La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


RAKONTOJ

Aŭtoro: Ferenc Harnyos

©2026 Geo

La Enhavo

Pri la aŭtoro

a

Kiam mi naskiĝis, mi estis ĝuste 2-jara. Mia patrino estis ĉe nia najbarino. Ŝi tre ekĝojis pri mi, pro tio ŝi komencis ĵetadi min alten. Kelkfoje ŝi faligis min, sed tio ne estas rimarkebla.

Mi kreskis malrapide. Mi vizitis infanĝardenon, kie – mi rememoras – ne povis ekdormi post tagmanĝo. Pro tio iu infanĝardenistino kuŝis apud min kaj diris, ke mi ŝovu mian fingron en ŝian umbilikon. Mi faris tion kaj ŝi rimarkis, ke tio ne estas ŝia umbiliko, eĉ tio ne estas mia fingro – diris mi.

Pli poste mi vizitadis bazlernejon. Mi tre ŝatis fari tion, kelkajn klasojn mi ripetis plurfoje. Miaj notoj estis enuaj, tiuj iom similis al soldatordonoj, unu, du, unu, du.

Poste mi plenkreskiĝis. Mi ellernis la farbadon. Mi farbis ĉion, kion mi povis. Oni diris ofte, se mi praktikas multe mian profesion, mi povos atingi samon, kiel tiu lipharulo, tiu Hitler aŭ kiel li nomiĝas.

Mi interkonatiĝis kun bela knabino. Ŝi estis tiom dika, ke mi povis pli facile transsalti, ol ĉirkaŭiri. Mi edziĝis al ŝi kaj ni vivas kiel la kolomboj, kelkfoje ŝi flugas, kelkfoje mi. Ŝi naskis filon, kiu jam estas 20-jara.

Nia loĝejo estas tre vasta kaj ĝi havas nur unu grandan truon, enirejon. Fenestron ĝi tute ne posedas, por ke ni povu vidi, ni devis tondi la tutan hararon de nia filo, tiel lia kalva kapo lumigas por ni. Oni nomus ĝin groto, sed ni estas ege kontentaj.

Mi havas kelkajn ŝatokupojn. Mi tre ŝatas lambastonojn erodi, pizojn globigi, avenojn pintigi.

Mi organizas kaj gvidas la amikrondon de senŝeligantuloj de spadiko.

Pri miaj proprecoj: mi estas bela, saĝa, sed prefere modesta. Tiu, kiu pretendas esti pli bela ol mi, tiu mensogas.

Ferenc Harnyos


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.