La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo  


ŜAKNOVELO

Aŭtoro: Stefan Zweig

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

I

Sur granda pasaĝera vaporŝipo, kiu meznokte planis fornavi el Novjorko al Bonaero, regis la kutima negocemo kaj moviĝemo de la lastaj horoj. La gastoj de la lando densiĝis akompanante siajn amikojn, la telegrafaj distribuistoj kun siaj oblikve metitaj kepoj vokis la nomojn tra la komunaj salonoj; oni portis valizojn kaj florojn, infanoj scivoleme kuris supren kaj malsupren sur la ŝtuparoj, dume la orkestro senlace ludis la inviton al la prezentado sur la ferdeko. Mi staris konversaciante kun iu konato iomete for de tiu tumulto sur la promena parto de la ferdeko, kiam proksime de ni du aŭ trifoje forte eklumis fotofulmo – ŝajne iu prominentulo tuj antaŭ la fornavi ĝo rapide estis intervjuata kaj fotita de la ĵurnalistoj. Mia amiko rigardis tien kaj ekridetis. ”Vi havas maloftan birdon surŝipe, sinjoron Czentovic.” Kaj ĉar mi koncerne tiun ĉi mesa ĝon evidente faris mienon de nekompreno, li klarige aldonis:

”Mirko Czentovic, la monda ŝakmajstro. Li krozis venke kun siaj turniroj la tutan Amerikon de Oriento al Okcidento kaj nun li vojaĝas al novaj triumfoj al Argentino.”

Fakte mi nun memoris pri tiu juna mondmajstro kaj eĉ pri kelkaj unuopaĵoj lige kun lia rakedrapida kariero; mia amiko, pli atenta gazetleganto ol mi, povis tion kompletigi kun tuta aro da anekdotoj. Czentovic starigis sin per unu lanĉo inter la elpruvitajn mondmajstrojn de la ŝakarto, kiel Aljeĥin, Capablanca,

Tartakover, Lasker, Bogoljubov; post la sursceniĝo de la sepjara mirakloinfano Rzecewski dum la ŝakturniro 1922 en Novjorko, la ensalto de nekonatulo vekis en la eminenta gildo tioman renomon. La intelektaj ecoj de Czentovic, nome, povis neniel profeti al li tian blindige brilan karieron ekde la komenco. Baldaŭ penetris la sekreto, ke tiu ĉi ŝakmajstro en sia privata vivo ne povas en iu ajn lingvo skribi frazon sen ortografiaj eraroj, kaj kiel rimarkis iu el liaj koleriĝintaj kolegoj en sia acida primoko, ”lia malklereco estas sur ĉiuj kampoj same universala”. Filo de malriĉega sudslava danubŝipisto, kies etan barkon iunokte renversis grenvaporŝipo, la tiama dekdujarulo post la morto de sia patro estis pro kompato enhejmita de iu paroĥestro en iu ekstercentra loko, kaj la bona pastro klopodis per hejma aldonhelpo iel kompensi tion, kion la proverbe pigra, obtuzcerba, larĝfrunta infano en la vilaĝa lernejo ne sukcesis lerni.

Sed la klopodoj restis vanaj. Mirko gapis la jam centfoje al li klarigitajn skribsignojn ĉiam denove fremde; eĉ por la plej simplaj instruobjektoj mankis en lia peze funkcianta cerbo ĉiu fiksa forto. Kiam li devus kalkuli, li eĉ jam dekkvarjara devis ĉiam uzi siajn fingrojn; legi libron aŭ gazeton, tio estis por la jam duonadolta junulo speciala peno. Sed oni neniel povus karakterizi Mirkon kiel senvolulon aŭ obstinulon. Li obee faris ĉion, kion oni al li ordonis, li hisis akvon, li dishakis brullignon, li kunlaboris sur la kampoj, li ordigis la kuirejon kaj zorge plenumis, kvankam kun koleriga malrapideco, ĉiun postulitan servon. Sed kio plej dolore malplaĉis al la bona paroĥestro je tiu obtuzkapa knabo, estis lia kompleta malĉeesto.

Li nenion entreprenis sen speciala postulo, li nenion demandis, li ne ludis kun aliaj knaboj kaj serĉis el propra iniciato neniun okupiĝon, krom se oni ĝin al li precize ordonis; tuj kiam Mirko finis sian ordigon en la dommastrado, li eksidis rigida en la ĉambro kun tia malplena rigardo ĉirkaŭen, kian havas ŝafoj surherbeje, sen eĉ minimuma partopreno al la okazaĵoj ĉirkaŭ si. Dum la paroĥestro vespere, fumante sian longan kamparanan pipon, ludis sian kutiman ŝakpartion kun la ĝendarmestro, la blondhara obtuza fraŭlaĉo gapis mute en nedifinitan direkton kaj streĉrigardis desub siaj pezaj palpebroj dormeme kaj indiferente sur la kvadratitan tabulon. Iun vintran vesperon, dum ambaŭ partneroj profundi ĝis en sian ĉiutagan ŝakpartion, de la vilaĝa strato sonoris la tintiloj de glitveturilo pli kaj pli rapide proksimiĝanta.

Kamparano, kies kepon kovris neĝpolvo, haste enmarŝis dirante, ke lia maljuna patrino kuŝas en mortlito kaj la paroĥestro rapidu por ĝustatempe provizi ŝin per la sankta oleo. La paroĥestro lin senhezite sekvis. La ĝendarmestro, kiu ankoraŭ ne eltrinkis sian glason da biero, bruligis por la adiaŭo unu plian pipon kaj ĵus sin preparis surmeti la pezajn botojn, kiam li rimarkis, kiel maldevojigeble la rigardo de Mirko kroĉi ĝas al la ŝaktabulo kun la komencita partio.

”Nu, ĉu vi volas tion ĉi ludi ĝis la fino?” li ŝercis, plene konvinkita, ke la dormema junulo eĉ unu solan figuron komprenos ĝuste movi sur la tabulo. La knabo timeme streĉrigardis supren, kapjesis kaj eksidis sur la seĝon de la paroĥestro. Post dekkvar movoj la ĝendarmestro estis venkita kaj li eĉ devis agnoski, ke neniel iu pretervidita movo kaŭzis lian malvenkon.

Ankaŭ la dua partio ne finiĝis alimaniere.

”Bileams Esel!” ekkriis mirigita ĉe sia reveno la paroĥestro, klarigante al la biblie ne bone instruita ĝendarmestro, kiel jam antaŭ du mil jaroj okazis simila miraklo, ke muta estaĵo subite trovis la lingvon de saĝeco. Malgraŭ la jam malfrua horo la bonkora patro ne povis rezigni pri la okazo, provoki la knabaĉon al ŝakduelo. Mirko venkis ankaŭ lin facile. Li ludis obstine, malrapide, senekscite, sen unu nuran fojon levi sian kliniĝintan frunton de la tabulo. Sed li ludis kun nerefutebla certeco; nek la ĝendarmestro nek la paroĥestro estis la sekvontan tagon kapablaj venki kontraŭ li en unu sola partio.

La paroĥestro, pli ol iu ajn alia kapabla prijuĝi la ceteran malevoluitecon de sia edukato, fariĝis nun subite scivola, ĝis kiu grado tiu unuflanka senprecendenca talento eltenas pli severan enketon. Post kiam li lasis Mirkon friziĝi ĉe la vilaĝa frizisto kaj tranĉi liajn ŝnurformajn blondajn harojn por tiel fari lin iel prezentebla, li prenis lin sur sia glitveturilo en la malgrandan najbarurbon, kie li sciis pri angulo kun viciĝantaj ŝakludantoj en kafejo sur la ĉefa placo, kiujn li mem laŭ la ĝistiamaj spertoj ne povis supervenki. Ĉe la tie enposteniĝanta rondo ne vekiĝis malgranda surprizo, kiam la paroĥestro puŝis la dekkvinjaran ŝnurblondharan kaj ruĝvangan fraŭlon en lia internen turnita ŝaffelo kaj en liaj nigraj tubbotoj en la kafejon, kie la junulo per siaj suben falintaj okuloj restis staranta en angulo ĝis kiam oni invitis lin al unu el la ŝaktabloj. En la unua partio Mirko estis supervenkita, ĉar li la tiel nomatan Sicilian malfermon ĉe sia bona paroĥestro neniam vidis. En la dua partio li jam povis kontraŭ la plej bona ludanto remii. De la tria kaj la kvara partioj pluen li venkis super ĉiuj, unu post la alia.

Nun okazis en tiu malgranda sudslava provincurbo escepte malofte ekscitaj aferoj; tial la unua apero de tiu ĉi kamparaneca ĉampiono fariĝis por la kunvenintaj urbeminentuloj nepre sensacio. Unuvoĉe estis decidite, ke la mirakla knabo devas resti en la urbo ankaŭ la sekvantan tagon por povi kunvoki ankaŭ aliajn anojn de la ŝakklubo, kaj precipe, ke oni povu informi la maljunan grafon Simczic, fanatikulon de ŝakludado.

La paroĥestro, kiu rigardis sian flegaton kun tute nova fiero, sed malgraŭ sia malkovroĝojo ne volis maltrafi sian devigan dimanĉan diservon, deklaris sin preta lasi tie Mirkon por unu plia provo. La juna Czentovic estis loĝigita en la hotelo je la kosto de la ŝakrondo kaj tiel tiun vesperon li por la unua fojo vidis akvofalan necesejon. En la sekva dimanĉa posttagmezo la ŝakludejo estis plenŝtopita per homoj. Mirko, sidanta senmove dum kvar horoj malantaŭ la ŝaktablo, supervenkis, ne dirinte eĉ unu vorton aŭ nur unufoje rigardinte tien, unu ludiston post la alia; finfine estis proponita simultana partio. Daŭris kelkajn momentojn, ĝis kiam oni klarigis al la neinstruita junulo, ke dum la simultana partio li sola samtempe devos ludi kontraŭ diversaj ludantoj. Sed tuj post kiam Mirko komprenis tiun manieron ludi, li transprenis la taskon kaj marŝis en siaj pezaj knarantaj ŝuoj malrapide de tablo al tablo kaj fine venkis en sep el ok partioj.

Nun komenciĝis gravaj interkonsiliĝoj. Kvankam tiu ĉi nova ĉampiono en la vera senco ne apartenis al la urbo, tamen ekfajris patriota nacia fiero. Probable la malgranda urbo, kies ekziston sur la landmapo apenaŭ iu registris, povos fine por la unua fojo ricevi la honoron sendi renoman viron en la mondon. Agento, nomita Koller, cetere nur peranta kanzonistinojn kaj kantistinojn por la kabaredo de la garnizono, deklaris sin preta, kun la kondiĉo, ke oni rekonu al li kontribuaĵon por unu jaro, lasi la junan viron en Vieno instruiĝi de la al li konata malgranda majstro pri ŝakarto laŭ plej konvena maniero.

La grafo Simczic, kiu en sia sesdekjara ĉiutaga ŝakluda kariero neniam renkontis tian sensacian kontraŭanton, tuj subskribis sian kontribuon. En tiu tago komenciĝis la surprizega kariero de la ŝipista filo.

Post duona jaro Mirko regis ĉiujn sekretojn de la ŝaktekniko, ĉiukaze kun stranga limigo, kiu pli poste estis tre atentita kaj primokita en la fakaj rondoj. Czentovic nome neniam sukcesis ludi eĉ unu partion parkere – aŭ kiel oni fake diras: blinde. Al li komplete mankis la kapablo meti la partiokampon en la senfinan spacon de la fantazio. Li ĉiam devis havi la nigra-blankan kvadrataron kun la sesdekkvar kampoj kaj tridekdu figuroj tuŝeble antaŭ si; ankoraŭ dum la tempo de sia monda renomo li kunportis la kunklapan poŝŝakkompleton por ke, se li volis rekonstrui iun majstropartion aŭ solvi iun problemon, li povis meti antaŭ si la pozicion optike. Tiu ĉi vere negrava difekto malkovris mankon de imaga povo kaj fariĝis en la malvasta rondo same fervora diskutobjekto, kiel se en la muzika mondo iu ekscelenta virtuozo aŭ dirigento montrus sian malkapablon ludi aŭ dirigenti sen antaŭmetita partituro. Sed tiu kurioza eco neniel prokrastis la senkomparan karierprogreson de Mirko. Kun deks ep jaroj li jam ricevis dekduon da ŝakpremioj, kun dek ok li jam havis la hungaran majstrecon, kun dudek fine li konkeris la mondmajstrecon.

La plej kuraĝaj ĉampionoj, ĉiu aparte laŭ sia intelekta kapacito, laŭ la fantazikapablo kaj prudento senkompare alte super li, perdis antaŭ lia obstina kaj frida logiko same kiel Napoleono perdis antaŭ la mallerta Kutuzov, kiel Hanibalo antaŭ Fabio Kunktatoro, pri kiu raportis Livio, ke li en sia infana ĝo montris ĝuste tiaspecan mallertecon kaj letargion kaj malracion. Tiel okazis, ke en la brilan galerion de ŝakmajstroj, kiuj anigas en siaj vicoj la plej diversajn tipojn de intelekta supereco, filozofojn, matematikistojn, kalkulemajn, imagopovajn kaj ofte kreemajn naturojn, la unuan fojon rompeniris plena eksterulo de la spirita mondo, malparolema kamparana fraŭlo, el kiu eĉ la plej obstinaj ĵurnalistoj ne povis eltiri unu solan publike uzeblan vorton. Nature, kion Czentovic ne liveris al gazetoj en la formo de gladitaj sentencoj, li baldaŭ riĉe kompensis per anekdotoj pri sia persono. Nesolveble Czentovic fariĝis en la sekundo, kiam li ekstaris ĉe ŝaktabulo, malantaŭ kiu li sendube estis majstro, groteska kaj preskaŭ komika figuro; malgraŭ sia festa nigra vesto, sia pompa kravato kun iom maldiskreta perlonadlo kaj kun siaj zorge flegitaj fingroj li restis en sia apero kaj kun sia kondutmaniero la sama limigita kamparana junulo, kiu en sia vilaĝo prizorgis la paroĥestran ĉambron. mallerte kaj rekte senhonte plumpe li serĉis sian gaudium kaj kolerige por siaj fakkolegoj li insistis eltiri el sia talento kaj el sia famo kun certa malgrandanimeco kaj ofte eĉ kun malnobla avido. Li vojaĝis de urbo al urbo, ĉiam loĝante en la plej malmultekostaj hoteloj, li ludis partiojn en la plej kompatindaj societoj, se oni lin almenaŭ regalis per honorarioj, li lasis sin surbildigi por sapreklamoj kaj li vendis eĉ, ne konsiderante la mokadon de siaj konkurantoj, kiuj bone sciis, ke li ne kapablas ĝuste skribi tri frazojn, sian nomon por la ”Filozofio de ŝako”, kiun verkis eta Galicia studento por negoce lerta eldonisto. Kiel ĉiuj obstinaj naturoj ankaŭ li ne posedis la sencon pri ridindaĵoj; depost lia venko en la mondpartio li opiniis sin la plej signifa homo de la mondo, kaj la konscio pri tio, ke li sur ilia propra kampo supervenkis ĉiujn tiujn saĝajn, intelektajn, brile parolantajn kaj verkantajn ŝakmajstrojn, kaj antaŭ ĉio pri la konscio, ke li salajras pli ol ili, ŝanĝis la originan malcertecon en fridan kaj plej ofte plumpan publike montratan fieregon.

”Sed kiel la tiel rapida gloro ne turnu tiel malplenan kapon?” konkludis mia amiko, kiu ĵus konfidis al mi kelkajn klasikajn specimenojn el la infanaĉa tromemfido de Czentovic.

”Kiel la dudekunujaran kamparanan fraŭlon el Banato ne frenezigu vanteco, se li subite per kelkaj fugurmovoj sur lignotabuleto en unu semajno pli salajras ol lia tuta vilaĝo faligante lignoarbojn kaj praktikante la plej aĉajn laborojn en unu tuta jaro? Kaj poste, ĉu ne estas damne facile opinii sin granda homo, se oni eĉ per la plej malforta antaŭsento ne estas ŝarĝita per la scioj, ke vivis Rembrandt, Beethoven, Dante, Napoleono?

Tiu fraŭlaĉo scias en sia ĉirkaŭmasonita cerbo nur unu aferon, ke li jam de monatoj perdis eĉ ne unu solan ŝakpartion; kaj ĉar li eĉ spure ne havas ideon pri tio, ke ekster ŝako kaj mono troviĝas ankaŭ aliaj valoroj en nia mondo, sekve li havas ĉiujn motivojn esti entuziasma pri si mem.”

Tiuj asertoj de mia amiko ne malebligis la eksciton de speciala scivolemo ĉe mi. Ĉiuj specoj de monomaniaj, al unu sola ideo koncentritaj homoj ekscitis min dum mia tuta vivo, ja ju pli unu sin limigas, des pli li proksimiĝas aliflanke al la senfina; ĝuste tiaj ŝajnaj mondfremduloj konstruas en sia aparta materio termitece sian strangan kaj plene unikan resumon de la mondo. Tiel mi malkaŝe diris pri mia intenco, sublupeigi tiun ĉi ekstraordinaran specimenon de la intelekta unureleco dum la dekdutaga navado ĝis Rio.

Tamen: ”Ĉi tie vi ne havos bonŝancon,” avertis min mia amiko. ”Laŭ kio mi scias, neniu sukcesis ankoraŭ ĉerpi el Czentovic almenaŭ minimuman psikologian materialon. Malantaŭ sia tuta abisma limiĝo tiu ruza kamparano kaŝas grandan prudentecon ne montri siajn vundojn, danke al simpla tekniko, ke li kun samlokanoj el sia propra sfero, kiujn li trovas en etaj gastejoj, evitas ĉiun interparolon. Kie li sentas instruitan homon, li retiriĝas en sian konkon; tiel neniu povas fanfaroni, ke li aŭdis de li unu solan malprudentan vorton, aŭ ke li mezuris la senliman profundon de lia malinstruiteco.”

Mia amiko ŝajne pravis. Dum la unua vojaĝtago montriĝis tute neeble alpaŝi sinjoron Czentovic sen kruda altrudemo, kio cetere ne estas mia maniero. Foje li ja iris sur la promenejo de la ferdeko, sed ĉiam per krucumitaj manoj surdorse, kun tiu fiera en sin mem profundiĝinta sinteno kiel Napoleono sur la konata bildo; ekster tio li ĉiam tiel haste kaj puŝe aranĝis sian peripatean ferdekan rondiron, ke oni devus postkuri lin por povi lin alparoli. Sed en la komunaj ejoj, en la koktelejo, en la fumoĉambro li neniam aperis; kiel la stevardo konfidis al mi post mia diskreta pridemando, li pasigis la plej grandan parton de la tago en sia kajuto, kie li sur forta tabulo ekzercis aŭ rekapitulacis siajn ŝakpartiojn.

Post tri tagoj mi fakte komencis koleriĝi, ke lia obstina defendtekniko estis pli lerta ol mia volo lin alpaŝi. Mi neniam dum mia vivo havis okazon persone konatiĝi kun ŝakmajstro, kaj ju pli mi nun klopodis personigi antaŭ mi tian tipon, des pli neimagebla ŝajnis al mi certa cerboagado, kiu dum unu tuta vivo ekskluzive rotacias en la spaco de sesdek kvar nigraj kaj blankaj kampoj. Mi sciis el mia propra sperto pri la mistera allogo de la ”reĝa ludo”, kiu nura el ĉiuj ludoj inventitaj de la homo suverene eskapas el ĉiu tiraneco de la hazardo kaj siajn venkopalmojn destinas nure al la spirito aŭ fakte pli al iu certa formo de la spirita talento. Sed ĉu oni ne kulpas je humiliga limigo, se oni nomas ŝakon ludo? Ĉu ĝi ne estas ankaŭ scienco, arto, ŝvebanta inter tiuj kategorioj kiel la ĉerko de Mahometo ŝvebas inter ĉielo kaj tero, unika formo de ĉiuj kontrastoparoj; praaĝa kaj tamen eterne nova, mekanika en sia strukturo, sed tamen efika nur pere de fantazio, limigita en geometrie rigida spaco kaj apude senlima en siaj kombinoj, konstante evoluanta kaj tamen sterila, pensado, kondukanta al nenio, matematiko, kalkulanta neniomon, arto sen verkoj, arkitekturo sensubstanca, tamen ne malpli levanta sian pli konstantan daŭron en sia esto kaj ĉeesto ol ĉiuj libroj kaj verkoj, la sola ludo, kiu apartenas al ĉiuj popoloj kaj ĉiuj tempoj kaj pri kiu neniu scias, kiu dio ĝin alportis sur la teron por mortigi la enuon, por akrigi la sensojn, por streĉi la animon. Kie estas ĉe ĝi la komenco kaj kie la fino: ĉiu infano povas lerni ĝiajn unuajn regulojn, ĉiu fuŝulo povas ĝin provi, sed tamen interne de tiu neŝanĝebla malvasta kvadrato povas produktiĝi speciala species de majstroj, nekompareblaj kun ĉiuj aliaj homoj kun nur por ŝako destinita talento, specifaj genioj, en kiuj la vizio, pacienco kaj tekniko efikas en precize difinita disdivido kiel ĉe matematikistoj, ĉe poetoj, ĉe muzikistoj, nur en alia tavoliĝo kaj rilato. En la iamaj tempoj de la psikognomia fervorego iu Gall verŝajne sekcus la cerbojn de tiaj ŝakmajstroj por konstati, ĉu ĉe tiaj ŝakgeniuloj troviĝas aparta vindaĵero, iaspeca ŝakmuskolo aŭ ŝakĝibeto en pli intensa formo ol en aliaj kranioj. Kaj kiel ekscitus tian psikognomikiston la kazo de Czentovic, kie tiu specifa genio aperas fermita en absolutan intelektan letargion, kiel iu soleca orfadeno povas aperi en funtocento de aĉa rokmaterialo.

Principe estis por mi de ĉiam komprenebla la fakto, ke tiel unika, tiel genia ludo emas krei por si specifajn matadorojn, sed kiel malfacile, kiel neeble tamen, estas imagi la vivon de spirite vigla homo, por kiu la mondo reduktiĝas nur al malvasta unurela vojo inter la nigra kaj blanka koloroj, serĉanta siajn vivtriumfojn en la nura tien kaj reen, antaŭen kaj malantaŭen de la tridek du figuroj, de homo, ĉe kiu okaze de nova malfermo, avantaĝi la kurieron anstataŭ peonon, jam signifas grandan verkon, kaj lia povra anguleto signifas senmortecon en la rigardsekcio de iu ŝaklibro – unu homon, unu spiritan homon, kiu sen fariĝi freneza investas dum dek, dudek, tridek, kvardek jaroj la tutan energion de sia penskapacito ĉiam kaj ĉiam nur al la ridinda uzo puŝi lignan reĝon sur lignotabulo en angulon!

Kaj nun tia fenomeno, tia eksterordinara geniulo aŭ tia enigma frenezulo la unuan fojon space proksimis al mi je ses kabinoj sur la sama ŝipo, kaj ĉu mi, la malbeata, ĉiam dekadente preta por la scivolemo pri la spiritaj aferoj en pasia senco, ne estu kapabla proksimigi min al li? Mi komencis elpensi la plej absurdajn ruzaĵojn: ekzemple, tikli lin en lia vanteco, ke mi proponu al li elpensitan intervjuon por grava gazeto, aŭ ke mi kaptu lin je lia posedemo, ke mi proponu al li tre profitodonan turniron en Skotlando. Sed fine mi memoris, ke la plej elpruvita tekniko allogi la urogalon estas imiti ĝian pariĝkrion; kio finfine povus esti pli efika por veki la atenton de ŝakmajstro ol mem ludi ŝakon?

Sed mi dum mia tuta vivo ne estis serioza ŝakartisto pro la simpla kaŭzo, ke mi ĉiam nur supraĵe kaj nur por propra amuzo okupiĝis pri ŝako; se mi por unu horo sidis antaŭ la ŝaktabulo, tio en neniu kazo faktiĝis por min streĉigi, sed kontraŭe, por liberigi min de la spiritaj penoj. Mi ”ludas” ŝakon en la plej aŭtenta senco de la vorto, dum la aliaj, la veraj ŝakludantoj, la ŝakon ”seriozas”, se mi enkonduku en la germanan lingvon aŭdacan novan vorton. Por ŝako estas, same kiel por amo, nepra partnero, kaj mi tiumomente ankoraŭ ne sciis, ĉu krom ni troviĝas sur la ferdeko aliaj ŝakamantoj.

Por logi ilin el iliaj niĉoj, mi starigis, vestita en smokingon, primitivan kaptilon, kiam mi kun mia edzino, kvankam ŝi eĉ pli malbone ŝakludas ol mi, laŭ la maniero de birdĉasistoj eksidis antaŭ ŝaktabulon. Kaj fakte, ni eĉ ne faris nian sesan figurmovon, kiam jam staris iu apud ni, iu alia petis permeson rigardi, fine aperis tie ankaŭ iu dezirita partnero, kiu provokis min al unu partio. Lia nomo estis McConnor, li estis skota inĝeniero por malaltaj konstruoj, kiu laŭ tio, kion mi aŭdis, salajris ĉe la oleserĉado en Kalifornio sian grandan riĉaĵon, de ekstere trunkoforta homo kun fortaj, preskaŭ kvadrate malmolaj makzeloj, fortaj dentoj kaj intensa vizaĝkoloro, kies elstara vizaĝruĝo verŝajne dankiĝas al, almenaŭ parte, tro granda konsumo de viskio. La elstare larĝaj, preskaŭ atlete vehementaj ŝultroj montriĝis bedaŭrinde ankaŭ dumlude laŭkaraktere rimarkeblaj; tiu ĉi Mister McConnor apartenis nome al tiu speco de pri si fanatikaj sukceshomoj, kiuj eĉ en senprofita ludo akceptas sian malvenkon kiel falon de sia personkonsciiĝo. Kutimiĝinta sin trakubuti en la vivo kaj dorlotita de la faktaj sukcesoj, tiu ĉi korpulenta memfaritulo estis tiel senpridube obsedita de certeco pri sia plivaloro, ke lin ĉiu kontraŭstaro provokis kvazaŭ nekutima ribelo aŭ eĉ aflikto. Kiam li perdis sian unuan partion, li fariĝis plendema kaj li komencis malkonvene kaj diktatorece deklari, ke tio povis okazi nur pro momenta malatento; ĉe la tria malvenko li deklaris la bruon en sia najbara ejo kulpa por lia malsukceso; li neniam estis preta perdi partion sen samtempe tuj postuli reludon. Komence amuzis min tiu avida fanatikemo; fine mi komprenis tion nur plu kiel neeviteblan flankan fenomenon por mia cetera intenco, logi la mondmajstron al nia tablo.

En la tria tago tio sukcesis, sed sukcesis nur duone. Czentovic rimarkis nin de la promena ferdeko tra la kajuta fenestro antaŭ nia ŝaktabulo aŭ li nur hazarde honorigis nian Smoking Room per sia ĉeesto – ĉiukaze li faris unu paŝon pli proksimen al ni tuj, kiam li vidis nin nevokitajn praktiki lian arton, ĵetante el tiu relativa distanco ekzamenan rigardon sur nian tabulon. McConnor ĵus havis movvicon. Jam tiu unu movo ŝajnis sufiĉa por instrui sinjoron Czentovic, kiom malmulte la plia sekvado de niaj diletantaj klopodoj meritas lian majstrecan intereson. Per la sama memkomprenebla gesto, per kiu iu el ni en librovendejo demetas proponitan aĉan detektivromanon sen ĝin eĉ ekfoliumi, li iris de nia tablo antaŭen kaj forlasis la Smoking Room. ’Kun simpatio kaj tro facilece registrita’, mi pensis ĉe mi, iomete kolerigita pro tiu frida, malatenta rigardo; kaj por provizi mian malbonan humoron per iom da libera aero, mi esprimis al McConnor:

”Via movo ŝajnis ne tre entuziasmigi la majstron.”

”Kiun majstron?”

Mi klarigis al li, ke temas pri tiu sinjoro, kiu ĵus nin preteriris kaj per sia malŝata rigardo rigardis nian ludon, ke li estas la ŝakmajstro Czentovic. Nun, mi aldonis, ni ambaŭ povas tion elteni kaj digesti lian fakulan malestimon sen iu kordoloro; la malriĉaj homoj devas kuiri en sia sengrasa akvo. Sed surprize mia leĝera esprimo efikis al McConnor tute neatendite.

Li tuj ekscitiĝis, forgesis nian partion, lia ambicio komencis boli en li. Li havis neniun imagon pri tio, ke Czentovic troviĝas sur nia ferdeko, li volis, ke Czentovic nepre ludu kun li. Li ĝis tiam neniam en sia vivo ludis kontraŭ iu mondmajstro, krom foje en iu simultana ludo kun kvardek aliaj; jam tio estis por li terure streĉa afero, li tiam preskaŭ ploris. Ĉu mi persone konas la ŝakmajstron? Mi neis. Ĉu mi ne alparolu lin kaj invitu lin al ni? Mi rifuzis per la argumento, ke laŭ mia scio Czentovic ne estis tre alirebla por novaj interkonatiĝoj.

Cetere, kian ekscitiĝon povus signifi por la mondmajstro okupi ĝi pri ni, triaklasaj ŝakludantoj?

Nun, tion pri triaklasaj ŝakludantoj mi prefere ne diru al tia ambicia viro kiel McConnor. Li apogis sin ekscitita malantaŭen kaj abrupte klarigis, ke li siapozicie ne povas kredi, ke Czentovic malakceptus ĝentilan proponon de ĝentlemano, tion li prizorgos. Renkonte al lia deziro mi regalis al li koncizan personpriskribon de la mondmajstro, kaj jam li ekŝtormis, lasante nian ŝaktabulon indiferente, post Czentovic sur la promenadferdeko kun senkontrola malpacienco. Mi denove sentis, ke la posedanto de tiugrade vastaj ŝultroj ne estas haltigebla, kiam li komencas investi sian volon en iun aferon.

Mi atendis relative streĉita. Post dek minutoj McConnor revenis, ne tre bonhumora, kiel al mi ŝajnis.

”Do?” mi demandis.

”Vi pravis,” respondis li iomete ekscitita. ”Ne tre agrabla sinjoro. Mi prezentis min al li, mi klarigis al li, kiu mi estas.

Li eĉ ne proponis al mi sian manon. Mi provis lin kunfronti kun la ideo, kiel fieraj kaj honoritaj ni ĉiuj surferdeke estus, se li bonvolus ludi kun ni simultanpartion. Sed li tenis sian dorson damne kruda; ke li bedaŭras, sed li havas kontraktajn devojn rilate al siaj agentoj, kiuj al li speciale malpermesas dum liaj turneoj ludi senhonorarie. Lia minimumo estas ducent kvindek dolaroj por ĉiu partio.”

Mi ridis. ”Mi fakte neniam venus al la penso, ke movetado de figuroj de nigraj al blankaj kvadratoj povus esti tiel profitodona negoco. Nu, mi esperas, ke vi same ĝentile kondutis.”

Sed McConnor restis plene serioza. ”La partio estas anoncita por morgaŭ posttagmeze je la tria horo. Ĉi tie en la fumsalono.

Mi esperas, ke ni ne lasos nin tiel facile supervenke mueli.”

”Kiel? Ĉu vi interkonsentis kun li pri ducent kvindek dolaroj?” mi eksklamis tute trafita.

”Kial ne? C’est son metiér. Se mi havus dentodoloron kaj hazarde troviĝus dentkuracisto sur la ferdeko, mi same ne postulus, ke li eltiru mian denton senpage. La viro tute pravas postuli altan prezon; en ĉiu fako la veraj fakuloj estas ankaŭ la plej bonaj negocistoj. Koncerne min: ju pli klara iu negoco, des pli bone. Mi preferas pagi en kontanta mono ol lasi, ke certa sinjoro Czentovic min gracigu, ke mi finfine lin eĉ devus danki. Verdire mi en nia klubejo jam pli perdis en unu sama vespero ol ducent kvindek dolarojn, tamen mi ne ludis kun mondmajstro. Por ”triaklasaj” ŝakludantoj estas nenia honto esti venkita de iu Czentovic.”

Min amuzis rimarki, kiel profunde mi trafis la memsenton de sinjoro McConnor per du senkulpaj vortoj ”triaklasaj ŝakludantoj”.

Sed ĉar li intencis pagi la multekostan ĝojon, mi havis nenion kontraŭ lia malvalora ambicio, kiu finfine ebligos al mi konatiĝon kun la objekto de mia kuriozeco. Ni rapide informis kvar, kvin sinjorojn, kiuj sin ĝis tiam deklaris ŝakludantoj, pri la antaŭstaranta okazaĵo, kaj ni rezervis, por esti minimume ĝenataj de trairantaj promenantoj, ne nur nian tablon, sed ankaŭ la najbarajn tablojn por la anoncita partio.

La sekvan tagon nia malgranda grupo plennombre aperis je la horo antaŭkonsentita. La meza loko vidalvide de la majstro estis, nature, destinita por McConnor, kiu saviĝis el sia nervemo bruligante fortajn cigarojn unu tuj post la alia kaj rigardante ĉiam denove malpacience sur la horloĝon. Sed la mondmajstro lasis – laŭ la rakontoj de mia amiko mi tion jam antaŭsentis – pli ol dek minutojn atendi je si, pro kio lia apero certe ricevis pli fortan aplombefikon. Li alpaŝis la tablon trankvile kaj leĝere. Sen prezenti sin – ’Vi scias, kiu mi estas, kiu estas vi, min ne interesas’, ŝajnis esprimi tiu malĝentilaĵo – li komencis per la faka sobreco aranĝi la nepraĵojn.

Ĉar simultanpartio ĉi tie sur la ŝipo pro malhavo de ŝaktabuloj ne estis ebla, li proponis, ke ni ĉiuj kune ludu kontraŭ li.

Post ĉiu movo li, por ne ĝeni nian interkonsiliĝon, foriros al alia tablo fine de nia ejo. Tuj, kiam ni farus nian kontraŭmovon, ni sonoru per la kulero kontraŭ la glaso, ĉar bedaŭrinde ne disponeblis tablosonorileto. Kiel maksimuman movtempon li proponis dek minutojn, se ni ne dezirus alie. Ni, kompreneble, konfirmis kiel bravaj lernantoj ĉiun lian proponon.

La kolorelekton faris Czentovic nigre; ankoraŭ starante li faris la unuan kontraŭmovon kaj tuj poste foriris al la de li proponita atendoloko, kie li leĝere foliumis magazinon.

Ne estas granda senco raporti pri la partio. Ĝi finiĝis, kompreneble, kiel ĝi devis finiĝi, kun nia kompleta malvenko, jam ĉe la dudekkvara movo. Ke la mondmajstro la ses meznivelajn aŭ subnivelajn ŝakludantojn venkis per sia maldekstra mano, ne estis en si mem tioma surprizo; ĉagrene efikis sur ni nur la aplomba maniero, per kiu Czentovic nin ĉiujn sentigis, kiel li nin per la maldekstra mano venkas. Li ĉiam ĵetis sur la ŝaktabulon nur unu ŝajne preterflugan rigardon, rigardante nin nur tiel pretere, kiel se ni mem estus senvivaj lignaj figuroj, kaj tiu impertinenta gesto tute memorigis pri tiu, per kiu oni flankensendas bojantan hundon per foratenta rigardo kaj ĵetita osto. Jam sub la minimuma ĝentilsento li povus, laŭ mia opinio, atentigi nin pri iu eraro aŭ nin per iu ĝentila vorto kuraĝigi. Sed ankaŭ post la fino de la partio tiu ŝakaŭtomato eligis eĉ ne unu silabon, sed li atendis, post kiam li diris ”mato”, senekscita ĉe sia tablo, ĉu ni deziras ludi kontraŭ li ankaŭ la duan partion. Jam mi ekstaris por klarigi per mia gesto, kiel oni ĉiam faras konfronte al dikhaŭta krudeco, ke per tiu ĉi realigita dolarnegoco almenaŭ por mi nia konatiĝo estas finita, kiam je mia koleriĝo McConnor apud mi per ĝustadire volupta voĉo diris: ”revenĝo!”

Mi ĝuste ektimis pro la provoka tono; fakte McConnor donis en tiu momento pli impreson de boksisto antaŭ batego ol de ĝentelmano. Ĉu temis pri la malagrabla maniero konduti, per kiu nin renkontis Czentovic aŭ nur pri lia patologie ekscitema ambicio – ĉiukaze la aspekto de McConnor estis tute ŝanĝita. Ruĝa en la vizaĝo ĝis la fruntharoj, liaj naztruoj pro la interna premo forte streĉitaj, li spiradis videble, kaj de la impete kunpremitaj lipoj tranĉiĝis la faldlinio kontraŭ lia lukte antaŭpuŝita mentono. En lia okulo mi malkovris tiun flirtadon de nekontrolita pasio, kiu plej ofte ekposedas la homojn malantaŭ rulettablo, kiam la sesan aŭ la sepan fojon ĉe la ĉiam duobligita investo ne aperas la ĝusta koloro. En tiu momento mi sciis, ke tiu fanatika ambiciulo ludus kontraŭ Czentovic, kostu tio lian tutan havaĵon, ludus kaj ludus, ĝis li almenaŭ unu nuran fojon gajnus la partion. Se Czentovic eltenas la daŭrigon, li trovos ĉe McConnor veran orminejon, el kiu li povos ĝis Buenos Aires elŝovi kelkmil dolarojn.

Czentovic restis senmova. ”Bonvolu,” li ĝentile respondis.

”La sinjoroj nun ludas nigre.”

Ankaŭ la dua partio montris neniun ŝanĝbildon, krom ke pro kelkaj kuriozuloj nia rondo ne fariĝis nur pli granda, sed ankaŭ pli vigla. McConnor gapis tiel rigide sur la ŝaktabulon, kvazaŭ li volus per sia nura volo rikolti la figurojn, ilin magnetizi; mi sentis lian pretecon oferi ankaŭ mil dolarojn por la aspirata voluptokrio ’Mato!’ kontraŭ la fridsanga kontraŭulo.

Io de lia impetega ekscito transiris, strange, subkonscie sur nin ĉiujn. Ĉiu unuopa movo estis senkompare pli pasie pridiskutata ol la antaŭa, ĉiam ni tenis unu la alian antaŭ ol ni interkonsentis signali, ke Czentovic revenu al nia tablo. Iom post iom ni atingis la deksepan movon kaj je nia propra surprizo estis aperinta konstelacio, kiu ŝajnis konsterne avanta ĝa, ĉar ni sukcesis movi la peonon de la linio ’c’ ĝis la antaŭlasta kampo ’c2’; ni devus ĝin nur antaŭenpuŝi sur ’c1’ por gajni novan damon. Kompreneble ne estis por ni tute plaĉe ĉe tiu tro evidenta ŝanco; unuanime ni supozis, ke tiu ŝajne de ni ricevita avantaĝo fakte estas submetita al ni de Czentovic, kiu tamen vidis la situacion multe pli perspektive. Tamen malgraŭ la streĉita komuna serĉado kaj diskutado ni ne sukcesis eltrovi la kaŝitan trukon. Fine, jam rande de la interkonsentita pripenstempo, ni decidis riski la movon. Jam McConnor tuŝis la peonon por puŝi ĝin sur la lastan kampon, kiam li sentis sin tuŝita je sia brako kaj iu mallaŭte kaj haste flustris:

”Je Dia volo! Ne!”

Senintence ni turnis nin malantaŭen. Sinjoro de proksimume kvardekkvin jaroj, kies maldika, akra vizaĝo atentigis min pri si jam antaŭe sur la ferdeka promenejo pro sia kretpala senkoloro, venis ŝajne al ni en la lastaj minutoj, en kiuj ni tute koncentriĝis al nia problemo. Haste li aldonis, sentante nian rigardon:

”Se vi nun salajras la damon, li batos tuj per la kuriero ’c1’.

Vi reprenus per la ĉevalo. Sed dume li moviĝus per sia libera peono ’d7’, minacus vian turon, kaj eĉ se vi anoncus ŝakon per via kuriero, vi perdus kaj post naŭ aŭ dek movoj vi malvenkus.

Estas preskaŭ la sama konstelacio, kiun iniciatis Aljeĥin kontraŭ Bogoljubov en 1922 en la granda turniro de Pistyan.”

McConnor surprizita demetis sian manon de la figuro kaj ne gapis malpli mirita ol ni ĉiuj al la viro, kiu venis de la ĉielo kiel neatendita anĝelo. Iu, kiu povis elkalkuli ŝakmaton post naŭ movoj, estis certe fakulo unuaranga, verŝajne eĉ konkuranto en la majstrokonkuro, vojaĝanta al la sama turniro, kaj lia subita alveno, lia interveno ĝuste en tiel kritika momento havis en si ion supernaturan. Kiel unua vekiĝis McConnor.

”Kion vi konsilus?” li flustris ekscitite.

”Ne tuj antaŭpuŝi, sed unue eskapi! Antaŭ ĉio fuĝi per la reĝo de la minacata linio de ’g8’ al ’h7’. Li verŝajne post tio transmetos sian atakon al aliaj flankoj. Sed tion vi kontraŭstaros per ’c8’ – ’c4’; tio kostos al li du tempounuojn, unu peonon kaj tiel la tutan superecon. Poste staras peono kontraŭ peono, kaj se vi ĝuste defenzivas, vi atingos eĉ remion. Pli vi ne povas elpremi.”

Ni denove miregis. La precizeco ne malpli ol la rapideco de lia trakalkulo enhavis ion konfuzigan; estis, kvazaŭ li legus movojn el presita libro. Ĉiukaze efikis sorĉe la neimagebla ŝanco savi nian partion kontraŭ la mondmajstro remirezulte danke al lia interveno. Ni retenis nin unuanime flanken por ebligi al li liberan superrigardon. Ankoraŭfoje demandis McConnor:

”Do la reĝon ’g8’ sur ’h7’?”

”Ĝuste, antaŭ ĉio eskapi!”

McConnor obeis kaj ni tintis al nia glaso. Czentovic alpaŝis kun sia indiferenta paŝo al nia tablo kaj per unu sola rigardo prijuĝis la kontraŭmovon. Post tio li movis al la reĝa alo la peonon ’h2’ al ’h4’, precize tiel, kiel nia nekonata helpanto antaŭdiris. Kaj jam tiu ĉi flustris ekscitite:

”La turon antaŭen, la turon antaŭen, ’c8’ sur ’c4’, tiel li devos unue kovri sian peonon. Sed tio ne helpos lin multe! Vi frapu senkonsidere lian liberan peonon per via kuriero ’c3’ sur ’d’, kaj la ekvilibro estos denove starigita. Faru la tutan premon antaŭen anstataŭ vin defendi!”

Ni ne komprenis, kion li intencas. Kion li diris, estis por ni ĉina gramatiko. Sed estante en sia relo, McConnor movis senpripense, kiel tiu proponis. Ni denove frapis al nia glaso por voki sinjoron Czentovic. Estis la unua fojo, ke li ne decidis momente, sed li streĉe superrigardis la tabulon. Senintence kuniĝis liaj palpebroj. Tiam li faris ĝuste tiun movon, kiun antaŭdiris nia fremdulo kaj ekpaŝis forire. Sed tuj antaŭ sia retiriĝo okazis io nova kaj neatendita. Czentovic levis sian rigardon kaj enketis niajn vicojn; ŝajne li volis trovi, kiu el ni proponis al li tiel energian kontraŭstaron.

De tiu momento nia ekscitiĝo kreskis ĝis maksimumo. Ĝis tiam ni ludis sen serioza espero, sed nun la ideo detrui la fridan fieron de Czentovic sendis varmegan sangon tra niaj vejnoj.

Sed nia nova amiko jam anoncis la sekvan movon, kaj ni povis – miaj fingroj tremetis, dum mi frapis per la kulero sur la glaso – revoki sinjoron Czentovic. Kaj nun venis nia unua triumfo. Czentovic, kiu ĝis tiam konsekvente ludis nur starante, hezitis kaj hezitis kaj fine eksidis. Li sidiĝis malrapide kaj ŝarĝite; tiamaniere jam fizike la ĝistiama desupre-malsupren inter li kaj ni malaperis. Ni devigis lin almenaŭ space preni la saman nivelon kiel ni. Li longe pensis, ne movante siajn okulojn de la tabulo, tiel ke oni apenaŭ plu povis rimarki liajn pupilojn desub liaj nigraj brovoj, kaj en lia streĉita medito iom post iom malfermiĝis lia buŝo, kio liveris al lia vizaĝo iel strangan aspekton. Czentovic pensis dum kelkaj minutoj, poste li faris la movon kaj stariĝis. Kaj jam flustris nia amiko:

”La prokrasta movo! Bone pripensita! Sed ne eniru la sugeston!

Forcu la interŝanĝon, poste ni venos al remio, neniu Dio povos lin helpi.”

McConnor obeis. En la sekvaj movoj komenciĝis inter ambaŭ – ni aliaj sinkis jam delonge al nuraj statistoj – por ni nekomprenebla tien kaj reen. Post proksimume sep movoj Czenkovic post longa pripensado levis sian rigardon kaj deklaris:

”Remio.”

Dum unu momento regis totala silento. Subite oni aŭdis la ondojn sibli kaj la ĵazadon el la salona radio, oni registris ĉiun paŝon de la promenada ferdeko kaj la mallaŭtan, fajnan muĝadon de la vento, kiu enpenetris tra la fenestraj fugoj. Neniu el ni povis spiri, ĉio venis tro subite, ni ĉiuj estis ĝuste timkonsternitaj pri la neverŝajna afero, ke tiu nekonatulo altrudis al la mondmajstro en la duone jam perdita partio sian volon.

McConnor apogis sin malantaŭen, lia retenita spiro fuĝis el li en la aŭdebla ”Ah!” trans liaj lipoj. Mi dume rimarkis sinjoron Czentovic. Jam dum la lastaj movoj ŝajnis al mi, kvazaŭ li fariĝis pli pala. Sed li sciis sin bone teni. Li rigidiĝis en ŝajne indiferenta pozo kaj nur tre leĝermaniere demandis, dum li per trankvila mano forpuŝis la figurojn de la tabulo:

”Ĉu la sinjoroj deziras ankaŭ trian partion?”

Li demandis nure negoce. Sed la konsterno estis: li dum sia demando ne rigardis sinjoron McConnor, sed li levis siajn okulojn akre kaj rekte kontraŭ nia savinto. Kiel la ĉevalo rekonas laŭ pli firma sidmaniero la novan rajdanton, certe ankaŭ li rekonis laŭ la lastaj movoj sian veran, sian faktan kontraŭanton.

Senvole ni sekvis lian rigardon kaj streĉe rigardis al la fremdulo. Sed antaŭ ol tiu ĉi trapensis la aferon aŭ respondis la demandon, McConnor en sia ambicia ekscitiĝo jam triumfece aklamis al li:

”Memkompreneble! Sed nun vi devos ludi sola kontraŭ li!

Vi sola kontraŭ Czentovic!”

Sed nun okazis io nevidita ĝis tiam. La fremdulo, kiu strange ankoraŭ streĉe rigardis sur la malplenigitan ŝaktabulon, ekscitiĝis, ĉar ĉiuj rigardoj direktiĝis al li kaj sentis sin tiel entuziasme alparolita. Liaj vizaĝtrajtoj konfuziĝis.

”Neniel, miaj sinjoroj,” li elbalbutis videble trafita. ”Tio estas plene neakceptenda… mi tute ne venas en konsideron… mi de dudek, de dudek kvin jaroj ne sidis malantaŭ iu ŝaktabulo… kaj… kaj mi vidas nur nun, kiel malĝentile mi kondutis, kiam mi sen via konsento enmiksis min en vian ludon…

Mi petas vian pardonon pro mia altrudiĝo… mi certe ne volas plu ĝeni.” Kaj antaŭ ol ni vekiĝis de nia surprizo, li jam retiriĝis kaj forlasis la ĉambron.

”Sed tio ja estas tute neebla!” raŭkis la temperamenta McConnor, frapante per sia pugno. ”Tute neeble, ke tiu viro dum dudek kvin jaroj ne ludus ŝakon! Ja li ĉiun movon, ĉiun kontraŭtaktikaĵon antaŭkalkulis je kvin, ses movoj. Neniu povas tion sorĉi el sia maniko. Tio ne eblas – ĉu ne?”

Per sia lasta demando McConnor turnis sin senintence al Czentovic. Sed la mondmajstro restis senŝancele frida.

”Mi deziras pri tio eldiri nenian prijuĝon. Ĉiukaze la sinjoro ludis iel strange kaj interese; tial mi ankaŭ intence lasis al li unu ŝancon.” Samtempe, leĝere ekstarante, li aldonis en sia afereca maniero:

”Se la sinjoro aŭ la sinjoroj morgaŭ deziros ankoraŭ unu partion, mi estas je via dispono post la tria horo.”

Ni ne povis kovri facilan ridon. Ĉiu el ni sciis, ke Czentovic al nia nekonata helpinto neniel liveris grandanime ŝancon, kaj tiamaniere tiu ĉi rimarko estis nenio alia ol naiva devojiĝo por maski sian propran malsukceson. Sed des pli forte kreskis nia intenco, vidi iam tiaspecan fierulon humiligita.

Subite venis inter nin, pacemaj, leĝeraj loĝantoj de la ŝipa ferdeko, ambicia batalĝuo, kaj la penso, ke ĝuste sur nia ŝipo meze de la oceano povus esti de la mondmajstro deprenita la palmokrono – rekordatingo, kiun poste ĉiuj telegrafaj burooj disfulmus tra la tuta mondo –, nin fascinis en la plej provoka maniero. Al tio aldoniĝis ankaŭ la ekscito de la mistero, kiu radiis de la neatendita interveno de nia savinto ĝuste en la plej kritika momento, kaj la kontrasto de lia preskaŭ timema modesto kun la neŝancelebla memkonscio de la profesiulo.

Kiu estis la nekonato? Ĉu la hazardo entagigis unu ankoraŭ ne malkovritan ŝakgeniulon? Aŭ iu renoma majstro pro nekonataj kaŭzoj kaŝis al ni sian nomon? Ĉiujn tiujn eblecojn ni pritraktis en la plej ekscita maniero, eĉ la plej ekstremaj hipotezoj ne estis por ni sufiĉe ekstremaj por akordigi la enigman timemon kaj la surprizan agnoskon de la fremdulo kun lia tamen nepretervidebla ŝakarta kapablo. Sed en unu vidpunkto ni spite al ĉio restis unuanimaj: neniel ni pretis rezigni pri la teatraĵo de unu nova ŝakpartio. Ni decidis provi ĉion, ke nia helpanto ludu la sekvan tagon unu partion kontraŭ Czentovic, kies materian ŝarĝon transprenis sinjoro McConnor. Ĉar intertempe per pridemandado ĉe la stevardo montriĝis, ke la nekonatulo estas aŭstro, mi kiel lia samlandano ricevis la taskon peri al li nian peton.

Mi ne bezonis multan tempon por trovi sur la ferdeka promenpado la tiel rapide fuĝintan personon. Li kuŝis en sia surferdeka kuŝseĝo kaj ion legis. Antaŭ ol lin aliri, mi uzis la okazon por povi lin observi. La akre skulptita kapo ripozis en pozicio de facila laceco sur la kuseno; sed mi speciale rimarkis la strangan palecon de la relative juna vizaĝo, kies haroj, brile blankaj, ĉirkaŭkadrigis liajn tempiojn; mi havis, mi ne scias kial, la impreson, ke tiu ĉi viro tre verŝajne subite pliaĝiĝis.

Apenaŭ mi lin aliris, li ĝentile leviĝis kaj sin prezentis al mi per nomo, kiu ŝajnis al mi tuj konata el tre renoma aŭstra tradicia familio. Mi rememoris, ke unu el la portantoj de tiu nomo apartenis al la plej intima amika rondo de komponisto Schubert, kaj tiu familio ankaŭ liveris unu el la personaj kuracistoj de la maljuna imperiestro. Kiam mi peris nian peton al d-ro B., ke li akceptu la ŝakbatalan elvokon de Czentovic, li estis videble surprizita. Montriĝis, ke li havis neniun ideon pri tio, ke li ĉe tiu partio sukcesis esti samranga partnero kun la momente plej sukcesa mondmajstro. Pro iu kaŭzo ŝajnis, ke tiu mesaĝo faris ĉe li apartan impreson, ĉar li denove kaj denove demandis, ĉu estis certe, ke lia kontraŭulo estas renoma mondmajstro. Mi baldaŭ rimarkis, ke tiu cirkonstanco plifaciligis mian taskon, kaj mi opiniis ĝuste, sentante lian fajnsentivon, al li ne klarigi, ke la materia risko de eventuala malvenko ŝarĝas la kason de sinjoro McConnor.

Post pli longa hezitado d-ro B deklaris sin fine preta akcepti unu partion, sed ne sen lia samtempa eksplicita peto, averti la aliajn sinjorojn, ke ili neniel apogu tro grandajn esperojn je lia kompetento.

”Ĉar,” li aldonis kun repaciĝa rideto, ”mi fakte ne scias, ĉu mi kapablas ĝuste finludi unu ŝakpartion laŭ ĉiuj reguloj. Mi petas vin kredi al mi, ke ne temas pri afekcia modesteco, se mi diris, ke mi jam de mia gimnazia tempo, do de pli ol dudek jaroj eĉ ne unu ŝakfiguron plu tuŝis. Kaj eĉ tiutempe mi validis kiel nura kunludanto sen speciala talento.”

Li diris tion en tiel natura maniero, ke en mi povis estiĝi eĉ ne plej eta dubo pri lia honesteco. Tamen mi ne povis eviti esprimi mian demandon, kiel precize li povis memori pri ĉiu unuopa kombino de diversaj majstroj; ĉiukaze li certe okupi ĝis almenaŭ teorie pri ŝako en alta grado. D-ro B. tamen nur ridetis en sia stranga reva maniero.

”Multe okupiĝi! – Dio scias, ke oni tion vere povas diri, ke mi multe okupiĝis pri ŝako. Sed tio okazis en tre apartaj, verdire unikaj cirkonstancoj. Temis pri relative komplika historieto, ĝi povus ĉiukaze validi kiel eta kontribuo al nia kara grandskala tempo. Se vi disponas pri pacienco dum duona horo…”

De sia apogseĝo li indikis, ke mi alsidiĝu. Mi volonte obeis lian inviton. Ni estis sen najbaroj. D-ro B. prenis okulvitrojn de siaj okuloj, ilin metis portempe flanken kaj komencis rakonti:

”Vi tiel amikece esprimis, ke vi kiel vienano rememoras pri la nomo de mia familio. Sed mi supozas, ke vi apenaŭ povis aŭdi pri la advokata buroo, kiun mi gvidis kune kun mia patro kaj poste mem, ĉar ni transprenis neniun aferon, kiu donus eĥon en la gazetaro, kaj ni principe evitis novajn klientojn.

En la vero ni havis neniun veran advokatan praktikadon plu, sed ni limigis nin ekskluzive al advokata konsilado kaj antaŭ ĉio posedaĵadministrado por grandaj monaĥejoj, en kies proksimo troviĝis mia patro kiel iama deputito de la klerikala partio. Krom tio la administrado de certaj fondusoj de unuopaj anoj de la imperiestra familio – hodiaŭ, kiam la monarkio jam apartenas al la historio, mi jam rajtas pri tio paroli – estis konfidita al ni. Tiu ĉi ligo kun la kortego, kun la klerikaro – mia onklo estis persona kuracisto de la imperiestro, iu alia abato en Seitenstetten – etendiĝis du generaciojn malantaŭen; ni devis ĝin nur konservi, estis mallaŭta, mi volas diri senvoĉa agado, kiu komisiiĝis al ni tra tiu hereda konfido, kaj ĝi ne estis multe pli postulema ol ke ni tenu plej severan diskretecon kaj fidindecon, du ecojn, kiujn mia formortinta patro posedis en alta grado; li fakte sukcesis kaj en la jaroj de la inflacio kaj de la ŝtatrenverso pro sia horizonto gardi konsiderindajn riĉaĵojn por siaj klientoj. Kiam poste en Germanujo Hitler prenis la stirilon kaj komencis siajn rabatakojn kontraŭ la posedaĵoj de la eklezio kaj monaĥejoj, fluis tra niaj manoj ankaŭ kelkaj negocoj kaj transakcioj de la alia limflanko, por almenaŭ la moveblan posedaĵon savi de konfisko, kaj pri iuj sekretaj politikaj negocoj de la kurio kaj de la imperiestra domo ni ambaŭ sciis pli multe ol la publiko iam ajn ekscios. Sed ĝuste la netrudiĝemo de nia buroo – ni eĉ ne fiksis indikŝildon sur nian pordon – kiel ankaŭ la prudento, ke ni ambaŭ intence evitis ĉiujn monarkiajn rondojn en Vieno, ebligis la plej certan sekurecon kontraŭ nedeziritaj esploroj. De facto en ĉiuj tiuj jaroj neniu aŭtoritata instanco en Aŭstrujo iam supozis, ke la sekretaj kurieroj de la imperiestra domo siajn gravajn poŝtaĵojn transdonis kaj transprenis ĉiam ĝuste en nia netrudema buroo.

Nun la nacionalsocialistoj, jam multe antaŭ ol ili armigis siajn armeojn kontraŭ la cetera mondo, komencis organizi alispecan, sed same danĝeran kaj trejnitan armeon en ĉiuj najbaraj landoj, legion de malprivilegiitoj, de nerealiĝintoj, de trafitoj. En ĉiu oficejo, en ĉiu entrepreno ennestiĝis iliaj tiel nomataj ’ĉeloj’, en ĉiu loko, ĝis la privata ĉambro de Dollfuss kaj Schuschnigg sidis iliaj subaŭskultaj kurieroj kaj spionoj.

Eĉ en nia preskaŭ nevidebla buroo ili havis, kiel bedaŭrinde montriĝis nur pli poste, sian homon. Temis nature pri ne pli ol iu kompatinda kaj sentalenta skribaĉulo, kiun mi enpostenigis je la rekomendo de iu paroĥestro nur tial, ke la buroo donu al la ekstera mondo bildon de regulara laborejo; en la vero ni ne aprezis lin pli alte ol kiel senkulpan mesaĝiston kaj ni lasis lin trakti telefonon kaj ordigi aktojn, do tiujn aktojn, kiuj estis tute sensignifaj kaj senproblemaj. Li neniam rajtis malfermi la postaĵojn, ĉiujn signifoplenajn leterojn skribis mi mem, ne postlasante kopiojn, per propraj manoj sur la maŝino, ĉiun esencan dokumenton mi prenis mem al mia domo kaj mi aranĝis sekretajn interparolojn ekskluzive en la priorejo de la monaĥejo aŭ en la ordinacia ĉambro de mia onklo.

Danke al tiuj singardaj paŝoj tiu ĉi kuriero ricevis nenion esencan antaŭ siajn okulojn; sed pro malbonŝanca hazarda okazo la ambicia kaj vanta fraŭlo rimarkis, ke oni ne fidis al li kaj ke malantaŭ lia dorso okazas io interesa. Eble en mia malĉeesto unu el la kurieroj senatente parolis pri ’Lia Moŝto’ anstataŭ, kiel interkonsentite, pri ’barono Fern’, aŭ la kanajlo eĉ kontraŭleĝe malfermis la leterojn – ĉiukaze li ricevis, antaŭ ol mi sukcesis veni al miskonfido, el Munkeno aŭ el Berlino la taskon, kontroli nin. Nur multe pli poste, kiam mi jam firme sidis en karcero, mi memoris, ke lia komenca malintereso pri la taskoj en la lastaj monatoj subite ŝanĝiĝis al ambicia fervoro kaj li kelkfoje sin eĉ tro trude proponis porti miajn korespondaĵojn al la poŝto. Mi do ne povas pardoni kelkajn miajn proprajn malatentaĵojn, sed ĉu fine ankaŭ la grandaj diplomatoj kaj militestroj ne estis ruzitaj de la hitlerismo?

Kiel precize kaj fervore Gestapo jam delonge honoris min per sia atento, montris poste ekstreme palpeble la cirkonstanco, ke eĉ dum la sama vespero, kiam Schuschnigg anoncis sian abdikon kaj unu tagon antaŭ la Hitlera enmarŝo en Vienon, mi jam estis arestita de la esesanoj. Mi tamen sukcesis antaŭe forbruligi miajn plej gravajn paperojn, tuj post kiam mi en la radio aŭdis la adiaŭan parolon de Schuschnigg, kaj la reston de la dokumentoj kun la nepraj konfirmoj por la eksterlande deponitaj havaĵoj de la monaĥejoj kaj de du dukoj mi sendis – vere en la lasta minuto, antaŭ ol la fraŭlaĉoj enrompis mian pordon – kaŝite en lavkorbo pere de mia maljuna, fidinda dommastrino, al mia onklo.”

D-ro B. interrompis sian parolon por bruligi al si cigaron.

Ĉe la ekflirtanta lumo mi rimarkis, ke nervema tiro iris laŭ lia dekstra buŝangulo, kion mi jam antaŭe estis registrinta kaj, kiel mi povis rimarki, ripetiĝis konstante post kelkaj minutoj.

Estis nur efemera moveto, apenaŭ pli forta ol spireto, sed ĝi donis al la tuta vizaĝo per iaspecan strangan malkvieton.

”Vi nun verŝajne supozas, ke mi nun rakontos al vi pri la koncentrejoj, en kiujn estis transportitaj ĉiuj, kiuj restis fidelaj al nia malnova Aŭstrujo, pri la humiligoj, torturoj, kiujn mi tie suferis. Sed nenio tia okazis. Mi envenis iun alian kategorion.

Mi ne estis pelita al tiuj malfeliĉuloj, sur kiuj oni per korpaj kaj animaj humiligoj furiozis la longtempe akumulitajn resentimentojn, sed mi estis sendita al tiu alia, tre malgranda grupo, el kiu la nacionalsocialistoj esperis eldevigi monon aŭ gravajn informojn. En si mem mia modesta persono estis tute neinteresa por Gestapo. Sed ili verŝajne ie eksciis, ke ni estis la pajlaj figuroj, la administrantoj kaj konfiditoj de iliaj plej ĝisostaj kontraŭuloj, kaj tio, kion ili esperis eldevigi de mi, estis la ŝarĝa materialo: materialo kontraŭ la monaĥejoj, al kiuj ili volis pruvi transmigrigon de havaĵoj, materialo kontraŭ la imperiestra familio kaj ĉiuj tiuj, kiuj en Aŭstrujo ofere pledis por la monarkio. Ili supozis – kaj fakte ne erare–, ke de tiuj fondusoj, kiuj fluis tra niaj manoj, la esencaj partoj ankoraŭ estas kaŝitaj, nealireblaj al ilia rabavido; ili kunprenis min tial jam en la unua tago, por per siaj elpruvitaj metodoj eligi el mi tiujn sekretojn. La homoj de mia kategorio, el kiuj devus esti eldevigita signifa materialo aŭ mono, tial ne estis transportitaj al koncentrejoj, sed por ili estis rezervita aparta traktado. Vi verŝajne memoras, ke nia kanceliero kaj aliflanke barono Rothschild, de kies parencoj ili esperis melki milionojn, en neniu kazo troviĝis malantaŭ la pikdrato en iu kaptita koncentrejo, sed sub ŝajnaj privilegioj en iu hotelo, hotelo Metropole, kiu estis samtempe la ĉefkvartiro de Gestapo, kie ĉiu ricevis apartan liton. Tiu eminentaĵo estis donita ankaŭ al mi, la nevidebla homo.

Propra ĉambro en hotelo – ĉu ne, tio sonas en si mem ekstreme humane? Sed vi povas kredi al mi, ke oni por ni ne elpensis humanan, sed nur rafinitan metodon, se oni nin ’eminentulojn’ ne metis dudekope en glacimalvarmegan barakon, sed oni nin enloĝigis en bele hejtitan kaj apartan hotelĉambron.

Ĉar la premo, per kiu oni volis eldevigi la bezonatan ’materialon’, devus pli bone funkcii laŭ la subtila maniero ol per la uzo de bastonego aŭ korpa torturo: pere de kiel eble plej rafinita izoligo. Oni faris al ni nenion – oni nin nur starigis en perfektan nenion, ĉar neniu afero en la mondo produktas tian premon sur la homan animon kiel la nenio. La fakto, ke oni nin malliberigis unuope en plenan vakuon, en unu ĉambron hermetike riglita de la cetera ekstera mondo, devus produkti anstataŭ de ekstere, per bastonado kaj malvarmego, tiun premon el interne, kiu finfine eksplodmalfermos niajn lipojn. Unuavide la por mi dediĉita ĉambro aspektis neniel malagrabla. Ĝi havis unu pordon, unu liton, unu seĝon, unu akvovazon, unu kirasitan fenestron. Sed la pordo restis tage kaj nokte fermita, sur la tablo rajtis troviĝi neniu libro, neniu gazeto, neniu paperfolio, neniu krajono, la fenestro rigardis al bunkero; ĉirkaŭ mia memo kaj eĉ sur mia korpo konstruiĝis perfekta nenio. Oni prenis de mi ĉiun objekton, la horloĝon, por ke mi ne havu ideon pri la tempo, la krajonon, por ke mi ne povu noti, la tranĉilon, por ke mi ne povu malfermi miajn vejnojn; eĉ la plej eta lukseto, kiel unu cigaredo, ne estis al mi permesita. Mi neniam vidis alian personon ol la provoson ekstere, kiu rajtis diri eĉ ne unu vorton kaj respondi neniun demandon, neniun homan vizaĝon, aŭdis neniam homan voĉon; okulo, orelo, ĉiuj sensoj ricevis de mateno ĝis nokto kaj de nokto ĝis mateno neniun nutraĵon, oni restis kun si mem, kun sia korpo kaj kun kvar aŭ kvin objektoj, tablo, lito, fenestro, lavujo, sensave sola; oni vivis kiel dronanto sub la vitra kloŝo en la nigra oceano de malparolo kaj eĉ kiel dronisto, kiu jam antaŭsentas, ke lia kablo al la ekstera mondo disŝiriĝis kaj li neniam plu estos savprenita el la senvoĉa profundo. Troviĝis nenio por fari, nenio por aŭdi, nenio por vidi, ĉie kaj senĉese estis ĉirkaŭe la pura nenio, la plena senspaca kaj sentempa malpleno. Oni promenis tien kaj reen, tien reen, ĉiam denove. Sed eĉ la pensoj, kiel senobjektaj ili jam ŝajnis, bezonas ian apogpunkton, aŭ ili komencas sensence krozi ĉirkaŭ si mem; ankaŭ ili ne eltenas la nenion. Oni atendis ion, de mateno ĝis vespero, kaj okazis nenio. Oni atendis kaj atendis. Okazis nenio. Oni atendis, atendis, atendis, oni pensis, pensis, pensis, ĝis kiam doloris la tempioj.

Nenio okazis. Oni restis sola. Sola. Sola.

Tio daŭris dekkvar tagojn, kiujn mi travivis ekster la tempo, ekster la mondo. Se tiam eksplodus milito, mi tion ne ekscius; mia mondo ja konsistis nur el tablo, pordo, lito, lavujo, seĝo, fenestro kaj vando, ĉiam mi streĉokulis al la sama tapeto sur la sama vando; ĉiu linio de ĝia hoka modeldesegno enboriĝis kiel pikilo ĝis la plej internaj faldoj de mia cerbo, tiel ofte mi ĝin prigapis. Post tio unue komenciĝis la pridemandadoj.

Oni estis subite vokita, sen vere scii, ĉu temas pri tago aŭ nokto. Oni estis vokita kaj kondukita tra kelkaj koridoroj, oni ne sciis kien; poste oni ie atendis kaj ne sciis kie, kaj oni subite staris antaŭ tablo, ĉirkaŭ kiu sidis kelkaj uniformitaj homoj. Sur la tablo kuŝis paperstaplo: aktoj, pri kiuj oni ne sciis, kion ili enhavas, kaj poste komenciĝis la demandoj, veraj kaj falsaj, klaraj kaj ruzaj, kovrodemandoj kaj kaptodemandoj, kaj dum oni respondis, la fremdaj, malicegaj fingroj foliumis en la paperoj, pri kiuj oni ne sciis, kion ili enhavas, kaj la fremdaj malicegaj fingroj skribis ion en protokolon, kaj oni ne sciis, kion ili skribis. Sed la plej terura afero ĉe tiuj pridemandadoj por mi estis, ke mi neniam povis elkalkuli, kion la gestapanoj fakte scias pri la negocoj en mia buroo kaj kion ili unuavice volis malkovri de mi. Kiel mi jam diris al vi, mi sendis la verdire ŝarĝigajn paperojn al mia onklo en la lasta horo pere de nia dommastrino. Sed ĉu li ilin ricevis? Kaj kiom perfidis tiu kancelariisto? Kiom da leteroj ili jam kaptis, kiomaj intertempe en la Germanaj monaĥejoj, kiujn ni reprezentis, kopiitaj de iu nelerta sacerdoto? Kaj ili demandis kaj demandis. Kiujn valorpaperojn mi aĉetis por tiu monaĥejo, kun kiuj bankoj mi korespondis, ĉu mi konas iun sinjoron Tiunomulon aŭ ne, ĉu mi ricevis leterojn el Svisujo kaj el Steenookerzeel? Kaj ĉar mi neniam povis elkalkuli, kiom ili jam eltrukis, ĉiu respondo fariĝis senprecendenta respondeco.

Se mi ion agnoskis, pri kio ili nenion sciis, mi eble sendis senintence iun sub la tranĉilon. Se mi tro multe prisilentis, mi damaĝis min mem.

Sed la enketado ne estis la plej malbona afero. La plej terura afero estis la reveno al mia nenio, en la saman ĉambron kun la sama tablo, sama lito, sama lavujo, samaj tapetoj. Ĉar apenaŭ sola kun mi mem, mi provis rekonstrui, kion mi devus esti pli saĝe respondinta kaj kion mi diru sekvontfoje por denove deturni la suspekton, kiun mi eventuale vekis per nepripensita rimarko. Mi pripensis, mi primeditis, mi enketis mian propran eldiron je ĉiu unuopa vorto, kiun mi diris al la esplorjuĝisto, mi resumkontrolis ĉiun demandon, kiun ili starigis, ĉiun respondon, kiun mi donis, mi provis diveni, kion da tio ili eventuale protokolis, kaj mi tamen sciis, ke mi tion neniam povos elkalkuli kaj ekkoni. Sed tiuj ĉi pensoj, jam foje akceliĝintaj en la vakua spaco, neniel ĉesis rotacii en mia kapo, ĉiam denove denove, en ĉiam aliaj kombinoj, kaj tio iris ĝis la dormo; ĉiam post la pridemandado ĉe Gestapo miaj propraj pensoj transprenis la turmentadon de demandado kaj priserĉado kaj elpremado, kaj eble eĉ pli terure, ĉar tiuj pridemandadoj tamen finiĝis post unu horo, sed tiuj ĉi neniam, danke al la insida torturado fare de soleco. Kaj ĉirkaŭ mi ĉiam nur la tablo, la ŝranko, la lito, la tapetoj, la fenestro, neniu rigardallogo, neniu libro, neniu gazeto, neniu fremda viza ĝo, neniu krajono por ion noti, neniu alumeto por ludi per ĝi, nenio, nenio, nenio. Nur nun mi rimarkis, kiel diable sencoplene, kiel psikologie murde estis planita tiu sistemo de la hotelĉambro. En la koncentrejo oni eble devus transporti surĉarume ŝtonojn, ĝis la manoj komencus sangi kaj la piedoj frostus en la ŝuaĉoj, oni kuŝus kunpremita en svarmo de dek du homoj en malbonodoro kaj frostego. Sed oni vidus vizaĝojn, oni havus unu kampon, unu ĉarumon, unu arbon, unu stelon, ion, kion oni povis rigardi, dum ĉi tie ĉiam nur la samaj objektoj troviĝis ĉirkaŭ oni, la abomena samo. Ĉi tie trovi ĝis nenio, kio povus allogi mian rigardon for de miaj pensoj, de miaj frenezaj imagoj, de miaj malsanaj resumoj. Kaj ĝuste tion ili intencis – mi sufokiĝu iom post iom en miaj pensoj, ĝis mi fakte strangoliĝu de ili kaj mi ne povus plu fari alion ol elsputi ilin, ol eldiri ilin, ĉion eldiri, kion ili volis, fine disponigi al ili la materialon kaj la homojn. Fine mi sentis, kiel miaj nervoj komencis solviĝi sub tiu premo de nenio, kaj mi, konscia pri la danĝero, streĉis miajn nervojn ĝis disŝireco, serĉante devojigan manovron aŭ ĝin elpensi. Por min okupi, mi provis ĉion, kion mi iam parkere lernis, reciti kaj rekonstrui: la popolhimnon kaj la ludrimojn el mia infanaĝo, la Homeron de mia gimnazia tempo, la paragrafojn de la ŝtata leĝolibro. Post tio mi provis kalkuli, mi adiciis ajnajn nombrojn, mi ilin dividis, sed mia memoro havis en la vakuo neniun fiksigan povon. Mi povis min al nenio koncentriĝi. La sama penso trairis kaj flirtis ĉiam dumtempe: – Kion ili scias? Kion mi diris hieraŭ, kion mi diru la sekvan fojon?

Tiu fakte nepriskribebla stato daŭris dum kvar monatoj.

Nun – kvar monatoj, tio skribiĝas facile: dekunu literoj! Tio prononciĝas facile: kvar monatoj – kvar silaboj. En unu sekundkvarono artikulacias la lipoj tiun sonon: kvar monatoj!

Sed neniu povas mesaĝi, povas mezuri, povas doni vidon nek al unu alia, nek al mi mem, kiel longa estas la tempo en senspaca, en sentempa medio, kaj oni povas al neniu klarigi, kiel oni konsumiĝas kaj detruiĝas, tiun nenion kaj nenion kaj nenion en la ĉirkaŭo, tiun nuran ĉiaman tablon kaj liton kaj lavujon kaj tapetojn kaj la ĉiaman silentadon, la ĉiam saman provoson, kiu, sen min alrigardi, enpuŝas la manĝaĵon, ĉiam la samajn pensojn, kiuj krozas en nenio kaj pri nenio, ĝis oni fariĝas freneza. Mi rimarkis ĉe etaj signoj kun maltrankvilo, ke mia cerbo sinkas en malordon. Komence mi estis dum la pridemandadoj ankoraŭ interne klara, mi eldiris miajn variantojn trankvile kaj pripense; tiu paralela pensado, kion mi diru kaj kion mi ne diru, funkciis ankoraŭ. Sed nun mi eĉ la plej simplajn frazojn ne povis plu glate artikuli, ĉar dum mi eldiris, mi okulstreĉis hipnotita sur la plumon, kiu kuris protokolante sur la papero, kvazaŭ mi volus postkuri miajn proprajn vortojn. Mi sentis, kiel mia forto malaperas, mi sentis, kiel ĉiam pli proksimiĝas la momento, kiam mi, por min savi, dirus ĉion, kion mi scias kaj eble eĉ pli, ke mi, por eviti la strangolon de tiu nenio, perfidus dekdu homojn kaj iliajn sekretojn, sen ke mi okupiĝu plu pri tio pli ol daŭras unu spiro.

Iuvespere fakte mi atingis tiun punkton: kiam la provoso portis mian porcion en tia momento de sufokiĝo, mi subite ekkriis post li: ’Konduku min al pridemandado! Mi volas diri ĉion! Mi volas eldiri ĉion! Mi volas diri, kie troviĝas la paperoj, kie kuŝas la mono! Ĉion mi diros, ĉion!’ Bonŝance li ne aŭdis min plu. Eventuale li eĉ ne volis min aŭdi.

En tiu ekstrema mizero okazis io neantaŭvidebla, kio proponis mian savon, savon por minimume certa tempo. Estis fino de julio, malhela, nebula, pluva tago: mi memoras tiun detalon tre precize, ĉar la pluvo tamburegis kontraŭ la vitroj en la koridoro, tra kiu mi estis kondukita al la pridemandado.

Mi devis atendi en la antaŭĉambro de la esplorjuĝisto.

Oni devis atendi ĉe ĉiu forkonduko: ankaŭ tiu atendado apartenis al la tekniko. Unue estis al oni disŝiritaj la nervoj pro la voko, noktomeze subite forlasi sian ĉelon, kaj poste, kiam oni jam enviviĝis en la fakton esti pridemandota, kiam la racio kaj la volo jam preparis sin por la rezisto, oni lasis atendi, sensence kaj tamen sencoplene atendi, unu horon, du horojn, tri horojn antaŭ la enketa aŭskultado, por ke la korpo laciĝu kaj la animo moliĝu. Kaj oni lasis min speciale longe atendi ĝuste en tiu ĵaŭdo, la 27-an de julio, du batitajn horojn atendi en la antaŭĉambro en starpozicio; mi memoras ankaŭ pri tiu ĉi dato tiel precize pro certa motivo, ĉar en tiu antaŭĉambro, kie mi – memkompreneble, sen ke mi kuraĝu eksidi – dum du horoj devis puŝi miajn gambojn en mian trunkon, pendis kalendaro, kaj mi ne povas al vi klarigi, kiel en mia malsato je io ajn presita, je io skribita, mi tiun unu solan nombron, tiujn etajn vortojn ’27-a de julio’ survande alokulis kaj algapis; mi englutis ilin samtempe en mian cerbon. Kaj poste mi atendis denove kaj atendis okulstreĉante al la pordo, kiam ĝi finfine malfermiĝos, kaj mi samtempe pripensis, kion la inkviziciistoj min ĉifoje povus demandi, kaj mi tamen sciis, ke ili min demandos ion tute alian, ol mi antaŭpreparis mian respondon.

Sed malgraŭ ĉio tio la turmento de tiu atendado kaj starado estis samtempe iaspeca bonfaro, ĝuo, ĉar tiu ejo tamen estis alia ĉambro ol la mia, iom pli granda, kun du fenestroj anstataŭ unu sola, kaj sen lito kaj sen lavujo kaj sen certa ŝiro en la fenestra tabulo, kiun mi milionfoje rimarkis. La pordo estis alimaniere farbita, alia seĝo staris ĉe la vando kaj maldekstre troviĝis registrilŝranko kun aktoj kaj ankaŭ garderobtabulo kun pendhokoj, sur kiuj pendis tri aŭ kvar malsekaj soldataj manteloj, la manteloj de miaj torturvoktoj. Mi povis do rimarki ion novan, ion alian, fine ion alian, per miaj malsatiĝintaj okuloj, kaj ili kroĉiĝis avide al ĉiu unuopa detalo.

Mi rimarkis ĉiun faldeton sur tiuj manteloj, mi ekzemple rimarkis guton, kiu glitis de unu malseka kolumo, kaj kiel ridinde tio jam sonas al vi, mi atendis kun senprecedenca eksciti ĝo, ĉu tiu guto fine glitos laŭ la faldo, aŭ ĝi rezistos sian graviton kaj pli longe alkroĉiĝos – jes, mi gapis kaj gapis dum minutoj kaj senspire al tiu guto, kvazaŭ temus pri la sorto de mia vivo. Poste, kiam ĝi fine subruliĝis, mi komencis nombri la butonojn sur la manteloj, ok sur unu mantelo, ok sur la alia, dek sur la tria, poste mi komencis kompari la ranginsignojn; ĉiujn tiujn ridindajn, sensignifajn etaĵojn miaj malsategaj okuloj ĉirkaŭtuŝis, ĉirkaŭpalpis kun volupto, kiun mi ne povas priskribi. Kaj subite mia rigardo fiksiĝis streĉe je iu detalo.

Mi malkovris, ke sur unu el manteloj la flanka poŝo iomete elstariĝis. Mi iris pli proksimen kaj esperis laŭ la kvadratforma elpuŝiĝo rekoni, kion povus kaŝi tiu ŝvelinta poŝo en si: ĉu libron? Miaj genuoj komencis tremeti: LIBRO! Dum kvar monatoj mi havis eĉ ne unu libron en miaj manoj, kaj jam la nura imago pri libro, en kiu oni povus vidi aranĝitajn vortojn, liniojn, paĝojn kaj foliojn, pri libro, en kiu oni povus legi, sekvi aliajn, novajn, fremdajn, devojigajn pensojn, ilin preni en sian cerbon, enhavis ion ebriigan kaj samtempe narkotan.

Hipnotitaj miaj okuloj streĉiĝis al la malgranda volbo, kiun tiu libro formis ene de la poŝo, ili ardis je tiu neverŝajna loko, kvazaŭ ili volus bruligi truon en la mantelo. Fine mi ne povis plu reteni mian volupton; senintence mi proksimiĝis.

Jam la ideo mem, almenaŭ povi tuŝi libron per propra mano tra la teksaĵo, ekscitis miajn fingronervojn, ke ili ekbrulis ĝis ungoj. Preskaŭ nescie mi puŝis min eĉ pli proksimen. Bonŝance la provoso ne atentis pri mia certe eksterordinara konduto; verŝajne li opiniis natura, se iu homo post du horoj de rekta starado sin emas iomete apogi al vando. Fine mi staris jam tute proksime de la mantelo, kaj mi intence metis miajn manojn malantaŭ mian dorson, ke ili tiel povus tuŝi la mantelon nerimarkite. Mi palpis la teksaĵon kaj fakte sentis tra ĝi ion kvarangulan, ion flekseblan kaj mallaŭte muĝantan – libron!

Libro! Kaj kiel projektilo trairis min la penso: ŝtelu por vi tiun ĉi libron! Eble tio sukcesos, kaj vi povos ĝin kaŝi en via ĉelo kaj poste legi, legi, legi, finfine do denove legi! La ideo, apenaŭ min enirinta, efikis kiel forta veneno; subite miaj oreloj komencis muĝi kaj la koro bategi, miaj manoj fariĝis glacifridaj kaj ne obeis min plu. Sed post la unua narkotiĝo mi puŝis min mallaŭte, sed ruze pli kaj pli al la mantelo, mi puŝis, dume konstante fiksrigardante la provoson, per miaj malantaŭ la dorso kaŝitaj manoj, la libron de la poŝfundo pli kaj pli supren. Kaj poste: unu kaptmovo, unu facila, atenta puŝo kaj subite mi havis la malgrandan, ne tre ampleksan libron en mia mano. Nun unue mi ektimegis antaŭ mia propra ago. Sed mi ne povis plu retroiri. Tamen kion fari pri ĝi? Mi puŝis la volumon malantaŭ mia dorso sub mian pantalonon ĝis la loko, kie troviĝas la zono, kaj poste de tie iom post iom ĝis la kokso, ke mi dum mia militista formarŝo ĝin povus fiksteni je mia pantalona kunkudro. Nun venis la unua ekzameno. Mi iris for de la garderobtabulo, unu paŝon, du paŝojn, tri paŝojn.

Funkciis. Estis eble fiksteni la libron dum la irado, se mi nur forte premis mian manon je la zono.

Post tio sekvis la pridemandado. Ĝi postulis de mi pli da streĉiĝo ol iam ajn antaŭe, ĉar mi mian tutan forton koncentris, dum mi respondis, ne al miaj eldiroj, sed antaŭ ĉio en tion, ke mi tenis la libron senatente. Bonŝance la pridemandado estis ĉifoje mallonga kaj mi prenis la libron senprobleme en mian ĉambron – mi ne volas vin reteni per ĉiuj unuopaĵoj, ĉar foje ĝi glitfalis sub la pantalono danĝere dum la irado, kaj mi devis simuli fortan tusatakon, por povi min klini kaj puŝi ĝin sub mian zonon. Sed kia grandioza momento, kiam mi denove revenis en mian truon, fine sola kaj tamen ne plu sola!

Nun vi verŝajne supozas, ke mi tuj elprenis la libron, ĝin rigardis kaj eklegis. Neniel! Mi volis unue ĝui la antaŭdelicon, ke mi havas ĉe mi libron, mi volis elrevi la artifike prokrastitan kaj miajn nervojn fascine ekscitintan ĝuon, al kiu speco povus aparteni la ŝtelita libro: tre dense presita, kun tre multaj literoj, kun multaj maldikaj folioj, ke mi tiel povu pli longe legi. Kaj post tio mi deziris, ke ĝi estu verko, kiu min streĉu spirite, nenio plata, nenio facilstila, sed io, kion oni povas lerni, lerni parkere, temu pri poeziaĵoj, kaj plej bone – kiel kuraĝiga revo – de Goethe aŭ de Homero. Sed fine mi ne povis plu longe teni mian sciavidon. Streĉiĝinta sur la lito, por ke la provoso, se li subite malfermus la pordon, min ne povu surprizi, mi tremante eltiris la volumon el sub mia zono.

La unua rigardo estis malreviĝo kaj samtempe amara koleri ĝo: tiu ĉi tiel danĝere ricevita, kun tiel arda atendo malfermita libro estis nenio alia ol ŝakantologio, kolekto de centkvindek majstropartioj. Se mi ne estus enriglita, ŝlosita, mi en la unua koleratako ĵetus ĝin tra la fermita fenestro, ĉar kion mi faru, kion mi povus fari kun tiu ĉi absurdaĵo? Kiel gimnaziano mi, kiel plej multaj, kelkfoje provis forpeli mian enuon sur la ŝaktabulo. Sed kion mi faru kun tiu ĉi teoria aĵo? La ŝakon oni ja ne povas ludi sen partnero, kaj eĉ speciale ne sen almenaŭ figuroj kaj ŝaktabulo. Konfuzita mi trafoliumis la paĝojn por eble tamen trovi ion legeblan, ian enkondukan tekston, ian klarigon; sed mi trovis nenion alian ol la nudajn kvadratajn skemojn de unuopaj majstropartioj kaj sube la al mi nekonatajn signojn: a1-a2, f1-g3 kaj tiel plu. Ĉio tio aperis antaŭ mi kiel iaspeca algebro, pri kiu mi trovis neniun ŝlosilon.

Nur iom post iom mi deĉifris, ke la literoj a, b, c signifas la frontliniojn kaj la ciferoj 1 ĝis 8 la krucliniojn, tiel difinante ĉiun momentan pozicion de la unuopaj figuroj; tiel la pure geografiaj skemoj pli kaj pli ricevis lingvan econ. Eble, mi pensis, mi povus en mia ĉelo konstrui iaspecan ŝaktabulon kaj poste provi postludi tiujn ĉi partiojn; kiel siaspeca mistera signo aperis en mia spirito, ke mia litkovrilo tute hazarde enhavas krudajn kvadratojn. Se mi ĝin ĝuste kunfaldis, mi ricevis sur ĝi sesdek kvar kampojn. Unue mi do kaŝis la libron sub mian matracon kaj elŝiris nur la unuan paĝon. Poste mi komencis el etaj paneroj, kiujn mi ŝparis de miaj porcioj, en memkompreneble ridindaj malperfektaj formoj formi la ŝakfigurojn: la reĝon, la damon kaj tiel plu; post senfina provado, mi fine povis sur la kvadrateca littuko rekonstrui la pozicion, skemigitan en la libro. Sed kiam mi provis postludi tutan partion, mi malsukcesis komplete kun miaj ridindaj kvazaŭfiguroj, de kiuj mi por distingi la duonon plimalheligis per polvo. Mi senĉese konfuzigis min dum la unuaj tagoj; kvinfoje, dekfoje, dudekfoje mi devis denove komenci tiun unu partion. Sed kiu sur nia tero jam posedis tiom da neutiligebla tempo kiel mi, sklavo de la nenio, kiu disponis pri tiom da nemezurebla avido kaj pacienco? Post ses tagoj mi jam senriproĉe ludis la unuan partion, post aldonaj ok tagoj mi eĉ ne bezonis plu miajn figuraĉojn sur la littuko por imagigi la pozicion el la ŝaklibro, kaj post aldonaj ok tagoj mi ankaŭ la kvadratŝablonan littukon ne bezonis plu; la komence abstraktaj simboloj el la libro a1, a2, c7, c8 transformiĝis aŭtomate malantaŭ mia frunto al plene imagitaj, tridimenziaj pozicioj.

La transiro sukcesis plene: mi projekciis la ŝaktabulon kun siaj figuroj en mian internon kaj mi superrigardis la ĉiaman pozicion jam danke al nuraj formuloj, same kiel por bona muzikisto jam la nura alrigardo sur la partituro sufiĉas por aŭdi ĉiujn sonojn kaj ilian kunsonon. Post ankoraŭ dekkvar tagoj mi povis senpene postludi ĉiun partion el la libro parkere – aŭ, kiel diras la fakĵargono: blinde – nur nun mi komencis kompreni, kian nemezureblan bonfaron signifis por mi mia aŭdaca ŝtelo. Ĉar samtempe mi havis okupon – sensencan, sencelan, se vi volas, sed tamen unu, kiu forigis la nenion ĉirkaŭ mi, dum cent kvindek partioj mi posedis miraklan armilon kontraŭ la premanta monotoneco de spaco kaj tempo.

Por konservi la eksciton de mia nova okupo netuŝita, mi dediĉis de tiam min al: du partiojn matene, du posttagmeze, vespere nur unu rapida ripeto. Tiel mia tago, kiu cetere etendiĝis senforme kiel gelato, estis plenigita, mi havis okupon, kiu min ne lacigis, ĉar ŝakludado enhavas mirindan avantaĝon, ke post la streĉiĝo de la spirita energio sur la senlima kampo eĉ dum la plej streĉa penslaboro la cerbo ne endormi ĝas, sed prefere ĝia kvalito kaj tensio akriĝas. Iom post iom komencis apud la unue nur mekanika postludado de la majstropartioj vekiĝi en mi ia arteca, ia ĝojeca kompreno. Mi lernis kompreni la fajnaĵojn, la ruzaĵojn kaj la akraĵojn en la atako kaj en la defendo, mi kaptis la teknikon de antaŭpripenso, de kombinado, repozicionado kaj mi baldaŭ ekkonis la personan karakterizon de ĉiu unuopa ŝakmajstro en lia individua realiĝo, same kiel oni rekonas la versojn de ĉiu unuopa poeto jam laŭ kelkaj linioj; tio, kio komenciĝis liel nura tempoplenuma okupo, fariĝis poste ĝuo kaj figuroj de grandaj ŝakstrategoj, kiel Aljehin, Lasker, Bogoljubov, Tartakover, eniris en mian solecon kiel ŝatataj kamaradoj. La senfina dinamismo animigis tagon post tago la sensonan ĉelon, kaj ĝuste la reguleco de miaj ekzercoj redonis al mi mian pensokapablon, kiu cetere jam estis disskuita: mi trovis mian cerbon refreŝigita kaj pro la konstanta pensdisciplino eĉ nove polurita.

Ke mi vere pli klare kaj koncize pensis, montriĝis antaŭ ĉio ĉe la pridemandadoj; subkonscie mi perfektiĝis sur la ŝaktabulo en la defendado kontraŭ la falsaj minacoj kaj kaŝitaj angulmovoj; de tiu tempo mi ne staris plu nuda dum la enketadoj kaj mi eĉ rimarkis, ke la gestapanoj min iom post iom komencis rigardi kun certa respekto. Probable ili demandis sin mem mallaŭte, ĉar ili ĉiujn aliajn vidis kolapsi, el kiuj sekretaj fontoj mi ĉerpas la forton por tiel senŝancela rezisto.

Tiu mia feliĉa tempo, kiam mi cent kvindek partiojn el tiu libro tagon post tago sisteme postludis, daŭris iel inter du kaj duono ĝis tri monatojn. Tiam mi atingis senantaŭsente ian mortan punkton. Subite mi denove staris antaŭ nenio. Ĉar tuj kiam mi certan partion dudek aŭ tridekfoje traludis, ĝi perdis la allogprovokon de io nova, de io surpriza, ĝia antaŭ tio tiel ekscita, tiel alloga forto elĉerpiĝis. Kian sencon havis, plu kaj plu ripeti la partiojn, kies unuopajn movojn mi jam delonge sciis parkere? Apenaŭ mi faris la unuan malfermon, deruliĝis ĝia plia iro en mi aŭtomate antaŭen, troviĝis neniu surprizo plu, nenia streĉo, neniuj problemoj. Por min iel okupi, por krei de mi jam nemalhaveblan streĉadon kaj distron, mi bezonus fakte alian libron kun aliaj partioj. Sed ĉar tio estis plene neebla afero, troviĝis unu sola vojo sur tiu ĉi ekstraordinara freneza direkto: anstataŭ malnovaj partioj mi devis elpensi novajn. Mi devis provi ludi kun mi mem aŭ prefere kontraŭ mi mem.

Nun mi ne scias, ĝis kiu grado vi pensis pri la spirita situacio ĉe tiu ludo de ludoj. Sed jam la plej supraĵa pripenso devus sufiĉi por klare vidi, ke ĉe ŝako kiel pura, de hazardo libera pensludo laŭlogike signifas ludi kun si mem absurdecon.

La allogo de ŝako kuŝas tamen fundamente en tio, ke ĝia strategio en du diversaj cerboj diversmaniere evoluas, ke en tiu spirita milito la nigra parto ne konas la manovroplanon de la blanka kaj devas konstante diveni kaj transkruci, dum siaflanke la blanka parto klopodas preterkuri la sekretajn intencojn de la nigra. Sed kiam la nigra kaj la blanka flankoj troviĝas en la sama persono, fariĝas absurda situacio, ke unu sama cerbo samtempe ion sciu kaj tamen ne sciu, ke ĝi dum la reprezentado de la blanka parto unukomande devas forgesi tion, kion ĝi antaŭ minuto kiel reprezentanto de la nigra flanko intencis. Tia duobla pensmaniero supozas kompletan dispartiĝon de la konscio, la laŭbezonan kapablon blendigi kaj malblendigi la cerbofunkciadon kiel ĉe ia mekanika aparato; intenci ludi kun si mem signifas ĉe ŝako do similan paradokson, kiel provi salti trans sia propra ombro.

Nun, por resumi skize, tiun ĉi maleblon, tiun absurdecon mi en mia senesperiĝo provis realigi dum monatoj. Sed krom tiun ĉi absurdon mi havis neniun alternativon je dispono, se mi ne volis sinki en kompletan frenezecon kaj spiritan marasmon.

Pro mia terura situacio mi estis devigita almenaŭ provi tiun dispartigon en unu memo nigra kaj unu memo blanka, por ne fariĝi finpremita de la griza nenio ĉirkaŭ mi.”

D-ro B. apogis sin malantaŭen en sia kuŝseĝo kaj dum kelkaj minutoj fermis siajn okulojn. Estis, kvazaŭ li volus perforte forpuŝi ĝenan rememoron. Denove tiriĝis la strangeta buŝmoveto en maldekstra angulo, kiun li ne sciis superregi. Poste li rektiĝis en sia kuŝseĝo iom pli alten.

”Do tiel – ĝis tiu ĉi punkto mi esperas, mi klarigis al vi ĉion relative kompreneble. Sed mi tute ne estas certa, ĉu mi ankaŭ la ceteron povos antaŭmeti same klare. Tiu ĉi nova okupiĝo nome postulis tiel senkondiĉan streĉiĝon de la cerbo, ke ĉiu samtempa memkontrolo fariĝis neebla. Mi jam klarigis al vi, ke laŭ mia opinio jam estas absurde, se oni volas ludi ŝakon kontraŭ si mem; sed eĉ tiu absurdeco havus iel almenaŭ minimuman ŝancon, se oni havus antaŭ si realan ŝaktabulon, ĉar la ŝaktabulo kun sia realeco tamen permesas certan distancon, materian eksterteritoriecon. Antaŭ aŭtenta ŝaktabulo kun veraj figuroj oni povas enŝalti la pripensopaŭzojn, oni povas sin korpe jen starigi al la unua, jen al la dua flanko de la tablo kaj tiel kapti en siajn okulojn la situacion jen de la nigra, jen de la blanka flanko. Sed devigita, kiel mi estis, tiujn batalojn kontraŭ mi mem aŭ, se vi volas, kun mi mem, projekcii en imagitan spacon, mi devis en mia konscio firme teni la ĉiaman pozicion sur sesdek kvar kampetoj kaj apude ne nur la momentan konstelacion, sed ankaŭ jam la eblajn antaŭajn movojn de ambaŭ partneroj kunkalkuli, ĉar – mi scias, kiel absurde ĉio tio sonas – imagi en mi duoble, trioble, ne, sesoble, okoble, dekduoble, por ĉiu mia memo, por la nigra kaj por la blanka ĉiam jam kvar aŭ kvin movojn antaŭen.

Mi devis – pardonu mian supozon koncerne vin, ke vi kunpensu tiun frenezaĵon – ĉe tiu ludo en la abstrakta spaco de la fantazio kiel blanka ludisto jam troviĝi je kvar aŭ kvin movoj antaŭe, kaj same tiel kiel nigra ludisto, do mi devis en la evoluo de la donita situacio propradire kun du cerbduonoj antaŭenkombini, kun la cerbduonoj blanka kaj nigra. Sed eĉ tiu memdispartiĝo ne estis plu la plej danĝera afero en mia strangega eksperimento, sed tio, ke mi pro la memstara konscii ĝo de la partioj iam perdis la plankon sub miaj piedoj kaj sinkis en la senfundecon. La postludado de la majstropartioj, kiun mi ekzercis en la antaŭaj semajnoj, estis finfine nenio alia ol reprodukta agado, pura resumado de la ekzistanta materio kaj tiel ne pli streĉiga ol se mi lernus parkere poemojn aŭ leĝparagrafojn; tio estis limigita, disciplinita aktivado kaj tiel bonega exercitium mentale.

La du partioj, kiujn mi ludis matene, du, kiujn mi provis ludi posttagmeze, prezentas certan laborkvanton, kiun mi realigis sen iu apero de ekscito; ili anstataŭis ĉe mi normalan okupon, kaj apud tio, se mi dum iu partio erarus aŭ ne scius antaŭen, mi daŭre havus mian apogon en la libro. Tiu aktivado estis por miaj disbatitaj nervoj nur tial tiel saniga kaj antaŭ ĉio trankviliga, ĉar la postludado de la fremdaj partioj ne venigis en la ludon min mem; ĉu venkis nigra aŭ blanka flanko, estis por mi indiferente, ja temis pri Aljeĥin aŭ Bogoljubov, kiuj luktis por la palmo de ĉampiono, kaj mia propra persono, mia intelekto, mia animo ĝuis nur kiel rimarkantoj, kiel konantoj pri la peripetioj kaj belecoj de ĉiu unuopa partio.

Sed de la momento, kiam mi provis ludi kontraŭ mi mem, mi komencis min subkonscie mem provoki. Ĉiu el miaj ambaŭ memoj, mia memo nigra kaj mia memo blanka, devis vetbatali unu kontraŭ la alia kaj ĉiu parto subfalis sian propran ambicion, en certan maltrankvilon por venki, por vetsukcesi; mi febris, kiam mi kiel la nigra memo post ĉiu movo, kiun mi faris kiel la blanka memo. Ĉiu el miaj ambaŭ memoj triumfis, kiam la alia faris eraron, kaj samtempe ĉagreniĝis pri sia propra malsukceso.

Ĉio tio ŝajnas sensenca, kaj vere tia artifika skizofreneco, tia dispartiĝo de la memkonscio kun la konekto al la danĝera ekscitiĝo ĉe normala homo, estas en normalaj cirkonstancoj neimagebla. Sed bonvolu ne forgesi, ke mi estis perforte elŝirita el ĉiuj normalaĵoj, prizonulo, senkulpe enkarcerigita, jam de monatoj turmentita pere de soleco, homo, kiu sian surstaplitan koleron jam delonge iel volis malŝarĝigi. Sed ĉar mi havis nenion alian ol tiun ĉi frenezan ludon kontraŭ mi mem, transportiĝis mia kolero, mia venĝvolupto fanatike en tiun ludon. Io en mi volis reteni sian pravon, kaj mi tamen havis tiun alian memon en mi, kiun mi povis kontraŭbatali; tiel kulminigis mi min mem dum tiu ĉi ludo en preskaŭ manian eksciti ĝon. Komence mi pensis ankoraŭ trankvile kaj prudente, mi enŝaltis paŭzojn inter la partioj por gardi min tiel antaŭ la trostreĉiĝo; sed iom post iom miaj ekscititaj nervoj permesis al mi neniun atendadon plu. Apenaŭ mia memo blanka estis farinta unu movon, jam mia memo nigra puŝiĝis febre antaŭen; apenaŭ estis unu partio finita, jam mi provokis min por la sekva, ĉar ĉiufoje estis unu el miaj ŝak-memoj de la alia venkita kaj postulis revenĝon. Neniam mi povos diri eĉ proksimume, kiom da partioj mi pro tiu freneze komika nesatigeblo dum tiuj lastaj monatoj en mia ĉelo ludis kontraŭ mi mem – verŝajne mil, eble pli. Temis pri obsedeco, de kiu mi ne povis min liberigi; de frumateno ĝis malfruvespero mi ne pensis pri io alia ol pri la kurieroj kaj peonoj kaj la turo kaj la reĝo kaj pri a kaj b kaj c kaj pri mato kaj aroko; kun mia tuta esto kaj sentado mi estis puŝita sur la kvadrataran kvadraton.

El la ludĝojo estiĝis la ludpasio, luddevigo, manio, freneza delico, kiu trapenetris ne nur miajn vekajn horojn, sed ankaŭ mian dormon. Mi povis pensi plu nur pri la ŝako, nur en ŝakmovoj, nur ŝakprobleme; foje mi vekiĝis kun humida frunto kaj rekonis, ke mi eĉ dum mia dormo subkonscie daŭrigis mian ludadon, kaj se mi iam sonĝis pri aliaj homoj, tio okazis ekskluzive kun la movoj de kurieroj, de turo, en antaŭenkaj retroiro de la ĉevala salto. Eĉ kiam mi estis vokita al pridemandado, mi ne povis plu koncize pensi pri mia respondo; mi havas impreson, ke mi dum la lastaj enketadoj esprimis min relative konfuze, ĉar la enketistoj foje interŝanĝis strangan rigardeton. Sed en la realo mi atendis, dum oni min pridemandis kaj prikonsilis, en mia malbeata ambicio, tamen nur al tio, ke oni min konduku reen al mia ĉelo por daŭrigi mian ludon, mian frenezan ludon, unu novan partion kaj ankoraŭ unu kaj unu pli. Ĉiu interrompo estis por mi ĝeno; eĉ kvaronhoro, kiam la provoso ordigis la ĉelon, du minutoj, kiam li donis al mi porcion, turmentis mian febran malpaciencon; foje staris vespere la pelveto kun mia porcio ankoraŭ netuŝita, pro la partio mi forgesis manĝi. La sola afero, kiun mi korpe sentis, estis terura soifo; certe estis la febro de tiu konstanta pensado pri la ludado; mi malplenigis la botelon en du glutoj kaj turmentis la provoson por pli kaj pli kaj tamen jam en la sekvanta momento mia lango estis seka. Fine kreskis mia ekscito dum la ludo – kaj mi faris nenion alian plu de la mateno ĝis la vespero – tiugrade, ke mi eĉ unu momenton ne povis plu sidi en trankvilo; seninterrompe mi promenis tien kaj reen dum mi pripensis mian partion, pli kaj pli rapide kaj pli rapide tien kaj reen, tien kaj reen, pli kaj pli febre, ju pli la decido pri la partio proksimiĝis; la ambicio venki, gajni, supervenki min mem, fariĝis iom post iom iaspeca furiozo, mi tremis pro malpacienco, ĉar ĉiam al unu el miaj ŝakmemoj la alia estis tro malrapida. Unu pelis la alian; kiel ajn ridinde tio sonas al vi, mi komencis min mem insulti – ’pli rapide, pli rapide!’ aŭ ’ek, antaŭen, antaŭen!’ – kiam la alia memo en mi kun la alia ne manovris sufiĉe rapide. Memkompreneble mi nuntempe tute klare vidas, ke tiu mia situacio estis jam plene patologia formo de spirita superekscito, por kiu mi verdire ne trovas iun alian nomon ol la ĝis nun medicine nekonatan: ŝakveneniĝo. Finfine komencis tiu monomania obsedo ataki ne nur mian cerbon, sed ankaŭ mian korpon.

Mi maldikiĝis, mi dormis maltrankvile kaj ĝene, mi bezonis ĉe vekiĝo ĉiam specialan streĉadon por povi levi ambaŭ palpebrojn; foje mi sentis min tiel malforta, ke, kiam mi prenis trinkglason, mi ĝin nur per granda peno povis preni al miaj lipoj, tiel tremetis miaj manoj; sed apenaŭ komenciĝis la ludo, min ekposedis sovaĝa forto: mi kuris tien reen kun kunpremitaj pugnoj, kaj kvazaŭ tra ruĝa nebulo mi foje aŭdis mian propran voĉon, kiel ĝi al si mem aklamis pli kaj pli febre kaj malice ’Ŝako’ aŭ ’Mato!’.

Kiel tiu hororiga, tiu nepriskribebla situacio fariĝis krizo, mi mem ne povas raporti. Ĉio, kion mi pri tio scias, estas, ke mi unu matenon vekiĝis kaj tio estis alispeca vekiĝo ol cetere.

Mia korpo estis samtempe dividita de mi, mi ripozis mole kaj bonfarte. Densa, bonfarta laceco, kian mi jam de monatoj ne konis, kuŝis sur miaj palpebroj, kuŝis tiel varme kaj bonfare sur ili, ke mi unue eĉ ne povis decidiĝi malfermi miajn okulojn. Dum minutoj mi jam kuŝis veka kaj ĝuis ankoraŭ tiun pezan obtuzon, tiun varmetan kuŝadon kun delicoplene prizorgitaj sentoj. Subite mi sentis, kvazaŭ mi aŭdus voĉojn malantaŭ mi, mallaŭtajn flustrajn voĉojn, pronocantajn vorte, kaj vi ne povas imagi mian raviĝon, ĉar mi jam de monatoj, jam de preskaŭ unu jaro, aŭdis neniun alian vorton ol la malmolajn, akrajn kaj malicajn vortojn de la enketbenko. ’Vi sonĝas’, mi diris al mi. ’Vi sonĝas! Neniel malfermu viajn okulojn!

Lasu ĝin plu daŭri, tiun revadon, cetere vi denove vidos la damnan ĉelon ĉirkaŭ vi, la seĝon kaj la lavtablon kaj la tablon kaj la tapetojn kun eterne samaj motivdesegnoj. Vi sonĝas – sonĝu plu!’

Sed la scivolemo retenis sian kontrolmanon. Mi malrapide kaj singarde malfermis la palpebrojn. Jen miraklo: estis alia ĉambro, en kiu mi nun troviĝis, ĉambro pli larĝa, pli spaca ol mia hotelĉambro. Nekirasita fenestro enlasis taglumon kaj ebligis rigardon al arboj, verdaj, en vento balanciĝantaj arboj anstataŭ mia rigida pafmuro, la vandoj brilis blanke kaj glate, blanke kaj alte altiĝis super mi la plafono – vere, mi kuŝis en nova, fremda lito, kaj vere, ne temis pri revo, malantaŭ mi flustris mallaŭtaj homaj voĉoj. Senintence mi en mia surprizo ege ekscitiĝis, ĉar jam mi aŭdis malantaŭ mi alproksimiĝantan paŝon. Virino kun molaj paŝoj venis proksimen, virino kun blanka kufo sur sia hararo, flegistino, fratino. Flameto de admiro iris tra mi: de unu jaro mi vidis neniun virinon. Mi okulstreĉis la gracian aperaĵon, kaj certe temis pri sovaĝe ekstaza rigardo, ĉar ’Trankvile! Restu trankvila!’ kvietigis min la alproksimiĝanta. Sed mi nur subaŭskultis ŝian voĉon – ĉu tio ne estis homo, kiu parolis? Ĉu surtere vere troviĝas homo, kiu min ne pridemandas, kiu min ne turmentas? Kaj aldone tiu – nekonceptebla miraklo! – mola, varma, preskaŭ delikata virina voĉo. Ambicie mi okulstreĉis al ŝia buŝo, ĉar en tiu infera jaro iĝis por mi neverŝajne, ke unu homo povus kun la alia paroli bonintence. Ŝi alridetis min – jes, ŝi ridetis, ankoraŭ troviĝas homoj, kiuj povas bonintence rideti – post tio ŝi metis sian fingron averte surbuŝen kaj mallaŭte iris antaŭen. Sed mi ne povis obei ŝian ordonon. Mi ne satigis miajn okulojn rigardante la miraklon. Mi provis min en la lito per tuta forto rektigi por povi rigardi post ŝi, postrigardi tiun miraklon de homa estaĵo, kiu estis bona. Sed dum mi volis min apogi rande de mia lito, mi en tio ne sukcesis. Kie normale troviĝis mia dekstra mano, fingroj kaj maniko, mi sentis ion fremdan, dikan blankan pufon, evidente grandan bandaĝon. Mi streĉe rigardis tiun blankaĵon, dikaĵon, fremdaĵon sur mia mano, unue senkompreneme, poste mi komencis iom post iom kompreni, kie mi troviĝas, kaj pripensi, kio povis okazi al mi.

Ŝajnis, ke mi estas vundita aŭ mi mem vundigis mian manon.

Mi troviĝis en malsanulejo.

Tagmeze venis kuracisto, amikeca pli aĝa sinjoro. Li konis la nomon de mia familio kaj per tia respekto menciis mian onklon, la personan kuraciston de la imperiestro, ke en mi tuj kreskis la sento, ke li havas kun mi bonajn intencojn. En la plua okazado li starigis al mi ĉiaspecajn demandojn, antaŭ ĉio unu, kiu min surprizis – ĉu mi estas matematikisto aŭ kemiisto.

Mi neis.

’Strange,’ li muĝis. ’Dum via febro vi ĉiam aklamis strangajn formulojn kiel: c3, c4. Neniu povis nin pri tio orientigi.’

Mi demandis, kio okazis kun mi. Li alude ridetis.

’Nenio serioza. Akuta konfuziĝo de nervoj,’ kaj li aldonis, post kontrolo, ĉu iu lin rimarkas, kun malforta voĉo: ’Kio estas fakte komprenebla. Ek de la 13-a de marto, ĉu ne?’

Mi kapjesis.

’Nenia miraklo ĉe tia metodo,’ li murmuris. ’Vi ne estas la unua. Sed vi ne havu zorgojn.’ Laŭ la maniero, kiel li tion al mi trankvilige flustris kaj danke al lia bonkoreca rigardo mi sciis, ke mi estis bone prizorgata ĉe li.

Du tagojn pli poste la bona doktoro klarigis al mi relative leĝere, kio fakte okazis. La provoso aŭdis min en mia ĉelo laŭte krii kaj unue li kredis, ke iu enrompis kaj ekkverelis kun mi.

Sed tuj, kiam li aperis ĉe la pordo, mi invadis lin, kriante lin per sovaĝaj krioj, kiuj sonis iamaniere tiel: ’Movu jam, vi kanajlo, vi malkuraĝulo!’, mi kaptis lin gorĝe kaj fine lin tiel sova ĝe atakis, ke li devis voki helpon. Kiam oni min venigis en mia rabia stato al medicina ekzamenado, mi laŭ lia diro min subite liberigis kaj rompis la fenestrovitron en la koridoro kaj tiel distranĉis mian manon – vi vidas ankoraŭ la profundan cikatron ĉi tie. La unuajn noktojn en malsanulejo mi travivis en iaspeca cerbofebro, sed nun li asertis trovi mian sensaron plene en ordo. ’Nature,’ li flustre aldonis, ’mi tion prefere ne anoncos al la regantoj, cetere ili vin denove tiros tien. Vi fidu al mi, mi faros mian plej bonan servon.’

Kion tiu helpema kuracisto raportis al miaj turmentistoj, restis ekster mia scio. Ĉiukaze li atingis, kion li volis atingi: mian liberigon. Povas esti, ke li deklaris min spirite malĉeesta aŭ mi dume fariĝis por la gestapo negrava, ĉar Hitler dume jam okupis Ĉeĥujon kaj tiamaniere la kazo de Aŭstrujo por li jam estis finita. Tiel mi nur devis subskribi mian decidon, ke mi forlasos mian patrujon ene de dek kvar tagoj, kaj tiuj dek kvar tagoj estis tiugrade plenigitaj per mil formalaĵoj, kiujn nuntempe mondcivitano bezonas por sia eksterlanda vojaĝo: militistarajn paperojn, polican konfirmilon, impostpaperon, pasporton, vizon, konfirmon pri la sanstato –, pri kiuj mi neniel havis tempon multe pensi en la pasinta tempo. Ŝajne ekfunkcias en nia cerbo la misteraj reguligaj fortoj, kiuj mem elŝaltas ĉion, kio povus ŝarĝe ĝeni kaj endanĝerigi la animon, ĉar ĉiam, kiam mi volis retropensi pri mia ĉeltempo, iugrade estingiĝis en mia cerbo la lumo; nur post semajnoj kaj semajnoj, fakte nur ĉi tie surŝipe, mi denove trovis kuraĝon rememori pri tio, kio tiam okazis.

Kaj nun vi komprenos, kial mi kondutis kontraŭ viaj amikoj tiel nekonvene kaj verŝajne nekompreneble. Mi ja tute hazarde vagadis sencele tra la ripozsalono, kiam mi vidis viaj amikojn sidi antaŭ la ŝaktabulo; senintence mi rimarkis mian piedon radikiĝi de streĉado kaj ektimiĝo. Ĉar mi tute forgesis, ke oni fakte povas ludi la ŝakon sur vera ŝaktabulo kaj kun veraj figuroj, mi forgesis, ke ĉe tiu ludo kontraŭsidas du tute diversaj homoj. Mi vere bezonis kelkajn minutojn por rememori, ke tio, kion faris tiuj ludantoj tie, esence estis la sama ludo, kiun mi en mia senhelpa situacio dum monatoj provis ludi kontraŭ mi mem. La ĉifroj, per kiuj mi min helpis dum miaj furiozaj ekzercoj, estis tamen nur anstataŭaĵo kaj simbolo por tiuj ĉi veraj figuroj; mia surprizo, ke tiu ĉi figurmovado sur la ŝaktabulo estas sama kiel mia imaga fantaziado en mia pensspaco, povus egali al surprizo de astronomo, kiu per plej komplikaj metodoj surpapere elkalkulis novan planedon kaj li poste ĝin reale ekvidas sur la firmamento kiel blankan, klaran, substancoplenan astron. Kvazaŭ magnete alkroĉita mi okulstreĉis sur la ŝaktabulon kaj vidis tie miajn skemojn: la ĉevalon, turon, reĝon, damon kaj peonojn kiel realajn figurojn, skulptitajn el ligno; por superrigardi la pozicion de la partio, mi devis ĝin senintence nur elpaki el mia abstrakta cifermondo en tiun de la moveblaj figuroj. Iom post iom min superregis la scivolemo kaj instigo rimarki tian realan ludon inter du partneroj. Kaj tiam okazis la malkonvenaĵo, ke mi, forgesinte tutan ĝentilecon, intervenis en la partion. Sed tiu falsa movo de via amiko trafis min kiel tranĉila piko meze de la koro. Temis pri pura instinkta ago, ke mi lin retenis, impulseca interveno, kiel oni senpripense kaptas infanon, kiu klini ĝas trans la barilo. Nur poste mi ekhavis klaran evidenton pri la kruda malĝentilaĵo, kiun mi praktikis pere de mia altrudemo.”

Mi rapidis garantii al d-ro B., kiel ni ĉiuj ĝojis, ke ni povis danki tiun hazardan momenton por lin ekkoni, kaj ke por mi post ĉio, kion li al mi konfidis, estas duoble pli interesoplene, se mi rajtos lin vidi morgaŭ ĉe la improvizita turniro. D-ro B. faris maltrankvilan movon.

”Ne, vere ne atendu tro multe. Ĝi ne estos por mi pli ol nura ekzameno… provo, ĉu mi… ĉu mi tute kapablas ludi normalan ŝakpartion, partion sur reala ŝaktabulo kun veraj figuroj kaj kun viva partnero… ĉar mi pli kaj pli dubas, ĉu tiuj centoj kaj eble miloj da partioj, kiujn mi ludis, fakte estis laŭregulaj ŝakpartioj kaj ne nur iaspeca revŝako, febroŝako, febroludo, en kiu kiel ĉiam en la sonĝoj transsaltiĝis la interŝtupoj.

Mi esperas, ke vi ne prijuĝas min serioze, ke mi aŭdacus vere provoki ŝakmajstron, eĉ la unuan de la mondo. Tio, kio min interesas kaj enplektas, estas nur la postokaza scivolemo, ke mi povu konstati, ĉu tio en la ĉelo tiam ankoraŭ estis ŝako aŭ jam frenezaĵo, ĉu mi tiam troviĝis tuj antaŭ – ol jam trans la danĝera rifo – nur tio, nur tio sola.”

De la ŝipekstremo ekzumis tiumomente la tamtamo, vokanta al vespermanĝo. Ni certe konsumis – d-ro B. raportis pri ĉio tio multe pli amplekse ol mi ĉi tie resumas – por nia babilado preskaŭ du horojn. Mi dankis lin el tuta koro kaj adiaŭis. Sed mi ankoraŭ ne troviĝis en la alia flanko de la ferdeko, kiam li postkuris min kaj aldone diris al mi videble nerveme kaj eĉ iel balbute:

”Ankoraŭ unu afero! Ĉu vi volas al la sinjoroj tuj dekomence mesaĝi, por ke mi poste ne aperu malĝentila: mi ludos nur unu solan partion… Ĝi estu nenio alia ol la finlinio sub la malnova kalkulo – la finfina realigo kaj ne nova komenco… Mi ne volas la duan fojon fali en tiun pasian ludfebron, je kiu mi povas retropensi nur per hororo… kaj cetere… cetere tiam ankaŭ la kuracisto avertis min… laŭvorte avertis. Ĉiu, kiu iam falis en iun manion, restas por ĉiam en danĝero, kaj per – kvankam elkuracita – ŝakveneniĝo oni prefere ne proksimi ĝu al ŝaktabulo… Do, vi komprenas – nur tiu unu provpartio por mi mem kaj cetere nenion plu.”

Precize je la antaŭprikonsentita horo, la tria, ni en la sekva tago troviĝis en la fumsalono. Nia rondo pligrandiĝis je du amantoj de la reĝa arto, du ŝipoficiroj, kiuj petis por si eĉ libertempon de surferdeka deĵorado por povi ĉeesti la turniron. Ankaŭ Czentovic ne lasis nin, kiel en la pasinta tago, atendi je li, kaj post la nepra elekto de la koloro komenciĝis la plej pripensinda de tiu homo obscurissimus kontraŭ la renoma mondmajstro. Mi bedaŭras, ke ĝi estis ludita nur por ni, ĝenerale nekompetentaj alrigardintoj kaj tiel ĝia iro estas same perdita por la analoj de la ŝakhistorio, kiel la pianoimprovizacioj de Beethoven por la muziko. Ni cetere en la sekvaj posttagmezoj provis rekonstrui la partion el niaj rememoroj, sed vane; verŝajne ni dum la ludo tro pasie okulstreĉis al ambaŭ ludintoj anstataŭ al la iro de la ludo mem. Ĉar la spirita kontraŭstaro en la apero de ambaŭ partneroj fariĝis dumlude korpe pli kaj pli plastika. Czentovic, la rutinisto, restis dum la tuta tempo senmova kiel bloko, kun okuloj direktitaj severe kaj rigide sur la ŝaktabulon; la pripenso ŝajnis ĉe li preskaŭ kiel fizika streĉiĝo, kiu ĉiujn liajn organojn devigis al ekstrema koncentriĝo. D-ro B. kontraŭe, moviĝis tute leĝere kaj libere. Kiel vera diletanto en la plej bela senco de tiu ĉi vorto, al kiu en la ludo nur la ludo, la ’diletto’ faras ĝojon, li lasis sian korpon plene malstreĉita, li babilis dum la unuaj paŭzoj kun ni klarigante la ludiron, li bruligis per sia facila mano sian cigaredon kaj rigardis ĉiam nur rekte antaŭen, kiam estis lia vico, dum unu minuto sur la ŝaktabulon. Ĉiam ŝajnis tiel, kvazaŭ li jam anticipe atendus la movon de sia kontraŭanto.

La nepraj malfermaj movoj okazis relative rapide. Nur ĉe la sepa aŭ la oka movo ŝajnis evolui certa plano. Czentovic plilongigis siajn pripensajn paŭzojn; laŭ tio ni sentis, ke komenci ĝas la vera batalo por la superrego. Sed por honorigi la veron, estis la iompostioma evoluo de la situacio, kiel ĉiu vera turnirpartio, por ni laikoj, proporcie forta malreviĝo. Ĉar ju pli ordiĝis la figuroj al ia eksterordinara ornamento, des pli malklara fariĝis por ni la fakta stato. Ni nek povis registri, kion intencas fari unu kaj jen la alia kontraŭanto kaj kiu el ambaŭ fakte havas avantaĝon. Ni nur rimarkis, ke la unuopaj figuroj antaŭpuŝiĝis kiel levumiloj por eksplodigi la malamikan fronton, sed ni ne povis – ĉar kun tiel pripensintaj ludantoj ĉiu movo antaŭkombiniĝis por pluraj movoj – retrovi la strategian intencon en tiu tien-reen-movado. Al tio aldoni ĝis iom post iom lamiga laciĝo, kiu aperis plejparte danke al la senfinaj pripensopaŭzoj de Czentovic, kiuj komencis videble devojigi ankaŭ nian amikon. Mi malpacience rimarkis, kiel li, ju pli longe daŭris la partio, des pli malpacience komencis movetiĝi sur sia seĝo, ke li baldaŭ bruligis unu cigaredon post la alia pro nervemo, ke li baldaŭ kaptis la krajonon por ion noti. Poste li postulis mineralakvon, kiun li glason post glaso engorĝigis; estis evidente, ke li kombinis centoble pli rapide ol Czentovic. Ĉiufoje, kiam tiu lasta post la senfina pripensado decidis antaŭenmovi unu figuron per sia peza mano, ridetis nia amiko kiel iu, kiu vidas ion jam de longe antaŭatenditan, kaj jam li havis sian respondon. Li evidente per sia rapide funkcianta intelekto jam de antaŭe elkalkulis en sia kapo ĉiujn eblecojn; ju pli longe do Czentovic prokrastis sian decidon, des pli kreskis lia malpacienco, kaj ĉirkaŭ liaj lipoj formiĝis dum la atendado kolereca kaj preskaŭ malamikeca trajtlinio. Sed Czentovic lasis sin neniel puŝi. Li rigide kaj mute pripensis kaj paŭzis ĉiam pli longe, ju pli malpleniĝis la batalkampo de la figuroj. Je la kvardekdua movo, post la konsumita duobla trikvaronhoro ni sidis jam ĉiuj laciĝintaj kaj preskaŭ neinteresitaj ĉirkaŭ la turnirtablo. Unu el la ŝipoficiroj jam forlasis la lokon, iu alia komencis legi libron kaj nur je ĉiu ŝanĝo alrigardis la tabulon. Sed nun subite okazuis ĉe movo de Czentovic neatendita afero. Tuj kiam d-ro B. rimarkis, ke Czentovic formanĝis la ĉevalon por lin antaŭiri, li kuntiri ĝis kiel kato antaŭ ĉassalto. Lia tuta korpo komencis tremi, kaj apenaŭ Czentovic saltis kun sia ĉevalo, li akre puŝis sian damon antaŭen, diris triumfe: ”Do, finita!”, sin apogis malantaŭen, krucigis siajn brakojn surbruste kaj rigardis kun provokaj okuloj al Czentovic. En lia pupilo subite ekflamis varmega lumo.

Senintence ni kliniĝis super la ŝaktabulon por kompreni tiun tiel triumfe anoncitan movon. Je unua rigardo vidiĝis neniu rekta minaco. La esprimiĝo de nia amiko do rilatis al la evoluo, kiun ni, malperspektive pensantaj diletantoj ankoraŭ ne povis diveni. Czentovic estis la sola inter ni, kiu ĉe tiu provoka anonco ne moviĝis; li sidis tiel neŝanceligita, kvazaŭ li tute preteraŭdus la ofendigan ’Finita!’. Nenio okazis. Oni povis aŭdi la tiktakadon de la horloĝo, kiun ni metis sur la tablon por la kontrolado de la movotempoj, ja ni ĉiuj retenis nian spiradon. Pasis tri minutoj, sep minutoj, ok minutoj –

Czentovic ne moviĝis, sed al mi ŝajnis, kvazaŭ liaj dikaj naztruoj de la interna streĉiĝo eĉ pli vastiĝis. Al nia amiko aperis tiu muta atendo same netolerebla kiel al ni mem. Per unu ekmovo li subite stariĝis kaj komencis promeni tien kaj reen en la fumĉambro, unue malrapide, poste pli kaj pli rapide. Ni ĉiuj rigardis al li iom miritaj, sed neniu pli malpacienca ol mi, ĉar mi rimarkis, ke liaj paŝoj spite al frekvento de tiu tien kaj reen ĉiam elmezuris la saman spacon; estis, kvazaŭ li ĉiam meze de la malplena ĉambro trafus la nevideblan limon, kiu lin devigus sin turni. Kaj timigita mi rekonis, ke li per tiu tienreen subkonscie reproduktas la dimensiojn de sia iama ĉelo; precize tiel li evidente vagis en la monatoj de sia enkancerigo tien-reen kiel malliberigita besto en la kaĝo; tute same estis liaj manoj en rigida pozicio kaj liaj ŝultroj subenpuŝitaj; tiel kaj nur tiel li milfoje kuris tien kaj reen, en lia rigida, sed tamen febra rigardo troviĝis ruĝaj lumoj de frenezeco. Tamen lia pensorgano ankoraŭ ŝajnis plene nedifektita, ĉar de tempo al tempo li turnis sin senpacience al la tablo, ĉu Czentovic jam decidiĝis. Sed fariĝis naŭ, fariĝis dek minutoj. Poste finfine okazis, kion neniu el ni atendis. Czentovic malrapide levis sian pezan manon, kiu ĝis tiam senmove kuŝis sur la tablo. Streĉe rigardis ni ĉiuj al lia decido. Sed Czentovic faris neniun movon, sed lia uzita mandorso forpuŝis per unu decida puŝo ĉiujn figurojn de la ŝaktabulo. Nur en la sekva momento ni komprenis: Czentovic rezignis pri sia partio. Li kapitulacis por ne esti antaŭ ni videble matita. Okazis la nekredebla afero, la mondmajstro, la ĉampiono de sennombraj turniroj lasis fali sian standardon antaŭ nekonatulo, antaŭ viro, kiu dum dudek aŭ dudekkvin jaroj ne tuŝis ŝaktabulon. Nia amiko, Anonymus Ignotus, supervenkis la plej fortan ŝakludanton de la planedo!

Sen tion rimarki, ni en nia ekscito leviĝis unu post la alia.

Ĉiu el ni havis impreson, ke li devas ion diri aŭ fari por ellasi la vaporon de nia ĝojplena hororo. La sola, kiu insistis senmove en sia trankvilo, estis Czentovic. Nur post certa paŭzo li levis sian kapon kaj alrigardis nian amikon kun ŝtoneca rigardo.

”Ĉu ankoraŭ unu partion?” li demandis.

”Memkompreneble,” respondis d-ro B. kun por mi neagrabla entuziasmo, kaj li eksidis jam antaŭ ol mi povis lin averti je lia antaŭa eldiro, ke li restos ĉe unu partio, kaj li komencis nove aranĝi la figurojn kun febra hasto. Li puŝis ilin kun tia vervo kune, ke unu peono dufoje falis tra liaj tremantaj fingroj surplanken; mia jam pli frue embarasa malagrabla sento kunfronte al lia nenatura ekscitiĝo kreskis al certa speco de angoro. Ĉar tiu videbla ekzalteco venis super la antaŭe tiel senvoĉan kaj trankvilan homon; ĉirkaŭ lia buŝo okazis pli kaj pli ofte tiriĝo, lia korpo tremis kvazaŭ skuita de abrupta febro.

”Ne!” mi flustris al li mallaŭte. ”Ne nun! Lasu, ke estu sufiĉe por hodiaŭ! Estas tro streĉiga por vi.”

”Streĉiga! Ho!” li ridis laŭte kaj malice. ”Deksep partiojn mi povus intertempe ludi anstataŭ tiu neniofarado! Streĉiga estas por mi nur, ke mi ne endormiĝu sub tiu ludritmo! – Nun!

Komencu jam!”

Tiujn lastajn vortojn li diris al Czentovic en hasta, preskaŭ kruda tono. Tiu alrigardis lin trankvile kaj retene, sed lia ŝtonece rigida rigardo havis en si ion de la kunpremita pugno.

Subite staris io nova inter ambaŭ ludantoj; danĝera streĉeco, pasia malamo. Ne estis plu du partneroj, kiuj volas elprovi inter si siajn konojn, estis du malamikoj, kiuj ĵuris detrui sin reciproke. Czentovic longe hezitis antaŭ ol li faris sian unuan movon, kaj min trafluis indikoplena sento, ke li intence tiel hezitas. Evidente la trejnita taktikisto jam divenis, ke li devojigis kaj lacigis sian kontraŭulon ĝuste per sia malrapideco.

Tiel li uzis ne malpli ol kvar minutojn antaŭ ol li faris la plej simplan, la plej normalan el ĉiuj malfermoj, ke li antaŭpuŝis la reĝpeonojn. Nia amiko tuj respondis al li per siaj reĝpeonoj, sed denove Czentovic uzis senfinan, apenaŭ tolereblan paŭzon; estis, kvazaŭ fortega fulmo malrapide descendus kaj oni per la bateganta koro atendus la tondron, kaj la tondro ne venas kaj ne venas jam. Li pripensis silente, malrapide kaj, kiel mi pli kaj pli certe sentis, malice lante; sed tiamaniere li donacis al mi multe da tempo por rimarki doktoron B. Li intertempe ĵus ŝutis en sian gorĝon la trian glason da akvo; senintence mi rememoris, kiel li parolis al mi pri sia febra soifo en la ĉelo. Ĉiuj simptomoj de nenormala ekscitiĝo klare montri ĝis; mi vidis lian frunton fariĝi malseka, la cikatro sur lia haŭto fariĝis pli ruĝa kaj pli akra ol antaŭe. Sed ankoraŭ li sin regis. Nur kiam ĉe la kvara movo Czentovic denove pripensis senfine, li perdis la kontrolon super sia konduto kaj subite alkriis lin:

”Do eku jam fine ludi!”

Czentovic rigardis fride supren. ”Laŭ mia scio ni interkonsentis dek minutojn da tempo por ĉiu movo. Mi principe ne ludas kun pli mallonga tempo.”

D-ro B. mordis siajn lipojn; mi rimarkis, kiel liaj plandumoj subtable pli kaj pli malpacience tamburbatis kontraŭ la planko, kaj mi fariĝis mem senvole pli kaj pli nervema pro la premanta antaŭsento, ke en li prepariĝas io sensenca. Efektive okazis dum la oka movo la dua epizodo. D-ro B., kiu atendis inter la movoj pli kaj pli senkontrole, sian streĉon ne povis plu elteni; li puŝis tien kaj reen kaj komencis tamburi per la figuroj sur la tablo. Denove levis Czentovic sian kamparanan kapon.

”Ĉu mi rajtas vin peti, ke vi ne tamburu. Tio ĝenas min. Mi tiel ne povas ludi.”

”Ho!” ridis d-ro B. mallonge. ”Tion oni bone vidas.”

La frunto de Czentovic fariĝis ruĝa. ”Kion vi volas per tio diri?” li demandis akre kaj malamike.

D-ro B. denove ridis spasme kaj malicege. ”Nenio. Nur, ke vi evidente tre nervemas.”

Czentovic silentis kaj klinis sian kapon malsupren. Nur post sep minutoj li faris la sekvan movon, kaj en tiu mornmorbida ritmo la partio lamiris antaŭen. Czentovic samtempe pli kaj pli ŝtoniĝis; fine li enŝaltis ĉiam la maksimumon de la interkonsentita paŭztempo, antaŭ ol li decidiĝis pri nova movo, kaj de unu intervalo al la alia, la konduto de nia amiko estis pli kaj pli stranga. Ŝajnis, kvazaŭ li tute ne partoprenus plu la partion mem, sed ke li estis okupita per io tute alia. Li ĉesis sian vervan tien-reen kuradon kaj restis sidanta sur sia seĝo. Kun rigida kaj preskaŭ freneza rigardo en malplenon, li senĉese murmuris nekompreneblajn vortojn antaŭ sin; ĉu li perdiĝis en la senfinaj kombinadoj aŭ li elpensis – tio estis mia interna suspekto – tute aliajn partiojn, ĉar ĉiufoje, kiam Czentovic faris ŝakmovon, oni devis lin revoki el lia spirita foresto. Post tio li ĉiam bezonis kelkajn minutojn por retrovi sin en la situacio, pli kaj pli obsedis min la suspekto, ke li jam delonge forgesis pri Czentovic kaj pri ni ĉiuj en tiu frida formo de frenezo, kiu subite en ajna frekventofteco povis malŝarĝiĝi. Kaj fakte, ĉe la deknaŭa movo la krizo eksplodis.

Apenaŭ Czentovic movis sian figuron, ŝovis d-ro B. sen ke li rigardis sur la ŝaktabulon, sian kurieron tri kampetojn antaŭen kaj tiel laŭte ekkriis, ke ni ĉiuj kunkuris:

”Ŝako! Ŝako al la reĝo!”

En la atendo de aparta movo ni tuj alrigardis la ŝaktabulon.

Sed post unu minuo okazis tio, kion neniu el ni atendis. Czentovic lante, tute lante levis sian kapon kaj alrigardis – kion li ĝis tiam neniam faris – ĉiun el nia rondo laŭvice. Ŝajnis, ke li ĝuis en io ajn nepritakseble forte, ĉar iom post iom aperis sur liaj lipoj kontentiĝa kaj klare primoka ridetado. Nur post tio, kiam li ĝuis sian por ni ankoraŭ nekompreneblan triumfon ĝis la fino, li turnis sin kun la artifika ĝentileco kontraŭ nia rondo.

”Mi bedaŭras, sed mi vidas nenian ŝakon. Ĉu eble iu el sinjoroj vidas la ŝakon kontraŭ mia reĝo?”

Ni rigardis sur la ŝaktabulon kaj poste maltrankviliĝinte al d-ro B. La reĝkvadrato de Czentovic estis fakte – tion povus rekoni ĉiu infano – perfekte protektita de peono kontraŭ kuriero, do nenia kontraŭreĝa ŝako estis ebla. Ni fariĝis maltrankvilaj.

Ĉu nia amiko en sia vervo puŝis unu el siaj figuroj falsdirekten, unu kampeton tro aŭ maltro? Atentigita de nia silento, nun ankaŭ d-ro B. komencis fervore alrigardi la ŝaktabulon:

”Sed la reĝo apartenas al f7… ĝi staras malĝuste, tute false.

Vi movis false! Ĉio staras tute false sur tiu ĉi tabulo… la peono apartenas ja al g’ kaj ne al g4… Temas ja pri unu tute alia partio… Tio estas…”

Li subite haltis. Mi kaptis lin forte je lia brako aŭ prefere, mi prenis lin tiel forte en mian manon, ke li eĉ en sia vebra perdiĝo certe sentis mian premon. Li turnis sin kaj alrigardis min streĉe kiel somnambulo.

”Kio, kion vi volas?”

Mi diris nenion alian ol ”Rememoru!” kaj mi samtempe iris per mia fingro trans lia surmana cikatro. Li senintence sekvis mian movon, lia okulo streĉis vitre sur la sangoruĝan linion.

Poste li subite komencis tremi kaj terurŝvito kovris lian tutan korpon.

”Je Dia volo,” flustris li kun palaj lipoj. ”Ĉu mi diris aŭ faris ion malsencan… ĉu mi finfine denove…?”

”Ne,” mi flustris mallaŭte. ”Sed vi devas tuj ĉesi la partion, estas la lasta momento. Rememoru, kion diris al vi la kuracisto!”

D-ro B leviĝis en unu ekmovo. ”Mi petas pardonon pro mia stulta eraro,” li diris kun sia kutima ĝentila voĉo kaj klinis sin antaŭ Czentovic. ”Estas nature pura sensencaĵo, kion mi diris. Memkompreneble tio estas via partio.” Post tio li turnis sin al ni. ”Ankaŭ la sinjorojn mi devas peti pri pardono.

Sed mi avertis vin jam dekomence, ke vi ne atendu de mi tro multe. Pardonu pro mia blamaĝo – estis la lasta fojo, ke mi eksperimentis per ŝako.”

Li klinis sin kaj foriris, laŭ la sama modesta kaj mistera maniero, kun kia li unue aperis. Nur mi sciis, kial tiu ĉi viro neniam plu tuŝos la ŝaktabulon, dum la aliaj alrigardis la scenon iel distritaj kun la malcerta impreso, ke ili apenaŭ eskapis ion malagrablan kaj danĝeran. ”Damned fool!” muĝis McConnor en sia disreviĝo. Kiel lasta leviĝis Czentovic de sia seĝo kaj ĵetis ankoraŭ unu rigardon sur la duone ludita partio.

”Domaĝe,” li diris grandanime. ”La atako eĉ ne estis pozicionita tiel aĉe. Kiel diletanto tiu ĉi sinjoro fakte estas nekutime talentita.”


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.