La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA KORO DE LA SERPENTO

Aŭtoro: Ivan Efremov

©2026 Geo

La Enhavo

Biografio

ef

Ivan Antonoviĉ Efremov (Ива́н Анто́нович Ефре́мов) (tiel li mem preferis latinigi sian familinomon, kvankam fonetike ĝusta estus Jefremov), mondfama paleontologo, geologo kaj granda verkisto kaj pensulo, naskiĝis la 22-an (malnovstile la 9-an) de aprilo de la 1907-a jaro (laŭ alia informo, de la 1908-a jaro) en vilaĝo Virica de la Sankt-Peterburga gubernio.

1924 – Efremov finas mezan lernejon, plenumas ekzamenojn je maristo en Petrogradaj maristaj kursoj. Vojaĝas kiel matroso en la Oĥocka maro kaj ĉe Saĥalino.

1924–1926 – Efremov estas libera aŭskultanto, poste studento de la biologia fako de la Leningrada universitato.

1925–1939 – Efremov estas ano kaj estro de multaj paleontologiaj kaj geologiaj ekspedicioj, plejparte en Siberio kaj Uralo.

1932–1935 – Efremov finas ekstere (t.e. sen vizitado de lekcioj) la Leningradan geologian instituton.

1935 – Efremov ricevas sciencan gradon «kandidato de biologiaj sciencoj» laŭ fako «Paleontologio» pro aro da sciencaj verkoj.

1937–1959 – Li estas estro de la laboratorio de malsupraj vertebruloj de la Paleontologia instituto de la Akademio de Sciencoj de USSR.

1941 – Efremov defendas doktoran disertaĵon «Faŭno de surteraj vertebruloj de mezaj zonoj de permio de USSR». Post komenco de la Granda Patruja Milito Efremov estas ano de stabo pri evakuado de sciencaj valoraĵoj, poste scienca konsilisto de Urala geologia ekspedicio.

1942 – Komenco de la literatura agado. Efremov komencas verki unuajn rakontojn.

1943 – Li ricevas rangon de profesoro de paleontologio.

1944 – Publikiĝas la unuaj rakontoj (aventuraj kaj sciencfikciaj, precipe kun paleontologiaj, geologiaj kaj maraj temoj).

1945 – Efremov renkontiĝas kun fama verkisto A. N. Tolstoj. Oni elektas Efremov-on ano de la Unio de Verkistoj de USSR.

1947 – Publikiĝas sciencfikcia novelo «Stelaj ŝipoj», verkita en 1944 (paleontologoj trovas pruvojn pri vizito de eksterteranoj sur la Teron dum la epoko de dinosaŭroj).

1946–1949 – Efremov estas estro de paleontologia ekspedicio de la Akademio de Sciencoj de USSR en Mongolio, en la dezerto Gobio.

1949 – Publikiĝas historia romano «Ĉe la rando de la Ekumeno» (aventura vojaĝo de antikva heleno en Egiptujon kaj tra Afriko).

1952 – Efremov ricevas la Stalinan (Ŝtatan) premion pro sia scienca verko «Tafonomio kaj geologia kroniko», malferminta novajn vojojn en paleontologio.

1957 – Publikiĝas famega sciencfikcia romano «La nebulozo de Andromedo» (utopio, priskribo de malproksima komunisma estonteco).

1957 – Efremov ricevas honoran diplomon de la Linnea societo en Londono.

1958 – Vojaĝo en Ĉinion laŭ invito de la Akademio de Sciencoj de Ĉinio.

1959 – Publikiĝas sciencfikcia novelo «Cor Serpentis», aŭ «La Koro de la Serpento» (pri fora estonteco: teranoj unuafoje renkontas aliplanedanojn en kosmo).

1959–1972 – Pro kora malsano li ĉesigis la sciencan agadon kaj okupiĝas nur pri beletro.

1963 – Aventura kaj sciencpopulariga romano «Eĝo de razilo» (aventuroj en Rusio, Suda Afriko, Hindio, filozofiaj pensoj pri naturo de belo, pri internaj kapabloj de homo).

1968 – Sciencfikcia romano «La Horo de Bovo» (utopio kaj malutopio samtempe, priskribo de senelira oligarkia socio kaj de vojoj por savi ĝin el senelirejo, filozofiaj pensoj pri socia evoluo).

1972 – Historia romano «Tais el Ateno» (pri antikva Helenujo).

1972 – Mortis la 5-an de oktobro.


Sankt-Peterburgo, Petrogrado, Leningrado – nomoj de unu sama urbo en diversaj periodoj.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.