La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


MALNOVAJ GREKAJ MITOJ

Aŭtoro: Eduard Petiŝka

©2026 Geo

La Enhavo

La lasta rakonto sen fino

La bluego de la ĉielo super la greka montara pejzaĝo estas brile blua kaj memoras la vastan spegulon de la proksima maro. Ankaŭ tiam, antaŭ pli ol dudek kvin jarcentoj, la ĉielo, kiu volbiĝis super tiu pejzaĝo, havis la saman koloron kiel nun, sed sub tiu ĉielo vivis aliaj homoj kun aliaj zorgoj kaj aliaj ĝojoj. En la antikva tempo estis tie lokoj, kie herooj kaj dioj denove fariĝis vivantaj figuroj, en la malnovgreka teatro.

Ni vizitu kune dum iom da tempo tian malnovgrekan teatron.

Oni skribas la kvinan jarcenton antaŭ Kristo. Estas suneca tago, kvazaŭ kreita por vizito de teatro. Sed ni devas rapidi, ĉar jam de matene atendoplena homamaso torentas al la teatro. Deksep mil homoj povas viziti ĝin.

Ankaŭ monon ni devos kunpreni, ĉar la eniro kostas du obolojn – du malnovajn grekajn monerojn – . Sed se ni estus povraj kaj ne povus pagi tion, ni rajtus eniri ankaŭ sen pago. La ŝtatkaso tiukaze pagus por ni.

Ni miksiĝas en la torenton de la hastanta amaso kaj ni paŝas tra la ŝtona pordego en la teatron. Vere, ĝi ne aspektas kiel nuntempaj teatrokonstruaĵoj. Ĝi aspektas pli kiel subĉiela sportstadiono. La spektantejo estas integrita al deklivo de roka monto. Tra la pordego ni atingas cirkle rondan placon, kiun la malnovaj grekoj nomis „orchéstra“. Tie ĉe la prezentado kolektiĝas la teatra ĥoro. En duoncirklo ĉirkaŭ la „orchéstra“ etendiĝas, skulptitaj en la rokan deklivon, ŝtonaj benkoj – kiel ŝtupoj de giganta ŝtuparo. La benkoj estas larĝaj kaj sen dorsa apogilo. Nur en la unua vico, kiu estas rezervita por la pastroj, pli altrangaj oficistoj kaj honoraj gastoj, havas la sidlokoj ŝtonajn apogilojn. La unua vico ankoraŭ estas malplena. Sed la sidlokoj por inoj kaj gejunuloj estas jam ĉiuj okupitaj. La suno kaŭzas akrajn nigrajn ombrojn. Multaj spektantoj portas kiel sunprotektilon larĝan ĉapelon. Kiel mara ondofrapado zumas babilado tra la teatro.

Kien ni sidiĝu? Ĉu apud la grekan maljunan barbulon en la sesa vico? Li surhavas tolan chitón-on kun manikoj. Ĝi aspektas kiel longa ĉemizo, kiu faldite kunfiksita falas ĝis la maleoloj. La oldulo rigardas silente al la unua vico. Ni demandas lin, kion oni prezentos. Kaj li miras, kiel eblas, ke ni ne scias tion, ke oni ludos hodiaŭ ja la tetraĵon Reĝo Edipo, kiun verkis Sofoklo. La barbohava oldulo konas la teatraĵon, jam spektis ĝin kaj ĝojas jam pri la prezentado.

Lante pleniĝas ankaŭ la malsupraj sidlokoj. Ĉiuj spektantovicoj estas nun plenigitaj. Ankaŭ tiuj de la sklavoj.

Ankaŭ la sencejo, kiu leviĝas malantaŭ la cirkla „orchéstra“ fronte al la spektantovicoj, apenaŭ memoras pri nia nuna teatro. Ĝi estas tre longa, sed kompare al niaj scenejoj evidente ne tre profunda ŝtonkonstruaĵo kun supra etaĝo, mallongaj flankaj partoj kaj fono. El tiu sceneja domo kondukas tri pordoj sur la ludejon. La malantaŭon kovras tola dekoracio, kiu prezentas sin palaco. El la meza pordo tuj eliros la ĉefrolonto. El la du ceteraj pordoj venos poste la dua kaj tria aktoroj. Je ambaŭ flankoj la scenejo estis limigita per altaj turneblaj triangulaj kulisoj. Ĉio ĉi bone videblas, ĉar antaŭ la scenejo ne pendas kurteno.

Ni parolis pri tri pordoj kaj pri tri aktoroj. Nu, ĉu ne kunludas pliaj aktoroj? Ne, nur tri. Tri aktoroj alternas sin kaj ludas ĉiujn inajn kaj virajn rolojn. Kiam ili prezentas sin en diversaj roloj, ili devas rapide transvestiĝi malantaŭ la scenejo. Komprenble ni vidas ankoraŭ pliajn figurojn sur la scenejo, sed ili ne parolas.

Bonŝance la transvestado ne estas tiel komplikita kiel en nia teatro. La malnovgrekaj aktoroj ne devas ŝminki sin, ĉar ili surhavas maskojn kaj ili devas ŝanĝi nur ilin kaj surmeti alian vestaĵon. Por la maskoj, kiuj kovras la vizaĝon, ekzistas precizaj reguloj. Por ludoj kun herootemo, tragedioj aŭ komedioj kun gaja enhavo, estas ĉiuokaze preskribitaj aliaj maskoj.

En tiu ĉi momento ĉiu aktoro jam preparita staras jam malantaŭ sia pordo sur la scenejo. Ĉirkaŭ la enirejo al la „orchéstra“ enviciĝas la ĥoro kaŝita al la rigardoj de la spektantoj. La kantoj de la ĥoro malkaŝas al ni ĉion tion, kion povas diri neniu el la tri aktoroj.

Sofoklo, la verkisto de la tragedio „Reĝo Edipo“ skribis tutan vicon da mondofamaj tragedioj. Kune kun sia antaŭiranto Eŝilo kaj lia posteulo Eŭripido li apartenas al la tri plej famaj antikvaj grekaj tragediaj verkistoj. En la teatraĵoj de tiu triopo ni retrovas preskaŭ ĉiujn tiujn figurojn, kiujn ni renkontis en tiu ĉi libro.

Sed jam longe antaŭ ol la legendoj kaj mitoj reviviĝis en la teatro, rakontis ilin homoj ĉe la bivakfajroj kaj sur la paŝtejoj. Dum festenoj blindaj kantistoj kantis ilin. Parto el ili konserviĝis al ni en longega poemo de la plej granda greka poeto Homero. Homero verkis du longajn epopeojn la epopeon pri la misvojoj de Odiseo, nomata Odiseado kaj la epoepeon pri la milito de Trojo, nomata Iliado.

Dum ni interparolis, komenciĝis la teatraĵo. Sur la scenejon paŝis reĝo Edipo kun sia sekvantaro kaj pastro de Zeŭso. Ĉar la malnovgreka scenejo ne havas tiom profundan ejon kiel nia nuna scenejo, la aktoroj ne staras grupe kune, sed laŭvice. La sceneja aranĝo kun scenejo kaj aktoroj similas scenojn sur malnovaj vazoj.

Edipo atendas kun sia sekvantaro Kreonon, kiun li sendis al la orakolo en Delfo. La sorto, pri kiu la malnovaj grekoj kredis, ke ĝi estas la verko de la dioj, komenciĝas plenumi. La spektantoj eksilentas. Hodiaŭ ili ne stamfados kaj siblos, kiel ili faras tion, se teatraĵo ne plaĉas al ili. La ludo estas serioza kaj tragika, ĝi senkaŝas mornajn, sekretoplenajn fortojn, kiuj gvidas la vivon de la homoj. Kaj tiaj potencoj – kiel tiam ŝajnis al la homoj – estis multaj.

En tiuj antikvaj tempoj homoj ne povis klarigi al si multajn aferojn kaj okazaĵojn. Kaj tion, kion ili ne povis klarigi al si, ili rigardis kiel la verkon de iu sekretoplena estaĵo. Ĉie, kie homoj renkontis ion nekompreneblan, ili elpensis sekretoplenajn potencojn, enigmajn estaĵojn, monstrojn, feojn aŭ diojn. Sed la monstroj similis al bestoj, kiujn la homoj konis bone. Kaj la feoj, nimfoj kaj dioj havis tute homajn ecojn. Ankaŭ la dioj koleris, ridis, ŝatis manĝojn kaj trinkaĵojn, havis infanojn kaj batalis reciproke.

Ĉiu dio regis ion. Tial oferis la malnovaj grekoj ĉiam al tiu dio, kies helpon ili bezonis. Se ili sopiris rigardi estontecen, ili oferis al Apolono, al la dio de l' profetaĵoj.

Pri granda rikolto ili petis Demetran, la diinon pri la agrokulturo.

Laŭ la raportoj de la legendoj multaj dioj rezidis sur la pinto de Olimpo.

Ni mencios nun almenaŭ la plej gravajn. La romianoj havis similajn diojn, kaj ties nomoj eble estas iom pli konataj al vi ol la grekaj. Ni do mencios ankaŭ la rmanajn nomojn. Kelkajn diojn ni ja renkontis, aliajn ni ankoraŭ renkontos.

La plej potenca dio, al kiu ni jam konatiĝis, estis Zeŭso. Li estis la mastro pri la ĉielo kaj regis tempestojn, fulmojn kaj tondrojn. De Zeŭso eliris feliĉo kaj malfeliĉo, famo kaj riĉo. La romianoj havis similan plej altan dion: Jupitero.

La edzino de Zeŭso estis diino Hera. Ŝi estis la plej potenca diino, la reĝino de l' Olimpo. Ankaŭ Jupitero havis edzinon, kiu nomiĝis Junono.

Palas Atena estis la filino de Zeŭso. Ŝi estis la diino pri la saĝeco kaj la protektantino de saĝaj kaj kuraĝaj viroj. Ŝia simbolo laŭ la grekoj estis la strigo. La romianoj havis similan diinon: Minervo.

La filo de Zeŭso estis Hefesto, la dio pri la fajro kaj pri la forĝistolaboro. Li havis laŭdire sian forĝejon sub surteraj fumantaj vulkanoj. Li estis malbela kriplulo, sed granda artisto. La romianoj nomis lin Vulkano.

Apolono estis la dio pri la lumo, pri la profetado kaj pri la poemarto. Tial li estis ankaŭ la gvidanto por la naŭ muzoj, kiuj estis la protektaj diinoj pri la naŭ artoj. La romianoj nomis lin „Apollo“.

Artemiso – la diino pri la ĉasado – estis la ĝemela fratino de Apolono. Ĉe la romianoj nomata Diana.

La sangavida dio de l' milito estis ĉe la grekoj Areso. Ĉe la romianoj li estis Marso.

Ankaŭ la bela Afrodito – ĉe la romianoj Venuso –, en la ĉeĥa lingvo Venuŝe, estis filino de Zeŭso. Ŝi estis la diino pri belo kaj amo kaj ŝia filo estis Eroso – romane nomata Amoro.

Hermeso – ĉe la romianoj Merkuro – estis la heroldo de la dioj. Danke al siaj flugilhavaj ŝuoj, laŭdire portantaj lin dum mallonga momento ien ajn, li rapide povis plenumi la ordonojn de Zeŭso. Li estis la protekta dio por vojaĝantoj kaj komercistoj.

La gaja dio por la vino nomiĝis ĉe la grekoj Dionizo aŭ Bakĥo, ĉe la romianoj Bakĥo aŭ Bakko.

Hestia estis la diino pri la fornelo kaj la fajro. La romianoj nomis ŝin Vesta.

La diino pri la agrokulturo kaj pri la terkulturaj produktaĵoj estis Demetra, ĉe la romianoj nomata Ceres.

Pozidono estis la mastro pri la marakvo. Per sia tridento li povis terure kirligi kaj trankviligi ĝin. Li estis frato de Zeŭso. La romianoj nomis lin Neptuno.

En la regno de la mortintoj, en la submondo, regis dio Hadeso – ĉe la romianoj Plutono. Ankaŭ Hadeso estis frato de Zeŭso. Lia edzino nomiĝis Persefono – romane nomata Prosperina.

La dioj, nun jam priskribitaj, ne estas ĉiuj grekaj dioj. Ni menciis nur la plej gravajn diojn. La grekoj kredis ankoraŭ pri multaj aliaj, malpli altrangaj dioj. Al ili apartenas Eolo, la mastro kaj gardisto de la ventoj kaj Eoso – ĉe la romianoj Aŭroro –, la diino pri la matena ruĝo. La venĝodiinoj, la erinioj – romane furioj – enkorpigis la malbonan konscion, krome estis la nimfoj, kiuj priloĝadis lagojn kaj arbarojn, ili similas al niaj akvonimfoj kaj sovaĝaj nimfoj. Kiel la malnovaj grekoj imagis siajn diojn kaj heroojn, tion montras al ni skulpturoj kaj antaŭ ĉio scenaj bildoj sur malnovaj vazoj.

Tiuj bildoj kompreneble ne montras nur diojn kaj heroojn al ni, sed ankaŭ fabelecajn bestojn. Tiaj bestoj kompreneble ekzistis neniam. Ĉiuspecaj drakoj kaj monstroj, pri kiuj oni rakontis reciproke kaj kantis iam dum festenoj kaj en teatroj, fakte estis la plej diversaj katastrofoj, kiuj plagis la homojn de tiu erao. Drako kraĉanta fajron enkorpigis verŝajne danĝerajn kaj riskoplenajn vulkanojn, homvoranta monstro eble estis la pesto, kaj terura marserpento granda inundo. Ĉion, kion ili ne povis klarigi al si, la malnovaj grekroj atribuis al enigmaj estaĵoj.

Multaj legendoj esprimas pramalnovajn sonĝojn kaj sopirojn de la homoj. Ekde praaj tempoj la homoj jam sopiris levi sin en la aeron, simile je birdoj. En mitoj ili sukcesis pri tio. Homoj saltis sur la flugilhavan ĉevalon Pegazo kaj ekflugis. Aŭ ili surmetis la flugilojn de Ikaro.

Nuntempe oni diras pri homo, kiu havas abundan fantazion, ke li rajdas Pegazon. Pegazo fariĝis simbolo de senlima verkista flugo.

Multajn parolturnojn el la greka mitologio ni uzas ankoraŭ nun. Esprimojn kiel kalkano de Aĥilo, fadeno de Ariadno, Prokrusta lito aŭ forta kiel Heraklo, kaj pliajn tiajn esprimojn, vi nun certe jam komprenas.

La grekaj mitoj akompanis ne nur mian junecon, sed ankaŭ tiun de niaj gepatroj, geavoj kaj gepraavoj. Vaste malantaŭen en la historion etendiĝas ilia famo. La grekaj herooj travivis neimageblajn aventurojn. Sed ili ne fariĝis famaj tial, ĉar ili volis fariĝi famaj, sed tial, ĉar ili helpis al kunhomoj per siaj agoj. En tiuj malnovaj tempoj estis heroaĵo venki sovaĝan rabobeston – ne nepre devis esti drako. La homoj rakontis reciproke pri la herooj kaj aldonis al la vero tion, kion ili elpensis mem. Ili elsendis en siaj rakontoj heroojn ankaŭ kontraŭ tiuj sekretoplenaj potencoj, kiujn ili ne komprenis, kiujn ili timis kaj kiujn ili imagis kruelaj estaĵoj.

Ĉu vi ankoraŭ rememoras, ke Prometeo kaj Heraklo batalis eĉ kontraŭ dioj? Prometeo per ruzo kaj Heraklo per forto kaj ruzo. La herooj de la malnova Greklando enfluigis kuraĝon kaj esperon al la homoj. La malnovaj mitoj kaj legendoj peris al siaj aŭskultantoj: „Se vi volas saĝi kiel via preferata heroo, tiukaze ekzercu vin tiel, kiel li, fariĝu fortika kaj justa kaj vi sukcesos ankaŭ ĉe la plej grandaj defioj.

La malnovaj grekaj legendoj kaj mitoj montris kaj montras ĝis nun kiel oni atingu la vojon de heroo. Tiu estas la celo de brava homa vivo. Kaj la vojo de la herooj neniam finiĝos.

Eduard Petiŝka


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.