La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA NAIVECO DE PASTRO BROWN

Aŭtoro: Gilbert Keith Chesterton

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA OKULO DE APOLONO

Tiu neordinara, fuma briletado, samtempe malklara kaj travidebla, kiu estas la stranga sekreto de la Rivero Tamizo, pli kaj pli heliĝis de sia grizeco ĝis brileco dum la suno leviĝis al la zenito super Westminster, kaj du viroj transiris Westminster Ponton. Unu el ili estis tre alta kaj la alia tre malalta; oni povus fantazie kompari ilin kun la aroganta horloĝturo de la parlamentejo kaj la humilaj ĝibŝultroj de la abatejo, ĉar la malaltulo estis vestita kiel pastro.

La oficiala priskribo pri la altulo estis Monsieur Hercule Flambeau, privata detektivo, kaj li iris al sia nova oficejo en ĵus konstruita ĉambraro kontraŭ la enirejo de la abatejo. La oficiala priskribo de la malaltulo estis Pastro J. Brown de la preĝejo de S. Francisko Ksaviero en Camberwell, kaj li venis de mortlito en Camberwell por vidi la novan oficejon de sia amiko. La konstruaĵo estis usonaspekta pro sia grandega alteco, kaj usona ankaŭ pro la oleumita malsimpleco de sia telefona kaj lifta maŝinaro. Tamen ĝi estis apenaŭ kompleta kaj ankoraŭ ne enhavis la tutan oficistaron; nur tri luantoj loĝis tie; la oficejo super tiu de Flambeau estis okupata, tiu sub ĝi ankaŭ; la du supraj kaj la tri malsupraj etaĝoj estis tute sen loĝantoj. Tamen de la unua ekrigardo al la nova ĉambrarturo io multe pli rimarkinda estis videbla. Krom kelkaj trabaraj restaĵoj la sola elstaraĵo troviĝis ekster la oficejo super tiu de Flambeau. Ĝi estis grandega ora figuraĵo de homa okulo ĉirkaŭita de oraj radioj kaj kaŝanta du aŭ tri fenestrojn.

”Ho, kio estas tio?” demandis Pastro Brown kaj haltis.

”Nur nova religio,” respondis Flambeau ridante, ”unu el tiuj novaj religioj kiuj pardonas pekojn, dirante ke vi neniam faris ilin.

Simile al Kristana Scienco mi opinias. Fakte, iu kiu nomas sin Kalon (mi ne scias lian veran nomon sed ĝi ne povas esti Kalon), luis la ĉambrojn super miaj. Estas du skribmaŝinistinoj sub mi kaj ĉi tiu entuziasma ĉarlatano supre. Li nomas sin la Nova Sacerdoto de Apolono, kaj li adoras la sunon.”

”Li gardu sin,” diris Pastro Brown. ”La suno estis la plej kruela el ĉiuj dioj. Tamen kion signifas tiu grandega okulo?”

”Laŭ mia kompreno estas ilia teorio, ke iu povus toleri kaj travivi ĉion ajn se la menso estus tute firma,” respondis Flambeau. ”Iliaj du ĉefaj simboloj estas la suno kaj la malfermita okulo, ĉar ili asertas, ke se homo estus vere sana li povus rigardi fikse eĉ la sunon.”

”Se homo estus vere sana,” diris Pastro Brown, ”li ne sin ĝenus rigardi ĝin.”

”Tiom do mi scias pri la nova religio,” daŭrigis Flambeau. ”Ĝi asertas ankaŭ kompreneble, ke ĝi povas venki ĉiujn fizikajn malsanojn.”

”Ĉu ĝi povas venki la solan spiritan malsanon?” demandis Pastro Brown kun serioza scivolemeco.

”Kaj kio estas la sola spirita malsano?” demandis Flambeau ridetante.

”Ho, kredi, ke oni tute bonsanas,” diris lia amiko.

Flambeau pli interesiĝis pri la modesta oficejeto sub la sia, ol pri la flamanta templo supre. Li estis klarpensema sudano, kiu neniel povis imagi sin krom kiel katoliko aŭ ateisto; kaj novaj religioj, feliĉigaj aŭ malĝojaj, ne allogis lin. La homaro tamen ĉiam allogis lin, precipe kiam ĝi estis belaspekta; plie, la malsupraj fraŭlinoj havis proprajn karakterizojn. Du fratinoj prizorgis la oficejon; ambaŭ estis maldikaj kaj nigretaj kaj unu el ili estis alta kaj impresa. Tiu havis avidan kaj hokforman vizaĝon simile al la precize difinita rando de ia batalilo. Ŝi ŝajnis trahaki vojon tra la vivo. Ŝi havis okulojn mirige brilajn, sed estis la brileco de ŝtalo pli ol la brileco de diamantoj; kaj ŝia maldika figuro estis iomete tro nefleksebla por havi sveltecon. Ŝia pli juna fratino estis kiel ŝia mallongigita ombro, iomete pli griza, pli pala kaj pli senimpona. Ili ambaŭ portis oficejtaŭgajn nigrajn kostumojn kun etaj viraj manumoj kaj kolumoj.

Estas miloj da tiaj laboremaj virinoj en la Londonaj oficejoj, sed ĉi tiuj estis interesaj pro ilia vera, pli ol ilia ŝajna stato.

Ĉar Pauline Stacey, la pliaĝa, estis fakte heredontino de blazono kaj duono de graflando, ankaŭ de granda riĉeco; antaŭ ol ia malvarma furiozeco (kian nur la moderna virino havas) aligis ŝin al tio, kio ŝiaopinie estas pli malmola kaj pli nobela vivmaniero, ŝi pasigis sian junecon en kasteloj kaj ĝardenoj. Efektive ŝi ne cedis sian monon; en tio estus romaneca aŭ monaĥa malzorgeco tute fremda al ŝia superrega utilismo. Ŝi diris ĉiam, ke ŝi tenas siajn riĉaĵojn por almeti ilin al praktikaj sociaj aferoj. Per parto de ĝi ŝi starigis modelan skribmaŝinejon, iom ŝi disdonis al diversaj asocioj kaj movadoj por la antaŭenigo de socia laborado inter virinoj. Kiom Joan, ŝia fratino kaj kunlaboranto, partoprenis en ĉi tiu iomete proza idealismo neniu povis certiĝi. Tamen ŝi sekvis sian estrinon kun hundfidela amo, kiu iel estis pli alloga, kun ĝia eta tragediemo, ol la malcedema kaj viveca energio de ŝia pli aĝa fratino. Pauline Stacey havis neniun emon al tragedio; oni diris ke ŝi neas ĝian ekziston.

Ŝia nefleksebla rapideco kaj malvarma malpacienco tre amuzis al Flambeau kiam por la unua fojo li eniris la ĉambraron. Li estis atendanta ekster la lifto en la enirejo la knabon, kiu kutime kondukis fremdulojn al la diversaj etaĝoj. Sed tiu ĉi brilokula falkino tute rifuzis toleri oficialan malrapidecon. Akre ŝi diris, ke ŝi ĉion scias pri la lifto kaj, ke ŝi ne dependas de knaboj… nek de viroj. Kvankam ŝiaj ĉambroj troviĝis en la tria etaĝo, tamen dum la kelksekunda supreniro, prosperis al ŝi senhezite klarigi al Flambeau multajn el ŝiaj fundamentaj opinioj; mallonge tiuj signifis, ke ŝi estas moderna laborantino kaj ke ŝi amas modernajn maŝinojn. Ŝiaj helnigraj okuloj ekbrilis pro abstrakta kolero kontraŭ tiuj, kiuj kontraŭparolas la maŝinsciencon kaj kiuj petas la revenon de romantiko. Ŝiaopinie, ĉiu devas scipovi manregi maŝinojn, kiel ŝi manregas la lifton. Ŝajne ŝi preskaŭ malkonsentis kiam Flambeau malfermis por ŝi la liftopordon, kaj tiu sinjoro supreniris al siaj propraj ĉambroj ridetante pro iomete miksitaj sentoj pri la memoro de tia brilanta sendependeco.

Ŝi havis temperamenton iel abruptan kaj agemecan; la gestoj de ŝiaj delikataj kaj elegantaj manoj estis subitaj kaj eĉ detruvolaj. Iam Flambeau eniris en ŝian ĉambron por pritrakti kelkajn aferojn pri maŝinskribado kaj eltrovis, ke ŝi ĵus ĵetis la okulvitrojn de sia fratino en la mezon de la ĉambro kaj piedpremas ilin. Ŝi estis jam en la rapidoj de etika riproĉparolado pri la ”naŭzaj medicinaj ideoj” kaj la malsana sindono al malforteco, kiun tiaj helpiloj signifas. Ŝi defiis sian fratinon enporti ankoraŭ unufoje tian artefaritan malsanan senutilaĵon en la oficejon. Ŝi demandis, ĉi ŝi portu lignajn krurojn aŭ perukon aŭ vitrajn okulojn; kaj dum ŝi parolis ŝiaj okuloj ekflamis kiel la terura kristalo.

Flambeau, tute konfuzite pro tiu ĉi fanatikeco, ne povis ne demandi al fraŭlino Pauline (kun sia franca logiko), kial okulvitroj estas signo de malforteco pli ol liftoj, kaj kial, se la scienco povas helpi al ni pri la unu klopodo, ĝi ne povas helpi al ni ankaŭ pri la alia.

”Tio estas tute malsama,” fiere diris Pauline Stacey, ”Baterioj kaj aŭtoj kaj tiaj aferoj estas signoj de homa forteco… jes, sinjoro Flambeau, kaj de virina forteco ankaŭ. Ni ludos nian rolon je tiuj ĉi maŝinoj kiuj venkas spacon kaj tempon. Tio estas altcela kaj grandioza… tio estas vera scienco. Sed tiuj ĉi aĉaj subteniloj kaj plastroj, kiujn la kuracistoj vendas… nu, ili nur estas la signoj de ĉarlataneco.

Kuracistoj algluas krurojn kaj brakojn kvazaŭ ni estas kripluloj kaj malsanaj servutuloj de nia naskiĝo. Sed mi de mia naskiĝo estas libera, sinjoro Flambeau! Homoj bezonas tiujn aĵojn ĉar ili estis edukitaj en timo, anstataŭ en forto kaj kuraĝo, same kiel stultaj vartistinoj konsilas al infanoj ne rigardadi la sunon, tial ili ne povas rigardadi ĝin senpalpebrume. Kial, inter la steloj estu nur unu stelo, kiun ni ne povas vidi? La suno ne estas mia superreganto kaj mi malfermos miajn okulojn kaj rigardados ĝin kiam ajn mi volos.”

”Viaj okuloj,” diris Flambeau, fremdstile kliniĝante, ”superbrilus eĉ la sunon.” Plaĉis al li komplimenti ĉi tiun strangan, neflekseblan belulinon, parte pro tio ke tion fari iomete malekvilibrigis ŝin. Tamen dum li supreniris al sia etaĝo li profunde enspiris kaj ekfajfis al si dirante: ”Do, tiu ĉarlatano supre kun la ora okulo kaptis ŝin.”

Ĉar, kvankam li ne multe sciis pri la nova religio de Kalon, li jam aŭdis pri lia aparta ideo de sunrigardado.

Baldaŭ li trovis, ke la spirita kunligo inter la du etaĝoj estas forta kaj plifortiĝanta. Tiu homo, kiu sin nomis Kalon estis belega kreito, inda laŭ fizika vidpunkto esti la pontifiko de Apolono. Li estis preskaŭ tiel alta kiel Flambeau, kaj multe pli belaspekta ol li, kun orkolora barbo, fortaj bluaj okuloj, kaj hararego malantaŭen kombita kiel leonhararo. Lia staturo estis tiu de la Neitzsche’a blonda besto, sed lia besta beleco estis pliigita, heligita kaj moligita per vera intelekto kaj spiriteco. Se li aspektis kiel unu el la famaj saksaj reĝoj, li aspektis kiel unu el tiuj reĝoj kiuj ankaŭ estis sanktuloj, kaj tio estis spite al la Londona neakordeco de liaj ĉirkaŭaĵoj; la fakto ke li havis mezetaĝan oficejon en Viktoria Strato; ke lia skribisto (nerimarkinda junulo portanta manumojn kaj kolumojn) sidis en la ekstera ĉambro, inter li kaj la koridoro; ke lia nomo estis sur latunafiŝo, kaj orumita emblemo de lia kredo pendis super la strato kiel okulistreklamaĵo. La tuto de ĉi tiu vulgareco ne povis depreni de la homo nomita Kalon la potencan subpremon kaj inspiremon kiu venis de lia animo kaj korpo. Ĉio dirite, kiam en la ĉeesto de ĉi tiu ĉarlatano oni sentis esti en la ĉeesto de eminentulo. Eĉ vestita en la toljako kiun li portis kiel laborvestaĵo en la oficejo, li estis ensorĉa kaj timiga figuro; kaj kiam li surmetis la blankajn robojn kaj la oran diademon, en kiuj li ĉiutage salutis la sunon, li jam tiom belege aspektis, ke la mokridoj de la preterpasantoj formortis sur iliaj lipoj.

Trifojojn ĉiutage eliris la moderna sunadoranto sur sian balkoneton en la ĉeesto de ĉiuj Westminsteranoj, por deklami ian litanion al sia brila dio: je tagiĝo, je sunsubiro kaj je la tagmeza eksonego ĉiutage. Kaj dum la tagmeza eksonego ankoraŭ tremetis de la parlamentaj kaj preĝejaj turoj, Pastro Brown, la amiko de Flambeau, unue suprenrigardis kaj ekvidis la blankan sacerdoton de Apolono.

Flambeau jam vidis sufiĉfoje ĉi tiujn ĉiutagajn sunsalutadojn, kaj li tuj rapidis en la enirejon de la alta konstruaĵo, sen sin turni por certiĝi ĉu lia amiko sekvos. Sed Pastro Brown, aŭ de profesia interesi ĝo pri ritoj aŭ de forta individua interesiĝo pri malsaĝaĵoj, haltis kaj suprenrigardis la balkonon de la sunadoranto, same kiel li haltus por suprenrigardi pulĉinelon. La profeto Kalon jam estis staranta en siaj roboj arĝentblankaj kun la manoj suprenlevitaj, kaj la sono de lia stranga voĉo aŭdiĝis ĉie en la okupata strato, elparolante lian sunlitanion. Ĝian mezon li jam atingis: liaj okuloj fikse rigardis la flamantan diskon. Estas dube ĉu li vidis ion aŭ iun sur ĉi tiu tero; estas tute certe, ke li ne rimarkis duonkreskintan, rondvizaĝan pastron, kiu en la malsupra homamaso palpebrumante rigardis lin.

Eble tio estis la plej miriga malsamaĵo inter ĉi tiuj du tre malsamaj homoj. Pastro Brown ne povis ion rigardi senpalpebrume; sed la sacerdoto de Apolono povis rigardadi eĉ la tagmezan sunon sen ia ajn palpebra ektremeto.

”Ho, suno,” kriis la profeto. ”Ho, stelo kiu estas tro granda esti inter la steloj. Ho, fontano kiu silente fluadas en tiun sekretejon kiun ni nomas la spacon. Blanka patro de ĉiuj senlacaj kreitaĵoj, helaj flamoj, helaj floroj, kaj helaj montsuproj. Patro, kiu estas pli senkulpa ol iu el ciaj plej senkulpaj kaj kvietaj infanoj; prapureco, en kies paco… .”

Ekbruo, kvazaŭ kurega kaj krakega, kiel la bruo de renversita raketo estis trahakata per akra kaj senĉesa ekkriado. Kvin homoj enkuris la pordon de la ĉambraro dum tri elkuris, kaj dum unu sekundo ĉiu surdigis la alian. La sento de iu tute subita teruro ŝajnis dum momento plenigi duonon de la strato je malbona novaĵo… malbona novaĵo, kiu estis des pli malbona ĉar neniu sciis kio estas.

Du homoj restis senmove post la tumulta ekbruo; la bela apolona sacerdoto sur la balkono tie supre, kaj sub li la malbela sacerdoto de Kristo.

Fine aperis en la pordo la altkreska figuro kaj titana energio de Flambeau, kaj superregis la amason. Kiel sireno laŭtege parolante li ordonis al iu venigi ĥirurgon, kaj dum li reiris en la malhelan kaj hompleniĝantan enirejon lia amiko Pastro Brown maltrude sekvis lin. Eĉ dum li trapuŝis sin tra la amaso li povis ankoraŭ aŭdi la belegan melodion kaj unutonecon de la sunsacerdoto ankoraŭ alvokanta la feliĉan dion, kiu estas la amiko de fontanoj kaj floroj.

Pastro Brown ektrovis Flambeau kaj seskelkajn aliajn ĉirkaŭstarantaj la enfermitan spacon en kiu kutime la lifto malsuprenvenis.

Sed la lifto ne estis veninta. Io alia estis veninta; io kiu devus esti veninta per lifto. Dum la pasintaj kvar minutoj Flambeau estis rigardinta ĝin sternita tere; li vidis la elcerbitan kaj elsangadantan korpon de tiu bela virino kiu neis la ekzistadon de tragedio. Neniam li dubis, ke estas Pauline Stacey; kaj kvankam li venigis kuraciston li ne dubis, ke ŝi jam mortis.

Li ne povis memori certe ĉu li ŝatis ŝin aŭ malŝatis ŝin; estis tiom por ŝati kaj tiom por malŝati. Sed al li ŝi estis persono, kaj la netolerebla patoso de detaloj kaj kutimo pikvundegis lin per ĉiuj ponardetoj de amikperdo. Li memoris ŝian beletan vizaĝon kaj stultajn paroladojn kun subita, sekreta klareco, kiu estas la mortamareco.

En unu momento, kiel fulmo el la blua ĉielo, kiel fulmo-fajro de nenie veninta, tiu bela kaj spitema korpo estis deĵetita tra la malfermita liftputo al morto ĉe ĝia fundo. Ĉu estis sinmortigo? Ĉe tia aroganta optimisto tio ŝajnis neebla. Ĉu estis murdo? Sed kiu estas en ĉi tiu preskaŭ senloĝanta ĉambraro kiu volus iun murdi? Per ekfluo da raŭkaj vortoj kiujn li intencis fari fortaj sed kiuj subite malfortiĝis, li demandis, kie estas tiu viro Kalon. Voĉo, laŭkutime peza, mallaŭta kaj profundsona certigis al li, ke Kalon forestis dum la pasintaj dek kvin minutoj tie supre sur sia balkono, adorante sian dion. Kiam Flambeau ekaŭdis la voĉon kaj sentis la manon de Pastro Brown, li turnis sian nigretan vizaĝon kaj abrupte diris, ”Se li estis supre dum la tuta tempo, kiu do faris tion?”

”Eble,” diris la alia, ”ni povus supreniri kaj eltrovi. Ni havas duonhoron antaŭ ol la policanoj agos.”

Lasinte la korpon de la mortigita heredontino, Flambeau suprenrapidis ĝis la skrubmaŝinejo, tie ektrovis neniun kaj tuj daŭrigis ĝis sia oficejo. Enirinte ĝin, li tuj iris returne al sia amiko, kun vizaĝo ŝanĝiĝinta kaj pala.

”Ŝia fratino,” li diris kun neagrabla seriozeco, ”ŝia fratino ŝajne eliris promeni.”

Pastro Brown kapjesis. ”Aŭ povas esti, ke ŝi supreniris al la oficejo de tiu sunulo,” li diris. ”Se mi estus vi, mi certiĝus pri tio, kaj poste ni priparolu la tutan aferon en via oficejo. Ne,” li aldonis subite, kvazaŭ li memoris ion, ”ĉu mi iam venkos mian stultecon? Kompreneble, en ilia oficejo malsupre.”

Flambeau rigardis: tamen li sekvis la malgrandan pastron malsupren ĝis la malplena ĉambraro de la Stacey’oj, kie tiu nepenetrebla pastro prenis grandan ruĝlede remburitan seĝon kaj sidiĝis en la enirejo, de kie li povis vidi la ŝtuparon kaj plataĵojn… kaj atendis.

Sed li ne tre longe atendis. Ĉirkaŭ kvar minutoj poste tri homoj malsuprenvenis la ŝtuparon, similaj nur pro ilia soleneco. La unua estis Joan Stacey, fratino de la mortintino… videble ŝi estis supre en la portempa templo de Apolono; la dua estis la sacerdoto de Apolono mem, sian litanion fininte majeste malsupreniranta la larĝan ŝtuparon en tuta grandiozeco… iel, pro siaj blankaj roboj, barbo kaj dividita hararo, li aspektis kiel Kristo elirante la Pretorejon en la pentraĵo de Doré; la tria estis Flambeau kun brovoj malhelaj kaj iomete konfuzite.

Fraŭlino Joan Stacey, nigreta, la vizaĝo malgrasa kaj la hararo trofrue griziĝinta, rekte marŝis al sia skribtablo kaj ordigis siajn paperojn kun agemeca gesto. Ĉi tiu nura ekfaro tuj recerbsanigis ĉiun. Se fraŭlino Joan Stacey estis krimulino ŝi estis aplomba krimulino.

Pastro Brown rigardis ŝin dum iom da tempo kun strangeta rideto kaj poste ankoraŭ rigardante ŝin alparolis alian.

”Profeto,” li diris ŝajne alparolante al Kalon, ”mi volas, ke vi diru al mi multon pri via religio.”

”Fierigas min tion fari,” diris Kalon klinante sian ankoraŭ kronitan kapon, ”sed mi ne estas certa, ĉu vi komprenos.”

”Nu, estas ĉi tiel,” diris Pastro Brown en sia nekaŝema dubplena maniero: ”Oni instruas nin, ke se homo havas malbonajn fundamentajn principojn, la kulpo pri tio devas esti parte al li mem.

Tamen, malgraŭ tio, ni povas iome diferencigi homon, kiu insultas sian tute klaran konsciencon, de homo kiu havas konsciencon pli aŭ malpli per sofismo malklarigitan. Nu, ĉu vi vere kredas, ke murdi iun estas iel kulpe?”

”Ĉu tio estas akuzaĵo?” demandis Kalon tre trankvile.

”Ne,” respondis Pastro Brown egale trankvile kiel li, ”estas parolado por la akuzito,”

En la longa kaj ektimiga silento de la ĉambro leviĝis malrapide la apolona profeto; kaj vere estis kvazaŭ la suno leviĝis. Li plenigis la ĉambron per sia lumo kaj vivo tiel, ke oni sentis, ke li egale facile povus plenigi la ebenaĵon ĉirkaŭ Salisbury. Lia robita figuro ŝajne drapiris la tutan ĉambron per klasikaj vestaĵoj; lia epopea gesto ŝajne etendigis ĝin al pli grandiozaj perspektivoj, ĝis la malgranda nigra figuro de la moderna pastro ŝajnis esti difekto kaj entrudaĵo, ronda nigra makulo sur la Helasa brileco.

”Ho, Kajafaso, fine ni renkontiĝas,” diris la profeto. ”Via eklezio kaj la mia estas la solaj realaĵoj sur ĉi tiu tero. Mi adoras la sunon, kaj vi la malheliĝon de la suno; vi estas la pastro de la mortanta, mi de la vivanta Dio. Via nuna suspekta kaj kalumnia laboro estas inda je via uniformo kaj kredo. Via tuta eklezio estas nenio, krom nigra polico; vi estas nur detektivoj kaj spionoj, provantaj deŝiri de homoj kulpkonfesojn, aŭ per perfido aŭ per torturo. Vi konvinkas homojn de krimoj, mi volus konvinki ilin de senkulpeco. Vi konvinkas ilin de malvirteco, mi volus konvinki ilin de virteco.

”Leganto de la libroj de malboneco, ankoraŭ unu vorto antaŭ ol mi por ĉiam forblovos viajn senbazajn inkubojn. Ne eĉ malklare, vi povus kompreni kiom malmulte mi ĝenas min pri tio, ĉu vi povos kondamnigi min aŭ ne. Tiuj aĵoj, kiujn vi nomas hontiĝo kaj terura pendigo, ne estas al mi pli teruraj, ol la monstro el infana ludlibro estas al plenkreskulo. Vi diris, ke vi parolas pro la akuzito. Tiom malmulte mi estimas ĉi tiun nebullandan vivon, ke mi aldonas la prosekutparoladon kontraŭ la akuzito. Estas nur unu ero el ĉi tiu afero, kiu estas asertabla kontraŭ mi, kaj tion mi mem diros. Ŝi kiu mortis estis mia amantino kaj mia edzino, ne kiel viaj ladaj preĝetoj nomas kiel laŭleĝa, sed laŭ pli pura kaj pli severa leĝo ol vi iam ekkomprenos. Ŝi kaj mi kunmarŝis en malsama mondo ol la via, kaj ni trairis kristalajn palacojn dum vi laboriradis tra brikaj tuneloj kaj koridoroj. Nu, mi scias, ke policanoj, teologiaj kaj aliaj, konstante opinias, ke kie estas estinta amo, baldaŭ nepre ekvenos malamo; do, vi jam aŭdis la unuan prosekuteron. Tamen la dua estas pli grava; mi ne kondutos min ŝpare. Estas vere, ne nur ke Pauline amis min, sed ankaŭ estas vere, ke hodiaŭ… hodiaŭ matene, antaŭ ol ŝi mortis, skribis ŝi ĉe tiu tablo testamenton, laŭ kiu, mi kaj mia nova eklezio ricevos duonmilionon da funtoj. Venu, kie estas la katenoj? Ĉu vi opinias, ke ĝenas min, kiujn malsaĝaĵojn vi faros pri mi? Punservuto ŝajnos al mi nur kvazaŭ mi atendus ŝin sur laŭvoja stacio.

Per eŝafodo mi iros al ŝi kiel per rapidega ĉaro.”

Li parolis kun la cerbskuiga aŭtoritato de oratoro, kaj Flambeau kaj Joan Stacey rigardis lin kun mirega admiro. La vizaĝo de Pastro Brown ŝajnis esprimi nenion krom ekstrema afliktiĝo. Li planken rigardadis, unu dolorplena sulketo sur la frunto. La sunprofeto facile apogis sin al la kameno kaj daŭrigis:

”Per malmultaj vortoj mi prezentis al vi la tutan cirkonstancaron, efektive la solan cirkonstancaron, kontraŭ mi. Per ankoraŭ pli malmultaj vortoj mi tute forblovos ĝin, tiel ke eĉ unu postsigneto ne restos. Ĉu mi faris ĉi tiun krimon? Pauline Stacey defalis de ĉi tiu etaĝo je kvin minutoj post tagmezo. Cent homoj atestos en juĝejo, ke mi elstaris sur la balkono de miaj propraj ĉambroj iom antaŭ la tagmeza eksonaro, kaj dum la posta kvaronhoro… la kutiman periodon de mia publika preĝado. Mia skribisto (respektinda junulo de Clapham, neniel kunligita al miaj aferoj) ĵurus, ke li sidis en mia ekstera oficejo dum la tuta mateno, kaj ke nenia komunikaĵo trapasis.

Li ĵurus, ke mi alvenis dek minutojn antaŭ la dekdua… dek minutojn antaŭ ol eĉ flustro pri la tragedio… kaj, ke mi ne forestis la oficejon aŭ la balkonon dum la tuta tempo. Neniu iam havis tian kompletan alibion. Mi povus ĉeestordoni duonon de la Westminsteranoj atesti tion pri mi. Mi kredas, ke vi devas remeti la katenojn.”

”Tamen, finfine por ke restu nenia postsigno de ĉi tiu stulta suspekto, mi diros al vi ĉion, kion vi volas scii. Mi kredas, ke mi ja scias kiel mia malfeliĉa amikino renkontis sian morton. Vi povos, se vi tiel volus, kulpigi min pri tio, aŭ almenaŭ mian fidon kaj filozofion; sed vi certe ne povus malliberigi min. Estas bone konate inter ĉiuj lernantoj de la pli altaj veraĵoj, ke laŭ historio iuj adeptoj kaj illuminati atingis la eblecon de leviĝo, tio estas, de sin levi sensubtenaĵe, spite de gravito. Tio estas nur ero el tiu ĝenerala venkado de materio, kiu estas la ĉefaĵo de nia okulta saĝeco. Kompatinda Pauline estis impulsema kaj ambicia. Verdire, mi opinias, ke ŝi kredis, ke ŝi estas pli lerta en la misteroj ol ŝi fakte estis; kaj ŝi ofte diris al mi, dum ni kune en la lifto malsupreniris, ke, se oni havus sufiĉe fortan volon, oni povus malsuprenŝvebi kiel plumo sendanĝere. Mi solene kredas, ke en ia ekstazo de noblaj pensoj, ŝi provis efektivigi la miraklon. Ŝia volo aŭ fido forlasis ŝin en la krizmomento, kaj la pli malalta materia leĝo terure venĝis sin sur ŝi. Tio, sinjoroj, estas la tuto, tre malĝoja, kaj viaopinie tre aroganta kaj peka, sed certe ne estas krima, aŭ iel rilatas al mi. Laŭ la stenografmaniero de la policaj juĝejoj oni devas nomi ĝin sinmortigo. Mi mem ĉiam rigardos ĝin kiel heroa malsukcesaĵo en la scienca antaŭenmarŝado, kaj la malrapida suprenrampado al la ĉielo.”

Por la unua fojo Flambeau vidis Pastron Brown venkita. Li ankoraŭ sidis rigardante teren kvazaŭ hontigita, kun la brovo dolorplena kaj sulkigita. Estis neeble eviti la sentojn, kiujn la flugilaj vortoj de la profeto ventumis, ke jen malbonhumora, laŭprofesia homsuspektanto, venkita per pli fiera kaj pli pura spirito de natura hibereco kaj sano. Fine li ekdiris, palpebrumante, kvazaŭ korpe afliktita:

”Nu, sinjoro, se estas tiel, vi devas nenion fari, krom preni la testamentan paperon, pri kiu vi parolis, kaj foriri. Mi scivolus kie la kompatinda fraŭlino lasis ĝin.”

”Ĝi estas tie, sur ŝia skribtablo, apud la pordo, mi kredas,” diris Kalon, kun tiu fortika senkulpa maniero, kiu ŝajne tute malkondamnis lin. ”Ŝi diris al mi, ke ŝi nepre skribos ĝin hodiaŭ matene, kaj fakte mi vidis ŝin, ĝin skribanta dum mi supreniris al mia ĉambro en la lifto.”

”Ĉu tiam ŝia pordo estis malfermita,” demandis la pastro, rigandante angulon de la mato.

”Jes,” diris Kalon trankvile.

”Ha, de tiam, ĝi ĉiam estis malfermita,” respondis la alia kaj daŭrigis sian silentan studadon de la mato.

”Estas papero ĉi tie,” diris la timiga fraŭlino Joan, per iomete strangtona voĉo. Ŝi estis transirinta al la skribtablo de sia fratino kaj mantenis grandan paĝon de blua papero. Ŝi estis maldoĉe ridetanta je maniero netaŭga al tia sceno aŭ okazaĵo, kaj Flambeau rigardis ŝin kun malheliĝanta brovo.

La profeto Kalon deturnis sin de la papero, kun tiu reĝa nekonscieco kiu dum la tuta tempo subtenis lin. Sed Flambeau prenis ĝin el la fraŭlina mano kaj tralegis ĝin kun pleja mirego. Ĝi ja komencis laŭ la kutima testamenta maniero, sed post la vortoj ”Mi donas kaj testamentas ĉion, kion mi je morto posedos” la skribo abrupte finiĝis, poste estis nun grataĵoj kaj nenia signo de heredonta nomo.

Miregante, Flambeau transdonis ĉi tiun tratranĉitan testamenton al sia pastra amiko, kiu ekrigardis ĝin kaj silente donis ĝin al la sunsacerdoto.

Sekundon poste tiu pontifiko, portanta siajn grandiozajn vestaĵojn, transiris la ĉambron per du grandegaj paŝoj kaj kiel turo superstaris Joan, liaj bluaj okuloj elstarantaj de la kapo.

”Kiajn firuzojn vi faris?” li ekkriis. ”Ĉi tiu ne estas ĉio, kion Pauline skribis.”

Ili miregis kiam ili aŭdis lin parolanta per tute nova voĉo kiu enhavis iun usonan akrecon; lia pompeca kaj bonstila angla parolmaniero estis tute defalinta de li kiel mantelo.

”Krome estas nenio sur la skribtablo,” diris Joan, kaj kontraŭstaris lin, malbone ridetante.

Subite li ekparolis blasfeme en katarakto da nekredemaj vortoj.

Io ŝoka estis en la defalo de lia masko, estis kvazaŭ oni vidas homon kies vera vizaĝo defalas.

”Rigardu ĉi tion,” li kriis usonstile, kiam li de blasfemado senspiri ĝis, ”eble mi estas aventuristo, sed mi divenas, ke vi estas murdistino.

Jes, sinjoroj, ĉi tie vi havas la kialon de la morto, kaj sen ia ajn leviĝo. La kompatinda knabino skribas testamenton, favoran al mi, kaj ŝia malbenita fratino venas, batalas por ekteni la plumon, tiras ŝin al la liftputo kaj deĵetas ŝin antaŭ ol ŝi povas fini ĝin. Je diablo!

Ŝajnas, ke post ĉio ni bezonas katenojn.”

”Kiel vi vere diras,” respondis Joan, kun malbela trankvileco, ”via skribisto estas tre respektinda junulo, kiu scias kia estas ĵuro; kaj li ĵurus en ĉiu ĵuĝejo ajn, ke mi estis supre en via oficejo pritaktanta ian skribaĵon de kvin minutoj antaŭ mia fratino defalis, ĝis kvin minutoj poste. Sinjoro Flambeau diros al vi, ke li trovis min tie.”

Estis silento.

”Do,” kriis Flambeau, ”Pauline estis sola, kiam ŝi defalis, kaj temas pri sinmortigo.”

”Ŝi estis sola kiam ŝi falis,” diris Pastro Brown, ”sed tio ne estis sinmortigo.”

”Kiel do ŝi mortis?” Flambean demandis senpacience.

”Oni murdis ŝin.”

”Sed ŝi estis tute sola,” malkonsentis la detektivo.

”Oni murdis ŝin kiam ŝi estis tute sola,” respondis la pastro.

La aliaj ĉiuj rigardis lin, sed li restis kiel antaŭe, sidanta malkuraĝigata kun sulko sur la ronda brovo kaj kun ŝajno de nepersona honto kaj malĝojo; lia voĉo estis malemfaza kaj malfeliĉa.

”Mi volas scii,” Kalon kriis kun blasfemo, ”kiam la policanoj alvenos por forpreni ĉi tiun sangan kaj malvirtan fratinon. Ŝi mortigis sian propran karnon kaj sangon; ŝi forrabis de mi duonmilionon, kiu estis tiel sankte la mia, kiel…”

”Nu, nu, profeto,” interĵetis Flambeau, kun ia rikano, ”rememoru, ke ĉi tiu tero estas nur nebullando.”

La sacerdoto de la suno klopodis regrimpi sur sian piedestalon.

”Ne estas nur la mono,” li kriis, ”kvankam tiu sufiĉus starigi la movadon tra la tuta mondo. Estas ankaŭ la volo de mia amantino.

Al Pauline ĉio el ĉi tio estis sankta. En la okuloj de Pauline… .”

Subite Pastro Brown rekte ekstaris, tiel, ke lia seĝo falis teren malantaŭ li. Li estis mortpala, tamen liaj okuloj brilegis.

”Tio ĝi estas,” li ekkriis per klara voĉo. ”Tiel vi devas komenci. En la okuloj de Pauline… .”

La alta profeto malantaŭenkuris de la malgranda pastro en preskaŭ freneza konfuziĝo. ”Kion signifas? Kiel vi kuraĝas?” li kriadis.

”En la okuloj de Pauline,” rediris Pastro Brown, la liaj ankoraŭ pli brilegantaj. ”Daŭrigu… je l’dia nomo… daŭrigu. La plej abomena krimo, kiun diabloj iam instigis, post konfeso malpeziĝas; kaj mi petegas ke vi konfesu. Darŭigu, daŭrigu… En la okuloj de Pauline.”

”Liberigu min, vi diablo,” tondris Kalon luktante kiel giganto en katenoj.

”Ĉu mi kaptu lin?” demandis Flambeau, saltinte al la elirejo, ĉar Kalon estis jam malferminta la pordon.

”Ne, lasu lin preterpasi,” diris Pastro Brown kun stranga profunda ekĝemo, kiu ŝajne devenis el la profundejoj de la universo, ”lasu Kain preterpasi, ĉar li apartenas al Dio,”

Ekfalis longa silento en la ĉambro post lia eliro. Tio estis al la malkvietema animo de Flambeau longega dolorego pridemanda.

Fraŭlino Joan Stacey treege trankvile ordigis la paperojn sur sia tablo.

”Patro,” fine diris Flambeau, ”estas mia devo, ne nur mia scivolemeco – estas mia devo, se eble, elserĉi, kiu faris la krimon.”

”Kiun krimon?” demandis Pastro Brown.

”Kompreneble tiun, kiun ni pritraktas,” respondis lia senpacienca amiko.

”Ni pritraktas du krimojn,” diris Brown, ”krimoj de tute malsama graveco – kaj krimoj faritaj de tute malsamaj krimuloj.”

Fraŭlino Joan Stacey, kiu jam kolektis kaj enmetis siajn paperojn en la tirkeston, ŝlosis ĝin. Pastro Brown daŭrigis, rimankante ŝin tiom malmulte kiom ŝi rimarkis lin.

”La du krimojn,” li diris, ”oni faris pro la sama malforteco de la sama persono, dum luktado akiri ŝian monon. La farinto de la pli grava krimo trovis, ke la pli malgrava krimo malhelpas lin; la farinto de la malgrava krimo akiris la monon.”

”Ho, ne daŭrigu kiel preleganto,” ĝemis Flambeau, ”parolu per malmultaj vortoj.”

”Mi povas elparoli ĝin per unu vorto,” respondis lia amiko.

Fraŭlino Joan Stacey, rigardante sin en speguleto kun nigra sulkigo, surmetis kaj fiksis per pinglo sian nigran oficejtaŭgan ĉapelon; kaj dum la interparolado daŭris, prenis sian mansaketon kaj ombrelon je ne rapidigita maniero, kaj eliris la ĉambron.

”La vero estas en unu vorto; kaj en unu mallonga vorto,” diris Pastro Brown. ”Pauline Stacey estis blinda.”

”Blinda!” ripetis Flambeau, kaj leviĝis malrapide ĝis sia pleja alteco.

”Blindeco estis en la sango de ŝia familio,” Brown daŭrigis. ”Ŝia fratino estus elportinta okulvitrojn se Pauline estus permesinta tion al ŝi; sed estis ŝia aparta filozofio aŭ kaprico, ke oni devas ne helpi tiajn malsanojn per sincedo al ili. Ŝi ne volis konfesi, ke la nubo ekzistas; aŭ ŝi volis disigi ĝin per volforteco. Tiel ŝiaj okuloj pli malsani ĝadis pro longa penado vidi; tamen la plej malbona penado estis venonta. Ĝi alvenis kun la kara profetulo, aŭ kiel ajn li sin nomas, kiu instruis al ŝi rigardadi la flamantan sunon nudokule. Li nomis tion ‘akcepti Apolonon’. Ha! se ĉi tiuj novaj idolservantoj nun fariĝus kiel la antikvaj idolservantoj, ili estus iom pli saĝaj. La antikvaj idolanoj sciis, ke nura nuda naturadorado nepre havos sian kruelan flankon. Ili sciis, ke la okulo de Apolono povas velkigi kaj blindigi.”

Estis paŭzo kaj la pastro daŭrigis per milda kaj eĉ tremanta voĉo.

”Ĉu tiu diablo intence blindigis ŝin aŭ ne, estas nenia dubo pri tio, ke li intence mortigis ŝin pere de ŝia blindeco. La nura simpleco de la krimo estas naŭziga. Vi scias, ke li kaj ŝi supren kaj malsupreniradis per tiuj liftoj sen oficiala helpo; vi ankaŭ scias kiel facile kaj senbrue la liftoj glitas. Kalon irigis la lifton ĝis ŝia plataĵo kaj tra la malfermita pordo, vidis ŝin skribantan en sia malrapida, senvidanta maniero, la testamenton, kiun ŝi promesis doni al li. Li ĝoje alvokis ŝin, dirante, ke li alvenigis la lifton por ŝi, kaj ke ŝi eliru kiam ŝi estos preta. Tiam li enpremis la elektran butonon kaj suprenglitis senbrue ĝis sia propra etaĝo, trapaŝis sian oficejon kaj sendanĝere estis preĝanta antaŭ la homplena strato kiam la kompatinda knabino, sian laboron fininte, goje elkuris kien amanto kaj lifto estas pretaj akcepti ŝin, kaj antaŭenpaŝis – – ”

”Ĉesu!” ekkriis Flambeau.

”Li akirus duonmilionon da funtoj per la enpremo de tiu butono,” daŭrigis la malgranda pastro, kun tiu senkolora voĉo, per kiu li priparolis tiajn teruraĵojn. ”Tamen tiu fuŝis – fuŝis ĉar estis alia persono kiu ankaŭ sciis pri la blindeco de kompatinda Pauline. Pri tio estis io, kion mi kredas, neniu rimarkis; kvankam la testamento estis nefinita kaj sen subskribo, la alia fraŭlino Stacey kaj iu servistino ŝia jam subskribis ĝin kiel atestantoj. Joan unue subskribis, dirante kun tipa virina malestimo al laŭleĝeco, ke Pauline povas fini ĝin poste. Tiel, Joan volis, ke ŝia fratino subskribu la testamenton sen veraj atestantoj. Kial? Mi pripensis la blindecon kaj ŝajnis al mi kiel certe, ke ŝi deziris, ke Pauline subskribu ĝin en soleco, ĉar ŝi deziris, ke Pauline tute ne subskribu ĝin.

”Homoj kiel la Stacey’oj ĉiam uzas fontplumojn; sed estis aparte nature al Pauline tiel fari. Per kutimo kaj pro ŝia forta volo kaj memoro ŝi povis tiel bone skribi kvazaŭ ŝi vidus; tamen ŝi ne povis scii kiam la plumo bezonas esti trempata en la inkujon. Tial ŝia fratino zorge plenigis ŝiajn fontplumojn, krom ĉi tiun fontplumon; ĉi tiun la fratino zorge ne plenigis; la restaĵo de la inko sufiĉis skribi kelkajn liniojn kaj poste tute ĉesis. Kaj la profeto perdis kvin cent mil funtojn, kaj sen avantaĝo faris unu el la plej lertaj kaj kruelaj murdoj, kiuj iam okazis.”

Flambeau iris al la malfermita pordo kaj aŭdis la oficialajn policanojn suprenvenantajn la ŝtuparon. Li sin turnis kaj diris: ”Vi ja devis diable atente sekvi ĉion por kulpigi Kalon dum nur dek minutoj.”

Pastro Brown ektremetis.

”Ho! lin,” li diris, ”Ne, mi devis atente pripensi por eltrovi la aferon de Fraŭlino Joan kaj la fontplumo. Tamen mi jam sciis, ke Kalon estas la krimulo antaŭ ol mi eĉ eniris la konstruaĵon.”

”Vi ja ŝercas!” ekkriis Flambeau.

”Tute ne,” respondis la pastro. ”Mi asertas, ke mi sciis, ke li faris ĝin antaŭ ol mi eĉ sciis kion li faris.”

”Sed kiel?”

”Ĉi tiuj paganaj stoikuloj,” pripense diris Pastro Brown, ”ĉiam malsukcesas pro sia forteco. Ekvenis krakego kaj ekkrio en la straton kaj la apolona pastro ne ektremis nek ĉirkaŭenrigardis. Mi ne sciis kio ĝi estis. Tamen mi sciis, ke li atendis ĝin.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.