La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
3 NOVELOJAŭtoro: Bret Harte |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Estis brukonfuzo en Rora-Kampadejo. Ne temis pri batalo, ĉar en 1850 tiaĵo ne estis sufiĉe malkutima por kunvenigi la tutan setlejon. Ne nur la fosaĵoj kaj pretendejoj estis forlasitaj, sed Tutleo-Nutrovarejo kontribuis siajn vetludistojn, kiuj, ni memoru, daŭrigis trankvile sian ludadon en la tago kiam Franca Peĉjo kaj Kanaka Joĉjo sin mortpafis unu la alian trans la vendotablon de la antaŭĉambro. La tuta kampadejo troviĝis en kunveno antaŭ kruda kabano ĉe la ekstera limo de la malplenejo. Interparolado okazis en mallaŭta tono, sed virina nomo ripetiĝis ofte. Estis nomo sufiĉe konata en la kampadejo: "Ĉerokea Sanjo."
Eble pli bone estus malmulte paroli pri ŝi. Ŝi estis kruda kaj, ni timu, ege peka virino. Sed en tiu tempo ŝi estis la sola virino en Rora-Kampadejo, kaj ĵus tiam kuŝis en malfacilega embaraso, kiam ŝi plej multe bezonis la flegadon de sia sekso. Diboĉema, forlasita, nerevalorigebla, ŝi suferis tamen martirecon jam sufiĉe malfacilan por toleri kiam vualitan per kompata virineco, sed nun teruran en sia soleco. La praa malbeno surfalis ŝin en tiu origina izoleco devinta tiel timegindigi la punon de la unua peko. Estis, eble, trajto de la pentopago de ŝia peko, tio ke, en momento kiam plejmulte mankis al ŝi la intuiciaj tenereco kaj prizorgo de sia sekso, ŝi renkontis nur la duonmalestimajn vizaĝojn de siaj masklaj kunestantoj. Tamen kelkaj el la spektantoj estis, mi opinias, kortuŝitaj per ŝiaj suferadoj. Sanĉjo Tiptono pensis ke "malfacilas por Sanjo," kaj, primeditante ŝian kondiĉon, dum momento noble kaj provizore forgesis tion ke li tenis ason kaj du damojn en sia maniko.
Estos vidate, ankaŭ, ke la situacio estis originala. Mortoj estis neniel malkutimaj en Rora-Kampadejo, sed naskiĝo estis novaĵo. Homoj jam estis forsenditaj el la kampadejo efike, definitive kaj sen la eblo de reveno, sed jen estis la unua fojo ke iu ajn prezentiĝis ab initio. Tial la ekscitiĝo.
"Vi eniru tien, Stuĉjo," diris eminenta civitano konata kiel "Kentuko," alparolante unu el la lantantoj. "Eniru tien kaj kontrolu kion vi povas fari. Vi estas spertulo pri tiaĵoj."
Eble la elekto estis taŭga. Stuĉjo jam estis, en aliaj klimatoj, la laŭsupoza ĉefo de du familioj; efektive, estis al iu leĝa senformaleco okaze de la koncernaj eventoj ke Rora-Kampadejo – urbo de rifuĝo – ŝuldis lian kompanion. La homamaso aprobis la elekton kaj Stuĉjo estis sufiĉe saĝa por cedi al la plejmulto. La pordo fermiĝis malantaŭ la porokaza kirurgo kaj akuŝisto, kaj Rora-Kampadejo sidiĝis ekstere, fumis sian pipon, kaj atendis la rezulton.
La kunvenintaro nombris ĉirkaŭ cent virojn. Unu-du el tiuj estis efektivaj fuĝintoj de justico, kelkaj estis krimuloj kaj ĉiuj estis sendisciplinaj. Fizike ili elmontris nenian indikon pri siaj antaŭaj vivoj kaj karakteroj. La plej ofenda kanajlo havis Rafaelan vizaĝon, kun abundo da blonda hararo; Okhursto, vetludisto, havis la melankolian aspekton kaj intelektan abstraktecon de Hamleto; la plej aplomba kaj plej kuraĝa viro estis alta je nur iom pli ol kvin futoj kaj havis dolĉan voĉon kaj embarasitan timidan manieron. La termino "kruduloj" aplikita al ili estis diferencigo pli ol difino. Eble pri la minoraj detaloj de fingroj, piedfingroj, oreloj, ktp. povas esti ke la kampadejo iom mankis, sed tiuj malgravaj preterlasoj ne malpliigis ilian agregitan potencon. La plej forta viro havis nur tri fingrojn sur la dekstra mano; la plej lerta pafisto havis solan okulon.
Tia estis la fizika aspekto de la viroj disiĝintaj ĉirkaŭ la kabano. La kabano kuŝis en triangula valo, inter du montetoj kaj rivero. La sola elirejo estis kruta pado trans la supron de monteto alfrontanta la kabanon, nun lumigatan de la leviĝanta luno. Eble la suferanta virino vidis ĝin de la kruda litbenko sur kiu ŝi kuŝis – vidis ĝin suprenserpentadi kiel arĝenta fadeno ĝis perdiĝi en la supraj steloj.
Fajro de velkintaj pinbranĉoj aldonis gregemecon al la kunveno. Iom post iom la natura gajeco de Rora-Kampadejo revenis. Vetaĵoj estis libere proponitaj kaj agnoskitaj pri la rezulto. Tri kontraŭ kvin ke "Sanjo travivos la aferon;" eĉ ke la infano travivus; flankvetaĵoj pri la sekso kaj haŭtkoloro de la alvenonta fremdulo. Meze de ekscitita diskutado ekbruo leviĝis inter tiuj plej proksimaj al la pordo kaj la kampadejo haltis por aŭskulti. Super la ŝanceliĝado kaj la ĝemado de la pinarboj, la hasta fluado de la rivero kaj la krepitado de la fajro, altiĝis akuta plendema krio – krio kiel nenio aŭdita antaŭe en la kampadejo. La pinoj ĉesis ĝemi, la rivero ĉesis hasti, la fajro ĉesis krepiti. Ŝajnis ke ankaŭ la Naturo haltis por aŭskulti.
La kampadejo surpiediĝis kvazaŭ solavire! Oni proponis eksplodigi barelon da pulvo, sed, en konsiderado pri la situacio de la patrino, pli bonaj konsiloj regis kaj nur kelkaj revolveroj estis pafitaj; ĉar, ĉu pro la kruda kirurgio de la kampadejo, ĉu pro alia kialo, Ĉerokea Sanjo sinkis rapide. En la daŭro de sola horo ŝi suprengrimpis, por tiel diri, laŭ tiu malfacila vojo kondukanta ĝis la steloj, kaj tiel elpasis Rora-Kampadejon, ĝiajn pekadon kaj honton, por ĉiam. Mi ne kredas ke la anonco multe ĝenis ilin, krom en spekulativado pri la sorto de la infano. "Ĉu li povas travivi nun?" oni demandis Stuĉjon. Tiu respondis dubeme. La sola cetera estaĵo de la sekso kaj patrina kondiĉo de Ĉerokea Sanjo en la setlejo estis azenino. Okazis kelke da konjektado pri taŭgeco, sed oni provis la eksperimenton. Tio estis malpli problema ol la antikva pritrakto de Romulo kaj Remo, kaj verŝajne egale sukcesa.
Kiam tiuj detaloj estis finaranĝitaj, kio forkonsumis ceteran horon, la pordo estis malfermita kaj la anticipa viramaso jam formiĝinta en vicon eniris unu post la alia. Apud la malalta benko aŭ breto, sur kiu la patrina figuro reliefiĝis severe sub la kovriloj, staris pintablo. Sur tiu estis metita kandelskatolo, en kiu, vindite en brila ruĝa flanelo, kuŝis la plej lastatempa alveninto de Rora-Kampadejo. Apud la kandelskatolo estis metita ĉapelo. Ĝia utiligo baldaŭ indikiĝis. "Sinjoroj," diris Stuĉjo kun rara miksaĵo de aŭtoritato kaj laŭofica memkontento, – "Sinjoroj bonvolu enpasi laŭ la antaŭpordo, laŭpasi la tablon kaj elpasi laŭ la malantaŭpordo. Tiuj volantaj donaci ion ajn al la orfo trovos oportunan ĉapelon." La unua viro eniris surportante sian ĉapelon; li senĉapeligis tamen dum li ĉirkaŭrigardis; kaj tial, malkonsciante, estigis ekzemplon por la sekvinto. En tiaj komunumoj bonaj kaj malbonaj faroj estas kontaĝaj. Dum la procesio eniris vice, aŭdiĝis komentoj – kritikoj direktitaj, eble, pli ĝuste al Stuĉjo, kiel spektaklestro – "Ĉu estas li?" "ege malgranda specimeno;" "mankas al li koloro;" "ne plu granda ol pistolo." La donacoj estis egale tipaj: arĝenta tabakujo; Hispana ormonero; mararmea revolvero arĝente muntita; orspecimeno; belege brodita naztuko de virino (de Okhursto, la vetludisto); diamanta brustobroĉo; diamanta ringo (sugestite per la broĉo, kun la komento de la donacinto ke li "vidis tiun broĉon kaj pliproponis ĝin je du diamantoj"); katapulto; Biblio (de nekonata donacinto); ora sprono; arĝenta kafkulero (la inicialoj, mi bedaŭras diri, ne estis tiuj de la donacinto); paro da tondiloj de kirurgo; lanceto; bankbileto de kvin pundoj de Banko de Anglio; kaj ĉirkaŭ du cent dolaroj en hazardaj or- kaj arĝenteroj. Dum tiuj procedoj Stuĉjo estigis silenton tiel senemocian kiel tiu de la morta virino maldekstraflanke de li, gravecon tiel enigman kiel tiu de la novnaskiĝinto dekstre de li. Sola evento okazis por rompi la monotonecon de la stranga procesio. Dum Kentuko kliniĝis super la kandelskatolo duonscivoleme, la infano turniĝis kaj, en spasmo de doloro, kroĉis lian palpantan fingron kaj tenis ĝin fikse dum momento. Kentuko aspektis stulte kaj embarasite. Kvazaŭa ruĝiĝo klopodis sin fiksi sur lian veterbatitan vangon. "La malbenita kanajleto," li diris, eligante sian fingron kun, eble, pli da tenereco kaj prizorgo ol oni povintus juĝi lin kapabla elmontri. Li tenis tiun fingron iom apartigita disde ties kunuloj dum li eliris kaj kontrolis ĝin scivoleme. La kontrolo estigis la saman originan komenton pri la infano. Efektive, li ŝajnis ĝui ripeti ĝin. "Li luktis kun mia fingro," li rimarkis al Tiptono, elmontrante la membron, "la malbenita kanajleto!"
Estis la kvara horo de la mateno antaŭ ol la kampadejo elektis kuŝiĝi. Lumo brilis en la kabano kie la vaĉantoj sidis, ĉar Stuĉjo ne enlitiĝis tiun nokton. Nek Kentuko. Li drinkis liberege kaj rakontis kun granda entuziasmo sian sperton, findirante senŝanĝe je sia kutima kondamno de la novalveninto. Tio ŝajnis senzorgigi lin je iu ajn maljusta akuzo de sentimentaleco, kaj Kentuko havis la malfortojn de la pli nobla sekso. Kiam la aliaj ĉiuj jam enlitiĝis, li subeniris al la rivero kaj fajfis mediteme. Tiam li suprenpromenis laŭ la ravino, preter la kabano, ankoraŭ fajfante kun sinesprima senzorgo. Ĉe granda ruĝligna arbo li paŭzis kaj resekvis siajn paŝojn kaj novan fojon preterpasis la kabanon. Vojmeze ĝis la riverbordo li paŭzis denove kaj tiam revenis kaj frapis je la pordo. Malfermis ĝin Stuĉjo. "Kiel fartas la afero?" diris Kentuko, rigardante preter Stuĉjo ĝis la kandelskatolo. "Ĉio trankvilas," respondis Stuĉjo. "Ĉu okazas io ajn?" "Nenio." Estis paŭza – embarasa – dum Stuĉjo daŭre tenis la pordon. Tiam Kentuko reprenis la temon de sia fingro, kiun li elmontris al Stuĉjo. "Luktis kun ĝi, – la damnita kanajleto," li diris, kaj retiriĝis.
La sekvintan tagon Ĉerokea Sanjo ricevis tian krudan enterigon kian Rora-Kampadejo pridisponis. Post kiam ŝia kadavro estis konfidita al la montetdeklivo, la kampadejo estigis ceremonian kunvenon por diskuti kiel trakti ŝian infanon. Rezolucio adopti lin estis unuanima kaj entuziasma. Sed tujege estiĝis vigla diskutado pri la maniero kaj la farebleco de provizi lin per liaj bezonoj. Estis rimarkinde ke elstariĝis en la debatado neniaj el tiuj ferocaj personecoj kiuj kutime diferencigis diskutadojn ĉe Rora-Kampadejo. Tiptono proponis ke ili sendu la infanon al Ruĝ-Hundo – kelkajn kvardek mejlojn for – kie eblus ekhavi inan prizorgon. Sed la malbonŝanca sugesto renkontis ferocan kaj unuaniman malkonsenton. Estis evidente ke ricevus eĉ momentdaŭran aprobon nenia plano devigonta ilin sin senigi je sia nova akiraĵo. "Krome," diris Toĉjo Rajdero, "tiuj uloj ĉe Ruĝ-Hundo interŝanĝus lin kaj havigus al ni iun alian." Same kiel en aliaj lokoj, malkredo je la honesteco de aliaj kampadejoj regis ĉe Rora-Kampadejo.
Ankaŭ la propono alvenigi flegistinon al la kampadejo renkontis malaprobon. Estis argumentite ke nenia deca virino povus esti konvinkita akcepti Rora-Kampadejon kiel sian hejmon kaj la parolanto urĝis ke "ili ne plu volas virinojn de la alia speco." Tiu malĝentila aludo al la forpasinta patrino, kiel ajn severa ĝi povas ŝajni, estis la unua spasmo de deco – la unua simptomo de la renasko de la kampadejo. Stuĉjo proponis nenion. Eble li sentis ioman heziton sin intermeti en la elekto de ebla sekvonto al sia ofico. Sed kiam pridemandite, li asertis emfaze ke li kaj "Ĵaninjo" – la besto antaŭe aludita – scipovos kreskigi la infanon. La propono havis iom originalan, sendependan kaj heroan karakteron kiu plaĉis al la kampadejo. Stuĉjo estis tenita en ofico. Oni sendis alvenigi kelkajn necesaĵojn de Sakramento. "Atentu," diris la kasisto, premante sakon da orpolvo en la manon de la ekspresisto, "la plej bonaj kiuj haveblas – punto, vi scias, kaj filigranaĵoj kaj krispoj – damnita estu la kosto!"
Strange estas tion diri, sed la infano travivis. Eble la vigliga klimato de la montara kampadejo estis kompensado por la materiaj mankoj. La Naturo alprenis la infanon kontraŭ sian pli larĝan bruston. En tiu rara atmosfero de la antaŭmontetoj – tiu aero pikodora je balzama aromo, tiu etera kordialo samtempe stimula kaj ĝojiga – povas esti ke li trovis manĝaĵon kaj nutraĵon, aŭ subtilan kemion kiu aliigis lakton de azeno en kalkon kaj fosforon. Stuĉjo emis kredi ke temis pri tiulasta kaj bona mamnutrado. "Mi kaj tiu azeno," li kutimis diri, "estas rolintaj kiel patro kaj patrino por li! Vi neniam," li aldiris, alparolante la senhelpan pakaĵo antaŭ si, "nin perfidu."
Ĝis kiam li estis monataĝa, evidentiĝis la neceso havigi al li nomon. Antaŭe li estis konata ĝenerale kiel "la Infanĉjo," "la knabo de Stuĉjo," "la Kojoto" (aludo al liaj voĉaj povoj), kaj eĉ, laŭ la amatiga diminutivo de Kentuko "la malbenita kanajleto." Sed tiujn oni konsideris malprecizaj kaj malsufiĉaj kaj finfine malakceptis reage al alia influo. Vetludistoj kaj aventuruloj estas ĝeneralregule superstiĉaj kaj iun tagon Okhursto asertis ke la bebo alportis "bonŝancon" al Rora-Kampadejo. Certe estis ke ili sukcesis lastatempe. "Bonŝanco" estis la kunkonsentita nomo kun, por pli granda oportuneco, la prefikso "Toĉjeto." Nenia aludo al la patrino fariĝis kaj la patro estis nekonata. "Estas pli bone," diris la filozofia Okhursto, "preni novan disdonon ĉiuflanke. Nomi lin Bonŝanco kaj survojigi lin ĝuste." Sekve, tago estis rezervita por la baptoceremonio. Povas imagi la signifon de tiu ceremonio la leganto jam amasiginta kelkajn pensadojn pri la temerara malpieco de Rora-Kampadejo. La ceremoniestro estis konata ŝercemulo nomita "Bostono," kaj la okazo ŝajnis promesi grandegan malseriozecon. Tiu genia satiristo pasigis du tagojn pretigante burleskaĵon de la preĝeja diservo, kun trafaj lokaj aludoj. La ĥoron oni trejnis taŭge kaj Saĉjo Tiptono nomiĝis baptopatro. Sed post kiam la procesio almarŝis la boskon kun muziko kaj standardoj kaj la infano estis kuŝigita antaŭ falsa altaro, Stuĉjo antaŭpaŝis la anticipan homamason. "Ne estas mia kondutmaniero fuŝi ĝojon, knaboj," diris la vireto aserte, okulkontrolante la ĉirkaŭajn vizaĝojn, "sed frapŝajnas al mi ke ĉi tiu ĉi afero estas iom malhonesta. Estas iomege maldece rilate al ĉi tiu ĉi bebo primoki lin en maniero kiun li ne kapablas kompreni. Kaj se necesas ke estu baptopatroj ĉi tie ĉi, bonvolu diri al mi kiu pli rajtas ol mi tiel roli." Silento sekvis la deklaron de Stuĉjo. Por honori ĉiujn humuristojn ni diru ke la unua viro agnoskinte la justecon de tiu deklaro estis la satiristo, tiel senigite je sia plezuro. "Tamen," diris Stuĉjo, rapide, elprofitante sian avantaĝon, "ni ĉi-tieas por baptoceremonio kaj baptoceremonion ni ekhavos. Mi proklamas vin Tomaso Bonŝanco, laŭ la leĝoj de Usono kaj Ŝtato Kalifornio, Dio helpu min." Estis la unua fojo ke la nomo de Dio eldiriĝis alimaniere ol sakre en la kampadejo. La formo de la ceremonio estis eble eĉ pli ridindega ol tiu konceptita de la satiristo, sed, strangege, neniu vidis tion kaj neniu ridis. "Toĉjeto" baptonomiĝis tiel serioze kvazaŭ sub Kristana tegmento kaj ploris kaj estis konsolita en ortodoksa maniero.
Kaj tial la laboro de renaskiĝo komenciĝis en Rora-Kampadejo. Preskaŭ nepercepteble ŝanĝo surfalis la setlejon. La kabano asignita al "Toĉjeto Bonŝanco" – aŭ "La Bonŝanco," kiel pli ofte li nomiĝis – elmontris la unua indikojn de plibonigo. Oni tenis ĝin nepre pura kaj kalkolaktita. Tiam oni provizis ĝin per novaj tabuloj, toloj kaj tapetpaperoj. La rozligna lulilo – alportite okdek mejlojn per azeno – "iom mortigis," laŭ la diraĵo de Stuĉjo, "la ceteran meblaron." Tial la renovigo de la kabano eknecesis. La viroj alkutimiĝintaj lanti ĉe Stuĉjo por kontroli "kiel fartas La Bonŝanco" ŝajnis alttaksi la ŝanĝon, kaj, por sin defendi, la rivala establaĵo Tutleo-Nutrovarejo sin vigligis kaj importis tapiŝon kaj spegulojn. La reflektoj kiujn tiuj lastaj prezentis pri la fizika aspekto de Rora-Kampadejo emis efektivigi pli striktajn kutimojn de persona pureco. Cetere, Stuĉjo trudis specon de kvaranteno al tiuj aspirantaj la honoron kaj privilegion de tenir "La Bonŝancon." Estis kruela humiligo por Kentuko – kiu, en la senzorgo de sia granda naturo kaj la kutimoj de la setlolima vivo, jam komencis konsideri ĉiujn vestaĵojn kiel duan kutiklon kiun oni forĵetas, kiel serpento sian haŭton, nur pere de putrado – malricevi la koncernan privilegion pro kelkaj kialoj de prudenteco. Tamen tia estis la subtila influo de novigo ke post tio li aperis senmanke ĉiun posttagmezon en pura ĉemizo kun vizaĝo ankoraŭ brilanta post lavado. Nek oni malatentis moralajn kaj sociajn sanitarajn leĝojn. "Toĉjeton", kiu devis pasigi sian tutan ekziston en persista klopodo ripozi, bruo ne ĝenu. La kriadon kaj hurladon gajnintan al la kampadejo ĝian malfeliĉan titolon oni malpermesis en la aŭdkampo de Stuĉjo. La viroj interparolis en flustroj aŭ fumis en Indiana seriozeco. Sakradon oni ĉesigis laŭ subkompreno en tiuj sanktaj lokoj, kaj ĉie tra la kampadejo la viroj flankenlasis popularan formon de sakraĵo tekstantan "Damnite estu la bonŝanco!" kaj "Malbenu la bonŝancon!", konsiderante ĝin havi novan personan signifon. Voĉa muziko ne estis interdiktita, ĉar oni juĝis ĝin havi mildigan trankviligan kvaliton, kaj iu kanto, kantate de "Militulo Jaĉjo," Angla maristo, el la Aŭstraliaj kolonioj de Ŝia Reĝina Moŝto, estis ege populara kiel lulkanto. Ĝi estis funebra rakonto pri la heroaĵoj de "la Aretuzo, Sepdek-kvar," en dampita minora tonalo, finiĝante je daŭrigata mortanta falo je la fermo de ĉiu refreno, "Sur ŝi-i-i-po Aretuzo." Estis bela spektaklo vidi Jaĉjon tenantan La Bonŝancon, ruliĝantan de flanko al flanko, kvazaŭ kun la moviĝado de la ŝipo, kaj lulkantantan tiun militflotan kanzoneton. Aŭ pro la stranga ruliĝado de Jaĉjo aŭ pro la longo de lia kanto – ĝi ampleksis naŭdek stancojn kaj estis daŭrigita kun konscienca intenco ĝis la amara fino – kutime la lulkanto estigis la deziritan efikon. En tiaj momentoj la viroj kuŝis plenlonge sub la arboj, en la dolĉa somera krepuskolumo, fumante siajn pipojn, sorbante la melodiajn eldiraĵojn. Malpreciza ideo ke tio estis kampara feliĉo trapenetris la kampadejon. "Ĉi tiu ĉi specaĵo," diris la orient-Londonano Simonzo, sin apogante mediteme surkubute, "estas paradiza." Tio memorigis al li Grenviĉon.
Kutime, en la longaj someraj tagoj, La Bonŝanco estis portita al la ravino el kiu fontis la ora trezoro de Rora-Kampadejo. Tie, sur kovrilo sternita sur pinarbaj branĉoj, li kuŝis dum la viroj laboris sube en la fosaĵoj. Lastatempe oni faris krudan klopodon ornami tiun laŭbon per floroj kaj dolĉodoraj arbustoj kaj kutime iu portis al li bukedon da loniceroj, azaleoj aŭ la pentritaj floroj de Las Mariposas. Subite la viroj konsciis pri tio ke beleco kaj signifo enestis tiujn neniaĵojn kiujn dum tiom longa tempo ili tretis senzorge subpiede. Brila glimfloko, bunta kvarcero, helkolora ŝtoneto el la rojfundo, beliĝis al okuloj tiele malobstrukcitaj kaj plifortigitaj, kaj senmanke flankenmetiĝis por "La Bonŝanco." Estis mirinde vidi kiom la arbaretoj kaj montetdeklivoj liveris da trezoraĵoj kiuj "taŭgus por Toĉjeto." Ni esperu ke Toĉjeto, ĉirkaŭate de tiaj ludiloj kiajn neniam antaŭe infano ricevis el felando, estis kontenta. Li aspektis sekure feliĉe, kvankam li elmontris infanan seriozecon kaj, en siaj rondaj grizaj okuloj, mediteman lumon kiuj, foje, maltrankviligis Stuĉjon. Li estis ĉiam traktebla kaj kvieta kaj estas raportite ke foje, elrampinte sian "tenejon" – heĝon de interplektitaj pinbranĉoj ĉirkaŭantan lian liton – li falis trans la taluson sur sian kapon en la malmolan teron kaj restis kun siaj makulaj kruroj en la aero en tiu pozo dum almenaŭ kvin minutoj kun rezoluta graveco. Senmurmure li malimplikiĝis. Mi hezitas registri la multajn ceterajn ekzemplojn de lia saĝeco kiuj baziĝas, bedaŭrinde, sur la asertoj de antaŭjuĝaj amikoj. Kelkaj el tiuj ne estis sen nuanco de superstiĉo. "Mi suprengrimpis ĵuse laŭ la taluso," diris Kentuko, iun tagon, en stato de senspira ekscitiĝo, "kaj damnita estu mia haŭto se li ne paroladis al blugarolo sidanta sur liaj genuoj. Jen ili estis, tiel liberaj kaj gregemaj kiel plaĉus al vi mem esti, interbabilante kvazaŭ du samtigaj ĉerizoj." Tamen, ĉu li rampis trans la pinbranĉojn, ĉu li kuŝis pigre surdorse palpebrumante al la folioj super si, al li la birdoj kantis, la sciuroj babiladis kaj la floroj malfermiĝis. La Naturo estis lia flegistino kaj kunludantino. Por li ŝi lasis gliti inter la folioj orajn faskojn de sunlumo kiu falis ĵus en lian manatingon; ŝi sendis nomadajn ventetojn por viziti lin kun la balzamo de laŭro kaj rezinecaj gumoj; al li la altaj ruĝlignaĵoj kapneis amike kaj dormeme, la burdoj zumis kaj la frugilegoj grakumis dormigan akompanon.
Tia estis la ora somero de Rora-Kampadejo. Tiuj estis "monhavaj tempoj" – kaj la bonŝanco estis kun ili. La pretendejoj liveris abundege. La kampadejo ĵaluzis pri siaj privilegioj kaj rigardis suspekte fremdulojn. Enmigrado estis malinstigita, kaj, por pliperfektigi sian izoladon, ili taŭge akaparis la teron ĉe ambaŭ flankoj de la montomuro ĉirkaŭanta la kampadejon. Tio, kaj reputacio por elstara kapablo kun la revolvero, tenis la apartecon de Rora-Kampadejo netuŝebla. La ekspresisto – ilia sola ligilo kun la ĉirkaŭanta mondo – raportis foje mirindajn rakontojn pri la kampadejo. Li diradis: "Ili havas straton jen supre en 'Rora' kiu superkuŝus iun ajn straton de Ruĝ-Hundo. Ili havas grimpoplantojn kaj florojn ĉirkaŭ siaj domoj, kaj ili lavas sin dufoje ĉiutage. Sed ili traktas fremdulojn ege malamikeme kaj ili kultadoras 'Inĝianan' bebon."
Kun la prospero de la kampadejo alvenis deziro por cetera plibonigo. Estis proponite konstrui hotelon en la venonta printempo kaj inviti unu-du decajn familiojn ekloĝi tie por la bono de "La Bonŝanco," – kiu povus profiti eble de ina kamaradeco. Pri la ofero kiun tiu koncedo al la sekso trudis al tiuj viroj, kiuj estis feroce skeptikaj pri ties ĝeneralaj virto kaj utileco, oni povas doni konton nur per ilia kareco pri Toĉjeto. Kelkaj daŭre rezistis. Sed la decidon oni ne povus efektivigi antaŭ tri monatoj, kaj la malplimulto cedis timide esperante ke okazus io por malebligi tion. Kaj okazis io, jes ja.
La vintron de 1851 oni memoros longan tempon en la antaŭmontoj. La neĝo kuŝis profunde sur la montaro kaj ĉiu montara rivereto fariĝis rivero kaj ĉiu rivero fariĝis lago. Ĉiu ravino kaj ĉiu ravineto aliiĝis en tumultan akvovojon kiu subenplonĝis laŭ la montetdeklivoj, malstarigante gigantajn arbojn, disĵetante siajn drivaĵojn kaj rubojn laŭ la ebenaĵon. Ruĝ-Hundo jam estis inundita dufoje kaj Rora-Kampadejo ricevis antaŭaverton. "Akvo enmetis la oron en tiujn ravinojn," diris Stuĉjo; "ĝi estis ĉi tie ĉi antaŭe kaj ĝi estos ĉi tie ĉi denove!" Kaj tiun nokton Norda-Forkiĝo ekstersaltis subite siajn bordojn kaj enhastis balailmove la triangulan valon de Rora-Kampadejo.
En la konfuzo de impetaj akvoj, frakasantaj arboj kaj krepitanta ligno, kaj la malhelo kiu ŝajnis flui kun la akvo kaj forbloki la belan valon, nur malmulton oni povis fari por rekunigi la disigitan kampadejon. Kiam la matenon sin anoncis, la riverborda kabano de Stuĉjo estis for. Pli supre laŭ la ravino oni malkovris la korpon de ties malbonŝanca proprietanto; sed la fieraĵo, la espero, la ĝojo, la Bonŝanco de Rora-Kampadejo malaperintis. La viroj revenis kun malfeliĉaj koroj kiam krio ekde la bordo revokis ilin.
Estis helpboato de sube laŭ la rivero. Ili trovis, ili diris, viron kaj infanon, preskaŭ ellacigitajn, ĉirkaŭ du mejlojn sube. Ĉu iu konis ilin, kaj ĉu ili apartenis ĉi tie?
Necesis nur ekrigardo por elmontri al ili Kentukon kuŝantan tie, kruele premrompitan kaj kontuzitan, sed ankoraŭ tenantan en siaj brakoj la Bonŝancon de Rora-Kampadejo. Dum ili kliniĝis super la strange malsamaspektan paron, ili konsciis ke la infano estis malvarma kaj senpulsa. "Li estas morta," diris unu. Kentuko malfermis la okulojn. "Ĉu morta?" li ripetis, feble. "Jes, kara ulo, kaj ankaŭ vi mortas." Rideto lumigis la okulojn de la forpasanta Kentuko. "Mi mortas," li ripetis, "li forportas min kun si, – diru al la knaboj ke mi havas la Bonŝancon kun mi nun;" kaj la forta viro, alkrociĝante al la delikata bebo kvazaŭ laŭraporte dronanta viro alkroĉiĝas al pajlo, fordrivis en la ombran riveron kiu fluas eterne en la nekonatan maron.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.