La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


OPERACIO «BONAN NOVAN JARON»

Aŭtoro: Jurij German

©2026 Geo

La Enhavo

Notoj

[1] La libro baziĝas sur realaj eventoj, kaj la familinomo de la protagonisto — Lokotkov (de rusa vorto «lokotj» — kubuto) — aludas al la familinomo de ties prototipo G. I. Pjatkin (1912–1987) (de rusa vorto «pjatka» — kalkano).

[2] Fricoj — moknomo de la germanoj dum la tempo de la Granda Patruja milito (laŭ la nomo Fritz).

[3] «Dajmlero» (Daimler-Benz) — tiama marko de germanaj aŭtomobiloj.

[4] «Opelo» (Opel) — marko de germanaj aŭtomobiloj.

[5] ĈK — origine rusa mallongigo por «Eksterordinara Komisiono pri lukto kontraŭ kontraŭrevolucio kaj sabotado», kiu estis kreita tuj post la revolucio en 1917 kaj en 1922 estis transformita al Ĉefa Politika Departemento (GPU) de la Popolkomisarejo pri internaj aferoj (NKVD). Poste ĝi plurfoje ŝanĝadis siajn nomojn, sed la komunuza nomo ĈK restis uzata por ŝtatsekurecaj organoj, speciale rilate de ties laborantoj: ĈK-ano.

[6] EK (germane Einsatzkommando) — grupoj de punistoj de la SS, responsaj pri amasaj murdoj.

[7] Henriko Hejno (Heinrich Heine) (1797–1856) — elstara germana poeto, interalie amiko de Markso, en la nazia Germanio malpermesita pro sia juda deveno kaj progresemo. Li cetere estis multe tradukata en la rusan kaj rimarkeble influis ankaŭ la rusan poezion.

[8] Unuaj vortoj de kanto de la 1860-aj jaroj «Atent'!» (laŭvorte «Aŭskultu» — laŭ krio de prizonaj gardistoj), populara en la studenta kaj revolucia medioj. Vortoj de I. Golc-Miller (1842–1871).

[9] «Norda Palmiro» — populara tiam marko de cigaredoj. Norda Palmiro estis poezia nomo de Sankt-Peterburgo.

[10] Radioludo — en la praktiko de kontraŭspionaj servoj de la 20-a jarcento, uzado de rimedoj de radia komunikado por misinformado de spionaj servoj de la kontraŭulo, por kio ofte estis uzata kaptita spiono-radiisto aŭ duobla agento. Radioludo permesis imiti agadon de neniigita aŭ neniam ekzistinta spiona reto, misinformi la kontraŭulon, ricevi informojn pri intencoj de ties spionaj servoj ktp.

[11] Tio estis reala persono, tamen en publikigitaj dokumentoj ekzistas malkongruo pri lia rango; ankaŭ la aŭtoro en la originala teksto indikas lian titolon malsame. La tradukinto preferis unuecigi kaj ĉie uzi la rangon «majoro».

[12] Elita konjako.

[13] Rango en la SS kaj la SA, analogia al armea subkolonelo.

[14] Suboficira rango en la SS.

[15] 1937 — la jaro de la pinto de la stalinaj reprezalioj.

[16] La 22-a de junio 1941 — la dato de la invado de la Germanio en la Sovetunion, la komenco de la Granda Patruja milito.

[17] RLA — Rusa Liberiga Armeo (1942–1945), trupoj, formitaj el kontraŭsovetiaj rusoj, kunlaborantaj kun la nazioj, sub komando de generalo Vlasov (perfidulo, konsentinta kunlabori kun la nazioj post sia kaptiĝo en 1942).

[18] Pogankina domo — historia antikva domo en Pskovo (konstruita en la 17-a jarcento de riĉa negocisto Pogankin). Nun tie estas muzeo.

[19] Komenco de klasika versaĵo «Silentium!» (1830) de F. Tjutĉev (1803–1873). Traduko de J. Karcev.

[20] Konstanteno Simonov (1915–1979) — elstara rusa sovetia poeto (speciale fama pro sia milita liriko), ĵurnalisto, milita korespondanto, poste proza verkisto. Estis menciitaj liaj famaj versaĵoj «Atendu min» kaj «Memoru, Aleĉjo, la vojojn Smolenskajn» (1941). Koĉjo — temas pri Simonov. Alekseo Surkov (1899–1983) — rusa sovetia poeto, ĵurnalisto, milita korespondanto. Kanto kun liaj vortoj «Terkabano» (el kiu estis cititaj la vortoj «Sed ĝis mort' estas nur paŝoj kvar») estis kreita en 1941 kaj iĝis popularega dum la milito. Aleĉjo — temas pri Surkov.

[21] Rusia magazena fusilo, ellaborita en 1891 de S. Mosin k. a., kiu estis uzata en diversaj modifoj ĝis la fino de la Dua Mondmilito (speciale kiel snajpera fusilo).

[22] Kanto kun vortoj de versaĵo «Legomkultivisto» (1846) de elstara rusa poeto N. A. Nekrasov (1821–1877).

[23] Thomas Mayne Reid (1818–1883) — angla verkisto, aŭtoro de aventuraj romanoj, popularaj en Rusio kaj la Sovetunio.

[24] F. E. Dzerĵinskij (1877–1926) — rusia poldevena revoluciulo, sovetia politika aganto, la fondinto kaj ĉefo de la ĈK. Paul Dukes (1889–1967) — oficiro de la brita spiona servo MI-6, specialisto pri Rusio, penetrinta en ĈK-on kaj la Kominternon. Boris Savinkov (1879–1925) — rusia revoluciulo, teroristo, unu el gvidantoj de la partio de socialistoj-revoluciuloj (estro de ties Batala organizo), post la Oktobra revolucio — aktiva kontraŭrevoluciulo, elmigrulo. En 1924 li malleĝe venis en la Sovetunion rezulte de sekreta operacio de la ĈK, estis arestita kaj juĝita, mortigis sin en la prizono. M. J. Lacis (vera nomo Jānis Sudrabs) (1888–1938) — latva revoluciulo, elstara aganto de la ĈK-OGPU. Estis reprezaliita (arestita en 1937, mortekzekutita en 1938), rehabilitita en 1956.

[25] «Rela milito» — grandaj operacioj de sovetiaj partizanoj en 1943–1944 sur la okupaciita teritorio por helpo al la sovetia armeo: fervojaj reloj estis detruataj per samtempa amasa atako kun celo malebligi rapidan restarigon de fervoja komunikado. La malamiko havis grandegajn perdojn en lokomotivoj, vagonoj, reloj, ŝpaloj kaj viva forto.

[26] «Orbuŝa».

[27] Tiel estas ĉe la aŭtoro, pli ĝuste: «Die erste Kolonne marschiert, die zweite Kolonne marschiert» (germane: «La unua kolono marŝas, la dua kolono marŝas...») — tiun frazon en la romano de L. Tolstoj «Milito kaj paco» diras germana generalo de la rusa armeo, prezentante planon de kampanjo kontraŭ Napoleono; ĝi simbolas abstraktan planon, ne konsiderantan la realon.

[28] Sergio Jesenin (1895–1925) — elstara rusa poeto, mortigis sin en deprima stato.

[29] Opero de A. Rubinŝtejn «Demono» (1872) laŭ samnoma poemo de M. Lermontov.

[30] Ösel estas malnova germana, sveda kaj ankaŭ rusa nomo de insulo Saaremaa (Estonio).

[31] Artikolo 58-a, punkto 10-a de la kriminala kodo de la RSFSR: «propagando aŭ agitado kun alvoko al renverso, subfoso aŭ malfortigo de la Sovetia potenco aŭ al faro de kontraŭrevoluciaj krimoj» — la ĉefa artikolo de «politikaj» kondamnoj dum la Stalinaj reprezalioj.

[32] En la originalo la nomo estis skribita per cirilaj literoj kaj prononciĝas «Melvin Ĝ. Stajn», t. e. en la angla aŭ usona maniero, sed ne en la germana.

[33] Sinjoro (en la angla).

[34] Malnova nomo de amfetamino aŭ metilamfetamino, forta psikostimulilo, vaste uzita en la germana armeo. Nun ĝi estas opiniata narkotaĵo.

[35] Diraĵo el rusa popola fabelo, en kiu magia ezoko donas al la protagonisto forton.

[36] Lion Feuchtwanger (1884–1958) — fama germana juddevena verkisto, kontraŭfaŝisto.

[37] «Deputito de la Balta Maro» — fama sovetia filmo (1936), en kiu la samnoman rolon (kies prototipo estis elstara rusa natursciencisto K. A. Timirjazev) ludis fama aktoro N. Ĉerkasov.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.