La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA LEGENDO DE DORM-VALETO

Aŭtoro: Washington Irving

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

POSTINFORMO ALDONITA EN LA MANSKRIBADO DE S-RO KNIKERBOKERO

La antaŭa rakonto raportiĝas en preskaŭ la sammemaj vortoj en kiuj mi aŭdis ĝin raportitan ĉe korporacia kunveno de la multaĝa urbo Manhatuso, kunveno kiun ĉeestis multaj el la plej saĝaj kaj plej estimataj burĝoj de la urbo. La rakontinto estis afabla, kaduka, sinjorema maljunulo vestita sal-kaj-piprokolore kaj elmontranta malĝoje komikan vizaĝon. Mi forte suspektis lin esti malriĉa ĉar li tiel kuraĝe klopodis distri. Kiam li finrakontis sian historieton, okazis multe da ridado kaj aprobado, precipe ĉe du-tri deputitaj magistratanoj tradormintaj la plej grandan parton el la rakontotempo.

Estis tamen unu alta, sekaspekta, maljuna sinjoro kun skarabsimilaj brovoj kiu elmontris seriozan kaj iom severan mienon dum la tuta rakontado. Fojfoje li faldis la brakojn, antaŭenklinis la kapon, malsuprenrigardis, kvazaŭ kontrolante la plankon, dum li primeditadis ioman dubon. Li estis unu el tiuj singardaj homoj kiuj neniam ridas krom responde al bonega kaŭzo kiam ilin subtenas bonsenco kaj justeco. Kiam la gajeco de la aliaj ĉeestantoj finestiĝis kaj reestiĝis silento, li apogis unu brakon sur la brakon de sia seĝo kaj, arkiginte la alian, demandis, kun ege saĝaj kapmovo kaj brovkunpremo, kio estas la moralaĵo de la rakonto kaj kion ĝi pruvas?

La rakontinto, kiu lipenlevadis glason da vino, kiel postlaboran refreŝaĵon, paŭzis momenton, rigardis sian demandinton kun mieno de senfina respekto, tiam malsuprenigis la glason tre malrapide ĝistable kaj deklaris ke la rakonto celas pruvi, laŭ la plej forta logiko, la jenon:

"Ne estas vivosituacio kiu ne havigas avantaĝojn kaj plezurojn kondiĉe ke ni konsideru ŝercon nur kiel ŝercon."

"Rezulte, kiu rajdas konkurse kontraŭ koboldoj, tiu povas sendube sperti malfacilan rajdadon."

"Tial, se kampara lernejestro malsukcesas sin edzigi al Nederlanda heredontino, certe tio estas sekura paŝo en la direkto al altnivela estimo en la lando."

La singarda maljuna sinjoro kunpremis la brovojn dekoble pli streĉe post la klarigo, ege perpleksigite par la rezonado de la silogismo; dume, ŝajnis al mi, la sal-kaj-pipre vestita viro fiksrigardis lin kun iom triumfa vizaĝaĉo. Tempofine la seriozulo komentis ke ĉio tio tre bonas. Tamen, liaopinie, la rakonto iom troigas. Ĝi havas unu-du punktojn pri kiuj li dubas.

"Kredu min, sinjoro," respondis la rakontinto. "Rilate al tiu afero, mi mem ne kredas duonon el ĝi." 


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.