La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

Aŭtoro: Johannes Linnankoski

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

I.

Ĝi estis kiel fermita horloĝo – la domo.

Ne laŭŝajne, ĉar ĝiaj pordegoj estis malfermitaj por ĉiuj, por ĉiu vizitanto troviĝis amika vorto kaj ĉiu mizerulo sciis, ke ĉe la mastrino de Heikkilä li ricevos la plej abundan donon – kaj tiun el varma mano.

Sed esence ĝi estis kiel ŝrankhorloĝo, kiu certe montras siajn cifertabulon kaj montrilojn kaj batas la horon aŭdate de ĉiu, sed zorge kaŝas sian internan konstruon.

Ekzistas homoj, kiuj ne malkaŝas al la proksimulo eĉ antaŭĉambran anguleton el sia interna estaĵo. Sed eĉ el la movoj de la internaj radoj de tiaj, ŝajne komplete fermitaj horloĝoj elŝteliĝas ĉiam iu sono ĝis la oreloj de flankuloj.

El Heikkilä dum jaroj estis aŭdata neniu klara ekkrako de rado, nur iaspeca susuro, kiu iel ondetadis ĉirkaŭ la tuta domo kaj kaŝiris kiel mistera resono funde ĉe ĉiuj agoj tie, sed kies vera esenco restis neklara por ĉiuj.

La fokuso de la enigmo estis la mastrino.

Ŝi estis longa virino kun energiaj trajtoj, kaj ŝia tuta estaĵo prezentis ion sincere bonan kaj nekaŝitan antaŭ ĉiu. Sed nur ĝis difinita limo – kiu ĝin transpaŝis, pentis.

Kelkiuj tion provis.

Kelkaj ŝiaj kunuloj el infaneco ne povis dum la unuaj tempoj de ŝia edzineco sin deteni de scivolaj demandoj konfidenciaj, ĉu ŝi estis feliĉa kaj tian ceteron. Sed tiam la antaŭe tiom milda kaj amika Anjo de Heikkilä rigidiĝis kiel ŝtono kaj ĵetis, nenion dirante, tian rigardon al la demandinto, ke ĉi tiu sentis sin parolinta nedece, kaj kvazaŭ petante pardonon komencis paroli pri alio.

Fadenkolportistoj kaj similaj vizitantoj ankaŭ provis sian ŝancon – nerekte, nature. Sed apenaŭ ili pintigis la buŝon, kiam ili vidis la mastrinon antaŭ si tiel malvarme trapenetranta, ke ili nesciis, per kiaj langoturnoj sin elŝovi tra la pordo.

Plej mirinde estis, ke eĉ la servistoj nenion sciis, kvazaŭ eĉ ili, transirinte la sojlon de Heikkilä, ĵuris ĉiaman silenton. Ĉu ili estis malpermesataj paroli? Ne – ili laŭdire nur nenion sciis. »La mastro estas tia, kia li estas, kiel ĉiu vidas, kaj egalulon al la mastrino oni vane serĉus en sep komunumoj, kiel ĉiu vidas.» Jen ĉio. Ĉu ili sentis la samon, kiel aliaj, la silentan pretendemon de la malvarme diskreta digneco de la mastrino, alliganta la langajn tendenojn? Aŭ kio ĝi estis, kiu envolvis ĉion pri la domo kun nepenetrebla krepusko?

Klare estis tamen, ke sur la fundo fluis profunda akvo, ke inter ĝiaj muroj batalis fortegoj – pri tio oni vidis kelkajn, estu nemultajn, ŝaŭmelŝprucojn, kiuj siatempe kaŭzis sufiĉe da pridiskuto.

La mastrino estis la solfilino en la domo kaj edziniĝis tre juna. Tiam, tuj post la festo, okazis en ŝi unua ŝanĝiĝo, okulvidebla por ĉiu – la gaja, sincera knabino iĝis subite serioza kaj kaŝema. Tio estis des pli stranga, ĉar la gajeco kaj malkaŝemo estis familiaj ecoj; la virinoj de Heikkilä estis de antikvaj tempoj ankoraŭ kun sesdek kaj sepdek jaroj egale gajaj, kiel la plej multaj ĉe dekses jaroj.

La aero estis plena je supozoj. Ĉu ŝiaj gepatroj devigis ŝin al kontraŭvola edziniĝo? Pri tio neniu havis scieton, kaj ĝi estis eĉ nekomprenebla, ĉar ankaŭ la juna mastro estis el familio distingita kaj konsiderata kiel riĉa, kvankam kun iom malsimila karaktero ol la Heikkilä’a. Ĉu ŝi eble havis junamiton, kiu ankoraŭ ne foriĝis el la menso? Ankaŭ tio estis neebla, ĉar tiaj aferoj ne restas sekretaj. Ĉu la interrilatoj de la juna paro estis malbonaj? Pri tio ekzistis neniaj pruvoj – la solaĵo, pri kiu oni sciis, estis la stranga ŝanĝiĝo en la mastrino, kiu kvazaŭ envualis en griza nubo ĉion ĉe ŝi.

Unu fojon tamen ekbrilis lumeto de ĝojo – ĉe naskiĝo de infano. Ĝi estis knabo, kaj ĝi kvazaŭ disŝutis varman sunlumon en la vivon de la mastrino. Sed tio daŭris nur mallongan antaŭtagmezon – poste ĉio refalis en la grizaĵon.

Poste okazis ŝanĝetoj en la domo. La maljuna mastro mortis, kaj kelkajn semajnojn poste ankaŭ lia edzino – tio laŭdire ankaŭ estis familia eco, neniu el la virinoj de Heikkilä iam longe vivis post sia edzo.

Kaj nun oni vidis la mirindaĵon, ke ĉe la juna mastro, kaptinta la bridojn de la domo, okazis ŝanĝiĝo. Nenia laboregisto li iam estis; nur dum la plej urĝa tempo li ekpartoprenis en la eksteraj laboroj, sed alie li plejparte pasigis sian tempon ĉe lignaĵistaj kaj tiaspecaj enĉambraj laboroj. Nun fariĝinte mastro, li lasis ĉiujn klopodojn al la servistoj, fanfaronante nur pri tio, kion ĉion li intencis fari, kiujn novkampojn plugsarki kaj novajn konstruaĵojn starigi – li intencis per unu fojo »reordigi Heikkilä’n laŭ nova kredo». Fakte li komencis »reordigi» en proksima gastejo, forsarkante ŝtopilojn el la bierbotelaj buŝoj kaj konstruante vaporantajn glasojn el tiam novega modtrinkaĵo, rumo.

La vojaĝoj al la urbo ankaŭ plioftiĝis, kaj la viro, antaŭe deckonduta, nebabilema, nune revenis nur malfruvespere, veturante kun senbrida rapidego, draste kriegante ĉe la vojkurbaĵoj kaj en la vilaĝoj kaj aere svingante ledrimenan skurĝon. »Bildo de sia patro, kvankam multe pli maldeca!» ekdiris la homoj la kapon balancante, ĉar vivegaj ĉevaloj estis dum generacioj la emblemoj de la familio, kaj la rimena skurĝo transiris jam kiel hereda sceptro tra du generacioj – kiel memoraĵo pri iama ĉefo de la familio, ekscesa foiristo. Kaj tute same kiel nune la filo, siatempe la avo-apudjuĝisto[2] kriegis kaj ensorbis brandon kvazaŭ putra ligno, kvankam li neniam fordrinkis la piedojn de sub si nek ian dignecan teniĝon de apudjuĝisto. En la filo subite ekkreskis ĉiuj distingiloj de la familio, krom la fiera sinteno, kiu donis neflekseblecon al la spino de la antaŭaj reprezentantoj.

[Piednoto 2: vidu vortklarigojn en la fino!]

Kelkaj kredis sin nun kompreni la pli fruan ŝanĝon ĉe la mastrino – ŝi kredeble havis ian antaŭsentan timon pri ĉi tia estonto. Tamen ne mankis ankaŭ tiuj, laŭ kies opinio la mastro komencis drinki pro tio, ke la mastrino estis tia.

La mastrino mem iĝis dum tiuj tempoj ankoraŭ pli kaŝema. Oni apenaŭ ricevis respondon de ŝi, kaj en ŝiaj grandaj, bluaj okuloj estis videbla dolora, embarasa esprimo, kvazaŭ ŝi demandis de la tuta mondo, kion ŝi nun devas fari.

Tiam sekvis unu la alian duo da okazoj, kiuj havis decidan efikon je la sekvinta vivo en Heikkilä.

La mastro revenis unu vesperon en ekstre ekscesa humoro hejmen. Nova skurĝo ornamita per ruĝa tenilŝnuro svingadis jam de malproksime, kaj li enveturis en la korton tiom furioze, ke unu fosto de l’pordego renversiĝis kun bruo, kaj la ĉevalo pro tio timiĝinta galopis kelkfoje ĉirkaŭ la korta plano. La ebriulo pro tio furioziĝis kaj direktis la ĉevalon rekte al stala muro, kontraŭ kiu ĝi sin ĵetis, tiel ke la genuoj kaj timonoj ekklakis. Nun komenciĝis la puno. La skurĝo plaŭdis kaj la tremanta besto saltadis devigate de ĝi alten kontraŭ la muro, tiel ke splitoj disŝiritaj per la hufoj flugis ĉiuflanken.

Sammomente la mastrino estis vidata sur la perono.

»Lasu la senkulpan beston en paco!» tremetanta voĉo aŭdiĝis kaj ŝi elpaŝis kontraŭ la mastron.

La alparolito ekrigardis kvazaŭ ruzebatito trans sia ŝultro, desaltis de la ĉaro, lasis la ĉevalon tie kaj rapidis kun ŝanceliĝantaj paŝoj kontraŭ la mastrinon.

»Certe mi, diablo prenu, instruos ankaŭ la hominojn danci!» li kriaĉis alproksimiĝinte kaj ekbatis per la skurĝo sur la ŝultron de la mastrino. Dua frapego trafis la vizaĝon – ĉe la orelo komencis elgutadi ruĝaĵo.

Tiam atake enkuris sur la korton duo da viroj el vilaĝa vojo ĉe la korta barilo – ili estis fojnistoj el najbaraĵo, revenantaj de herbejo, kiuj okaze ĉeestis kaj ne povis sin deteni vidante la abomenan scenon.

»Lasu! Mi ankoraŭ ne bezonas fremdulan helpon – ies helpon!» aŭdiĝis la voĉo de la mastrino tiel malvarme retenanta, ke la viroj nepre haltis.

La brutulo okulumis la rigardantojn. »Nur bonvenon al revena regalado – certe sufiĉas el ĉi tio ankaŭ por la najbaro!» li ironie kriis. La batoj de l’vipo rekomencis plaŭdi.

Sed la mastrino staris kvazaŭ kolono sur sia loko, sen movetiĝo, sen tremeto sur la vizaĝo. Tio estis tiom stranga, ke la fojnistoj ne povis daŭrigi sian vojon nek alveni por helpo kontraŭ la malpermeso.

»Morgaŭ pli, se estos bezone!» la skurĝinto ekdiris, ankoraŭ foje frapis kaj poste kun unu mano impone en la poŝo, per la alia moke la vipon al la vilaĝa vojo svingante, paŝis al la ŝtuparo kaj tie ankoraŭ preterpase disfrapegis teren la tintantajn vitrojn de unu el la peronaj fenestroj.

Sed la mastrino staradis ankoraŭ senmova meze en la korto, kvazaŭ ne klare perceptante, kio ĵus okazis. Kaj restis ankoraŭ staradi, kiam la falĉistoj foren ekiris la kapon balancantaj kaj mallaŭte interparolantaj.

Pasis duo da tagoj – el Heikkilä estis aŭdata neniu ekknaro de muso, ĉio ŝajne repaciĝis.

Sed la trian tagon okazis io neatendita.

Oni ĵus finis la matenmanĝon kaj ĉiuj fojnistoj kuŝegis en la korto la postmanĝan ripozon – ankaŭ la mastro estis aperinta en la aron, kaj diradis maldelikatajn spritaĵojn de ebriulo. La mastrino sola okupiĝis; ŝi estis mezuranta grenon en la provizejo por edzino de iu fojnisto.

Tiam la provizeja pordo malfermiĝas kaj la mastrino paŝas al la fojnistaro – kvazaŭ ŝi havas ion por diri.

»Novmoda greno nun ŝajnas kreski en la kampoj de Heikkilä!» aŭdiĝas tranĉe tremanta voĉo, kaj ŝi levas altaeren grandetan ladan ujon, kiun ŝi portis kaŝe. »Sed ĉar la grenujoj faritaj de la maljuna mastro ne ekzistas por tia, ĝi ne estas konservata, nek estante nek estonte!» Kaj antaŭ ol iu eĉ perceptis, pri kio estas la demando, ŝi jam metis la ujon sur hakŝtipon starantan antaŭ la hejtlignejo kaj ekkaptis la apude kuŝantan hakilon – la hakilo leviĝas kaj malleviĝas kaj ruĝa rumo ŝprucas ĉirkaŭ la korto.

»Diablo!» la mastro eksaltis staronta kun nigra vizaĝo kaj kuras la pugnon etendita al la mastrino.

Ĉiuj estas kiel batitaj de fulmo. La eta filo de la domo, kiu ludante kuradis en la korto kaj nun okaze estis proksime al la patrino, timigite faligas sian ludilon – la ruĝaŝnuran skurĝon de patro – sur la teron kaj plorante kuras al la viroj.

La virino vidas ĉi ĉion, ekkaptas la skurĝon en la manon kaj prenas minacan teniĝon. »Restu for!» ŝi krias kun fajrerantaj okuloj al la alproksimiĝanta viro.

Ekplaŭdo de skurĝo! La viro malbenas, levas unu manon por ŝirmi sian vizaĝon kaj ree atakas.

»Restu for, diboĉulo je rumo kaj skurĝo!» estas ree aŭdata, kaj la vipo alkroĉiĝas per furiozo de vivaj kaj mortaj fortegoj al la ŝultroj de l’viro, ke tiu retiriĝas kun ekbleko. Li staras momenton kvazaŭ senkonscia, ekrigardas al la ree levita skurĝo, poste kun embaraso al la fojnistaro, el kiu parto stariĝis, kaj ekiras fine konfuzita la kapon pendanta kaj la manojn sennervaj ĉe la flankoj, sin trenante al la domo.

Sed la mastrino repaŝas al la ŝtipo kaj dispecigas la skurĝon kun rimeno je ege malgrandaj pecetoj per la hakilo – kvazaŭ en ĉiu colo de ĝi vivus semo de malfeliĉo, kiun ŝi devas pereigi.

La fojnistaro fiksrigardas konsternita.

»Kaj nun al la herbejo!» aŭdiĝas firma, ordonanta voĉo. »Vi certe havis sufiĉajn ripoztempojn dum ĉi tiuj jaroj.»

Kelkiuj rigardas mirigitaj al la gracia, ankoraŭ preskaŭ knabineca mastrino, kiu nun staras antaŭ ili kun sinteno de komandanto kaj esprimo de ordonanto en la rigardo – aliaj ekridetas. Unu taglaboristo – kreskanta knabo, kiu kuŝas plu sur la herbo, esprimas sian koncepton pri la montriĝo de nova ordonanto, sennerve sin kurbige rulante, fermetante unu okulon kaj per la alia okulumante kun senhonta grimaco sur la grasa vizaĝo.

Momenteto por ekbeno – la mastrino staras antaŭ la knabo, lin starige ektiras kaj skuas je la brusto tiel ke la kapo kvazaŭ pilko ruliĝas.

»Ĉu vi ne komprenas – al la herbejo!» Kaj ŝi forĵetas la knabon per tia fortego, ke li brupaŝas per longaj kurpaŝoj malproksimen sur la korto.

La homoj rigardas stultesprime.

»Kaj estas mi, kiu de hodiaŭ ordonos en la domo – por ke nun ĉiu tion sciu!»

La homoj restas konsternitaj, sed komencas sin prepari por ekiro.

Dum du tagoj oni aŭdis nenion pri Heikkilä. La mastron neniu vidis eĉ ekaperi – li honte kaj ĉagrene sin fermis en la ĉambro.

Sed la nokton post dua tago ree okazis io.

La servistinoj dormantaj en la ĉambrego ekvekiĝis je tio, ke la pordo de l’interĉambro subite malfermiĝis kaj tra la ĉambregon kvazaŭ pala fantomo rapide kuris al la antaŭĉambro.

La vekiĝintoj sin ĵetis kun dormemaj okuloj al la kortflankaj fenestroj.

Ekstere estis vidataj ĉaro sur la korto antaŭ stalo kaj ĉevalo ligita je ringo ĉe ĝia pordo; sur ĝin la mastro estis metanta la jungilaron.

»Ĉu tia maniere?» aŭdiĝis de la perono – el la posta fenestro estis forigita unu vitro pro la varma vetero, tiel ke ĉiu vorto estis aŭdata en la ĉambrego. Kaj ili vidis la mastrinon en subvestaĵoj rapidantan preskaŭkure al la junganto.

De la stalo aŭdiĝis maldelikata malbeno, sed la viro restis momenton stari sendecida.

La mastrino jam alproksimiĝis kun rapidaj, decidaj paŝoj – kiel ŝajnis, rekte al la kapo de l’ĉevalo, ignorante la mastron.

Tiam la rigardantoj vidis lin eksalti kvazaŭ embuskinta rabbesto kontraŭ la venantinon.

»Vi diablido!» – la pinto de l’dekstra piedo ekflugis kontraŭ la genuon.

El la korto aŭdiĝis sufokita ekkrio. Oni vidis la mastrinon halti momente kaj levi la maldekstran piedon tiel ke nur la piedfingroj tuŝetis la teron, doloron sur la vizaĝo, la brakojn streĉante, la manojn pugnigante.

La rigardantojn kaptis antaŭsentomiksita timo.

Ili vidis la mastrinon tion ripeti ankoraŭ kelkfoje, poste la piedo kvazaŭ prove rektiĝis ĝis la tero – ŝi obstine ekiris al sia celo.

La observantoj tra la fenestroj ekĝemis pro malstreĉiĝo.

Sed la viro, kiu tutan tempon staris senmove, kvazaŭ vekiĝis, grince kunfrotis la dentojn kaj sin ekĵetis post ŝi, kaptante per unu mano je la ŝultro de l’irantino.

Tiam ŝi returniĝis kun minaca flamo en la okuloj – ili sin ĵetis unu kontraŭ la alia kiel du fajrerantaj pintflamoj. Momento de furioza interbatiĝo, poste sono de ŝirata ŝtofo kaj ekapero de ŝia nudiĝinta ŝultro en la somernokta lumeto – la brakoj ĉirkaŭprenis la taliojn. Turniĝo, ruliĝo kaj tordiĝo, poste ambaŭ renversiĝis. De nun oni povis distingi nur neklaran tumulton, moviĝojn de kruroj kaj brakoj, ekaperon de blonda haŭto kaj transruliĝon de la batalantoj unu super la alia, ĝis ŝi subite sin disŝiris kaj stariĝis – kun talio duone nuda, ŝirita maniko pendanta ĉe la flanko.

La viro rapide postrampis kaj etendis sian manon ĵus, kiam ŝi estis liberiĝonta, etendis kaj kaptis la piedon – kaj ŝi falis senstreĉe kun la buŝo sur la teron.

Sed samamomente ŝi ekrimarkis ion en la herbo antaŭ si, faris malesperan geston kaj ekkaptis ĝin.

Momenton – la virino furioze returniĝis kontraŭ sian kontraŭulon kaj la observantoj vidis ŝin momente leviĝi per la genuoj sur la nukon de l’viro, per unu mano subpremanta lian kapon kaj per la alia, armita per ĉirkaŭvolvita jungilrimeno kun ringo en la libera fino, batanta laŭpove rapide.

»Ĉu vi komprenas – ĉi tio devas – klariĝi! Vi ne piedbatos – nek ŝiros – nek diboĉos – ne, kvankam rompiĝus! Kaj la ĉevalon movos – neniu – sen mia permeso – vi jam eltrinkis la vian!» aŭdiĝis spireganta voĉo inter la batoj.

Sammomente la virino renversiĝis sur la herbon. Ree ruliĝo kaj batalo – la rigardantoj vidis, kiel la viro penis kapti la rimenon en ĉiu turniĝo. Sed la virino streĉiĝis per fortegoj de malespero, kaj post momento oni ree vidis ŝin sur liaj ŝultroj, batantan eĉ pli fervore ol ĵus.

»Tio devas iĝi – klara! – Nun estas demando pri la domo – patro diris – tiam. Jes, nun estas – ĉu vi aŭdas – nun estas demando pri la domo! – Ĝi ne estas per rumo – nek per skurĝo – konstruita – nek malkonstruota! – Heikkilä estas mia – kaj mi ĝin tenos – ĉu vi komprenas?»

La viro baraktis kaj streĉiĝis. Vane! Post momento li komencis vice malbeni, vice hurli kaj lamenti, kaj fine petegi indulgon. Sed longe li devis petegi, ĝis ŝi fine, laca kaj spireganta, lasis.

»Iru en vian ĉambron kaj restu tie – la manĝo estos portata antaŭ vin! Kaj se tio ne kontentigas, reiru tien, de kie vi venis.»

Kaj la rigardantoj vidis, kiel la viro treniĝis internen ĝemante, sennerva kiel malseka ĉifono, kaj malaperis en la ĉambron.

Post kelka tempo ankaŭ la mastrino eniris kaj rapidis tra la ĉambrego en sian ĉambron – la servistinoj jam retiriĝis en siajn litojn kaj ŝajnigis dormadon. Sed post ŝia foriro ili komencis flustradi.

Tiam ŝi subite reaperis kaj haltis tute vestita meze sur la planko.

»Ĉu vi vidis, kio okazis ĉi tie?» aŭdiĝis severa voĉo.

»Ne... nenion ni scias», iu embarase respondis.

»Vi mensogas!» ektintis voĉo mezplanke. »Mi vidis kapojn en la fenestro. Kaj mi diras, ke se pri ĉi tio estos aŭdata aludeto ekster tiuj muroj, mi moligos ĉiun aparte el vi per la sama rimeno!»

Ŝi restis ankoraŭ stari momenteton, severa kaj energia – al la servistaro ŝajnis, kvazaŭ ŝi en tiu nokto kreskis tut-kapon pli longa kaj kvazaŭ dek jarojn pli aĝa.

Ĉi tiun nokton de tumulto sekvis multaj jaroj de paco.

Ĉiu povis rimarki, ke en la aferoj de Heikkilä okazis dum tiu fojnrikoltado ĝisradika ŝanĝo.

La mastro kvazaŭ malaperis neekzistanta, kiel pensiumita avo en sia ĉambro, rapidetanta honta kaj sekretema preter la laboristojn, kiam li okaze renkontis ilin en la korto.

Sed des pli estis vidata la mastrino – ĉie, en ĉiu loko. La viroj emis ekrideti dum la unuaj tagoj, kiam ŝi demandis pri iliaj laboroj kaj donis la ordonojn, sed funde de la ordonoj estis prudento kaj tia ŝtaleco, kia frostigis la ekridetojn.

La signoj pri nova takto aperis ĉie. Ŝi duobligis la laboristaron kaj postulis duoblan laboron rilate la antaŭo. Novkampoj estis sarkataj, drenoj fosataj, bariloj starigataj. La disciplino estis severa, sed la manĝo bona, la salajro bona, kaj la tuta klopodado estis penetrata de stranga aplombo, tiel ke salajruloj kaj taglaboristoj baldaŭ komencis kalkuli kiel honoron aparteni al la anoj de Heikkilä.

Kaj la klopodoj de la mastrino enhavis ne sole aplombon, sed ankaŭ ion alian. En la najbararo oni rakontis ke ŝi iun tagon aperis en la kontoro de proksima bieno, petis vidi la brutejojn, stalojn kaj draŝejojn, provis laborilojn sur la kampoj kaj esploris ĉiun angulon. Baldaŭ poste vidiĝis sur la kampoj de Heikkilä modernaj sarkiloj, la brutejo estis fundamente renovigata, la stalo reparata k. t. p.

Ĉio tio donis multe da temo por diskutado – ankoraŭ pli la interrilatoj de la mastro kaj mastrino. Ĉu ekzistis iaj interrilatoj de ili? Aŭ ĉu estis unu nur nova domdisponanto, la alia pensiumita antaŭa? Tiel ŝajnis – almenaŭ la mastro videble iom post iom kutimiĝis al sia nova situacio. La ĉambro estis plue lia vera nesto, sed nun li jam movis sin en la antaŭaj okupiĝetoj kaj manĝis kun la servistoj ĉe sama tablo. Sed esence li estis kiel senepitafa ŝtonkolono. Povis pasi tagoj, dum kiuj li ne unu fojon malfermis la buŝon; alifoje li elbuŝigis – strangajn sarkasmojn kaj vortludojn, pri kiuj oni plej ofte ne sciis, ĉu ili estis frenezaĵoj aŭ saĝaĵoj, sed kiuj povis kelkfoje esti treege venenaj. Super ĉio tio kuŝis ia seka sekretiga ridetado, kiu ŝajnis preskaŭ timiga, ĉar neniu sciis, kion ĝi kaŝis.

Sed per kia sorĉo la mastrino povis tiel subigi la malicaniman viron, eĉ haltigi lian drinkemon, ĉar fakte oni neniam plu vidis lin ebria aŭ diboĉanta je drinkad-vojaĝoj? Tio estis inter la sekretoj de Heikkilä, kiujn oni povis suspekti sed ne klarigi. Kelkaj pretendis certa, ke la mastro kelkiam odoris brande. Kion tio signifis? Mem li ne sin provizis per trinkaĵoj. Ĉu ilin kunportis la mastrino, kiu nun sola veturis al la urbo por komisioj, kaj donis doze? Sed neniu vidis ŝin en brandvendejo nek tiajn aĵojn inter ŝiaj alportitaĵoj.

Estu kiel ajn, ĉiuokaze la konduto de la mastrino sugestiis respekton – ke ŝi ne permesis la domon perei kaj igis la diboĉulon almenaŭ sendanĝera nenionfaranto – ankoraŭ pli pro la mistera aplombo, per kiu ŝi tion ĉion plenumis.

La pensoj de la homoj ofte okupiĝis pri ŝi. Ili vidis ŝin laŭ la tempo plirondiĝi kaj plibeliĝi, sed la firmaj trajtoj de la vizaĝo ne moliĝis. Rilate infanoj la filo restis solulo – ĉu ĉiuj amaj rilatoj inter la geedzoj ĉesis? Kion la forta, ne alproksimiĝebla virino plej profunde pensis kaj sentis? Ĉu ŝi sopiris ion, ĉu ŝi suferis? Ĉu ŝi sentis sian vivon, spite ĉia prospero, soleca? Aŭ ĉu ŝi estis ege kontenta kun sia sendependa situacio de regantino? Tiuj estis demandoj, al kiuj neniu kuraĝis eĉ aludi – ne je la nomo de amikeco, ne kondolenco nek iu alia sento.

Sed la jaroj pasis kaj la homoj kutimiĝis al la situacio, fine lasante ĉian senutilan divenadon. Ili nur vidis, ke la direktilon de Heikkilä tenadis sama forta mano kaj ke la domo pli kaj pli prosperis. Eĉ la mastro ŝajnis kontenta je sia loto – kun la malakra rigardo, sekretiga rideto kaj pikantaj sarkasmoj, pro kiuj neniu plu ofendiĝis, ĉar oni sciis ilin lia sola distraĵo.

Sed unu printempon ree okazis io, kio momente turnis la atenton de la homoj al Heikkilä.

La filo atingis dum tiu jaro la konfirmacian aĝon, eĉ li jam absolvis la kurson kaj nur atendis la konfirmacion, kiu laŭ difino estis okazonta dum pentekosto.

Por tio oni devis fari al li kelkajn aĉetaĵetojn. Sed plej maloportune la mastrino ricevis okupiĝon, kiun ŝi ne povis konfidi al aliaj, tiel ke ŝi ne povis veturi al la urbo.

Tiam la mastro sin proponis akompani la filon – li havis liberan tempon.

La propono ŝajnis stranga, sed la mastrino havis nenion motivitan por kontraŭdiri, ĉar la mastro jam dum la pasinta vintro kelkfoje plenumis komisiojn en la urbo. Efektive nur kiel veturiganto de tabulŝarĝo kun aliaj viroj, sed li sin kondutis ĉiel senriproĉe, ke ĉiuj kredis lin forgesintan la malnovajn artifikojn kaj komencantan rebonigi la famon de siaj jaroj de vireco.

La patro kaj filo ekiris.

La tempo pasis ĝis tagmanĝo – la komisiitoj ne revenis. La horloĝo batis du, tri, kvar – la servistinoj ekrimarkis sur la mastrinaj vangoj ruĝajn makulojn, sed vidis ŝin tiom kvieta, kvazaŭ pri nenio aparta estis la demando. Ĉe ili mem komencis la doloro supreniĝi al la gorĝo.

Ĉirkaŭ la kvina horo aŭdiĝis sur la landvojo krakanta bruego de ĉaro. Jam tranĉis akra kriego – granda kaj potenca kiel pro ĝojego, kaj ĝin daŭrigis alia, infane alta kaj kvazaŭ hezitanta. Unu el la sidantoj en la ĉaro svingis ruĝaŝnuran skurĝon, la alia sidis antaŭenkurba, apogante per unu mano al bariero de l’sidejo kaj tien kaj reen ŝanceliĝante laŭ la skuoj de la ĉaro.

La krakado alproksimiĝis. Ektiro je la brido kaj ekplaŭdo de l’vipo – kaj ili veturis plengalope preter Heikkilä kaj kriegaĉis ĝuste ĉe la domo.

La servistinoj staris la koron en gorĝo sur la korto – unu el ili kuris senspire en la ĉambregon.

»Ĉu vi vidis, mastrino – la mastro kaj...»

»Kaj plu...?»

La knabino ruĝegiĝis ĝis la oreloj kaj retiriĝis konfuzita kvazaŭ trovita ĉe misago.

De sur la altaĵo de Heikkilä estis videble, kiel la komisiitoj veturis laŭkurbe trans ponton ĝis la gastejo en la fino de la vilaĝo. La servistinoj atendis ĉiumomente ke la mastrino elirus kaj sin direktus al la gastejo. Sed nenio aŭdiĝis. Anstataŭe ŝi post tempeto aperis sur la perono kaj demandis, ĉu jam finiĝis laboro en la domo, ĉar ili tiel malvigliĝis. Mem ŝi ŝajnis tute kiel antaŭe kaj parolis per la kutima kvieta voĉo, eĉ la ruĝaj makuloj sur la vangoj malaperis. Sed la servistinoj parolis mallaŭte kaj iradis piedpinte – ili ne povis ne fari tion.

Ĉirkaŭ la naŭa horo ree aŭdiĝis krakado de ĉaro.

»Hm Härmäj knaboj – deklivo kaj jungita homino!» kriaĉis la mastro enveturante tra la pordego.

Ili haltis meze de la korto. La filo unue penis subenpaŝi, sed ekŝanceliĝis kaj falis kaj restis tie laŭlonge kuŝanta.

La mastro grunte ekridis, ree kriaĉis, vipis la ĉevalon per la skurĝo kaj ankoraŭ foje veturis ronde en la korto.

Li kvazaŭ kreskis de antaŭe, ŝajnis fierega kaj aplomba, parade ĉirkaŭrigardante.

La mastrino aperis sur la perono kaj haltis tie por momento. La servistinoj malaperis ĉiu laŭ sia direkto, apenaŭ kuraĝante rigardeti de post la fostoj.

El la buŝo de l’elĉariĝanta mastro aŭdiĝis grakaĉanta mokrido, kiam li rimarkis la mastrinon sur la perono.

»Ĉio estas restarigita, hih!» li akrekriis kvazaŭ per altegsona sonorilo, signife svingante la skurĝon en aero. »Kaj kun alkresko!» – li montris la filon kuŝantan sur la herbo, eksplode ridante per diabla rido, fulguranta la mjelon.

La mastrino alproksimiĝis – la rigardantoj emis fermi la okulojn. Sed ŝi iris kvazaŭ en siaj okupoj, kvazaŭ ne rimarkinte la mastron, kiu daŭre staris aplomba, la krurojn disetendite, la skurĝon en unu mano, pugnigita en la poŝo, brilantan triumfesprimon sur la ruĝa vizaĝo – kvazaŭ li nenion vidis nek aŭdis, nur ĝuis la potencan ekstazon de l’momento.

Ektiro – la skurĝo eksvingis en la mano de l’mastrino.

»En la ĉambron!» sammomente ektintis tiel severe humilige, ke eĉ la sidantoj en la ĉambrego ektremis.

La viro perdinta sian sceptron fiksrigardis senkonscia, ne tuj perceptante kio okazis.

»En vian ĉambron!» reaŭdiĝis – en la voĉo tremis doloro kaj ekbolis bobeloj de indigno.

Kaj la observantoj vidis, kiel la viro ĵus tiom aplomba kunfalis kvazaŭ fojnstako en torenta pluvo kaj la nukon kurba, kvazaŭ baton timanta, ekiris, neniun vorton dirinte, al la ĉambrego.

La mastrino sekvis ĉe liaj kalkanoj, – ambaŭ malaperis en la ĉambron. De tie komencis aŭdiĝi plendpepado kaj plaŭdado, hurlado kaj vekriado kaj ĉiam senĉesa plaŭdado, tiel ke agacis la haŭto de l’estantoj en la ĉambrego.

Post tempeto la mastrino aperis en la ĉambrego.

»Maljungu la ĉevalon kaj iru por naĝigi ĝin!» ŝi diris severe, metante la skurĝon el sia mano en la fajron sub la ferpoto.

Mem ŝi ree eliris – prenis la knabon kuŝantan sur la herbo en la brakojn kaj portis lin kvazaŭ infaneton en sian propran ĉambron.

Sekvintan matenon aperis kaj patrino kaj filo festvestitaj en la ĉambregon. La servistaro vidis, kiel ili paŝis laŭ vojeto sur la kamprando al la bordo, remis per boateto trans la riveron – iom pli sube, en rivera kurbaĵo, travidetiĝis la pastrejo inter betuloj.

Poste ĉio revenis al la antaŭaj orbitoj.

Neniun mirigis, ke la mastro ree dum longa tempo restadis en sia ĉambro, nek tio, ke li ŝajnis pli kaduka ol antaŭe, eĉ preskaŭ forgesis siajn sarkasmojn.

Pri la filo oni sciis rakonti en la somero, ke li iĝis solida kiel plenkreskinto. Kaj en la postsomero li tute malaperis el la domo. La mastrino mem lin akompanis veturiganta kaj restis tri tagojn survoje.

»Li jam havis okazon por ĉion vidi, kio hejme estis vidinda» aŭdiĝis mallonga klarigo.

Ankoraŭfoje Heikkilä aŭdigis pri si – surprizante ĉi-foje, kiel ofte antaŭe.

La domon vizitis morto.

La kristnasko estis festita kaj ĉe la plej proksima najbaro, la vilaĝa forĝisto, estis okazanta laborfesto pri lignaĵoj. Kiel daŭrigon la gejunuloj aranĝis ian »dancon de Johano», al kiu tiriĝis ankaŭ la servistaro de Heikkilä ĝis la lasta estulo.

Tiam, dum tumulto de polko, la pordo de l’dancejo estas tiregata malferme kaj ĉe la sojlo aperas la mastro de Heikkilä – duonvestita, kun rondaj okuloj, teruro sur la vizaĝo.

»La anaro de Heikkilä tuj venu hejmen!» Alion li ne perfortis diri, sed malaperis sammomente.

Ĉiuj komprenis, ke io aparta estis okazinta aŭ okazonta – la dancantoj komencis are treniĝi al Heikkilä.

La mastro kondukis la alvenantojn rekte en la ĉambron de l’mastrino.

Tie kuŝis la regantino de la domo noktvestita en sia lito, sur unu flanko, la vizaĝon al la ĉambro, sed pala kaj ambaŭ manojn sub la brusto, kvazaŭ premante al si la subkoraĵon.

Nun la mastro rakontis – kun tremanta voĉo kaj okuloj rondaj pro teruro – kiel li vekiĝis en sia ĉambro pro laŭta plendado kaj lamentado, kredante unue ĝin aŭdi el ekstere kaj supozante, ke moviĝis la laborfestantoj, sed fine li ektrovis, ke ĝi devenis el la mastrina ĉambro, rapidegis tien tra la ĉambregon, vidis ŝin ankoraŭfoje premegi sin sub la koro kaj ekvoĉi – poste resti silenta. Li, la mastro, timiĝis tiom, ke li ne kuraĝis eĉ tuŝeti per fingro, sed rekte rapidis al la dancejo.

Timigita li fakte estis, tremante je ĉiu ostotubero. La sama terura sento okupis ankaŭ la rigardantojn. Ĉiu komprenis, ke la mastrino ricevis subitan »atakon» – tiaj okazoj estis jam antaŭe viditaj – kaj ke tio okazis antaŭ momento, ĉar la korpo estis ankoraŭ varma.

La flankuloj foriĝis kun profunda malstreĉiĝo en la menso kaj la servistinoj de la domo komencis lavi la mortinton. La mastro ĉeestis la tutan tempon, levante kaj helpante, subtenante la kapon dum la hararo estis kombata k. t. p. – daŭre pala kaj tremanta, sed helpema kaj komplezema. La servistinoj vere miris, kiel ankaŭ li unu fojon povis esti laŭhome.

Preskaŭ neniam estis ĉe mortinto tiom da vizitantoj kiel nun en Heikkilä – por citi nur la parokestron kaj policestron. La mortinformo surprizis tiel subite kaj la mastrino de Heikkilä estis nekutima fenomeno – diskreta kaj stranga, sed estimata de ĉiu. Ili staris kvazaŭ antaŭ siluetoj, vidis malklarajn, preterrapidantajn fragmentojn, nur suspektis trajtojn de la tutaĵo kaj post ili ion profundan kaj neklarigitan, kiu iam klariĝos. Sed nun estis ĉio ŝlosita per la nerompebla sigelo Hadesa. Ŝajnis, kvazaŭ la homoj ne volis nevidinte kredi, ke eĉ la morto povis malvigligi per ordinaraj rimedoj tian homon de propra potenco.

Sed malvigligita ŝi estis, ripozanta bele kaj pace sur sia breto – la malgranda sulkiĝo de la brovejo, – fingrosigno de la agonio, videbla inter la okuloj, ankaŭ ĝi nur pliigis ŝian severan dignecon.

La enterigo estis luksa kaj impona, kiel decis al la digno de tia domo kaj tia mortinto.

Kaj nun estis vidata tiu strangaĵo, ke la mastro restis tutan tempon sobra, rakontante tiam kaj iam per tremetanta voĉo, kiel li vekiĝis pro plendado, lamentado k. t. p. La homoj preskaŭ forgesis sian antaŭan antipation kaj sentis ion kvazaŭ kompaton al la viro, je kiu la okazo ŝajne faris tiom profundan impreson. La mastrino konkludeble, ili opiniis, donis per sia morto pli daŭran instruon al li ol iam dum la tagoj de sia vivo.

La filo ne estis videbla ĉe la enterigo – lia restadejo estis konata de neniu.

Sed apenaŭ pasis la enterigo, kiam ree strangaĵoj komencis aŭdiĝi el Heikkilä.

Kvazaŭ malnovaj sekretaj fortoj ree elsorĉiĝis.

Ree svingis la skurĝo en la korto de Heikkilä, ree aŭdiĝis kriaĉoj kaj la ĉevalo galopis ŝaŭmanta.

La mastro estis kvazaŭ demonhavanta – kvazaŭ la antaŭaj drinkuloj, foiristoj kaj diboĉuloj estus komencintaj fantomi en lia figuro. Li povis antaŭtagmeze drinki en la urbo, tagmeze en iu gastejo, vespere en alia kaj nokte en tria. Hejme li ekvizitis nur tiam kaj iam por ŝanĝi ĉevalon kaj inciti la servistojn per ĉiaj diablaĵoj, kiajn nur la cerbo de drinkulo povas elpensi. Aŭ li ekgalopis en la korton kun veturilo plena de diboĉuloj kaj instalis furiozan orgion. Tiam li povis ordoni la lignokruĉojn sur la tablon kaj plenigi ilin ĝis la randoj per rumo. Tempeto, kaj lin kaptis la ideo, ke ili devis manĝi. Senceremonie ŝafon el stalo, en la meznokto ĝin tuta en ferpotegon kaj tia sur la tablon, ĉe kiu la herooj manĝegis. Sed meze de ĉio li povis ekkriegi kiel freneza, stariĝi de la tablo kun rondaj okuloj kaj plaŭdigi per skurĝo ĉirkaŭ si, murmuri nekompreneblajn vortojn, sin ĵeti eksteren kaj veturi galope, kriegante kaj hurlante, foren.

Li ne nur drinkis, sed ankaŭ alie diboĉis laŭ povo. En gastejoj li svingis per la skurĝo dispecige fenestrojn, glasojn kaj porcelanaĵojn de tabloj sur plankon. Ĉio vidigis, ke li nun decidis havigi rekompencon por la unu kaj duono da jardekoj, dum kiuj li fastis, kaj pereigi Heikkilä’n ĝis la subangulaj sokleroj.

La homoj rigardadis ĉi tiun teruron de pereigo kun malvarmaj tremoj en la mjelo. Ĝi efektive ne mirigis ilin, kontraŭe ŝajnis preskaŭ nature, ke la drinkegulaĉo nun diboĉis kun la pereiga skurĝo en la mano – nun, kiam la malhelpaĵo forestis.

Sed ĉu tiel devis Heikkilä, la pupilo de la mastrino-mortinto, perei? Laŭ la opinio de kelkiuj, tie estis io alia ekster la diboĉado de drinkemulo. La malnova nebulo de mistikeco ankoraŭ ne disbloviĝis de ĉirkaŭ Heikkilä, sed la kerno estis laŭ ilia opinio klara – ĝi konjekteble estis batalo pri la domo, dio-scias kiel severa kaj persista. Ĉio komplete vidata, la pasintaĵo de l’duo de jardekoj prezentiĝis batalo inter antagonistaj fortoj pri la superregado de la domo – ankaŭ la nunaĵo estis nur daŭrigo al tio.

Ĉu unu jam tute foriĝis el la tumultkampo kaj lasis la alian kiel venkinton? Ĉu la forto de pereigo ĉi tie diris la lastan vorton?

Tiel ŝajnis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.