|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LANDO DE BLINDULOJAŭtoro: Herbert George Wells |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Kvincent kilometrojn de Chimborazo, cent sesdek de la neĝo de Cotopaxi, en la plej sovaĝaj, nekulturitaj regionoj de la Andoj de Ekvadoro, troviĝas tiu mistera monta valo fortranĉita de la homaro, la Lando de la blinduloj. Antaŭ longe, tiu valo estis tiel malfermita al la mondo, ke homoj povis fine alveni, tra teruraj fendegoj kaj Iaŭ glacia pasejo, al ĝiaj ebenaj kampoj; kaj efektive homoj iris tien, – unu du familioj de Peruaj mestizoj, kiuj forkuris de la avido kaj tiraneco de malbona hispana reganto. Tiam venis la stranga okazaĵo de Mindobamba, kiam estis nokto en Quito dum dek sep tagoj, kaj la akvo bolis en Yaguachi; kaj la fiŝoj flosis mortante eĉ ĝis Guayaquil; ĉie laŭlonge de la Pacifikaj deklivoj okazis terglitoj kaj rapidaj degeloj kaj subitaj inundoj, kaj unu tuta flanko de la antikva montaro de Arauca ekglitis kaj tondre falegis, kaj la Landon de la blinduloj por ĉiam apartigis de la esplorantaj piedoj de homoj. Sed okazis, ke unu el tiuj ĉi fruaj enmigrintoj estis ĉe la ekstera flanko de la fendegoj kiam la mondo tiel terure skuegis sin, kaj li devis forgesi siajn edzinon kaj infanon kaj ĉiujn amikojn kaj posedaĵojn, kiujn li lasis tie supre, kaj devis rekomenci sian vivon en la malsupra mondo. Li rekomencis ĝin malbone; blindeco trafis lin, kaj li mortis pro puno en la minejoj; sed lia rakonto naskis legendon, kiu ankoraŭ hodiaŭ ekzistas laŭlonge de la Cordillera de los Andes.
Li klarigis, kial li riskis reveni el tiu fortikaĵo, kiun li unue eniris ligite al lamo, flanke de grandega pakaĵo, kiam li estis infano. La valo, li diris, enhavis ĉion, kion povus deziri la homa koro – dolĉan akvon, paŝtejojn, kaj nevarian klimaton, deklivojn el riĉa, bruna tero, kun implikitaj arbustoj, kiuj portis bonegan frukton, kaj ĉe unu flanko kvazaŭ pendis pinarbaregoj, kiuj fortenis la lavangojn. Altege, ĉe tri flankoj, vastaj krutaĵoj el grizverda roko surportis pliajn krutaĵojn el glacio; tamen, la glacia rivero ne atingis ilin, sed forfluis ĉe la malproksimaj deklivoj, kaj nur malofte grandegaj amasoj da glacio, falis ĉe la vala flanko. En tiu ĉi valo, nek pluvis nek neĝis, sed la abundaj riverfontoj provizis riĉan verdan paŝtejon, kiun irigaciado povus etendi sur la tutan valon. La enmigrintoj ja vivis bone tie. Iliaj brutoj fartis bone kaj multobliĝis, kaj nur unu afero malhelpis ilian feliĉon. Stranga malsano atakis ilin kaj blindigis ĉiujn novnaskitojn – kaj efektive ankaŭ multajn pli aĝajn infanojn. Por serĉi ian talismanon aŭ antidoton kontraŭ tiu ĉi pesto de blindeco, li lace, danĝere kaj malfacile revenis tra la fendego. Tiutempe en tiaj okazoj la homoj ne pensis pri mikroboj kaj infektoj, sed pri pekoj; kaj ŝajnis al li, ke la kaŭzo de tiu ĉi aflikto devas esti, ke tiuj ĉi senpasträj enmigrintoj malatentis la starigon de sanktejo tuj kiam ili eniris la valon. Li deziris, ke estu konstruata en la valo ia sanktejo – bela, malmultekosta, efika sanktejo; li deziris relikvojn kaj tiajn potencajn fidaĵojn, benitajn objektojn kaj misterajn medalojn kaj prekojn. En sia monujo li havis pecon da natura arĝento, pri kiu li ne volis doni klarigon; li insistis, kun la insisto de nesperta mensoganto, ke estas neniom en la valo. Ĉiuj el ili kunmetis siajn monon kaj ornamaĵojn, havante tie supre malmultan bezonon por tia trezoro, li diris, por aĉeti sanktan helpon kontraŭ sia malfeliĉiĝo. Mi pripensas tiun ĉi blindetan junan montanon, sunbrunigitan, maldikan kaj maltrankvilan, dum li ekscitite tenis sian ĉapelrandon kaj diris tiun ĉi rakonton al iu akraokula atenta pastro antaŭ ol okazis la granda konvulsio; mi povas imagi kiel li baldaŭ provis reiri kun piaj kaj certaj rimedoj kontraŭ tiu aflikto, kaj la intensan malĝojon, kiun li devis sperti, kiam li rigardis la falintan vastaĵon, kie antaŭe finiĝis la intermonta fendego. Sed la cetero de lia rakonto pri malbonŝancoj estas nekonata de mi, escepte, ke mi scias pri lia terura morto post kelkaj jaroj.
Kompatinda vaginto el tiu malproksimo! La rivero, kiu iam faris la fendegon, nun ŝprucegas el la buŝo de roka kaverno, kaj la legendo, kiun naskis lia mallerta, malbone dirita rakonto, evoluis al la legendo pri raso de blinduloj ”tie supre”, kiun oni ankoraŭ povas aŭdi.
Kaj inter la malmultnombra loĝantako de tiu nun izola kaj forgesita valo la malsano daŭris. La maljunuloj fariĝis palpantaj kaj miopaj, la junuloj vidis nur malklare, kaj la novnaskitoj tute neniam vidis. Sed la vivo estis tre facila en tiu neĝoranda baseno, perdita al la tuta mondo, kiu enhavis nek dornojn, nek sovaĝajn arbustojn, nek fiinsektojn, nek iajn bestojn krom la malsovaĝa raso de lamoj, kiujn ili trenis kaj ŝovis kaj sekvis laŭ la tiuejoj de la mallarĝiĝintaj riveroj, kiujn ili sekvis kiam ili eniris la landon. La vidantoj fariĝis miopaj iom post iom kaj apenaŭ rimarkis sian perdon. Ili gvidis la nevidantajn junulojn tien kaj reen ĝis tiuj mirinde bone konis la tutan valon, kaj kiam fine inter ili formortis la vidpovo, la raso daŭris ekzisti, Ili eĉ havis la tempon por adapti sin al la blinda regado de fajro, kiun ili zorge faris en ŝtonaj fornoj.
Komence ili estis simplaj homoj, nekleraj, nur iomete tuŝitaj de la hispana civilizado, sed kun iom de la tradicio de la artoj de antikva Peruo kaj de ties perdita filozofio. Generacio sekvis generacion. Ili forgesis multajn aferojn; ili elpensis multajn aferojn. Ilia scio pri la pli granda mondo de kie ili venis, fariĝis mita kaj necerta. Pri ĉiuj aferoj, krom la vidado, ili estis fortaj kaj kapablaj; kaj baldaŭ la hazardo de naskiĝo kaj heredo sendis inter ilin iun, kiu havis iniciateman menson, kaj kiu estis elokventa kaj instigema, kaj poste plian. Tiuj ĉi du forpasis, lasante sian influon, kaj la areto kreskis laŭ nombro kaj kompreno, kaj kunvenis por solvi la ekzistantajn sociajn kaj ekonomiajn problemojn. Generacio sekvis generacion.
Generacio sekvis generacion. Venis tempo kiam naskiĝis infano, kiu estis en la dek kvina generacio post tiu antaŭulo, kiu iris el la valo kun peco da arĝento por trovi la helpon de Dio, kaj kiu neniam revenis. Ĉirkaŭ tiu tempo okazis, ke viro el la ekstera mondo venis inter tiun aron. Kaj jen la rakonto pri tiu viro.
Li estis montgrimpisto de la regiono proksime de Quito, viro kiu jam iris al la maro, kaj kiu vidis la mondon, leganto de libroj laŭ originala maniero, vigla kaj entreprenema viro.
Aro de angloj, kiuj vizitis Ekvadoron por grimpi montojn, dungis lin por anstataŭi iun el iliaj tri svisaj gvidistoj, kiu malsanis.
Li grimpis en unu loko, li grimpis en alia, kaj tiam okazis la provo al Parascotopetl, la Matterhorn de la Andoj, kiam li perdiĝis al la ekstera mondo. La rakonto pri la akcidento estas skribita dekon da fojoj. La plej bona estas la rakonto de Pointer. Li priskribas kiel la areto faris sian malfacilan kaj preskaŭ vertikalan grimpon ĝis la efektiva malsupro de la lasta kaj plej granda krutaĵo, kaj kiel ili konstruis dormejon en la neĝo de malgranda rokbreto, kaj, kun vere drama forto, kiel baldaŭ ili trovis, ke Nuñez malaperis. Ili kriegis kaj ne venis respondo; kriegis kaj fajfegis, kaj dum la resto de tiu nokto ili ne plu dormis.
Kiam mateniĝis, ili vidis la signojn de lia falo. Ŝajnis neeble, ke li kriis. Li estis glitinta orienten al la nekonata flanko de la monto; malproksime sube li frapis krutan neĝan deklivon, kaj kun neĝa lavango li traplugis ĝin. Liaj postsignoj iris rekte al la rando de terura fendego, kaj preter tiu nenio estis videbla.
Malproksimege sube, kaj malklarete pro la distanco, ili povis vidi arbojn en mallarĝa, fermita valo – la perdita Lando de la blinduloj. Sed ili ne sciis, ke ĝi estas la Lando de la blinduloj, kaj ili neniel distingis ĝin de kiu ajn alia mallarĝa strio de montara valo. Timigite de tiu katastrofo, ili rezignis la provon posttagmeze, kaj Pointer devis iri al la milito antaŭ ol li povis fari plian atakon. Ĝis la nuna tempo Parascotopetl levas sian nevenkitan supron, kaj la ŝirmejo de Pointer ruiniĝas nevizitite en la neĝo.
Kaj la falinto vivis.
Ĉe la fino de la deklivo li falis en nubo de neĝo tricent metrojn sur neĝan deklivon eĉ pli krutan ol tiu supre. Malsupren li ŝoviĝis, sensentigita kaj senkonscia, sed ne rompigis eĉ unu osto kaj tiam finfine li venis al pli malkrutaj deklivoj, kaj ruligis kaj kuŝis senmove, kovrita de moliĝanta amaso de la neĝo, kiu akompanis kaj savis lin. Li rekonsciiĝis kun malklara supozo, ke li estas malsana en la lito; tiam, per montula sagaco, li konstatis sian situacion kaj skuis sin libera, kaj, post unu du ripozoj, li elrampis ĝis li vidis la stelojn. Li ripozis iom da tempo, sternite sur la brusto, demandante al si, kie li estas kaj kio okazis al li. Li esploris siajn membrojn, kaj trovis, ke pluraj el liaj butonoj malaperis, kaj ke lia jako estas turnita super la kapon. Lia tranĉilo ne plu estis en lia poßo, kaj lia ĉapo perdiĝis, kvankam li estis liginta ĝin sub sia mentono. Li memoris, ke li serĉis ŝtonojn por levi sian parton de la ŝirmeja muro.
Lia glacihakilo malaperis.
Li ekkonsciis, ke ŝajne li falis. Li suprenrigardis kaj vidis, troigitan de la fantoma lumo de la leviĝanta luno, la longegan falon, kiun li faris. Dum ioma tempo li kuŝis rigardante sencele tiun vastan palan krutaĵon, kiu superregis lin kaj levis sin momenton post momento, el pli heliĝanta rnallumo. Ĝia fantoma, mistera beleco senmovigis lin dum kelkaj momentoj, kaj tiam atakis lin paroksismo de ploreta ridado…
Post longa tempo li konsciis, ke li estas apud la malsupra rando de la neĝo. Sube de deklivo nun lunluma li vidis malhelan kaj rompitan rokokovritan herbejon. Li pene stariĝis, dolorante ĉe ĉiu artiko kaj membro, sufere levis sin de la amasigita neĝo ĉirkaŭ li, malsupreniris ĝis li estis sur la herbejo, kaj tie kuŝiĝis, aŭ pli ĝuste falis, flanke de roko, trinkegis el boteleto en sia interna poßo, kaj tuj endormigis …
Lin vekis la kantado de birdoj malproksime sube en la arboj.
Li ĉirkaŭrigardis kaj rimarkis, ke li estas sur monteto ĉe la malsupro de vasta krutaĵo, sulkigita kie ruliĝis li kaj la neĝo.
Apude de li plia roko leviĝis kontraŭ la ĉielo. La fendego inter tiuj ĉi krutaĵoj iris de oriento al okcidento, kaj estis plena de la matena sunbrilo, kiu lumigis okcidente la amason de falinta monto, kiu fermis la malsuprenirantan fendegon. Ŝajnis, ke sub li estas plia granda krutaĵo, sed malantaŭ la neĝo en la sulkego li trovis truon, en kiu gutis degelinta neĝo, kaj tra kiu povus malsuprengrimpi riskemulo. Li trovis la grimpadon pli facila ol li supozis, kaj fine venis al alia soleca monteto, kaj tiam, post ne tre malfacila grimpado inter rokoj, li venis al kruta arbokovrita deklivo. Li orientigis sin kaj turnis la vizaĝon Iaŭlonge de la fendego, ĉar li vidis ke ĝi finiĝas ĉe verdaj kampoj, inter kiuj li nun ekrimarkis tute klare aron de ŝtonaj dometoj kun strangaj formoj. Foje lia progreso similis al grimpado sur la flanko de muro, kaj post ioma tempo la leviĝanta suno ĉesis brili en la fendegon, la voĉoj de la kantantaj birdoj formortis kaj ĉirkaŭ li fariĝis malvarme kaj malhele.
Sed pro tio, des pli hela estis la malproksima valo kun siaj domoj. Li venis baldaŭ al amaso de roketoj, kaj rimarkis inter ili – ĉar li estis observemulo – nekonatan filikon, kiu aspektis kiel intense verda mano elstaranta de la rokfendetoj.
Li prenis unu du foliojn kaj mordis la trunketon, kaj trovis ilin helpaj.
Ĉirkaŭ tagmezo li fine eliris el la fendego sur la ebenaĵon kaj en la sunlumon. Li estis rigida kaj laca; li sidis en la ombro de roko, plenigis sian boteleton per akvo el apuda riverfonto kaj trinkis. Li restis tie dum iom da tempo por ripozi, antaŭ ol li pluiris al la domoj.
Ili estis tre kuriozaj al liaj okuloj, efektive la tuta aspekto de tiu valo fariĝis, dum li rigardis ĝin, pli stranga kaj pli fremda.
La plej granda parto de ĝia supraĵo konsistis el riĉa verda kamparo, makulita per multaj belaj floroj. Ĝi estis tre zorge irigaciita, kaj montris sisteman kulturadon. Alte, kaj ĉirkaŭante la valon, estis muro, kaj kio ŝajnis esti ĉirkaŭa akvofluejo, de kie fluetis la akvo por nutri la kampajn kreskaĵojn, kaj sur la pli altaj deklivoj super tio ĉi sin paŝtis aroj da lamoj, manĝante la maldensan herbaĵon. Diversloke kontraŭ la lima muro staris kabanoj, ŝajne ŝirmejoj aŭ nutrejoj por la lamoj. La irigaciaj riveretoj kunfluis en ĉefkanalon Iaŭlonge de la mezo de la valo, kaj tiun ambaŭflanke limigis muro unu metron alta. Tio donis tre urban aspekton al tiu ĉi izola loko, aspekton, kiun pligrandigis la fakto, ke irante diversloken laŭ orda maniero estis nombro da vojoj, pavimitaj per nigraj kaj blankaj ŝtonoj, kaj ĉiu kun stranga ŝtona randeto ĉe la flanko. La domoj de la centra vilaĝo estis tute malsimilaj al la hazarda kaj sencela konfuzaĵo ĉe la montaj vilaĝoj, kiujn li konis; ili staris en daŭra vico ĉe ambaŭ flankoj de mirige pura meza strato; jen kaj jen en ilia diverskolora fasado aperis pordo, kaj eĉ unu fenestro ne rompis ilian glatan fronton. Ili estis mikskoloritaj eksterordinare neregule; ŝmiritaj per ia stuko jen griza, jen brunaĉa, jen ardezkolora aŭ malhelbruna; kaj estis la ekvido de tiu ĉi freneza stukado, kiu unue igis la esploranton pripensi la vorton ”blinda.” ”La bonulo kiu faris tion”, li pensis, ”certe estis blinda kiel vesperto.”
Li malsupreniris deklivon kaj venis al la muro kaj kanalo, kiuj ĉirkaŭbordis la valon, proksime al kie la kanalo per mallarĝa tremeta kaskado elŝprucis sian troaĵon en la profundon de la fendego. Li nun povis vidi nombron da viroj kaj virinoj en la pli malproksima parto de la kampo, ripozantaj sur amasoj da herbaĵo kvazaŭ ili siestus, kaj pli proksime al la vilaĝo nombron da kuŝantaj infanoj, kaj tiam, pli apude, tri virojn portantajn sitelojn per jugoj, sur vojeto, kiu iris de la ĉirkaŭa muro al la domoj. Tiuj ĉi viroj havis vestojn el lama ŝtofo kaj botojn kaj zonojn el ledo, kaj ili surhavis drapajn ĉapojn kun ŝirmpecoj por la kolo kaj oreloj. Ili sekvis unu la alian laŭ unu vico, marŝante malrapide kaj samtempe oscedante, kiel homoj, kiuj ne enlitiĝis la antaŭan nokton. Ilia sinteno estis tiel trankvilige prospera kaj respektinda, ke post momenta hezito Nuñez antaŭenpaŝis sur sia roko, por ke li estu kiel eble plej rimarkebla, kaj faris tondran kriegon, kiu eĥis en la valo.
La tri viroj haltis, kaj movis la kapojn kvazaŭ ili ĉirkaŭrigardus sin. Ili turnis la vizaĝojn en diversaj direktoj, kaj Nuñez multe gestis. Sed malgraŭ liaj gestoj, ili ŝajne ne vidis lin, kaj post iom da tempo, turnante sin al la montoj malproksime dekstre, ili kriegis kvazaŭ responde. Nuñez ree vokegis, kaj tiam denove. Kaj dum li senefike gestis, la vorto ”blinda” trafis liajn pensojn. ”La stultuloj ja estas blindaj”, li diris.
Kiam, fine, post multe da kriegado kaj kolero, Nuñez transiris la rivereton per malgranda ponto, trairis pordon en la muro kaj alproksimiĝis al ili, li estis certa pri ilia blindeco.
Li jam certiĝis, ke tio ĉi estas la Lando de la blinduloj, pri kiu rakontas la legendoj. Konvinko jam trafis lin kaj sento de granda kaj iom enviinda aventuro. La tri staris en vico, ne rigardante lin, sed kun la oreloj turnitaj al li. Ŝajne ili taksis lin per liaj nekonataj paŝoj. Iii staris tre apude inter si, kiel homoj iomete timaj, kaj li povis vidi iliajn palpebrojn fermitaj kaj kavetaj, kvazaŭ la okulglobo mem forvelkis. Iliaj vizaĝoj havis preskaŭ miregan mienon.
”Estas viro”, iu diris en apenaŭ komprenebla hispana lingvo – ”ja estas viro – viro aŭ spirito – kiu venas de la rokoj.”
Sed Nuñez iris antaŭen kun la fidemaj paŝoj de junulo, kiu komencas sian karieron. Ĉiuj malnovaj fabeloj pri la perdita valo kaj la Lando de la blinduloj revenis en lian menson, kaj tra liaj pensoj kuris tiu ĉi malnova proverbo, kvazaŭ ĝi estus floraĵo:
”Inter blinduloj reĝas strabuloj.”
Kaj tre ĝentile li salutis ilin. Li parolis al ili kaj uzis siajn okulojn.
”De kie li venas, frato Pedro?” iu demandis.
”De inter la rokoj.”
”Mi venas de preter la montoj”, diris Nuñez, de la lando preter tie – kie la homoj povas vidi. De apud Bogota, kie estas centmil homoj, kaj kie la urbego etendiĝas ekster la vidon.”
”Vidon?” murmuris Pedro. ”Vidon?”
”Li venas”, diris la dua blindulo, de inter la rokoj.”
Nuñez vidis, ke la ŝtofo de iliaj jakoj estas kurioze farita, kaj ke ĉiu havas malsaman specon de kudraĵo.
Ili surprizis lin pro sammomenta moviĝo al li, ĉiu kun la mano etendita. Li forpaŝis de tiuj ĉi etenditaj fingroj.
”Venu tien ĉi”, diris la tria blindulo, kiu sekvis lian moviĝon kaj lerte ektenis lin.
Kaj ili tenis Nuñez kaj pripalpis lin, kaj ne diris plian vorton, ĝis ili finis tion.
”Zorge”, li kriis, kun ies fingro en lia okulo, kaj li trovis, ke tiun organon, kun kiaj tremetantaj palpebroj, ili opiniis stranga afero ĉe li. Ili esploris ĝin denove.
”Stranga estaĵo, Correa”, diris tiu nomita Pedro. ”Sentu la krudecon de lia hararo. Ĝi similas al la hararo de lamo.”
”Kruda li ja estas, kiel la rokoj, kiuj naskis lin”, diris Correa, ekzamenante la nerazitan mentonon de Nuñez, per mola kaj iom malseketa mano. ”Eble li fariĝos pli delikata.” Nuñez baraktetis kontraŭ ilian ekzamenadon, sed ili firme tenis lin.
”Zorge”, li diris denove.
”Li parolas”, diris la tria viro. ”Certe li estas viro.”
”Hu!” diris Pedro, pro la malglateco de lia jako.
”Kaj vi venis en la mondon?” demandis Pedro.
”El la mondo. Super montojn kaj glaciejojn; tute transe de tie; duonvoje al la suno. El la grandega mondo, kiu bezonas dek-du-tagan vojaĝon al la maro.”
Ili apenaŭ ŝajnis aŭskulti lin. ”Niaj prapatroj diris al ni, ke homojn povas fari la fortoj de la naturo”, diris Correa. ”Estas la varmo de aĵoj kaj malseko kaj putro – putro.”
”Ni konduku lin al la ĉefoj”, diris Pedro.
”Kriu unue”, diris Correa, ”por ke la infanoj ne timu. Tio ĉi estas mirindaĵo.”
Ili kriis, do, kaj Pedro iris la unua kaj prenis la manon de Nuñez, por konduki lin al la domoj.
Li fortiris sian manon. ”Mi povas vidi”, li diris.
”Vidi?” diris Correa.
”Jes, vidi”, diris Nuñez, turniĝante al li, kaj li ŝovis sin kontraŭ la sitelon de Pedro.
”Liaj sentoj ankoraŭ estas malperfektaj”, diris la tria blindulo.
”Li ŝanceligas, kaj parolas sensignifajn vortojn. Konduku lin per lia mano.”
”Se vi volas”, diris Nuñez, kaj li estis kondukata, ridante.
Ŝajne ili scias nenion pri vidado.
Nu, siatempe li instruos ilin pri tio.
Li aŭdis homojn krii, kaj vidis nombron da figuroj amasiĝantaj sur la meza strato de la vilaĝo.
Li trovis, ke tiu unua renkontiĝo kun la homoj de la Lando de la blinduloj streĉis liajn nervojn kaj paciencon pli ol li atendis. La loko aspektis pli granda, kiam li alproksimiĝis, kaj la ŝmiritaj stukaĵoj pli strangaj, kaj ĉirkaŭis lin aro da infanoj kaj viroj kaj virinoj. (Pluraj el la virinoj kaj knabinoj, kiel li kontente rimarkis, havis tute belajn vizaĝojn, malgraŭ tio, ke iliaj okuloj estis fermitaj kaj kaviĝintaj.) Ili tenis lin, palpis lin per molaj sentemaj manoj, flaris lin, kaj aŭskultis ĉiun vorton, kiun li diris. Kelkaj el la junulinoj kaj infanoj, tamen, restis apartaj, kvazaŭ pro timo, kaj efektive lia voĉo ŝajnis kruda kaj maldelikata kompare kun iliaj pli dolĉaj tonoj. Ili aklamis lin.
Liaj tri gvidantoj restis ĉe li kun posedema aspekto, kaj diris fojon post fojo, ”Sovaĝulo el la rokoj.”
”Bogota”, li diris. ”Bogota. Trans la montoj.”
”Sovaĝulo, kiu uzas sovaĝajn vortojn”, diris Pedro. ”Ĉu vi aŭdis tion – Bogota? Lia menso estas apenaŭ formita. Li havas nur la elementojn de parolo.”
Knabeto pinĉis lian manon. ”Bogota li moke diris.
”Jes. Ĝi estas urbego kompare kun via vilaĝo. Mi venas de la grandega mondo – kie homoj havas okulojn kaj vidas.”
”Lia nomo estas Bogota”, ili diris.
”Li faletis”, diris Correa, ”faletis dufoje dum ni venis tien ĉi.”
”Konduku lin al la ĉefoj.”
Kaj ili subite ŝovis lin tra pordo en ĉambron tute senluman, krom ke ĉe la fino briletis fajro. La aro sekvis lin kaj obstrukcis preskaŭ ĉiun lumradieton, kaj antaŭ ol li povis savi sin, li falegis kontraŭ la piedojn de sidanta viro. Lia etendita mano frapis la vizaĝon de ĉi alia dum li falis; li sentis molan vizagon kaj aŭdis koleran krion, kaj dum momento li luktis kontraŭ nombron da manoj, kiuj tenis lin. Ĝi estis unuflanka batalo.
Subite li komprenetis la situacion kaj li kuŝis senmove.
”Mi falis”, li diris; ”mi ne povis vidi en tiu ĉi nigrega mallumo.
Estis paŭzo, kvazaŭ la nevidataj homoj ĉirkaŭ li penus kompreni liajn vortojn. Tiam la voĉo de Correa diris: ”Li estas nur nove formita. Li faletas kiam li marŝas kaj miksas en siajn parolojn vortojn, kiuj signifas nenion.”
Aliaj ankaŭ diris pri li aferojn, kiujn li aŭdis aŭ komprenis malbone.
”Ĉu mi povas leviĝi?” li demandis dum paŭzo. ”Mi ne luktos denove.”
Ili interkonsiliĝis kaj lasis lin leviĝi.
La voĉo de pli aĝa viro komencis fari demandojn kaj Nuñez devis klopodi klarigi al tiuj ĉi ĉefoj, kiuj sidis en mallumo en la Lando de la blinduloj, la grandegan mondon el kiu li falis, kaj la ĉielon kaj montojn kaj vidadon kaj tiajn mirindaĵojn.
Kaj, kontraŭe al lia antaŭsupozo, ili kredis kaj komprenis absolute nenion, kion li diris al ili. Ili eĉ rifuzis kompreni multajn el liaj vortoj. Dum dek kvar generacioj tiuj ĉi homoj estas blindaj kaj apartigitaj de la vidanta mondo; la nomoj por ĉio rilate al vidado velkis kaj ŝanĝiĝis; la historio de la ekstera mondo velkis kaj ŝanĝiĝis al infana fabelo; kaj ili ĉasis ĝeni sin pri ĉio preter la rokaj deklivoj super tiu ĉirkaŭa muro. Blindaj geniuloj naskiĝis inter ili kaj kontestis la erojn de kredo kaj tradicio, kiujn ili kunportis el siaj vidaj tagoj, kaj forigis ĉiujn ĉi kiel bagatelajn fantaziaĵojn, kaj anstataŭis ilin per novaj kaj pli saĝaj klarigoj. Multe de ilia imago velkis kun ilia okuloj, kaj ili ĉiam pli sentfaris por si novajn imagojn per siaj emaj oreloj kaj fingroj. Malrapide Nuñez konstatis ĉi tion; ke ne efektiviĝos lia supozo, ke ili primiros kaj respektos liajn originon kaj talentojn. Kiam lian nekonvinkan provon klarigi al ili la vidon ili forŝovis kiel la konfuzitan rakonton de nove farita estaĵo, kiu priparolas la mirindaĵojn de siaj malklaraj sentoj, li kvietiĝis, iom honta, kaj aŭskultis ilian instruadon.
Kaj la plej aĝa blindulo klarigis al li pri la vivo kaj filozofio kaj religio, kiel la mondo (tio estas, ilia valo) je la komenco estis malplena kavo en la rokoj, kaj tiam venis, unue, senvivaj aĵoj sen sentopovo, kaj lamoj kaj kelkaj aliaj estaĵoj, kiuj havis malmultan racion, kaj tiam homoj, kaj fine anĝeloj, kies kantadon kaj flirtadon oni povas aŭdi, sed kiujn neniu povas tuŝi. Tio estis enigmo al Nuñez, ĝis li pensis pri la birdoj.
Li diris al Nuñez, ke tiu ĉi tempo dividiĝas en la varmon kaj la malvarmon, kiuj estas la blindulaj tago kaj nokto, kaj ke estas bone dormi dum la varmo kaj labori dum la malvarmo; tial nun, se li ne estus veninta, la tuta urbo de la blinduloj jam dormus. Li diris, ke certe Nuñez estas speciale kreita por lerni kaj servi la saĝon, kiun ili akiris, kaj ke malgraŭ liaj mensa malklaro kaj faletemo li devas havi kuraĝon kaj fari sian eblon lerni, kaj je tio ĉiuj homoj ĉe la pordo murmuris kuraĝige. Li diris, ke la nokto – ĉar la blinduloj nomis sian tagon nokto – estas jam malfrua, kaj ke ĉiu devus daŭrigi sian dormadon.
Li demandis al Nuñez, ĉu li scias dormi, kaj Nuñez respondis jese kaj aldonis, ke antaŭ ol dormi li deziras manĝi.
Ili alportis manĝaĵon – laman lakton en pelvo, kaj krudan salan panon – kaj kondukis lin al soleca loko por manĝi ekster ilia aŭdo, kaj poste por dormi antaŭ ol la malvarmeto de la montara vespero vekos ilin por ke ili rekomencu sian tagon.
Sed Nuñez tute ne dormis.
Anstataŭe li sidis en la loko, kie ili lasis lin, por ripozigi siajn membrojn kaj konstante mediti pri la neatenditaj cirkonstancoj de sia alveno.
Foje li ridis, jen pro amuzo, jen pro indigno.
”Neformita menso! ” li diris. ”Ankoraŭ ne havas sentojn! Ili ja ne scias, ke ili insultadis sian de la Ĉielo senditan reĝon kaj mastron. Verŝajne mi devos prudentigi ilin. Mi pensu – mi pensu.”
Li ankoraŭ pensadis, kiam la suno malleviĝis.
Nuñez estimis ĉiajn belaĵojn kaj ŝajnis al li, ke la brilo sur la neĝaj vastaĵoj kaj glaciejoj kiuj ĉirkaŭis la valon, estas la plej bela afero kiun iam li vidis. Lia rigardo iris de tiu neatingebla gloro al la vilaĝo kaj la akvumitaj kampoj, kiu rapide malaperis en la krepuskon, kaj subite li emociigis kaj elkore dankis al Dio, ke li havas la povon vidi.
Li aŭdis voĉon voki lin de la vilaĝo.
”Ho Bogota! Venu tien ĉi!”
Kaj je tio li stariĝis kun rideto. Li montros unufoje por ĉiam al tiu ĉi homoj la utilon de vidado. Ili serĉos lin, sed ne trovos lin.
”Vi ne moviĝas, Bogota”, diris la voĉo.
Li ridis senbrue, kaj zorge faris du paŝojn for de la vojon.
”Ne, marŝu sur la herbaĵo, Bogota; tio ne estas permesata.”
Nuñez mem estis apenaŭ aŭdinta la sonon, kiun li faris. Li haltis mirigita.
La parolinto kure alvenis al li sur la vojo.
Li repaŝis sur la vojon. ”Jen mi”, li diris.
”Kial vi ne venis kiam mi vokis vin?” diris la blindulo. ”Ĉu necesas konduki vin kiel infanon? Ĉu vi ne povas aŭdi la vojon dum vi marŝas?”
Nuñez ridis. ”Mi povas vidi ĝin”, li diris.
”Ne ekzistas la vorto vidi”, diris la blindulo post paŭzo.
”Ĉesigu tiun ĉi stultaĵon, kaj sekvu la sonon de miaj paŝoj.”
Nuñez sekvis, iom kolera.
”Mia vico venos”, li diris.
”Vi lernos”, diris la blindulo. ”Estas multo lernota en la mondo.”
”Ĉu neniam iu diris al vi, ’Inter blinduloj reĝas strabuloj’?”
”Kio estas blinduloj?” senzorge demandis la blinda viro, super sian ŝultron.
Pasis kvar tagoj kaj je la kvina la reĝo de la blinduloj ankoraŭ estis inkognita inter siaj regatoj, kiel mallerta kaj senutila fremdulo.
Li trovis, ke estas multe pli malfacile proklami sin, ol li estis supozanta, kaj intertempe, dum li meditis sian coup d’état, li faris ĉion, kion oni ordonis, kaj lernis la kutimojn kaj morojn de la Lando de la blinduloj. Li trovis precipe ĝenaj la dumnoktajn laboradon kaj iradon, kaj li decidis, ke tio estu la unua afero, kiun li ŝanĝos.
Ili vivis simple kaj laboreme, tiuj ĉi homoj, kun ĉiuj elementoj de virto kaj feliĉo, tiom kiom tiuj ĉi aferoj estas kompreneblaj al homoj. Ili laboregis, sed ne premate; da nutraĵoj kaj vestaĵoj ili havis sufiĉe por siaj bezonoj; ili havis tagojn kaj sezonojn por ripozo; ili alte taksis muzikon kaj kantadon, kaj estis amo inter ili, kaj infanetoj.
Estis mirige, kiel certe kaj precize ili moviĝadis en sia orda mondo. Ĉio, vi devas kompreni, estis aranĝita por iliaj bezonoj; ĉiu el la disradiantaj vojoj en la valo havis konstantan angulon al la aliaj kaj havis kiel distingon specialan eltranĉon sur la bordo; ĉiuj obstrukcoj kaj neregulaĵoj estis antaŭ longe forigitaj de la vojoj kaj kampoj; ĉiom de iliaj metodoj kaj agado rezultis nature el iliaj specialaj bezonoj. Iliaj sentoj fariĝis mirinde akraj; ili povis aŭdi kaj taksi la plej etan geston de homo dek paŝojn for – povis aŭdi eĉ la batadon de lia koro.
Modulado de la voĉo antaŭ longe anstataŭis esprimadon ĉe ili, kaj tuŝoj anstataŭis gestojn, kaj ilia laboro kun sarkiloj kaj fosiloj kaj forkegoj estis tiel libera kaj certa, kiel ja povas esti ĝardena laboro. Ilia flarosento estis eksterordinare delikata; ili povis distingi individuajn diferencojn tiel facile kiel hundo, kaj ili prizorgis senpene kaj decide la lamojn kiuj vivis inter la rokoj supre kaj venis al la muroj por nutro kaj ŝirmo.
Estis nur kiam Nuñez fine provis trudi sin, ke li trovis kiel facilaj kaj certaj estas iliaj agoj.
Li ribelis nur post kiam li provis konvinki ilin.
Komence li klopodis klarigi la vidadon al ili.
”Aŭskultu do”, li diris. ”Estas aferoj pri mi kiujn, vi ne komprenas.”
Foje iuj el ili atentis lin; ili sidis kun malgajaj mienoj kaj kun la oreloj turnitaj inteligente al li kaj li faris sian eblon klarigi al ili, kio estas la vidado. Inter liaj aŭdantoj estis junulino, kiun li esperis konvinki, kun palpebroj malpli ruĝaj kaj kaviĝintaj ol la aliaj, tiel ke oni povis preskaŭ imagi, ke ŝi kaŝas okulojn. Li parolis pri la belaĵoj de vidado, pri rigardado al la montoj, pri la ĉielo kaj la sunleviĝo, kaj ili aŭdis lin kun amuzo kaj nekredemo, kiu baldaŭ fariĝis malaproba. Ili diris al li, ke efektive ne ekzistas montoj, sed ke la fino de la rokoj, kie paŝtas sin la lamoj, estas efektive la fino de la mondo; de tie leviĝas la kaverna tegmento de la universo, de kie falas la roso kaj la lavangoj; kaj kiam li kuraĝe asertis, ke la mondo, havas nek finon, nek tegmenton, kiel ili supozas, ili diris ke liaj pensoj estas malvirtaj. Tiom pri la ĉielo kaj nuboj kaj steloj, kiom li povis rakonti, ŝajnis al ili aĉa malpleno, terura neniaĵo, anstataŭ la glata tegmento je kiu ili kredis; estis parto de ilia kredo, ke la kaverna tegmento estas rave glata al palpado.
Li vidis, ke iel li ŝokis ilin, kaj tute forlasis tiun flankon de la afero kaj penis montri al ili la praktikan valoron de la vidado. Iun matenon li vidis Pedron sur la vojo nomita Dek sep venis al la centraj domoj, sed ankoraŭ tro malproksime por aŭdo aŭ flaro, kaj li diris al ili pri tio. ”Post nelonge”, li profetis, ”Pedro estos tie ĉi.” Iu maljunulo menciis, ke Pedro ne havas kaŭzon por esti sur vojo Dek sep, kaj tiam, kvazaŭ konfirme, tiu individuo, kiam li alproksimiĝis, turnis sin kaj transiris sur vojon Dek, kaj per facilaj paŝoj returne al la ekstera muro. Ili mokis Nuñez, kiam Pedro ne alvenis, kaj poste, kiam li faris demandojn al Pedro por pravigi sin, Pedro neis lin kaj eĉ estis malamika al li.
Tiam li instigis ilin permesi, ke li iru malproksimen sur la deklivaj herbaĵoj en la direkto al la muro kun unu trankvila blindulo, kaj li promesis rakonti al tiu ĉion, kio okazos inter la domoj. Li rimarkigis iujn moviĝojn, sed la aferoj kiuj efektive havis signifon por tiuj ĉi homoj okazis interne aŭ malantaŭe de la senfenestraj domoj – la solaj aferoj kiujn ili notis por provi lin – kaj pri tio li povis vidi aŭ diri nenion; kaj post la malsukceso de tiu provo, kaj la ridado, kiun ili ne povis reteni, li decidis uzi perforton. Li pensis ekpreni fosilon kaj subite frapegi teren unu-du el ili, kaj tiel en justa batalo montri la avantaĝon de okuloj. Li tiom sekvis tiun decidon, ke li ekprenis sian fosilon, kaj tiam li eltrovis novan aferon pri si, nome, ke estis neeble senkompate bati blindulon.
Li hezitis, kaj trovis, ke ĉiu el ili scias, ke li prenis la fosilon.
Ili staris atentaj kun siaj kapoj skuitaj, kaj siaj okuloj turnitaj al li por trafi lian venontan agon.
”Remetu tiun fosilon”, iu diris, kaj li sentis ian senhelpan timegon. Li preskaŭ obeis.
Tiam li ŝovis iun el ili kontraŭ doman muron, kaj preterkuregis lin ekster la vilaĝon.
Li transkuris iun el iliaj paŝtejoj, postlasante strion de piedpremita herbaro, kaj baldaŭ li sidiĝis flanke de unu el iliaj vojoj. Li sentis iom de la ekstazo, kiu venas al ĉiu homo je la komenco de batalo, sed pli da konfuzo. Li komencis konstati, ke oni eĉ ne povas feliĉe batali kontraŭ homojn, kies mensa bazo estas malsama ol la propra. Malproksime li vidis nombron da viroj portantaj fosilojn kaj bastonojn kaj venantaj el la domaro. Ili venis al li en etendiĝanta linio sur la pluraj vojoj.
Ili marŝis malrapide, ofte parolante inter si, kaj fojon post fojo la tuta aro haltis por flari la aeron kaj aŭskulti.
La unuan fojon kiam ili faris tion Nuñez ridis.
Sed poste li ne ridis.
Iu trafis liajn postsignojn en la kampa herbaro, kaj sekvis ilin klinike kaj palpe.
Dum kvin minutoj li rigardis la malrapidan disvastiĝon de la grupo, kaj tiam furioziĝis lia malpreciza emo tamen fari ion. Li stariĝis, marŝis unu du paŝojn al la ĉirkaŭa muro, turniĝis, kaj iom reiris. Ili staris en kurba linio, kvietaj kaj aŭskultantaj.
Li ankaŭ staris senmova, tenante tre firme en ambaŭ manoj sian fosilon. Ĉu li ataku ilin?
La pulsado en liaj oreloj fariĝis la rimo de ”Inter blinduloj reĝas strabuloj!”
Ĉu li ataku ilin?
Li rerigardis la altan kaj negrimpeblan muron malantaŭe – negrimpeblan pro ĝia glata stukaĵo, sed tamen kun multaj pordetoj – kaj la alvenantan vicon da serĉantoj. Malantaŭ tiuj ĉi nun venis aliaj el la domoj.
Ĉu li ataku ilin?
”Bogota!” iu vokis. ”Bogota! kie vi estas?”
Li tenis eĉ pli forte sian fosilon, kaj pluriris sur la herbaĵoj al la vilaĝo, kaj tuj kiam li moviĝis, ili komencis ĉirkaŭi lin.
”Mi batos ilin, se ili tuŝos min”, li ĵuris; ”Ĉielon, mi ja batos.”
Li laŭte kriis, ”Komprenu vi, mi intencas agi laŭ mia volo en tiu ĉi valo. Ĉu vi aŭdas? Mi agos laŭplaĉe kaj iros kien mi volos!”
Ili ĉirkaŭkaptis lin rapide, palpante, tamen per rapidaj moviĝoj. Estis simile al la infana blindula ludo, kun ĉiu blinda krom unu. ”Kaptu lin!” iu kriis. Li trovis sin en la arko de vico da serĉantoj. Subite li sentis, ke li devos esti agema kaj kuraĝa.
”Vi ne komprenas”, li kriis per voĉo, al kiu li intencis doni imponan kaj firman tonon, kaj kiu tamen tremetis. ”Vi estas blindaj kaj mi povas vidi. Lasu min!”
”Bogota! Formetu tiun fosilon kaj iru de sur la herbaĵo!”
La lasta ordono, groteska pro sia urbeca intimo, kolerigis lin.
”Mi batos vin”, li diris, plorĝemante pro emocio. ”Ĉielon, mi bategos vin. Lasu min!”
Li ekkuris, ne klare sciante, kien kuri. Li kuris for de la plej proksima blindulo, ĉar estis terure bati lin. Li haltis, kaj tiam provis elkuri de iliaj fermantaj vicoj. Li alkuris tien, kie la interspaco estis larĝa, kaj kun ekpercepto pri la alproksimiĝo de liaj paŝoj, la viroj ambaŭflanke kuregis unu al la alia. Li saltis antaŭen, kaj tiam vidis, ke li devos kaptiĝi, kaj krak! la fosilo bategis. Li sentis la molan kunfrapon de mano kaj brako, kaj la viro falis kun dolorkrio, kaj Nuñez trakuris.
Savita! Kaj tiam denove li estis proksime al la domoj, kaj blinduloj, svingante fosilojn kaj bastonojn, kuradis tien kaj reen kun ia racia rapideco.
Li aŭdis ĝustatempe paŝojn malantaŭe, kaj vidis altulon alkuri kaj bati la aeron. Li perdis sian kuraĝon, ĵetis sian fosilon maltrafe je sia atakanto, ekturnis sin kaj forkuris, evitante iun alian kun kriego.
Li estis en paniko. Li kuris furioze tien kaj reen.
Li flankensaltis, kiam ne estis necese, kaj falis pro sia deziro vidi ĉiuflanken samtempe. Momenton li sterniĝis surtere, kaj ili aŭdis la falon. Malproksime en la ĉirkaŭmuro ia pordeto ŝajnis kiel la ĉielo, kaj furioze li alkuris ĝin. Li eĉ ne rerigardis siajn serĉantojn ĝis li atingis ĝin, ŝanceliĝis trans la ponton, kaj grimpiris iome inter la rokoj. Li surprizis kaj timigis junan lamon, kiu saltetis for, kaj li kuŝigis spir egante.
Kaj tiel finiĝis lia coup détat.
Li restis ekster la muro de la valo de la blinduloj du noktojn kaj du tagojn sen manĝaĵoj au ŝirmo, kaj meditis pri la neatenditaj okazaĵoj. Dum tiuj ĉi meditoj li ripetis tre ofte, kaj ĉiam kun pli granda mokeco, la krevintan proverbon: ”Inter blinduloj reĝas strabuloj.” Li pensis ĉefe pri rimedoj por batali kaj venki tiujn ĉi homojn, kaj evidentiĝis, ke nenia praktika rimedo estas ebla. Li havis nenian batalilon, kaj nun estus malfacile havigi ĝin. Eĉ en Bogota la civilizado estis atinginta lin, kaj li ne povis instigi sin iri al la vilaĝo por murdi blindulon.
Kompreneble, se li farus tion, eble li povus tiam dikti siajn kondiĉojn, minacante mortigi la tutan aron. Sed – baldaŭ li ja devos dormi! …
Li penis ankaŭ trovi manĝaĵon inter la pinarboj kaj esti komforta sub la pinbranĉoj dum la nokta frostiĝo, kaj – kun malpli da fido – li per artifikoj penis kapti lamon por mortigi ĝin, – eble martelante ĝin per ŝtono – kaj tiel fine li eble povos manĝi iom. Sed la lamoj dubis pri li, kaj rigardis lin per nefidantaj brunaj okuloj, kaj kraĉospiris, kiam li alproksimiĝis. Je la dua tago trafis lin timo kaj atakoj de tremado. Fine li rampis al la muro de la Lando de la blinduloj kaj klopodis interpaciĝi. Li rampis laŭlonge de la rivereto, kaj kriis ĝis du blinduloj venis al la pordo kaj parolis al li.
”Mi estis freneza”, li diris. ”Sed mi estis nur duone formita.”
Ili diris, ke tio estas pli bona.
Li diris al ili, ke li estas pli saĝa nun, kaj pentas pri ĉio, kion li faris.
Tiam li ploris sen intenco, ĉar li estis tre malforta kaj malsana, kaj ili rigardis tion kiel favoran signon.
Ili demandis lin, ĉu li ankoraŭ kredas ke li povas ”vidi”.
”Ne”, li diris. ”Tio estis stultaĵo. La vorto signifas nenion – malpli ol nenion!”
Kaj tiam ili demandis, kio estas supre.
”Ĉirkaŭ centoble la alteco de viro ekzistas tegmento super la mondo – tegmento el roko – tre, tre glata.” … Denove li ekploris histerie. ” Antaŭ ol demandi al mi plu, donu al mi manĝaĵon, alie mi mortos.”
Li atendis severan punadon, sed tiuj ĉi blinduloj estis toleremaj.
Ili rigardis lian ribelon nur kiel plian pruvon pri lia ĝenerala idioteco kaj malsupereco; kaj vipinte lin, ili devigis lin fari la plej simplan kaj penan laboron, kiun ili povis trovi.
Vidante nenian alian vivrimedon, li obeeme faris ĉion, kion ili ordonis.
Dum kelkaj tagoj li estis malsana, kaj ili flegis lin bonkore.
Tio plidolĉigis lian obeadon. Sed ili insistis, ke li kuŝu en la mallumo, kaj tio estis granda mizero. Kaj blindaj filozofoj venis kaj parolis al li pri la malvirta frivoleco de lia menso, kaj tiel imprese riproĉis lin pro liaj duboj pri la roka tegmento, kiu kovras ilian universon, ke li preskaŭ dubis, ĉu efektive li ne estas la viktimo de fantazio, nevidante la tegmenton supre.
Tiel Nuñez fariĝis civitano de la Lando de la blinduloj kaj tiuj ĉi homoj ĉesis resti generalaj, kaj estiĝis konataj individuoj, dum la mondo preter la montaro ŝajnis pli kaj pli malproksima kaj nereala. Estis Jakob, lia mastro, bonkora viro, kiam li ne incitiĝis; estis Pedro, la nevo de Jakob, kaj estis Medinasaroté, la plej juna filino de Jakob. Ŝi estis malmulte estimata inter la blinduloj, ĉar ŝi havis klarajn trajtojn, kaj malhavis tiun kontentigan, brilan glaton, kiu estas la blindula idealo de virina beleco; sed Nuñez komence opiniis ŝin bela, kaj baldaŭ la plej bela estaĵo en la tuta mondo. Ŝiaj fermitaj palpebroj ne estis kaviĝintaj kaj ruĝaj, kiel esti kutime en la valo, sed kuŝis kvazaŭ ili eble subite malfermiĝos; kaj ŝi havis longajn okulharojn, kiujn oni konsideris grava difekto. Kaj ŝia voĉo estis forta, kaj ne plaĉis al la akra aŭdado de la valaj fraŭloj. Tial ŝi ne havis amanton.
Venis tago kiam Nuñez pensis, ke se li gajnus ŝin, li povus rezigniĝi al ĝismorta restado en la valo.
Li rigardis ŝin; li serĉis okazojn por fari servetojn al ŝi, kaj baldaŭ li trovis, ke ŝi rimarkas lin. Iun fojon, ĉe ripoztaga kunveno, ili sidis kune en la malhela stelolumo, kaj la muziko estis dolĉa. Lia mano venis sur ŝian, kaj li kuraĝis teni ĝin.
Tiam tre delikate ŝi reciprokis lian premeton. Kaj iun tagon, dum ili manĝis en la mallumo, li sentis ŝian manon tre dolĉe serĉi lin, kaj okazis, ke la fajro heliĝis tiam, kaj li vidis la dolĉecon de ŝia vizaĝo.
Li provis paroli al ŝi.
Li iris al ŝi iun tagon, kiam ŝi sidis ŝpinanta en la somera lunlumo. La lumo faris el ŝi estaĵon arĝentan kaj misteran. Li sidiĝis ĉe ŝiaj piedoj kaj parolis al ŝi pri sia amo, kaj diris kiel bela li aspektas al li. Li havis la voĉon de amanto, li parolis per dolĉa respektego, kaj ŝi neniam antaŭe spertis adoradon. Ŝi ne definitive respondis, sed estis evidente, ke liaj vortoj plaĉis al ŝi.
Post tio li parolis al ŝi ĉiam kiam li povis. La valo fariĝis por li la mondo, kaj la mondo preter la montoj, kie homoj vivis en sunlumo, ŝajnis nur fabelo, kiun iam li rakontos al ŝi. Tre prove kaj time li parolis al ŝi pri vidado.
Vidado ŝajnis al ŝi la plej poeta fantazio, kaj ŝi aŭskultis lian rakonton pri la steloj kaj la montoj kaj sia propra dolĉa blanka beleco, kvazaŭ estus kulpa memindulgo. Ŝi ne kredis, ŝi povis nur duone kompreni, sed ŝi estis mistere ravata, kaj ŝajnis al li, ke ŝi tute komprenis.
Lia amo perdis sian timemon kaj alprenis kuraĝon. Baldaŭ li volis peti edziĝpermeson de Jakob kaj la ĉefoj, sed ŝi ektimis kaj estis prokrastema. Kaj estis iu el ŝiaj pli maljunaj fratinoj, kiu unue sciigis al Jakob pri la amo inter Medina-saroté kaj Nuñez.
Jam de la komenco estis tre forta kontraŭstaro al la geedziĝo de Nuñez kaj Medina-saroté; ne tiom pro tio, ke ili alte taksis ŝin, kiom ĉar ili rigardis lin kiel apartan estaĵon, idioton, mallertan ulon sub la permesebla nivelo de viro. Ŝiaj fratinoj akre kontraŭstaris, dirante ke tio malkreditigos ilin; kaj maljuna Jakob, malgraŭ sia ŝato al tiu ĉi mallerta, obeema servutulo, kapneis, kaj diris ke la afero estas neebIa. La junuloj estis koleraj pro la propono korupti la rason, kaj iu el ili eĉ insultis kaj batis Nuñez. Li rebatis. Tiam, je la unua okazo li trovis avantaĝon en tio, ke li povas vidi, eĉ malgraŭ la krepusko, kaj post la fino de tiu batalo neniu emis atenci lin.
Sed ankoraŭ ili trovis geedziĝon neebla.
Maljuna Jakob tre amis sian lastan filineton, kaj malĝojis iam ŝi ploris ĉe lia ŝultro.
”Jen, kara, li estas idioto. Li fantazie imagas; li misfaras ĉion.”
”Mi scias”, ploris Medina-saroté. ”Sed li estas pli bona ol li estis. Li pliboniĝas. Kaj li estas forta, kara patro, kaj bonkora – pli forta kaj bonkora ol iu ajn alia viro en la mondo. Kaj li amas min – kaj, patro, mi amas lin.”
La maljunulo estis tre malgaja pro ŝia nekonsoleblo, kaj krome – eĉ pli malgajige – li pro diversaj kaŭzoj ŝatis Nuñez.
Li iris, do, al la senfenestra konsilanta ĉambro kaj sidis kun la aliaj ĉefoj kaj aŭskultis ilian paroladon, kaj diris, je la ĝusta momento, ”Li estas pli bona ol li estis. Povas esti, ke iam ni trovos lin tiel racia, kiel ni.”
Tiam, poste, iu el la ĉefoj, kiu profunde pensis, havis ideon.
Li estis eminenta kuracisto inter tiuj ĉi homoj, ilia medicinisto, kaj li havis tre filozofian kaj inventeman menson, kaj logis lin la ideo kuraci la strangaĵojn de Nuñez. Iun tagon, kiam Jakob ĉeestis, li reparolis pri Nuñez.
”Mi ekzamenis Bogota”, li diris, ”kaj la afero estas pli klara al mi. Mi opinias, ke li estas kuracebla.”
”Mi ĉiam esperis tion”, diris Jakob.
”Lia menso estas tuŝita”, diris la blinda kuracisto.
La ĉefoj murmuris konsente.
”Nu, kio tuŝas ĝin?”
”Ha!” diris Jakob.
”Tio ĉi”, diris la kuracisto, responde al sia propra demando.
”Tiuj kuriozaj aĵoj, nomataj la okuloj, kaj kiuj ekzistas por fari agrablan molan kaveton en la vizaĝo, ĉe Bogota estas malsanaj, tiel ke ili tuŝas la cerbon. Ili estas tre ŝvelintaj, li havas okulharojn kaj liaj palpebroj moviĝas, kaj sekve lia menso estas en konstanta stato de agaciĝo kaj frenezemo.”
”Ĉu jes?” diris la maljunulo, ”ĉu vere?”
”Kaj mi kredas, ke preskaŭ certe, por resanigi lin, necesas nur fari simplan kaj facilan kirurgian operacion – nome, forpreni tiujn ĉi ĝenaĵojn.”
”Kaj tiam li estos prudenta?”
”Tiam li estos perfekte prudenta, kaj tute admirinda civitano.”
”Danku Dion pro la scienco!” diris Jakob, kaj tuj iris por sciigi al Nuñez pri siaj feliĉaj esperoj.
Sed la maniero, laŭ kiu Nuñez ricevis la bonan novaĵon, ŝajnis al li malvarma kaj malĝojiga.
”Pro via tono”, li diris, ”oni povus pensi, ke vi ne amas mian filinon.”
Estis Medina-salroté, kiu instigis al Nuñez renkonti la blindajn kirurgojn.
”Vi ne deziras”, li diris, ”ke mi perdu mian vidpovon?”
Ŝi skuetis la kapon.
”Mia mondo estas vidado.”
Ŝia kapo pli malleviĝis.
”Estas la belaĵoj, la belaj aĵetoj – la floroj, la likenoj inter la rokoj, la malpezo kaj moleco de peco da pelto, la malproksima ĉielo kun sia vaganta nubaĵo, la sunsubiroj kaj la steloj.
Kaj estas vi. Nur pro vi estas bone posedi vidadon, estas bone vidi vian dolĉan serenan vizaĝon, viajn afablajn lipojn, viajn karajn, belajn manojn kunplektitajn.
Estas tiuj ĉi okuloj miaj, kiujn vi impresis, tiuj ĉi okuloj, kiuj tenas min al vi, kiujn volas tiuj ĉi idioto. Anstataŭe mi devos palpi vin, aŭdi vin, kaj neniam revidi vin. Mi devos veni sub tiun tegmenton el roko kaj ŝtono kaj mallumo, tiun teruran tegmenton, sub kiu kliniĝas via imago … Ne, vi ne volas, ke mi faru tion?”
Malagrabla dubo ektrafis lin. Li ĉesis, kaj lasis la demandon.
”Kelkfoje”, ŝi diris, mi volas – ” Ŝi paŭzis.
”Kion?” li diris, iom time.
”Kelkfoje mi volas, ke vi ne parolu tiel.”
”Kiel?”
”Mi scias, ke ĝi estas beleta – ĝi estas via imago. Mi amasĝin, sed nun – ”
Li sentis sin malvarma. ”Nun?” li diris mallaŭte.
Ŝi sidis tute senmova.
”Vi volas diri – vi opinias – mi estus pli bona – eble pli bona – ”
Li konstatis ĉion tre rapide. Li sentis koleron, ja koleron pro la mizera evoluo de la sorto, sed ankaŭ kunsenton pro ŝia nekompreno – kunsenton kiu preskaŭ estis kompato.
”Kara”, li diris, kaj li povis vidi pro sia blankeco, kiel intense ŝia spirito luktas kontraŭ aferojn, kiujn ŝi ne povas diri. Liaj brakoj ĉirkaŭis ŝin, li kisis ŝian orelon, kaj ili sidis iom da tempo silentaj.
”Se mi konsentus al tio ĉi?” fine li diris, per tre dolĉa voĉo.
Ŝi ĵetis siajn brakojn ĉirkaŭ lin, kaj freneze ekploris. ”Ho, se vi konsentus”, ŝi plorĝemis, ”se vi povus konsenti!”
Dum la semajno antaŭ la operacio, kiu levos lin de lia servuteco kaj malsupereco al la nivelo de blindulo, Nuñez tute ne dormis, kaj dum la varmaj sunlumaj horoj, kiam la aliaj dormis feliĉaj, li sidis meditante aŭ vagis sencele, kaj penis koncentrigi sian menson je la dilemo. Li jam respondis, li jam konsentis, tamen li ankoraŭ ne estis certa. Kaj fine ĉesis la laborperiodo, la suno leviĝis grandioza super la oraj montosuproj, kaj komenciĝis lia lasta tago de vidado. Li pasigis kelkajn minutojn kun Medina-saroté antaŭ ol ŝi foriris por dormi.
”Morgaŭ”, li diris, ”mi ne plu vidos.”
”Karulo!” ŝi respondis, kaj premis tutforte liajn manoj.
”Ili apenaŭ dolorigos vin”, ŝi diris; ” kaj vi toleros tiun ĉi doloron – vi toleros ĝin, kara amanto, pro mi … Kara, se estas eble al virinaj koro kaj vivo, mi kompensos vin. Mia plej kara, mia amato kun la dolĉa voĉo, mi kompensos vin.”
Kompatego trafis lin, kaj por ŝi, kaj por li mem.
Li teni ŝin en siaj brakoj, kaj premis siajn lipojn al ŝiaj, kaj rigardis ŝian belan vizaĝon la lastan fojon.
”Adiaŭ”, li flustris je tiu kara vidaĵo, ”adiaŭ!”
Kaj tiam silente li forturnis sin de ŝi.
Ŝi povis aŭdi liajn paŝojn malrapide foriri, kaj io en ties ritmo igis ŝin pasie ploregi.
Li intencis iri al soleca loko, kie belaj estas la kampoj pro blankaj narcisoj, kaj tie resti ĝis la horo de lia ofero, sed irante li levis sian rigardon, kaj vidis la matenon, la matenon kiel anĝelo en brilanta armaĵo, marŝanta sur la deklivoj…
Ŝajnis al li, ke kompare kun tiu ĉi grandiozo, li, kaj ĉi tiu blinda mondo en la valo, kaj lia amo, estis nur mizeraj aferoj.
Li ne flankeniris, laŭ la intenco, sed iris plu kaj trapasis la ĉirkaŭan muron, kaj eksteren sur la rokojn, kaj ĉiam liaj okuloj rigardis fikse la sunlumajn glacion kaj neĝon.
Li vidis ilian nedifineblan belecon, kaj lia imago transflugis ilin al la mondo pretere, kiun nun li rezignos por ĉiam.
Li pripensis tiun grandan liberan mondon, de kiu li estas apartigita, sian propran mondo, kaj li havis vizion pri tiuj pli malproksimaj deklivoj, longe, longe for, kun Bogota kuŝanta bela en la mezo, Bogota, la loko de dekmil emociigaj belaĵoj, glora dum la tago, brile mistera dum la okto, la loko de palacoj kaj fontanoj kaj statuoj kaj blankaj domoj. Li pensis, kiel post unu-du tagoj oni povus trairi montpasejojn, kaj pli kaj pli alproksimiĝi al ĝiaj movoplenaj stratoj kaj vojoj. Li pensis pri la rivera vojaĝo, tagon post tago, de granda Bogota al la ankoraŭ pli vasta transa mondo, tra urboj kaj vilaĝoj, arbaroj kaj dezertaj lokoj, la flueganta rivero, tagon post tago, ĝis ĝiaj bordoj pli larĝe apartiĝas kaj la grandaj vaporŝipoj preterplaŭdas, kaj oni atingas la maron – la senliman maron, kun ĝiaj mil insuloj, ĝiaj miloj da insuloj, kaj ĝiaj malproksimaj ŝipoj, neklare videblaj je siaj senĉesaj vojaĝoj ĉirkaŭ kaj trans tiun pli grandan mondon. Kaj tie, nebordita de montoj, estas videbla la ĉielo – la ĉielo, ne tia disko, kian oni vidas tie ĉi, sed arko el neimitebla bluo, abisma profundo en kiu rondiradas la flosantaj steloj…
Liaj okuloj rigardis pli serĉe la grandan kurtenon la montaro.
Ekzemple, se oni suprenirus tien tra tiu gorĝo, kaj tra tiu truo, tiel oni povus atingi tiujn duonkreskintajn pinojn, kiuj alte ĉirkaŭas en formo de bretego, kiu leviĝas pli kaj pli alte ĝis ĝi superpasas la gorĝon. Kaj tiam? Estus eble entrepreni tiun krutan rokaron. Tiam, eble, oni trovus lokon por grimpi al la fendego; kaj se tiu truo ne utilus, tiam eble oni trovus alian pli oriente. Kaj tiam? Tiam oni estus ekstere sur la sukceneca neĝo tie, kaj duonvoje al la supro de tiu bela kaj ege soleca montaro.
Subite li rerigardis la vilaĝon, tiam li tute turnis sin, kaj rigardis ĝin fikse.
Li pensis pri Medina-saroté, kaj ŝi jam ŝajnis malgranda kaj malproksima.
Li returniĝis al la monta murego, sur kiu estis ruliĝinta al li la matena sunbrilo.
Tiam tre zorge li komencis grimpi.
Je la subiro de la suno, li ne plu grimpis, sed li estis malproksima kaj alta, kvankam li ja estis atinginta pli grandan alton.
Liaj vestoj estis ŝiritaj, liaj membroj estis sangaj, multloke li havis kontuzojn, sed li kuŝis kvazaŭ li estas komforta, kaj sur lia vizaĝo estis rideto.
De kie li ripozis, ŝajnis ke la valo estas en kavego unu kilometron malsupre. Ĝi jam estis malklara pro nebuleto kaj ombro; kvankam la ĉirkaŭaj montosuproj estis el lumo kaj fajro. Kaj la detaletoj de la apudaj rokoj briletis kun subtila beleco – vejno de ia verda mineralo penetris la grizon, jen kaj jen ekbrilis kristalaĵoj, kaj eta, detale belega, oranĝeca likeno estis apud lia vizaĝo. En la fendego estis nigraj misteraj ombroj, bluo malheliĝis en purpuron, kaj purpuro en lumecan malhelon, kaj supre estis la senlima vasto de la ĉielo. Sed li ne plu atentis tiujn ĉi aferojn; li kuŝis tie tute senmova, ridetante kvazaŭ li estas kontenta nur pro sia forkuro el la valo de la blinduloj, en kiu li pensis fariĝi reĝo.
Pasis la brilo de la sunsubiro kaj venis la nokto, kaj ankoraŭ li kuŝis trankvile kontenta sub la malvarmaj steloj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.