La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA KOLOMBA PREMIO

Aŭtoro: Alexander Dumas (filo)

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

II

“Danku mian patron, li konsentas vian proponon,” diris la junulino, puŝante lin al Sro. Lebruno.

“Kiom da dankeco!” ekkriis Leo, premante la patran manon.

“Vi do amegas mian filinon?”

“Per la tuta animo, Sinjoro.”

“Kaj vi esperas atingi vian celon?”

“Mi estas certa pri tio.”

“Kiom vi jam havas?”

“Nenion.”

“Tamen, vi havas oficon, vi multafoje diris tion al mi.”

“Jes, sinjoro, ĉe la financa ministrejo.”

“Kiom vi gajnas monate?”

“Cent dektri frankojn kaj sepdek kvin centimojn.”

“Tio ne sufiĉas.”

“Tial mi forlasos mian oficon.”

“Prizorgu! Vi eble ne gajnos tiome per via tuta instruiteco.”

“Vi trompiĝas, sinjoro. Ni feliĉe vivas en jarcento kie la laboro ĉiam trovas sian rekompencon.”

“Tamen, ĝis nun, vi nur trovis cent dek tri frankojn kaj sepdek kvin centimojn monate.”

“Ĝis nun, mi ne amis, sinjoro, kaj tiu malgranda sumo sufiĉadis miajn simplajn gustojn.”

“Tiel, vi multon scias!” daŭriĝis Sro. Lebruno kun la admiro de homo kiu neniam sciis nenion, esceptinte nur sufiĉe da sia propra lingvo por vendi tolon kaj ĉion necesan pri aritmetiko por gajni dudek kvin aŭ tridek procente.

“Jes, sinjoro, mi multon scias.”

“Ĉu vi parolas angle?”

“Kun facileco.”

“Germane?”

“Kiel naciulo.”

“Itale?”

“Tre bone.”

“Hispane?”

“Bonege.”

“Latine? Greke?”

“Tute bone. Mi eĉ parolas arabe.”

“Arabe, paĉjo, ĉu tio ne estas mirinda?” diris Julio. “Kiel kontentega vi estus, se vi parolus arabe.”

“Kiel, sinjoro, vi legas tiujn ĉi longajn, maldikajn torditajn literojn kiuj similas al vermiĉelo?”

“Sen ia malfacileco.”

“Kaj vi ankaŭ desegnas?”

“Jes. Mi povus fari bonan kopion laŭ granda majstro. Mi scias iom da arkitekturo, mi estas bonega ĥemiisto, mi ankoraŭ scias la tutmondan historion, la biologion, mi estas diplomita leĝisto. Kaj vi kredas, ke per ĉio tio mi antaŭ unu jaro ne gajnos kvindek mil frankojn?”

“Kvindek mil frankojn estas multe da mono, sed mi ne deprenas mian promeson. Revenu je la 15a de Septembro, 1839. Tamen, kvankam vi estus malklerulo, mi tuj donus al vi mian filinon se vi havus la monon kiun elspezadis viaj gepatroj por instruigi al vi ĉion kion vi scias.”

“Vi pacience atendos tutan jaron, Julio?” diris Leo al la junulino.

“Jes, amiko mia, mi ĝin al vi ĵuras.”

“Nu, sinjoro, ĝis la 15a de Septembro 1839,” diris Leo, elirante post li premis la manon al sia amatino.

“Sinjoro, mi havas la honoron saluti vin,” respondis Sro. Lebruno al kies lipoj tiu ĉi frazo, kiun li ripetadis dum dudek jaroj ĉiufoje kiam li adiaŭis klienton, senĉese revenis ornamita per afekta voĉtono kaj sensignifa rideto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.