La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KRIMROMANETOJ

Aŭtoro: Sten Johansson

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

MEMOR’ MORTIGA

”Vi estas verkisto kaj devas, kiel vi ĵus diris, koni la vortojn, do vi scias ke adjektivoj ne utilas, se ekzemple iu homo mortigas aliulon, oni prefere tiel esprimu la aferon, fidante ke la teruro de la ago mem tiel ŝokas, ke ĝi liberigas nin de la devo nomi ĝin terura”

Jose Saramago, el Ensaio sobre a Cegueira
(Eseo pri la blindeco)

1. Ĝis la kato miaŭos

La kato miaŭos vian morton. Tuj kiam vi enlasos ĝin, vi mortos. Jes ja, putinido, vi merite mortos! Ne gravas, ĉu post minuto aŭ post horo. Mi pretas, kaj mi povas atendi. Nun mi povas atendi kiom ajn longe. Damnita porko! Kiomfoje vi diris al mi, en via supereca tono, ke mi havu paciencon, ke mi trankviliĝu, koncentriĝu? Kvazaŭ tio eblus! Se vi nur scius, putinido... Sed nun vi estus kontenta. Nun ne estas problemo. Preninte ĉi tion, ĉi aferon, mi havas paciencon de ĉi tie ĝis la infero. Kaj koncentriĝon, damne! Mi estas tiel koncentrita, ke vi neniam en la vivo spertis ion proksiman! Kiam finfine vi aŭdos tiun kataĉon miaŭi, kaj venos al la ĝardena pordeto por enlasi ĝin endomen, mi povos forfiki vian cerbaĉon dekfoje ĝis la kato miaŭos denove. Sed mi ne faros tion. Unu perfekte celita kuglo sufiĉos. Mi jam faris centon da pafoj ekzerce, kaj je ĉi tiu distanco ne eblos fuŝi. Ne eblos maltrafi vian dikan ŝtipkapon. Unu trafo sufiĉos. Eĉ kun sondampilo la pafo eble igos viajn najbarojn demeti siajn koktelajn glasojn kaj rigardi unu la alian super la vespera ĵurnalo. Sed eble ili televidas usonan policfilmon. Tiuokaze neniu reagos. Kaj vi tiel saĝe elektis ekloĝi apud arbareto. Jen la sola prudentaĵo, kiun vi faris en via mizera vivaĉo. Bone, kateto, miaŭu plu. Baldaŭ venos la mastro. Baldaŭ li aperos por enlasi vin. Kiom vi miros, kiam li falos dorsen! Ĉu li havos tempon malfermi por enlasi vin? Ne gravas. Mi pafos tra la vitro. Ĉu la kato eniros aŭ ne, tio ne jukas mian haŭton. La kato neniam ĝenis min. Nur vi, damna putinido, faris ĉion por detrui mian vivon. Mi nur bedaŭras, ke mi ne povos torturi vin dum jaroj, kiel vi min! Dum pluraj jaroj, damnitaj fek – jaroj, mi suferis pro vi. Vi meritus la samon, sed diable, ne gravas, sufiĉos ke mi krevigos vian kranion, disblovigos la cerbon... Ŝpruc’! Sur la multekostan tapiŝon, kaj sur la pargeton. Eble la kato povos leki vian cerbon... Hej, kato, kateto! Denove miaŭu! Baldaŭ vi gustumos cerbaĵon... La mastro regalos...

2. Trovi kokranton

La menso de Tom Jankeus estas plena vespujo, kiam li aŭtas hejmen, ellasinte Amanda’n en loko ducent metrojn for de ŝia hejmo. Kiel li sukcesis enmiksiĝi en tian pelmelon el emocioj, kulpo, mensogoj kaj antaŭtimo? Kaj kiel li kapablos agi nature kaj normale antaŭ siaj edzino kaj infanoj post nur kvin minutoj?

Efektive li nek bone konas, nek vere ŝatas sian kolegon Johan Wester. Male al Jankeus, kiu ne havas pedagogian ekzamenon kaj sekve akiris nur provizoran dungon, Wester estas jam multjara instruisto kun firma posteno. La sveda, angla kaj germana lingvoj estas liaj temoj, kiujn li instruadas al gejunuloj en la aĝoj de dek tri ĝis dek kvin jaroj.

”Tom, kiel eksa policisto vi sendube scias kiel gvatsekvi krimulojn”, li diras iutage, kiam nur ili restas en la instruista ĉambro.

Jankeus ridetas. Li jam kutimas, ke la ĝeneralaj imagoj pri policlaboro fontas pli ofte en filmoj kaj libroj ol en la realo.

”Ĝuste nun mi memoras neniun solan kazon, kiam mi kaŝe gvatsekvis iun”, li trankvile diras. ”Kutime deziris ni male, ke la homoj rimarku nin.”

”Tamen vi certe facile povus fari tion”, insistas la kolego. ”Cetere estas nenio drama. Sufiĉas nur postsekvi, noti la adreson aŭ eventualan aŭtonumeron. Jen ĉio.”

”Pardonu, sed... postsekvi kiun?” demandas Jankeus, eksupozante, ke kaŝiĝas hoko en la ezoko.

”Nu... ne temas pri krimulo. Entute, nenio drama. Tute simpla afero.” La instruista kolego paŭzas kaj rigardas ĉirkaŭen, kvazaŭ timante ke iu subaŭskultas lin. ”Estas tiel ke... ĉiumarde vespere mia edzino vizitas kurson... aŭ iaspecan kunvenon... Estas grupo de virinoj, kiuj renkontiĝas, laŭdire por verki versaĵojn kaj diskuti siajn amatorajn verketojn. Kredeble temas ĉefe pri normala klaĉkunveno... kaj tio ja ne gravas... sed... iufoje mi hazarde eksciis, ke la grupo ne kunvenis, kvankam mia edzino laŭdire partoprenis en la kunestado...”

Li denove paŭzas, kaj Jankeus enŝovas:

”Johan, se vi volas spioni vian edzinon, prefere turnu vin al ia privata detektivo... ”

”Fakte mi serĉis tian, sed ŝajne ne ekzistas en nia urbo. Kaj cetere temas pri tute simpla afero. Sufiĉus unu – dufoje posteni kaj postsekvi por vidi, ĉu ŝi efektive iras al tiu grupo aŭ aliloken. Je la sesa vespere ŝi fermas sian butiketon, vi eble konas ĝin... Arta Ceramiko, ĉe la strato Unionsgatan... Kaj de tie ŝi devus piediri al la urba biblioteko. Simple, ĉu ne?”

Jankeus ne plu scias, kio persvadas lin akcepti la taskon, ĉu ia ĝenerala laceco kaj rezignacio, aŭ ĉu eble scivolemo nur duone konscia. Ja li du – trifoje jam vidis la edzinon de sia kolego, kiam ili samtempe eliris el siaj aŭtoj sur la parkejo apud la lernejo, kaj ŝi piediris for, ŝajne sen ia tenera gesto aŭ kiso al la edzo. Li nebule memoras nealtan, brunharan virinon, ne sveltan sed ŝajne moviĝeman. Kredeble ŝi estas iom pli juna ol la edzo, kiu aĝas eble kvardek jarojn.

”Bone, bone, tamen se ŝi foriros aŭte, ne atendu ke mi tuj saltos en taksion kaj ordonos ‘sekvu tiun aŭton!’ Sur niaj stratoj ne ĉiutage eblas haltigi taksion!”

Do, marde vespere li staras sub ekfolianta tilio en stratangulo, en la printempa vespero tro luma. Vidante la virinon ŝlosi sian butikpordon kaj ekiri, li postsekvas. Efektive ŝia promeno iras ne biblioteken, sed al la eta restoracio Akropolo en la urbocentro.

Dum kvaronhoro Jankeus staras surstrate, gvatante je kvindekmetra distanco la invitan pordon de la restoracio. Fine tiu malkomforta pozo tedas lin, kaj li eniras en Akropolon. Li ricevas bonan tableton en angulo, de kie li vidas kaj la elirejon, kaj la tablon kie la edzino de lia kolego sidas sola kun glaso da vino.

Jankeus mendas rostostangeton kun salato. Kun ĝi li trinkas mineralan akvon, ĉar li baldaŭ devos aŭti hejmen. Li antaŭvidas nur, ke iu bela donjuano enpaŝos kaj sidiĝos ĉe ŝia tablo, kaj li jam komencas cerbumi, kiel li morgaŭ raportu pri tio al la kokrito.

Surmure pendas plektaĵoj da ajlo – ĉu veraj, ĉu plastaj, ne eblas distingi en la duonlumo – kaj turismaj afiŝoj el Grekio. Juna brunharulino alportas lian viandon kun rideto kaj ”Bonan apetiton!” – kun loka akĉento de sudorienta Svedio. Troviĝas entute nur kvar gastoj, dise ĉe tri tabloj. Krom ili, ĉe tableto apud la bufedo sidas maljuna virino trikante, kaj knabineto legante libron, eble sian hejmtaskon. Ĉirkaŭ ili paŝadas infaneto apenaŭ dujara, al kiu la oldulino senĉese ĵetas longajn admonojn en la greka lingvo. Se ne estus pro la norde pala majvespera taglumo eksterfenestre, Jankeus povus imagi, ke li libertempas sur greka insulo, iom ekstersezone.

La edzino de lia kolego ankoraŭ restas sola, kaj fininte sian viandon, Jankeus decidas oferi al ŝia amanto ankoraŭ dek minutojn. Poste li hejmeniros al siaj edzino kaj infanoj kiel normala homo kaj forgesos la tutan stultaĵon. Tiam subite la virino, kiun li sekrete prigvatis, staras apud li.

”Pardonu, sed ĉu vi ne estas kolego de mia edzo? Vi estas la eksa policisto, ĉu ne?”

Jankeus rigardas ŝin surprizite. Se li iam kredis je anonima kariero kiel instruisto, forgesante sian iaman laboron, li evidente trompis sin.

”Prave. Bonvolu!” Li montras al la dua seĝo ĉe lia tablo.

Ŝi alportas sian vinon kaj sidiĝas.

”Eble vi atendas iun”, nun ŝi demandas.

”Tute ne. Kaj vi?”

”Ne, ne. Mi nur fuĝis kelkajn horojn, por ĝui la liberecon.”

”Fuĝis? Ĉu vi estas mallibera?” Jankeus demandas, ŝajne leĝere, sed kun eta sulko surfrunte.

Ŝia buŝo diskrete ŝminkita faras amaretan rideton.

”Tio estas speco de ŝerco. Mia edzo estas ŝercemulo. Li kutimas diri, ke ĉiu virino je pli ol dek metroj for de la forno estas fuĝinta edzino. Tio estas amuza ŝerco, laŭ li.”

Jankeus ridetas.

”Nu, kelkfoje aŭdis mi tiun diraĵon, sed mi ne supozus, ke oni tiel diras al la propra edzino.”

”Efektive li ne ŝatas mian laboron. Mi estas ceramikisto. Tio laŭ li ne estas serioza laboro. Sed li diras tion en formo de ŝercoj. Nu, ne gravas... Ĉu vi havas familion?”

Antaŭ ol Jankeus havas tempon pripensi kiel tio okazis, li sidas en vigla interparolo kun la virino, kiun li devus prispioni, rakontas pri sia familia vivo, pri sia iama polica laboro kaj la nuna instruista. Fine, jam malfruege, li veturigas ŝin hejmen.

”Dankon, Tom, mi tre ĝuis la vesperon”, ŝi diras, kiam ili alproksimiĝas al ŝia hejmo. ”Haltu ĉi tie, mi petas. Ne necesas ke li vidu vian aŭton. Kaj ĉu mi rajtas peti vin ne mencii al li, ke ni renkontiĝis? Oficiale mi partoprenis en ia kunveno.”

Tio tre konvenas al Jankeus, kaj en la sekva tago li sufiĉe facile mensogas, ke li postsekvis la suspektatan edzinon ĝis la biblioteko kaj poste veturis hejmen.

Lia kolego tamen ne kontentas. Li petas Jankeus ankoraŭfoje provi, kaj ankaŭ eniri en la bibliotekon.

”Tamen mi apenaŭ povos maski min kiel amatora verkistino”, rikanetas Jankeus. Li tamen promesas fari duan provon. Kial li akceptas tion, estas al li mem sufiĉe malklare.

Do, post semajno li ripetas la promenon, je cent metroj post Amanda Wester, la ceramikistino. Sed ĉi – foje li preskaŭ tuj sekvas ŝin en la restoracion, kaj demandas, ĉu li rajtas sidi ĉe ŝia tablo. Amanda ridetas, ne tre surprizite, ŝajne.

”Vi evidente ekŝatis la manĝon ĉi tie?” ŝi diras kun moketa tono.

Jankeus rigardas ŝin dum momento, kaj poste rakontas pri sia spiona tasko. Je liaj vortoj ŝi ŝajnas ne surprizita, sed eble iom malgaja. Ŝi kapjesas apenaŭ videble.

”Bedaŭrinde li tre ĵaluzas. Kredeble pro nesufiĉa memestimo. Kaj jam pli frue li provis gardi kaj prigvati min. Jen kial mi bezonas de temp’ al tempo spiri libere.”

La konversacio estas vigla, sed laŭ enhavo ĝi kvazaŭ iomete lamas. Dum ŝi amare parolas pri sia egocentra kaj suspektema edzo, Tom Jankeus prezentas belan bildon pri sia familia vivo. Ŝajne ŝi preferas aŭdi lin paroli pri siaj infanoj. Li tamen interrompas sin, dirante:

”Pardonu, ĉi tio ja ne povas interesi vin...”

”Kial ne? Ĉar mi mem ne havas infanon? Male, mi tre ŝatas, kiam vi parolas pri ili. Oni facile aŭdas, ke ili gravas al vi, kaj ke vi amas ilin. Mi ĝuas tion.”

Ankaŭ ĉi – foje la vespero iĝas malfrua, kaj Jankeus leĝere ĉirkaŭprenas ŝin, dum ili promenas tra milda printempa vespero ĝis lia aŭto. Enaŭte ŝi petas, ke ili haltu momenton ĉe ŝia butiketo.

”Mi devas kunporti de tie kelkajn varojn, kiujn mi aĉetis dum la lunĉa paŭzo.”

Ili eniras tra malantaŭa pordo. Ŝi lumigas nur minimuman lampeton serĉante sian sakon kun varoj, kaj en la obskuro ili ne povas eviti tuŝeti unu la alian, tuŝeti, plu tuŝi, ĉirkaŭpreni, brakumi, karesi kaj tuŝegi. Hazarde troviĝas apuda sofo, kaj la aferoj iras glate, glite, kvazaŭ tute sen decidoj. Poste ŝi verŝas larmojn ridetante, kaj Jankeus rekomencas pensi, nun ne tiom pri siaj infanoj, kiom pri sia edzino.

Nur survoje al la aŭto li unuafoje kisetas ŝin. ”Stranga vicordo, entute stranga sinsekvo de eventoj”, li distrite pensas.

”Kion vi ĉi – foje raportos al Johan, morgaŭ en la lernejo?” ŝi demandas enaŭte kun eta rido. ”Ĉu ke vi trovis la kokranton?”

Jankeus daŭre maltrankvilas ne tiom pri ŝia edzo, kiom pri sia edzino.

”Nu... ŝajne vi ankaŭ hodiaŭ iris al tiu virina grupo...” li balbutas. Kaj rapide, tro rapide ili atingas la lokon, trans stratangulo de ŝia domo, kie li devas lasi ŝin.

”Ĉu... ni revidos nin?” ŝi demandas kun eta maltrankvilo en la voĉo.

Li ne scias kion respondi. Li ne scias kion voli. Momente li povas pensi nur pri tio, ke post kvin minutoj li devos diri al sia edzino kun laca sed neŭtrala voĉo, ke la laboreja kunveno estis laciga kaj supozeble vana.

”Mi... mi ne scias... sed ĉiuokaze mi kontaktos vin. Mi scias kie trovi vin”, li murmuras. Post rigardo ĉirkaŭen li kisetas rapide ŝian buŝon.

* * *

Noktomeze la telefono de polickomisaro Roger Svedberg sonoras kaj pelas lin el la lito. Li ĵus enlitiĝis, sed ankoraŭ ne ekdormis. Kiel li atendis, oni vokas lin el la policejo. Kiu alia vokus lin ĉi – hore? Kiu alia entute vokus lin je iu ajn horo?

Temas pri murdo, brutala murdo. Virino antaŭ duonhoro vokis la policon raportante, ke ŝi trovis sian edzon murdita, kiam ŝi revenis hejmen. Oni sendas policaŭton por rapide veturigi lin al eta vilao en la norda parto de la urbo. Surplanke en la salono kuŝas kadavro de viro, ŝajne ĵus pafmortigita. Sur seĝo en la kuirejo sidas virino ŝokita kaj eble ne tute sobra. Kaj meze de ĉio nigra kato rondiras miaŭante, kvazaŭ ofendite, ke neniu zorgas pri ĝiaj problemoj.

Svedberg singarde ĉirkaŭiras la kadavron, kiu kuŝas surdorse kun pafovundo meze de la alta frunto. Antaŭ ĝi, en la pordo al ia altano aŭ ĝardeneto, la fenestrovitro havas nete rondan truon. La pordo estas malfermita je fendeto. Videblas neniu spuro de batalo, aŭ entute de alia persono. Sofo, du foteloj, malalta tablo, televidilo, bretaro kun libroj kaj ornamaj vazoj – ĉio ŝajnas en ordo. Nur la tapiŝo iomete ĉifiĝis sub la kuŝanta korpo. Li rezignas eliri eksterdomen, por ne riski detrui ion. Li lasu la eksteron al la teknikistoj, kaj la kadavron al la medicinistoj.

Kuireje, ĉe la virino, staras uniformita policisto, unu el la duopo, kiu alvenis la unuaj ĉi tien. Svedberg sidiĝas ĉetable, kontraŭ ŝi.

”Sinjorino, por gajni tempon estus bone, se vi povus tuj respondi kelkajn demandojn”, li ekas. ”Ĉu eblas?”

Ŝi mute kapjesas.

”Ĉu li estas via edzo?”

”Jes.” La demando ŝajne ne surprizas ŝin.

”Lian nomon kaj la vian, mi petas.”

”Johan Wester. Amanda Wester.” La respondo venas kvazaŭ mekanike, dum ŝi rigardas lin per vaka rigardo.

”Kaj kiel okazis la afero?”

Nun unuafoje ŝi montras konfuziĝon.

”Mi ne scias. Mi trovis lin tiel. Mi revenis hejmen, kaj enirante preskaŭ tuj iris en la salonon kaj ekvidis... Kaj... mi tuj telefonis al la polico.”

”Dum kiom da tempo vi estis for?”

”Kelkajn horojn... Aŭ, pli ĝuste, la tutan tagon, ĉar mi iris rekte el la laborejo...”

”Rekte kien?”

”Al... al kunveno... ne... pardonu, mi iris al restoracio.”

”Kun kiu? Kiu restoracio?”

”Mi iris sola. Al Akropolo.”

”Ĉu vi imagas, kiu faris tion?” Eta kapmovo klarigas, kvankam tio sendube superfluas, ke ”tion” aludas la murdon.

Ŝi malrapide sed ripete kapneas.

”Tute ne. Mi ne imagas... Ŝajnas... nekompreneble...”

”Ĉu vi scias, je kiu horo via edzo venis hejmen?”

”Ne precize, sed plej kredeble je la... kvina, proksimume. Se li nenion faris survoje hejmen. Mi ne povas diri certe.”

Svedberg pensas momenton. La edzino ŝajnas al li nekutime psike kohera post tia ŝoko, kvankam sufiĉe distrita. Kredeble ŝi trinkis iom da alkoholaĵo, kio sendube utilis al ŝi.

”Ĉu pliaj personoj loĝas ĉi – dome?”

”Ne.”

”Neniuj infanoj?” Li ne scias, kial li insistas. Eble ĉar la virino aĝas proksimume tridek kvin jarojn kaj je tiu aĝo devus esti patrino, laŭ lia opinio. Sed ŝi silente kapneas.

”Kiam vi laste parolis kun via edzo?”

”Ĉi – matene. Survoje al niaj laboroj.”

”Ĉu tiam vi rimarkis ion nekutiman?”

”Tute ne.”

”Ĉu iu alia persono povus scii ion plian?”

Ŝi pripensas dum momento. Ŝajne aperas ia brileto en la okuloj. Ĉu pro tio, ke ŝi efektive ekpensas pri iu? Tamen, ŝia buŝo ne agnoskas tion:

”Mi ne povas imagi iun.”

”Ĉu – laŭ via scio – via edzo estis minacata de iu?”

”Ne, tute ne. Li certe dirus al mi, se iu minacus lin.”

Svedberg forlasas ŝin kaj eliras. Ambaŭ najbaraj domoj estas senlumaj. Li elektas unue la maldekstran, sonorigas kaj frapetas ĉe la pordo. Pasas minutoj, sed fine sepdekjarulo en negliĝo timeme gvatas tra avara porda fendeto. Svedberg montras identigilon kaj post iom da negocado rajtas enveni.

Vivas tie du geedzoj, emeritoj. La edzo nenion nekutiman aŭdis aŭ rimarkis ĉi – vespere. Sed la edzino memoras iun sonon, kvazaŭ kraksono el la ellastubo de malnova aŭtaĉo.

”Je kiu horo?”

”Nu... ne estas facile memori... Kredeble dum la kvizo... Ni spektis tiun milionan kvizon en televido... kanalo tria...”

Svedberg notas por poste konsulti la televidan horaron.

Ankaŭ ĉe la aliaj najbaroj, kiuj estas juna familio, oni aŭdis ian sonon. ”Kvazaŭ pafo”, diras la edzo, ruĝhara tridekjarulo.

”Kiam estis tio?”

La geedzoj rigardas unu la alian, kaj interkonsentas pri ”je la naŭa kaj duono, eble deka”.

”Ĉu vi ne esploris, pri kio temas, aŭ vokis iun?”

”Ne, ja estis nur unu sono. Ĝi ne ripetiĝis, do ni supozis, ke nenio grava okazis...”

‘Interese’, meditas Svedberg forirante. ‘Se oni volas murdi senĝene, do oni pafu nur unu pafon. Kaj tion ŝajne konsciis nia murdinto.’

3. Ne plu kolego

”Bone do. Ni ripetu al ni la bazajn faktojn”, diras la komisaro Roger Svedberg al siaj tri kunlaborantoj, kiuj kolektiĝis en lia ofica ĉambro. ”Temas pri viro kvardekdujara, Johan Wester, instruisto, loĝanto de propra domo ĉe la strato Svalortsstigen. Inter la deka kaj dekunua horoj, marde vespere, iu mortpafis lin per unu pafo al la kapo. Evidente oni atendis lin ekster la altana pordo kaj pafis tra la vitro. Neniu piedsigno surtere. Neniu najbaro ion rimarkis, aŭ pli ĝuste – neniu reagis pro la sono. Trovis lin la edzino je la dekunua kaj duono.”

Li eksilentas kaj rigardas unue siajn kolegojn, poste la turojn kaj tegmentojn videblajn ekster lia fenestro, kvazaŭ serĉante pluajn ideojn. Estas merkredo posttagmeze en la mezo de majo. De endome ŝajnas esti belega tago, sed li ĵus envenis kaj ankoraŭ sentas la malvarman marbordan venton kiu penetris ĝisosten.

”La edzino estas relative trankvila. Ŝi povas imagi neniun, kiu povus murdi ŝian edzon”, li aldonas.

Estiĝas paŭzo, kaj poste inspektorino Vivianne Ljunggren ekparolas. ”La lernejestro diris, ke li estis tre respektata kaj skrupula instruisto, ŝatata de ĉiuj. Sed de iu kolego mi eksciis, ke li verŝajne multe vetas en diversaj hazardludoj. Kaj iu alia ŝajne suspektis la lernantojn...”

”Kiun aĝon ili havas?” demandas Benny Hallman, la plej juna el la kvar kolegoj.

”Dek tri ĝis dek kvin. Poste mi parolis kun la patrino de la mortinto, sinjorino Gunvor Wester. Ŝi estis tre ŝokita kaj pli – malpli rekte akuzis sian bofilinon pri la murdo.”

”Cetere... kio pri la armilo?” demandis Hallman. Ĉiuj rigardas la komisaron.

”Neniu armilo trovita. Kompreneble ni devos atendi teknikan raporton, sed oni trovis kaj kuglon kaj kuglingon, kaj temas pri grandkalibra pafilo, naŭmilimetra. Neniu ludilo.”

Denove la kvaropo silentas dum momento, kaj jen malrapide ekparolas la kvara, inspektoro Hans Andersson.

”Mi demandis en la aliaj domoj ĉe la strato, sed neniu vidis ion, ŝajne. Nek aŭdis. En la arbareto malantaŭ lia domo mi trovis iun grandan piedsignon freŝan. Tamen ĝi povus esti de iu ajn trejnkuranto. Poste mi kontrolis la alibion de la edzino, kaj tie mi trovis ion.” Li montras mienon fieretan, kaj post paŭzeto pluas: ”Oni vere konas ŝin en la restoracio. Ŝajne ŝi ofte venadas tien, kutime sola. Tamen ĝuste hieraŭ ŝi ne estis sola, sed kun iu viro!”

Li mienas triumfe, kvazaŭ li jam kaptus la murdinton.

”Bone do”, diras Svedberg sen granda entuziasmo. ”Mi klopodos trovi tiun ulon, tamen min interesas ne tiom la umado de la edzino kun iu viro, kiom la kaŭzo, kial oni murdis ŝian edzon.”

”Atendu iomete”, entranĉas Andersson. ”La kelnerino diris, ke ili foriris kune iom post la deka horo. Laŭ via raporto Wester estis pafita inter la deka kaj dekunua. Kaj la edzino revenis hejmen je la dekunua kaj duono!”

Li nun montras vizaĝon tre memfidan, kvazaŭ la tuta kazo estus jam klara kaj preta por juĝafero. Svedberg rigardas lin per lacaj okuloj. Inspektoro Andersson sendube estas tre talenta kaj efika policisto. Eble tamen iomete naiva. Kiam li ekhavas iun ideon aŭ supozon, lia kredo kutime estas ege firma. Dum momento Svedberg eksentas etan sopiron je sia iama kolego Tom Jankeus. La vizaĝo de Jankeus neniam brilis de tia memcerta kontento kaj fido kiel tiu de Andersson. Ja estas vere, ke la humuro de Jankeus fojfoje estis iom bizara. Sed Andersson tute malhavas ian ajn humuron. Nu, la kunlaboro kun Jankeus jam estas historio, kaj li neniam plu havos okazon trakti murdenketon kune kun li. Tom Jankeus forlasis sian metion pro malkontento kaj malkonsento kun la policestro.

* * *

”Nu, mi preferus ne diri lian nomon. Ĝi ja neniel rilatas al la murdo.”

”Mi komprenas, sed ni devas kolekti ĉiujn informojn, eĉ se ili ŝajne rilatas al nenio ajn.”

”Tamen... ĉu ne sufiĉas se mi deklaras, ke li estis kun mi dum la tempo kiam... kiam Johan estis pafita...”

”Male, estas necese ke ni parolu kun li.”

”Estas iom embarase... vi eble eĉ konas lin...”

”Ĉu vere? Kiel do?”

Kiam Svedberg forveturas de la domo ĉe Svalortsstigen, kie li jam duafoje interparolis kun la neatendite trankvila vidvino Amanda Wester, li estas sufiĉe konsternita. Tom Jankeus! Antaŭ nura duonhoro li sopiris je interparolo kun Jankeus pri la murdafero. Sed nun tiu emo rapide fordegelis. Li vere ne deziras pridemandi sian ekskolegon por konfirmi la depozicion de sinjorino Wester. Kion fari? Nu, li ja ne devas nepre mem fari ĉion. Cetere estas jam vespero. Morgaŭ eble li pretos interparoli kun Jankeus. Aŭ taski al iu alia fari tion. Ne al la glatvizaĝa Andersson. Nek al la juna Hallman, kiun Jankeus apenaŭ konis. Sed Vivianne Ljunggren povos tion fari. Ankaŭ ŝi iam kunlaboris kun li. Kaj ŝi ne facile embarasiĝas. Vivianne traktos tiun aferon bone. Dume, Svedberg mem povos serĉi la personon, kiu laŭ Amanda Wester kutimis veti pri ĉevaltrotado kune kun ŝia edzo.

Li parkas sian aŭton en la garaĝon, sed antaŭ ol eniri en la senhoman domon, li faras vesperan promenon ĉirkaŭ la kvartalo. Jam plurfoje li paŝadis tie, pensante ke konvenus posedi hundon, por havi motivon ĉiutage tiel promeni. Sed pro la profesio li apenaŭ povus bone prizorgi beston. Kaj promeni ja eblas ankaŭ sola. La dumtaga vento nun jam ĉesis, tamen la hela vespero estas malvarma. Li paŝas rapide tra herbejo proksime al la maro, pensante pri sia nova murdenketo. Estas io pri la kazo kio maltrankviligas lin. La planita mortigo per unu pafo montras ian kombinon de zorgo kaj pacienco kun aŭdaco kaj riskemo, kaj tiu kombino tute ne plaĉas al li. Laŭ la sperto de Svedberg, la plej multaj murdantoj estas fuŝuloj, kiuj mastras nek siajn emociojn, nek la praktikajn detalojn necesajn por plenumi sian agon kaj eskapi de ĝi. Sed ĉi tiu murdinto sciis elekti ĝustan momenton, ĝustan lokon, pacience kaj diskrete atendi, sed ankaŭ efike kaj senkompate ekbati, kaj poste nevidate foriri. Li demandas sin, kia murdanto havas tiujn kapablojn. Certe ne la plej ofta speco, kiu en ebrio kaj furiozo mortigas kundrinkanton. Ankaŭ murdo pro pasio aŭ ĵaluzo ŝajnas al li neprobabla. Se temus pri politika murdo, la cirkonstancoj ne surprizus lin, tamen – ĉu eblas politika murdo ĉi tie, en dormema urbeto, ĉe la Baltmara bordo? Ĝuste nun li ne povas memori eĉ unu solan murdon de tiu speco dum sia longa polica kariero. Kio do restas? Murdo pro mono, kompreneble. Aŭ pro ia enmiksiĝo en aliaj krimoj, kio ofte signifas la samon. Ĉu la vetado? Li devos ekscii pli multe pri ĝi. Laŭ la edzino temis pri tute senkulpa libertempa plezuro. La edzino, kiu pasigis la vesperon kun Tom Jankeus, dum ŝia edzo ricevis kuglon tra la frunto. Tion ŝi almenaŭ asertas, kun trankvileco kaŭzita de kio – ĉu de la psika ŝoko?

Svedberg enpensiĝas ĝis norda najtingalo trile kaj orelŝire kantvekas lin el la cerbumoj. Do, ili jam alvenis! Malgraŭ la marborda friskeco ili jam eknestis en la sorpaj kaj avelaj veproj kaj komencis sian ĉiujaran proklamadon, ke ”jen plej belas mi, jen posedas mi la inojn, jen neniu rivalulo kuraĝu aŭdigi sian blekaĉon en mia vepro!” Svedberg post nelonge revenas sur straton kaj turnas sin flanken por hejmeniri. Ĉu amo, pasio, rivaleco? Aŭ ĉu mono, ŝuldoj, minacoj? Kiaspecan murdinton li serĉu?

* * *

Ĵaŭde matene Vivianne Ljunggren eniras en instruistan paŭzoĉambron en la lernejo de Lindo, la eksa laborejo de la murdito. Preskaŭ tuj ŝi ekvidas sian iaman kolegon. Tom Jankeus ĝenerale plaĉis al ŝi, kaj ŝi konsideris lin talenta kolego apenaŭ dek jarojn pli aĝa. Kvankam ŝi fojfoje kunlaboris kun li, ŝi ne konis lin proksime. Verŝajne neniu kolego tre intime konis lin, krom eble Svedberg. En aliaj kondiĉoj ŝi tre volonte interparolus kun li, sed nun la cirkonstancoj estas iom embarasaj.

Tamen necesas malmulte klarigi aŭ motivi la intervjuon. Jankeus ŝajne perfekte konscias, kial ŝi okulserĉas lin, kaj li kondukas ŝin en malplenan laborĉambreton.

”Saluton, Vivianne! Ja devus mi telefoni, sed mi sciis ke iu venos hodiaŭ. Avertis min Amanda, la edzino de Johan Wester. Terura afero! Estis ni kolegoj, ĉu ne, tio estas Johan kaj mi, tamen mi scias malmulte pri li. Ne mia homspeco, se tiel diri.”

”Kaj la edzino?”

”Hmmm. Nu... evidente ŝi estas mia speco. Tamen... scias mi preskaŭ nenion ankaŭ pri ŝi. Nur... ke tiuvespere ŝi estis kun mi de la oka ĝis la dekunua horo. Sed... nu, mi scias ke vi ne povos multe influi tion, tamen vi certe komprenas, ke estus ĝene, se mi devus atesti pri tio en juĝejo...”

Lia iama kolegino rigardas lin. Ŝi ĉiam kredis lin fidela edzo kaj amoplena patro de tri idoj. ‘Nu ja’, ŝi pensas, ‘aferoj neatenditaj povas okazi al ĉiu ajn!’

”Je kiu horo vi disiĝis?” ŝi demandas. ”Ĉu vi scias pli precize?”

”Nu, revenis mi hejmen je... kvarono antaŭ noktomezo. Fakte, mi sidis longe en la aŭto... por pripensi... do... supozeble ni disiĝis je la dekunua kaj kvarono. Plus – minus dek minutoj, ni diru.”

”Kaj kie vi disiĝis?”

”Je dudek paŝoj de ŝia hejmo. Trans la stratangulo. Mi veturigis ŝin tien.”

Vivianne Ljunggren pripensas. La informoj de ŝia ekskolego kongruas kun tiuj de la vidvino. Ne mirinde, se ŝi jam avertis lin.

”Ĉu vi vidis iun alian homon kiam vi disiĝis?”

Li rigardas ŝin dum lia suba lipo ŝajnas preta formi ironian rideton.

”Se mi vidus la murdinton forkuri, kredeble mi jam...” li ekrespondas, sed haltigas sin vidante la rigardon de la inspektorino. ”Pardonu min... mi ŝajne forgesas ke ni ne plu estas kolegoj... Ne, mi vidis neniun. Estis dezertaj stratoj.”

”Kiu povas atesti ke vi estis kune?”

Li rigardas ŝin surprize. Kion ŝi imagas? Ĉu atestanton en intima situacio? Sed ĉi – foje li rezistas la emon je ironia respondo.

”Ĝis eble la deka horo la restoracia kelnerino, mi supozas. Poste jam neniu.”

”Kiom longe vi konis ŝin?”

”Mallonge. Renkontiĝis ni en tiu restoracio antaŭ nelonge pro... nura hazardo. Mi rekonis ŝin, ĉar mi iam vidis ŝin kun Johan. Ni interparolis, mi veturigis ŝin kaj... pro nura hazardo... mi ekkonis ŝin.”

Ŝi rigardas lin. Laŭ lia mieno ŝi vidas, ke li ion aludas per tiu esprimo, sed ŝi ne scias kion. Li ja estas simpatia, tamen ŝi sentas certan malkomforton interparolante kun li. Ne nur pro la tikla situacio. Ne nur ĉar li ne plu estas kolego. Troviĝas io alia, io pli baza. Jankeus ŝajnas al ŝi tipa intelektulo el la meza klaso. Ne multas tiaj inter la policistoj. Kaj ŝi mem ĉiam sentas iom da malcerteco, malkonfido antaŭ tiaj homoj. Ŝi sentas, ke ŝi estas nur knabino el laborista hejmo, kiu ne sufiĉe mastras la komplikajn kodojn kaj signalojn de la pli kulturaj sociaj tavoloj. De tiuj homoj, kiujn ŝia avo ĉiam nomadis ”pli bonaj homoj”. Kvazaŭ ŝi kaj ŝiaj familianoj estus ”malpli bonaj”.

Sed kion fari? Evidente Tom Jankeus estas tia, kia li estas. Li ne kulpas pri klasaj diferencoj hereditaj de pasintaj generacioj. Ŝi forpelas la malkomforton kaj pluas:

”Bone do. Mi transiru al la murdito. Kia homo li estis, laŭ vi?” ”Instruisto. Tipa instruisto. Ŝatis mem paroli, ne tre ŝatis aŭskulti. Preferis decidi la regulojn kaj taskojn de aliuloj. Iom teda, tamen senofenda. Kiel dirite, mi ne konis lin intime.”

”Ĉu li povus havi malamikojn?”

”Evidente unu, se ne temas pri frenezulo. Sed kiu? Mi ne imagas.” ”Kolegojn?”

”Vi volas diri – krom mi? Nu, fojfoje oni iom diskutas kaj malkonsentas en la diligenta kolegaro, tamen ĝis murdi – tio ŝajnas nekredebla.”

”Ĉu vi scias ion pri lia ekonomia stato?”

”Nenion. Absolute nenion. Demandu Amandan.”

”Ĉu ŝi nenion diris al vi pri tio?”

”Certe ne. Ni pekis nur kontraŭ la sesa ordono. Ni neniam tuŝis tiel intiman sferon kiel monon!”

”En kiaj rondoj li movis sin, laŭ vi?”

Jankeus pripensas dum kelka tempo kaj poste murmuras:

”Malfacilas diri. Mi dubas, ĉu renkontadis lin iu kolego ekster la lernejo.” Li ankoraŭ pripensas kaj aldonas: ”Sed ĉiujn tiajn informojn ja povus doni Amanda.”

”Kion ŝi diris al vi pri sia edzo?”

”Nu... ne multe...” Li sulketas la frunton. ”Ke li ne aprezis ŝian laboron. Ke li estis ĵaluza.”

Inspektorino Vivianne Ljunggren ne demandas, ĉu la murdito havis kaŭzon ĵaluzi. Ŝia ekskolego ŝajnas al ŝi samtempe sincera kaj iom rezervita. Sed eble tion kaŭzas nur la embarasa situacio. Suspekti, ke la iama policisto brutale pafmurdis la edzon de sia amatino ŝajnas al ŝi iom tro drasta. Do supozeble necesas akcepti, ke Jankeus ne povos doni utilajn informojn pri la kazo.

4. Diable kvieta loko

Jen do! Ĉio en ordo, fekulo! Ĉion mi regas. Jen vi povos veni kiam ajn tio plaĉas al vi. Kaj se mi konas vin, ne daŭros longe! Merdo, la ŝancon je tia grasa kapto vi ne longe rezignos. Ĉiumomente vi povos aperi, tie maldekstre, per via fekaŭto, rapide, kun ŝprucanta gruzo sub la radoj, kaj turni ĝin dekstren preskaŭ sen bremsi. Eble vi kluĉos, malŝaltos la motoron kaj lasos la aŭton ruliĝi dek metrojn antaŭen sur la gazonon. Poste vi iros rekte ĝis la enirejo, serĉos la ŝlosilon enpoŝe, malŝlosos kaj eniros. Ne, tamen ne... Ĉi – foje vi ne eniros. Vi serĉos la ŝlosilon, eble trovos ĝin kaj enigos ĝin en la seruron. Sed nenion pluan vi faros. Nenion pluan, putinido! Neniam ajn vi faros ion pluan! Vi jam fekis lastfoje! Vi jam faris sufiĉe kaj tro. Precipe al mi vi jam faris tro da fekaĵoj, kaj ne eblas malfeki tion, vi damnita ŝajnsanktulo. Mi bedaŭras nur ke mi ne povos vidi vin longe suferi. Domaĝe, ke tio ne eblos. Ne, mi devos fari la aferon tuj, rapide, kaj poste vaporiĝi. Kelkajn paŝojn preter la domo, plu oblikve tra la gazono, inter la betuloj, ĝis la barilo, trans tiun, tra la najbara parcelo de la stokholmanoj, kiuj aperos ĉi tie nur somere, ĝis la apuda strateto. Kaj de tie per mia aŭto, kiun neniu havos kaŭzon aparte rimarki. Suden, maldekstren, supren laŭ la deklivo, ĝis la ĉefŝoseo, kaj tie jam mi estos centprocente sekura, eĉ veturanta el tute senkulpa direkto, inter centoj da aliaj senkulpuloj.

Do, jen vi povos veni, porka putinido. Mi akceptos vin varme kaj trafe. Kaj eĉ se vi ne longe suferos, domaĝe, aliaj tamen faros tion. Jes ja, je diablo, tuta aro da kretenoj tre suferos pro via malesto. Kelkaj eble ĝojos, tamen havos problemetojn. Aliaj... nu, bone... Ili suferu pro vi. Ankaŭ mi suferis pro vi, porkaĉo! Tro longe jam vi venenis al mi la vivon. Kiomfoje mi vidis vian diable superecan rikanan fekmienon? Sed nun vi baldaŭ faros la lastan grimacon! Baldaŭ vi finpisos!

Estas kviete ĉi tie. Somere jam estos pli da homoj, kaj semajnfine. Sed en printempa labortago ĉi tio estas diable kvieta loko. Kompreneble la pafo aŭdiĝos ĝis la ĉirkaŭaj domoj. Sed neniu tie hejmas. Mankas aŭtoj, do mankas homoj. Je ducent metroj eble iuj troviĝas, sed eĉ se ili aŭdos ion, ili ne vidos min. Kompreneble, se iu hazarde preterpasus ĝuste tiam, estus ĝeno. Sed kial tio okazus? La sola, kiu venos, estos vi. Venu do! Estu bonvena! Sentu ke vi hejmas ĉi tie! Kantu la himnon, ‘jen mi vivis, jen mi volas morti’, kiun vi kutimis kanti! Tiel estos, fekulo!

5. Vizito en knabina ĉambro

La murdenketo pri Johan Wester ne avancas. Oni interparolas kun kelkaj viroj, kiuj konis lin kiel sufiĉe entuziasman vetanton en la urba trotejo. Tamen ili ĉiuj asertas, ke Wester vetadis pri negrandaj sumoj kaj certe ne pli ol kiom permesis lia instruista salajro. Pri monŝuldoj neniu scias ion ajn. Almenaŭ tiel ili asertas, kaj pri la monsumoj iom hezite konfirmas iliajn asertojn la sinjorino deĵoranta en la vet – giĉeto de la trotejo. Ŝi tuj rekonas la murditon laŭ foto kaj karakterizas lin ofta sed prudenta ludanto. Cetere, ankaŭ pri grandaj gajnoj neniu povas informi.

Do, la laboro sabate iomete stagnas pro manko de ideoj. Tiam venas alarmo el la najbara insulo Oelando. Oni trovis kadavron de juna viro apud somerdomo. Li estas pafita tra la kapo. Najbaro kredis rekoni lin, kaj oni baldaŭ povas identigi la duan pafmurditon en duona semajno – li estas juna konstrulaboristo el la urbo, kaj lia nomo estas Daniel Fridell. La somerdometo apartenas al liaj gepatroj, apude staras lia aŭto, kaj sub lia kadavro oni trovas ŝlosilon de la dometo, kiun li ŝajne tenis enmane kiam unu grandkalibra kuglo trafis lian kapon de flanke, iom super la orelo. Proksime al apuda budo por laboriloj kuŝas kuglingo. Post iom da kombado de la ĉirkaŭa tero, oni trovas ankaŭ la kuglon.

Ĉi – foje neniu aŭdis ion ajn, nek vidis, pro la simpla fakto ke ŝajne troviĝis neniu en la ĉirkaŭaĵo. Supozeble la murdo okazis vendrede, kiam ĉiuj somerdomoj ĉirkaŭaj estis senhomaj. Sabate tagmeze iuj najbaroj ekscivolis pri la aŭto, kaj kiam ili alproksimiĝis, ili ekvidis la kadavron kuŝantan sur la sojlo. Jen almenaŭ la provizora prijuĝo. Post nekropsio oni povos iomete precizigi la horaron. Ĉiuokaze, ĉi – foje la murdinto havis horojn por plenumi sian aferon kaj diskrete malaperi.

La gepatroj de la nova viktimo vivas en apartamento en trankvila sed centra kvartalo. Kiam Svedberg sonorigas, junulo malfermas la pordon kaj enlasas lin.

”Patrino sidas en la salono. Mi demandos ĉu ŝi fortas paroli kun vi”, li diras malaperante. Daŭras iom da tempo dum Svedberg rigardas la vestiblon, sufiĉe dense meblitan per simplaj seĝoj, tableto, ligna benko kaj ŝranko. Surmure fotoj de ridetanta paro kaj seriozaj infanoj. Surplanke teksita tapiŝo.

”Vi povos enveni, sed estus bone se vi ne tro longe restus. Ŝi ricevis ion trankviligan kaj estas laca.”

Sinjorino Fridell vere aspektas laca, eble ĉar ŝi estas neŝminkita kaj iom falta. Kvindekjara, eble iom pli. Vestita en nigra, sufiĉe eleganta robo, kiu certe ne estis aĉetita por funebro. La haroj estas tre malhelaj, krom kelkaj milimetroj, kiuj grizas. Ŝi ekstaras kaj etendas la manon. Svedberg salutas, petas pardonon pro sia entrudo, kaj ili sidiĝas.

”Vi certe komprenas, sinjorino, ke ni volas gajni tempon por kapti tiun, kiu mortigis vian filon. Ĉu vi havas suspekton, kiu povus tion fari?”

Ŝi ne rigardas lin, sed flanken, al malplena fotelo.

”Ne, ne, ne, mi ne scias”, ŝi diras per rompiĝanta voĉo.

”Ĉu vi scias, kiam via filo iris al la somerdomo?”

”Tute ne! Mi ne vidis lin de pli ol semajno... Li ja ne loĝas ĉi tie. Li havas propran loĝejon.”

”Oni trovis ŝlosilon al la dometo. Ĉu li havis ŝlosilon al ĝi?”

”Jes, jes. Li rajtis uzi la domon. Kiam la knaboj estis junaj, ni pasigis ĉiun someron tie, pli – malpli. Nun mi ne tiel ofte uzas ĝin...”

”Ĉu Daniel ofte iris tien?”

”Nu, eble ne tre ofte. Somere li kelkfoje tranoktis tie. Kaj lastan aŭtunon li kaj lia nova knabino pasigis semajnon...” Ŝi ekploras kaj eligas poŝtukon el la roba zono.

Svedberg pripensas. Necesas nun fari nur la plej gravajn demandojn, kaj poste se necese rekomenci alifoje.

”Sinjorino, vi diris, ke vi ne scias kiu povus mortigi vian filon. Sed mi petas vin pripensi ankoraŭfoje, ĉu Daniel havis malamikojn.”

Ŝi silentas kaj ĵetas al li maltrankvilan ekrigardon. Li precizigas: ”Bonvolu ne pensi pri tio, ĉu iu povus murdi. Simple pripensu, kiu povus rigardi lin malamiko.”

”Nu, kompreneble estas tiuj afrikanoj...”

”Ĉu afrikanoj?”

”Jes. Nigruloj. Mi forgesis la nomon. Eble li nomiĝas Omano aŭ Omaro. Fredrik certe scias. Aŭ...” Ŝi refoje ekploras. ”Aŭ Jonna... lia fianĉino... ”

La poŝtuko plene malsekiĝis, kaj ŝi okulserĉas ion alian por sorbi la larmajn riveretojn. Svedberg provizore rezignas kaj decidas interrompi la aferon.

”La knabo kiu enlasis min, ĉu li estas via dua filo?”

”Jes... jes ja. Jen Fredrik.”

Svedberg dankas, pardonpetas, antaŭanoncas iaman revidon kaj iras serĉi la fraton de la murdito. Li sidas kuireje kun doso da kolao. Fortika junulo eble dudekjara, vestita per ĝinzo kaj T – ĉemizo. Li impresas malĝoja sed koncentrita. Post la sama enkonduko kiel al la patrino, Svedberg ekdemandas:

”Ĉu vi imagas, kiu povus tion fari?”

”Ne, mi ne scias. Sed...”

”Sed kio?”

”Nu, troviĝas ja kelkaj idiotoj kiuj certe volis. Tamen mi ne kredis, ke ili kuraĝas. Sed ŝajne mi eraris...”

”Kiuj volis mortigi lin?”

”Unue tiu Omar. La eksulo de lia kunulino. Ili ja ne ŝatas, se la ino ŝanĝas ulon. Tamen mi dubas, ĉu li kuraĝus. Sed eble li havas onklojn aŭ kuzojn aŭ mi – ne – scias – kiajn helpantojn. Tamen mi pli suspektas la naziojn.” ”La naziojn, ĉu?”

”Jes.”

”Ĉu vi povus precizigi? Kiuj nazioj, kaj kial?”

La junulo rigardas lin dum momento kaj poste diras:

”Vi devus scii, ĉu ne? Tio ja estas via laboro. Danne antaŭe estis nazio. Dum pluraj jaroj. Sed li forlasis ilin. Kaj vi certe scias, ke ili plej malamas tiujn, kiuj forlasas ilin. Tielnomatajn perfidulojn.”

”Ĉu vi povas diri nomon de iu, kiu malamis vian fraton pro tio?” Denove li pripensas.

”Mi ne konas ilin. Unu el la ĉefuloj estas nomata Kalle. Alia nomiĝas Ronne. Eble Sundberg aŭ io simila. Jes, Ronne Sundberg, mi pensas. La polico devus koni ilin.”

”Kiam vi mem lastfoje vidis vian fraton?”

”Antaŭlonge. Pluraj semajnoj.”

”Kion laŭ via opinio li faris ĉe la somerdomo?”

”Mi havas neniun ideon.”

”Ĉu li ofte iris tien?”

”Mi pensas ke ne. Almenaŭ ĉi – sezone.”

”Ĉu ankaŭ vi havas ŝlosilon tien?”

”Ne. Mi povus prunti de Panjo, sed mi neniam iras tien. Troviĝas nenio farinda tie.”

”Ĉu vi vivas ĉi tie?”

”Ĉe Panjo? Ne, ne. Mi havas propran ejon.”

Svedberg kontemplas la informojn kiujn ĉi malgaja junulo ne tre riĉe ŝutas super lin. Eble li povos doni ankoraŭ pli, tamen la fianĉino ŝajnas momente pli grava.

”Tiu fianĉino...” li komencas, ”ĉu Jonna? Bone, ĉu vi scias, ĉu ŝi estas jam informita? Kaj kie mi trovos ŝin?”

”Ŝi loĝas en iu vilao en Smedby kun la gepatroj, sed mi demandos Panjon. Ŝi havas almenaŭ telefonnumeron.”

Li malaperas dum kelka tempo, kaj Svedberg refoje studas la hejmon. Brila rustimuna lavtablo. Tri kupraj ujoj pendantaj surmure, kiel ornamo. Pinligna manĝotablo, kvar pinlignaj seĝoj kun blukvadrata sidila ŝtofo. Kafaparato kun iom da kafo en vitra kruĉo. Mikroonda forno. Plafona lampo, ankaŭ el pina ligno. Surmure bildo pri revema alko ĉe arbara lageto en sunsubiro.

La junulo revenas kaj transdonas slipon.

”Ŝi jam scias sed kredeble ne hejmas. Oni kondukis ŝin en la hospitalon. Jen la telenumero.”

Svedberg prenas la slipon kaj petas:

”Bonvolu krome noti vian numeron, se ni bezonus pliajn informojn.” Fredrik aldonas numeron surslipe, kaj Svedberg pluas:

”Kaj la patron, kie mi trovos lin?”

”La patron? Ĉu la mian? En Saud – Arabio.”

”Kio?”

”Ĉu ne Panjo diris? Li laboras tie. Li estas inĝeniero. Revenos en aŭgusto.”

* * *

En la hejmo de Jonna Larsson en Smedby, antaŭurbo okcidente de la urbo, neniu respondas la telefonalvokojn de Svedberg. Li do ekiras al la urba hospitalo. Veturante tra stratoj malplenaj, kiel ĉiam en sabata posttagmezo, li pensas pri la du murdoj. Kiel similaj, kaj kiel malsimilaj! Ja devas esti unu sama murdinto. Murdinto tre celkonscia, aganta laŭ plano, kun malvarma, preskaŭ intelekta strategio. Tamen, en la unua kazo malfacilas imagi iun kun motivo, dum en la dua konkuras la eblaj murdintoj. Afrika rivalulo pri virino, homo el fremda kulturo kun aliaj moroj kaj alia moralo. Kaj aro da politikaj ekstremistoj pretaj sange venĝi kontraŭ renegato. Ĉu li ne diris al si antaŭ kelkaj tagoj, ke la unua murdo similis politikan murdon, se nur eblus imagi tian ĉi – loke. Povas esti ke li pretervidis la ekziston de politika perforto en la hodiaŭa paca Svedio. Nazioj, ĉu? Sed kiel ili rilatas al la instruisto Johan Wester? Ĉu ankaŭ li estis eksnazio? Ŝajnas ne tre verŝajne. Ĉu male li agadis kontraŭ la nazioj? Neniu menciis ion similan, sed ja povus esti ke jes. Eble li instruis kelkajn konfuzajn junulojn pri la moderna historio, kaj ili ne aprezis lian version? Ne, li ja instruis la svedan lingvon. Kaj germanan. Germanan, ĉu?

La cerbumado de Svedberg estas rompita de lia alveno hospitalen. Li supozas ke temas pri la psikiatria kliniko kaj direktas sin tien por defii la sekretemon de la hospitalaj administrantoj. Li scias pro plurfoja sperto, ke policenketo pri du brutalaj murdoj ne tre imponos al ĉefflegistino, kiu gardas la integrecon de siaj pacientoj.

Unu horon pli malfrue polickomisaro Roger Svedberg jam interparolis kun unu flegistino kaj du kuracistoj, sed la sola rezulto gajnita estas informo, ke Jonna efektive troviĝas en la kliniko, kie ŝi dormas aŭ ripozas, kaj ke vizito de la polico malutilus al ŝia sano kaj do ne estas preskribebla. Antaŭ tia rezisto li rezignas kaj iras hejmen. La vesperon li dediĉas al telefonaj esploroj por laŭeble ekscii la ĝustajn nomojn kaj adresojn de unu somaliano kaj du svedoj kun opinioj, kiujn ili mem supozeble difinas kiel naciismaj. Sabatvespero tamen ne estas la plej konvena tempo por tiaj esploroj. Finfine lia kolego deĵoranta en la policejo trovas en la loĝantara registro du somalianojn kun la antaŭnomo Omar – el kiuj unu dudekjara kaj unu kvardekjara. Pri la du nazioj li devas rezigni, ĉar la anoj de la loka polico de sekureco aŭ ne respondas telefonalvokon, aŭ tiel sekretas ke ne eblas trovi ilian telefonnumeron.

* * *

”Kiu diris, ke mi rompis kun li? Mi neniam faris tion!”

”Ĉu ne? Sed... ĉu vi ne...” Svedberg konsterniĝas kaj balbutas spasme, dum Jonna Larsson skuas la kapon kaj palpebrumas. Ŝiaj okuloj ruĝas, kaj la longa blonda hararo estas nekombita. Ŝi portas grandegan puloveron, kiu povus enteni du aŭ tri homojn de ŝia grandeco. La kolrandon de la pulovero ŝi tiris antaŭ la mentonon, kaj inter ĉiu frazo ŝi maĉas ĝin. Tiam la dekokjarulino, sidanta surlite en sia hejma ĉambro, ŝajnas ege pli juna.

”Mi ankoraŭ amis lin, sed li diris ke ni devas fini la aferon. Mi pensas ke lia patrino influis lin. Ŝi timis ke li iĝos tro sveda, se li estos kun mi.” ”Kiam via rilato ĉesis?”

”Antaŭ jaro kaj duono, proksimume.”

”Kaj kiam vi renkontis Daniel’on?”

”Printempe... antaŭ preskaŭ unu jaro. Sed ni iĝis...” Ŝi singultas, kaŝas la vizaĝon en la manoj kaj plorsingulte obtuzas inter la fingroj: ”Ni iĝis kunuloj fine de la somero.”

”Ĉu vi poste renkontis Omar’on?”

”Jes, kelkfoje.”

”Kaj kiel li reagis?”

”Normale. Li nenion diris pri Daniel. Li ne diris tre multe, entute. Li estas iom timida.”

”Ĉu laŭ vi iu el liaj familianoj havis opinion pri vi aŭ pri via amrilato?”

”La patrino, mi jam diris. Ŝi neniam montris tion al mi, sed Omar rakontis al mi, ke ŝi preferus ke li ne renkontu min.”

”Bone do. Ĉu vi konis la politikan agadon de Daniel?”

”Kompreneble! Mi ja renkontis lin tie!”

Svedberg surprizite rigardas ŝin. Ĉu tio eblas? Ĉu knabino kun afrika eksamiko povas esti nazio?

”Ĉu inter la nazioj?”

”Eksaj! Mi aktivis kun Omar en antirasisma grupo. Kaj poste ni aranĝis ion en mia lernejo kun la societo kiu helpas eksnaziojn forlasi la iaman movadon. Daniel venis tien por forlasi la naziojn.”

”Kiel reagis liaj iamaj samideanoj pri tio?”

”Kiel kutime! Per minacoj!”

”Kion tio signifas, pli precize?”

Nun ploratako venkas ŝin, kaj li devas paŭzi. La patrino de Jonna staras en la pordo mute rigardante ilin. Nun ŝi iras al sia filino, sidiĝas apude kaj brakumas ŝin.

La ĉambro de la dekokjarulino ŝajnas tipa knabina ĉambro. Surmure portretoj de junaj homoj nekonataj al Svedberg. Granda afiŝo kun bildo de porko en malvasta fako kaj la teksto VIANDO ESTAS MURDO. Librobreto plena je libroj kaj diversaj objektetoj. Skribtablo kun paperoj, kajeroj, skatoletoj, kasedilo kaj du porcelanaj hundetoj. Super ŝia lito surmure okulfrapas papereto agace rozkolora, kun mane skribita poemeto:

Se la viroj menstruus,
ekzistus tampon’ kun aspirino

La akuŝ’ estus ĝuo,
se naskus la viro, ne virino

Se la patroj mamnutrus,
posedi laktejon – jen ormino!

Li ĝuste intencas demandi, ĉu ŝi mem verkis tiun verson, kiam la patrino de Jonna alparolas lin:

”Mi pensas ke Jonna nun devas ripozi.”

Li ekstaras kaj iras al la pordo. Haltante li tamen demandas:

”Jonna, dankon pro via helpo. Antaŭ ol mi finos, ĉu vi povus doni nomojn de iuj el liaj eksamikoj, kiuj poste minacis lin?”

Ŝi forprenas la manojn de la vizaĝo.

”Mi konas nur tiun kiu ĉiam parolas en iliaj manifestacioj. Kalle Hagerman.”

”Dankon, Jonna. Mi bedaŭras. Estu certa, ke ni faros ĉion ĝis ni trovos la kulpulon.”

En posta interparolo kun la gepatroj de Jonna, la patrino konfirmas ŝiajn vortojn pri la eksamiko Omar:

”Jes, li vere estas timidulo kaj neniam kondutis agreseme aŭ malamike.”

Sed la patro ne konsentas.

”Vi forgesas ke la polico arestis lin! Pro tiu interbatalo!”

”Jes, sed tio ja estis dum manifestacio kontraŭ la nazioj! Kaj ili ne vere arestis lin, sed fortransportis per buso. Kaj ankaŭ Jonna’n. Mi pensas ke tio estis por eviti interbatalon kun la nazioj.”

”Kiam okazis tio?” scivolas Svedberg.

”La dekan de novembro, lastjare. Ne, ne, la antaŭlastan jaron, kompreneble.”

”Do Jonna kaj Omar tiam kune manifestaciis, ĉu?”

”Jes, estis cento da gejunuloj. Ili protestis kontraŭ la nazioj”, klarigas la patrino.

”Kaj ĉu vi scias, ĉu tiam Daniel estis inter la nazioj?” demandas Svedberg.

”Mi pensas ke ne”, ŝi respondas. ”Sed tiam ni ne konis lin.”

”Eble li estis tie”, kontraŭas ŝia edzo. ”Mi neniam komprenis, kiam li efektive forlasis ilin. Eble li faris tion nur kiam li renkontis Jonna’n.”

”Ne, tute ne! ŝi kontraŭas. ”Male, ili renkontiĝis ĉar li forlasis ilin. Vi ja neniam aŭskultas!”

”Kaj vi ĉiam kredas ĉion, kion ĉiuj diras al vi”, refutas li.

Svedberg ĝentile dankas kaj forlasas la familion Larsson.

6. Kiel fekmemori?

La malvarma vento ĉesis. La sunbrilo vekas printempajn florojn en ĉiuj parkoj kaj boskoj. Leontodoj ekinvadas la gazonojn kvazaŭ galaksioj el flava stelaro. Vigliĝas vermoj, formikoj, muŝoj, papilioj kaj majskaraboj, sed la birdoj ne havas tempon ĉasi ilin, ĉar unue necesas amori. Poste aperos la idoj, kaj tiam komenciĝos senĉesa manĝokolektado.

La homoj, male, ne vigliĝas pro la suno. En ĉiu parko, sur ĉiu apudmura benko, sur ĉiu balkono kaj altano turnita suden vidiĝas homaj korpoj, palaj kaj senmovaj kiel mortintoj. Ili kolektas energion. Ili estas homaj sunpaneloj. Ili trinkas, sorbas, suĉas la sunradiojn per sia senpigmenta haŭto. Ili nudigas sin tiom, kiom permesas la pudoro, kaj en majo, ĉe la Baltmara bordo, la pudoro ne striktas. Almenaŭ dumtage ne. Vespere eble la hontosento reaperas, ĉar tiam la sunsorbintoj efektive ruĝiĝas. Precipe ruĝiĝas la partoj dumtage nudigitaj.

Roger Svedberg en sia ofica ĉambro ne vere nudigas sin, sed li pendigas sian lanan jakon sur la seĝodorson. Pli ol tiom oni ne postulu de sveda polickomisaro. Per helpo de kolego en la sekcio de sekureco, oni identigis du gvidantojn de la lokaj nazioj, trovis ilin kaj kondukis ilin por pridemandado en la policejo.

Carl Johan Hagerman, nomata Kalle, estas dudekkvinjara viro, alta, maldika, kun malhele blondaj haroj kombitaj malantaŭen. Ĉirkaŭ la buŝo ironie ridetanta kreskas semajnfinaj barbostoploj. Oni trovis lin en lia hejmo lunde tagmeze.

”Ĉu vi bonvolus diri kie vi pasigis la vesperon de la dektria de majo, tio estas la pasintan mardon”, petas Svedberg kun neŭtrala tono, verŝinte al si mem kaj al la junulo po glason da akvo.

”Marde... marde mi estis en Kristianstad.”

”Farante kion?”

”Politikan laboron. Estis kunveno de lokaj patriotoj.”

”Kaj kiam vi revenis al Kalmar?”

”Merkrede matene.”

”Bonvolu nomi kelkajn personojn kiuj povus atesti, ke vi estis tie.”

”Mi bedaŭras. Ili preferas resti anonimaj. Por eviti politikan persekutadon.”

”Kaj vendrede, posttagmeze kaj vespere. Kie vi estis? Tio estis la deksesa de majo.”

Li pripensas kaj elpoŝigas dikan poŝagendon.

”Ha, jes ja! Posttagmeze mi estis en Vaxjo, same por helpi la lokajn patriotojn. Vespere mia edzino kaj mi vizitis ŝiajn gepatrojn. Estis la naskiĝtago de mia bopatrino.”

”Kion vi faras profesie?”

”Savas Svedion.”

Svedberg ŝatus demandi ĉu tiu profesio estas bone pagata, kaj de kiu, sed tio ja ne rilatas al la murdenketo. La juna savanto estas ege trankvila kaj ŝajne neŝancelebla.

”Ĉu vi militservis?”

”Bedaŭrinde nur du monatojn.”

”Kial?”

”Oni forpelis min pro politikaj motivoj.”

”Ĉu vi havas armilon?”

”Bedaŭrinde ne.”

”Kiel vi ekkonis Johan’on Wester?”

”Wester, ĉu? Mi bedaŭras... tiu nomo nenion signifas al mi.”

”Kiam vi lastfoje vidis Daniel’on Fridell?”

”Danne Fridell? Nu, lastfoje mi ne scias. Kredeble ni ankoraŭfoje renkontiĝos ie. Sed ĝis nun... verŝajne en iu kunveno... jes, mi parolis en la urba parko, kaj alvenis bando da krimuletoj por ĝeni nian kunvenon. La polico kompreneble pasivis, kiel ĉiam. Tio estis lastjare, en la mortotago de Karlo la dekdua.”

”La dekan de novembro, ĉu?”

”Ho, vi estas edukita persono! Gratulon!”

Ne eblas distingi ironion en la tono de Kalle Hagerman.

”Kiam li ekaktivis en la nazia rondo?” demandas Svedberg.

La juna viro rigardas lin per trankvilaj kaj penetraj okuloj.

”Kial vi uzas moknomon inventitan de niaj malamikoj? Ni estas svedaj patriotoj, naciaj demokratoj.”

”Kiam Daniel Fridell komencis aktivi en tiu rondo?”

”Eble antaŭ kvar aŭ kvin jaroj. Li estis en la periferio eble pli longe.” ”Kaj kiam li forlasis vin?”

”Neniam.”

”Ĉu neniam? Kion tio signifas?”

”Li ne forlasis nin, sed ni eksigis lin. Ni nuligis lian membrecon. Ekzilis lin.”

”Ĉu vere? Kial kaj kiam?”

”Pro lia senrespondeca konduto. Antaŭ unu jaro, pli – malpli.”

”Kia konduto?”

”Ni ne permesas uzadon de drogaĉoj.”

”Kaj ĉu li uzas tiajn?”

”Nun, mi ne scias, sed supozeble. Tiam jes.”

”Kiajn drogojn?”

”Mi tute ne konas tiajn fuŝaĵojn.”

Li rigardas firme, ŝajne sen palpebrumi, en la okulojn de Svedberg, kiu pluas:

”Dum li estis ano de via rondo, kian rolon li plenumis tie?”

Hagerman ironie ridetas.

”Ne pensu ke mi malkaŝos al la polico kiu havas kiun taskon.”

”Ĉu li publike reprezentis la organizon.”

”Ne. Sed li ŝatis debati. Interne kaj ekstere.”

Svedberg cerbumas. Ĉi tiu kazo ŝajnas al li plena je nefiksitaj fadenoj, kaj ju pli li tiras iun fadenon, des pli da novaj nefiksitaj finoj aperas. Li decidas reteni Kalle’n Hagerman dum kelka tempo kaj iras por aranĝi tion. La inspektoro Hans Andersson ĵus zumkantante revenis de sia lunĉa paŭzo kaj povas transpreni la demandadon. Svedberg komisias al Vivianne Ljunggren serĉi la edzinon de Hagerman por kontroli la asertojn de Kalle. Dume, li mem ekokupas sin pri la dua nazio, Ronald Sundberg.

Sundberg estas dudekjara, alta, fortika, eĉ diketa, kun hararo tiel mallonge tondita, ke malfacilas distingi la koloron. Li portas verdan militistan pantalonon kaj nigran T – ĉemizon. Surnuke estas tatuita aglo, kaj sur ambaŭ brakoj ia ornama plektaĵo en vikinga stilo.

”Bonvolu rakonti, kion vi faris vespere en la pasinta mardo.”

”Kiel mi fekmemoru? Kial damne mi estas ĉi tie?”

”Nur por atesti en krimenketo. Bonvolu respondi.”

”Kia diabla fekenketo? Mi faris nenion!”

”Troviĝas neniu akuzo aŭ suspekto kontraŭ vi. Ni nur kolektas informojn.”

”Do lasu min, damne! Kolektu de iu fekalia! Mi scias nenion!”

”Pri kio?”

”Kiel damne mi sciu?”

”Pasintan mardon, Ronald. Kion vi faris vespere?”

”Mardon aŭ merdon, fekegale! Kiel damne mi fekmemoru?”

”Kiel vi konas Johan’on Wester?”

”Fikiĝu! Mi konas fekneniun. Lasu min!”

”Kaj Daniel Fridell. Kion vi pensas pri li?”

”Glutu vomaĵon! Mi nenion fekpensas!”

Svedberg rigardas Ronald’on Sundberg, kiu sidas peze sur la seĝo, kun pendantaj brakoj kaj rigardo firme fiksita ĉe la rando de la skribtablo antaŭ li. Eĉ ne unufoje li levis la rigardon por renkonti tiun de Svedberg. Li impresas, kvazaŭ li povus eterne sidi tie malrespondante la demandojn, same kiel li sendube jam faradis dum jaroj antaŭ policistoj, instruistoj, eble gepatroj.

”En kiu lernejo vi laste studis?”

”Fikiĝu, damne. Mi ne fekstudis.”

Svedberg decidas interŝanĝi pridemandaton kun sia kolego Andersson. Eble tiu per sia malrapida persistemo povos elgajni ion el ĉi tiu ŝtiposimila junulo.

Dum preskaŭ du pluaj horoj Svedberg konversacias kun Hagerman, kun kelkfojaj interrompoj por interkonsiliĝi kun sia kolego, kiu vane klopodas enrompi tra la fekbariero de Sundberg. Tiam revenas Vivianne Ljunggren, oni lasas la du naziojn kaj kolektiĝas en la ĉambro de Svedberg. Intertempe alvenis ankaŭ kelkaj raportoj – tiu de la dua nekropsio, tiu el la dua murdoloko kaj tiu pri la kugloj. Svedberg unue fluglegas ilin kaj jen kaj jen laŭte citas ion al siaj gekolegoj.

”Eeeh... Pafo el minimume kvinmetra distanco... Mortis vendrede inter tagmezo kaj la oka vespere... Ĉu vere ne eblas pli precizi? Aha, tio dependas de la nokta temperaturo... Sed kial ne demandi la meteorologojn pri ĝi? Bone, nu... Tuja morto... Nu, kion do atendi, se oni malfermas breĉon de orelo ĝis orelo?” Li lasas la unuan paperon kaj prenas duan. ”Neniu piedsigno, radspuroj de lia propra aŭto, neniu alia... Fingrospuroj de la mortinto sur la stirilo... Ĉe la apuda sidloko fingrospuroj de nekonato... Bone, ni savu la akvoglasojn de la du nazioj, antaŭ ol iu purigistino forportos ilin... Cetere iliaj fingretoj eble jam troviĝas en la registro... Nu, kio plu? Kuglingo trovita apud budo flanke de la domo... Jes, ni jam scias... Se la mortinto paŝis rekte de la aŭto ĝis la pordo, la pafo povus veni proksimume de la eta budo... Povus, us, us, us... Mi ne scivolas pri us, sed pri is!”

”La pafo eble povus veni de aliloke, se la mortinto turnis la kapon”, komentas Hans Andersson per ŝajne senemocia voĉo.

Svedberg pensas ‘se nun Jankeus restus inter ni, li dirus ion sarkasman pri mortintoj kiuj turnas la kapon’, kaj prenas la trian raporton.

”Jen! Identa armilo! Bone do. Nu, ni jam sciis tion, tamen estas bone scii, ke oni scias... Kalibro naŭmilimetra. Kanelita. Povus esti armea pistolo aŭ kio ajn...” Li rigardas la kolegojn kaj diras konklude: ”Do, nenio nova, vere. Vivianne, kion vi eksciis?”

Vivianne Ljunggren iomete levas la ŝultrojn kaj ekparolas en iom bedaŭra tono:

”Nu, la edzino konfirmis, ke ili estis kune vendrede vespere, kaj ankaŭ liajn ekskursojn al Kristianstad kaj Vaxjo ŝi konfirmis. Almenaŭ li diris al ŝi, ke li iris tien. De ŝia laborejo mi eĉ sukcesis paroli telefone kun ŝia patrino, kiu same konfirmis. Ekde la sesa ĝis la deka, proksimume, la duopo vendrede gastis ĉe ili.”

”Tamen ja restas multe da tempo antaŭe por iri al Oelando kaj pafmurdi la mortinton”, diras Hans Andersson penseme. Lia polica ĵargono kvazaŭ imitas la raportan prozon, sed la kolegoj kutimas je ĝi kaj ne komentas ĝin.

”Ho, jen ankoraŭ detaleto”, aldonas Vivianne Ljunggren. ”Sandra Hagerman, la edzino, donis al mi la numeron de ilia benzinkarto. Laŭ ŝi li aĉetis benzinon en Kristianstad, pagante per tiu karto. Se jes, la aĉeto devas esti registrita en la konto, kaj eblos vidi lokon kaj horon.”

”Sed ne la aĉetinton”, komentas Svedberg. ”Se tiu ordema edzino ekzemple mem irus al Kristianstad, la edzo povus dume pafi dek instruistojn. Tamen mankas motivo! Ni havas neniun ligon inter la unua murdo kaj iu ajn suspektito. Do, jam sufiĉas da spekulativoj. Kontrolu la benzinkarton, kaj ni simple laboru plu. Hans, bonvolu esplori ĉu iu el la du nazioj aŭ la somaliano iam estis lernantoj de Wester. Vivianne, bonvolu peti helpon de la narkotaj kolegoj por ekscii ĉu Daniel Fridell estas konata drogulo. Mi mem lasos la glasojn al la teknikistoj, kaj poste mi pridemandos tiun Omar’on. Ĉu necesos interpretisto? Kiom longe li estadis ĉi tie?”

”Mi pensas ke li eble naskiĝis en Svedio”, diras Vivianne Ljunggren. Atendu!”

Ŝi vokas iun telefone, laŭtlegas identigan numeron, atendas momenton kaj ŝaltas la telefonon al laŭtparola stato. Baldaŭ aŭdiĝas virina voĉo: ”Omar Duale, naskita en Kismanya, Somalio, en 1982, enmigris en Svedion en 1984, sveda civitano de 1995.”

”Nu, mi provu sen interpretisto”, murmuras Svedberg. ”Kondiĉe ke tiu blonda knabineto ne scias la somalian lingvon, li devus paroli svede...”

”Eble ili uzadis nur la korpan lingvon”, ridetas inspektorino Ljunggren.

* * *

Trovi Omar’on tamen ne tre facilas. Svedberg dum granda parto de la posttagmezo vagas inter lia hejmo, ia Somalia klubejo kaj la hejmoj de du onkloj. En ĉiu loko malfacilas trovi iun, kun kiu li povas interparoli svede. Fine li trovas la junulon en eta kafejo, kie li sidas babilante kun du samaĝuloj ĉe glaso da kolao. Svedberg preferas ne venigi lin en la policejon, sed en lia hejmo ne troveblas loko trankvila. Do, post iom la policisto kaj la junulo promenas interparolante laŭ la stratoj de norda kvartalo.

”Ĉu vi konas la nomon Daniel Fridell?” Svedberg komencas.

Omar rigardas lin demande kaj poste iom hezite respondas:

”Jes... mi pensas ke jes.”

”Kiel vi konas lin?”

”Mi pensas, ke li estas la kunulo de... de Jonna...”

”Jes. Kiam vi lastfoje vidis lin?”

”Mi ne vere konas lin. Verŝajne mi vidis lin nur du – trifoje. Eble lastfoje en manifestacio kontraŭ rasismo. Antaŭ duonjaro. En la urba parko.”

”Kion vi faris vespere la pasintan mardon?”

”Mardon? Mi ne scias... verŝajne mi estis hejme... aŭ ĉe amiko... televidante... ”

”Kiu amiko?”

”Eee... mia kuzo... ne, marde mi eble estis ĉe Ali... Ali Awale... Kial do?”

”Kion vi spektis televide?”

”Mi ne precize memoras. Nenion specifan... Eble marde estis futbalo... Champions League... Juventus...”

”Kaj vendrede, kion vi faris?”

”Nenion... tio estas... vespere mi eble estis hejme... aŭ ĉe amiko... Ne, mi estis hejme, ĉar vendrede mia patro iris al preĝo...”

”Ĉu vi studas aŭ havas laboron?”

”Ne, ne eblas trovi laboron.”

”Kion vi faris dumtage vendrede?”

”Dumtage? La samon... babilis kun amikoj... butikumis...”

”Kiam vi ekkonis Johan’on Wester?”

”Mi ne scias... Kiu li estas?”

”Kaj Jonna’n? Kiam vi unue renkontis ŝin?”

”Kio pri Jonna? Ĉu io okazis al ŝi?” Omar ekhavas maltrankvilan mienon. Post nea respondo de Svedberg, li diras:

”Unuafoje en la lernejo. Mi estis en la naŭa klaso, kaj ŝi en la sepa.” ”En kiu lernejo?”

”Tiu – tiu de Djurangen.” Li faras geston al iuj brikaj konstruaĵoj trans eta kverkaro.

”Tamen ŝi loĝas en Smedby, ĉu ne?”

”Jes, nun. Sed tiam ŝia familio loĝis tie, apude. En la vicoseriaj domoj.”

”Dum kiom da tempo vi estis – kunuloj?”

”Ne longe. Du jarojn. Sed ne tuj. Ne kiam mi restis en la lernejo. Nur poste.”

”Kiel finiĝis la afero?”

Omar suspiras.

”Nu... ĝi finiĝis iom post iom. Estis malfacile... Ŝiaj gepatroj ne ŝatis min, almenaŭ la patro ne... Kaj miaj gepatroj ne ŝatis ŝin... Kaj... estis malfacile, ĉar... mi volas esti certa pri mia kunulino, ĉu ne? Sed pri svedaj knabinoj tio ne eblas... Oni neniam povas esti certa...”

”Ĉu tio okazis pro Daniel?”

”Daniel? Ne, ne. Ni ne konis lin tiam. Li aperis pli malfrue...”

”Kiam do finiĝis via rilato kun Jonna?”

”Je Novjaro. Ne la lasta, kompreneble, sed la antaŭlasta. Ni ne povis interkonsenti kiel festi ĝin, kaj post tio ni disiĝis.” Li sulkas la frunton kaj klarigas paŭte: ”Mi ne volis, ke ŝi trinku alkoholon, ĉar oni ne scias, kio povas okazi.”

* * *

Vespere en la policejo Svedberg pli zorge tralegadas la teknikajn raportojn por eble trovi ion, kio ĝis nun ne frapis lin. Sed ĉio impresas konata kaj evidenta. Ĝuste kiam li decidas hejmeniri, Vivianne Ljunggren telefonas.

”Saluton! La kolegoj ne konas Daniel’on, sed mi interparolis kun konata drogvendisto kiu momente liberas. Li kompreneble diris nenion klaregan, sed mi subkomprenis, ke Daniel eble iam aĉetis amfetaminon. Almenaŭ tiel mi interpretis lian umadon.”

”Hm. Interese. Sed ĉu lastatempe aŭ antaŭlonge?”

”Tiel detale mi ne kuraĝas interpreti lin. Sed mi dubas ĉu lia memoro atingas tre foren en la historion. Li ŝajnas mem konsumi sufiĉe da. Fojfoje mi ne certis, ĉu li parolas kun mi aŭ kun iu nevideblulo.”

7. Majpluvon donacu

Merkrede matene. Pasis semajno post la unua murdo, sed pri ĝi aperis apenaŭ unu ideo. Oni dediĉas sin al la dua, esperante ke iel solvante ĝin, oni prilumos ankaŭ la unuan. La fingrospuroj en la aŭto de Daniel Fridell ne venis de iu el la du nazioj. ”Mi supozas ke li kutimis veturigi sian amikinon, ĉu ne?” diras Vivianne Ljunggren, kaj tio ŝajnas tre probabla.

Sur la fenestrovitro de la ofica ĉambro akvogutoj palpe frapetas. La sunadorantoj jam malaperis de ĉiuj balkonoj kaj parkoj. Se ne, ili povus ĝui refreŝigan duŝon post la sunbanado.

Hans Andersson malfrue eniras en la ĉambron de Svedberg. Li montras ege kontentan mienon, kaj tra la lipoj aŭdiĝas ia zumkantado. ”Pardonon? Ĉu vi diris akvumi?” distrite demandas Svedberg. ”Majpluvon donacu, nin dense aspergu, la herbojn varmrose akvumu”, kantas Andersson pli klare.

”Hm”, recenzas Svedberg lian kantadon.

”Lamentado pri printempo seka kaj malvarma ”, klarigas la kantinto. ”De Lars Vivallius.”

”Mi kredas vin”, koncedas Svedberg. ”Sed prefere ni iom akvumu la enketon. Hodiaŭ ni profundigu la pridemandadojn. Hans, vi prenu la patrinon de Fridell. Vivianne, vi parolu kun la knabino, tio estas Jonna Larsson. Mi mem iros refoje al la vidvino Wester.”

”La gaja vidvino”, murmuras Andersson. ”Sed ni havas ankoraŭ unu personon, kiun indus pridemandi.”

”Tre kredeble. Pri kiu vi pensas?”

”Nu, vi ja taskis al mi esplori, ĉu iu el la junuloj iam estis lernanto de Wester. Tamen ŝajnas ke li instruis neniun el la suspektatoj. Sed mi trovis alian interesan koincidon.” Li paŭzas, kvazaŭ por atendi interesitajn demandojn. Ĉiuj tamen mutas, do li pluas:

”La mortinto, tio estas la dua viktimo, antaŭ unu jaro partoprenis en kurso ĉe la urba gimnazio por adoltoj. Pri tre interesa temo: ‘Krimo kaj puno’. Kaj kiu prelegis tie? Faris tion Tom Jankeus!”

Ĉiuj rigardas lin konfuzite, kvazaŭ atendante klarigon. Tamen nenio sekvas. Fine Svedberg malpacience diras:

”Bone, sed kiel tio povas rilati al la murdoj?”

”Prefere demandu ne min, sed la eksinspektoron Jankeus”, respondas Andersson gravmiene.

* * *

Amanda Wester ne estas hejme, kaj ŝia butiko estas fermita. Tamen, post ses telefonsignaloj al ŝia butika telefono, ŝi levas la parolilon, kaj post interkonsento kun ŝi, Svedberg povas plaŭde tra akvoflakoj paŝi preter kelkaj domblokoj ĝis ŝia butiketo. Ŝi enlasas lin tra malantaŭa pordo, kun kuspitaj manikoj kaj argilmakula antaŭtuko.

”Mi ĵus finis fajencan vazon. Tio estas la sola afero, kio povas forpeli la pensojn”, ŝi diras. ”Ne, tamen ne forpeli, sed... eble senarmigi ilin.”

Dum ŝi lavas la manojn kaj brakojn, Svedberg staras en la fermita butiko, rigardante eksponitajn objektojn. Jen kunpuŝiĝas vazoj, kruĉoj, teleroj, kolĉenaj ornamaĵoj, nomtabuloj kaj aliaj ceramikaĵoj. Statueto en formo de virina kapo kun blua hararo rigardas al kvar – kvin bovloj, tajlitaj kiel kuŝanta gravedulino. En ĉiu malfermita ventro kuŝas malgranda ceramika bebeto.

”Strangaj, ĉu?” dorse aŭdiĝas la voĉo de la artistino, kies manoj nun estas puraj kaj ruĝaj. ”Des pli, eble, ĉar mi mem ne havas infanon. Anstataŭe mi faras ilin el argilo”, ŝi pale ekridas. ”Sed mi malofte sukcesas vendi tian. Tro makabraj, eble.”

Ili iras sidiĝi sur sofon en malvasta ĉambreto inter la butiko kaj la ateliero. Ŝi glatigas la kovrilon de la sofo kaj forblovigas fruntan harfaskon, kiu falis antaŭ la okulojn. Svedberg ne scias kiel komenci.

”Mi laboris dum jaroj kun Tom Jankeus”, li diras kaj preskaŭ same surprizas sin mem kiel la virinon. ”Li estas tre bona esplora policisto.” ”Detektivo, ĉu?” diras Amanda Wester kun ombro de rideto.

Svedberg rigardas ŝin kaj samtempe vidas en si la iaman kolegon. Li plurfoje renkontis ankaŭ la edzinon de Tom Jankeus. Kiel malsimila estas ĉi tiu virino – kvieta, enpensiĝema, iel enigma – kompare kun la vigla, babilema Annette Jankeus! Nu, kial do pensi pri tiaj aferoj, kiuj ja tute ne tuŝas lin? Li havas murdenketon por plenumi!

”Via geedzeco daŭris... kiom longe?” li demandas.

”Ses jarojn.”

”Ĉu vi dirus ke vi profunde konis vian edzon?”

Ŝi silentas dum momento. Amara rideto tanĝas la lipojn, rideto kiu ne atingas ĝis la okuloj.

”Ĉu eblas ĝisfunde koni iun?” ŝi kontraŭas.

”Ekzemple, pri junaj nazioj... ĉu via edzo havis ian opinion? Ĉu li havis spertojn renkonti ilin?”

”Nazioj? Mi pensas ke ne.”

”Ĉu ne? Ĉu li nenion opiniis?”

”Certe li ne simpatiis kun tiaj ideoj. Sed kredeble ni neniam parolis pri tio. Kial do?”

”Aŭ pri afrikanoj?”

”Afrikanoj? Kion mi diru pri afrikanoj? Mi tute ne komprenas viajn demandojn...”

”Aŭ pri drogaĉoj?”

”Pardonu... Ĉu vi seriozas? Kion vi scivolas?”

”Sinjorino Wester, iu intence kaj planite murdis vian edzon. Tia murdinto havas motivon. Ĝi povas esti motivo stranga, malsana, tamen ia motivo troviĝas. Por trovi la murdinton, ni serĉas eblan motivon.”

”Jes, sed... ĉu vi suspektas naziojn, afrikanojn kaj drogulojn?”

”Jes! Interalie. Krome mi suspektas personajn malamikojn, insultitojn, heredontojn, kokrantojn, trompitojn. Mi suspektas ĉiujn, kiuj ial povus senti antagonismon al Johan Wester. Jen mia profesio.”

Ŝi frotas la senŝminkajn lipojn perfingre kaj pensas. Poste ŝi seriozmiene kapjesas kaj diras:

”Vi kompreneble pravas. Do, vi suspektas ankaŭ Tom kaj min.”

”Se diri sincere: tamen ne tre. Mi ĉefe volas ke vi komprenu, ke mi bezonas ekscii ion el la vivo de via edzo, kie povus kaŝiĝi tia motivo. Sed ĝis nun mi eksciis nenion. Ĉu troviĝas parencoj, ekzemple? Pli frua edzino aŭ amikino? Kio en lia vivo estas ŝlosilo al la murdo?”

Ŝi rigardas lin silente. Dum tempeto neniu parolas. Poste ŝi denove kapjesas kaj diras:

”Mi komprenas, sed mi povas nenion aldoni. Li havas... troviĝas fratino, kiu vivas en Sundsvall. La patro jam mortis, kaj la adreson de mia bopatrino mi jam donis. Pri eksulinoj mi nenion scias. Cetere... cetere, ĉu vi tute ne konsideras la eblon, ke povus esti eraro, aŭ frenezulo?”

”Ĉi tiu murdanto ŝajnas nek freneza nek erarema. Vi ja scias, ke okazis dua murdo.”

”Sed... ĉu nepre temas pri unu sama?”

Svedberg rigardas ŝin, sulkas la frunton kaj decidas resti je la regularo. Do li ne respondas, kvankam tio apenaŭ plu gravas. Anstataŭe li petas Amanda’n Wester kontakti lin se ŝi rememoros ion. Poste li forlasas la butiketon kaj replonĝas en la densan majpluvon.

* * *

La interparolo de inspektoro Andersson kun Marianne Fridell, la patrino de Daniel, donas malmulte da novaj ideoj. Ŝi emfaze neas, ke la filo iam ajn uzis narkotaĵojn. Pri la nazioj ŝi povas nenion aldoni, ĉar ”Daniel ja delonge forlasis tiun rondon; tio estis nur junula ideo, nenio grava”. Ŝia ĉefa suspektato restas ”la afrikanoj”, kaj la motivo laŭ ŝi sendube estas ”la familia honoro de tiu nigra junulo”.

”Ĉu iu efektive konkrete minacis Daniel’on?” demandas Andersson. ”Mi ne scias, ĉu ili rekte diris ion, sed mi ĉiam nervoziĝas kiam mi vidas nigrulojn en la urbocentro. Kaj ili ĉiam aperas multope! Kial ili estas tiel multaj?”

Andersson demandas ankaŭ pri la lerneja tempo de Daniel. Laŭ la patrino, li bone sukcesis en la studoj, precipe en la gimnazio. La lastjara kurso pri krimo kaj puno estas nekonata al ŝi. La ĉarpentista laboro de Daniel ne tute kontentigas ŝin, ĉar ”li devus trovi ion pli bonan, kun lia kapo... ”

Ŝi ankaŭ ne komprenas, kion ŝia filo volis fari en la somerdomo en printempa posttagmezo. ”Eble li postlasis ion tie”, ŝi supozas sed ne povas precizigi, kio tio povus esti, nek kiel la murdinto sciis tion.

Post la vizito ĉe sinjorino Fridell, Hans Andersson pluiras al la konstrukompanio kiu dungis Daniel’on. En la eta oficejo neniu konis lin, do li ankoraŭ pluiras al domo konstruata sur insuleto proksime al la urbocentro. La inĝeniero Arne Rydstedt estis la plej proksima estro de Daniel.

”Li bone laboris, kiam li laboris”, koncizas la inĝeniero.

”Ĉu li ofte forestis?”

”Nu... ne tre, tamen tro.”

”Kial?”

Rydstedt levas la ŝultrojn.

”Malsanoj, laŭdire.”

”Sed efektive temis pri io alia, ĉu?”

”Mi ne diris tion.”

”Tamen vi eble suspektis. Ĉu lundaj malsanoj, ekzemple?”

”Povas esti. Ne eblas kontroli. Kiam li laboris, li estis sobra.”

”Ĉu temis nur pri alkoholo, aŭ ankoraŭ...” provas Andersson. La polica enketidealo, laŭ kiu oni devas fari demandojn neŭtralajn, ne gvidajn, laŭ lia sperto ofte ne donas sufiĉan rezulton.

”Kiel mi diris, ne eblas kontroli.”

”Iuloke oni ja faras testojn per urino.”

”Ankaŭ ĉe ni, sed nur post serioza problemo aŭ suspekto. Kun Daniel ne estis tiel.”

”Ekzemple lastan vendredon, la 16an, ĉu li laboris?”

La inĝeniero petas lin atendi sekundon kaj iras kvin paŝojn, poste krias al iu persono ne videbla de Hans Andersson:

”Janne! Ĉu Danne Fridell laboris lastan vendredon?”

Obtuze aŭdiĝas trenata respondo:

”Duonon, mi pensas... Li malaperis tagmeze...”

Kiam Arne Rydstedt revenas, li ripetas la vortojn de la nevidebla Janne. Andersson plu demandas:

”Ĉu vi konis lian politikan agadon?”

”Ĉu politikan? Vi celas tiun flirtadon de hokokrucoj? Mi ne nomus tion politiko.”

”Ĉu ĝi iel influis lian laboron?”

”Laŭ mia scio ne. En konstruejo ne facilas alporti tian merdon. Jen duono de la uloj estas komunistoj. Ili ŝtopus al li la buŝon.”

* * *

Laŭ la priskribo de Svedberg, Vivianne Ljunggren atendis trovi nematuran dekokjarulinon kun konduto de eĉ pli juna knabino. Sed al ŝi Jonna Larsson impresas tute alia, intensa, plena je energio, klarvida. Estas evidente ke la morto de ŝia koramiko skuis ŝin, tamen ŝi aperas nek tima nek konfuzita, sed ege koncentrita. Post du tagoj hejme ŝi hodiaŭ jam reiris al sia lernejo, gimnazio preskaŭ apud la policejo. Jen la inspektorino trovas ŝin en paŭzo inter la lecionoj.

”Ni povas sidi en eta laborĉambro de la lerneja komitato”, proponas la knabino. ”Mi estas ĝia sekretario kaj havas ŝlosilon tien.”

Do, en sufiĉe kaosa ĉambreto plena je broŝuroj kaj paperoj ili sidiĝas sur du eluzitaj lernejaj seĝoj. La ĉambro troviĝas keletaĝe, kaj lumigas ĝin ĉefe skribtabla lampo kun rompita kapuĉo. Surmure troviĝas afiŝoj kun mesaĝoj kiel ”La lernejo – nia laborejo”, ”ni estas la spertuloj” kaj ”neniu rajtas subpremi vin”.

”Jonna, por trovi la murdinton ni bezonas pli bone kompreni Daniel’on”, ekas la policistino. ”Li ja estis nazio kaj poste forlasis tiun rondon. Ĉu li vere tute ŝanĝis opiniojn?”

”Jes. Mi pensas ke jes. Tamen li ofte esprimis malsamajn, malkoherajn ideojn. Laŭ mi li tre hezitis pri multaj aferoj, sed li neniam volis montri tion. Li ĉiam volis havi tre klaran, decidan opinion, eĉ se li nenion sciis pri la afero.”

”Kaj ĉu estas vere, ke li partoprenis en manifestacioj kontraŭ la nazioj?”

”Jes, kaj ĝenerale kontraŭ rasismo. Mi ne volis ke li iru tien, sed li absolute ne volis rezigni tion.”

”Kial vi ne volis ke li iru?”

”Mi timis, ke tio eĉ pli provokos la naziojn.”

”Ĉu vi antaŭtimis, ke iu faros ion kontraŭ li?”

”Jes, evidente. Ili ja minacis lin. Almenaŭ Daniel diris, ke ili minacis lin.”

”Kiu minacis?”

”Mi ne vere scias. Verŝajne ne tiu Kalle Hagerman, ĉar li estas inteligenta persono. Sed kelkaj el ili estas veraj... veraj brutoj!”

”Ĉu vi povus imagi, kial Daniel iris al la somerdomo lastan vendredon?”

Dum momento la knabino kaŝas la okulojn permane, poste ŝi levas la kapon kaj rigardas la policistinon respondante:

”Ne, tute ne.”

”Ĉu li ofte iris tien?”

”Mi pensas ke ne.”

”Ĉu eblas ke iu kontaktis lin por renkontiĝi tie?”

”Mi ne scias kiu povus fari tion.”

”Ĉu iu el la nazioj?”

”Tio ŝajnas nekredebla. Sed eble sub ia falsa preteksto...”

”Kiel ekzemple?”

”Mi vere ne scias. Li ja konis ilin, ĉiujn. Ili ne estas multaj. Mi tute ne komprenas.”

Vivianne Ljunggren pripensas kiel trakti la sekvan temon. Eble necesus ia kromvojo. Sed ĉi knabino ne estas stulta, ŝi tuj malkaŝos pri kio oni umas.

”Jonna, ĉu vi bone konis la kutimojn kaj vivmanieron de Daniel?”

”Jes, sufiĉe. Ni pasigis multe da tempo kune. Li ne tre bone interrilatis kun sia familio.”

”Ĉu vi ofte festenis kune?”

”Fojfoje.”

”Ĉu kun alkoholo?”

Jonna kuntiras la brovojn kaj mienas suspekteme respondante:

”Nu... iom. Ne tro multe.”

”Ĉu ankaŭ kun aliaj drogoj?”

”Ne.”

”Ĉu Daniel aliokaze uzis ion alian?”

”Ne. Mi pensas ke ne.”

Vivianne Ljunggren rigardas la vizaĝon de la dekokjarulino. Ne eblas vidi ĉu ŝi ion kaŝas. Aliflanke ne eblas scii, ĉu videblus, se ŝi vere kaŝus ion. Firma respondo povas kaŝi krudan mensogon, dum sincerulo fojfoje balbutas ege nervoze kaj suspektinde. Kaj juna persono ofte havas multajn okazojn ekzerci sin per mensogetoj al gepatroj kaj instruistoj. Honesta mieno nenion garantias.

8. Pli efika dormigilo

Damne! Vi kvazaŭpetaspri ĝi! Teretaĝe vi loĝas, kun fenestroj duflanke, en domo senkela, do de ekstere oni pli – malpli libere vidas en vian hejmon. Kvazaŭ al putino, kiu diskrure invitas ĉiun ajn. Nur via nomo ĉe la pordo. Ankaŭ telefonlibre ĉe via nomo troviĝas neniu ”kaj”. Kompreneble ne! Neniu normala viro povus vivi kun tia megero. Kredeble vi ne bezonas tiajn aferojn. Eble vi ĝuas aŭdi pri la suferoj de viaj klientoj, putino! Jes, kompreneble! Vi certe orgasmas kiam vi turmentas ilin per demandoj, demandoj, diablaj demandoj sen fino. Tamen nun estos fino. Vi findemandis, putinaĉo! Se nur la lumo estingiĝos en tiu fenestro oblikve kontraŭa. Poste mi atendos duonhoron. Se la homoj jam dormos, ili ne tuj saltos el la lito pro unusola akra sono. Ili atendos plian sonon. Eble, kiam neniu plua sono sekvos, iu scivolema ulo ĝisiros la fenestron por tamen esplori, kio okazis. Sed tiam mi jam estos je ducent metroj for, ĉe mia aŭto. Feliĉe tre proksimas la nacia ŝoseo. Vi vere ekloĝis en konvena loko. Jes, damne, vi vere petas pri ĝi! Vi kvazaŭ preparis ĉion por ricevi mian kuglon rekte en la frunton. La sola afero, kiu nun povus ĝeni mian taskon, estas se tiu diabla lumo ne estingiĝos. Kompreneble mi povus pafi malgraŭ ĝi, tamen mi preferus nur dormantojn ĉirkaŭe. La aliaj lokoj estis pli ŝirmitaj. Jen mi estas meze inter plurfamiliaj domoj. Espereble vi mem tamen ne tro peze dormas. Aŭ ĉu vi estas tia hipokritulo, kiu mem uzas dormigilojn, kvankam vi diras al aliaj, ke tio ne donas normalan dormon. Se jes, vi eble ne aŭdos, kiam mi ĵetos iom da gruzo sur vian kuirejan fenestron. Nu, damne, ne indas nun pensi pri tio. Tiam mi elpensos alian solvon. Ne kredu ke vi eskapos per kelkaj damnitaj dormigiloj. Se necese mi eniros vian apartamenton ĉe la alia flanko. Danĝere, sed mi ne timas. Mi ĵuras, ke mi pafos al vi pli efkan dormigilon! Aŭ mi trovos vin en via laborejo. Mi povus ŝajnigi esti kliento, ĉu ne? Surpriza revido! Ne kredu, ke mi estas tia molulo, kiel vi trovis min tiam. Mi jam scias, kion mi bezonas por esti hardita kiel ŝtalo. Nun neniam plu vi ridindigos min. Nun mi montros al vi, kiu el ni estas fortulo, kaj kiu nura kadavro. Glutinte ĉi tion, mi imunas kontraŭ via abrakadabro. Finfne mi scias, kio mankis al mi, kaj tio ne estis vi. Vi ne mankis al mi tiam, kaj vi ne mankos al mi post ĉi tiu renkontiĝo. Vi estas superflua putinaĉo, kaj mi faros servon al la mondo, eliminante vin. Kredu min, sinjorino, mi kraĉus sur vian kadavron, se mi havus tempon. Kaj irante hejmen mi ridos ĉe la stirilo. La tutan vojon suden, ducent kilometrojn, mi ridos! Tamen, ĝis tiam mi pacience atendos. Pli – malpli frue oni estingos tiun damnitan lumon. Pli – malpli frue mi estingos vian mizeran vivon. Putinaĉo!

9. Elegio al muzo

Ĵaŭde matene Roger Svedberg venas malfrue al la policejo. Dumnokte li cerbumis pri la du murdoj kaj pri la enketado, kiu ĝis nun donis neniun vere gravan rezulton. Li decidis ke oni hodiaŭ priserĉu la loĝejon de Daniel Fridell por eble trovi ian spuron, ian indikon kial li iris al la somerdomo, aŭ kiu logis lin tien.

En la koridoro survoje al sia ĉambro li kunpuŝiĝas kun Hans Andersson, kiu kvazaŭ blinde elpaŝas el sia ĉambro. Anstataŭ pardonpeto li diras:

”Svedberg! Finfine! Ŝajnas ke ni jam havas trian.”

”Trian kion?”

”Murdon, kompreneble. Tamen ne ĉe ni. En Norrkoping. Sed ĝi similas. Unu pafo en la kapon. Tra fenestro, de ekstere. Same kiel la unua.”

Dek minutojn poste Svedberg telefone interparolas kun sia kolego Willy Rosenlund en la policejo de Norrkoping, 250 kilometrojn norde de Kalmar. Ĉeestas ankaŭ inspektoro Andersson, do necesas ŝalti la laŭtparolilon, kvankam Svedberg abomenas paroli per laŭtparola telefono.

Rosenlund montriĝas parolema kolego, kiu volonte rakontas detalojn pri la afero. Ĝi okazis ne en la urbo Norrkoping mem, sed en apuda urbeto Soderkoping. La pafito estas virino, Sonja Persson, kaj ŝi ankoraŭ ne mortis sed kuŝas hospitale en komato. La atenco okazis je la unua horo nokte, najbaroj tuj alvokis policon kaj ambulancon, tamen restis neniu spuro de la pafinto. Oni tamen jam arestis suspektaton, do troviĝas granda ŝanco ke la kazo estos rapide solvita.

”Kiel eblis aresti lin, se restis neniu spuro?” scivolas Svedberg.

”Li estis jam konata. Temas pri eksamato, rifuzito, kiu ne volis lasi ŝin en paco. Jam dufoje ŝi vokis la policon por fini lian ĝenadon. Malsimpatia ulo. Nomas sin poeto sed estas nur aĉa alkoholulo, se diri la veron.”

”Kaj kiel vi kaptis lin?”

”En lia loĝejo en Norrkoping, dormanta en sufiĉe ebria stato. Li neas, kompreneble, sed ni certe moligos lin post iom...”

Svedberg sulkas la frunton, perfingre masaĝas la brovojn kaj paŭtas. Ĉu vere eblas, ke la kolegoj aliloke tiom pli efike laboras ol li mem? Dume Hans Andersson demandas pri la speco de armilo uzita, kaj ili ekscias, ke temas pri unu pafo de naŭmilimetra pafilo. La kuglingo kuŝis malantaŭ arbusto je kelkaj metroj de la kuireja fenestro. Kuglon oni ankoraŭ ne trovis, se ne la kirurgoj per operacio elfosos ĝin enkape.

”Ĉu vi scias, ĉu via suspektito havas iajn kontaktojn kun Kalmar?” demandas Andersson.

”Efektive jes”, sonas la respondo el la laŭtparola telefono. ”Laŭ la loĝantara registro, li naskiĝis tie.”

Nun Svedberg alprenas normalan mienon kaj sciigas mallonge, ke li volas tuj viziti la kolegojn en Norrkoping por kunordigi la du enketojn. Rosenlund ŝajnas ne tro entuziasma pri tio, tamen oni interkonsentas pri renkontiĝo post la lunĉa paŭzo.

”Tio ja sonas absolute freneze”, komentas Svedberg post la fino de la telefona interparolo. Poste li silentas. Li preferus iri al Norrkoping kun iu alia kolego ol ĝuste Hans Andersson. Refoje aperas en lia memoro la enketoj plenumitaj kunlabore kun Tom Jankeus. Iliaj aŭtadoj tien – reen, babiloj enaŭte, pridemandadoj al diversaj atestantoj kaj suspektatoj. La ironio de Jankeus. Liaj apartaj dirmanieroj. Nu, vanas revadi pri tio. Cetere, kion faras hodiaŭ Vivianne Ljunggren? Ĉu ŝi havas liberan tagon? Li ne memoras ĉu ŝi anoncis tion. Nu, li ne nepre bezonas kunvojaĝanton. Li povos iri sola. Prefere sola ol kun Andersson. Prefere taski al li traserĉi la loĝejon de Daniel Fridell.

Estas bela tago meze de majo. La ŝoseo pli – malpli laŭiras la marbordon, tamen laŭlonge de ĝi oni vidas ĉefe arbaron. Malhelan picearon kaj ĵus ekverdantajn arbaretojn el betuloj, tremoloj, sorpujoj, kverkoj. Post preskaŭ tri horoj Svedberg parkas sian aŭton apud la policejo de Norrkoping. Restas duonhoro ĝis la interkonsentita tempo, do li iras por ion manĝeti. Japana restoracio tute apuda ne logas lin, do li plupaŝas ducent metrojn kaj aĉetas pli tradician svedan hamburgeron kun francaj terpomfritoj kuirataj de knabino el Turkio aŭ pli fore, je akompano de usona furormuziko. Post tio li pretas por la tria kazo de unufoja pafo.

Komisaro Rosenlund refoje prezentas la ĝisnunajn rezultojn. Svedberg aŭskultas kun zorgoplena mieno. Poste li siavice resumas la bazajn faktojn pri la du antaŭaj murdoj, dum Rosenlund rigardas lin kun mieno de enuo. Ili tamen interkonsentas kompari la kuglojn, se iam la tria kuglo estos trovita. Jam laŭ la kuglingoj eblos vidi, ĉu temas pri samspeca municio. Sed ĉi teknikajn detalojn oni lasu al la ŝtata krimteknika labo.

La suspektato ŝajnas al Svedberg ne tre interesa. La kvindekjara nenifarulo aŭ poeto Sten Johansson ja naskiĝis en Kalmar, tamen de jardekoj ne plu vivas tie. Malfacilas kompreni kian ligon li povus havi al la murditoj tie, juna konstrulaboristo kaj mezaĝa instruisto. Cetere malfacilas kompreni kiel li tiel aŭdace kaj fridsange pafis la virinon en apuda urbeto, por poste kaptiĝi dormanta en ebrio. Malfacilas eĉ kompreni kiel li revenis hejmen, ĉar laŭ la esploro li ne posedas aŭton. Eble per ŝtelita aŭto. ‘Aŭ li mendis taksion’, pensas Svedberg, memorante, ke ion similan eble elbuŝigus Tom Jankeus, se li ĉeestus. Strange. Iam liaj bizaraj komentoj incitis lin, kaj nun ili mankas al li.

Pli interesa ŝajnas al li la viktimo. Ŝi estas la kvardekkvinjara psikologino Sonja Persson, naskita en Malmo, de tri jaroj loĝanta en Soderkoping, sed antaŭe dum ses jaroj loĝinta en Kalmar.

”Ĉu kun la poeto?” tuj scivolas Svedberg.

”Tute ne. Mi jam diris, ĉu ne, ke li vivas ĉi tie delonge, dum ŝi alvenis pli ĵuse.”

”Psikologino, do”, plu murmuras Svedberg. ”Kie ŝi laboris... aŭ pli ĝuste laboras?” Li preskaŭ forgesis, ke ĉi lasta pafito ankoraŭ vivas, kvankam en komato.

Rosenlund ne scias parkere respondi, sed post kelka tempo li trovas noton.

”En la urba hospitalo.”

”Ĉu de Soderkoping?”

”Ne, de Norrkoping. Sed nun ŝi kuŝas en tiu de Linkoping.”

Svedberg ne komentas la mankon de fantazio ĉe la urbonomaj frnaĵoj de la regiono, sed li notas la faktojn. Dum li cerbumas pri eblaj kunligoj inter la tri pafitoj, iu policisto venas en la ĉambron por raporti al Rosenlund.

”Iu viro en Soderkoping lasis telefonan atestaĵon. Li aŭdis per radioelsendo pri la murdatenco, kaj tiam li rememoris, ke ĉi – nokte je la unua horo li vidis iun figuron, kiu kuris al aŭto kaj ekforveturis rapide de la strato Talgoxestigen. Laŭ li la aŭto poste turniĝis suden.”

”Figuron, ĉu? Kiaspecan?”

”Li ne povis vidi bone, sed li supozis ke temas pri viro. Pantalono, kapuĉojako. Malhelaj koloroj.”

”Hm. Ne tre precize, ĉu. Kaj la aŭto?”

”Li notis nek markon nek numeron. Estis nenio stranga, nur homo kuranta. Li diris, ke la aŭto eble estis ruĝa, sed laŭ mi tio estas nur diveno.”

Komisaro Rosenlund ŝajnas opinii, ke tiu nova atesto ne tre utilas al la kazo, sed Svedberg ne konsentas. Ĉefe pro ĝentileco li akceptas ĉeesti dum pridemandado de la suspektato Johansson. Tio donas al li okazon aŭskulti deklamadon de ĵus verkita elegio pri la morto de l’ muzo Erato, aŭ almenaŭ duonon de ĝi, antaŭ ol Rosenlund ĉesigas la poezian prezentadon. La poemo ĉiuokaze ne restas en la memoro de Svedberg kaj sekve ne estos citata en lia enketraporto. Lian kapon anstataŭe plenigas konsideroj pri ebla rilato inter psikologino, eksnazio kaj instruisto pri la lingvoj sveda, angla kaj germana. Se li trovus tiun rilaton, li certas ke ĝi kondukus lin al la persono, kiu tre sisteme kaj efike decidis, ke ili ne plu rajtas vivi.

Reveturante suden, Svedberg decidas rigardi la murdlokon. La ŝoseo trairas la idilian urbeton Soderkoping, kaj li implikiĝas en ĝiaj kurbaj stratetoj inter lignaj dometoj kaj mezepokaj preĝejoj. Tiu labirinta irado tamen montriĝas tute superflua, ĉar la strato de la murdoloko, kiam li finfine trovas ĝin, situas en moderna kvartalo sude de la malnova urbeto, tute proksime al la ŝoseo kiu kondukas plu suden. Li parkas sian aŭton, verŝajne sur la sama asfalta ebeno, kien nokte kuris iu figuro en kapuĉa jako. De ĝi estas cent kvindek metroj ĝis la ĝusta adreso, kie la konataj plastrubandoj policaj indikas, ke jen io terura rompis la ĉiutagan rutinon. Aŭ pli ĝuste la ĉiunoktan. Videblas truo tra fenestrovitro proksime al pordo kun ceramika nomtabulo indikanta la solan nomon Sonja Persson. Iel tiu tabuleto impresas al li konata. Ĉu eble mendita kaj aĉetita en Kalmar’a butiketo? Neniu policisto gardas, do li ne povas eniri la loĝejon. Dum minuto li gapas al densa arbusto, kiu supozeble kaŝis la pafonton. La loko estas tute ĉirkaŭita de domoj. La fenestroj de eble dudeko da apartamentoj el kvar direktoj rigardas al Svedberg, kaj do nokte rigardis al la armita krimulo. Ĉu ili rigardis, nenion vidante? Ĉu vere eblas, ke ĉi tie oni nenion vidis, nek je la pafo, nek antaŭe? Ke poste oni ĉi tie ne povis vidi la pafinton, tio jam pli kredindas, ĉar de lia arbusto estas nur dek paŝoj ĝis pasejo inter la domoj, kaj al tiu malvasta pasejo rigardas neniu fenestro. Evidente oni evitis fari fenestrojn en tiuj muroj por ekskludi tro intiman eblon rigardi en la loĝejojn. Necesas gardi la privatan zonon de la loĝantoj. Sed fronte, apud la enira pordo, oni ne sukcesis gardi ĝin. Nek ilian noktan sekurecon.

Svedberg repaŝas al sia aŭto kaj en du minutoj ree atingas la grandan ŝoseon. ‘Kalmar 237 km’ anoncas vojtabulo tuj kiam li forlasas la urbeton. Ĉu antaŭ dek kvar horoj iu rigardis la saman tabulon, kun freŝa pulvodoro en la nazo, farinte sian trian unufojan pafon al tri malsamaj homoj – kial? Pro kiu motivo? Kaj ĉu la sama motivo kunligos ankaŭ kvaran personon al la triopo el mortintoj kaj eble mortonto? Ĉu ankoraŭ kvinan? Pri kio temas? Li revenas al la ideo pri politika murdo. Sed ĉu Johan Wester kaj Sonja Persson iel rilatis al naziismo? Ankaŭ murdo pro pasio aŭ ĵaluzo ŝajnas neebla, kun tri tiaj viktimoj. Subite li rememoras la informon de sia kolego Hans Andersson, laŭ kiu Tom Jankeus iam instruis la duan murditon, Daniel Fridell, pri krimo kaj puno. Li neglektis tiun aferon, same kiel li pli – malpli ignoris la ridindan poeton en la arestejo de Norrkoping. Ĉu prave? Ĉu li tro malvaste direktas sian enketadon?

Dum la aŭto ruliĝas plu suden je 95 km en horo, Svedberg plu pensas, ke espereble tamen la nomo Jankeus ne aperos kiel surprizo en ĉi tria kazo. Sed kiu scias? Eble li iam pasigis ankaŭ kun Sonja Persson sekretajn vesperojn. Kion entute eblas scii pri la eksa kolego?

* * *

Revenis la printempa varmo, ĉifoje kun plena forto, kvazaŭ somero estus natura afero en la mezo de majo. La siringoj jam plene floras en koloroj de blanko ĝis intensa bordozo, kaj la padusoj vespere disigas odoron preskaŭ anestezan, kiam Svedberg faras sian vesperan promenon inter polifonia ĥoro de amebriaj najtingaloj. Laste el ĉiuj arboj la fraksenoj nun ekverdiĝas, disigante siajn manosimilajn folibukedojn. Sur kelkaj fraksenaj branĉoj vidiĝas ekfloroj en formo simila al liliputaj kristarboj intense verdaj. Iuloke inter aro da kverkoj li flaras leĝeran odoron de ĵus ekflorintaj majfloroj. Estas jam post la naŭa horo, tamen regas plena taglumo. Svedberg amike kapsalutas kelkajn najbarojn, sed pluraj promenantoj tute ne konatas al li. La subita somera varmo logis multajn urbanojn forlasi siajn nestojn por senti la mildan, varmetan majvesperon kaj sorbi ĝiajn odorojn kaj sonojn.

La varmo kaj la peza padusa parfumo tamen ne sufiĉas por logi la pensojn de Svedberg for de lia aktuala murdenketo. La ekskurso norden ŝajnas al li marki novan etapon, kaj li fidas je sia propra kapablo solvi ĉiujn tri krimojn. Mankas al li nur la ĝusta fino de fadeno. Kiam li trovos ĝin, eblos plene kaj nete malvolvi ĉion kiel belan fadenbulon. Kiam li nur kaptos la ĝustan fadenfinon...

Malrapide li repaŝas hejmen al sia tro granda soleca domo. Li ŝaltas la televidilon por distriĝi dum vespera horo, sed nenio en la kvar disponeblaj kanaloj konvenas al lia humoro. Du usonaj komediserioj kun malsama temo sed egala falseta paroltono. Refoja dissendo de malnova sveda muzikprogramo. Kaj brita romantika dramo en nobela medio. Nenio kaptas lian intereson, nenio helpas lin ripozi de la murdenketa cerbumado. Li malŝaltas, ekserĉas ion en la librobreto. Fikcion li apenaŭ legas, tiu ŝajnas al li tro senutila. Finfine li trovas historian verkon popularan pri svedaj militoj en la deksepa kaj dekoka jarcentoj. Jen io kun potenco kapti lian atenton. Li ne scias, kial tia legaĵo ŝajnas al li malpli vana. Li ja ne povas fari ion ajn pri la dramoj kaj bataloj pasintaj antaŭ tricent jaroj, kaj estas tre dube, ĉu li lernas ion de ili. Eble ĝuste tio gravas, ke neniu povas postuli ke li aranĝu kaj solvu la tiamajn konfliktojn. Temas pri realaj homoj kaj veraj eventoj, tamen jam delonge ne utilas komenci murdenketon pri ili. Jen kio efikas al li ripozige.

Dumnokte falas iom da milda pluvo, kaj matene la tuta urbo vaporas pro varmo kaj humido. Svedberg rememoras la zumkantadon de la kolego Andersson antaŭ kelkaj tagoj. Ĉu ne estis io pri milda majpluvo kaj varma matena roso? Li mem ne kutimas zumkanti, nek laboreje, nek hejme, kvankam kelkfoje iu populara rekantaĵo de furorkanto ĝene fiksiĝas en lia kapo. Sed kio nun vere zumas monotone en lia kapo, tio ne estas melodiaj sekvencoj, sed eroj el la murdenketo, pensoj pri la tri unufojaj pafoj. Enpense li remaĉas komentojn, supozojn, demandojn faritajn pri la tri kazoj. Tamen ankoraŭ mankas al li la necesa kunligo inter ili.

* * *

”Bone do. La tria pafito, Sonja Persson, restas en komato kaj eble vivos, eble ne. Ĉiuokaze ne eblas intervjui ŝin. Proksimaj familianoj ne troviĝas, krom eventuale iu delira poeto, kiun la kolegoj tie suspektas pri la pafo. Sed ni prefere supozu, ke temas pri la sama pafinto en ĉiuj tri kazoj. La simileco ŝajnas ne koincido. Krome, ŝi vivis ĉi tie en Kalmar ĝis antaŭ tri jaroj. Ŝia lasta adreso estis Nygatan 32.”

Svedberg rulas liniilon inter la fingroj parolante. Li sidas ĉe sia skribtablo, rigardas jen siajn kolegojn, jen la turojn kaj tegmentojn kiuj videblas tra lia fenestro. En la proksima fajrobrigadejo du fenestrovitroj reflektas la sunbrilon, kaj ambaŭflanke videblas pecoj da klarblua ĉielo.

La inspektoro Vivianne Ljunggren sidas sur seĝo tenante la krurojn krucite. Sur alia seĝo sidas Benny Hallman, kiu dum kelkaj tagoj devis dediĉi sin al aliaj taskoj, kaj apud li Hans Andersson staras apogante sin almure. Ŝajnas ke la komisaro trovis novan energion por pluigi la murdenketon, kaj li infektas ilin ĉiujn. Aŭ ĉu eble influas ilin la sciigo de Andersson kaj Hallman, ke ili hieraŭ traserĉis la loĝejon de Daniel Fridell? Ja ili trovis nenion, kio tuj ĵetos lumon al la murdo, tamen oni eble trovos, ĉar ili alportis policejen kelkajn skatolojn da leteroj kaj aliaj skribaĵoj, plus la durdiskon de lia persona komputilo. La etoso en la ofica ĉambro iĝas pli pozitiva ol delonge. Inspektoro Andersson eĉ komencas zumkanti ion, sed silentiĝas, kiam Svedberg pluas:

”Do, Hans, vi intervjuu loĝantojn en Nygatan 32, kiuj eventuale memoras ŝin tie. Pri eblaj konfliktoj, rilatoj, amantoj... nu, pri ĉio kio povus iĝi interesa. Vivianne, vi trovu ŝian laborejon, per la impostoficejo, ekzemple, kaj intervjuu kolegojn tie. Ŝi estis... pardonu min, ŝi estas psikologo. Benny, vi sendube havos plenajn manojn pri tiuj paperoj kaj komputaĵoj de Fridell, ĉu ne? Mi mem unue butikumos por trovi nomtabulon.”

Vidante la senkomprenajn rigardojn de siaj tri kolegoj, li aldonas: ”Ceramikan, tio estas. Ĉu ni revidu nin por raporto je la kvara?”

La kvar policistoj disiĝas kaj ekiras ĉiu laŭ sia vojo, espereble tamen al la sama celo, la kapto de persono kiu alpafis triopon da homoj kaj ĝis nun mortigis du el ili.

Estas tago perfekta por antaŭtagmeza promeno. Svedberg paŝas laŭ tilia aleo, tenante la jakon surŝultre. Gejunuloj rapidas alidirekte, survoje al sia gimnazio. Maldikaj knaboj en nigra pantalonego, kiu riskas ĉiumomente fali teren kvazaŭ mise starigita tendo. Knabinoj en bluzeto, kiu lasas la tutan ventron nuda, kaj el kiu la mamoj ŝajnas pretaj ĉiumomente elsalti kvazaŭ du tenispilkoj. Strange, kiom la modo renversiĝis de kiam liaj propraj filoj estis tiuaĝaj, kvankam pasis nur... nu, kiom do? Li devas pripensi kelkajn sekundojn, por memori kiom ili nun aĝas. Ja pasas tempego inter ĉiu telefona interparolo kun ili. Kaj ankoraŭ ili ŝajne ne emas doni al li nepojn, eĉ apenaŭ bofilinojn.

Li eniras la butiketon ĉe la strato Unionsgatan kaj atendas klientinon, kiu elektas, elektadas inter kelkaj ceramikaj pladoj. Ne gravas, li povas mem rigardi, kaj baldaŭ li retrovas nomtabuleton de tiu speco, kiun li vidis en Soderkoping. Ĝi estas ekzemplo, kompreneble, ja necesas aparte mendi tabulon kun la propra nomo. Eble li mem faru tion? Efektive, de kiam lia edzino forlasis lin, unue dum monatoj restis ĉe li la tabulo kun ambaŭ nomoj, poste li formetis ĝin kaj glubende fiksis manskribitan slipon kun nur lia sola nomo. Ja ŝajnas, ke neniam plu iu kroma nomo necesos apud la lia, do kial ne farigi pli belan tabulon?

”Ĉu mi povas helpi vin, komisaro?”

La mola voĉo de Amanda Wester revokas lin al la devoj.

”Nu... mi esperas, ke jes. Antaŭ kelkaj jaroj vi vendis tian tabulon al Sonja Persson, se mi ne eraras. Ĉu vi memoras ŝin?”

La vizaĝo de la ceramikistino montras plenan mankon de emocioj, kaj ŝi levas la ŝultrojn.

”Ne... mi faras du – tri tiajn ĉiusemajne... Sonja... ĉu Persson? Tre ordinara nomo. Ne, mi bedaŭras.”

”Psikologino kvardekjara, proksimume. Devenas el Skanio.”

”Mi bedaŭras, sed tio nenion signifas al mi. Vere, ĉi – sezone mi ne havas tiom da klientoj, sed somere, kiam la turistoj plenigas la urbon... Efektive, ne eblas memori ĉiujn nomojn de tiuj tabuletoj.”

Svedberg konscias, ke la demando estis iom stulta. Ĉefe li volis vidi ŝian mienon, kiam ŝi aŭdis la nomon de la tria pafito. Eble, se troviĝus ia ligo al ŝia edzo... Sed li pli – malpli scias, ke necesas serĉi alispecan ligon inter la tri viktimoj. Ligon inter instruisto, eksnazia konstrulaboristo kaj psikologino.

Forlasinte la butikon, li ekhaltas, rememorante ke li volis mendi nomtabulon. Tamen, ja ne urĝas. Eble li havos pluan okazon viziti la butikon. Li rekomencas sian promenon, laŭ la sama tilia aleo kiel antaŭe, tamen nun en la inversa direkto. Li ne reiras policejen, sed plupaŝas antaŭen ĝis la gimnazio. En la oficejo oni sendube povos informi lin, en kiu salono li trovos sian sekvan pridemandoton.

* * *

Posttagmeze je la kvara horo la ofica ĉambro de komisaro Svedberg estas varma kiel saŭno. Svedberg verŝas al si la umdekan glaseton da malvarmeta akvo el ekstera akvoaŭtomato. Preterpasas lin la polica teknikisto Ake Gustavsson en T – ĉemizo kaj ŝorto. Svedberg iom envias lin pro lia kostumo, tamen li mem estas tro konservativa por imiti lin. Kaj cetere, kion dirus la klientoj, la suspektatoj, la atestantoj, se la polico aperus en tia vesto? Li malbutonas plian butonon de sia ĉemizo kaj kuspas la manikojn.

”Espereble vi hodiaŭ kunrastis pli da informoj ol mi”, li komencas post kelkaj minutoj, kiam la tri gekolegoj alvenis. ”Nek Amanda Wester, nek Jonna Larsson reagis videble je la nomo Sonja Persson. Psikologon ili neniam konis, nek vizitis, eĉ ne nun post la murdoj. Mi iom insistis ĉe la knabino, por ekscii ĉu tamen ne ŝia fianĉo iam havis kontakton kun psikologo. Ŝi asertis ke ne, almenaŭ ne dum la tempo kiam ŝi konis lin. Antaŭe ja eblus, sed li neniam menciis tion, laŭ ŝia informo. Restas ankoraŭ kelkaj personoj, kun kiuj eble indus paroli, sed mi volis atendi viajn rezultojn. Intertempe mi telefone interparolis kun Rosenlund en Norrkoping. La stato de la viktimo estas senŝanĝa, kaj oni devis liberigi la poeton, ĉar la prokuroro ne permesis areston. Strange, la kuglon ili ankoraŭ ne trovis. Ili komencis intervjui laborejajn kolegojn de Sonja Persson, sed ankoraŭ trovis nenion interesan, laŭdire. Do, li estis iom mishumora, nia kolego.”

Svedberg paŭzas gratante al si la nukon kaj malplenigas la plastan akvoglaseton.

”Bone do, kion vi alportas?” Li rigardas la tri gekolegojn, el kiuj la plej juna, inspektoro Hallman, ŝajnas malplej pacienca. ”Benny, ĉu vi ion trovis?”

”Jes, efektive! Mi pensas ke ni trovis tion, kio logis lin al la somerdometo. Sur la durdisko troviĝas du retpoŝtaĵoj de iu martineriksson@hotmail.com, kiu ŝajne ofertas al Fridell iun varon, kiun li nomas ‘A’. Kaj en la dua li proponas renkontiĝi ĝuste en la somerdometo de Fridell vendrede je la tria posttagmeze. Tiu mesaĝo estas sendita ĵaŭde posttagmeze la 15an de majo. Kompreneble li viŝis la mesaĝojn, sed ni sukcesis rekrei ilin.”

La juna inspektoro mienas fiere. Ŝajnas al li, ke liaj kolegoj rigardas lin preskaŭ admire.

”Ĉu vi diris Martin Eriksson7” rapide demandas Svedberg. ”Ĉu eblas trovi lin?”

”Nu, tia retpoŝtujo ne havas veran adreson, kaj laŭ Valter, nia komputa ulo, ambaŭ mesaĝoj estas senditaj per komputilo en la komunuma reto, plej kredeble per publika komputilo en la urba biblioteko. Do, ne eblas scii, kiu efektive sendis ilin. Sed mi serĉis en la loĝantara registro, kaj en Kalmar mi trovis kvar Martin Eriksson, el kiuj unu estas maljunulo kaj tri relative junaj.”

”Kaj kio estas ‘A’?” scivolas Andersson.

”Ia drogo, evidente, sed mi ne havis tempon esplori. Mi proponas, ke ni petu helpon de iu el la drogulĉasaj kolegoj. Eble ili eĉ konas tiun Martin.”

”Tre bone”, diras Svedberg. ”Ĉu vi daŭrigos pri tio? Se ili ne konas lin, ni simple vizitu la triopon, unu post la alia. Bone, ŝajnas ke ni alproksimiĝas, ĉu ne? Kio plu... jes ja, Hans, kion vi trovis?”

Inspektoro Andersson kiel kutime apogas sin ĉemure. Li nun rektigas la dorson, ekstaras diskrure, elpoŝigas notlibreton kaj eklegas.

”Do, temas pri la domo kie loĝis Sonja Persson ĝis antaŭ tri jaroj. Oni memoras ŝin ĉefe pro la muziko, ŝajne. Loĝas plejparte maljunuloj tie, aŭ almenaŭ tiuj hejmas dumtage, do ilin mi trovis. Ili loĝas tie de jardekoj, ŝajne. Ŝi aŭskultadis operojn ĝis nokte, laŭ pluraj informoj. La najbaroj batadis la tubojn de la radiatoroj por signali al ŝi ‘silentigi la kriojn’, kiel diris iu viro, sed tio nur igis ŝin ‘plilaŭtigi la diablaĵon’, laŭ la sama ulo. Neniu rimarkis amikojn, amantojn aŭ ion ajn interesan. Do, se juĝi laŭ la najbaroj, ni suspektu iun opero – malamanton, tamen ne tiujn en Nygatan 32, ĉar ili estas feliĉaj ke ŝi transloĝiĝis for de tie.”

Li silentas fermante la notlibron kaj refalas kontraŭ la muron.

”Kaj laboreje, ĉu ankaŭ tie oni kontentas?” demandas Svedberg, turnante sin al Vivianne Ljunggren.

”Nu, eble ne... Laŭdire ŝi estis ambicia kaj sperta psikologo, sed ne tre societema. Ŝi laboris en la psikiatria teamo por gejunuloj, ĉe Stathallaregatan. Ŝi laboris sufiĉe sendepende, do oni ne povis rakonti tre multe pri ŝi kiel kolego. Ankaŭ private oni scias malmulte. Ŝi ne havis edzon, nek konatan fianĉon. Ankaŭ tie oni menciis, ke ŝi ŝatis muzikon, tamen oni ne aparte menciis operon, sed ĥoran kantadon. Iu memoris, ke ŝi kantis en la loka amatora ĥoro ‘Sonoro’. Pri eventualaj amikoj oni ankaŭ nenion sciis, kaj neniu kolego kutimis renkonti ŝin en liberaj horoj. Jes, ja, oni sciis ke iu alia ekskolegino, psikologino, kutimis ĉiujare vojaĝi suden kun ŝi. Kanariaj Insuloj kaj simile. Sed tiu persono, Eva Lundin, ankaŭ forlasis la urbon, tamen nur antaŭ unu jaro. Oni supozis ke ŝi nun laboras en Stokholmo.”

”Strange, ke nia murdanto ĉiam trafas viktimojn sen amikoj kaj familio”, murmuras Hans Andersson.

”Aŭ kies familio ŝajnas ne vere koni ilin”, replikas Vivianne Ljunggren. ”Aŭ troviĝas en Arabio.”

”Kiajn klientojn havis Sonja Persson?” demandas Svedberg. ”Gejunulojn kun diversaj problemoj. Knabinoj anoreksiaj, infanoj emocie malsatigitaj, knaboj nekapablaj bridi sian agresemon, gejunuloj kun psikaj obsedoj, viktimoj de seksa misuzo, nu... ĉiaj problemuloj.”

Denove Svedberg gratas al si la nukon kaj enmane dispremas la malplenan akvoglaseton.

”Problemuloj, kiuj post kelkaj jaroj eble memoros ŝin... kun danko... aŭ...”

”Ĉu ankaŭ droguloj?” scivolas Benny Hallman.

Lia kolegino okulrenkontas lian rigardon kaj diras:

”Supozeble. Leĝaj aŭ neleĝaj. Efektive, mi petis liston pri ĉiuj ŝiaj klientoj dum ŝiaj lastaj du jaroj tie, por komenci. Oni iom ŝokiĝis pro la peto, kaj kompreneble ne povis tuj doni tion, sed eble se nia ĉefo parolus kun ilia ĉefo, doktoro Leif Seger, la afero irus pli rapide.”

Svedberg kapjesas. Dum momento regas silento en la tro varma ĉambro. Poste li diras:

”Kompreneble ni faru la samon pri Johan Wester. Do, ni akiru liston pri ĉiuj liaj lernantoj dum la sama tempo. Por komenci. Ĉu vi prizorgos ankaŭ tion, Vivianne?”

Ŝi kapjesas.

Svedberg rigardas muŝon kiu zumante flugas tien – reen sub la plafono. ”Kaj pri Daniel Fridell? Ĉu ion korespondan eblas fari?”

”Estus bone havi kompletan liston pri tiuj nazioj...” diras Vivianne Ljunggren kun iom ŝveba voĉo.

”Jes. Kaj pri ĉiuj parencoj kaj amikoj de tiu afrika eksamiko”, aldonas seke Hans Andersson.

”Mi pensas, ke ni havos sufiĉe da zorgoj pri tiuj du listoj”, diras Svedberg, kvazaŭ por bridi iliajn troajn esperojn. ”Eble ni havos plurajn trafojn jam en tiuj. Kaj Benny pluserĉu tiun Martin Eriksson, kaj tuj avertu min, kiam estos tempo pridemandi iun. Cetere, Vivianne, ĉu vi klopodu trovi tiun amikinon... kun kiu ŝi kutimis somerumi? Eble tio daŭris ĝis nun.”

10. Ĝui la vivon

Semajnfino. Strange, kiam li estis pli juna, li ĉiam anticipis la semajnfinojn kun ĝojo kaj sopiro. Nuntempe li preskaŭ timas ilin. Des pli ĉar ĉi – vendrede vespere, forlasante la policejon, li havis fortan senton, ke li staras antaŭ baldaŭa trarompo. Li volus persone ĉeesti kaj en la psikiatria teamo, kaj en la lernejo, por instigi al rapida kompilado de la du atendataj listoj. Sed sabate tio apenaŭ estus realisma. Ambaŭ laborejoj hodiaŭ estas malplenaj. Instruistoj kaj lernantoj liberas, kaj male al Roger Svedberg, ili supozeble ĝuas sian liberon. Eĉ la psikiatriaj flegistoj nun liberas. Se iliaj klientoj hodiaŭ bezonas akutan helpon, ili devas turni sin al la hospitalo situanta trans la strato.

Ĉasi drogvendiston oni ja povus fari sabate. Drogvendistoj kredeble ne fermas la butikon semajnfine. Sed li trovas grave utiligi la sciojn de la policistoj, kiuj ĉiutage okupiĝas pri tiu grupo de policaj klientoj. Krome, estus bone vidi la menditajn listojn antaŭ ol agi. Svedberg pripensas, kio povus klarigi la tri pafojn. Se temas pri venĝoj, do pro kio? Eble Daniel Fridell iel trompis iun. Ne pagis monŝuldon, ekzemple. Laŭ lia sperto, tiaj aferoj ofte kaŭzas perforton inter droguloj. Sed io ŝajnas al li malsimetria en la afero. Pro kio la murdinto venĝus kontraŭ la du pli aĝaj viktimoj? Devus esti aferoj okazintaj antaŭlonge. Almenaŭ se temas pri Sonja Persson, kiu forlasis la urbon antaŭ tri jaroj. Do, kial ĝuste nun plenumi tiun venĝon? Ĉu subite io vekis malnovan memoron? Kia memoro povas subite igi homon mortigi du – tri personojn? Kia homo portas tra la vivo memoron tiel mortigan?

Nu, ĉio sendube klariĝos baldaŭ. Li paciencu. Sed per kio li distru sin atendante la lundon?

Subite li memoras ion en la rakonto de Vivianne Ljunggren. Li prenas la telefonon kaj klavas numeron, kiun li ne forgesis, kvankam jam delonge li ne plu havas kaŭzon memori ĝin.

”Ĉe Jankeus!” respondas la konata voĉo de lia eks – kolego.

”Saluton, Tom. Jen Svedberg. Pardonu, sed ĉu ne via edzino kantas en ĥoro?”

”Prave. Kial do? Ĉu okazis io?”

Svedberg ekpensas, ke tiuj vortoj pruvas, ke Tom Jankeus ne plu estas policisto. Ĝuste tiel reagas civilulo, kiam vokas la polico. ”Kio okazis?” en maltrankvila tono.

”Ne, ne. Nenio okazis. Ĉu en la ĥoro ‘Sonoro’?”

”Jes ja.”

”Ĉu vi povus demandi ŝin, ĉu ŝi memoras iun Sonja Persson, kiu estis ĥorano antaŭ kelkaj jaroj?”

”Vi prefere mem demandu ŝin, sed ŝi nun butikumas, kaj poste iros kamparen. Ĉu urĝas?”

”Ne, ne. Ne urĝas. Efektive... kredeble ne gravas.”

”Tamen mi petos ŝin telefoni al vi. Kiel statas ĉio, cetere?”

”Bone, bone. Mi pensas ke ni baldaŭ solvos la aferon.”

”Ĉu solvos? Bone. Sed mi celis, kiel statas pri vi!”

”Ankaŭ bone. Ĉio estas bona. Kaj vi?”

”Same. Bonas ĉio.”

Svedberg ŝatus demandi, ĉu lia ekskolego plu renkontas la vidvinon Amanda Wester, sed kio rajtigus lin demandi pri tio? Ĉu ĝi estus demando privata aŭ ofica? Prefere li diskretu. Entute, li trovas nenion plu por diri. Mankas al li la komentoj de Jankeus, kiuj iam estis parto de lia ĉiutageco. Sed li ne scias kion fari pri tiu manko. Li finas la interparolon, kiu apenaŭ komenciĝis, kaj iras promeni.

Meditante li vagas laŭ la marbordo. En apuda fiŝhaveneto aro da viroj laboras pri boatoj kaj barkoj. Tamen ne temas pri laboro de fiŝistoj. Neniu plu ekiras de ĉi haveneto por profesie kapti haringojn aŭ pleŭronektojn. Ĉiuj boatoj ĉi tie estas plezurboatoj. Ĉiuj homoj ĉi tie ĝuas sian liberan semajnfinon. Ĉiuj krom Roger Svedberg. Li ne povas ĝui sian liberan semajnfinon. Ĉu li ne plu kapablas ĝui la vivon? Li plupaŝas preter eta strando kun banvarfoj kaj ludiloj. Sur la herbejo, en lokoj kie densaj juniperoj baras la venton, homoj sunbanas sin kuŝante sur plejdoj. Surstrande duonnudaj infanoj kuras plaŭdante en la mara akvo. Svedberg frostotremas je la vidaĵo. Kiom nun varmas la akvo? Supozeble apenaŭ pli ol dek aŭ dek du gradojn. Li pluiras laŭ la bordo kaj klopodas ripozi. Kiel oni faras por ripozi?

* * *

Finfine tamen finiĝas eĉ la plej teda libera semajnfino. Iĝas lundo, kaj la murdenketado rekomenciĝas. Svedberg refoje urĝas la sekretariojn de lernejo kaj psikiatria polikliniko kiel eble plej rapide kompili listojn de iamaj lernantoj kaj pacientoj. Dume Benny Hallman intervjuas kolegojn el la grupo laboranta pri narkotaj krimoj. Baldaŭ li venas al Svedberg kun interesa sciigo:

”Mi pensas ke ni trovis lin! Ili supozas ke temas pri tiu tridekjarulo en Norrliden. Kaj ‘A’ laŭ ili signifas ‘acidon’, pli precize LSD!”

”Ĉu tiu Martin Eriksson estas konata vendisto de LSD?” demandas Svedberg.

”Nu... eble ne, sed ili trovas kredinde, ke li povus okupiĝi pri ĝi. Laŭdire li injektas ĉion eblan, de kafo ĝis lavlesivo.”

”Kaj ĉu kredindas, ke li murdis? Ĉu konata kiel perfortema?”

”Mi ne scias, sed ĉio eblas pri droguloj.”

Svedberg iom hezitas. La murdoj ne impresas al li faraĵoj de narkotita homa ĉifono. La kombino de zorga plano kaj riskodefio, kiu karakterizas ilin, ne tre akordas kun lia imago pri droguloj. Tamen, nun ĉio ja montras al tiu nekonata retmesaĝinto.

”Bone, ni iru preni lin ĉi tien. Estus bone, se unu el la narkotaj kolegoj povus kunhelpi.”

”Mi petos iun. Prefere Axel Ronnegren, kiu iom konas lin.”

Post duonhoro do tri policistoj veturas al norda kvartalo por trovi la suspektaton. Dumveture la plej juna el ili, inspektoro Hallman, kun ekscita mieno esploras sian armilon, la tradician pistolon de la sveda polico. Svedberg sidas profunde en pensoj, dum inspektoro Ronnegren jen kaj jen elĵetas mallongajn komentojn, kiel ”hm, nekredeble!”, ”hm, damne!” kaj ”hm, kia kanajlo!” Ili alvenas, ekpostenas singarde ekster la apartamenta pordo markita ”Eriksson – Lindh” kaj sonorigas.

Neniu reago.

Ronnegren sonorigas denove, dum Svedberg atendas apude kaj Hallman pretas trans la lifto. Tra la silento ili aŭdetas infanajn krietojn el suba etaĝo. Tuj post la tria sonorigo tamen aŭdiĝas trenataj paŝoj de trans la pordo, la seruro klaktintadas kaj iu malfermas la pordon je fendo. Virino kun pufa vizaĝo, hirta hararo kaj bluaĵoj surkole, vestita en makulita, malstrikta noktoĉemizo, palpebrumas suspekteme al Ronnegren.

”Bonan tagon. Polico”, diras tiu ŝovante piedon en la pordofendon. ”Bonvolu enlasi nin.”

”Kial?” aŭdiĝas ŝia voĉo obtuze kaj ŝvebe.

”Ni volas paroli.”

”Pri kio?”

”Malfermu. Nun”, precizigas la policisto, kaptas la pordorandon ambaŭmane kaj facile malfermegas ĝin. Poste li paŝas antaŭen ŝovante la virinon antaŭ si, kaj post li sekvas Svedberg, dum Hallman restas en sia provizora ŝirmejo.

”Kion vi faras, diable? Mi havas nenion!” raŭkas ŝi. ”Vi ne rajtas...” ”Ĉu Martin hejmas?”

”Kial?” ŝi obstinas.

”Hm, neniu ‘kial’, sed ‘kie’. Venigu lin ĉi tien.”

La virino ŝajnas trankviliĝi, komprenante ke oni serĉas ne ŝin sed ŝian kunvivanton, kaj turnas sin por iri en la loĝejon. Ĝuste tiam aperas viro el interna ĉambro. Li estas nuda, svelta, alta, ne tre muskola, kaj lia haŭto ŝajnas sunbrunigita tutkorpe. Li havas barbostoplojn kaj duonlongajn harojn malhele blondajn, kaj lia mieno esprimas malkontenton. Li ŝajnas proksimume tridekjara. Kiam li paŝas antaŭen en direkto al la du policistoj, lia vira membro saltas tien – reen kvazaŭ horloĝa pendolo.

”Ĉu vi havas permesilon?” li demandas kun supereca tono.

”Hm, por kio? Vestu vin. Vi iros kun ni”, informas inspektoro Ronnegren.

”Kial?” li daŭrigas la familian tradicion.

”Tion vi ekscios en la policejo. Vestu vin. Tuj.”

La viro turnas sin kaj montras postaĵon same bronzan kiel la fronto. Pasas minuto.

”Rapidu. Ni ne libertempas”, laŭtas Ronnegren cele al la nevidebla interno de la loĝejo. Apude la virino en sakoforma noktoĉemizo restas staranta, sed nun elfiŝas paketon da cigaredoj el mansako pendanta sur la dorsapogilo de seĝo, enbuŝigas cigaredon kaj elbruligas ĝin. La du policistoj atendante rigardas ĉirkaŭ si. La apartamento, almenaŭ la parto videbla de la vestiblo, estas sufiĉe bela kaj pura. La meblaro impresas ĉerpita el la meblomagazeno IKEA, kaj surmure videblas bildoj pri iu rokmuzika ensemblo.

Post dua voko la viro reaperas en ĝinzo kaj T – ĉemizo. Li prenas jakon kaj demandas, nun jam en tono pli indiferenta ol kolera:

”Ĉu mi kunportu dentobroson?”

”Dependos de vi”, ripostas Ronnegren.

* * *

En la policejo oni unue iom atendigas la suspektaton por aranĝi kelkajn aferojn. Listoj ankoraŭ ne alvenis. Svedberg sendas inspektorinon Ljunggren en komisio por kompletigi per kelkaj informoj. Li ankaŭ rigardas eltiraĵon el la krimregistro kaj konstatas, ke Martin Eriksson trifoje estas kondamnita de tribunalo, dufoje pro minora narkota krimo, tio estas havado de eta kvanto da malpermesita drogo, kaj unufoje pro ebria kondukado de aŭto. Lastfoje li pasigis du monatojn en malliberejo. Tio tamen okazis antaŭ kvar jaroj. Svedberg serĉas ankaŭ en la loĝantara registro kaj konstatas, ke Eriksson naskiĝis en Karlstad, kie vivas ankoraŭ lia patrino, dum la patro vivas en Stokholmo. Martin estas needziĝinta sed havas infanon, filinon kvinjaran, kiu vivas en apuda urbeto Nybro.

”Ĉu vi deziras kafon?” li komencas la pridemandadon.

”En ordo”, akceptas la suspektato, kaj je kapsigno de Svedberg, Hans Andersson iras por alporti tason.

”Ni havas kaŭzon supozi, ke vi povos doni informojn pri kelkaj krimoj, kiujn ni esploras”, li pluas. ”Ni ja povus intervjui vin en via loĝejo, tamen estas pli oportune ĉi tie. Cetere... per kio vi laboras?”

”Laboras? Kial do?”

”Nu... ŝajne vi estas libera ĉi – matene?”

”Ĝis antaŭ kelkaj semajnoj mi laboris en la stokejo de mekana firmao. Sed ili devis malpliigi la dungitojn.”

”Kaj vi havis malbonŝancon, ĉu ne?”

”Mi estis laste dungita, do mi devis foriri unue.”

”De kiom da tempo vi laboris tie?”

”Ĉu gravas? De kelkaj monatoj.”

”Kaj kion vi nun faras dumtage? Ĉu vi multe legas?”

”Legas? Ne, prefere ne.”

”Tamen vi kutimas viziti la urban bibliotekon.”

”Bibliotekon, ĉu? Kio igas vin kredi tian frenezaĵon?”

Svedberg trankvile kontemplas, kiel fari siajn demandojn. Troviĝas neniu kaŭzo tro rapidi. Eble li escepte provu etan blufon?

”Nu, oni vidis vin tie kelkfoje en la lasta semajno.”

”Kiu vidis? Tiu devus viziti okulkuraciston.”

”Tamen vi ja estis tie, ĉu ne. Ĉu vi hejme ne havas komputilon?”

La suspektato montras tre naturan mienon de konsterniĝo.

”Komputilon, ĉu? Kio sekvos nun? Sed vi pravas, mi ne posedas tian. Nek atombombon aŭ simfoniorkestron.”

”Tamen aŭton vi ja havas, ĉu ne?”

Eriksson levas la ŝultrojn kaj paŭtas.

”Ne eblas nomi ĝin aŭto. Kaj mi ne rajtas veturigi ĝin. Necesas kelkaj riparoj, por ke la ŝtata aŭtokontrolo aprobu ĝin. Sed mankas mono.”

Refoje Svedberg pripensas kiel plui. Li ne tre certas pri ĉi tiu suspektato. Drogulo, laŭdire, sed lia aspekto kaj teniĝo ne tute konformas kun la kliŝa bildo pri drogulo. Aliflanke, la trifoja pafinto ne povas esti kliŝa drogulo. Kiam li pli funde pensas, troviĝas io en la sinteno de la viro, kiu svage kongruas kun lia imago pri la murdinto. Aŭdaca tamen pacienca, arda tamen malvarma. Sed la hipotezo ja temas pri venĝo kontraŭ instruisto kaj psikologo kun dekkelkjaraj klientoj. Kiel do akordigi tiun ideon kun ĉi tiu tridekjarulo?

”Kiel vi elserĉis la novan adreson de Sonja Persson?”

La okuloj de Svedberg fiksas la pridemandaton, kiu ĝuste sorbis buŝplenon da kafo el la taso. Li remetas la tason kaj mienas same senkulpe kiel ĵus:

”Novan adreson de kiu?”

”Vi aŭdis.”

”Eeh... Mi ne kaptis la nomon. Eble estus pli facile, se vi povus aludi, pri kio temas la tuta spektaklo.”

”Temas pri via rilato al kelkaj personoj. Ekzemple, mi ŝatus scii, kion faris kontraŭ vi Daniel Fridell.”

”Fridell, ĉu? Daniel... Ĉu Danne Fridell, tiu nazio kiu iĝis malnazio?”

”Ĉu vi konas multajn Daniel Fridell? Kion li faris kontraŭ vi?” ”Nenion, laŭ mia memoro. Politiko ne interesas min.”

”Kio do interesas vin?”

”Vivi. Vivi bone kaj agrable. Ĝui la tagojn. Kaj noktojn.”

”Kaj ĉu Fridell malhelpis vin?”

”Tute ne. Mi apenaŭ konas lin. Kial do?”

”Kiel vi renkontis lin?”

”Kiel? Mi ne memoras... Verŝajne en iu festeno, ĉe iu komuna konato.”

”Kaj kion komunan vi havis kun li?”

”Kion komunan? Ne multe, mi supozas. Mi fojfoje babilis kun li. Li estas iom teda, laŭ mi.”

”Ĉu estas?”

”Jes. Tro serioza. Tamen, fojfoje ankaŭ li ŝatas ĝui la vivon, mi pensas.”

”Kiel?”

”Kiel? Nu... festeni. Ripozi. Rilaksiĝi.”

”Ĉu vi konas lian fianĉinon?”

”Fianĉinon? Ne... aŭ eble mi scias, kun kiu li umas. Iu lerneja knabineto, mi pensas. Sed ŝian nomon mi ne konas.”

Svedberg gratas al si la nukon. Ŝajnas superflue demandi pri la tria viktimo. La reago sendube estus identa. Li petas sian kolegon alporti pli da kafo, ankaŭ al si mem kaj al Svedberg. Poste li pluas:

”Bonvolu pripensi zorge kion vi faris vespere la 13an de majo, tio estas marde antaŭ du semajnoj.”

Martin Eriksson rigardas lin kun mieno de malŝato, kvazaŭ naŭzus lin pensi pri momento tiel antikva.

”Antaŭ du semajnoj, ĉu? Marde. Pfffuh!” Li suspiras. ”Kiel mi memoru? Ĉu okazis io speciala? Mi bedaŭras, sed mi ne scias. Eble mi estis hejme, eble ĉe iu konato, eble eksterdome, eble en trinkejo... Ĉu estis bela vetero?”

”Kaj nokte inter la 21a kaj 22a, tio estas inter merkredo kaj ĵaŭdo lastsemajne. Kien vi aŭtis?”

”Aŭtis? Nenien, certe. Mi ja diris, ke mia kadukaĵo ne rajtas ruliĝi. Kion vi serĉas?”

”Vi tamen ne povas kredigi al mi, ke vi ne memoras, kion vi faris dum kelkaj horoj nokte antaŭ la lasta ĵaŭdo!”

”Dum kelkaj horoj! Dankon pro la komplimento, sed Hanna ne eltenus tion. Mi devus serĉi pli freŝan karnon por umi dum horoj.”

Svedberg rigardas sian mutan kolegon Hans Andersson, kvazaŭ por ĉerpi helpon, sed la inspektoro nenion diras, nur kontrolas la sonbendilon kiu registras la dialogon. Denove atakas Svedberg’on ia sopiro al iamaj pridemandadoj plenumataj kune kun Tom Jankeus. Male al Andersson, tiu ofte povis enĵeti ion surprizan en la rutinon. Iufoje tio helpis superruzi la pridemandatojn, kaj preskaŭ ĉiam tio almenaŭ helpis forpeli la senton, ke ĉio iras laŭ samaj radsulkoj atingante nenien. Nu, ne utilas revi pri tio... Li trinketas kafon, cerbumas, kaj fine prenas du paperojn el stako sur la skribtablo. Dum kelkaj sekundoj li kvazaŭ studas ilian enhavon kaj poste transdonas ilin al Eriksson.

”Jen la mesaĝoj, kiujn vi sendis al Daniel. Ĉu vi jam antaŭe vendis al li tiun varon?”

La pridemandato, refoje kun konsternita mieno, rigardas la unuan paperon, legas ĝin. Poste li levas la rigardon kaj ekkrias:

”Kia diablaĵo estas tio? Kiu skribis tion? Mi ne vendas acidon! Ridinde!”

Svedberg silente rigardas lin. Li atendas. La svelta tridekjarulo montras incititan mienon, kaj pluas:

”Ĉu Danne donis al vi tion? Mi ne sciis, ke li estas tia fekulo! Kredeble li mem skribis tion. Mi ne okupiĝas pri acido. Nek pri komputiloj! Kial li inventis tian stultaĵon?”

”Martin”, diras Svedberg malrapide, ”mi esperas ke vi memoras, kion vi faris posttagmeze la 16an de majo, vendrede. Estus bone por vi, se vi pli bone memorus tiun okazon ol la aliajn.”

”Vendrede, ĉu? Lastan vendredon... vespere mi festenis kun...”

”Ne la lastan, sed la antaŭlastan vendredon, kaj ne vespere, sed posttagmeze. Ekzemple je la tria horo, kiel tekstas tiu mesaĝo en viaj manoj.”

”Mi ne vendas acidon, kaj mi ne skribis tiun leteraĉon! Se li asertas tion, li havas kaŭzon mensogi!”

”Kiel vi scias, Daniel Fridell ne plu mensogas.”

”Kial ne?”

Svedberg silentas, dum la vizaĝo de Martin Eriksson iĝas pli kaj pli maltrankvila.

”Pri kio temas?” li ekkrias. ”Diru pri kio temas, damne!”

”Ĉu vi ne legas ĵurnalon, spektas televidon?” demandas Svedberg. ”Kompreneble jes! Eble ne ĉiutage... sed fojfoje.”

”Do vi devus scii, kio okazis ĉe tiu somerdometo tiutage.”

”Ne! Mi ne scias! Kio okazis?”

”Mi kredas vin, ke vi ne liveris al li drogon. Vi liveris...”

”Mi ne estis tie!”

”Kie vi estis?”

”Damne! Mi ne povas memori...”

”Do vi restu ĉi tie kelkan tempon por pripensi. Eble la memorkapablo revenos.”

11. Senpolvigi la pistolojn

Marde matene Svedberg kiel ĉiumatene fluglegas lokan ĵurnalon ĉe sia kuireja tablo, trinkante du tasojn da nigra kafo kaj manĝante rostitan pantranĉaĵon kun marmelado. La varma vetero pluas, kaj li iom kontemplas, ĉu eble transporti sin, la kafon, panon kaj ĵurnalon al la altano por matenmanĝi eksterdome. Tamen li decidas, ke ne indas. Efektive, ekde lia divorco antaŭ jaro kaj duono, la altano preskaŭ ne plu estas uzata. Matene ne indas, vespere ĝi estas tro ombra, kaj semajnfine... nu, semajnfine li ne ŝatas sidi senmova, sed preferas promeni. Li verŝas sian duan tason da kafo kaj turnas paĝon. La ĵurnalo, kiu pro nekonata motivo titoliĝas ‘La Barometro’, informas siajn legantojn ke la polico lunde kaptis suspektaton pri la du pafmurdoj, sed ke oni devis samtage liberigi lin pro manko de pruvoj. La du murditojn oni priskribas kiel ”la 25jarulo” kaj la ”40jarulo”, kaj la suspektato konsekvence nomiĝas ”la 30jarulo”. Ne tre fantazioriĉa titolado, sed kiel enketanta policisto Svedberg tre dankemas pro la diskreteco de la ĵurnalo. La fakto, ke ”la 25jarulo” estas eksnazio tamen jam estas multfoje emfazita de la amaskomunikiloj, kaj li demandas sin ĉu vere kredindas la aserto de Martin Eriksson, ke li ne scias kio okazis ĉe Oelanda somerdometo.

La hieraŭa pridemandado ĉiuokaze ne povis rompi la muron de senkulpeco, vera aŭ ŝajnigata, ĉe la suspektato. Svedberg sendis inspektorinon Ljunggren al lia loĝejo por pridemandi lian kunvivantinon, Hanna Lindh, sed ŝiaj nebulaj respondoj ne multe helpis. Ĉe unu punkto ŝi iom pli precizis ol la kunulo: dum la nokto kiam Sonja Persson estis trafita de kuglo li dormis pace en ilia gelito. Pri la aŭto ŝi konfirmis lian diron. Ili ne rajtas veturigi ĝin, krom al riparejo por alĝustigi aron da difektoj. Sed ĉu tio signifas, ke ili vere rezignas veturigi ĝin? Dubinde.

Svedberg kaj Ljunggren poste parolis ankaŭ kun familianoj de la murditoj por ekscii, ĉu Martin Eriksson estas konata al iu el ili, sed la rezulto estis plene negativa. Entute, la matena optimismo iom post iom velkis dum la paso de la lundo, kaj malfrue posttagmeze, liberiginte la suspektaton, eĉ Benny Hallman, kiu alportis la retmesaĝojn, konkludis:

”Nu, ankaŭ mi povus facile akiri tian retpoŝtan adreson kiel martineriksson@hotmail.com kaj sendi mesaĝojn al iu. Neniu scius kiu efektive faris tion.”

Nun, marde matene, Svedberg demandas sin kial oni ne tuj traktis la retmesaĝojn kun tia skeptikemo. La plej aŭdaca supozo, kiun oni rajtas dedukti el ili, nun ŝajnas al li esti, ke iu persono uzis la nomon Martin Eriksson por trompi Daniel’on Fridell kaj logi lin al lia ekzekutejo. Iu kiu konis ilin ambaŭ, kaj sciis, ke Daniel eble interesiĝus pri oferto de ‘A’ fare de Martin. Krome, iu kiu konis la retadreson de Daniel.

Subite io trafas lin. Se oni serĉus en la komputilo aliajn, senkulpajn retmesaĝojn, oni eble povus ekscii, kun kiuj adresoj Daniel havis kontakton. Glutante la lastan, jam malvarmetan kafon, li decidas taski al Hallman okupiĝi pri tio. Li mem ankoraŭ sentas sin iomete sur malfirma tero, kiam temas pri komputilaj aferoj.

Antaŭ ol kunfaldi la ĵurnalon kaj ekiri laborejen, li ekvidas leteron de leganto, kiu mencias la du murdojn. Laŭ la verkinto, post preskaŭ du semajnoj ”nenio okazis” por kapti la kulpulon, kaj sekve evidentas ke troviĝas tro malmulte da policistoj en la urbo. Dum momento Svedberg demandas sin, kion li povus fari pli efike en la aktuala murdenketo, se li disponus pri dudeko da helpantoj. Eble li estus plene okupita elpensi al ili taskojn. Plue li demandas sin, ĉu vere du semajnoj estas longa tempo. Kompreneble, li spertis pli rapidajn murdenketojn. Iu murdinto iam kuŝis ebriega kun tranĉilo enmane apud sia viktimo, kaj oni malkovris la murdon nur dank’ al tio ke policpatrolo volis fortransporti du senkonsciajn drinkulojn de publika loko. Tamen ŝajnas al li, ke pli ofte la enketado treniĝis dum semajnoj kaj monatoj. Kio maltrankviligas lin ne estas la paso de tempo mem, sed la neeblo scii, ĉu la murdinto jam plenumis sian kompletan vicon da unufojaj pafoj, aŭ ĉu sekvos ankoraŭ plua.

* * *

Vivianne Ljunggren alportas raporton pri telefona interparolo kun Eva Lundin, la kolego de Sonja Persson, kiu kutimis libertempi kun ŝi. Ŝi estis tre ŝokita aŭdante pri la pafo kontraŭ ŝia kolego, sed ne povis imagi kiu faris ĝin. Pri minacoj kontraŭ Sonja Persson de iamaj klientoj aŭ aliaj ŝi nenion aŭdis. Tamen ŝi ne konsideris tian aferon malebla, ĉar ”fojfoje okazas, ke homoj kulpigas la psikiatrion pri postaj malfacilaĵoj”. Ŝi tamen ne emis precizigi, pri kiaj malfacilaĵoj ŝi pensas. La kontakto inter la du koleginoj ĉesis, kiam Sonja Persson transloĝiĝis de Kalmar, se ne kalkuli unu – du bildkartojn ĉiujare. Eva Lundin ne povis bone klarigi, kial ŝia kolego transloĝiĝis, sed ŝi ne kredis ke temis pri fuĝo de ia minaco. Je la demando, ĉu amafero povus influi, ŝi respondis, ke tio ”ne estus laŭ la stilo de Sonja”. Ŝi mem, male, antaŭ jaro transloĝiĝis al Stokholma antaŭurbo por kunvivi kun sia nuna edzo.

La raporto de lia kolegino rememorigas al Svedberg, ke li atendas interparolon kun Annette Jankeus, la edzino de lia iama kolego. Li telefonas al ŝia laborejo kaj bonŝance trovas ŝin tie. Kiam li demandas pri Sonja Persson, ŝia voĉo sonas tre surprizita. Evidente la edzo forgesis mencii al ŝi la aferon.

”Certe mi memoras ŝin! Pri kio temas? Ĉu io okazis al ŝi?”

Svedberg informas ŝin pri la pafo en Soderkoping, kaj ŝi reagas kun forta bedaŭro.

”Terure! Mi ne povas imagi... ĉu povas esti ia frenezulo... ia eraro, eble oni ne celis ĝuste ŝin? Ŝi estas tiel silentema, ne altrudas sin, evitas societan vivon... Mi ne komprenas... Ĉu estas la sama pafinto kiel ĉe la murdoj ĉi – urbe?”

”Ni ne scias, sed tio ŝajnas probabla. Ĉu vi memoras, ĉu ŝi iam menciis minacon, aŭ montris ke ŝi timas iun? Ekzemple iun klienton aŭ eksan klienton.”

”Ne, certe ne! Ŝi neniam parolis pri sia laboro. Ni kantis, kaj paŭze ŝi parolis ĉefe pri la muziko, aŭ tute ne. Aliaj babiladas pri edzoj, familio, laboro, libertempaj vojaĝoj, sed ŝi ne.”

”Ĉu iu alia konas ŝin pli bone ol vi?”

”Nu... mi ne scias kiu... Ŝi estas iom malsocietema, kiel mi diris. Kaj nun jam pasis du – tri jaroj, ŝajnas al mi, de kiam ŝi forlasis la urbon.”

”Bone do, mi dankas vin. Ne hezitu voki min, se vi rememoros ion. Donu mian saluton al Tom!”

”Certe, certe! Eble vi vizitos nin iufoje?”

”Nu, kial ne? Sed... nun mi ne estas tre agrabla kompanio... Povas pensi nur pri la enketo. Vi ja scias, ĉu ne?”

”Certe! Mi memoras, kia estadis Tom!”

* * *

Finfine alvenas unu el la du listoj, kaj post refoja admono, fakse liveriĝas ankaŭ la dua, kaj eblas kompari ilin. Plej ampleksa estas la listo pri lernantoj, al kiuj Johan Wester klopodis instrui svedan, anglan kaj germanan lingvon. Temas pri plurcent junaj personoj dum tri jaroj, personoj kiuj nun aĝas inter 16 kaj 21 jarojn. La dua listo enhavas okdekon da nomoj, en eĉ pli vasta aĝo – intervalo.

Svedberg preparas sin al longa kaj pacienca tralegado kaj komparado de la plurpaĝaj listoj. Li petas helpon de sia tuta skipo, kaj tiam Benny Hallman ekhavas ideon.

”Ni skanu la listojn kaj komparu komputile!”

”Ĉu eblas?”

”Mi pensas ke jes, la listoj ŝajnas sufiĉe klaraj kaj enhavas identigan numeron, ĉu ne? En la administra sekcio oni havas skanilon kaj programon por interpreti. Mi revenos post dek minutoj!”

Kiel kutime ĉe similaj modernaĵoj, Svedberg ne scias ĉu fidi aŭ skeptiki. Anstataŭ li, Hans Andersson esprimas sian dubon:

”Se la komputilo trovos la murdinton, ni ja povos iri fiŝi, ĉu ne? Mi supozas ke troviĝas programo ankaŭ por aresti lin. Policistoj eksmodiĝas, ŝajne.”

Lia skeptikemo ŝajnas motivita, ĉar pasas ne dek minutoj, sed duonhoro, dum kiu la juna kolego ne revenas. Oni iras alporti kafon. Svedberg profundiĝas en siajn notojn pri la ĝisnuna enketo. Ŝajnas al li ke ĝi serpentis antaŭen, jen oni sentis, ke la solvo proksimas, jen ĉio ŝajnis pli enigma ol iam. Denove venas al li la penso, ‘ĉu la triopo kompletas, aŭ ĉu ni atendu kvaran?’

Finfine revenas Hallman kun disketo, kiun li enŝovas en la komputilon de Svedberg.

”Pfuh! Kiom da polvo estas sur via klavaro, Svedberg! Nun atendu iomete...”

”Ni atendas, ni atendas”, komentas Andersson.

Hallman klavas, musas, gratas al si la nukon, tiras al si la maldensajn lipharetojn, kaj plu klavas. La tri kolegoj trinketas kafon. Entute la kompanio ne aspektas kiel streĉe laboranta policista skipo, sed kiel senlaboraj enuantoj, kun escepto de la klavanta kaj murmuranta Hallman.

”Jen! Ne... Jes ja... Ne, diable, tiel mi faru... Ha, jes! Jen do! Kiom ni havos? Ha! Jen kvaropo! Mi trovis kvar numerojn, kiuj aperas ambaŭliste! Ni vidu, kiuj ili estas!”

Denove li serĉas, klavas, kaj prononcas:

”Moa Amanda Lagerstrom, naskita en okdek sep. Hm... Tio ŝajnas, eble ne tre... Nu, mi serĉu la duan... Jen! Aj! Linnea Sara Olivia Johansson, naskita en okdek tri. Bone, ne timu, mi daŭrigos... Jen, Aron Fredrik Erik Fridell, naskita en okdek unu, kaj... plue... la lasta estas... Raj... Rajen... Rajendra Patel, naskita en okdek kvar. Do, jen nia kvaropo. Tiu lasta, ĉu li povas esti somaliano?”

”Rajendra sonas pli hinde, laŭ mi”, diras Vivianne Ljunggren. ”Sed ĉu vi diris Fridell?”

”Jes ja, Aron Fredrik Erik Fridell.”

”Fredrik Fridell”, diras Svedberg. ”La frato de Daniel.”

* * *

La frato de Daniel Fridell. Ĉu li murdis sian pli aĝan fraton kaj iaman instruiston, kaj provis murdi psikologon, kies kliento li estis? Ja ne povas esti koincido, ke li havas rilaton ne nur al du viktimoj, sed al ĉiuj tri?

”Ĉu ni tuj prenu lin por pridemandado?” demandas Hallman, kiu ŝajne jam forgesis sian antaŭan troviton, la supozita retmesaĝinto kaj drogvendisto.

Svedberg cerbumas. Plaĉus al li unue kolekti pli da materialo. Certe intervjuoj kun sinjorino Marianne Fridell, la patrino de la du fratoj, utilus. Eble eĉ la patro jam revenis de sia inĝenierado en Arabio. Kaj Jonna Larsson sendube povus priskribi sian bildon pri la rilato inter la du fratoj. Krome utilus scii iom pri la vivo de Fredrik. Li memoras lin kiel silenteman, iom bruskmienan junulon, sed tion li interpretis kiel naturan konduton post la tragika sorto de la pli aĝa frato. Ĉu vere eblas, ke tiu knabo, kiu interparolis kun policisto kaj ŝajnis prizorgi sian patrinon, dudek kvar horojn pli frue pafmurdis sian fraton?

Aliflanke maltrankviligas lin la penso, kiu pli kaj pli obsedas lin: ĉu la triopo kompletas? Se li dediĉus ankoraŭ unu – du tagojn al kolektado de pluaj informoj, kaj dume oni trovus kvaran viktimon... Ne, tion li ne rajtas riski.

”Mi demandas min, ĉu niaj listoj sufiĉos por formala aresto”, li demandas al ĉiu kaj neniu.

”Ĉiuokaze ni povas venigi lin ĉi tien kaj reteni lin por pridemandado dum iu intervjuas lian patrinon kaj Jonna’n”, proponas inspektorino Ljunggren. ”Tiel ni jam ofte faras, ĉu ne?”

Ŝi pravas. Eĉ sen formala aresto eblas, almenaŭ dum kelkaj horoj, paralele pridemandi la novan suspektaton kaj kelkajn atestantojn. Svedberg konsentas, ke jen la plej prudenta maniero agi en la nuna situacio.

”Ĉu ni havas lian adreson? Kie li laboras?” li murmuras, fosante en stako da paperoj kun tajpitaj raportoj kaj manskribitaj notoj. ”Jen almenaŭ telefonnumero. Bone, ni trovos lin. Mi proponas, ke... mi kaj Benny prenu lin, dum Hans serĉu lian patrinon kaj Vivianne la knabinon. Ĉu ankoraŭ iu serĉindas? Eble Amanda Wester? Nu, ŝi povas iomete atendi.”

”Mi konsilus esti tri policistoj por venigi lin ĉi tien”, diras inspektoro Andersson. ”Se li faris la tri pafojn... Kaj eble ni senpolvigu niajn pistolojn...”

”Nu, mi trovos iun trian helpanton, sed vi prefere iru al la patrino”, kontraŭas Svedberg al li. ”Vi jam renkontis ŝin kaj konas la enketon, do vi scias kion demandi, ĉu ne? Komencu paroli pri Daniel, kaj nur kvazaŭ aldone glitu al la frateto, ĉar alie ŝi eble ektimos kaj mutos. Uzu vian ĉarmon!”

Vivianne Ljunggren ekridas, sed rapide sufokas la ridon kaj transformas ĝin en raŭkan grakadon. Sed Andersson ŝajne ne ofendiĝas. Ili ĉiuj preparas sin por siaj taskoj, kaj ĉi – foje eĉ Svedberg esploras kaj ŝargas sian armilon. Kiam li lastfoje pafis per ĝi, krom ekzerce? Li ne memoras. Pasis jaregoj. Dum la lastaj jaroj oftiĝis pafdueloj inter policistoj kaj krimuloj. Li supozas, ke kulpas pri tio kreskanta brutaleco de la krimuloj, tamen li ne trovas pli oftajn pafojn bona respondo al tiu evoluo. Uzi la kapon pli ol la batilon kaj pistolon laŭ li estas pli efika metodo, kaj necesas uzi ĝin kun pacienco, trankvilo kaj malrigideco. Refoje aperas al li iama diraĵo de Tom Jankeus: ‘kiam pafilo elingiĝas, prudento elkapiĝas’.

Oni trovas la adreson de Fredrik Fridell kaj ekiras al domego en la kvartalo Oxhagen. Dumveture li demandas sin, kiel sukcesos Hans Andersson ĉe la patrino Fridell. Svedberg preferus mem iri tien; la konversacia lerteco kaj sagaco de Andersson ne imponas al li. Sed li ne povas lasi al iu alia respondeci pri la tasko serĉi kaj venigi la suspektaton policejen. Do, li mallonge informas la trian helpanton pri la plej gravaj faktoj, kaj jen ili staras antaŭ sesetaĝa, masivimpresa domo.

La nomo Fridell aperas jam teretaĝe, kaj ili postenas proksimume kiel ĉe la antaŭa suspektito, tamen ĉi – foje eĉ pli singarde kaj ekscite. Svedberg sonorigas. Oni atendas. Dua sonorigo. Tria. Nu, nenio stranga. Estas labortago, baldaŭ estos tagmezo. Ĉi – hore ordinaraj homoj troviĝas en sia laborejo, ĉu ne? Oni provizore rezignas, tamen Svedberg postenigas sian kolegon Hallman en la ŝtuparejo por gvati al la apartamenta pordo de Fredrik Fridell. Poste li reiras policejen kaj telefone vokas al Vivianne Ljunggren.

Inspektorino Ljunggren trovas sin jam la duan fojon kun Jonna Larsson en la brikabraka ĉambreto de la lerneja komitato. Kiam ŝia poŝtelefono ekludas ”Für Elise”, ilia interparolado ankoraŭ ne vere komenciĝis. Do, ne eblas fari kromvojojn, sed necesas tuj demandi, ĉu Jonna konas la laborejon de Fredrik Fridell.

”Jes”, ŝi diras, ŝajne sen granda surpriziĝo pro la demando, ”se li ne ŝanĝis lastatempe, li sendube restas en tiu paperfabriko... nu, kiel ĝi nomiĝas, iom norde...”

”Ĉu Monsteras?” proponas Vivianne Ljunggren.

”Ne, pli fore... Aĉ!”

Post interkonsiliĝo telefone Svedberg proponas Emsfors, kaj jen la ĝusta nomo, konfirmas Jonna. Per tiu informo la komisaro kontentiĝas, kaj la lerneja interparolo povas vere eki.

”Do bone”, diras Vivianne Ljunggren, ”ankaŭ mi volas demandi pri Fredrik, aŭ pli ĝuste pri la rilato inter la du fratoj. Ĉu vi povas priskribi ĝin?”

La knabino pripensas dum momento, dum ŝi mienas en malfacile interpretebla maniero.

”Nuuu...” ŝi trenas la respondon. ”Ne tre bona.”

”Ĉu turmentas vin paroli pri Daniel?”

Ŝi balancas la kapon kaj iomete elŝovas la suban lipon.

”Iom... Fakte, ili ne plu renkontiĝis. Ja estas kvar jaroj inter ili. Kaj... nu, laŭ Daniel, Fredrik estis tre nematura. Nerve malstabila. ‘La fekuleto’ li kutime nomis lin.”

”Aha. Tamen, kutime la tono inter gefratoj povas esti iom kruda, ĉu ne? Ĉu ili havis iun apartan kaŭzon ne interrilati?”

”Jes, eble. Mi pensas ke eble Fredrik enviis al Danielo pro diversaj aferoj...”

”Enviis? Ĉu pro vi?”

”Pro mi? Ha! Ne... aŭ... Nu, mi neniam pensis pri tio. Fakte mi ne konas lin. Sed estis tiu afero pri la nazioj...”

”Kiu afero?”

”Nu, mi scias nur kion diris Daniel. Laŭ li, Fredrik volis aliĝi al la nazioj, sed Daniel malhelpis tion dum la tempo kiam li estis aktivulo tie. Li diris, ke Fredrik estas tro malstabila por esti akceptita en tiu rondo. Iom strange, fakte, se oni pensas pri kelkaj aliaj inter ili... Sed Fredrik longe havis problemojn en la lernejo kaj kun la patro. Mi pensas ke ilia patrino ne kapablis trakti lin. Daniel diris... li diris, ke Fredrik ofte batis sian patrinon, kiam ili estis pli junaj. Dum kelka tempo li ankaŭ iradis al ia psikiatra kliniko, mi pensas.”

”Ĉu vi pensas, ke Fredrik tre koleris al sia frato?”

”Jes, sendube li koleris, sed ankaŭ admiris, ĉar por Daniel ĉio bone sukcesis... tio estas... Kial vi demandas? Ĉu vi pensas ke Fredrik? Ne! Tio ja ne...”

”Ni simple devas esplori ĉiujn personojn, kiuj iel rilatis al Daniel, kaj konsideri ĉiujn eblojn. Ĉu vi maltrankvilas pro io?”

”Ne, sed estus tiel terure, se lia frato...”

”Ĉu vi pensas, ke povus esti li?”

”Mi ne scias. Ŝajnas neeble, sed... Krome, laŭ Daniel, li estas tia fuŝulo. Li lertas pri nenio kaj estas tre nervoza.”

Vivianne Ljunggren restas dum ankoraŭ kvaronhoro parolante kun Jonna Larsson. Ŝi ekscias, ke la familianoj Fridell ĝenerale ne tre glate rilatis unu al la alia. Ne nur Fredrik, sed ankaŭ Daniel ofte kverelis kun sia patro, kiam tiu estis hejme. Kaj la patrino laŭ la opinio de Jonna provis uzi siajn filojn por militi kontraŭ sia edzo. Ŝi estas virino malkontenta pri ĉio, kiu tamen ne scias kion ŝi deziras, nur ke tio estu io alia ol tio, kion ŝi havas. Pri la lerneja tempo de Fredrik Jonna scias malmulte, krom ke ĝi estis malsukcesa.

Dume Svedberg klopodas telefone kontroli la informon pri la laborejo de Fredrik Fridell. Post kelkfoja plukonektado al alia funkciulo, iu administranto en la fabriko de Emsfors konfirmas, ke li estas dungita tie, sed sekvamomente informas, ke li de tri semajnoj ne laboras pro dorsa malsano. Do, hodiaŭ li tute certe ne troviĝas laboreje.

Post la reveno de inspektorino Ljunggren al la policejo, Svedberg dediĉas horon al skribado de raportoj surbaze de kiuj li esperas konduki la enketon al fino. Revenas ankaŭ Hans Andersson, kaj li raportas pri sia intervjuo kun Marianne Fridell:

”Bone, ni parolis ĉefe pri la lerneja tempo de la du filoj, kiuj ŝajne malsamas kiel nigro kaj blanko. Daniel estis geniulo, laŭ sia patrino, kaj Fredrik kiel etulo ŝajnis talenta, sed dum la lastaj lernojaroj li pli kaj pli malsukcesis, malpaciencis, maltrankvilis kaj malĉeestis en la lecionoj. Ŝi aparte menciis lian instruiston pri sveda kaj angla en la oka kaj naŭa jaroj, kiu donis al li la noton ”malaprobita” en ambaŭ studobjektoj. Pro tio li ne povis realigi sian revon, kiu estis trairi la specialan futbalan gimnazion. Ŝajne oni devas regi la svedan kaj anglan por futbali. Nu, anstataŭe li drivadis senokupe dum jaroj. Tamen, lastatempe la patrino trovis, ke li iĝas pli trankvila kaj ne tiel facile incitiĝas, kiel antaŭe. Bone estas ankaŭ, ke li havas propran loĝejon, kaj ke la patro forestas, ĉar li tute ne bone akordas kun sia patro, ŝajne.”

”Ĉu vi parolis ankaŭ pri la psikiatrio?” scivolas Svedberg.

”Bedaŭrinde ne. Tio estas, mi demandis, ĉu li iam bezonis helpon de psikologo, sed ŝi neis tion.”

”Hm. Ĉu povas esti eraro en ilia listo?”

”Certe ne”, entranĉas Vivianne Ljunggren, ”sed ŝi kompreneble hontas mencii tion.”

”Nu, ĉio sendube klariĝas”, opinias Svedberg, ”sed estus bone, se ni povus konfirmi la supozon, ke li volis venĝi ankaŭ kontraŭ Sonja Persson.” ”Mi supozas, ke ili skribas ĵurnalojn pri la pacientoj, ĉu ne?” proponas la inspektorino. ”Tiuj almenaŭ malkaŝus, pro kio li bezonis helpon de psikologo.”

”Jes, ni klopodu akiri tiujn. Kaj ni klopodu trovi la knabon, antaŭ ol...” diras Svedberg en iom zorgoplena tono. Ĉu atendi... Ne, mi pensas ke ni havas sufiĉe por formala aresto, krom nur la arestoto. Kun tia decido de la prokuroro, ni rajtos ankaŭ traserĉi lian loĝejon, kio povos esti tre grava. Ekzemple tiuj retmesaĝoj ja devas veni de li... Ej, ja oni parolis pri la urba biblioteko. Nu, ion oni certe trovos ĉe li. Adreslibreton, malnetaĵojn, ion ajn.”

12. Nek pli nek malpli

Kompreneble vi revenos. Se vi jam unufoje estis ĉi tie, vi ne lasos min. Damna dikulo, kiu iam babilis kun Panjo. Mi rekonis vin tra la gvatotruo de la pordo. Ankaŭ defenestre mi vidis vin poste foriri en policaŭto, la dikulo kaj alia porkaĉo. Bone, vi revenu. Mi estas preparita. Vi ne prenos min surprize. Damne, vi entute ne prenos min! Mi nur ŝatus scii, ĉu vi ankaŭ gardas la domon. Ne gravas, mi trairos, putinidoj! Mi estas preparita, same kiel mi preparis min por la tri antaŭaj diabloj. Vi spertos kun kiu vi havas aferon! Mi ne tremas pro vi. Neniam plu mi tremos, damne, neniam plu! Iam ĉiu ajn mizera diablo povis turmenti min, treti sur min, sed nun jam ne plu. Mi scias kion mi bezonas, kaj mi havas ĝin. Mi jam lernis kiom necesas. Du tablojdoj kaj plena glaso. Nek pli nek malpli. Plej perfekte estus gluti tion unu horon antaŭe. Tiel mi faris pri la putinido, kiu detruis al mi plurajn jarojn per sia idiota supereco kaj baris la solan revon, kiun mi havis. Damne, tiam mi volis nur unu aferon, kaj ĝuste tion li malebligis, simple ĉar li estis fuŝulo, senvalorulo, kiu ne povis vidi sian propran mankon, siajn proprajn makulojn. Jen kial li turmentadis min, jen kial li devis fmiĝi kun truo tra la kapo. Kaj same mi faris pri Danne, la granda fekaĵo, kiu venenis mian tutan vivon kaj haltigis min, sabotis mian planon iĝi iu kiun oni devas respekti kaj timi. Fekegale, mi tamen iĝis tia, malgraŭ li, sen li, kaj nun mi viŝas la piedojn per li, damne! Du tablojdojn, plenan glason, kaj bam! la kuglon nete tra lia damna dika fekkapo! Kaj la serpentino, tiu kadavro de virinaĉo, kiu trompis min, konspiris por detrui min. Mi estis stulta, mi ne estis vere mi mem. Mi naive kredis, ke tiu putinaĉo helpos min, do mi malkaŝis mian deziron iĝi militisto, batalanto. Kaj ŝi ludaĉis sian fian teatraĵon kaj ŝajnigis nur aŭskulti. Poste la falsa serpentino manipulis, tiel ke oni rifuzis min por la militservo. Kretenoj! Sed ankaŭ tiu putino ricevis laŭmerite. Kaj nun mi atendas ke vi revenu. Mi estos preparita. Nun mi ne scias je kiu preciza horo necesos agi, sed mi sukcesos ankaŭ ĉi – foje. Mi prenos tiom kiom mi bezonas, kaj se necesos, mi havas ankaŭ ‘E' por resti veka, ĝis vi iros inferen! Vi revenu, porkoj, mi traktos vin varmege! Mi esperas ke tiu falsa dikulo revenos. Vi ricevos, grasa porkaĉo! Sed ne gravas, kiu venos. Vi ekkonos min, vi ekscios, kun kiu vi havas aferon! Vi ricevos laŭmerite, nek pli, nek malpli. Kaj poste mi trabatos al mi vojon. Mi preparis ankaŭ tion, kaj vi povos nenion fari. Mi rikanos al vi forirante. Neniu fekulo haltigos min!

13. Nova nomtabulo

Plurajn monatojn poste, paŝante nerapide apud Svedberg laŭ la marbordo, tra la eta fiŝhaveno kaj preter la senhoma strando, Tom Jankeus cerbumas, ĉu io fareblus alie. Ĉu li povus plenumi la taskon alie, se li restus policisto? Sed tra la susurado de aŭtuna vento en la arbopintoj, kaj tra la plaŭdado de aŭtunaj marondoj kontraŭ la ŝtonriĉa bordo, li nenion diras pri tiu printempa tago. Kion diri? Vere, troviĝas nenio dirinda pri tiu kazo. Prefere forgesi la tutan aferon kaj okupiĝi pri la nunaj zorgoj. Svedberg ja havas sufiĉe da zorgoj kaj ĉiutagaj problemoj, sed ankaŭ li mem havas zorgojn. Kiel li sukcesis impliki sin en tian vepron el sentoj kaj deziroj, la diablo scias. Nun li venis ĝis punkto, kie li sentas saman kulpon kaj egalan respondecon krom al sia edzino ankaŭ al Amanda. Al sia amatino. Ne plaĉas al li tiu vorto. Ĝi estas vorto el romano, ne el la vivo. Sed por li temas pri la vivo.

Li scias preskaŭ same bone, kvazaŭ li mem ĉeestus, kiel disvolviĝis tiu printempa vespero, la 27a de majo. Roger Svedberg kaj Hans Andersson alvenis kun paspartua ŝlosilo al la loĝejo de Fredrik Fridell, ekster kiu jam postenis Benny Hallman. Laŭ vira tradicio oni ekskludis la inspektorinon Vivianne Ljunggren de la operacio. Ankaŭ ĉi – foje oni trifoje sonorigis, kaj poste malfermis per la paspartuo. Svedberg eniris kun permesilo pri traserĉo en la maldekstra mano. La dekstra mano estis kaŝita en la jako, kie li portis sian armilon. Sed lia dekstra mano ne havis tempon eliĝi. Sonis pafo, li saltis dorsen kaj falis, sonis dua pafo kaj ankaŭ Andersson falis. Post sekundo da silento aŭdiĝis krio de supre, el la ŝtuparejo, kiam Hallman ordonis al la nevidebla pafinto ĵeti sian armilon teren kaj elveni malrapide kun la manoj super la kapo. Lia krio estis nerespondita.

Hallman alvokis pliajn policistojn kaj ambulancon, sed la granda problemo estis forporti la du pafitojn sen prezenti sin kiel celtabulon al la murdinto. Fine oni enĵetis grenadon kun larmiga gaso, kaj enkuris grupo da tre nervaj policistoj en kaskedoj, gasŝirmilojoj, pafrezistaj veŝtoj kaj ŝildoj. Oni sukcesis eligi la du policistojn, sed pafinton oni ne trovis. Li evidente eskapis, faligante sin unu – du metrojn de sia teretaĝa balkono.

Sekvis furioza persekutado, aŭ pli ĝuste serĉado, ĉar oni perdis la fuĝinton kaj ne sciis kien postsekvi lin. Oni tuj faris tutlandan serĉanoncon kaj eĉ alarmis InterpoVon. Post du horoj oni trovis lian forlasitan ruĝan Ford Fiesta tuj sude de la urbo. Post tri horoj, iu tute alia aŭto ŝanĝante koridoron sur la Sunda ponto inter Svedio kaj Danio, je 300 kilometroj de Kalmar, koliziis kun apuda ŝarĝaŭto kaj ruliĝis kelkajn turnojn antaŭ ol kraŝi kontraŭ la flanka apogilo. En ĝi, fiksita kaj sanganta, tamen viva, oni trovis la serĉatan murdinton Fredrik Fridell.

Dume oni transportis la du policistojn al hospitalo. Ĉe Andersson estis trafita la kapo, kaj li mortis antaŭ ol atingi operacian tablon. La pafo al Svedberg trairis lian ventron kaj trafis la spinon. Li tamen vivis.

Ankaŭ la murdinto vivis kaj eĉ rapide resaniĝis kaj post kelkaj semajnoj povis esti transportita de hospitalo al arestejo. Lia tria viktimo, Sonja Persson, plu vivis, aŭ eble nek vivis nek mortis, kiel pakaĵo en hospitalo. La ĵurnaloj publikigadis artikolojn pri la dramo. Ĉe la entombigo de Hans Andersson liaj familianoj postulis enkondukon de mortopuno en Svedio, kaj bulvarda ĵurnalo tuj enketis ĉe siaj legantoj pri la demando. 85 procentoj el la viroj kaj 55 procentoj el la virinoj subtenis la postulon. Alia bulvarda ĵurnalo publikigis biografion de la murdinto, kie konataj faktoj miksiĝis kun klaĉaĵoj de najbaroj. Eĉ parto de la polica esplormaterialo ŝajne likiĝis al la ĵurnaloj. Ĉio estis kiel kutime. Ĉio, krom tio, ke la murdenketa teamo dissplitiĝis pro du pafoj.

Vivianne Ljunggren tamen pretigis la enketon kun helpo de Benny Hallman kaj aliaj. Post kelkaj semajnoj ŝi povis ankaŭ renkontiĝi kun Svedberg en la hospitalo kaj diskuti kelkajn detalojn kun li. En la komenco de julio ŝi transdonis la kazon al la prokuroro, kiu sciigis ke li bezonos ankoraŭ du monatojn por prepari la akuzon.

En aŭgusto la tuta serio de murdoj kaj atencoj povus ŝajni forgesita. Sed fine de septembro komenciĝis la juĝa proceso en la urba tribunalo, kaj tiam refoje ĉiuj amaskomunikiloj plenplenis de sensaciaj raportoj pri la murdinto kaj liaj viktimoj. En tribunalejo ne estas permesite fotografi, sed ĉiuvespere en televidaj novaĵelsendoj aŭdiĝis asertoj de atestantoj kaj de la akuzisto.

Nun montriĝis, ke pluraj personoj antaŭvidis la katastrofon jam frue. Domaĝe, ke nur kvar monatoj post la murdo oni ekscias tion! La patrino de Fredrik Fridell kulpigis la lernejon, lia patro la psikiatrion, la ĉefo de la psikiatria polikliniko sian malgrandan buĝeton, la lernejestro opiniis, ke la socialaj servoj devintus helpi. La akuzato mem apenaŭ aŭdigis sian voĉon, sed lia advokato prezentis la tro ofte forestantan patron de Fredrik kiel gravan cirkonstancon, kiu devus forpreni parton de la kulpo for de lia kliento. La akuzisto faris brilan apelon kontraŭ la kreskanta uzo de pluraj drogoj inter perfortemaj krimuloj. La kombino de dormigilo kaj alkoholo, kiun Fredrik uzis por kuraĝigi sin kaj seniĝi de ĉiuj bridoj, konatiĝis kiel ‘la psikopatiga koktelo’.

Dume, Svedberg rekomencis manĝi kaj trinki propramane kaj proprabuŝe, do ne plu estis nutrata tra ezofaga sondilo. Nun, en ĉi oktobra vespero, li ankoraŭ iom mallerte rulas la radojn de sia rulseĝo apud la promenanta Jankeus. De monato li revenis al sia domo, kie oni faris kelkajn provizorajn adaptojn atendante decidon, ĉu pli funde adapti al li la domon, aŭ ĉu li ŝanĝu loĝejon. La juĝa proceso kontraŭ Fredrik Fridell daŭras jam de tri semajnoj, sed la verdikto ankoraŭ prokrastiĝos. Kaj poste eble sekvos apelacio. Sed la du ekskolegoj ne multe parolas pri tio. Ili ankaŭ ne diskutas la handikapon de Svedberg, nek la malfidelecon de Jankeus. Ili ne kutimas je tiaj personaj konfidaĵoj. Ne, ili rememoras siajn komunajn enketojn dum jaroj pasintaj. La germanajn turistojn, kiuj trovis sin meze de brutala murdo ĉe la lago Torn. La pastrinon, kiu kaŝis iranajn rifuĝantojn en sia preĝejo. La direktoron, kies mastrumistino kaj negoca partnero malaperis kiel rusa gaso. Kaj multajn aliajn. Ili interkonsentas, ke la iamaj murdoj estis pli interesaj ol la nuntempaj. Ili eĉ ĝuas siajn komunajn memorojn, kvankam plej ofte temas pri memoroj mortigaj.

”Ĉu vi memoras tiun strangan vireton kun la pakmopedo, kiu ĉie kaj ĉiam aperis en la plej suspektinda maniero?” subridas Svedberg.

”Certe. Sed pli mirinda estis tiu islanda sorĉistino, laŭ mi”, kontraŭas Jankeus.

Ili pluiras memorante laŭ la marbordo, dum grizaj ondoj senĉese ruliĝas al la tero.

En iu bela oktobra tago Svedberg faras ekskurson. Unue li promenigas sian rulseĝon al la strato Unionsgatan, ĝis la butiketo Arta Porcelano. Tamen ne eblas al li eniri. Tri ŝtupoj baras lian vojon antaŭ la butika pordo. Amanda Wester ekvidas lin kaj venas el la butiko ĝis li, tamen ŝi ne povas levi naŭdekkilograman viron en rulseĝo supren laŭ la tri ŝtupoj. Li devas resti ekster la pordo. Ili interparolas dum momento, li prezentas al ŝi sian deziron kaj ŝi promesas plenumi ĝin post kelkaj tagoj. Pri la murdo ili nenion diras, kaj pri la juĝa proceso ŝi esprimas nur tion, ke ŝi ŝatus se ĝi iam finiĝus.

Poste Svedberg pluiras ĝis sia laborejo. Ankoraŭ ĝi ne estas eksa, sed li intencas peti pensiiĝon. Pri tio tamen decidos neniu en la policejo, sed la granda ŝtata administracio de malsanasekuro. En la policejo li volas nur rakonti al siaj kolegoj, ke li ne intencas reveni. Li preferas, ke ili aŭdu tion el lia buŝo, ol ekvidi ian burokratan cirkuleron aŭ kapti ian klaĉan onidiron en la kafeterio.

La policejo estas moderna publika konstruaĵo, facile alirebla per rulseĝo. Antaŭe li ne konsciis tion, sed nun li konstatas, kiom gravas la manko de ŝtupetoj. Sen helpo li atingas sian etaĝon per la lifto, kaj tuj venante en la koridoron, li estas ĉirkaŭata de kolegoj. Kun ĉiu li devas interŝanĝi kelkajn vortojn, kiuj tamen diskrete aŭ embarase evitas lian novan situacion. Iom post iom li alproksimiĝas al sia eksa ĉambro. Survoje li preterpasas la ĉambron de Vivianne Ljunggren. Ŝi mem ne ĉeestas, ĉar la krimuloj ne ĉesigis sian aktivadon pro tio ke liaj kruroj ĉesis funkcii, sed li notas novan nomtabulon sur ŝia pordo: Vivianne Ljunggren, komisaro. ‘Nu, kelkfoje oni evidente ne prokrastas la decidojn’, li pensas. Sed post sekundo da amaro li devas koncedi, ke ŝi jam delonge meritas esti komisaro. Kaj eĉ se li revenus al sia ofico, tamen ja utilus ke la sekcio havu ankaŭ komisaron kiu kapablas piediri.

La dua ĉambro post tiu de la nova komisaro estas la lia. Li gvatas tra la malfermita pordo. Oni iom ŝovis la meblojn, kaj ĉe lia skribtablo sidas du nekonataj junaj viroj. Ili profundiĝis en intensan klavadon kaj eĉ ne rimarkas lin.

Subite aperas Benny Hallman koridore kun fasko da paperoj enmane. ”Saluton, Svedberg!” li diras. ”Ĉu vi jam eklaboros?”

”Ne, ne, ne”, protestas Svedberg. ”Ne timu, mi ne plu enmiksiĝos.” ”Nu, ni vere bezonus vin, sed sendube daŭros iom, ĉu ne?” Li kapgestas al la du novuloj kaj pli mallaŭte komentas: ”Tiuj venas de la trafika sekcio, sed ili helpas nin dum kelkaj monatoj. Nur provizore. Ja estas pli praktike se ili dume sidas ĉi tie, ĉu ne? Ĉu vi jam kafumis?”

Svedberg iom malelegante turnas la rulseĝon en la koridoro kaj akompanas la inspektoron ĝis la kafeterio. Hallman ŝajnas embarasita de la problemo, ĉu paŝi apud, antaŭ aŭ post Svedberg tra la mallarĝa koridoro. Entute, la vizito en la policejo ne estas granda triumfo. La konstruaĵo malhavas fizikajn barojn, mankas ŝtupoj kaj sojloj. Sed li sentas, ke jam konstruiĝis aliaj baroj, en li mem kaj en la kolegoj. Bone, ke li jam decidis ne reveni. Li rakontas al Hallman pri sia decido, tiu protestas, sed ĉio ŝajnas nur teatraĵo. Ili ambaŭ scias, ke ĉiuj kontentos pri la emeritiĝo de la komisaro.

Post semajno, lunde la 27an de oktobro, jam pasis precize kvin monatoj de la pafoj. La du lastaj pafoj de Fredrik Fridell. Tiu lundo estas la unua tago de la aŭtuno, kiam blanka prujno matene kovras herbon kaj branĉetojn. Dumtage la prujno tamen degelas en milda vento el sudokcidento. Je la sesa vespere, kiam Amanda Wester fermas sian butikon kaj ŝlosas la pordon, aŭto atendas ŝin surstrate. Ŝi paŝas tien trankvile, malfermas la dekstran pordon kaj sidiĝas. Post mallonga kiso, Tom Jankeus stratigas sian aŭton. Ĉi – vespere lia edzino ĥorkantas, dum li havos laborkunvenon. Por tiu kunveno li aĉetis vinon kaj salikokojn, kio povas ŝajni netradicia regalaĵo en lerneja laborkunveno. Plej kredeble estas, ke lia kunveno okazos en dormoĉambro de eta domo en norda kvartalo.

Antaŭ ol stiri la aŭton norden, Jankeus tamen kondukas ĝin al proksima kvartalo kaj haltas antaŭ vicoseria domo ne malproksime de la maro. Ili ambaŭ eliras kaj paŝas ĝis la pordo. Hodiaŭ ekskomisaro Svedberg ricevas vizitantojn. Dum kelka tempo ili konversacias pri la vetero, ĝis Amanda Wester transdonas al li la menditan ceramikan nomtabulon. Antaŭ ol pluiri aŭte, la du gastoj helpas fiksi ĝin sur la eksteran pordon. Poste oni disiĝas. La du kokrantoj forveturas, dum la rulseĝulo, kiu neniam kokros, nek estos kokrata, mediteme kontemplas sian novan nomtabulon. Ĝi reliefe kaj en diskretaj koloroj prezentas maran bordon kun kelkaj ŝtonoj, ŝaŭmantaj ondoj kaj la nomo Roger Svedberg.

FINO


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.