La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA AVENTUROJ DE ŜERLOKO HOLMSO

Aŭtoro: Arthur Conan Doyle

©2026 Geo

La Enhavo

NOTOJ

[1] Klarko Ruselo [Clark Russell] – Diris Ĉristopher Morley: “Ĉu estas nur koincido ke la numero de la “Strand Magazine” por oktobro 1881 enhavis mar-romanon de Klarko Ruselo – “Three in Ĉarge(Tri reganta) kaj la novembra numero samjare enhavis ĉi tiun romanon, en kiu Vatsono legis verkon de Klarko Ruselo?”

Klarko Ruselo [William Clark Russell] (1844-1911) estis aklamita de k-ro Edwin Arnold kiel la “proza Homero de la granda oceano” kaj aklamita de Algernon Ĉarles Swinburne kiel “la granda majstro de la maro, viva aŭ morta”.

[2] Horŝamo [Horŝam] urbeto en Susekso, loko vizitita de Holmso kaj Vatsono en “La aventuro de la Suseksa vampiro”.

[3] Virino – “Laŭ Holmso ŝi estas ĉiam LA virino” – Irena Adlero kiun li trafis en “La skandalo en Bohemio”.

[4] Koventrio (Coventry) – Fabrikeja urbo en Varvikŝiro (Warwickŝire). En la angla estas aforismo “sendita al Koventrio” kiu signifas ke iu estas ostracizita. Tiu ĉi urbo estis la hejmo de lordino Godiva kaj gvantanta Tomĉo.

[5] Ĵaksono (Thomas Jonathan Jackson) (1824-1863). Krom Lio [Lee – vidu sube], li estis la plej granda generalo en la Amerika Konfederacio. Dum la enlanda milito oni kromnomigis lin kaj lian brigadon “Stonewall” (Ŝton-muro), ĉar dumbatale ili kvazaŭ formis ŝtonan muron kontraŭ la malamikoj.

[6] Hudo [John Bell Hood] (1831-1879). Generalo de la Amerika Konfederacio kiu estris la Atlantikan Kampanjon. Lia armeo estis preskaŭ ekstermita de tiu de G. H. Thomas ĉe Naŝvilo (Naŝville). Hudo demisiis sian militofico en januaro 1865.

[7] Lio (Generalo Robert Edward Lee) (1807-1870). Ĉef-generalo de la Konfederaciaj armeoj dum la enlanda milito. Li estis eminenta generalo kaj viro de laŭdinda karaktero.

[8] Tapiŝvalizaj Politikistoj (Carpet Baggers). Nordaj funkciuloj kiuj loĝis en la sudaj ŝtatoj post la enlanda milito – tiel nomitaj pro la tro riskemaj bankieroj kiuj ofte elkampiĝis kun la mono caŝita en tapiŝaj valizoj.

[9] Portsduna monteto…Farhamo (Farham) – Portsduna monteto estas sud-okcidente al Farhamo, urbo en Hampŝiro sudorienta al Portsmuto [Portsmouth] kaj Saŭtseo [Southsea].

[10] “Vi ne devas malesperi” – Horaco diris tion pli lakone: “Nil desperandum”, en Odoj Libro I,7.

[11] Kuviero (Léopold Ĉrétian Frédéric Dagobert, barono Cuvier) (1769-1832) Franca naturalisto, ŝtatisto, filosofo, fondinto de la scienco pri kompara anatomio.

[12] Usona Enciklopedio – Madeleine B. Stern sugestis (en “Ŝerlock Holmes: Rare Book Collector” – Ŝerloko Holmso, kolektanto de raraj libroj), ke tiu ĉi estas la Internacia Enciklopedio (Novjorko, 1885), kiu enhavis artikolon pri la Ku-kluksa Klano, kaj eble estas la fonto de la informo de Holmso.

[13] La Digo (The Embankment) – Tiu ĉi ĉefvojo etendis de Blakfriaro (Blackfriars) ĝis Vestminstra Ponto (Westminster Bridge).

[14] Lone Star (elp. Lon’ Star) – esperante, Sola Stelo.

[15] La registrejo de Lojdo – oni ne konfuzu tion, kion Holmso intencas – La registro pri ŝipa ekspedado de Lojdo (Lloyd’s register of ŝipping) kaj la Banko de Lojdo (Lojdo de Londono – Lloyd’s of London).

[16] Teksaso – Vatsono pravas. Teksaso iĝis sendependa respubliko en 1836. La flago de Teksaso havas du horizontalajn striojn – blanke kaj ruĝe, kaj kampon bluan kun sola stelo – do la nomo “The Lone Star State” (La Ŝtato de la sola stelo).

[17] La Gudvinoj (The Goodwins) – danĝeraj malprofundaĵoj en la markolo de Dovero.

[18] Por la numero de marto 1927 de la “Strand Magazine” kavaliron Arthur Conan Doyle oni petis fari liston de liaj propraj preferataj rakontoj pri Ŝerloko Holmso (ne inkludante la rakontojn de la Kazolibro pro tio, ke ĉi tiujn rakontojn oni tiutempe ne kolektis libroforme). Doyle elektis dek du, el kiuj li rangigis ĉi tiun novelon numero 7.

[21] “Boksistaj kartoĉoj” (Angle, Boxer Cartridges) La nomo “Boxer” estis uzita en Anglio kiel komuna nomo por iu ajn centra-pafita kartoĉo, speco de municio perfektigita de Kolonelo Boxer, RA, en 1867.

[22] Café noir (Esperante, nigra kafo) – kafo sen aŭ lakto aŭ kremo.

[23] “La sesa de la unua.” – Kiam la rakonton oni eldonis en la “Strand Magazine”, la rito enhavis nur sep koplojn. Koplon “Kiu monato?” “La sesa de la unua.” oni forigis, sed kiam la rakonton oni inkludis en la “Newnes” volumo de la Memoir en 1894, la oka estis aldonita. Iel la forigita tempospuro, deviga por la solvo, revenis en la riton. Ĉiu sekvanta brita eldono de la rakonto enhavas ĉi tiun koplon sed ne la usonaj eldonoj.

[24] “Pro la konfido.” (Angle, “For the sake of the trust.”) la adapto de “Murdo en la katedralo” de la forpasinta T. S. Eliot enhavas tiujn vortojn. Tio igis iujn komentantojn spekulacii ke Eliot kaj Doyle uzis komunan fonton. Sed Eliot mem klarigis la aferon en letero al s-ro Nathan L. Bengis: “Mia uzo de la Musgrava rito estis intenca kaj tute konscia.” (Times Literary Supplement (Tempo-literatura suplemento), Londono, 25 septembro 1951).

[25] Por la numero de marto 1927 de la “Strand Magazine” kavaliron Arthur Conan Doyle oni petis fari liston de liaj propraj preferataj rakontoj pri Ŝerloko Holmso (ne inkludante la rakontojn de la Kazolibro pro tio ke ĉi tiujn rakontojn oni tiutempe ne kolektis libroforme). Doyle elektis dek du, el kiuj li rangigis “la Musgrava rito”n numero 11.

[31] Turstono (Angle, Thurston) – Thurston estis konata nomo en la bilarda mondo. John Thurston, 78 Margaret Strato, Cavendish Square, Londono, komencis fabriki “pli bonajn” bilardajn tablojn iam antaŭ 1814. Poste li translokigis sian fabrikejon al 14 Catherine Strato, The Strand. En 1869 s-roj Thurston kaj Coy, ankoraŭ en Catherine Strato, estis inter la ĉeffabrikistoj de bilardaj tabloj en Britio.

[32] Rajdingtorpa Domego (Angle, Riding Thorpe Manor) en variaj eldonoj la nomo de tiu ĉi domo estas “Ridling Thorpe” aŭ “Ridling”. En la loko ĉirkaŭ Nord-Valsamo [North Walsham] en graflando Norfolko oni povas trovi urbetojn nomitajn “Edingthorpe” kaj “Ridlington”.

[33] Dank’ al Martin Bergman por la dancantoj-tiparo. Vidu ĉi tie.

[34] La Jubileo – tiu ĉi povus esti la Ora Jubileo de 1887 aŭ la Diamanta Jubileo de 1897.

[35] Placo Ruselo (Angle, Russell Square) kiam Conan Doyle verkis ĉi tiun rakonton Placo Ruselo estas ankoraŭ konata en la literaturo, la historio kaj la arto. Estis loĝloko de la familioj Selby kaj Osborne en la romano Vanity Fair (Vaneca foiro) de Thackeray. Rimarke skribis Augustus J. C. Hare en Walks in London, Volume II (Irvojoj en Londono), “ĉe la norda flanko estas statuo pri Francis Russell, duko de Bedford, fare de Westmacott. Ĉe 21 Placo Ruselo, kavaliro Samuel Romily memmortigis en 1818. Ĉe 66 Placo Ruselo, kavaliro Thomas Lawrence, kiu loĝis kaj pentris tie, mortis 7an januaron 1830.”

[36] Tiel unika kamparo – oni diras ke tio, kion Vatsono priskribis, nuntempe estas same.

[37] Malnova Englujo (Angle, old Anglia) Englujo estis unu el la antikvaj britaj regnoj.

[38] Oceano Germana (Angle, German Ocean) antaŭ la unua mondmilito oni ofte tiel nomis la Maro Norda.

[39] Bagatela Monografo – Kiujn aŭtorojn traktis Holmso en sia monografo pri ĉifroj? Sendube tri el la deksepa jarcento:

John Wilkins – Mercury, or the Secret and Swift Messenger (Merkurio aŭ la sekreta kaj rapida mesaĝoportanto), 1641. Wilkins estis kapelano, kiu estis bofrato de Oliver Cromwell kaj iĝis Episkopo de (Ĉestro) Chester. Li kunfondis la Reĝan Societon kaj estis ties sekretario. Rilate al ĉifrado li elpensis la jenajn vortojn: Cryptographia (sekreta skribaĵo), Cryptologia (sekreta parolo) kaj Cryptomenses (privata informo).

Athanasius Kircher, jezuita klerulo, kiu fondis la sciencon pri vulkanoj. Li eldonis sian libron Polygraphia nova et universala (Multi-lingvo nova kaj universala) en Romo, 1663. Aldone al la enhavaĵo pri ĉifroj tiu ĉi verko enhavas unu el la pli fruaj penadoj pri universala lingvo.

John Falconer – Cryptomenytices Patefacta (Sekreta informo malkaŝita), or the Art of Secret Information Disclosed without a Key [aŭ la arto de sekreta informo rivelita senŝlosile], 1685. Falconer estis malproksima parenco de David Hume. Oni konfidis al li la privatan ĉifron de reĝo Jakobo II.

Madeleine B. Stern sugestis en Sherlock Holmse: Rare Book Collector (Ŝerloko Holmso: kolektanto de raraj {aŭ eble maloftaj} libroj): “La esploradojn de la dekoka jarcento inter la fontoj uzitaj de Holmso oni reprezentas per la ilustrita eldono de John Lockington de la New and Complete Cyphers (Novaj kaj kompletaj ĉifroj) de Bowles (1795)”.

Certe Holmso havis la du verkojn pri egiptaj hieroglifoj haveblajn en sia tempo – tion de Thomas Young – An Account of some Recent Discoveries in Hieroglyphical Literature (Registro pri iuj eltrovaĵoj en la hieroglafa literaturo) (Londono, 1823) kaj tion de Jean-François Champollion – Précis du Système Hiéroglyphique des Anciens Égyptiens (Resumo pri la sistemo hieroglifa de la antikvaj egiptoj)(Parizo, 1828).

[40] “… al mi tio estas tute nova” – Kompreneble tio, kio estas nova al Ŝerloko Holmso, estas la uzado de la dancantoj mem. Ĉi tiu ĉifro estas fakte nur unu-alfabeta anstataŭado. Oni ofte nomas tian ĉifron “Cezara ĉifro” pro tio ke Julio Cezaro kaŝis siajn mesaĝojn per ĝi. Dum multaj jarcentoj oni taksis tiajn ĉifrojn nemalĉifreblaj, sed la araboj kaj aliaj sciis malĉifri tian per la ofteca analizo.

[41] Holmso sugestas ke la dancantoj reprezentas du formojn de sekretaj skribaĵoj. La tiel nomita steganografio (angle, steganography) aŭ kaŝita skribaĵo (ekzemple, per nevidebla inko) – t.e. la mesaĝon oni kaŝas per metodo ne ligita al ĉifro. La alia metodo sugestita estas la ĉifro en kiu literoj anstataŭas aliajn literojn per ia plano nekonata al tiu, kiu ne permesis scii la enhavaĵon. Kompreneble la uzantoj de sekreta skribaĵo ofte uzas ambaŭ metodojn.

[42] Kiel bona malĉifranto Holmso scias uzi kombinon de indukta kaj dedukta logiko (miksitan kun iomete da bona fortuno). Kompreneble Holmso nur resumis sian malĉifran klopodon.

[43] Oni sugestis ke tiu ĉi ĉifro estas subspeco de pli granda kaj pli sekura ĉifro. Se oni konsideras la eblajn poziciojn de la brakoj kaj kruroj de dancanto, estas 784 figuroj trovitaj. Sed ankaŭ laŭ la figuroj por D, G, T figuroj povas stari surkape, do estas vere 1568 eblaj figuroj.

Dum la reĝado de Luizo XIV en Francio Antoine kaj Bonaventure Rossignol (patro kaj filo) elpensis la tiel nomitan Grandan Ĉifron por la uzado de la reĝo. Kiam forpasis ambaŭ Rossignol ankaŭ forpasis la uzado de la Granda Ĉifro, fine eĉ la ŝlosilon de la Granda Ĉifro oni perdis. Sekve la signifo de multaj paperoj – leteroj kaj dokumentoj enĉifritaj per la Granda Ĉifro – estas perdita al historiistoj kiuj deziras esplori la vivon, la tempon kaj la reĝadon de Luizo XIV. Dum la jardeko 1890, pli ol du jarcentoj post Rossignol patro kaj filo, per multaj penadoj Étienne Bazeries malkovris la sekreton de la Granda Ĉifro. Koincide, dum oni uzis 787 figurojn per la Granda Ĉifro, estas fakte 1568 eblaj figuroj – same kiel la eblaj dancantoj. Oni devas memori ke Conan Doyle verkis La aventuro de la dancantojn ĵus poste en la jaro 1903. Tamen la Granda Ĉifro estas multe pli komplika kaj ne estas unu- aŭ eĉ multi-alfabeta anstataŭado.

[44] Por la numero de marto 1927 de la “Strand Magazine” kavaliron Arthur Conan Doyle oni petis fari liston de liaj propraj preferataj rakontoj pri Ŝerloko Holmso (ne inkludante la rakontojn de la Kazolibro pro tio ke ĉi tiujn rakontojn oni tiutempe ne kolektis libroforme). Doyle elektis dek du, el kiuj li rangigis La aventuro de la dancantojn numero 3.

[51] Trikvarono (angle Three-Quarter): Rugbea teamano kiu ludas inter la centro kaj la malantaŭa limo de la ludejo. (Dankon al Fraser Dunbar de Esperanto-Asocio de Britio por tio difino.)

[52] Oni sugestis ke ĉi tiun rakonton Conan Doyle intencis per la esprimo “La aventuro de la laca kapitano” en “La mararmea traktato”. Legu ĉi tiun rakonton ĉi tie.

[53] Bando (angle pack): La bando konsistas el la ok avanuloj kiuj agadas en la ludero (vidu sube).

[54] Driblado (angle dribbling): Conan Doyle iomete eraris ĉar oni ne povas dribli en rugbeo.

[55] Ludero (angle scrum): En rugbeo kunvicigo ĉirkaŭ la pilko en kiu du avanuloj de ĉiu kontraŭa teamo puŝigis sin kune por peni forpuŝi la kontraŭulojn kaj gajni ekregon de la pilko.

[56] Tuŝlinio (angle touch line): unu el la flankaj limoj de la ludejo.

[57] Demetite piedbato (angle place kick): Oni metas la pilkon sur surgrunda konuso kaj kurante al ĝi piedbatas.

[58] 25-linio (angle the 25-line): en la nuna rugbeo tio estas la 22-(metra) linio (22 metrojn for de la golejo).

[59] Demana piedbato (angle punt): Oni piedbatas la pilkon de sia propraj manoj.

[60] Defaliga piedbato (angle drop kick): Oni faligas la pilkon kaj piedbatas ĝin ĵus kiam ĝi tuŝis la grundon.

[61] Podagro estas la koncentrado de ura acido ĉe la artikoj (ĉi-tiuokaze, la fingroartikoj). La acido kaŭzas la malmineraligon de la ostoj. Sur la haŭto formas tofaj abscesoj, kiuj eligas kretosimilan substancon. (Dankon al d-ro Sam Cornelius, DO pro ĉi tiu priskribo.)

[62] Tranĉvundo en la tibio (angle hack): kaŭzita kiam oni piedbatis alian en la tibion – kompreneble, kontraŭregule.

[63] Bejzvatero (angle Bayswater): kvartalo de Londono.

[64] Grejzena Vojo (angle Gray’s Inn Road): “Gray’s Inn” (inn = gastejo) estas unu el la famaj “Inns of Court”, kie oni prepariĝas por la leĝa profesio. Komence ĉi tiuj institucioj estis gastejoj por la studentoj de la leĝo.

[65] Moriarto (angle Moriarty): estis la plej danĝera antagonisto de Ŝerloko Holmso, kiun Holmso nomis “La Napoleono de krimo”.

[66] Ĉestertono, Histono, Vaterbiĉo kaj Okingtono (angle Chesterton, Histon, Waterbeach, and Oakington): vilaĝoj norde de Kembriĝo.

[67] Dormemaj Valetoj (angle Sleepy Hollows): per tio Conan Doyle intencis la faman rakonton “The Legend of Sleepy Hollow” (La legendo de dormema valeto) fare de la usona verkisto Washington Irving (1783–1859).

[68] Golo (angle goal): Ĉe ĉiu fino de la rugbea ludejo estas du fostoj ligitaj per transstango (la golejo). Oni faras golon kiam la pilkon oni piedbatis super la transstangon kaj inter la du fostoj.

[69] Peno (angle try): Teamano faras penon kiam la pilko aŭ estas portita en la finzonon (angle In-goal) de la kontraŭteamo aŭ estas jam en la finzono, kaj la teamano tuŝis la teron per la pilko.

[70] Johano de Groto (angle John o’Groat): Nederlandano kiu transloĝis en Skotlando en 1489. Lia domo estis en la plej norda loko en la Brita Islando.

[71] Trepofa murdo – S-ro Rolfo Bosvelo (Rolfe Boswell) vage legante tra “Muskovy Reader” trovis referencon por iu Fydor Fyodorovich Trepoff, 1803-1899, kiu estis milita policisto. “Mi scivolas,” scribis s-ro Bosvelo, “kia rilato estas inter li kaj la alvoko de Ŝerloko Holmso al Odeso”.

[72] Filoj Atkinsono… reĝa familio de Nederlando – Kompreneble Holmso ne vizitis Cejlonon, sed eble britaj diplomatoj en Hago kontakis lin dum li helpis la reĝa familio de Nederlando. Trinkomalio (laŭtekste, Trincomolee) estas apudmara urbo en Cejlono. En la tempo de Holmso la reĝo de Nederlando estis Vilhelmo III, 1817-1890.

[73] Etudo en skarlato – La unua romano en kiu Ŝerloko Holmso aperis, eldonita en 1887.

[74] Gasogeno – dispencilo por selzer-akvo.

[75] Stetoskopo – Tiu ne estas la du-orela stetosokopo de la moderna kuracisto, sed la unu-orela speco. Ĝi estas tubo 15 centimetrojn longa.

[76] Poŝto – En la kvartalo de Bakerstrato oni ricevis poŝton sesfoje ĉiutage krom dimanĉo. En aliaj kvartaloj de Londono oni ricevis dekdufoje ĉiutage.

[77] Duonkrono – 30 pencoj.

[78] Kontinenta geografia referenco – Supozeble tiu estas la Gazetteer of the World eldonita en 1885.

[79] Valenstajno – Albrecht Wenzel Eusebius von Wallenstein, 1583-1634, duko de Fridlando (Friedland), Sagaŭo (Sagau) kaj Meklenbergo (Mecklenberg). Bohemia generalo dum la tridekjarlonga milito.

[80] Papero-manufakturoj – Tiaj komercejoj malabundas en Bohemio. Profesoro Jay Finley Christ humore sugestis ke eble la reĝo uzis la tutan paper-produkton de sia Regno por siaj propraj korespondaĵoj.

[81] Verbo – En la germana la participon oni kutime trovas ĉe fino de la propocizio.

[82] Gineo – Gineo estis 21 ŝilingoj.

[83] Bosvelo – James Boswell, 1740-1795, verkis biografion “The Life of Samuel Johnson”. Johnson verkis la unuan plenan vortaron de la angla lingvo.

[84] Nov-Ĵersio – Iu sugestas ke Irena Adlero estas kaŝnomo por la konata “Jersey Lily” (Ĵersio-lilio) – f-ino Lillie Langtry, kiu naskiĝis en la Insulo Ĵersio unu el la markolaj insuloj, sed aliaj sugestas ke Irena Adlero estas kromnomo por Clara Stephen kiu naskiĝis en Trentono, Nov-Ĵersio.

[85] La Skalo – (Itale, La Scala) estas mond-konata operadomo en Milano, Italio.

[86] Prima Donna – Itale, ĉefa kantistino en opera kompanio.

[87] Langamo – (Angle, Langham Hotel) La Langamo estis unu el la plej luksaj hoteloj en Londono. La Langamo enhavis pli ol 600 ĉambroj kaj la manĝejo estas sufiĉe granda por 2000 manĝantoj. Iam la konstruaĵo estis oficejo por la BBC (Brita Elsendo-korporacio), sed nun estas la “Langham Hotel Hilton”.

[88] Arbaro de Sankta Johano – (Angle, St. John’s Wood) estas mezklasa antaŭurbo de Londono.

[89] Mezformata – (Angle, Cabinet) Laŭ la fotografistoj tiutempaj estis tri fotoformatoj: “Carte de visite” – malgrandformata, “Cabinet” – mezformata kaj “Boudoir” – grandformata. La mezformata foto estas 9,8 kontraŭ 14 centimetroj.

[90] Du kazoj raportitaj – Etudo en skarlato kaj La signo de la kvar.

[91] Ĉuba seruro – Speco de seruro inventita de Karlo Ĉubo (Charles Chubb) kiu mortis en 1845. La Ĉuba kompanio ankoraŭ manufakturas serurojn en Britio.

[92] Glaso de elo – (Laŭtekste, Half and Half) Tiu estas miksaĵo de portero kaj elo.

[93] Interna Templo – (Angle, Inner Temple) La Interna kaj Meza Temploj apartenas al du leĝaj societoj samnomaj kaj estas du el la kvar anglaj “Inns of Court” en kiuj oni trovas advokatojn kaj leĝajn studentojn. Grejzeno kaj Lincolnzeno (Gray’s Inn and Lincoln Inn) estas la du aliaj societoj. La nomo “Inn” (gastejo) devenas de la tempo kiam leĝaj studentoj loĝis surterene kiel universitataj studentoj loĝas en kolegioj ĉe Oksfordo kaj Kembriĝo. La nomo “Templo” devenas de la Mezepoko kiam la tereno apertenas al ordeno de religiaj kaj militaj kavaliroj nomitaj la Temploj (Angle, Knights Templar).

[94] Groso kaj Hankeo – (Angle, Gross and Hankey) Kompreneble juvela komercejo, sed tiutempe ekzistis neniu kompanio sub la nomo en Regentstrato.

[95] Sankta Monika – Ekzistas neniu preĝejo en la vojo Edĝvaro sub tiu nomo. Se la geedziĝo estis romkatolika, eble estas en la preĝejo de Sankta Agneso en apuda strato.

[96] Vojo Edĝvaro – Tiu preskaŭ rekta ĉefa vojo de Londono estas parto de la malnova Vatlingstrato (Watling Street) unu el la antikvaj romaj vojoj en Britio.

[97] Ne estas laŭleĝe – Antaŭ majo 1886 laŭ angla leĝo, oni ne povas edziĝi posttagmeze, sed post tiu tempo oni povas laŭleĝe inter 8 atm kaj 3 ptm. La eventoj supozeble okazis dum 1888, kial Godfreo Nortono, advokato, tion ne sciis?

[98] Fianĉamiko – La priskibita geedziĝo estis nek laŭleĝe nek laŭkutime. Sen speciala licenco de la Arkiepiskipo la geedziĝon oni devas antaŭanonci dum kelkaj semajnoj, sed eble Vatsono eligis iujn detalojn.

[99] S-ino Turnero – kiu estas la mistera s-ino Turnero? Ĉiuj legantoj de la kanono bone scias ke la luigantino ĉe 221B Bakerstrato estas s-ino Hudsono. Multajn klarigojn oni sugestas, sed la tradukinto sugestas ke la simpla klarigo estas tio, ke ŝi estas la kuiristino – servistino de s-ino Hudsono.

[100] Nekonformema pastoro – en la tempo de Holmso estis kontrauleĝe se Holmso alivestas kiel kleriko de la ŝtata eklezio.

[101] Johano Haro – (John Hare, 1844-1921) Kavalirigita en 1907 – konata angla aktoro en la teatro de Sankta Jakobo inter 1879 kaj 1888.

[102] Foto pri Irena – Holmso malsubtile refuzis la smeraldan ringon sed poste ricevis multkostaĵojn de aliaj klientoj.

[103] La originalo de ĉi tiu novelo estis en la biblioteko de la Universitato de Teksaso en Aŭstino, Teksaso. Por la numero de marto 1927 de la “Strand Magazine” kavaliron Arthur Conan Doyle oni petis fari liston de liaj propraj preferataj rakontoj pri Ŝerloko Holmso (ne inkludante la rakontojn de la Kazolibro pro tio ke ĉi tiujn rakontojn oni tiutempe ne kolektis libroforme). Doyle elektis dek du, el kiuj li rangigis ĉi tiun rakonton numero 5.

[104] Omne ignotum pro magnifico. Ĉio nekonata ŝajnas belega (lat.).

[105] Papokorto (Pope’s Court). Fikcia loko.

[106] Saks-Koburga placo (Saxe-Coburg Square). Fikcia loko.

[107] Urbocentro, aŭ la Civito de Londono (The City). Aparta administra regiono de Anglujo en la centro de Londono, monda financa centro kun multaj bankoj, asekuraj kompanioj k. s. Tie troviĝas, interalie, Flitstrato kaj Faringdonstrato.

[108] La 9an de oktobro 1890. La anonco aperis la 27an de aprilo, “nur antaŭ du monatoj”. Sed Vilsono diris, ke li laboris ok semajnojn ĝis la 9a de oktobro, do li eklaboris en aŭgusto, ne en aprilo. Holmso ne komentis la malkongruaĵon. Krome, la 9a de oktobro 1890 estis ne sabato, sed ĵaŭdo. Supozeble, Conan Doyle fuŝetis pri la datoj.

[109] Strato Reĝo Eduardo (King Edward Street). Malgranda strato, ĉe kies komenco estas la katedralo de S-ta Paŭlo.

[110] Sarasate, Pablo de (1844–1908). Hispana virtuoza violonisto kaj komponisto. Halo de Sankta Jakobo (St. James’s Hall) troviĝis proksime de la vojkruciĝo de Oksfordostrato kaj Regentostrato. Malkonstruita komence de la 20a jarcento.

[111] Alderspordo (Aldersgate Street Station). Londona metrostacio, nun kun la nomo Barbican.

[112] Kensingtono (Kensington). Distrikto en la okcidenta parto de la centra Londono.

[113] Hajd-Parko (Hyde Park). Reĝa parko en Londono, oriente de la Kensingtonaj ĝardenoj, fama pro la Oratora Angulo.

[114] Oksfordostrato (Oxford Street). Strato kun plej multaj vendejoj kaj butikoj en Londono, kondukanta de Hajd-Parko orienten.

[115] Skotlanda Korto (Scotland Yard). La oficejo de la Londona polico.

[116] … murdo de Ŝolto kaj la trezoro de Agro. Pri tio temas en la romano La signo de la kvaro (1890) de Conan Doyle.

[117] Etono kaj Oksfordo. Temas pri la Etona kolegio (prestiĝa privata lernejo en Eton, je 20 mejloj okcidente de Londono, fondita de Henriko VI en 1440) kaj pri la Oksforda universitato. En Etono kaj Oksfordo studis pluraj famaj nobeloj kaj politikistoj.

[118] Napoleono (France: Napoléon d’or). Franca ormonero (5,8 gr da pura oro). La plej konata speco valoris 20 frankojn.

[119] L’homme c’est rien – l’œuvre c’est tout. Holmso iomete miscitas; Flaubert skribis en decembro 1875: “L’homme n’est rien, l’œuvre tout!” = La homo estas nenio, la verkaro estas ĉio!


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.