La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA RESPUBLIKO

Aŭtoro: Platono

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Parto Ses

484: “Glaŭkono,” mi diris, “apenaŭ estas montrite per tre detala ekzameno kiel distingi inter filozofoj kaj nefilozofoj.”

“Eble,” li diris, “ĉar ne estas facile pli kurte atingi nian celon.”

“Ŝajnas ke ne,” mi diris. “Tamen estus pli plaĉe al mi se ni bezonus nur diskuti tion sen bezono diskuti multajn aliajn temojn por trovi kiel justulo distingiĝas de maljustulo.”

“Kio restas ekzamenota?” li demandis.

“Ĉi tio:” mi diris. “Ĉar filozofoj estas homoj kapablaj percepti kio estas eterne sama, kaj nefilozofoj misvagadas inter ĉiaj afero, do kiuj devos esti la regantoj de la civito?”

“Kiel ni parolu por povi ĝuste respondi tion?” li demandis.

“Ke tiuj,” mi respondis, “kiuj ŝajnas kapablaj gardi la leĝojn kaj kutimojn de civito devas fariĝi gardistoj.”

“Prave,” li diris.

“Estas klare,” mi diris, “ke ni facile povas diri ĉu blindulo aŭ akrevidulo devas gardi, ĉu ne?”

“Kiel povus esti malklare?” li respondis.

“Ĉu estas ia diferenco inter blinduloj kaj personoj al kiuj efektive mankas scio pri la realo? Personoj kiuj havas neniun facile vidatan desegnon de la realo en sia menso, desegon kiun ili povas rigardi kaj plej precize, samkiel pentristo, transpreni la formon por fari ĉi tie leĝojn pri kio estas bela, justa kaj bona, se necesas, kaj kapablas konservi la jamajn leĝojn?”

“Je Zeŭso, ne!” li respondis. “Ja ne estas diferenco.”

“Do ĉu ni devus nomi tiajn spirite blindajn personojn gardistoj, anstataŭ personojn kiuj scias la realon kaj havas tiom da sperto kiom la aliaj kaj ne malsuperas ilin rilate al iu ajn kapablo?”

“Estus absurde preferi la ‘blindulojn’,” li diris, “se estas neniu malsupereco, ĉar ja temas pri la plej grava supereco.”

485: “Do ĉu ni diru kiel estas eble ke unusamaj personoj povas superi pri tiu speciala scio kaj ankaŭ aliaj kapabloj?”

“Certe.”

“Kiel ni diris komence de ĉi tiu diskuto, unue necesas sciiĝi pri ilia naturo. Mi kredas ke se ni nun interakordos pri tio, ni ankaŭ interakordos ke se ili havas la aliajn kapablojn, nur ili rajtas esti registoj de civitoj.”

“Kiel?”

“Ni interakordu pri la naturo de filozofoj ke ili ĉiam amas scion pri tio kio montras al ili la esencon de eterna realeco, kaj kiu ne vagadas inter estiĝo kaj malestiĝo, do estas permanenta.”

“Ni povas interakordi pri tio, jes.”

“Krome,” mi diris, “ili amas la tutan realon. Ili ne propravole ignoras parton malgrandan nek grandan, indan nek malindan.

Tiurilate ili similas al personoj serĉantaj honoron, aŭ al amantoj kiajn ni jam diskutis.”

“Vi pravas,” li respondis.

“Pripensu nun, ĉu la personoj kiajn ni pridetalis havas ankoraŭ plian kvaliton?”

“Kiun?”

“Fidindecon, ĉar ili malamas malveron kaj amas veron, kaj absolute rifuzas akcepti mensogon.”

“Verŝajne.”

“Ne nur verŝajne, amiko, sed tute sendube. Persono kun amanta naturo amas ĉion naturan kaj propran al la amatoj.”

“Prave,” li diris.

“Ĉu vi povas trovi ion pli parencan al saĝeco ol la veron?”

“Ne.”

“Ĉu eblas ke la sama naturo estas filozofa kaj mensogema?”

“Neniel.”

“Do persono kiu vere volas lerni nepre jam de juneco kiel eble plej fervoras pri absoluta vero.”

“Senescepte.”

“Tamen, ju pli la libido[64] pasias je io, ni scias ke des pli ĝi malfortiĝas pri aliaj aferoj – kvazaŭ rivero deŝaneligita.”

“Do?”

“Kiam ĝi fluas al lernado kaj ĉio tia, mi kredas ke ĝi koncernas pure spiritan feliĉon kaj ne interesiĝas pri tiu de la korpo, se temas pri aŭtentika filozofo kaj ne pseŭdofilozofo.”

“Neprege.”

“Aŭtentika filozofo estas prudenta, kaj tute ne monamanto. Kiam temas pri aferoj por kiuj oni fervore elspezas multan monon, pli dece estas ke alia persono havu tian fervoron, ne filozofo.”

“Tiel estas.”

486: “Ekzistas ankaŭ io alia ekzamenenda, se vi volas distingi inter la naturo de filozofo kaj de nefilozofo.”

“Kio?”

“Ne neglektu avaremon. Avarulo estas la preciza malo de persono kiu plene kaj senĉese fervoras pri kio estas dia kaj homa.”

“Tio estas nepre vera.”

“Ĉu vi kredas ke supera menso kiu povas vidi eternon kaj la naturon de ekzisto mem povus opinii la homan vivon grandvalora?”

“Ne estas eble,” li diris.

“Ĉu tia menso kredus ke la morto estas timinda?”

“Tute ne.”

“Do ŝajnas ke timema, avarema naturo ne trovas lokon en vera filozofio.”

“Mi kredas ke ne.”

“Sekve ĉu estus eble ke mense bonorda persono, kiu ne estas monavida nek avara nek ĉarlatana nek timema, povus esti nefidinda aŭ maljusta?”

“Ne.”

“Do kiam vi ekzamenos ies karakteron por trovi ĉu aŭ ne ĝi estas filozofa, vi atentos ĉu jam de juneco ĝi estas justa kaj mildkaraktera, aŭ ne atentas la bezonojn de la socio kaj estas sovaĝa.”

“Certe.”

“Kaj vi ne forgesos ankoraŭ ion alian, mi supozas.”

“Kion?”

“La kapablon facile lerni, aŭ ĝian mankon. Ĉu vi opinias ke iu sufiĉe amus ion fareblan nur kun multaj doloroj kaj produktantan nur malmulte da rezultoj?”

“Tio ne okazas.”

“Kaj se li povus memori tute nenion lernitan, se li plene forgesus ĉion? Ĉu estas ebleco ke al li ne mankus ĉia scio?”

“Kiel povus esti tia ebleco?”

“Certe estas ke pro lia tute vana strebado li rezulte malamus kaj sin kaj ĉian lernadon.”

“Jes, ja.”

“Sekve ni ne akceptas ke forgesemo povas karakterizi verajn filozofojn. Ni devas postuli kapablon memori.”

“Nepre.”

“Sed ankaŭ estas vere ke naturo senarta kaj ne povanta sin koni povas konduki nur al interna malekvilibro.”

“Vi pravas.”

“Ĉu vi opinias ke Vero parencas al interna malekvilibro aŭ al ekvilibro?”

“Al ekvilibro.”

“Do ni ankaŭ devas elserĉi ekvilibran kaj gracian menson kies naturo estas facile gvidata al la fundamente reala karaktero de ĉio.[65]

“Kompreneble.”

“Nu, ĉu vi kredas ke ni nun ekzamenis ĉiujn necesajn kaj interkonformajn kvalitojn kiujn devas havi menso por adekvate kaj plene kompreni la Realon?”

487: “Jes, la nepre plej necesajn,” li respondis.

“Ĉu vi povas iel riproĉi sinokupon kiun oni ne kapablus efektivigi sen naturo kiu memoras, facile lernas, imponas, estas gracia, kaj estas amanto kaj parenco de la Vero, Justeco, Kuraĝo kaj Prudento?”

“Eĉ la Kulpigisto[66] ne povus ripoĉi tion,” li diris.

“Do,” mi daŭrigis, “kiam tiaj personoj estas plene eduikitaj kaj aĝaj, ĉu vi akceptas transdoni la civiton nur al ili?”

Adejmanto interrompis: “Sokrato, neniu povus refuti tion. Sed aŭskultantoj, kiam ajn ili aŭdas kion vi diras nun, spertas malagrablan senton. Ili sentas ke pro sia manko de sperto pri demandado kaj respondado, ĉe ĉiu demando ili estas iomete misgvidataj. Kaj kiam la ripetita malgranda misgvido sumiĝas ĉe la fino, ili falegas kaj kontraŭ-diras kion ili unue diris. Estas simile al renkontiĝo kun ekspertaj ŝakludistoj – senspertaj ludantoj enkadriĝas kaj ne scias kiel eskapi. Estas same nun, ili fine enkadriĝas kaj ne scias kion diri en ĉi tiu alia speco de ŝako, kie oni uzas vortojn anstataŭ ludfigurojn. La vero tute ne estas tuŝita.

Nuntempe eble ili ne scias respondi al ĉiuj viaj demandoj, sed estas rimarkeble ke personoj kiuj ne tuŝas filozofion nur por edukiĝo dum sia juneco kaj poste forlasas ĝin, personoj kiuj daŭre okupiĝas per ĝi plej ofte fariĝas tre strangaj, mi preskaŭ dirus frenezaj. Eĉ tiuj kiuj ŝajnas plej kapablaj, kiam ili spertas ĉi tiun sinokupon kiun vi laŭdas fariĝas senutilaj por la socio.”

Aŭskultinte, mi diris: “Ĉu vi supozas ke oni eraras dirante tion?”

“Mi ne scias,” li respondis. “Sed mi volonte aŭdus vian opinion.”

“Vi aŭdos ke mi opinias ke vi prave obĵetas.”

“Sed kiel,” li demandis, “eblas diri ke malbonoj ne mankos en civitoj ĝis filozofoj estos la regantoj, se ni interakordas ke filozofoj estas senutilaj por la civitoj?”

“Vi faras demandon kiu necesigas analogion por sia respondo,” mi diris.

“Kaj mi supozas,” li diris, “ke vi ne kutimas paroli per analogioj?”

488: “Bone,” mi diris. “Moku, ĵetinte min en argumenton tiel malfacile pruveblan. Aŭskultu la analogion por vidi eĉ pli klare kiel mi devas strebi por trovi analogion. Tiel doloroplena estas la sperto de la plejtaŭguloj kiun ili ricevas de la socio, ke neniu alia sperto estas simila al ĝi. Mi devos kolekti pecojn el multaj spertoj por fari analogion kaj apologion por ili, kiel pentristo faranta bildon pri kaprocervo kaj aliaj tiaj miksbestoj. Nu, supozu ke ĉi tio okazas, negrave sur multaj ŝipoj, ĉu sur nur unu: La ŝipestro estas pli granda kaj pli forta ol ĉiuj aliaj ŝipanoj. Sed li estas iom surda kaj iom miopa, kaj simile estas rilate al lia scio pri navigacio. La ŝipanoj kverelas inter si pri navigado, ĉiu opinias sin la ĝusta navigisto – eĉ kvankam li neniam lertis la arton, nek povas nomi sian instruinton, nek la tempon kiam li lernis ĝin. Krome, ili pretendas ke ĝi ne estas instruebla, kaj ke ili pretas distranĉi kiun ajn personon kiu diras ke ĝi estas instruebla. Kaj ili senĉese ĉirkaŭas la ŝipestron, postulante kaj farante ĉion por ke li transdonu al ili la stirilon. Foje ili ne sukcesas konvinki lin, sed aliaj sukcesas kaj sekve mortigas siajn rivalojn aŭ ĵetas ilin el la ŝipo. Ili senkonsciigas la veran ŝipestron per beladono aŭ alkoholo aŭ io tia, kaj katenas lin, kaj tiel lasas la ŝipanojn regi la ŝipon.

489: “Ili drinkas kaj festas kaj velas kiel oni atendus de tiaj personoj.

Krome, ili nomas tiun personon ŝipestro kaj kapitano kaj komprenanto de la velarto, kiu estas plej kapabla sukcese kapti la ŝipestron ĉu per persvado, ĉu perforte, kaj tiel ebligas ke ili regu.

Personon ne tiel kapablan ili opinias senutila. Ili tute ne komprenas ke vera kapitano devas okupi sin pri la tempo, la sezonoj, la astroj, la ventoj, kaj ĉio alia apartenanta al la navigarto. Por vere esti la estro de ŝipo li devas tiel gvidi ĝin, negrave ĉu aŭ ne oni aprobas, kaj negrave ĉu ili opinias ke ne estas eble samtempe scii la arton kaj sin okupi pri ĝi kaj ankaŭ pri navigado. Sed ili, en la ŝipo, ne kredas lin vera navigisto. Ili nomas lin astrorigardanto, sensenca babilanto, tute senutila por ili, la ŝipanoj en tiel misaranĝitaj ŝipoj.”

“Ja estas tiel,” diris Adejmanto.

Mi diris: “Mi ne kredas ke vi bezonos detalan ekzamenadon de la analogio por vidi ke civitoj sin tenas tiel pri veraj filozofoj. Vi komprenas kion mi diras.”

“Certe,” li diris.

“Do unue instruu la analogion al tiu persono kiu miras ke filozofojn ne honoras la socio. Provu persvadi lin ke estus eĉ pli mirinde se oni ja honorus ilin.”

“Jes, tiel mi instruos,” li diris.

“Nun ni pritraktu mian deklaron ke vi pravas, ke ekspertoj pri filozofio estas senutilaj por la plej multaj homoj. Vi devas kulpigi pri senutileco tiujn kiuj ne uzas ĝin, ne la ekspertojn. Ne decas ke persono kun kapitana karaktero petu la velistojn esti regataj de li. Nek ke saĝuloj iru al la pordoj de riĉuloj. Kiu originigis tiun lertan diron mensogis.[67] La vero estas ke negrave ĉu malsanas riĉulo, ĉu malriĉulo, tiu devas iri al la pordoj de la kuracistoj. Kaj ĉiu persono bezonanta esti regata devas iri al la pordoj de persono kapabla regi. Ne decas ke registo petu la regotojn esti regataj, se li efektive kapablas helpi. Sed vi ne erarus se vi komparus la nunajn politikistojn al la ŝipanoj kiujn ni ĵus menciis. Kaj se vi komparus la homojn kiujn ili nomas senutilaj kaj astrorigardantoj al aŭtentikaj kapitanoj.”

“Tute prave,” li diris.

“Tiukaze, sekve, ne estas facile ke la plej indan sinokupon honoru personoj kiuj praktikas la malon. Plejparte la plej granda kaj forta, malica kondamno je filozofio estas de personoj kiuj nomas sin filozofiantoj. Jen la homoj pri kiuj vi parolis, kiam vi diris ke oni kalumnias filozofion per akuzo ke la plej multaj praktikantoj de ĝi estas fiuloj, kaj ke la plej ekspertaj estas senutilaj, kaj mi akordis ke vi prave parolis, ĉu ne?”

“Vi pravas.”

“Ĉu, do, ni nun plene konsideris la akuzon ke la plej ekspertaj estas senutilaj?”

“Certe.”

“Ĉu vi nun volas ke ni ekzamenu la neeviteblecon de la
miskonduto de la plej multaj personoj kaj, se ni povos, ni provu montri ke la kaŭzo ne estas filozofio?”

“Certe.”

490: “Do ni aŭskultu kaj parolu komencante per memoro pri kiam ni diskutis kia devas esti la naturo de vera indulo. Se vi memoras, ĉefe gravas ke vero gvidu lin, kaj li devas serĉi ĝin ĉiam kaj ĉiel. Se li ne faras tion li estas ĉarlatano kaj tute ne partoprenanto en vera filozofio.”

“Tiel estis dirite.”

“Ĉu tiu unu afero ne estas tute kontraŭa al la ĝenerala opinio nuntempa?”

“Certe,” li respondis.

“Do ĉu ni taŭge defendos lin, se ni diros ke vera amanto de lernado strebas atingi la Realon kaj ne haltas por resti kun la multaj objektoj kredataj esti realaj? Li pluiras kaj nek perdas fervoron nek forlasas sian amon antaŭ ol kontakti la naturon de ĉio. Tiucele li uzas tiun parton de si mem kiu taŭgas por tio – la parencan Realon en ni. Tiam li kuniĝas kun la Realo, kaj kompreno kaj vero estas naskitaj. Li atingas scion. Li vivas vere, kreskas, kaj tiel ĉesas suferi. Nur tiam.”

“Estos kiel eble plej taŭge,” li diris.

“Ĉu li amus mensogon, aŭ, tute kontraŭe, li malamus ĝin?”

“Li malamus ĝin,” li diris.

“Kiam vero gvidas, mi opinias ke ni neniam povus diri ke bando da malbonoj akompanas ĝin.”

“Ne povus esti.”

“Ne povus. Lia karaktero estus sana kaj justa, kaj prudento akompanus.”

“Prave,” li diris.

“Ni ne bezonas denove listigi de la komenco la restantan bandon da karakterizaĵoj de la filozofa naturo. Memoru ke ilin akompanas taŭgaj kvalitoj: Kuraĝo, honorindeco, lernemo, memoro. Nu, vi obĵetis ke neniu povus malakcepti tion kion mi diris. Sed ke se ni forturnus nian atenton de la vortoj al la personoj pri kiuj temas la vortoj, oni dirus ke oni trovas senutilulojn inter ili, eĉ ke la plej multaj estas efektive nekredeble malbonegaj. Nun ni devas ekzameni la kaŭzon de tiu akuzo, kaj trovi kial la plej multaj estas malbonaj, kaj por fari tion ni ne povos eviti la taskon reekzameni kaj difini la naturon de veraj filozofoj.”

“Tiel estas,” li diris.

491: “Ni bezonas ekzameni la pereon de tiu naturo,” mi diris, “kaj trovi kial ĝi nuliĝas en la plej multaj personoj tiel ke nur malmultaj konservas ĝin, kaj eĉ tiujn oni nomas, nu, ne malbonaj sed senutilaj.

Kaj post tio ni devas konsideri la karakteron de personoj kiuj mimikas tiun naturon kaj faras ĝin sia okupo. Ili alprenas okupon netaŭgan kaj tro grandan. Ili faras ĉiajn erarojn kaj ĉie kaj ĉiel kaj pri ĉio ili donas al filozofio la reputacion kiun vi menciis.”

“Pri kia koruptiĝo vi parolas?” li demandis.

“Mi klopodos karakterizi ĝin por vi,” mi diris, “kiom mia kapablo ebligos. Mi kredas ke ĉiu akceptus kun ni ke tia naturo kun ĉiuj kvalitoj kiujn ni ĵus nomis necesas por ke oni fariĝu filozofo, sed ke ili malofte ekzistas en homoj, kaj ili ekzistas en nur malmultaj homoj. Ĉu mi pravas?”

“Plene.”

“Konsideru kiom multaj kaj potencaj danĝeroj ekzistas por tiuj malmultaj personoj.”

“Kiaj danĝeroj?”

“Plej surprize, ĉio kion ni laŭdis en ies naturo tamen detruas lin kaj forlogas lin de filozofio. Mi parolas pri kuraĝo, prudento, efektive ĉio diskutita de ni.”

“Tio estas grandega paradokso.”

“Kaj, krom ili,” mi diris, “ĉio opiniata bona tamen detruas kaj forlogas: Beleco, riĉeco, korpa forto, potencaj parencoj en la civito, kaj ĉio rilatanta al tiuj kvalitoj. Vi komprenas kion mi celas diri.”

“Mi komprenas,” li respondis, “sed mi volonte komprenus pli klare.”

“Se vi komprenos ĝin kiel tuton,” mi diris, “estos klare al vi, kaj ĝi ne plu ŝajnos paradoksa al vi.”

“Kiel vi volas ke mi faru tion?” li demandis.

“Pri ĉiu ĝermo,” mi diris, “ĉu de planto ĉu de besto, ni scias ke ju pli mankas taŭga nutraĵo aŭ taŭga klimato aŭ taŭga loko, kaj ju pli fortika estas la ĝermo, des pli ĝi bezonas la taŭgaĵon. Tio estas ĉar maltaŭgeco estas pli kontraŭa al taŭgeco ol netaŭgeco.”

“Jes.”

“Estas do logike ke la plej bona naturo vartata laŭ nekonvena maniero suferas pli ol neinda naturo.”

“Tiel estas.”

“Nu, Adejmanto,” mi diris, “ĉu vi akordas ke la plej bonaj karakteroj fariĝas elstare malbonaj se ili ricevas malbonan edukadon?

Aŭ ĉu vi supozas ke ordinara karaktero, ruinigita de eduko, respondecas pri la plej grandaj krimoj kaj pura malboneco, eĉ kvankam malforta naturo ne povas esti la kaŭzo de grandaj bono aŭ malbono.”

“Ne. Mi akordas kun vi.”

492: “Mi kredas ke tio kion ni nomis filozofa naturo konvene edukita nepre akirus ĉiun virton dum ĝi kreskas, sed se ĝi ne estus konvene semita kaj plantita kaj kreskigita, ĝi spertus la malon – krom se iu Dio helpus ĝin. Aŭ ĉu vi, kiel la plej multaj personoj, kredas ke sofistoj ruinigas kelkajn junulojn, aŭ ke iuj individuaj sofistoj ĝis grava grado ruinigas ilin? Ĉu vi ne scias ke la personoj deklarantaj tion estas mem la plej grandaj sofistoj kaj kapablas per sia instruado formi laŭ sia deziro la karakteron ĉu de junuloj, ĉu de maljunuloj, ĉu de viroj, ĉu de virinoj?”

“Kiam okazas tio?”

“Kiam ili grupe kunsidas,” mi respondis, “en asembleo aŭ juĝejoj aŭ teatroj aŭ armeejoj aŭ iu alia komuna kunveno. Ili tumulte malaprobas ion diritan aŭ faritan kaj laŭdas ion alian, troigante ambaŭ, kriante kaj aplaŭdante ĝis la ŝtonoj kaj la loko kie ili sidas pereĥe duobligas la malaprobojn kaj laŭdojn. Kiel povus ‘la koro de la junulo resti kvieta,’ kiel oni diras? Aŭ kiel la edukiteco de tiu junulo rezistigus lin kaj evitigus ke li estu inundita de la malaprobo aŭ la aplaŭdo kaj forfluu kun la ondo kien ajn ĝi kondukas? Tiel ke la junulo imitante ilin aprobus aŭ malaprobus, kaj kondutus kiel ili, unuiĝinte kun ili?”

“Tio estas neevitebla, Sokrato,” li komentis.

“Sed ni ankoraŭ ne menciis la plej grandan influon,” mi diris.

“Kiun?” li demandis.

“Ne nur kion ĉi tiuj edukistoj kaj sofistoj diras, sed ankaŭ kion ili faras al malakordantoj. Vi ja scias ke ili punas malakordanton per malhonoro, aŭ punpago, aŭ ekzekuto.”

“Mi tre bone scias tion,” li diris.

“Kiu alia sofisto, laŭ via opinio, aŭ kiuj argumentoj de privatuloj povus elteni kontraŭ ili?”

“Neniu, laŭ mia opinio,” li diris.

493: “Vi pravas,” mi diris, “kaj estus stulte eĉ provi. Ne estis kaj ne estas, mia amiko, kaj neniam estos instruata alia sinteno pri ‘virto’ ol ilia – ‘krom per ago de Dio’, kiel diras la proverbo. Estas rekonende ke kiam la socio konservas decan karakteron, tio ŝuldiĝas nur al Providenco.”

“Ankaŭ mi plene akceptas tion,” li diris.

“Vi ankoraŭ devas konsideri ion alian,” mi diris.

“Kion?”

“Ĉiujn privatajn instruistojn al kiuj oni pagas kaj kiujn oni nomas sofistoj kaj rigardas kiel rivalojn kaj kiuj instruas kaj nomas saĝaj nur la popularajn kredojn, la kredoj kiuj fariĝas evidentaj kiam oni kunvenas. Estas kvazaŭ iu prizorgas grandan, potencan animalon kaj studas ĝian temperamenton, kaj sciiĝas pri kiam eblas proksimiĝi kaj tuŝi ĝin, kaj kiam ĝi estas sovaĝa kaj kiam milda, kaj kial ĝi estas tia.

Kaj kiujn sonojn ĝi kutime uzas ambaŭkaze, kaj kiuj sonoj farataj de aliaj personoj trankviligas aŭ kolerigas ĝin. Estas kvazaŭ, post longa restado kun tiu besto, tiu persono decidas nomi siajn trovojn absoluta saĝeco, kaj fari sistemon el ĝi kaj komencas instrui tiun sistemon. Kaj tute ne mem sciante kiuj el ĉi tiuj kredoj kaj emocioj estas indaj kaj hontindaj, bonaj kaj malbonaj, justaj kaj maljustaj, li taksas ĉion laŭ la vidpunkto de la Granda Besto. Kion ĝi aprobas li nomas bona, kaj kion ĝi malaprobas li nomas malbona, li tute ne havas propran vidpunkton. Se io estas neevitebla li nomas ĝin justa kaj bona, ne rekoninte kaj ne povante informi alian personon pri kia estas la diferenco inter ‘neceso’ kaj ‘bono’. Je Zeŭso, ĉu vi ne opinias lin absurda instruisto?”

“Mi ja opinias lin tia.”

“Nu, laŭ via opinio, kia diferenco ekzistas inter li kaj persono kiu studas la opiniaron de la homamaso kaj nomas tion saĝeco – negrave ĉu temas pri arto, muziko aŭ politiko? Se iu familiariĝas kun la vidpunkto de la homamaso kaj eksponas siajn konkludojn per poezio aŭ iu alia arto aŭ servo al la publiko, kaj tiel faras la homamason sia mastro kaj publikigas nur kion ili laŭdas, pli ol absolute endas – se li proklamas ke ĉio tia estas inda kaj deca – nu, ĉu vi iam aŭdis neridindan apologion por tia instruado?”

“Mi kredas,” li diris, “ke mi ne aŭdis kaj neniam aŭdos pravigon de tio.”

494: “Nun, pripensinte ĉi ĉion, denove konsideru: Ĉu estas eble ke la homamaso subtenos la kredon ke ekzistas belo kaj ne nur belaĵoj, aŭ ke ekzistas iu alia abstrakta kvalito kaj ne nur aĵoj havantaj tian kvaliton?”

“Neniel,” li diris.

“Do la publiko ne povas esti filozofaro,” mi konkludis.

“Vi pravas.”

“Kaj neeviteble la publiko malaprobas filozofiemajn personojn.”

“Nepre.”

“Kaj same malaprobas ĝin individuoj kiuj estas parto de la homamaso kaj fervoras plaĉi al ĝi.”

“Klare.”

“Surbaze de ĉi ĉio, kian helpon vi povas trovi por la filozofa naturo, por instigi ĝin persisti ĝis ĝi atingos sian celon? Pripensu kion ni antaŭe diris. Ni akceptis ke filozofa naturo facile lernas, bone memoras, estas kuraĝa kaj honorinda.”

“Jes.”

“Sekve, jam dum infano tia persono estas plej elstara, precipe se lia korpa naturo estas simila al la spirita.”

“Kiel povus esti alie?” li demandis.

“Kaj mi supozas ke kiam li adoltiĝos liaj parencoj kaj kuncivitanoj volos utiligi lin por siaj propraj celoj.”

“Kompreneble.”

“Ili klopodos per petoj kaj honoroj flati lin, anticipante lian estontan potencon.”

“Kutime tiel estas,” li diris.

“Do kion vi kredas?” mi demandis. “Kion li faros en tiaj cirkonstancoj, precipe se temos pri granda civito kaj li mem estos riĉa kaj nobla, kaj ankaŭ belaspekta kaj alta? Sendube lin plenigos nekredebla espero, kaj li kredos sin kapabla prizorgi la aferojn de kaj grekoj kaj barbaroj. Do li ekzaltos sin, kun mieno de supereco kaj plena de vanta fiero kaj manko de prudento.”

“Certe,” li diris.

“Ĉar li estas tia persono, se iu milde dirus al li ke la vero estas ke li ne havas adekvatan komprenon kaj ke sagaco mankas al li, kaj li ne akiros ĝin krom se li strebos kvazaŭ sklavo akiri ĝin, ĉu vi supozas ke li bonanime akceptus tiun kritikon dum tiom da malbonoj influas lin?”

“Nur malfacilege,” li diris.

“Sed se,” mi daŭrigis, “pro sia bona karaktero kaj sia natura logiko li atentus kaj turnus sin al filozofio, kion, laŭ nia supozo, farus tiuj kiuj kredus perdi liajn utilon kaj amikecon? Ĉu ili ne farus ĉion eblan, kaj dirus ĉion eblan, por ke li ne estu persvadita? Kaj por ke la persvado ne povu sukcesi, ili farus sekretan komploton kaj devigus la persvadanton esti publike juĝita en tribunalo.”

495: “Neeviteble,” li diris.

“Do ĉu la povrulo studus filozofion?”

“Apenaŭ.”

“Do nun vi vidas,” mi diris, “ke ni ne eraris dirante ke se li estus malbone edukita, eĉ tiuj eroj de filozofa naturo estus la kaŭzo de neglekto de sia devo, simile al la aliaj supozataj bonaĵoj: Riĉeco kaj ĉio tia.”

“Tio estas tute vera,” li respondis.

“Do, kiel ni diris, mia kara amiko,” mi diris, “tiu plej bona naturo renkontas pereon, neniiĝon, precipe se ĝi estas malgranda[68], kiel ni diris, rilate al la plej grava agado. El inter tiaj viroj venas tiuj kiuj faras la plej grandan malbonon al civitoj kaj al individuoj – kaj ankaŭ la plej grandan bonon, se ili havas tian emon. – Malgranda naturo neniam povas fari ion grandan, negrave ĉu al individuo ĉu al civito.”

“Plenvere,” li respondis.

“Do ĉi tiuj tiel forfalas, por kiuj ĝi plej taŭgas, lasante ĝin dezerta kaj malkompleta, kaj ili havas nek taŭgan nek veran vivon. Kvazaŭ orfan, senparencan, aliaj sentaŭguloj alvenas kaj hontige riproĉas ĝin, kiel vi diris ke riproĉantoj riproĉas kaj pretendas ke kelkaj ĝiaj akompanantoj estas senvaloraj dum la plej multaj estas la kaŭzo de multaj malbonoj.”

“Jes,” li respondis, “tiel oni parolas.”

“Kaj prave,” mi komentis. “Kiam aliaj hometoj vidas ke la tereno estas neokupita sed plena de titoloj kaj ŝajnigoj, kiel homoj forkurintaj el prizono kaj rifuĝantaj en templojn ili ĝojplene eskapas la metiojn kaj kuras al filozofio, ĝuste tiuj personoj kiuj estas plej ruzaj rilate al sia metieto. Malgraŭ tio la filozofio konservas sian plej honoran reputacion kompare kun la aliaj metioj, kaj multaj homoj kun maladekvata naturo aspiras ĝin. Same kiel metiistoj kaj laboristoj korpe suferas, ili spirite suferas kaj rompiĝas pro sia ĉarlatanismo – tio estas neevitebla. Ĉu vi akordas?”

“Certe,” li diris.

“Ĉu vi vidas ian diferencon,” mi demandis, “inter ili kaj ĵus elĉenigita, kalva, malgranda forĝisto kiu akiris monon kaj banis sin kaj surmetis novajn vestojn kvazaŭ edzinigonte la filinon de la eksmastro kiu malriĉiĝis kaj forlasiĝis?”

496: “Apenaŭ estas diferenco,” li diris.

“Kiajn infanojn ili naskos? Evidente hibridajn[69] kaj sentaŭgajn.”

“Neeviteble.”

“Kion, do, pri personoj netaŭgaj por edukiĝo? Kiam ili malinde ektuŝos sofismojn, nenion aŭtentikan aŭ saĝan?”

“Precize tiel.”

“Adejmanto,” mi diris, “nur vere malgranda grupeto restas el tiuj kiuj inde venas al filozofio. Eble iu ekzilito konservas noblan karakteron kaj, ĉar mankas oponantoj, restas fidela al filozofio. Aŭ en iu urbeto grandmensulo naskiĝas kaj malestimas la urbetan etoson.

Aŭ iu grupeto prave disdegnas alian okupon kaj tute nature venas al filozofio. Eble la brido de nia kamarado Teago povas sufiĉi. Rilate al Teago, ĉiuj kondiĉoj por forpeli lin de filozofio ekzistis, sed lia malsanema korpo malhelpis lin entrepreni politikan karieron. Ne estas menciinda nia sperto, la dia signo;[70] mi kredas ke apenaŭ iu ajn alia spertis ĝin, eble neniu. Nu, ano de tiu malgranda grupeto, kiu gustumis la dolĉecon kaj plezuron de ĉi tiu posedaĵo kaj klare vidis la frenezecon de la civitoj, kaj, mi povus diri, ke nenio sana ekzistas en la aktuala socio, kaj ke ekzistus neniu akompananto por protekti lin se li provus subteni justecon, ke li estus kvazaŭ homo falinta inter sovaĝajn bestojn, li ja ne volus ankaŭ esti malhonestema, sed li ne povus gardi sin kontraŭ tiom da sovaĝuloj. Kaj li ne volus esti jam detruita antaŭ ol povi helpi la civiton aŭ amikojn, ĉar li agus malprofite kaj al si kaj al la aliaj. Konsiderinte ĉi ĉion li silente farus siajn proprajn aferojn. Estus kvazaŭ li rifuĝus al protektanta muro dum vintra tempesto, ĉar li vidas ke la aliaj estas tute plenaj de kontraŭleĝemo. Li volas, se iel estas eble, vivi sian vivon sur ĉi tero, libera de malhonesteco kaj malsanktaj agoj, kaj senkulpe kaj dibenite forpasi kun bona espero.”

497: “Nu,” li diris, “li ne forpasus farinte nur malgravaĵon.”

“Sed ankaŭ nenion gravan,” mi respondis, “se li ne vivis en taŭga socio. En taŭga socio li sukcesus kreski kaj li savus ne nur sian propran familion sed la komunumon mem. – Do, al mi ŝajnas ke estas adekvate diskutite pri kial oni kalumnias filozofion, kaj kial tio ne estas pravigebla. Krom se vi volas aldoni ion.”

“Mi havas tute nenion pli por diri,” li respondis, “pri ĉi tio. Sed kiu el niaj politikaj sistemoj, laŭ via opinio, estas taŭga por ĝi?”

“Neniu,” mi diris. “Ĝuste pri tio mi plendas, ke neniu socia sistemo de niaj civitoj estas adekvata por filozofa naturo. Tial ĝi estas distordata kaj ŝanĝata, kiel fremda semo plantita en netaŭgan teron perdas sian karakterizan kapablon kaj estas sufokita de la indiĝenaj plantoj. Ĉi tiu homa karaktero ne konservas sian kvaliton sed estas superata de fremda karaktero. Sed se ĝi trovos la plej bonan socian sistemon, ĝuste ĉar ĝi mem estas plej bona, ĝi montros sin vere dia, dum ĉio alia estas homa laŭ sia naturo kaj laŭ siaj efikoj. Estas klare ke nun vi demandos pri kiu socia sistemo temas.”

“Vi eraras,” li diris. “Mi ne intencis demandi tion, sed ĉu temas pri la socio kiun ni diskutis planante la civiton, ĉu pri alia.”

“Ĝenerale ĝi estas tiu,” mi diris, “sed jam estas dirite ke ĉiam devos esti en la civito io sekvanta la saman logikon kiun vi, la leĝfarinto, sekvis kiam vi faris la leĝojn.”

“Tiel estas dirite,” li konsentis.

“Sed ĝi ne estas sufiĉe klarigita,” mi diris, “pro la timo ke vi ĉiuj obĵetos ke la pruvo estas tro longa kaj malfacila. Krome, ne estas facile diskuti la reston.”

“Pri kio vi pensas?”

“Kiel civito uzanta filozofion ne pereos. Eĉ la plej granda povas fali, kaj, laŭ la proverbo, kio estas bona, tio ne estas facila.”

“Tamen,” li diris, “necesas kompletigi la pruvon per klarigo de tiu problemo.”

“Ne estas ke mi ne volas,” mi diris. “La problemo estas ĉu tio estos ebla. Sed vi konstatos mian fervoron. Vi observos kiel fervore kaj aŭdace mi parolos, ĉar ĉi tia civito devos okupi sin pri filozofio tute malsimile ol nun okazas.”

“Kiel?”

498: “Aktuale,” mi diris, “la studantoj de filozofio estas junuloj, ankoraŭ preskaŭ infanoj, kiuj forlasas ĝin ĝuste kiam ili proksimiĝas al la plej malfacila parto, por anstataŭe estri familion kaj perlabori monon. Ilin oni opinias la ĉeffilozofoj. La ‘plej malfacila parto’ estas argumentado. Poste, se ili ricevas inviton aŭskulti aliajn personojn fari tion, ili volonte akceptas kaj supozas fari ion vere gravan. Por ili ĝi estas nur hobio. Kiam ili estas oldaj – kun kelkaj, malmultaj esceptoj – ili estingiĝas eĉ pli ol, laŭ Heraklito, la suno[71], ĉar ili neniam reflamos.”

“Kiel devus esti?”

“Precize la malo. Dum ili estas junuloj aŭ infanoj, iliaj edukiĝo kaj filozofio devus esti taŭgaj por junaj personoj. Estas preferinde ke ili prizorgu siajn korpojn kiuj kreskas kaj adoltiĝas, tiel preparante sin por filozofio. Kiam ili atingas la aĝon kiam la menso komencas maturiĝi, ili devus trejni ĝin. Kiam la korpa forto komencas ĉesi, kaj ne plu taŭgas por politiko aŭ armea servado, tiam ili devus esti liberaj kaj atenti nenion alian ol filozofion, krom hobion. Nur tiel iliaj vivoj estos prosperaj, kaj kiam ili mortos, ili spertos ‘Tie’sorton respondantan al la vivo kiun ili vivis.”

“Certe ŝajnas al mi ke vi parolas tre arde, Sokrato. Sed mi kredas ke la plej multaj aŭskultantoj eĉ pli arde rezistos kaj vi konvinkos neniun, precipe ne Trasimaĥon.”

“Ne metu malamikecon inter min kaj Trasimaĥon, kiuj nun fariĝis amikoj – kaj eĉ antaŭe ne estis oponantoj. Ni ne haltos ĝis ni konvinkos lin kaj la aliajn, aŭ almenaŭ faros ion utilan por tiu vivo en kiu ili renaskiĝos kaj denove renkontos ĉi tiujn argumentojn.”[72]

“Vi ja ne parolas pri longa tempo!” li ironiis.

“Pri neniom da tempo kompare kun eterno,” mi respondis. “Sed estus tute ne surprize se la publiko ne estus konvinkita. Ili ja neniam vidis ion similan al tio nun dirata. Ili kutimiĝis al zorge preparitaj prelegoj anstataŭ spontanea diskuto kia okazas nun. Ili neniam vidis eĉ unu viron, des malpli plurajn, proksimiĝantan kiel eble plej perfekte al virto per siaj agoj kaj vortoj kaj regantan en tia civito. Ĉu mi eraras?”

499: “Tute ne.”

“Nek, amiko, ili iam sufiĉe aŭskultis indajn, liberajn vortojn kies celo estas elserĉi la veron por ke ili sciu ĝin kiel ajn estas eble. Vortoj kiuj kiel eble plej malproksimas de subtilaj sofistaj disputoj kies celo estas nur ilia propra gloro dum disputado, ĉu en tribunalo ĉu en privata vivo.”

“Ankaŭ pri tio vi pravas.”

“Tial,” mi diris, “kvankam ni antaŭvidis kaj timis tion, tamen ni parolis kiel la vero necesigas. Nome, ke nek civito, nek socio, nek homo fariĝos perfekta antaŭ ol ia providenco devigos tiujn malmultajn, ne malbonajn filozofojn kiuj nun havas reputacion esti senvaloraj, prizorgi la civiton ĉu aŭ ne kontraŭvole, kaj la civito devos aŭskulti.

Aŭ, egale, se la idoj de la nunaj oligarkoj kaj reĝoj, aŭ tiuj regantoj mem, tutvere ekamos veran filozofion pro ia dia inspiro. Mi opinias ke diri ke unu aŭ ambaŭ alternativoj maleblas estas kontraŭlogike. Se tiel estus, ni prave estus mokataj kvazaŭ ni estus plenaj de fantazioj, ĉu ne?”

“Prave.”

“Se plej ardaj filozofoj iam devis prizorgi civiton antaŭ longege, aŭ nuntempe en barbara loko multe tro malproksima de nia vidpovo, aŭ se tio iam okazos, ni pretas insisti ke tia socio ekzistis kaj ekzistas kaj ekzistos sub la rego de la responda Muzo. Ne estas maleble ke ĝi ekzistu, nek ni diras neeblaĵon. Tamen ni agnoskas ke ĝi estas malfacila.”

“Tion ankaŭ mi kredas.”

“Vi diras tamen ke la plej multaj homoj ne kredas tion?”

“Ĝuste tiel.”

500: “Mia amiko,” mi diris, “ne tiel kulpigu la plej multajn homojn. Ili ŝanĝos sian kredon se vi sciigos kiaj estas la personoj kiujn vi nomas filozofoj. Vi devos fari tion kuraĝigante kaj sen sentigi ke vi volas venki per argumentado. Vi devos nuligi la malbonan reputacion de lernemuloj. Kaj vi devos difini iliajn naturon kaj agadon, kiel vi ĵus faris, por ke oni ne supozu ke vi parolas pri tiaj homoj kiajn oni konjektis. Aŭ se oni obstinos, ĉu vi diras ke ili alimaniere ricevos alian kredon kaj respondos? Aŭ ĉu vi kredas ke ili koleros kontraŭ tiu kiu ne minacas ilin, aŭ malicos kontraŭ malmaliculo kiu estas senofenda kaj mildkaraktera? Mi anticipe diras ke laŭ mia opinio eble iuj personoj estas tiaj sed ne la plej multaj.”

“Kompreneble mi akordas kun vi.”

“Kaj ĉu vi akordas ankaŭ pri tio: La kulpo pro kiu la plej multaj personoj malrespektas filozofion troviĝas ĉe homoj kiuj alkurante distras sin maldece per ĝi, kaj kverelante akuzas unuj la aliajn, ĉiam disputante pri individuoj – entute, faras tion kio estas plej maltaŭga por filozofio?”

“Vi plene pravas,” li respondis.

“Ĉar, Adejmanto, persono kiu vere kontemplas la Realon apenaŭ rigardus malsupren por pritrakti agojn de homoj kaj kolere disputadi kaj pleniĝi de malamikeco. Veraj filozofoj rigardas aferojn kiuj estas fiksitaj, neniam ŝanĝiĝantaj. Ili observas ke tiaj aferoj nek agas maljuste nek suferas maljustecon unuj de la aliaj, sed formas kosmon kiu estas tute racia. Ili volas imiti ĝin kaj esti kiel eble plej similaj al ĝi. Aŭ ĉu vi kredas ke iumaniere oni povas ame studi ion sen imiti ĝin?”

“Estas maleble,” li respondis.

“Filozofo, ĉar li ame studas ĉion dian kaj bonordan, mem fariĝas tiel dia kaj bonorda kiel eblas por homo. Ĉar troviĝas kalumniado ĉie.”

“Certe.”

“Nu,” mi demandis, “ĉu vi akordas ke neeviteble persono observanta tion turnas sin al la homa karaktero privata kaj publika anstataŭ reformi nur sin mem? Ĉu vi kredas ke li fariĝus malkompetenta pri prudento kaj justeco kaj ĉiu alia virto?”

“Tute ne,” li diris.

“Sed se la publiko ekkonscios ke ni parolas la veron pri li ĉu ili plu kalumnios filozofojn kaj malkredos nian deklaron ke ekzistas nur unusola metodo por prosperigi civiton: Ke la planantoj faru por si desegnon de la civito similan al la dia?”

501: “Ili ne kalumnios, se ili ekkonscios pri tio,” li respondis. “Sed pri kiu plano vi parolas?”

“Ili prenu kaj la civiton kaj la homan karakteron,” mi diris, “kvazaŭ skribtabuleton, kaj ili viŝe purigu ĝin – kio ne estas facile farebla. Sed komprenu ke per tio ili jam diferencas de la aliaj. Ili rifuzas pritrakti civitanon aŭ civiton aŭ fari leĝojn sen ricevi tute purigitan skribtabuleton aŭ sen pretigi ĝin.”

“Vi pravas,” li respondis.

“Kaj post tio, ĉu vi supozas ke ili ne farus skizon pri la socio?”

“Ili nepre farus tion.”

“Por kolorigi la skizon, mi supozas ke ili zorge rigardus ambaŭdirekten: Unudirekten por observi kiaj estas nature la justo kaj belo kaj prudento kaj ĉi ĉio, kaj alidirekten por eltrovi kiel krei tion en sia bildo de homoj. Ili kunmiksus la diversajn kvalitojn kvazaŭ kolorojn por produkti tiun de la homa haŭto. La modelo por la bildo estus kiel diris Homero kiam li parolas pri ĝia apero inter homoj:

Diforma kaj dikaraktera.”

“Prave,” li diris.

“Kaj mi supozas ke ili purige viŝus ĝin kaj redesegnus ĝin ĝis ili atingos laŭeble plej di-amatan homan karakteron.”

“La desegno estus belega,” li diris.

“Nu, ĉu,” mi demandis, “ni povus iel konvinki niajn atakantojn ke ĉi tiu estas tia speco de socia portretisto kian ni rekomendis al ili – tian personon pro kiu ili koleriĝis ĉar ni volas transdoni la civiton al li. Ĉu nun ili aŭskultos kaj fariĝos pli mildanimaj?”

“Certe,” li diris, “se ili estas prudentaj.”

“Kion ili povus kritiki? Ke filozofoj estas amantoj de la Belo kaj la Vero?”

“Estus absurde,” li diris.

“Aŭ ke ilia naturo kiun ni diskutis ne taŭgas por la Plejbono?”

“Ankaŭ tio estas malebla.”

“Do kion? Ke tia naturo kun la taŭgaj kvalitoj ne estus plene bona kaj filozofa, se iu meritas tian karakterizon? Aŭ ke ili dirus ke tiaj estas la personoj kiujn ni ekskludis?”

“Ankaŭ ne tion.”

“Do ĉu ili kolerus ĉar ni diras ke ĝis filozofa klaso regos la civiton malbono ne ĉesos por la civito nek por la civitanoj? Ĉu ili dirus ke la socio kiun ni prifantazias tute ne povas realiĝi?”

“Verŝajne ili malpli kolerus,” li diris.

502: “Ĉu vi ne prefere diru,” mi demandis, “ke laŭ nia opinio ili ne nur fariĝus malpli koleraj sed tute mildanimaj kaj estus konvinkitaj tiel ke ili akordos kun ni pro honto se pro nenio alia?”

“Certe.”

“Do ĉi tiuj personoj konvinkiĝos,” mi konkludis. “Sed eble iu kritikus nin dirante ke neniam filozofaj naturoj troviĝus inter reĝidoj aŭ la idaro de regantoj?”

“Neniu dirus tion,” li diris.

“Ĉu iu povus diri ke se ili naskiĝus ili nepre pereus? Ke ili malfacile povus pluvivi, jes, ni akordas pri tio. Sed ke dum la tuta eterno eĉ ne unu sukcesus pluvivi – ĉu iu povus deklari tion?”

“Tute ne.”

“Sed,” mi diris, “estus sufiĉe se nur unu pluvivus kaj estrus konvinkitan civiton por efektivigi ĉion nun malkredatan.”

“Jes, unu sufiĉus,” li respondis.

“Kaj se reganto,” mi diris, “establus la leĝojn kaj vivmanierojn kiel ni diskutis, ne estas maleble ke civito akceptus plenumi ilin.”

“Tute ne estas maleble.”

“Sed ĉu nia kredo,” mi daŭrigis, “ŝajnos malkredebla al aliaj personoj kaj neniel efektivigebla?”

“Mi opinias ke ne,” li diris.

“Kaj se ĝi je estas ebla ĝi ja estas nepre plejbona. Jam tio estis adekvate pruvita de ni, mi kredas.”

“Tute adekvate.”

“Nun do ŝajnas ke ni sukcesis montri ke la leĝaro diskutita de ni estus la plej bona – se ĝi realiĝus. Ja estus malfacile ke ĝi realiĝus, sed ne maleble.”

“Tio montriĝis.”

“Kvankam ĉi tiu argumento apenaŭ atingis sian konkludon, la resto estas direnda: Kiel kaj per kiuj studoj kaj kondutado niaj Savantoj partoprenos la socion, kaj je kiuj aĝoj ili iru de unu studo al alia.”

“Tio ja estas direnda,” li respondis.

503: “Mia ruzo preterpasi diskuton de la akiriĝo de edzinoj fiaskis, kiel ankaŭ la diskuton pri naskado kaj pri la establiĝo de regantoj. Mi klopodis fari tiun ruzon ĉar mi sciis kiel malplaĉa kaj malfacile efektivigebla estas la pura vero. Tamen mi tute ne sukcesis mallongigi la diskuton tiel. Nu, ni finis la diskuton pri virinoj kaj infanoj, sed ŝajnas ke ni devos plene rekomenci pri la regantoj. Ni diris, memoru, ke ili devos montri sin amantoj de la civito. Ili devos proviĝi per plezuroj kaj malplezuroj. Ili devos pruvi ke ili ne forĵetos la instruaron dum suferado aŭ timo aŭ iu alia sperto. Kiu troviĝos nekapabla estos malakceptenda. Sed kiu restos pura, kiel oro provita en fajro, devos fariĝi reganto. Tiu devos ricevi honoron kaj premiojn dum vivo kaj post morto. Ni diris tion dum la diskuto vualite preterkuris nin, timante veki la temon kiel nun okazas.”

“Vi tute pravas,” li diris. “Mi bone memoras.”

“Mi hezitis, amiko,” mi diris, “paroli tiel aŭdace kiel nun. Sed nun mi devos diri aŭdace ke filozofoj estos la plej bonaj gardistoj.”

“Tiel estu dirite,” li respondis.

“Pripensu kiel malmultajn vi havos. La kvalitoj necesaj por ilia naturo, kiel ni diskutis, rare emas kune kreski en unu persono; plejofte ili kreskas disŝutite.”

“Pri kiuj kvalitoj vi parolas?”

“Kapablo facile lerni, memori, esti lerta, rapide reagi, kaj ĉio tia.

Vi scias ke ili ne emas kune kreski en tiaj viglaj, altkvalitaj mensoj kiuj emas bonorde, trankvile kaj konstantece vivi. Homoj kun tiaj kvalitoj rapide diskuras ĉien ajn, kaj konstanteco forlasas ilin.”

“Vi pravas,” li diris.

“Efektive, karakteroj konstantemaj kaj nevariemaj kiajn oni prefere fidus, ĉar dum batalado ili malfacile ektimas, reagas same al lernado. Ili malfacile eklernas kaj estas malviglaj. Dormemo kaj oscedado superregas ilin kiam ili devas studi.”

“Tiel estas,” li diris.

“Sed ni diris ke ili devas bone kaj inde havi ambaŭ karakterojn. Se ne, ili ne ricevos la plej altkvalitan edukon, nek honoron, nek regon.”

“Ĝuste,” li diris.

“Ĉu vi akordas ke tia kungrupiĝo de karaktereroj estas malofta?”

“Certe.”

504: “Do necesos provi ilin kiel ni antaŭe diris: Per suferado kaj terurado kaj plezuroj kaj ankaŭ aferoj antaŭe ignorataj de ni sed nun preskribendaj: Ili devos esti multe ekzercataj per studado por trovi ĉu ili povas toleri eĉ la plej malfacilan lernadon aŭ ĉu ili perdos sian kuraĝon, same kiel oni perdas kuraĝon rilate al aliaj aferoj.”

“Taŭgas ekzameni tiel,” li respondis. “Sed laŭ vi kiuj estas la plej gravaj studtemoj?”

“Memoru,” mi diris, “ke ni distingis tri partojn de la psiko, kaj ni ankaŭ interakordis pri la karaktero de justeco kaj prudento kaj kuraĝo kaj saĝeco.”

“Se mi ne memorus,” li respondis, “ne estus juste lasi min aŭskulti la sekvontan argumenton.”

“Kaj ankaŭ la jamdiritaĵojn?”

“Ĝuste kion?”

“Ni diris ke estus plej bone sekvi alian, pli longan vojon por plejbone observi ĉi tion, kvankam estas eble atingi pruvon laŭ la maniero jam uzita por la aliaj temoj. Vi diris ke vi estos kontentaj je nia ĝisnuna metodo, do tiel ni diskutis – ellasante, laŭ mia vidpunkto, esencajn detalojn. Bonvolu diri al mi ĉu vi estas kontentaj nun.”

“Nu, mi kaj la aliaj opinias ke la diskuto estis sufiĉa,” li diris.

“Sed, mia amiko,” mi diris, “se eĉ unu detalo de la Realo mankas, la diskuto ne estas tute sufiĉa. Nenio nekompleta estas sufiĉa, kvankam fojfoje iuj supozas ke jam sufiĉas kaj ke ne necesas serĉi plu.”

“Jes,” li diris, “multaj personoj estas tiaj pro sia pigro.”

“Sed,” mi diris, “tio estus plene maltaŭga por gardisto de la civito kaj de la leĝoj.”

“Verŝajne.”

“Do, kamarado,” mi diris, “tiu devos sekvi la pli longan vojon kaj labori je siaj studoj tute same kiel je sportoj. Alie, kiel ni ĵus diris, la plej grava, plej konvena studo neniam estos finita.”

“Sed ĉu ni ne diskutis la plej gravajn temojn?” li demandis. “Aŭ ĉu ekzistas io pli grava ol justeco kaj la aliaj temoj diskutitaj?”

“Ni devas ne nur skizi la plej gravan el ili, kiel ĝis nun,” mi diris.

“Ni devas ne permesi ke la plej preciza detalo manku. Ĉu ne estus ridinde se ni plej forte strebus por certigi ke malgravaĵoj estu precizaj kaj tute klaraj sed ni ne opinius ke la plej grava temo devas esti plej detale ekzamenita?”

“Certe,” li diris. “Sed ĉu vi kredas ke oni lasos vin foriri sen demandi al vi: Kiu estas tiu plej grava studo? Pri kio ĝi temas?”

505: “Efektive ne,” mi diris. “Do demandu. Kvankam vi ja ne malofte aŭdis ĝin, ĉu tamen vi ankoraŭ ne komprenas? – Aŭ ĉu vi nur volas kolerigi min per atako? Mi kredas ke estas tiel. Certe vi ofte aŭdis ke la arketipo de Bono estas la plej grava temo kaj pro ties valoro la justeco kaj la aliaj kvalitoj fariĝas valoraj kaj utilaj. Nun mi supozas ke vi komprenas ke mi intencas paroli pri ĉi tio, kaj ke mi intencas aldoni ke ni ankoraŭ ne sufiĉe konas ĝin. Se ni ne konas ĝin, eĉ se ni plej bone scius ĉion alian, vi scias ke estus senvalore por ni. Estas tiel ke ni povus havi nenion sen la Bono. Aŭ ĉu vi opinias ke eblas akiri ĉion sen la Bono? Aŭ ke oni povas kompreni ĉion alian sen la Bono, se oni ne povas kompreni la Belon kaj la Bonon?”

“Je Zeŭso, ne mi!” li diris.

“Sed vi ja scias ke ĝenerale oni opinias ke plezuro estas la bono, dum ‘lertuloj’ opinias ke la bono estas komprenado.”

“Kompreneble.”

“Krome, amiko, tiuj ‘lertuloj’ ne povas informi nin pri kio temas la komprenado. Ili fine devas diri ke temas pri ‘kompreno de la bono’.”

“Kiel absurde!” li diris.

“Devas esti,” mi diris. “Ĉar ili riproĉas nin dirante ke ni ne konas la Bonon, sed ili parolas kvazaŭ ni ja scius! Ili diras ke temas pri kompreni la bonon, kvazaŭ ni konsentus kun ili kiam ajn ili diras la vorton ‘bono’.”

“Vi plene pravas,” li diris.

“Kion pri personoj kiuj diras ke plezuro estas la difino de bono? Ĉu ili ne eraras same kiel la aliaj? Aŭ ĉu ili ne devas akcepti ke ekzistas malbonaj plezuroj?”

“Tion ili ja devas akcepti.”

“La rezulto, mi kredas, estas ke ili devas akcepti ke la samaj aferoj estas kaj bonaj kaj malbonaj, ĉu ne?”

“Klare.”

“Estas evidente ke multaj grandaj disputoj okazas pro tio.”

“Certe.”

“Nu, do estas evidente ke oni akceptas la ŝajnigon de justeco kaj beleco eĉ se temas pri nur iluzio. Oni faras kaj akiras kaj kredas. Sed kiam temas pri Bono, al neniu persono sufiĉas akiri nur iluzion. Oni serĉas la realon kaj ĉiu opinias ŝajnon senvalora.”

“Certe,” li diris.

506: “Nu, ĉu la plej bonaj personoj en nia civito al kiuj ni enmanigas ĉion devas esti blindaj pri tio kion penas akiri ĉiu persono? Pri tio por kio oni faras ĉion eĉ kvankam oni havas nur intuicion kaj nenian certecon pri ĝia naturo, male ol pri aliaj aferoj? Kaj pro kio oni maltrafas la valoron de ĉio alia, ĉar ĝi estas tiel grava kaj oni estas konfuzita pri ĝi ne povante kontentige scii kio ĝi estas?”

“Neniel,” li diris.

“Mi opinias ke se oni ne scias kiel justeco kaj beleco estas bonaĵoj, oni ne multe meritas esti ilia gardisto. Mi aŭguras ke sen tia antaŭscio oni estus maladekvata.”

“Vi tre bone aŭguras,” li diris.

“Nia socio fariĝos perfekta se ĝia gardisto scios ĉi ĉion, ĉu ne?”

“Nepre,” li diris. “Sed ĉu vi mem, Sokrato, diras ke la Bono estas scio aŭ plezuro aŭ io alia?”

“Tamen jen vi estas la persono,” mi ekslamaciis, “kiu tute klare deklaris jam antaŭ longe ke vin ne kontentigos alies opinioj pri tiaĵoj!”

“Nek ŝajnas al mi esti prave, Sokrato,” li diris, “nur diskuti la opiniojn de aliaj personoj sed ne vian propran, kvankam vi okupis vin dum tiom da tempo pri ĉi tiaj aferoj.”

“Kion?” mi diris. “Ĉu ŝajnas al vi esti juste ke persono scianta nenion diskutu kvazaŭ eksperto?”

“Tute ne kiel eksperto,” li respondis, “sed li devus esti preta diri sian opinion.”

“Kion?” mi demandis. “Ĉu vi ne kredas ke estas hontinde esprimi opinion pri tio, kion oni ne scias? Eĉ la plej lerta opinio tiukaze estas blinda. – Aŭ ĉu vi kredas ke persono hazarde esprimanta pravan opinion tute sen scio diferencas de blinduloj hazarde laŭirantaj ĝustan straton?”

“Ne,” li akceptis.

“Ĉu vi do volas kontempli hontindaĵojn blindajn kaj distorditajn, anstataŭ aŭskulti klarajn belajn vidpunktojn de aliaj personoj?”

“Je Zeŭso, Sokrato!” Glaŭkono diris. “Ne forlasu nin kiam vi preskaŭ atingis konkludon. Plaĉus al ni se vi ekzamenus la Bonon same kiel vi ekzamenis justecon kaj prudenton kaj la aliajn virtojn.”

“Ankaŭ tre plaĉus al mi, kamarado,” mi respondis. “Sed ĉar mi ne povas, mi hontinde riskus volonte mokindigi min. Sed, estimindaj amikoj, provizore mi lasu tiun demandon: Kia estas la Bono – ĉar ŝajnas al mi ke mi bezonus multe pli ol mian nunan kapablon por pravigi mian nunan supozon. – Sed kion, laŭŝajne, naskigas la Bono, kaj estas plej simila al ĝi, tion mi volonte diros se vi volas akcepti tion.

Se ne, do ni lasu la aferon.”

“Ja parolu,” li diris. “Vi povos repagi nin per rakonto pri ĝia patro poste.”

507: “Volontege mi rakontus jam nun, se mi povus, kaj tiel repagus al vi, anstataŭ nur pagi la interezon kiel nuntempe. Nu, vi ricevos kiel interezon la infanon de la Bono. Sed atentu ke mi ne senkonscie trompu vin falsante la kvanton da interezo.”

“Ni atentos laŭeble,” li respondis. “Nur parolu.”

“Konsentinte,” mi diris, “kaj memoriginte vin pri kio estis dirita antaŭe kaj estis ofte ripetata aliloke.”

“Pri kio?”

“Ni diras ke multaj belaĵoj kaj multaj bonaĵoj ekzistas,” mi diris.

“Ni diras ke ĉiu el ili estas tiakaraktera.”

“Jes, tion ni diras.”

“Kaj ni parolas pri la Belo kaj la Bono mem, kaj tiel, kvankam ni parolis pri multaj objektoj, ni tamen diras ke ekzistas unusola arketipo de ĉiu kvalito.”

“Jes.”

“Ni diras ke ni vidas la objektojn, ne ke ni konceptas ilin. Sed ni diras ke ni konceptas la arketipojn, ni ne vidas ilin.”

“Kompreneble.”

“Per kio ni vidas tion kion ni vidas?”

“Per la vido,” li diris.

“Kaj ni perceptas sonojn per la aŭdo, kaj aliajn perceptaĵojn per perceptkapablo, ĉu ne?”

“Tiel ni ja perceptas.”

“Nu, ĉu vi iam pripensis kiel senmalŝpare la kreinto de perceptado faris la kapablojn vidi kaj esti vidata?”

“Ne multe.”

“Nu, konsideru: Ĉu aŭdo kaj sono bezonas ion alian por efektivigi siajn aŭdon kaj aŭdiĝon? Ĉu tria elemento necesas tiel ke se ĝi mankas okazos nek aŭdo nek aŭdiĝo?”

“Tute ne.”

“Mi kredas ke estas same rilate al multaj aliaj perceptoj,” mi diris, “eble ĉiuj – nenio ekstra estas necesa. Aŭ eble vi povas nomi esceptojn?”

“Ne mi,” li diris.

“Rilate al vido kaj vidaĵo, vi ne konas ian mankon?”

“Kian?”

“Se vido ekzistas en la okuloj kaj ankaŭ la koloroj estas en la objektoj kaj oni strebas vidi, se tria afero speciale ekzistanta por ĉi tiu celo ne ĉeestas, la vido vidas nenion kaj la koloroj estas nevideblaj.”

“Kio estas tiu tria afero?” li demandis.

“Ni nomas ĝin lumo,” mi diris.

“Vi pravas.”

508: “Do la vidpercepto kaj la kapablo esti vidata estas kunligitaj per io pli grava ol la kunligiloj de la aliaj perceptparoj, se lumo ne estas tro alte taksata.”

“Ĝi neniel estas tro alte taksata,” li diris.

“Laŭ via opinio kiu el la Dioj en la ĉielo estas la mastro kies lumo ebligas ke la vido vidu plej perfekte, kaj ke vidaĵoj vidiĝu?”

“Mi havas la saman opinion kiel vi kaj ĉiu alia persono,” li diris.

“Estas evidente ke vi parolas pri la suno.”

“Sekve, ni povas konsideri la rilaton de la vido al tiu Dio, ĉu ne?”

“Kiel?”

“Nek la vido nek tio en kio ĝi okazas – ni nomas ĝin okulo – estas la suno.”

“Evidente.”

“Sed ĝi estas la plej sunsimila el ĉiuj perceptorganoj.”

“Certe.”

“Kaj ĝi ricevas sian kapablon kvazaŭ ĝin elverŝus la suno, ĉu ne?”

“Tiel estas.”

“La suno ne estas vido, sed ĝi estas la kaŭzo de vido kaj tial estas perceptebla per ĝi, ĉu mi pravas?”

“Jes,” li diris.

“Do al mi ŝajnas ke necesas diri ke bonaĵo, naskita de la Bono, havas similan rilaton al la Bono. Ĝi rilatas en la mensa mondo al la pensado kaj pensoj, ĝuste kiel la suno en la vidmondo rilatas al la vido kaj vidaĵoj.”

“Ĝi estas kio? Bonvolu ekspliki al mi denove,” li petis.

“Vi scias,” mi diris, “ke kiam oni ĉesas turni siajn okulojn al objektoj kies kolorojn trafas la taglumo kaj turnas ilin all objektoj kies kolorojn trafas la lun- kaj stellumo, la okuloj estas preskaŭ blindaj.

Estas kvazaŭ mankas klara vido en ili.”

“Estas vere,” li diris.

“Kaj, mi kredas, kiam la samaj okuloj estas turnitaj al objektoj kies kolorojn iluminas la suno, ili klare vidas kaj vido ŝajnas esti en ili.”

“Evidente.”

“Konsideru la psikon simile: Kiam ĝi rigardadas ion iluminatan de la Vero kaj Realo, ĝi rekonas kaj scias ĝin, kaj ŝajnas ke ĝi havas menson. Sed kiam ĝi rigardas ion en kiun miksiĝis mallumo – aferojn kiuj estiĝas kaj pereas – ĝi havas nur supozojn, ĝi malakriĝas kaj daŭre ŝanĝas siajn opiniojn kaj estas kvazaŭ menso mankas.”[73]

“Tiel estas.”

509: “Do necesas diri ke kio provizas veron al sciaĵoj kaj scikapablon al scianto estas la arketipo de Bono. Ĝi estas la kaŭzo de scio kaj de vero, tiom kiom oni povas scii ĝin. Kvankam scio kaj vero estas belaj, vi pravas dirante ke la Bono estas pli bela ol ambaŭ. Kiel vi prave supozis ke lumo kaj vido similas al la suno sed ne estas la suno mem, tute same estas prave kredi ke scio kaj vero similas al la Bono, sed ne estas ĝuste supozi ke ili estas la Bono mem. La posedo de la Bono estas multe pli honorenda.”

“Vi nomas ĝin nekoncepteble bela,” li diris. “Se ĝi provizas kaj scion kaj veron kaj estas eĉ pli bela ol ili. Vi ja ne diras ke ĝi estas plezuro.”

“Pro Dio silentu!”[74] mi respondis. “Nur konsideru alian komparon.”

“Kiun?”

“Sendube vi akceptas ke la suno ne nur donas al vidaĵoj la kapablon esti vidataj, sed ankaŭ originon kaj kreskon kaj nutron, kvankam la suno mem ne estas tiu origino.”

“Kompreneble.”

“Simile vi devas akcepti ke sciaĵoj ne nur ŝuldas sian sciiĝon al la Bono, sed ankaŭ siajn ekziston kaj realecon. Sed la Bono ne estas realeco, ĝi havas multe pli altan rangon kaj potencon ol la realeco.”[75]

Glaŭkono ridegis. “Apolono!” li sakris. “Jen giganta hiperbolo!”

“Vi mem kulpas,” mi diris. “Vi devigis min diri mian opinion pri la afero.”

“Nu, nepre ne hezitu,” li respondis. “Daŭrigu la analogion kun la suno, se vi ellasis ion.”

“Nu,” mi diris, “mi ellasis multegon.”

“Do ne ellasu eĉ plej malgrandan parton.”

“Mi kredas ke necesos ellasi multon,” mi diris. “Tamen, laŭeble mi ne intence ellasos ion.”

“Nepre ne,” li diris.

“Konsideru,” mi respondis, “kion mi diris: Estas du principoj. Unu
regas la mensan sferon, la alia la vidatan sferon – mi ne diras la ĉielan sferon, por ke vi ne supozu ke mi faras vortludon pri la nomoj. Vi ja akceptas ke estas tiuj du specoj, vidaĵo kaj pensaĵo?”

“Jes.”

510: “Estas kvazaŭ oni dividus linion en du neegalajn partojn, kaj oni plu dividus ambaŭ partojn laŭ la samaj proporcioj. Unu el la originalaj linipartoj estas la videbla mondo, kaj la alia estas la mondo de konceptoj. La videbla parto estas dividita en klarecon kaj obskurecon, kun la samaj principoj inter si. Unu estas bildoj – inter bildoj mi inkludas ombrojn, reflektojn en akvo, kaj ĉe ĉio densa, glata kaj brilanta, kaj tiel plu. Ĉu vi komprenas?”

“Jes.”

“La alia estas tio al kio la bildoj respondas: La bestoj ĉirkaŭ ni, kaj ĉiuj plantoj kaj ĉio farita.”

“Mi akceptas tion.”

“Ĉu vi akceptus ankaŭ diri,” mi demandis, “ke la vero kaj malvero estas sammaniere konsidereblaj: Ke supozo rilatas al scio same kiel bildo rilatas al kio estis bildigita?”

“Certe, jes,” li diris.

“Pripensu nun: Kiel ni dividu la sferon de konceptoj?”

“Kiel ni dividu ĝin?”

“Laŭ unu parto la psiko havas antaŭsupozojn kaj uzas ilin kiel mensajn bildojn; anstataŭ serĉi la absoluton el kiu ili venis, ĝi faras konkludojn surbaze de la bildoj. La alia parto ankaŭ komencas per antaŭsupozoj, sed ĝi celas trovi la absolutan komencon. Ĝi ne uzas mensajn bildojn sed suriras nur la vojon de la arketipoj mem.”

“Mi vere ne komprenas kion vi diras,” li diris.

“Mi denove provos,” mi respondis. “Vi komprenos pli facile se mi faros kelkajn unuajn eksplikojn. Mi kredas ke vi scias ke personoj studantaj geometrion kaj kalkuladon kaj tiaĵojn uzas kiel aksiomon ke numeroj estas paraj kaj neparaj. Kaj ili antaŭsupozas figurojn kaj la tri specojn de anguloj, kaj parencajn aferojn laŭ la diversaj matematikaj fakoj. Ili agas kvazaŭ ili scias ĉion ĉi, nomante ilin aksiomoj. Ili supozas ke ne necesas pruvi tiujn aksiomojn por si aŭ por aliaj personoj, ke temas pri evidentaĵoj. Komencante per ĉi tiuj aksiomoj ili faras sian matematikadon kaj atingas konkludon konforman al tio kion ili komence volis ekzameni.”

“Jes, mi tre bone scias tion,” li diris.

511: “Ankaŭ ke ili uzas videblajn figurojn kaj argumentas surbaze de tio, kvankam efektive ili volas paroli ne pri tiuj videblaj figuroj sed pri io abstrakta, kiun la figuroj bildigas. Ili parolas pri kvadrato aŭ diagonalo, sed ili ne celas diskuti la desegnaĵojn mem, nur tion, kion ili reprezentas. Ili parolas pri konkretaĵoj kiuj havas ombrojn kaj estas reflektataj de akvo, sed ili uzas ilin nur kiel modelojn. Ilia celo estas fari okule videblaj modelojn de tio, kio estas nur permense videbla.”

“Vi pravas.”

“Mi nomis tion koncepto, kaj la menso devas uzi antaŭsupozojn por pritrakti ĝin. La menso ne atingas la absolutan originon de koncepto, pro manko de kapablo iri pli supren ol la antaŭsupozoj.

Sekve ĝi uzas konkretaĵojn kiuj mem estas bildigeblaj. Komparante ilin kun la bildoj, oni honore respektas ilin.”

“Mi komprenas,” li diris. “Temas pri geometrio kaj parencaj studoj.”

“Do nun vi povas kompreni min kiam mi parolas pri tiu parto de la konceptaro kiun oni povas kompreni nur se oni uzas dialektikan argumentadon. Oni tiam komprenas ke oniaj antaŭsupozoj ne estas realaĵoj sed nur supozoj, kaj surbaze de ili oni provas supreniri por atingi la absolutan Realon. Tuŝinte ĝin, oni komprenas la konsekvencojn kaj do subirante oni atingas konkludon. Oni tute ne parolas pri perceptaĵoj sed pri arketipoj, argumentado per arketipoj por konkludi arketipe.”

“Mi komencas kompreni,” li diris, “sed ne tute. –  Ŝajnas al mi ke vi proponas grandegan taskon. –  Vi volas apartigi pli klare la scion pri Realo kaj la konceptaron, kiun oni akiras dialektike, disde la temo de aliaj studoj. Tiuj studoj uzas siajn antaŭsupozojn kiel bazon. Ili ja neeviteble uzas la menson kaj ne perceptojn por fari sian ekzamenon.

Sed ĉar ili ne celas ekzamenadon de absoluta bazo, kaj anstataŭe kiel bazon uzas antaŭsupozojn, vi opinias ke ili ne vere intelekte laboras –  kvankam oni ja povus perintelekte scii se oni komencus per la absoluta bazo. Ŝajnas al mi ke vi nomas la atingojn de la geometriistoj kaj iliaj kolegoj ‘kompreno’, kio estas meze inter opinioj kaj scio.”

“Vi tre bone resumas,” mi diris. “Do: akceptu ke konforme al la kvar partoj estas kvar mensaj statoj. Unuaranga estas scio, duaranga estas intelekta pensado, triaranga estas kredo, kaj kvararanga estas konjektado. Oni devas aranĝi ilin laŭ tiu ordo, estas ekzakta paralelo inter la grado de klareco de ĉiu el ili kaj la vereco kiu apartenas al ĝi.”

“Mi komprenas,” li diris, “kaj akceptas vian aranĝon.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.