La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KRONIKOJ PRI BADIK

Aŭtoro: Roberto Tresoldi

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Unua parto – La prifosoj de Badik

I

Estis jam malfrua posttagmezo, kiam la arkeologoj decidis interrompi la prifosadon en la malnova bieno. La vento ne plu estis tiel plaĉe milda: ĝi unue fariĝis friske pika, kaj fine preskaŭ malvarma. Aŭdiĝis la voĉo de la portebla komputilo kiu, analizinte la veteron, estis aŭtomate konektiĝinta kun la TTT-sciigservo, kaj atentigis pri baldaŭa ŝtormo.

La loka gvidanto – iu maldika, mezaĝa bienulo, kiu de multaj jaroj vivadis izolita kun sia eta familio ĉe la ruinoj de fortikaĵo, kiu daŭre protektadis la antikvan bienon – rigardis dummomente la nigrajn nubojn, kiuj estis alproksimiĝantaj, kaj diris en sia rapida lingvo: «Me iras aden ta domo!» kaj indikis per la montrofingro la ŝtonan dometon, kie li kutime restadis dum la arkeologoj prifosadis ĉirkaŭ la bieno.

Karlo, la plej juna el la scienculoj, demandis al la homo, ĉu tie estas sufiĉe da loko por ĉiuj. La gvidanto rigardis lin kuntirante la brovojn: «Vu parolas rapide…»

Karlo ripetis ankoraŭfoje sian demandon malrapide, kaj ĉifoje la homo komprenis, kaj respondis: «Ta domo esas tre mikra.»

– Nu, bone, – diris Karlo sin adresante al la aliaj, – laŭ li tiu dometo estas tro malgranda por ni ĉiuj… Kion ni faru? Ni ne povas resti ekstere dum ŝtormo: Ĉi tie la vetero ŝanĝiĝas rapide, kaj ni tuj devas trovi ŝirmitan lokon.

Kiel sub la puŝo de iu nekonata diaĵo, kiu deziras pravigi tiujn vortojn, la vento komencis blovi ege pli forte… Ruĝaj sableroj transportitaj el la proksima dezerto, miksitaj kun la humida polvo, kiu cirkaŭis la magrajn rikoltojn, kiuj kreskadis malantaŭ la malnovaj fortikaĵoj, algluiĝis al la barboj kaj al la haroj de la arkeologoj. La ĉielo estis nun preskaŭ nigra, la maloftaj helaj liberaj spacoj estis tute malaperintaj, jam englutitaj de malhelaj nuboj.

Kajsa, la nura virino de la grupo, alparolis Karlon kun zorgoplena mieno: «En la malnova bieno estas tiu mistera ŝtona deponejo, kiun ni vidis hieraŭ matene, kaj kiu, laŭŝajne, ankoraŭ bone staras… eble tie ni povas alfronti la ŝtormon, kaj, se necese, eĉ pasigi la nokton.»

– Mi ne certas, ke temas pri deponejo, – penseme diris Karlo. – Ĝi aspektas preskaŭ kiel templo… Kial do oni estus gravurintaj en la granda ŝtono apud la pordo la vortojn: «OLS VISITOLS DOMI FATA?»

– Tio estas… «Vi vizitas la domon de la Patro» ĉu ne? – rapide tradukis Anteo.

– Jes Anteo, prave, tion signifas la enskribaĵo en la lingvo de la Antikvuloj. Kaj por ili, la Patro estis oferoserĉanta diaĵo… Ĉiuokaze ni rapidu kaj eniru en tiun konstruaĵon, kio ajn ĝi estu!

II

(Kelkajn semajnojn antaŭe…)

Blondhara virino kontrolis filmon ĉe la komputilo, kiam maljuna scienculo eniris ŝian laborejon ĉe la universitato.

– Saluton profesoro Malenko, kia plezuro revidi vin post tiom multe da tempo!

– Saluton Kajsa! – diris li iom strangvoĉe, kvazaŭ aktorece.

Kajsa rigardis kelkajn sekundojn lian belan saĝan vizaĝon, kaj tuj malkovris ion apartan en lia mieno…

– Ne, ne tiel devus esti, – pensis ŝi. – Li estas tro streĉita… iasence li estas sub psika premo. Kio timigas lin? Kial li kondutas, kiel se li devus sin defendi kontraŭ malamiko?

Memoraĵoj pri la pasintaj universitataj jaroj kaj nunaj pensoj interplektiĝis en ŝia memo tiamaniere, ke ŝi plu ne sciis, kion diri al la maljuna profesoro.

– Kajsa, ĉu vi iel daŭrigis vian serĉadon pri la Antikvuloj? – demandis li abrupte. Ŝi iomete miris pri tiu demando, ĉar ŝi bone sciis, ke ŝia serĉado pri tiu antikva civilizo daŭre estas objekto de mokaj aludoj kaj atakoj fare de tiel diritaj «pliseriozaj scienculoj». Ŝi pensis pri la fakto, ke oni ja scias, ke la Antikvuloj ekzistis, kaj ke ili koloniigis la galaksion… sed ankaŭ oni ne dubis, ke la plejparto de la rakontoj pri ili estas nur legendo.

– Nu ja…. la Antikvuloj! – diris ŝi duonvoĉe.

– Mi ja scias, ke vi ne abandonis vian serĉadon, – aldonis la profesoro. – Ĉe la universitato vi estis la ununura, kiu subtenis la neceson konatiĝi pliprofunde kun la saĝeco de la Antikvuloj… mi bone memoras, ke vi dediĉis multe da tempo al la studado de ilia lingvo… la «Lingvo de la Mondo», kiel oni nomas ĝin en la antikvaj dokumentoj.

– Profesoro Malenko, vi ja scias, ke tiu lingvo estis esence skriba lingvo… la popoloj de la galaksio parolis multegajn lingvojn, ĝis la klopodo de la Monda lingvo, kaj antaŭ la disvastigo de la IL – la nuntempa ilo de intergalaksia interkomunikado. Kvankam la Lingvo de la Mondo ne estis parolata (kvankam kelkaj subtenas, ke oni ankaŭ parolis ĝin) ĝi havis almenaŭ la meriton, dum pluraj jarcentoj konservi la konon pri la antikva civilizo… pri la Antikvuloj – ĝis kiam tiu kono kaj saĝeco mistere malaperis abrupte el la homa historio… kun la escepto de kelkaj maloftaj legendoj kaj fabeloj. Kaj, kompreneble, de la traduko de «La libro de l' Saĝeco» en la IL fare de doktoro Han Sen, kiu vivis sur perdiĝinta planedo ĉe la randoj de la galaksio.

Profesoro Malenko rigardis mire sian iaman studentinon… ŝi estis la plej inteligenta el ĉiuj kaj ŝi nun, ja, estis grava scienculo ĉe la Ministerio de la Sciencoj… Sed li demandis al si, ĉu ŝi povus alfronti la problemon, pri kiu li intencas paroli. Li decidis rekte prezenti la nekredeblan novaĵon.

– Kajsa, oni malkovris urbon de la Antikvuloj.

Kajsa ricevis tiun informon kiel ŝokon… Oni ĉiam diradis al ŝi, ke la solaj informoj pri la urboj de la Antikvuloj estas onidiroj kaj revoj de fantaziuloj… Kaj nun, laŭ la vortoj de la maljuna profesoro, oni havus je dispono arkeologiaĵojn kaj – eble – skribajn gravuraĵojn. Tio estis tiel revolucia, ke ŝi apenaŭ povis kontroli sin.

Verdire la lingvo de la Antikvuloj ne plu estis mistero, tial, ke oni malkovris malnovajn gramatikojn pri ĝi, tradukitajn en la IL kaj konservitajn en la memoro de plipostaj civilizoj. Ĉiuj universitataj studentoj pri arkeologio devis ekzameniĝi pri ĝiaj bazoj… la problemo estis, ke ĝis tiu momento oni neniam malkovris dokumentojn en tiu lingvo… la komputilaj memoroj estis forviŝitaj de jarmiloj, kaj la sola ebleco – opiniis ĉiuj – estus retrovi gravuritajn tekstojn en roko aŭ metalo… sed ĝis tiu momento nenio estis trovita.

Kaj nun profesoro Malenko diras, ke oni intencas prifosi ĉe vera urbo de la Antikvuloj! Ŝi estis tiel scivolema, ke ŝi tute ne povis kaŝi tian fortan emocion.

– Nu, – diris ŝia iama profesoro, – jen, venis via tempo… nun vi havas la eblecon profiti je viaj pasintaj konoj. Mi estas ĉi tie por oficiale taskigi vin je la preparo de arkeologia brigado, kiu devos elfosi la unuajn verajn restaĵojn de la Antikvuloj!

La grupo estis formita en la daŭro de nur kelkaj semajnoj. Kiam ĉe la Akademio oni eksciis, ke arkeologia brigado estas bezonata por prifosi ĉe ruinoj de la Antikvuloj, preskaŭ ĉiuj membroj de la departemento pri arkeologio disponigis sin por tiu laboro. Kajsa kaj Karlo, kunlaboranto en multaj prifosadoj ĉirkaŭ la galaksio, ekzamenis plurajn kanditatojn, ĝis kiam ili sukcesis arigi etan sed tre kvalifikitan kolegaron.

Ili vojaĝis longe ĝis planedo Tidel («Instruisto» en la lingvo de la Antikvuloj, ĉar laŭ la legendoj de postaj civilizoj estis en tiu loko, ke formiĝis la bazaj konoj pri scienco kaj kulturo), kaj fine atingis la areon de la prifosado: la malnovan bienon «Badik». Temis sendube pri malplaĉa nomo, kvankam neniu sciis, kial tiu loko ankoraŭ nomiĝas tiel.

III

La ŝtormo atingis sian kulminon: la vento el la dezerto, plena je kristalpikaj sableroj, frapadis sovaĝe la ŝtonajn murojn de la ŝirmloko, en kiun la arkeologoj estis enirintaj. La bruo fariĝis neeltenebla: estis kiel se sennombra sinsekvo da maraj ondegoj intencus forbalai la ebenaĵon, eltirante la konstruaĵon el la fundamentoj. La homoj klopodis reagi kovrante la kapon per manteloj kaj premante siajn manojn kontraŭ la oreloj. Poste, preskaŭ tiel same abrupte, kiel ĝi estis alveninta, la vento falis, kaj rapide malaperis. Nekredebla silento regadis dum kelkaj minutoj en tiu antikva loko.

Karlo deprenis la mantelon kaj, sencele rigardante kelkajn nedifinitajn punktojn en la aero, klopodis kapti eĉ etan bruon… nenio estis aŭdebla.

– Laŭŝajne ankaŭ ĉifoje ni sukcesis eviti la plej malbonon, – diris Kajsa kuraĝige. Sed neniu el la aliaj reagis: eble la rapida transiro de freneziga bruo al absoluta silento estis por ĉiu homo malfacile eltenebla…

Fine, estis Anteo, kiu rekaptis sufiĉe da kuraĝo por diri: «Mi neniam travivis ion tian antaŭe!»

Tamen lia tremetanta voĉo kaj la maniero, per kiu li diris tion, estis tiel groteskaj, ke unu el la arkeologoj ekridegis. Tiu rideksplodo havis pozitivan efekton: ĉiuj reviviĝis, kaj aŭtomate komencis okupiĝi pri la plej diversaj aferoj.

Karlo proksimiĝis al Kajsa, kaj mallaŭte diris rapidvoĉe: «Ne parolu… nur sekvu min!»

Kvankam Karlo estis pli juna ol Kajsa, ili konis unu la alian de multaj jaroj: la kunlaborado estis kreinta veran amikecon, kaj sufiĉis nur eta movo, paroleto aŭ gesto por tuj estigi kompletan interkomprenon. Kajsa sekvis lin en silento.

Dum la ŝtormo kelkaj grandaj tegmentaj ŝtonoj estis falintaj; ilia ruiniga frapo kaŭzis la defalon de parto de la interna muro. Tie, proksime  de unu el la anguloj de la konstruaĵo, videblis sufiĉe granda murpeco libera je ŝtonoj kovrita nur per brikoj.

Kajsa tuj komprenis la gravecon de la malkovro: «Kie estas brikoj – en ĉispecaj konstruaĵoj – tie estas pordo, aŭ alia spaco malantaŭ ili», – pensis ŝi. Kaj adresante sin al Karlo: «Kial ni silentu? Temas pri bona novaĵo: ni devus tuj paroli pri tio al la aliaj…»

Karlo, sen diri vorton, montris al ŝi freskon, kiun liberigis la falo de la kovro-ŝtonoj. Kiam ŝi ekvidis tion, ŝi mutiĝis de surprizo: tuj poste, malvarmo trakuris ŝian dorson kaj ŝi metis sian manon sur la buŝon, sufokante emocian krion.

– Ne, – ŝi diris preskaŭ senvoĉe, – tio ne povas esti. Io tia ne povas ekzisti… ne devas ekzisti!

Karlo rigardis ŝian belan, helan vizaĝon, frapita de ĝia nekutima aspekto: ŝiaj okuloj gapis, dum ŝi kiel sub hipnoto rigardadis seninterrompe la freskon.

Ŝia voĉo ripetadis: «Tio ne povas, ne devas ekzisti.»

IV

(Kelkajn jarojn antaŭe…)

– Kajsa, ĉu vi unuafoje prunteprenas la «Libron de l' saĝeco?» – demandis nigrohara, malalta junulo, studento, kiu laboris partatempe kiel dungito ĉe la biblioteko de la departemento de klasikaj lingvoj.

– Jes, kvankam mi legis multon pri ĝi!

– Ho ve! – tuj reagis li. – Inter legi pri io, kaj legi ion, estas granda diferenco… ĉefe se temas pri la sola atesto pri la saĝeca literaturo de la Antikvuloj!

– Jes ja, mi imagas…, – senpripense respondis Kajsa, por aldoni tuj poste, ĉifoje atenteme: «Bonvolu klarigi al mi: kial oni bezonas apartan permeson, por pruntepreni ĉi tiun libron? Temas nur pri filozofia verko…»

Sekvis kelksekunda silento.

– Kion diri, Kajsa?… Mi respondos al via demando per alia demando: kiom da homoj vi konas, kiuj efektive legis ĉi tiun libron?

Kajsa cerbumis sufiĉe longe kaj, fine, ŝi konfesis, iel mirigita, ke, verdire ŝi konas neniun, kiu legis ĝin…. «Eble estas kialo, pro kiu homoj ne faris tion, ĉu ne?» – insistis la junulo iel mistere.

Kajsa estis iasence frapita de lia kripta parolmaniero: «Ĉu estas aparta kialo, aŭ mistera flanko de ĝia filozofio, pri kiu kutime oni ne parolas?»

La junulo iom pripense konsideris, kion respondi. Vere, ne estis tiel facile… Fine li rapide enmanigis al ŝi la librolegilon, kiu entenis la libron, kaj diris: «Iru al paĝo 379, kaj legu la komencon…»

Ŝi aŭtomate ekfunkciigis la librolegilon, rekte iris al la paĝo, kaj komencis la legadon:

Arto estas nur la vero,
Veras ĉiuspeca arto…
Scienco nur la veron diras,
Veras ĉiu serĉado homa.
Ne mensogas filozofo,
Nek poemo nek pentraĵo.

Ŝi iomete miris je tiuj vortoj, kiuj aspektis sufiĉe simplaj kaj banalaj… kiamaniere ili povus kaŝi ion misteran?

– Karega, ĉu vi povas klarigi al mi, kio gravas en ĉi tiuj versoj? Ili tute ne kontribuas al mia kompreno…, – diris ŝi, iom primoke, al la junulo.

Li seriozmiene respondis: «Nu, bone… kiel vi scias, mi delonge okupiĝas pri la filozofia signifo de ĉi tiu verko, kaj jen tio, kion mi malkovris – kaj pri kio oni ne emas paroli en la universitataj kursoj. La Antikvuloj havis tian altan takson pri ĉio, kio veras, ke ili tute ne povis mensogi, aŭ reprodukti en artaĵo ion, kio ne ekzistas. Ĉu vi kapablas imagi civilizon, kiu neniam mensogas? Poemojn, kiuj nur priskribas la veron? Aŭ arton, kiu ne donas imagon al revoj, sonĝoj, koŝmaroj aŭ aspiroj, sed kiu nur respegulas tion, kio ekzistas?»

V

Karlo forte brakumis Kajsan, kaj klopodis iel deturni ŝian rigardon de la fresko. Kvankam li ne kapablis klarigi al si la kialon de ŝia konduto, li bone komprenis, ke ŝi en tiu momento estas sub forta premo – kia ajn estas ĝia kaŭzo! Post eble minuto Kajsa sukcese retrovis sian kutiman kuraĝon: ŝi liberigis sin de la forta brakumo de Karlo, eksidis sur la granda ŝtono, kie ŝi estis staranta, kaj trinkis iom da akvo el la botelo, kiun ŝi portis ĉe la talio.

– Karlo, laŭ vi, kio estas tiu estaĵo pentrita en la fresko? – demandis ŝi normalvoĉe.

– Ha, tio? – respondis Karlo. – Nu, sendube monstra frukto de fantazio, la arta reprodukto de terura koŝmaro de la Antikvuloj! Certe, ĝia aspekto estas timiga, preskaŭ neeltenebla… ĉefe tial, ke en la bildo, ĝi mortigas kaj voras senpovajn homojn, kiuj vane klopodas fuĝi. Tamen, Kajsa, temas nur pri artaĵo, fantazio de artisto, aŭ mitologiaĵo…

Ŝi rigardis lin rekte en la okuloj, kiel ŝi ofte faris, kiam ŝi intencis paroli pri malagrablaĵoj. «Karlo, ni nun revenu al nia grupo, por ke ili ne suspektu, ke ĉi tie estas problemo. Nur sciu, ke tiu fresko ne estas artaĵo, sed atesto pri io, kio vere ekzistas.»

VI

Kajsa kaj Karlo revenis al la loko, kie la aliaj arkeologoj estis reordigantaj la materialon post la ŝtormo. La «Domo de la Patro», – kiel jam ĉiuj nomis la konstruaĵon, havis nur etajn damaĝojn, kaŭzitajn de la vento kaj de la sablo. Verdire, la ununura serioza problemo, kiun ĝi suferis – tio estas, la falo de la tegmentaj ŝtonoj kaj la defalo de internaj kovro-ŝtonoj – ne dependis de la sentaŭgeco de la originala strukturo mem, sed de la eksplorlaboro de la arkeologoj: kiam ili estis malkovrintaj tiun konstruaĵon, kiu sola, inter ĉiuj aliaj konstruaĵoj, staris preskaŭ nedefektita sub la suno, ili estis deprenintaj kelkajn ŝtonojn el la tegmenta kovraĵo, por kontroli ĉu estas subtegmenta strukturo. Tio verŝajne igis la tegmentan ŝirmadon malpli efika.

La domo estis tre inteligente konstruita: ĝi estis nur parte fermita, la muroj konsistis el grandaj rektangulaj ŝtonblokoj, inter kiuj estis kelkcentimetra spaco laŭlonge de la alteco. Tiamaniere la vento kaj la sablo estis grandparte blokitaj de la muroj, sed ne tute: parto povis penetri en la internon, tiel malfortigante la troan puŝon de la elementoj, kiuj eble estus kolapsigintaj la konstruaĵon. Tio ankaŭ klarigis la neelteneblan bruon, kiun oni aŭdadis dum la ŝtormo: la vento, enirante tra la fenditaĵoj, veadis terure, kaj transformis la internan ejon en veran torturkameron.

Tjen An, la fakulo pri interplaneda arkitekturo, estis klariganta al la aliaj la avantaĝojn de tiuspeca strukturo, hipotezante, ke io tia eble estis utiligata ankaŭ por inicadaj ritoj, kiam oni aŭdis laŭtan alvokon de Anteo.

– Homoj, venu ĉi tien! Estas io miriga… ha, vera nekredeblaĵo!

Ĉiuj kuris al la eta niĉo, kien estis malaperinta Anteo, kaj en la duonlumo de la loko ili vidis ke Anteo, surgenuanta ĉe malgranda urno, tenas en la manoj skribtabuletojn.

– Vidu Kajsa: estas tekstoj en la Monda Lingvo! – diris li triumfvoĉe.

– Nu, Anteo, laŭŝajne venis via momento, ĉu ne? – iel primoke diris Kajsa. – Ekde nun ĉiuj scios, ke la famkonata arkeologo Anteo post terura ŝtormo sur la planedo Tidel, malkovris la unuajn skribtabuletojn de la Antikvuloj, kiuj reaperas sur la surfaco de la dek mil mondoj!

Ekestis kelkaj ridetoj, sed la scivolemo estis pli granda ol la emo al spritaĵo, kaj ĉiuj klopodis okulumi la eltrovitaĵojn….

– Jes,vere! – aldonis Kajsa. – Temas pri granda malkovro. Geamikoj, hodiaŭ estas historia tago: post jarmiloj, unuafoje, la homaro havas la eblecon denove legi originalajn tekstojn de la Antikvuloj. Kaj, unuavide, ne temas pri io ajn… sed pri la «Historiaj Memoraĵoj», la famkonata historia verko pri kiu parolas la «Libro de l' saĝeco»!

VII

Karlo sidadis silente, trinkante varman kafon.

– Karlo, ekde hieraŭ vi silentas… kio okazas? – demandis Kajsa, proksimiĝante al li kaj eksidante ĉe lia flanko. Karlo momente rigardis ŝin en la okulojn kaj deflankigis la rigardon.

– Kajsa, estas io, kion mi ne komprenas. Unue, oni malkovris la freskon – kaj tio vere krizigis vin. Poste vi klarigis al mi la kialon, kaj tio pensigas min: kial, el ĉiuj eblaj freskoj, la unua, kiun ni malkovras, prezentas tian monstran estaĵon? Due, tute hazarde – se tiel diri – oni malkovris, post jarmiloj, skribajn verkojn de la Antikvuloj… sed oni ne malkovris ion ajn: tiuj skribtabuletoj estas parto de la ununura historia verko, kiu estas menciita en la «Libro de l' saĝeco». Ĉu vi sekvas mian rezonadon? En la sama verko, se mi bone memoras, estas tiaj versoj:

Multas tabuletoj pri nia historio Miloj kaj miloj troviĝas en temploj Inter kiuj «Historiaj memoraĵo».

– Ne, Karlo, ne estas «troviĝas», sed «ariĝas en temploj», – korektis lin Kajsa.

– Nu bone, «ariĝas»…, – diris li pripense kaj daŭrigis sian rezonadon. – Kial inter ĉiuj eblaj historiaj verkoj, ĝuste tiun oni malkovris, pri kiu estas mencio en la Libro, kaj kiu estas konata de ni ĉiuj? Kial oni ne malkovris unu el la aliaj miloj?

Kajsa rigardis lin, kaj post kelksekunda meditado diris: «Verdire, tio ne surprizas min… se ĝi estas menciita, tio signifas, ke ĝi gravas, kaj do estas normale, ke oni reproduktis ĝin pliofte ol oni reproduktis aliajn verkojn…»

Karlo ekstaris, kaj metis sur apudan ŝtonon la kafotason. «Ja, vi pravas, mi eble estas tro suspektema. Sed kion diri? Estas io, kio ne konvinkas min, kvankam mi ankoraŭ ne scias pri kio temas…»

VIII

Anteo pasigis la tutan nokton legante kaj tradukante la skribtabuletojn de la Antikvuloj. Ilia lingvo estis sufiĉe komprenebla, kvankam pluraj vortoj ne estis tiel facile tradukeblaj, ĉefe tiuj, kiuj rilatis al ideoj kaj objektoj ne plu ekzistantaj, kaj kies signifo tute perdiĝis tra la jarmiloj. Tamen ne estis tio, kio pensigis lin nun. La historio estis sendube interesa, kvankam tre simila al tiu de multaj postaj civilizoj… Sur la tabuletoj ne estis gravurita la tuta teksto de la «Historiaj memoraĵoj»: temis fakte nur pri la lastaj jaroj de la Antikvuloj sur la planedo Tidel antaŭ la forvojaĝo de plejparto de la loĝantaro al aliaj planedoj, pro… pro kio? Ĝuste tio ne estis tiel evidenta. En la teksto oni menciis la «teruran luktadon inter la Patro kaj la Filo, – sed li havis neniun opinion pri ĉi luktado. Kaj se, eble, la Patro povis esti la filozofaro kaj sciencularo, kiuj regadis la planedon, kio do estis la filo? Ĉu iu partio, kiu klopodis renversi la povon? Kaj kial? Ne, tio tute ne konvinkis lin…

Li dormis nur kelkajn horojn kaj matene  remetis sin al la laboro, tralegante rapide la tekston. Post longa sindediĉa laboro li preskaŭ decidis flankenlasi tiun legadon, kiam abrupte reaperis en la teksto la vorto „filo“ ĝuste antaŭ la fino de la lasta skribtabuleto.

– Ha, jen! – ekkriis li ekscitita kaj komencis laŭtlegi la vortojn, kiuj kaptis lian atenton.

– Je la dudeka jaro de la regado de () Kanor, de filozofo Sanut kaj de scienculo Akal, la Filo, kiu ĝis tiam agadis obeeme kaj akceptis ĉiujn () sen reago, abrupte ribelis, kaj atakis la Domon de la Patro. La unua rezulto estis () kaj poste preskaŭ ĉiuj klopodis defendi sin. Sed () ne kapablis kontraŭstari la Filon. Miloj kaj miloj mortis, ĉar la filon oni ne povis mortigi. Oni estis () la filon por eksplori la dek mil mondojn, sed la filo preferis detrui la kreintojn. La Filo de la Patro, formita el la () de la Patro mem, decidis detrui kaj formanĝi sian kreinton. La sciencularo komprenis, kian teruran (eraron?) ili estis farintaj, kaj decidis abandoni la Filon sur Tidel, kaj iri (). Ĉiuj forlasis planedon Tidel. La nombro de la homoj, kiuj forlasis Tidel, estas 230.000. Tamen la Filo lernis kiel vojaĝi, kaj ankau ĝi forlasis la planedon, ĉar ĝi volas ekstermi nin ĉiujn. Ni scias, ke ĝi ankoraŭ multajn fojojn revenis al Tidel, por ĉasi la () postrestintojn, kaj eble revenos dum jarmiloj, ĉar ĝi morti ne povas. Ni ne scias kiel, sed ĝi kapablas () la alvenon de kosmoŝipo al nia kara planedo, kaj post kelkaj semajnoj, aŭ monatoj, ĝi ankaŭ atingas Tidel, por mortigi ĉiujn homajn estaĵojn. Ho ve, sur nia kara planedo, la lulilo de scienco kaj kulturo, ni povas nun resti nur kelkajn tagojn, kaj je granda risko… Ke la Granda Galaksia Mistero protektu nin, kaj detruu la monstran Filon…

Akatel, tidelano, alta (), sendita eksplorcele al Tidel post la Granda Elmigrado, finskribis ĉi tiun historion komputile. Kopiojn li gravurigis sur porĉiamaj skribtabuletoj.

Anteo preskaŭ ne povis kredi, ke tio estas historio, kaj ne novelo aŭ mitologio… jes ja, kiel diris Kajsa, la Antikvuloj neniam mensogas kaj do, tio devas esti absoluta vero!

– Timige, – diris Anteo al si mem, – vere timige. La Antikvuloj malaperis antaŭ jarmiloj, kaj poste, mistere, ankaŭ ilia kulturo kaj scienco abrupte malaperis. Eble ni havas ĉi tie la ŝlosilon por malkovri, kio vere okazis! Verŝajne tiuj homoj manipulis genetikaĵojn, kaj kreis monstran estaĵon, ne detrueblan kaj fortegan, por koloniigi la galaksion… kaj tiu estaĵo ribelis kontraŭ la kreintoj kaj ekstermis ilin… Kian teruran historion rakontas ĉi tabuletoj! Mi devas tuj paroli pri tio al Kajsa kaj Karlo: eble ankaŭ ni estas en danĝero!

IX

Kvankam Karlo tute ne samopiniis kun Kajsa, estis ŝi, kiu komandis, kaj ŝia ordono estis tre klara: oni devas tuj abandoni la prifosadon kaj la planedon. Fakte ŝi tion bone klarigis al la grupo, dirante ke, se estas eĉ la minimuna ebleco, ke tia monstra estaĵo ankoraŭ vivas, kaj ke ĝi povas reveni al Tidel, ne nur ili, sed la tuta homaro povus troviĝi en terura danĝero… Se ĝi kapablis detrui la plej altvaloran civilizon de la galaksio, kiu disponis je neimageblaj teknikaĵoj kaj scioj, kion ĝi povus fari al la centoj kaj centoj da pli simplaj civilizoj, kiuj nuntempe vivadis dise sur la dek mil mondoj? Pro nekonata kialo, ĝis tiam neniu popolo estis atakita fare de tiu estaĵo, kaj ŝi ne volis, ke ilia ĉeesto sur Tidel sciigu ĝin pri la ekzisto de aliaj homoj aliloke.

Je tiuj vortoj Karlo decidis esprimi sian vidpukton: „Kajsa, se tiu estaĵo vere ekzistas, kaj revenas ĉi tien, kiam alvenas kosmoŝipoj, kial kelkcento da pacaj kolonianoj de jarcentoj vivas senprobleme sur Tidel?“

– Mi tion ne scias, – diris Kajsa. – Eble ili estis transportitaj sur la surfacon pere de etaj, ne facile evidentigeblaj kosmoŝipoj, dum la granda interstela kosmoŝipo restadis en la orbito de la planedo… Aldone vi ja scias, ke estas nur la eta interstela kosmoŝipo „Miriga Galaksio“, kiu tuŝas ĉiun dekan jaron Tidel: estas fakte la kapitano de tiu ŝipo, Johano Menel, kiu identigis kiel la unua la ruinojn de la Antikvuloj inter la ruinoj de la fortikaĵoj de la malnovaj kolonianoj… Tamen, tiu ŝipo kutime ne restas plilonge ol kelkajn tagojn, kaj poste reprenas sian flugon aliloken…

Ĉiuj pretigadis sin por la forflugo: kie antaŭe estis tendaro, ĉirkaŭita de palisaro, nun videblis nur blanka surfaco. Kelkajn kilometrojn pli malproksime, malantaŭ la maloftaj kulturitaj terpecoj de la malnova bieno, turumis la ruinoj de la antikvaj fortikaĵoj.

Karlo salutis la lokan gvidanton, kaj regalis lin per kelkaj silkaĵoj por lia edzino: tiuj kolonianoj vivis sufiĉe for de la civilizitaj komercvojoj, kaj tio, por ili valoris ege plimulte, ol kelkcento da galaksiaj kreditoj… La homo ĝentile dankis al li kaj deziris bonan vojaĝon al la tuta grupo. Poste li malproksimiĝis, kaj la homoj eniris en la ŝipon.

La svelta metalkolora kosmoŝipo „Pordo de l' mondoj“ malrapide leviĝis de sur la surfaco de la planedo en absoluta silento sub la puŝo de la antigravitaj motoroj, kaj post kelkcento da metroj ĝi preskaŭ haltis, ŝanĝis koloron kaj rapide malaperis en la spacon.

X

La vento distre ludadis kun la maloftaj orkoloraj kreskaĵoj de la malnova bieno. La eksgvidanto metis la silkaĵojn sur tableton en la ŝtona dometo, fermis la pordon kaj eliris. Ekstere, li karesis momente etan novplantitan arbon, eksidis ĉe granda ŝtono, kaj prenis el la tero plenmanon da sablo. Mediteme, li faligis la ruĝajn sablerojn malfermante la fingrojn.

– Kiom da tempo….kiom da tempo jam pasis, – pensis li. – Vi estis iam urboj, palacoj, arbaroj… nun vi estas nur sableroj. Tamen vi konservis la ruĝan koloron de niaj sunsubiroj, de niaj altvaloraj vestaĵoj, de niaj kosmoŝipoj tiel grandaj, kiel planedoj, kaj de la sango de la prapatroj, kiuj batalis kontraŭ la filo. Via memoro meritas silenton, respekton… neniu rajtas promeni sur viaj stratoj!»

Poste li levis la brakojn al la ĉielo kaj preĝis laŭtvoĉe en sia rapida dialekto: «Ho Granda Galaksia Mistero, pardonu min, ĉar mi mensogis. Mi kredigis al homoj, ke tio, kio ne veras, estas vero. Mi, kiu neniam mensogas, agis por ke ili kredu, ke la Filo eble revenos, por mortigi ilin ĉiujn…»

Li reiris al la ŝtona dometo, apogis sian dorson kontraŭ la muron, kaj kantadis duonvoĉe la epopeon de la lasta batalo de la revenintaj tidelanoj kontraŭ la filo, kaj kiel ili venkis ĝin… kaj kiel tiu venko kostis ĉion, kio estis antaŭe kostruita de la Antikvuloj: kosmoŝipoj, urboj, kolonioj… pereis la belaj arbaroj kaj dekmiloj da homoj – kaj malaperis ilia tuta civilizo.

Li kantadis, en la ritma antikva Lingvo de la Mondo, kiel la lastaj Antikvuloj oferis sin mem, por protekti la ekburĝonantajn novajn civilizojn de la galaksio. Kaj kiel la malmultaj postrestintoj ne plu estis kapablaj reatingi la antikvan grandecon… kaj disperdiĝis silente en la sablan dezerton.

Li ne plu povis reteni la larmojn, ĉar li pensis, ke lia familio estas ĉio, kio restas el la Antikvuloj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.