|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FABELOJAŭtoro: Angela Belenko |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La Infaneco sidas en sablejo kaj balanciĝas sur pendolo.
La Juneco enuas ĉe lernobenko kaj interkisas en porĉo.
La Matureco iras tra la vivo, apogante sin je malfeliĉoj kaj feliĉoj.
La Saĝeco rigardas al ĉio ĉi desupre malsupren el sia sonorilturo.
Sidas la Saĝeco sur sia sonorilturo – pli supre nur la ĉielo.
Rigardas la Saĝeco el sia fenestreto, vidas desupre ĉion kaj ĉiujn.
Kaj sur la pordo anoncilon pendigis: «Konsilojn proponas. Akcepto de 8 matene ĝis 8 vespere».
Poste pensis-pensis, viŝis kaj skribis: «Konsilojn proponas tagnokte». Do, tute alia afero! Sidas, atendas, el la fenestreto rigardas: ĉu iras oni por la konsiloj? Ne, ne iras. Mem ĉion decidas, radon reinventas. Sed ĝi, la Saĝeco, sidas ĉi tie kaj enuas. Unu tagon sidis, du sidis, monaton, jaron – tedis.
– Hej! Ĉu konsilojn ne bezonas? – ĝi krias. Neniu eĉ kapon suprenlevis. Ofende por la Saĝeco. Kaj ekbatis ĝi la sonorilon: bim-bom-bim-bom! Malsupre oni levis la kapojn, ekrigardis. Kaj plu vivas, kiel povas, konsilojn ne petas.
Ekenuis la Saĝeco.
«Iru mi promeni, gaste» – pensas ŝi. Tamen al kiu?
La Matureco estas okupita: aŭ produktojn el vendejo portas, rapidas hejmen la familion nutri, aŭ kun dokumentoj al la estro raporti, aŭ en malsanulejo kuŝas, senfortiĝon de la nervosistemo kuracas – gastojn ne atendas.
La Juneco tutan tempon revas aŭ lernas, en amikvesperoj aŭ en ekzamenoj – ne sidas hejme.
La Infaneco… Jes, la Infaneco ĉiam surloke, ĉiam en korto en sablejo aŭ sur balancilo.
Malsupreniĝis la Saĝeco desur la sonorilturo kaj ekiris al la Infaneco gaste.
Iris, iris, venis.
– Ho, jen ankaŭ vi alvenis! – oni krias el la sablejo. Rigardas, sed ĉirkaŭe– kaj en la sablejo, kaj sur la balanciloj – la samaj kiel ĝi Saĝuloj. Ankaŭ ili enuas, verŝajne, sur siaj apartaj sonorilturoj.
– Ludu ni je filinoj-patrinoj, – oni proponas. Kaj komencis ili ludi.
Kaj tio vere estas la plej ĉefa viva saĝeco!
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.