de la eduka instanco indikis, ke la gelernantoj bezonas nur eron da tempo kompare al la kutima instruado de fremdaj lingvoj.

Tial nun eblis ke ili koncentriĝis pli forte pri natursciencaj fakoj.

Politikisto el la regiono tre ĝojis pro la nova, preskaŭ familia etoso, kiu regis dum la kunsidoj kaj konferencoj. Ĉie tie ne plu gravis la „lingva origino“. Ĉiuj povis nun komunikiĝi sur la sama lingva nivelo.

Pro tio ankaŭ la ŝancoj rilate al la kariero nun ne plu dependis de la kompetenteco rilate al iu fremda lingvo. Plej multe sufiĉis kvalifikado por Esperanto.

Fine de la aranĝo David denove dankis kaj ripetis sian pledon por la daŭrigo kaj la plia konstruado de la rilatoj inter la Tero kaj Herodo-156. Li nun ankaŭ sciis, ke sur lia hejma planedo Esperanto baldaŭ ne plu estos minoritata lingvo.

HEJME

Tuj post sia revojaĝo de Heredo-156 David estis la „stelo“ en la amaskomunikiloj. Li apenaŭ povis sin defendi kontraŭ tio, ke ĉiaj eblaj sendostacioj kaj gazetoj volis ekskluzive raporti pri lia rakonto.

Feliĉe estis, ke oni permesis al li libertempon por kelkaj semajnoj, sed li ne povis pensi pri ripozo.

Lastfoje, kiam antaŭ ĉirkaŭ du jaroj li forlasis la kosmoveturilon de la kolorianoj, preskaŭ neniu rimarkis tion. Tiam la aferon oni eĉ ne publikigis. Nur kelkaj kunlaborantoj de la NASA estis informitaj. La kontaktoj kun la eksterteruloj oni unue traktis tre sekrete. Ĉi tiun fojon ĉio estis alia. La du akompanantoj de Heredo-156 estis komence bonvenigataj de la prezidento sur la Kennedy Space Center en sekura ĉirkaŭaĵo. Nur malmultaj reporteroj rajtis fari fotojn kaj disponigi ilin al la sendostacioj. La novaĵo efikis kiel „bombo“. Oni raportis ke la vizitantoj planis resti por ĉirkaŭ du monatoj sur la Tero. Dum tiu tempo oni intencis fari kromajn intervjuojn kun David.

Oni do povis supozi, ke la unua publika apero de eksterteruloj devas gvidi al tumultoj. Nur uzante ĉiun forton de la sekureca servo oni sukcesis garantii sufiĉan distancon al la multaj reporteroj kaj scivolemuloj. David staris apud la du vizitantoj de Heredo-156 kaj tradukis la demandojn. Li komence konigis Hrzovinan, kiun li ja memoris de la unua vojaĝo al Heredo-156. Ŝia vira akompananto,

Kapitano Spa-Kero, provokis atenton speciale pro sia enorma staturo.

Ambaŭ eksterteruloj havis tute homsimilan aspekton. Iomete strange efikis la esprimplenaj strukturoj sur la fruntoj kaj la formitaĵoj kiuj anstataŭis la hararon kaj similis al skvamoj.

Tiam ekkomencis la demandoj: „Kie estas via kosmoveturilo?“, „Kiom granda ĝi estas?“, „Kiujn armilojn vi havas?“, „Kiom granda estas via personaro?“, „Kion vi planas ĉi tie, ĉe ni?“, kaj tiel seninterrompe daŭriĝis la demandado. David forviŝis la gutojn de ŝvito de sia frunto kaj petis post unu horo por eta interrompo, ĉe tio li atentigis pri la informadaj kampanjoj de la registaro, kiuj estis ofertataj per ĉiuj amaskomunikiloj samtempe.

La kosmoveturilo de la vizitantoj nur estis relative malgranda. Ne estis informoj pri la armado. Sed sole la fakto, ke kosmoveturilo eblis majstri la distancon de Heredo-156 al la Tero dum ĉirkaŭ nur unu jaro, kaŭzis grandan respekton ĉe ĉiuj homoj, speciale ĉe la kunlaborantoj de la NASA. Ĉi tie estis vizitantoj, kiuj pro sia teknika progreso certe kapablis kunporti efikajn armilojn, eĉ en malgrandaj veturiloj. Sed feliĉe la vizitantoj ja ne venis kun malpacaj intencoj. Kapitano Spa-Kero emfazis je la fino de la demandado, ke estas li, kiu havis la komision, intertrakti kun la Tero pri la estontaj rilatoj. Li esperis ke pozitiva evoluo kompreneble estu en la intereso de ambaŭ flankoj.

David antaŭĝojis bone gajnitan laborfinon, sed venis ankoraŭ unu demando el la publiko. Li vere miris ke ĝis nun neniu faris tiun demandon. „Kiun lingvon vi uzas? Onidire ĝi devenas de la Tero!“ Ĉu vere neniu rimarkis ke David la tutan tempon uzis Esperanton por la komunikado kun la fremduloj?

Nun David denove devis klarigi, ke Esperanto jam ekde la jaro 1887 troviĝas sur la Tero. Oni provis enkonduki ĝin kiel internacia helplingvo. Esperanto estas nuntempe parolata de nur malmultaj homoj kiuj vivas disaj sur la tuta Tero, sed bone interligitaj. Kontraŭe la loĝantaro de Heredo-156, kiu intertempe ricevis la informon pri Esperanto, tre rapide interkonsentis pri la komuna uzado de tiu helplingvo.

LINGVO POR LA KOSMO

„La eksterteruloj parolas lingvon de la Tero!“, tio estis la sekvantan tagon la diklitere presita linio. Ĉie en la lando oni tute subite serĉis esperantistojn. Ĉiu gazeto, ĉiu sendostacio provis starigi la ĝustan eksperton antaŭ la kameraon. La ideo de Esperanto, kiu ĝis nun plej ofte nur kaŝe ekzistis, diskoniĝis fulmrapide.

Ankaŭ reprezentantoj de la ekonomio kaj la sciencistoj nun multe okupiĝis pri Esperanto ĉar oni kompreneble spekulis pro la novaj grandaj ŝancoj. Per tio sur la Tero oni tute ne konsideris, ke la nekredebla distanco de pli ol mil lumjaroj estos por longa tempo nevenkebla. Ankaŭ por Heredo-156 tiu distanco estis granda obstaklo.

Estis vere, ke ili posedis la teknologion por superrapida transporto, sed tio eblis nur por tre malgrandaj kosmoveturiloj. Krom tio oni bezonis gigantan energion. Tio signifis ke dum longa tempo oni nur povis celi al la interŝanĝo de scioj. Por tio oni ne bezonis multe da homoj.

Malgraŭ tio la homoj ne lasis sin fortimigi lerni Esperanton kiel eble plej rapide. Ĉiuj instruistoj por Esperanto estis troŝarĝitaj. Antaŭ la „bruo“ Esperanto-kursoj estis senkostaj, sed nun oni povis gajni multe da mono per Esperanto. En lernejoj kaj infanĝardenoj la gepatroj postulis, ke iliaj infanoj eble tre frue komencu dulingvan edukadon (krom la gepatra lingvo nun kompreneble kun Esperanto). Apenaŭ eblis kontentigi la bezonon. Multaj instruistoj, ankaŭ tiuj, kiuj normale ne instruis fremdajn lingvojn, komencis per memlernado. Tiam, jam post nur kelkaj instruhoroj, ili kapablis zorgi pri komencantaj kursoj.

Sufiĉis malgranda antaŭeco de kelkaj lecionoj.

DISVOLVIĜO

Ĝis la reflugo la fremduloj havis ankoraŭ tempon por viziti la aliajn kontinentojn. Ĉie estis elkora akcepto. Sed oni ne povis kaŝi, ke ne ĉie regis paco kaj unueco inter la popoloj. Oni klare rimarkis, ke ĉiu lando provis atingi profitojn je la kostoj de la najbaroj. Pro tiuj kondiĉoj la esperoj, kiuj unue kreskiĝis apud la tablo de la interparoloj, devis esti moderigitaj. La tutplaneda registaro de Heredo-156 aperigis la klaran devizon, ke nur kun tuttera organizaĵo oni povus komenci fruktodonan intertraktadon. Kompreneble ke tiu instanco devus disponi pri veraj kompetentecoj. Sed, ĉar tio nuntempe ne estis realigebla, restis nur diplomatia konvencio, ke ĉiuj flankoj plue interesiĝas pri la disvolviĝo de la kontaktoj. La kaŭzo por la reteno de la fremduloj kuŝis en la pasinteco, kiam oni ofte spertis militajn disputojn, speciale rilate al aliaj kulturoj, kie regis konfliktoj kaj malharmonio.

La ekveturo ĉi-foje devis esti sur la rusa kosmodromo Vostoĉny. Tien la du deligitojn oni transportis. Lanĉoveturilo de la kolorianoj portis ilin al la kosmoveturilo, kiu ĉiam ankoraŭ estis kaŝata per kamufladteknologio. Sur la rusa kosmodromo David ankoraŭ ricevis la eblecon por adiaŭi la du kolorianojn. Tre elkore li brakumis Hrzovinan. Ĉi-foje David ĝustatempe havigis etan adiaŭan donacon por ŝi. Tio estis poŝ-kompaso, nur memoraĵo. Sur Heredo-156 ne estis magnetkampo. Oni povis uzi ĝin simple kiel ornamaĵon. Sed ĝi enhavis enmuntitan memorilon por datumoj. David anticipe tie rapide kolektis ĉiujn disponeblajn tekstojn de la Esperanto-literaturo.

EKIRO

La du vizitantoj de la malproksima planedo postlasis siajn spurojn en ĉiuj anguloj de la Tero, kvankam ili dum mallonga tempo nur povis viziti malmultajn grandurbojn. La industrio por infanludiloj travivis altan konjunkturon kaj senlace produktis novajn plenfantazie faritajn kosmoveturilojn por ludo. Ne gravis, ke neniu sciis ion pri la vera aspekto de la veturiloj. Pupoj, maskoj, vestaro, ludoj kaj eĉ ĉirkaŭpakaĵo por vivrimedoj estis kreitaj konsidere al la temo spacveturado. Ĉiam denove oni inventis novajn komputilajn ludojn konvenaj por tiu temo. La lokoj, kiuj estis vizitataj de la du deligitoj de Heredo-156 estis nun popularaj turismaj atrakcioj, kvankam oni tie apenaŭ ne trovis tiurilatajn vidindaĵojn.

Krome oni povus pensi, ke la loĝantaroj de ĉiuj landoj volis prepari sin por la venonta vizito de la eksterteruloj. La lingvo Esperanto nun altiris multajn homojn. Nek la registaro nek la ekonomio stiris tiun evoluon. Kontraŭe, ekzistis potencaj konzernoj, kiuj elspezis grandajn monsumojn por malhelpi la disvastiĝon de Esperanto. Ankaŭ registaroj de landoj, kie la lingvo en la pasinteco atingis hegemonian pozicion, kontraŭstaris Esperanton.

Ankaŭ en Elmsburg, malgranda urbo en norda Germanio, oni rimarkis la efikojn de tiu temo. Elmsburg estis la hejmurbo de Anton Sturm, kiu antaŭ pli ol dek jaroj kiel lernanto kontaktis la astronaŭton David Foster. Tiu agado ja estis la ĝermo de la afero. Anton intertempe preskaŭ estis fininta siajn studojn en kemio. En sia libertempo li engaĝiĝis en studenta grupo, kiu fondis novan partion. Post la tiama televida intervjuo en Esperanto lia nomo estis tre konata ne nur en la urbo Elmsburg, sed en tuta Germanio. Tial Anton ne povis rifuzi la postulojn de la studenta grupo, kandidatiĝi por la nova partio.

„Estonteco Eŭropo“, tiu estis la nomo de la nova partio. Kaj Anton Sturm estis la pinta kandidato. La fondintoj de la nova partio formulis la jenajn celojn:

  • Revivigo de la klopodoj unuigi Eŭropon
  • Inkluzivo ankaŭ de Britio kaj Ruslando
  • Profunda kooperado kun Nordameriko
  • Disvolviĝo kaj prosperigo de la rilatoj kun la mediteranea regiono
  • Utiligo de Esperanto kiel internacia helplingvo.

Tiu fondiĝo de la nova partio estis reakcio al la nova evoluo. La ŝancoj esti elektita, estis bonaj, ĉar intertempe ĉiu civitano vidis klare ke la klopodoj por fortigi nacian ŝtaton gvidis al malĝusta direkto.

Longtempe oni devis fortigi la Unuiĝintajn Naciojn. Sed, se oni tie volis prezenti sin per aŭdebla voĉo, tiam oni antaŭen devas zorgi pri unueco en Eŭropo. Montriĝis kiel natura afero, ankaŭ inkluzivi Ruslandon. Sed la diskutado je tiu punkto preskaŭ kaŭzis skismon por la nove fondita partio, ĉar multaj membroj oponis. Feliĉe, ke finfine venkis la „racio“. La iniciatoroj sukcesis konvinki la aliajn, ke tia politiko neniam estu direktita kontraŭ Nordameriko.

En Nordameriko intertempe la loĝantaro klare decidis, ke Esperanto povas esti komune enkondukita. Krome tiaj politikistoj ricevis egan subtenon, kiuj pledis por pli forta kunlaborado kun Sudameriko. Per tio oni esperis havi pli grandan influon en venonta UN.

Do, estis mirinde, kiel la ĝis nunaj maloftaj kontaktoj kun ekstertera civilizacio povis movigi la homojn sur la Tero al kreskanta politika kunlaboro.

ANALIZO

Dum la kontaktoj kun la reprezentantoj de la diversaj ŝtatoj, oni interŝanĝis grandegajn datumbazojn kun multaj informoj. Jam dum la reflugo la kolorianoj sendis ilin al la centro. Centoj da sciencistoj sur Heredo-156 estis ordonitaj, analizi ĉiujn tekstojn atente. Jam baldaŭ post la alveno de la kosmoveturilo kolektiĝis politikistoj kaj sciencistoj en ĉefkomandejo por akcepti la raportojn de komandantino Hrzovina kaj kapitano Spa-Kero.

Kapitano Spa-Kero komencis per priskribo de la urboj, kiujn li vizitis sur la Tero. Por li estis tre imprese, ke la homoj plej multe loĝis surtere kaj ke en la urboj troviĝis vaste verda vegetaĵaro.

Komandantino Hrzovina raportis ĉefe pri la kultura vivo sur la Tero, pri la artaj muzeoj, la teatroj, la operejoj. Montriĝis fine, ke vere tiu kampo por Heredo-156 estis speciale interesa. Pro la enorma distanco al la Tero oni ja ne povis alstrebi komercon bazita sur krudmaterialoj aŭ teknikaj aparatoj. Nur interŝanĝo de informoj, do de scioj, povis doni la bazon por la rilatoj inter Heredo-156 kaj la Tero. Sur la Tero oni esperis ricevi la ŝancon iom post iom profiti de la teknika antaŭeco de Heredo-156.

La kolorianoj diskutis la problemojn, kiuj povis aperi se oni transdonus teknikajn sukcesojn al la teruloj. Oni ĝis nun ne plu konis ilin, tial ne eblis pruntedoni al ili tro grandan konfidon. Krome mankis en la aktuala situacio iu instanco, kiu estus la ĝusta alparolanto, kompetenta por la tuta tera loĝantaro. Oni ankaŭ timis, ke la diversaj ŝtatoj kaj blokoj povus utiligi la novajn teknologiojn por militoj inter la teraj landoj. Oni fiksis provizore, singardeme subteni la plian alproksimiĝon al la teruloj, nur iom post iom per unuopaj projektoj.

La venonta vizito estos post dek jaroj kaj tial estos sufiĉa tempo por informi la kolorianojn de la Tero pri la novaj informoj.

POEZIO

La loĝantoj de Heredo-156 avide ensorbis ĉiujn informojn de la Tero, kiuj atingis ilin. Ĉiu provis trakti almenaŭ plenmanon el la granda literatura kolektaĵo. Speciale la poemoj en Esperanto instigis multajn kolorianojn lerni ilin por posta prezentado antaŭ granda publiko.

Aliaj grupoj provis produkti proprajn poemojn kun tre magraj rezultoj.

Kolorianoj nur malofte havas talenton por tiaj kreemaj aktivecoj. Sed ĉar ja nur temis pri hobia okupiĝo ne tre gravis la kvalito. Sur Heredo-156 la loĝantaro ĝenerale ĝuis grandan prosperon, tute ne troviĝis senlaboreco. Neniu bezonis labori pli ol kvin horojn tage. Ankaŭ la labortempo por la tuta vivo estis relative mallonga, tial oni ĉiam pli demandis pri libertempaj ofertoj. Sekve ankaŭ la eduka sistemo nun ekakceptis literaturon kaj lirikon en Esperanto por la instruplano.

Por la fora estonteco kelkaj de ili jam sonĝis, ke ili povus aperigi proprajn lirikajn verkojn, kiuj eventuale eĉ sur la Tero estus legataj.

Ĝis la atingo de tiaj celoj oni bezonis kompreneble ankoraŭ tre longan vojon.

UNUECO

Jes, tio funkcias! Preskaŭ neniu estus povinta imagi tion, ke la ŝtatoj de la Tero atingis konsentiĝon pri Unuiĝintaj Nacioj kun veraj kompetentecoj. Oni ne kreis tutmondan registaron, sed almenaŭ komision, al kiu oni povis transpreni la kompetentecojn por intertraktado kun la eksterteruloj. Ankaŭ realiĝis interkonsento rilate al la helplingvo Esperanto. En multnombraj laborgrupoj, simile kiel sur Heredo-156, oni haste komencis la preparadojn por la venontaj intertraktadoj. La teknika nivelo de la spacveturado ĉiam ankoraŭ estis tre malalta kompare kun tiu de Heredo-156. Tial oni subtenis ĉiajn eblajn klopodojn por ŝanĝi la situacion. Pro la gigantaj financaj bezonoj oni plifortigis internacian kunlaboron.

Ankaŭ la jam ekzistantaj planoj por pilotita kosmoŝipo al la planedo Marso estis energie plialtigitaj. Ti ĉiuj klopodoj nur eblis, ĉar troviĝis grandskala subteno de la tuta loĝantaro en ĉiuj landoj. Spacveturado jam ĉiam kaŭzis altan fascinadon por kelkaj homoj. La pozitiva espero por la estonteco krome prosperigis ĉiajn eblajn internaciajn instancojn kaj projektojn. Oni ja vidis klare ke nur tiu vojo ebligus fruktodonan kooperadon kun la eksterteruloj. Ankaŭ tiuj, kiuj ĉiam prezentis siajn dubojn, kaj ekzistis tiaj multaj, devis subteni la klopodojn por unuiĝo.

Ankaŭ en okazo de atakoj per eksterteruloj, oni nur havus eventualan ŝancon por la defendado per komunaj klopodoj.

Kaj la demando, kiuj devus partopreni la venontan vojaĝon al Heredo-156, estis pasie diskutata. Pro la mankantaj eblecoj por rapida transporto al tiu direkto oni tute dependis de la teknika subteno el Heredo-156. David Foster ricevis la mandaton prepari la intertraktojn, ĉar li ja estis la unua, kiu jam travivis tian veturadon.

MARSO-PROJEKTO

Kapitano Spa-Kero estis kontenta. Li devis gvidi la realigadon de la komuna Marso-stacio. Sur la Tero la novaĵoj de Heredo-156 pri tiuj planoj ne nur kaŭzis entuziasmon. Jam post dek kvin jaroj komenciĝos la konstruado de la unuaj loĝejoj sur Marso. Nur post dudek jaroj eventuale realiĝos propra ebleco por transporto al Marso. Tio signifis, ke la Tero nuntempe nur eniras la projekton kiel dua partnero. Oni estus tute dependa de la eksterteruloj. Sed tiu projekto ankaŭ bezonus subtenon de la teruloj, laborantoj kaj materialoj, kiuj ne estas altransporteblaj de la tre fora Heredo-156. Tiuj kondiĉoj finfine helpis ke la respondeculoj de la Tero ne plu kontraŭstaris la planojn. La haste instalita UN-laborgrupo skizis agendon, kiu unue priskribis kontrakton por komuna konstruado kaj estonta utiligo de la Marso-stacio.

La venonta paŝo projektos la konstruadon de kelkaj lanĉoveturiloj kaj robotoj laŭ la konstruplanoj el Heredo-156. La robotojn oni bezonos por la kunmetado de la unuaj loĝejoj kie la astronaŭtoj de la du planedoj devos vivi. La kolorianoj rigardis la Marso-stacion ĉefe kiel eksteran postenon, kiu ebligos pliajn esplorojn de la galaksio. Por la Tero la esploro de la planedo Marso ludis grandan rolon. Sed longtempa utiligado estos nur imagebla kun subteno de Heredo-156.

VOJO DE LA SUKCESO

Kontraŭ ĉiuj pesimismaj opinioj la iama instruisto, kiuj tiutempe zorgis pri la eta Esperanto-grupo kun la lernanto Anton Sturm, povis ĝisvivi la triumfon de Esperanto. Kiom ofte oni lin nur priridetis kaj taksis liajn senlacajn klopodojn vana penado. „Vi estas idealistoj, sed vi certe nenion atingos!“ oni tiel ofte vokis al li.

Anton komence nur vizitis la Esperanto-grupon pro sia scivolemo. Li estis scivolema ĉu oni vere povis lerni tiun strangan lingvon tiel rapide. Jes, li spertis tion, sed eĉ post la intervjuo kun la kosmostacio, nur malmultaj interesiĝis pri tiu stranga lingvo.

La triumfa sukceso venis post kiam la kolorianoj sur fora planedo Heredo-156 enkondukis Esperanton kiel ĝeneralan helplingvon. Tiam ankaŭ la Tero devis postkure atingi tion. Ĉiuj nun povis konvinkiĝi, ke tiu lingvo, kreita de d-ro Ludoviko Zamenhof kaj aperigita en la jaro 1887, vere estis taŭga por internacia komunikado. Ĝi pruvis tion eĉ por la kunlaboro inter la planedoj.

De la ĵus finkonstruita Marso-stacio startis pluraj senpilotitaj sondiloj, ĉiuj kun la programo, ĉiam pli profunde penetri en la kosmo. Ili portis plurajn memorilojn plene pakitaj per informoj, bildoj kaj filmoj de la Tero kaj de Heredo-156, skribitaj en diversaj lingvoj. Ĉiuj dosieroj estis forsenditaj kompreneble ankaŭ en Esperanto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.