La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KASTELO DE PRELONGO

Aŭtoro: Henri Vallienne

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO DEKA

Apenaŭ alveninte ĉe Kamuŝon, Matildo rapidis al la ĉambro de Valentino. Feliĉa, ĉar ŝia amikino fartas kiel eble plej sane, ŝi konigis priokupadon, kiu ŝin ĉagrenas de post ŝia eliro el Prelongo.

– Min kisante, kiam li diris al mi adiaŭ, mia patro tre insiste petis, ke mi al li skribu. Kion fari, ĉar mi troviĝas ĉi tie? Ne ricevinte sciigojn pri mi, li informiĝos al la Superulino de Ursulinoj, kiu povos doni neniun klarigon.

– Ja, respondis Valentino, la afero estas embarasanta. Mi vidas nur unu rimedon, mia kara amikino: revenu Prelongon, kaj diru ke, ne min trovinte, vi forlasas vian projekton de enfermiĝo.

– Ve! mi estos devigata tion konsenti, se ekzistas neniu espero venki tiun malfacilaĵon. Sed antaŭe mi volus konsiliĝi kun mia nutristino.

La patrino Kamuŝo, sciigita pri la situacio, iom mokete ridetis:

– Infanino mia, ŝi diris, vi embarasiĝas pro negravaĵoj. Feliĉe mi troviĝas apud vi. Skribu vian leteron, kvazaŭ vi estus reale ĉe Ursulinoj: sinjorino via patrino ĝin ricevos senpere de Parizo.

– Sed per kia rimedo? Ĉu vi speciale faros la vojaĝon?

– Ho! ne. Mi tute simple skribos al akuŝistino kiun mi konis dum la pasinta tempo, kaj mi rakontos al ŝi ian historion. Vi metos vian leteron sigelitan, stampitan, kun la adreso al viaj gepatroj, en la koverton en kiun mi metos la mian; kaj mia amikino ĝin ĵetos en la skatolon de la poŝtoficejo, kiu troviĝas apud la monaĥinejo.

– Bonega ideo! Ĉu estas vi, kiu tion elpensis?

– Dio mia! ne, respondis modeste la patrino Kamuŝo; mi ne havas sufiĉe da imago. Sed tio estas rimedo ĉiutage uzata. Mi nur imitas tion, kion mi vidis multfoje faritan ĉirkaŭ mi.

Fraŭlino de Prelongo skribis al sia patrino, ke ŝiaj antaŭvidoj ne ŝin erarigis. Ŝi trovis Valentinon farantan sian novicecon ĉe Ursulinoj; sed ĉiuj monaĥinoj kaj precipe la Superulino estas konvinkitaj, ke ŝi ne havas la inklinon. Ŝi cedis al premado; sed ŝi decidis, ke ŝi baldaŭ eliros el tiu monaĥinejo, en kiun ŝi eniris devigite kaj tute nevole. Matildo aldonis, ke ŝi ne povas rakonti en letero ĉion, kion ŝia amikino al ŝi konfidis: sed ŝi estis prava, nesuspektinte ŝiajn korsentojn.

– Kredeble estos Valentino mem, diris la junulino finante, kiu konigos sian historion, kiam ŝi revenos Prelongon por ĉeesti ĉe mia edziniĝo.

Tiu letero, sendita al Parizo, kaj resendita el Parizo al la kastelo, multe ĝojigis la markizinon. Ĉar ĉiam doloras la malestimo kaj la malbeno al tiuj, kiujn oni multe amis. Pri Matildo, ŝi estis tre feliĉa; ĉar ŝi antaŭvidis la finon de suferoj kaj la revenon al Prelongo, konvinkata ke neniu suspektis la sennombrajn kortuŝecojn sentitajn de ili ambaŭ, dum tiuj ses longaj monatoj.

Pri Valentino, kvankam ŝi same estis tre feliĉa, sentante sin baldaŭ liberigota, tamen tiun feliĉon venenigis la certeco, kiun ŝi nun havas pri la morto de Frederiko. Kiam Matildo ne troviĝis apud ŝi, ofte ŝi ploris dikajn larmojn, pripensante ke tiu etulo, kiun ŝi sentas en sia internaĵo tiel moviĝantan kaj tiel viveman, estos forlasita de sia naskiĝo, ĵetita en la nekonaton, kaj pasigos sian tutan vivadon, malbenante la gepatrojn, kiuj ĝin naskis. Sed ŝi konservis interne de si tiujn malĝojajn pensojn: Matildo ne estante patrino ne povis ŝin kompreni.

Tamen estus malfacile renkontebla sindonemo pli plena ol tiu de fraŭlino de Prelongo al ŝia malfeliĉa kunulino. Dum Valentino tordiĝis sur sia dolora lito, Matildo staris apud ŝi, viŝis per sia poŝtuko la ŝvitgutojn perliĝantajn sur la frunto de la juna virino, kaj ŝin kisante murmuris mallaŭte:

– Kuraĝu, mia plendinda amikino, kuraĝu: post unu momento ĉio estos finita.

Fine, la patrino Kamuŝo ekkriis:

– Ĝi estas knabo.

Por bone lin vidigi al la du amikinoj, ŝi altigis la novnaskiston, kiu kriegis per la tuta forto de siaj malgrandaj pulmoj.

– Ho! kiel li estas bela! ekkriis Valentino, instigita de patrina amo.

Fraŭlino de Prelongo ne same opiniis: kontraŭe ŝi grimacis pro tedo. Ĉar, por la unua fojo ŝi vidis infanon enirantan en la vivon, tiu etulo ruĝa, malpura, kun pirforma kapo, kun premegita nazo, kun buŝo fendita ĝis la oreloj, ŝajnis al ŝi monstro. Ŝi esperis ke, se iam ŝi naskos infanon, la ŝia estos pli bela ol tiu de Valentino.

– Vere, ŝi pensis, se, por trafi tian rezultaton, oni suferas tiom da moralaj kaj fizikaj doloroj, ne estas kompensaĵo.

Pro tio, ŝi estis samtempe mirigita kaj seniluziigita, aŭdante la akuŝistinon kiu diris:

– Certe li estas bela. Devus ellitiĝi tre frue tiu kiu volus renkonti knabon pli bone organizitan kaj pli firme konstruitan. Ho! li estas muskolhava kaj enspiras la vivon.

Lin vindante, la patrino Kamuŝo lin turnis kaj deturnis per lerta mano.

– Nu, ŝi diris; li havas signon malantaŭ la dekstra orelo. Jen estas marko, kiun oni ne forgesos noti sur lia priskribo, kiam li estos militisto.

Valentino sin klinis por ĝin ekzameni, kaj ruĝiĝis ĝis la oreloj. Ĝi estis frambkolora makulo, larĝa kiel lento. Fraŭlino de Savinako memoris, ke ŝi vidis ĉe Frederiko, sur la sama loko, unu makulon tute similan. Ŝi tion konfesis al Matildo, kiu sentis sin konfuzita, pripensante al la misteraĵoj de la naskeco.

Tiam la juna patrino. delikate rekuŝigita en puran liton, dankis Matildon pro ŝia sindonemo, kaj ŝin kisadis per ĉirkaŭpremo en kiun ŝi metis sian tutan animon; kaj fraŭlino de Prelongo reiris al sia ĉambro. Ĉio okazis tre bone; oni ne jam bezonis ŝin: ĉar ŝi sentis sin rompita de laceco, ŝi enlitiĝis kaj rapide ekdormis.

Dume Kamuŝo revenis en la manĝoĉambron, kurbiĝanta sub la pezo de grandega branĉaro.

– Per ĝi, li diris, vi povos sekigi viajn vestojn: kaj kiam vi estos englutinta varman trinkaĵon ... Nu, kie do li estas? murmuris la eksgardisto, ekvidante ke la nekonatulo ne tie ĉeestas.

Samtempe alvenis Virginio, portanta tason plenan da fumanta vino.

– Nu, kio li fariĝis? ŝi petis siavice.

– Ĉu mi scias? Mi kredis lin en la kuirejo kun vi.

– Ne; mi pensis ke li atendas min ĉi tie.

– Tio estas tre stranga, opiniis Kamuŝo. Ekstere la uragano plifortigis sian perforton. La blovegoj kaj la ventfrapadoj postvenis unu la alian seninterrompe. La blekegantaj ondegoj, enprofundiĝante en la kavernon, supre de kiu estis konstruita la domo, naskis senpaŭzan ronkadon, kiu supreniris el la teraj internaĵoj, malaŭdigante la parolojn de Kamuŝo kaj de lia edzino. Ili ambaŭ estis devigataj krii reciproke en siajn orelojn tion, kion ili volis diri.

– Kia timeginda ventego, murmuris la eksgardisto. Mi kredas, ke neniam mi vidis tian renverson de ondoj.

– Nu, diris Virginio; nun, ĉar mi scias, ke nia domo estas konstruita ĵus supre de la kaverno, mi ne estas kvieta, se ĝi elfalus.

– Ho! ne estas eble. Fraŭlino Valentino diris antaŭnelonge, ke tiu groto ekzistas de multaj miloj da jaroj. Ne timu, edzino mia; ĝi daŭros pli longatempe ol ni.

– Ni esperu; sed tamen mi treege timas. Estos multaj la ŝippereoj pro tia vetero. Cetere tiu ŝippereulo tion pruvas.

– Sed ni interbabiladas; kaj ni ne scias kien li sin kaŝis.

– Tamen ĉu li estas vera ŝippereulo, ekkriis la patrino Kamuŝo, ekokupita de suspekto, vidante ke la fenestro de la manĝoĉambro estas duonmalfermita.

La eksgardisto havis la saman ideon. Ambaŭ rapide supreniris al la ĉambro de Valentino, kaj restis mutaj pro mirego antaŭ la lulilo malplena.

Kamuŝo ekmalfermis la buŝon por krii; lia edzino ĝin ŝtopis per sia mano.

– Silentu, ŝi diris: tia ekskuego ŝin mortigus. Unue mi antaŭsciigos pri tio fraŭlinon de Prelongo, por ke ŝi preparu sian amikinon. Pri vi, iru eksteren, kaj esploru la ĉirkaŭaĵojn. Tiu malbenita ŝtelisto kredeble ne estas ankoraŭ tre malproksima.

En tiu momento, nova amaso da ondoj frapegis la krutaĵon kaj englutiĝis en la kavernon per tia perforto, ke la domo ŝanceliĝis. Kamuŝo estis devigita alkroĉiĝi sur meblon, por ke la tertremo ne lin ĵetu sur la kahelaron. Valentino senpere vekita ekpetis klarigojn pri la okazantaĵo, kiam ŝi sentis sian liton balanciĝantan kaj flanken kliniĝantan. Subite la planko malfermiĝis, aperigante profundan truon. De la fundo de l’ abismo suprenblovis terura vento, kiu estingis ĉiujn lumojn; kaj la domo fendiĝis el supro malsupren. Dum la muroj dispecigitaj elartikiĝis dekstren kaj maldekstren, ĉio kion ili enhavis, mebloj kaj homoj, unumase elfalegis en la malfermitan profundegaĵon. Grandega ondo sur kies dorso naĝis la Duponta barko, meze de ĉiuspecaj flosaĵoj, elfinis la ruinigantan laboron de l’ ondoj: kaj kiam la marelfluo ĝin realportis al la maralto, la loko en kiu, antaŭ kelkaj sekundoj, staris la Kamuŝa domo, aliformiĝis en grandegan sentegmentan duoncirkon, kun flankoj krutegaj, funden de kiu Oceano kolerege englutiĝis.

Frapegitaj de l’ ondegaro, la kalkaj kolonoj, subportantaj la kavernan arkaĵon, cedis unu post la alia. Post la rompo de la lasta, la tero, sur kiu staris la domo, estante subtenita de nenio, ekfalegis en ondojn, kun ĉio, kion ĝi subportis.

Duponto, kiu forkuris al Blazurbo, estis renversita de la perforta tremego. Releviĝinte, li unue restis mireganta per tiu vidŝanĝo similanta teatran artifikaĵon. Li komprenis la naturon de la dramo okazanta apud kelkaj metroj de li, kaj sentis retroaktivan tremeton, kiu lin frostigis ĝis koro, pripensante la danĝeron kiun, pro unu minuto de prokrasto, li estus riskinta.

– Nu, li diris, mi estis tre bone inspirita, saltante tra la fenestro. Unu momento da ŝanceliĝo min pereigis. Mi tre dezirus scii tion, kion la kapitano pensos pri tio; ĉar tiu ruiniĝo ne partoprenis lian programon. La du inoj kaj la du gemaljunuloj nun englutadas teruran trinkaĵon en la tasego: sola la etulo estas savita, kaj dank’ al mi. Nu, neniam mi estus suspektinta, ke mi faris bonan agon.

Subite fulmofajro zigzaganta, longega, blindiganta, disŝiris la nubon, lumigante kiel plentage al la maro kaj al la krutaĵo. Duponto, kiu rigardis al la maralto, kredis vidi, kiel en apoteoza rebrilo, barkon rapidege forkurantan. Funde aperis blankaĵo kuŝanta, kaj senmova.

La senlumaĵoj jam refalis pli nigraj pli premegantaj ol antaŭe; kaj la ekskondamnito murmuris:

– Strange: ŝajnas ke mi rekonis mian boaton. Sed mi donus tutkore rekompenson al tiu, kiu al mi konigus la naturon de la blankaĵo troviĝinta en ĝi.

Tondrobato haltigis lian pripenson. Tiu bato devis esti la lasta. La vento tuje ŝanĝiĝis kaj la ventego kvietiĝis, kvazaŭ, estante kontenta ĉar ĝi plenumis sian ruinigantan agon, ĝi opiniis nun senutila pli longan daŭrigon de sia kolerego.

La ĉielo puriĝis kaj la steloj reaperis nun post la alia. Restis nun, post la terura atako de ondoj, nur malforta agiteto tuŝetanta la piedon de la krutaĵo kaj ĝin karesanta de sia senĉesa al- kaj eliro ritmita kaj murmuranta.

– Nu, tio estas bona, opiniis Duponto. Sed se mi trovus lokon en kiu mi povus min sekigi kaj min varmigi, tio estus ankoraŭ pli bona. Kian klarigon prezenti? Ĉar mi ne kuraĝas rekomenci historion de ŝippereulo. Je Dio! kial do ne? ne min perfidos aliaj: en tiu horo, ilin tro okupas ilia interbabilado kun la fiŝoj.

Tiel monologante, li trafis fiŝkaptistan dometon, en kiu loĝis tuta familio. Li rakontis al tiuj bonuloj ke grandega ondego, balainte la ferdekon de la ŝipo sur kiu li troviĝis, lin ĵetis en la maron. Nur al mirakla hazardo li ŝuldis la vivon.

– Plie, aldonis la mastro, vi renkontis la fluon: tio pruvas ke vi estas lertega naĝisto.

– Jes, mi naĝas sufiĉe bone, respondis Duponfo, kiu ne volis sin komprometi.

Tiuj bonaj maristoj al li donis unu el siaj kostumoj, kiun li vestis kun granda plezuro. Poste englutinte brandan glaseton por varmigi sian internaĵon, li kuŝiĝis en angulo de la dometo, kaj ripozis ĝis la mateno.

Nenio sekiĝas pli malfacile ol la mara akvo. Do, ĉar liaj vestoj estis ankoraŭ tro malsekaj, Duponto petis de l’ edzino ĉu ŝi bonvolus vendi la vestaron de sia edzo. Por rekompensi tiun honestan familion, kiu lin tiel kore akceptis, li pagis la tutecon multe superpreze. Poste li eliris el la dometo, en kiu li pasigis la nokton, kaj sin direktis al la loko de la katastrofo. Ĉar li estis scivola vidi ĉu li ne kolektos iajn novaĵojn, kiujn la kapitano estus kontenta koni.

De malproksime li ekvidis grandan anaron. La omnibuso, kiu rilatigas ĉiujn fiŝkaptistajn vilaĝojn, staris senmova post kelkaj paŝoj.

Alproksimiĝinte al la grupo, li vidis homojn gestigantajn: baldaŭ, kiam li estis pli proksime, li aŭdis:

– Sed tamen oni ne povas lasi ŝin tiel.

– Estas terura tia situacio.

– Per ia ajn rimedo estas necesege ricevi helpadon.

– Nur ŝnurojn oni bezonas.

– Jes, sed rapidu. Por aliri al Blazurbo kaj reveni, necesaj estas tri kvaronoj da horo. Dum tiu tempo, la plendinda knabino dudekfoje riskas enĵetiĝon en la maron.

– Ho! ne estas danĝere; ŝi estas firme fiksita. Ĉar la roko ne cedis pro la falego, tio pruvas ke ĝi nerompeble staras.

– Sed oni bezonus veturilon.

– Ĉu la omnibuso ne tie ĉi troviĝas?

– Sed la deĵoro malpermesas. ... rimarkigis la veturigisto.

– La deĵoro! Oni sin senigos da ĝi. Tamen oni ne povas lasi virinon mortantan, kaj nenion fari por helpi al ŝi. Obeante la ordonon donitan de ĉiuj ĉeestantoj, la veturigisto resupreniris sur sian sidejon. Rapide tirita de la du ĉevaloj senpaŭze vipitaj, la peza veturilo eliris al la urbo.

Duponto alproksimiĝis kaj singardeme rigardis malsupren. De la mara ebenaĵo ĝis la tero sur kiu li paŝas, la nova krutaĵo rekte staris ĝis sesdek metroj da alteco. Meze de tiu nova muro, virino, kies noktovesto disŝirita vidigis la sangokovritan korpon, rajdis sur elstaraĵo eliranta kiel sprono el la kruta supraĵo. Ĝi estis restaĵo de antikvaj stalagmitoj dissemitaj tra la kaverno.

Post atenta ekzameno, Duponto fine rekonis la junu linon sekvitan de li, kiam ŝi veturis el la Blazurba stacio ĝis la domo Kamuŝa. Ĉar lia marista kostumo sufiĉe aliformigis lian ŝajnon, la ekskondamnito ne ŝanceliĝis kaj restis kun la aliaj scivoluloj por vidi kiamaniere tio finiĝos. Dum tiu tempo, sur sia roko, la malfeliĉa forlasitino, simila al ia antikva Andromedo, paralizita de teruro kaj de lacegeco, suferanta kruelegan doloron, kiun ne povis suspekti la ĉeestantoj, direktis al ili petegantajn okulojn, ne havante la forton sufiĉan por puŝi eĉ unu krion.

– Do, pensis Duponto, ni estas je la sepa matene; la elfalego okazis je la dekunua vespere: de ok horoj ŝi troviĝas sur tiu ĉi sido. Brrr!! nur pripensante al tio, mi sentas malvarmon trakurantan tra mia dorso.

Ja, ŝi estis Matildo. En momento de la marfrapego, kiu renversis la plafonon de la kaverno, la junulino dormis profunde. Ŝi vekiĝis nur sentante sin falantan en la malplenaĵon, meze de rokoj turniĝadantaj ĉirkaŭ ŝi kaj ŝin kontuzantaj pasante. Kun membroj etenditaj, kun penso forestanta, ŝi glitis sur la deklivo de la profundegaĵo, kiam perforta frapo ŝin haltigis subite. Instinkte ŝi alkroĉiĝis al la elstaraĵo de la ŝtonego kaj restis senmova, dum ĉiuspecaj ruboj, daŭriginte ĉirkaŭ ŝi sian pluvadon, englutiĝis funden de la maro kun bruo malsonora.

La densega senlumeco ŝin ĉirkaŭanta igis ankoraŭ pli terura la terurigecon de ŝia situacio. Sed ŝi pri tio neniel atentis. Ŝi toleris fatalon, kiun ŝi ne povis klarigi: tio ŝajnis al ŝi inkubsonĝo, kiu fariĝus realaĵo.

De kiom da horoj ŝi troviĝis tie? Tion ŝi ne eĉ suspektis. Per restaĵo de instinkta energio, en kiu ŝia voleco ne partoprenis, ŝi daŭrigis sian alkroĉiĝadon sur la roko, kaj penis al la konservado de sia ekvilibro, kiam la maten ruĝo ekkoloris de roza rebrilo la blankajn murojn de la nova duoncirko. Tiam nur ŝi komprenis. Ŝi pendis meze de la krutaĵo. Malsupre, la ŝaŭmanta maro; supre la blua ĉielo; inter tiuj du ekstremaĵoj, la kruta kaj blanka murego. Bruo de veturilo levigis al ŝi la okulojn: kapoj kliniĝis super ŝi, tre supre, tre malproksime, tiel malgrandaj kiel pupaj kapoj. Ŝi ĵetis al ili rigardon senvivan, sendeziran, ne konsciante tion kion ŝi faras, eĉ pensante nek alvoki, nek peti helpadon.

Tamen veturilo alvenis, alportante de Blazurbo ŝnuregojn kaj ŝtupetarojn. Aliparte fiŝkaptistoj avertitaj, flosinte siajn barkojn, plenvelare sin direktis al la rodeto obstrukcita de ruboj. Viro bonvola sindoneme riskis sian vivon por savi tiun de la junulino. Alliginte ĉirkaŭ sia zono kaj sub siaj subbrakoj firmajn ŝnurojn, li sin ŝovis laŭlonge de la muro, dum dek fortikaj brakoj lin malsuprenirigis malrapide. Alveninte apud la rokan elstaraĵon, sur kiu Matildo rajdas alkroĉiĝante, li kriis ke oni haltigu, ekkaptis la ekstremaĵon de ŝnurego, kiun oni ĵetis al li de supre, kaj ĝin volvis ĉirkaŭ la talio de la junulino. Sed kiam li volis ekpreni en siajn brakojn la malfeliĉan infaninon, kaj ŝin eligi el la roka sprono sur kiu ŝi rajdis, Matildo puŝis kriegon teruran, nehoman, veran blekegon. Ĉar la akra pinto de la stalagmito estis penetrinta en ŝian karnon: kaj ŝia savanto, por ŝin liberigi, estis devigata ĝin disŝiri profunde. La roko, sur kiu ŝi pasigis la tutan nokton. estis ruĝa de ŝia sango, kiam ŝi ĝin lasis.

Sed kiam la plendinda vunditino estis kuŝigita en la boaton, kiu ŝin atendis malsupre; kiam la maristoj malalligis la ŝnuron kiu pligrandigis la doloron de kontuzoj per la premado de siaj tuberoj; kiam fine ŝi sentis sin savita, la nenatura kuraĝo, kiu ŝin subtenis dum tiuj ok horoj da turmentegoj, subite forflugis; kaj la junulino svenis.

Dume, la markizo de Prelongo, avertita ke katastrofo okazis post kelkaj kilometroj de la kastelo, sur punkto de la bordo loĝita de Kamuŝo, tuj jungigis sian kaleŝon. Pri pensante ke kredeble troviĝos mizeruloj helpotaj kaj almozoj disdonotaj, li sin provizis de monsumo sufiĉe grava. Plie li petis la kuraciston, ke li bonvolu lin akompani: ĉar eble vunditoj bezonos liajn flegojn.

Li alvenis sur la lokon de la elfalego ĵus kiam la boato veturiganta Matildon postiris la promontoron, por albordiĝi en lokon de la bordo, kie la krutaĵo pli alirebla faciligos la transporton de la junulino. Antaŭ la markizo alvenanta, ĉiuj kapoj malkovriĝis malĝoje: peza silento lin akceptis.

– Nu, kio do okazas? li demandis, mirante pro la ŝajno kompatema de ĉeestantoj.

– Estas la Kamuŝa domo kiu, tiun nokton, elfalegis.

– Ho! gemizeruloj! li murmuris, sentante ke lia maljuna amikeco reaperas pro la malfeliĉo. Sed kie ili troviĝas?

– Oni ne scias, via Moŝto. Kredeble ili dronis.

En tiu momento unu el ĉeestantoj ekkriis:

– Rigardu malproksimen kadavron, kiun la maro rulas.

Tri maristoj rapidis al la sabla bordo per la porkaprina vojeto plej proksima. Enirinte en la akvon ĝis la genuoj, ili altiris al si viran korpon.

Ĝi estis Kamuŝo.

– Ne estas mirige se la malfeliĉulo dronis, diris voĉo. Kiam brako mankas, ne estas facila la naĝado.

– Sed lia edzino? ripetis la markizo.

– Lia edzino, ekkriis unu el maristoj, kiuj troviĝis sur la bordo, se vi deziras ŝin vidi, ŝi kuŝas tie.

– Ĉu malviva? demandis Raŭlo.

– Kredeble: oni mortus pro kontuzo malpli grava. Kvankam la malsupreniro estis malfacilaĵo por viro jam maljuneta, tamen sinjoro de Prelongo sekvis al la bordo ĉiujn ĉeestantojn. Sed antaŭ la vidaĵo prezentiĝanta, li nevole sentis sin tremetanta pro teruro. Inter du rifoj kuŝis la maljuna nutristino de lia filino, nur rekonebla per siaj vestoj. Ĉar ŝia kapo, premegita de pezega rokpeco eliĝinta el la krutaĵo estis aliformigita en duberuĝan molaĵon ne havantan homan formon.

– Gemalfeliĉuloj! murmuris Raŭlo, Dio akceptu iliajn animojn! Poste, sin turnante al la fiŝkaptistoj:

– Alportu tiujn du korpojn supren de la krutaĵo. Iu restu apud ili, kaj ilin gardu, ĝis kiam la administracia aŭtoritato estos sciigita. Al kiu apartenas la plej proksima domo?

– Al mi, respondis la maristo, kiu jam donis rifuĝejon al Duponto.

– Nu, amiko mia, diris Raŭlo, metante dudekfrankan moneron en lian manon; ĉar tiuj gemizeruloj ne havas plu sian hejmon, ĉu vi bonvolas prunti la vian?

– Tutkore, via Moŝto.

– Ĉu ne troviĝis en tiu domo alia homo ol Kamuŝo kaj lia edzino? daŭrigis sinjoro de Prelongo.

– Dio mia, via Moŝto, ĝis hieraŭ ni pensis, ke ili troviĝis solaj. Sed kredeble ni eraris: ĉar antaŭ momento oni savis junulinon, kiu ŝajnas grave vundita.

– Junulino! ekkriis Raŭlo, kiu, influita de neklarigebla antaŭsento, sentis tuj sian koron premita kiel en premilego.

– Cetere rigardu tien, ŝi alvenas. Ja la maristoj, konstruinte per remiloj, veltolaĵoj kaj litkovriloj specon de portilo, kuŝigis sur ĝin Matildon ĉiam svenantan. Farinte longan kurbiĝon por trovi vojon pli larĝan kaj pli oportunan, ili revenis al sia elira punkto, intencante sin direkti al Blazurbo.

– Ho! ŝi estas malfeliĉa infanino, komencis unu el ĉeestantoj.

– Silentu do, blovis alia en lian orelon.

– Kial?

– Ŝi estas lia filino, murmuris la unua, rekoninte fraŭlinon de Prelongo.

– Nu, ĉu vi estas certa pri tio? La afero ŝajnas tiel neverŝajna.

– Silentu, rediris la dua interparolanto.

Alproksimiĝante al Raŭlo:

– Ne restu tie ĉi, via Moŝto, li murmuris.

– Kial?

– Revenu al la kastelo.

– Sed kial do? Ĉu tiu junulino estas konita de mi?

– Ve! jes...

– Sed kion vi volas diri? Ĉar nun la portistoj troviĝis nur al kelkaj paŝoj, Raŭlo saltegis al ili. Rekoninte en tiu palega vizaĝo, tiun de sia ununura idino, li ekkriis per plendo similanta la blekadon de sovaĝbesto vundita:

– Mia filino! Matildo, malviva!

– Ne, sinjoro, rekuraĝigu vin, diris la kuracisto, ekvidinte per unu nur rigardo, ke fraŭlino de Prelongo ĉiam spiradas. Ŝi vivas, mi tion certigas.

Kaj, ŝin rapide aŭskultadinte:

– Mi eĉ kredas, li aldonis, ke ŝi havas neniun danĝeran vundon. Sed, ĉar mi povos certiĝi pri tio nur farinte gravan ekzamenon, petu ke tiuj bonuloj bonvolu ŝin realporti sur la portilo ĝis la kastelo. Tio estos pli bona ol la kaleŝo, pro la ekskuoj. Iu nin antaŭiros por delikate averti sinjorinon de Prelongo, kiun tro forta kortuŝeco eble malsanigus.

La markizo aprobis per skuo de kapo, ne havante forton elparoli unu vorton. Repreninte sian ŝarĝon, la portistoj antaŭiris. Raŭlo kaj la kuracisto marŝis apud la vunditino, dum la restaĵo de la aro sekvis.

Sur la dezerta ebenaĵo, senfruktigita de la mara vento, tiu aro da malgajaj homoj serpente longiĝis kiel funebra sekvantaro.

Preteririnte Blazurbon, tiuj kiuj alestis al tiu kortuŝanta vidaĵo ekvidis la kaleŝon de la markizo rapidege revenantan. Aŭdinte la malprecizajn klarigojn de la veturigisto, sinjorino de Prelongo malpacienciĝis. Manĝegite de maltrankvileco, pli amante scii tuj tion kio okazis, ŝi sentis ke ŝi ne havos kuraĝon atendi kviete en sia hejmo la realporton de sia filino sur portilo. Ĉar la veturilo troviĝis ankoraŭ jungata en la korto, ŝi eliris, antaŭsciiginte neniun, nek sinjorinon de Blasano nek la dukon, kaj ordonis, ke la veturigisto instigu la ĉevalojn kiel eble plej rapide.

Kiam ŝi renkontis la funebran sekvantaron, ŝi ne povis atendi la halton de la kaleŝo, sed malgraŭ sia maljunaĝo, ŝi eksaltis el la ĉarpordo, kaj troviĝis antaŭ Matildo ĉiam senmova.

– Fine, Raŭlo, klarigu al mi.

– Ve! amikino mia, mi ne estas pli informita ol vi. Oni trovis nian filinon alkroĉitan sur elstaraĵo de la krutaĵo, kaj tre malfacile oni ŝin eligis el tiu loko. Jen estas ĉio, kion mi konas: kaj inter la bonuloj nin ĉirkaŭantaj neniu donos al vi sciigojn pli detalitajn.

– Kial Josefino ne estas kun ŝi?

– Mi ne scias.

– Vi ŝin savos, doktoro, ĝemis la markizino, plektante siajn manojn: promesu ke vi ŝin savos.

– Mi penos per miaj tutaj fortoj, sinjorino; kaj mi esperas ke mi sukcesos: ĉar fraŭlino de Prelongo ŝajnas pli lacega ol danĝere vundita.

– Mi petas vin, Suzano, diris Raŭlo sin intermetante, resupreniru en kaleŝon: ĝis Prelongo la vojo estas ankoraŭ longa. Tute senutile vi konsumus viajn fortojn; kaj vi ilin bezonos por ŝin flegi, li aldonis malgaje.

La markizino obeis tiun amikan ordonon de sia edzo. Kaj kiam oni vidis tiun luksan kaleŝon, kiu paŝe sekvis la portilon, la iluzio estis tiel plena, ke la pasantoj senvestigis siajn kapojn, kredante ke tio estas enterigo.

Alveninte en la kastelon, Matildo estis alportita en sian ĉambron, kaj, post mil delikataj zorgoj, kuŝigita sur sian liton. Ŝi ne ankoraŭ rekonsciiĝis; sed ŝiaj vangoj de nove koloriĝis: oni sentis ke la vivo revenas. Fine ŝi sublevis siajn palpebrojn. Ŝia patrino, kiu kortuŝe observis ĉiujn ŝiajn ekmovojn, puŝis ĝojan krion. Sed ŝia feliĉo ne longatempe daŭris. Fraŭlino de Prelongo rulis ĉirkaŭ si sovaĝajn okulojn, kaj ŝajnis rekoni neniun. La frapado estis tro forta por la plendinda infanino; kaj ŝia cerbo martelumita de la terurego ne povis sendifekte kontraŭstari. La markizino falis sur genuoj, kaŝante sian kapon inter la manoj. Ŝi sentis sin ekokupata de vera teruro, vidante fiksita al ŝi tiun senvivan rigardon, kiun la animo ŝajnis forlasinta.

– Kuraĝu, sinjorino, diris la kuracisto. Tio estas nur nerva stato, kiu resaniĝos post kelkaj tagoj da absoluta ripozo. Permesu ke mi prizorgu pri aferoj pli urĝaj kaj ekzamenu la vundojn.

Helpite de la patrino de Matildo, la kuracisto konstatis, ke troviĝas nur simplaj kontuzoj. Neniu organo nesecega por la vivo estis tuŝita. Li do povis certigi, ke la malsano tre kontentige finos, kaj ke la resaniĝo estos certa post unu monato.

Tamen, resuprenirinte en sian veturilon, la honesta praktikisto ŝajnis maltrankvila.

– Feliĉe, li pensis, la duko de Blasano konas sian fianĉinon jam de longa tempo. En tiaj kondiĉoj la pruvoj moralaj sufiĉas: ĉar se li postulus la fiziologiajn pruvojn, la malfeliĉa infanino estus nun tute nekapabla ilin prezenti.

Dum tiuj fariĝoj okazis en Prelongo, Josefino atendis trankvile en Parizo. ke la semajno estu tute fluinta, dezirante funde de sia koro ke la lasta tago neniam alvenu. Forlasinte la Kamuŝan domon, ŝi kuris senhalte ĝis la Blazurba stacio. Kaŝante sian vizaĝon sub densa vualo, kaj la novnaskiton sub larĝa vojaĝa mantelo, ŝi alvenis ĝustatempe por uzi la lastan vagonaron direktiĝantan al Parizo. La fakego en kiun ŝi supreniris estis malplena. Ne bezonante plu trompi iun pri la naturo de la stranga pakaĵo, kiun ŝi portas, ŝi sin liberigis el sia mantelo kaj kuŝigis la infanon sur la kanapon. En stacidomo en kiu troviĝis manĝejo, ŝi aĉetis glason, kulereton, boteleton de oranĝflora akvo, sukeron kaj litron malplenan, kiun ŝi plenigis da akvo per la fontano de la stacidomo.

Certa nun, ke ŝi povos kvietigi la ĝemadojn de l’ etulo, kies stomako kriadis pro malsato, ŝi resupreniris tute gaja en sian vagonon. Josefino sin okupis pri tiuj preparaĵoj tre nature, instigata de tiu patrina instinkto kiu dormetas funde de koro de ĉiuj virinoj, eĉ de tiuj, kiuj neniam estis patrinoj. Kiam, dum la mateno, ŝi alvenis Parizon, la filo de Valentino, supersatigita de sukerakvo, dormis en ŝiaj brakoj tiun profundan infanan dormon, kiun nenio povas veki.

Ŝi sonorigis ĉe la pordo de l’ kapitano; kaj li mem ĝin malfermis; ĉar la antaŭtagon li donis al Belardo tritagan permeson, ne volante, ke okulo maldiskreta direktiĝu al liaj agoj.

– Nu, Viktoro, ŝi diris, jen estas la etulo.

– Ĉu vi sukcesis? ekkriis la junulo, kies okulo estis sulkata de flavaj rebriloj.

– Sendube, ĉar jen estas li.

– Tre bone: venu kun mi.

– Kion vi intencas fari al tiu infano, murmuris Josefino terurita: mi esperas, ke vi ne lin doloros.

Jam la kapitano estis malferminta la pordon.

– Nu, rapidu, li diris al sia amantino. Se vi volas ke li vivu, ni devos senprokraste lin provizi de nutristino.

Kiam li troviĝis sur la strato, li sin direktis al la preĝejo Saint-Germain-des-Prés (Sankta-Germano-de-Herbejoj).

– Vi eniros per tiu pordo, li diris al Josefino: dum tiu tempo mi trapaŝos per alia. Ĉar estas ankoraŭ tre frue, troviĝas en la preĝejo malmulte da preĝantoj. Tamen vi tre atentos, ke neniu vin vidu; kaj kiam vi estos certa pri tio, vi tute simple metos la etulon en konfesejon.

– Poste?

– Poste vi rapide forkuros kaj min atendos hejme.

– Sed la infano?

– Ne maltrankviliĝu; tio min koncernas.

La granda preĝejo estis malluma, preskaŭ malplena. Nur unu pastro diris sian meson en flanka kapelo. Ĝin aŭskultis kelkaj servistoj, kiuj, ellitiĝinte antaŭ la matenruĝo, ĉeestis ĉe ĝi, ne sciiginte pri tio siajn gemastrojn. Josefino tre facile trovis en kapelo tute senhoma la malluman angulon deziratan de ŝi. Turninte la kapon dekstren kaj maldekstren, kaj sentinte sin observita nur de la kapitano, ŝi rapide metis la infanon sur la plankon, kaj forkuris, ne rigardante malantaŭ si. Sed, malgraŭ ŝi, ŝia koro, kiu ne estis difektita, saltegis en ŝia brusto, kaj kun larmoplenaj okuloj ŝi eliris el Saint-Germain-des-Prés.

Tamen Viktoro promenadis tie ĉi kaj tie en la preĝejo, legante la nomojn surskribitajn sur la konfesejoj. Vidinte ke tiu, kiu troviĝas en la kapelo, en kiun estis metita la infano, apartenas al vikario nomita Frikarto, li alpaŝis al la pedelo.

– Ĉu la sinjoro abato Frikarto estas en sia konfesejo? li petis ĝentile.

– Mi ne kredas, sinjoro; sed vi povas certiĝi mem pri tio.

– Ĉu vi povus min konduki? Mi ne konas la preĝejon.

– Nu, ĝi troviĝas tie, respondis la oficisto kun montra gesto malpacienca.

– Danke, sinjoro. Post unu sekundo, li revenis al la pedelo, al kiu li diris per mirigita tono:

– Sinjoro, mi kredas, ke troviĝas en la kapelo infano forlasita.

– Ĉielo! Kion ni faros de ĝi?

– Ĉar Dio metis tiun infanon sur mian vojon, diris solene la kapitano, mi volas obei tion, kion mi konsideras kiel ordonon de la Superulo. Min ĝin prenas sub mia protekto. Ĉu vi povas doni al mi duonon da horo kaj peti de unu el viaj kolegoj, ke li bonvolu min kuniri por min apudesti kiel atestanto? Parolante, la junulo metis dudekfrankan moneron en la manon de la pedelo.

– Tute plezure, respondis la oficisto. Kiam oni proponas al mi bonan agon farotan, ĉiam oni min trovas preta. Mi petos de la sviso, ke li venu: kaj kredeble li ne rifuzos.

La sviso, ricevinte alian samvaloran moneron, konsentis. La tri viroj sin direktis al la urbodomo de la sesa kvartalo. Tie la du oficistoj de la preĝejo certigis, ke tiu infano estis trovita en unu el kapeloj de Saint-Germaindes-Prés. La kapitano faris sian deklaracion, ripetante la frazon jam diritan al la pedelo kaj al la sviso.

Do la akto konstatanta la naskiĝon de l’ infano, kiun naskis Frederiko de Ruvezo kaj Valentino de Savinako, estis enskribita en la urbodomo de la sesa kvartalo sub tiu titolo bedaŭrinde tro ofta: nekonitaj gepatroj.

Provizita de tiu necesega papero, Viktoro sin direktis al oficejo por nutristinoj, elektis hazarde unu el tiuj inoj, kaj ŝin tuje dungis.

Tuj kiam tiu virino estis prezentinta sian mamon al la infano malsata, ĉi tiu rapidis al ĝi, kaj ĝin avide suĉadis. Kiam la kapitano revenis hejmen, li trovis Josefinon lin atendantan.

– Kion vi faris de l’ infano? ŝi petis.

– Mi lin konfidis al nutristino.

– Ĉu vi ne mensogas?

– Pro kio mi mensogus? Se mi lin ŝteligis, mi tion faris nur ĉar mi bezonas, ke li vivu por utili miajn projektojn.

– Sed kiaj do estas tiuj projektoj?

– Vi ilin konos, kiam estos alveninta la momento.

Sed, dum la vespero, Viktoro ricevis viziton kiu fortege lin ŝancelis kaj momente lin dubigis pri la ebleco de la venĝo de li preparita.

Duponto, nerekonebla sub siaj maristaj vestoj, falis kiel bombo en lian fumejon, kaj rakontis senpaŭze la katastrofon ĉe kiu li ĉeestis.

Vidinte ke la markizo rekonas sian propran filinon en tiu plendinda infanino tiel malfacile eltirita el la morto, Duponto komprenis, ke nun la afero la plej urĝa estas sciigi lian mastron pri tiuj okazintaĵoj. Pro tio, li rapide alkuris al la stacidomo kaj supreniris en la unuan vagonaron veturantan al Parizo.

– Do, diris la kapitano, fraŭlino de Prelongo estas savita.

– Jes; sed mi kredas ke ŝi fartas malbonege.

– Kaj ge-Kamuŝoj?

– Ambaŭ malvivaj. Oni retrovis iliajn kadavrojn.

– Kaj tiun de Valentino?

– La maro ne ankoraŭ ĝin redonis. Je Dio! Ĉu ŝi ne estus tiu blankaĵo, kiun mi vidis funde de la barko, ekkriis la ekskondamnito, frapita de subita ideo.

Kaj li rakontis al la filo Linŝardo la fantazian aperaĵon, kiun li kredis ekvidi en la rebrilo de fulmofajro.

– Iluzio, karulo mia, nur iluzio, ekkriis la kapitano kun kompata rideto. Vi mem estis freneziĝinta: kaj via malsana cerbo al vi montris fantomon.

– Estas eble, respondis Duponto, ĉar la impreso estis tiel rapida, ke mi povas nenion certigi.

– Aŭskultu, Josefino, diris Viktoro, sin turnante al sia amantino, vi ree eliros tuj.

– Jam, sopiris Josefino: mi kredis ke mi restos ok tagojn kun vi.

– Mi same: sed vi vidas ke neatenditaj cirkonstancoj devigas min al la tutplena ŝanĝo de mia taktiko. Estas necesege ke fraŭlino de Prelongo vin trovu apud sia lito kiel eble plej rapide. Vi bezonos interparoladi kune por klarigi al ŝiaj gepatroj ŝian ĉeeston ĉe la Kamuŝa domo kaj vian foreston dum la momento de l’ elfalego. Necese estas, ke vi konservu la konfidon de via juna mastrino: ŝi gratulos vin, ĉar vi revenis en okazo tiel malfacila por ŝi.

– Sed ŝi petos kiamaniere mi estis sciigita: ĉar mi povos prezenti al ŝi neniun taŭgan klarigon, ŝi min suspektos de spionado. Malbona rimedo, karulo mia, por altiri al si la konfidon.

Viktoro pripensis dum kelkaj minutoj.

– Vi estas prava, li diris. Pro tio, vi pasigos la nokton tie ĉi, kaj eliros nun morgaŭ matene.

– Ho, dum la semajno ne estos fluinta, la situacio ĉiam restos sama.

– Ne; ĉar de nun ĝis morgaŭ mi elpensos ion. La kapitano prenis paperfolion, skribis sur ĝi dekduon da linioj, kaj ĝin faldinte, ĝin metis en sian paperujeton. Preninte sian ĉapelon, li ekleviĝis.

– Ĉu vi eliras? diris samtempe Josefino kaj Duponto.

– Jes; mi estos forestanta dum unu horo apenaŭ. Atendu min.

Kiam li troviĝis sur la strato, li sin direktis al la oficejoj de la ĵurnalo Figaro. Transirinte la sojlon:

– Ĉu sinjoro Kroziero estas ankoraŭ en la ĵurnalejo? li petis de oficisto.

– Jes, sinjoro, kredeble li ĉeestas ĉe la redakciejo.

– Ĉu vi bonvolas doni al li mian vizitkarton? Sub sia nomo, la kapitano krajonis:

– Por gravega komunikaĵo. Post kvarono da horo, la servisto revenis kaj diris respekte al la filo Linŝardo:

– Se vi bonvolas eniri, sinjoro, vi estas atendata. Kiel Duponto, Kroziero estis malnova licea kolego. Sed male de l’ ekskondamnito, li sukcesis, kaj sekvis en la ĵurnalismo vojon brilan kaj rapidan. La kapitano tre bone sciis ke lian amikon sieĝadas ĉiuspecaj petadoj. Do, se, por ricevi tion, kion li intencis peti, li estus prezentonta nur la maljuniĝintan memoron de ilia iama kolegeco, tre kredeble la rekomendaĵo ne sufiĉus. Sed Viktoro havis pli bonajn sukcesilojn. La frato de Kroziero, malprudenta junulo, fariĝis militisto incitite de senpripensa ekmovo, kaj estis ankoraŭ nur suboficiro. Ĉar li troviĝis en la skadro ĉefita de la filo Linŝardo, la protekto de lia superulo lin forte utilis por gajni la epoleton. Pro tio, la kapitano esperis ke, dank’ al la fervorega amo de la maljuna frato al la juna, li povus ĉerpi en tiu sento la ilon necesan al la sukceso de siaj projektoj.

– Kiel, mia kara amiko, diris la ĵurnalisto, ĉu estas vi? Sed eniru do: kia estas la kaŭzo de via agrabla vizito?

– Ĉu de longa tempo vi ricevis sciigojn pri via frato?

– Tiumatene, karulo mia, tiumatene.

– Ĉu ili estas bonaj?

– Bonegaj.

– Nu, tio min tre kontentigas. Brava junulo, via frato; eble iom maltimema: sed en la armeo tio estas kvalito. Ha! mi opinias, ke li rapide altgradiĝus, se li estus sufiĉe protektita.

– Sed vi, mia kara amiko, vi kiu havas tiom da amikoj inter la superuloj, ĉu vi ne povus iom lin helpi?

– Mi ne atendis vian peton por agi. Ĵus tiumatene mi parolis pri li kun supera oficiro.

– Ĉu vere vi faris tion? Ho! tio estas tre amikema. Neniam vi scios kian dankemon mi sentas al vi.

– Nu, tio estas negravaĵo: ni ne parolu pri tio, Via frato min interesas; kaj, zorgante pri li, mi faras nur mian devon. Mi venis al vi.

– Ja, vi estas prava: ne por paroli pri Eduardo vi troviĝas en la ĵurnalejo.

Viktoro eligis el sia paperujeto la verketon de li skribitan hejme, antaŭ duono da horo ...

– Ĉu vi povus, karulo mia, presigi tiun noton?

– Tre facile, respondis Kroziero leginte; ĉar mi supozas, ke vi garantias la realecon de l’ okazintaĵo.

– Tute. Mi eksciis tuj tiun novaĵon de vidinta ĉeestinto. Neeble estos kulpigi la ĵurnalon pro mensogo.

– Tre bone. Tiam ni ĝin presigos tuj kiam ni havos lokon.

– Mia kara Kroziero, diris Viktoro, rigardante sian amikon en la blankaĵon de liaj okuloj, pro motivoj gravaj kaj propraj, mi dezirus, ke tiu novaĵo estu presita en la morgaŭan numeron.

– Diablo! Sed la komposto de la folio estas tute finita.

– Ĉu la presado komencis?

– Ne ankoraŭ.

– Nu, ĉu estus neeble eligi unu artikolon malmulte interesan, kaj ĝin anstataŭigi per la mia.

– Dio mia, la afero estas ebla. Atendu iom; mi min ekinformos.

Post kelkaj momentoj Kroziero revenis.

– Mi diris unu vorton pri tio al la direktoro: ĉar la sciigo estas interesa kaj nekonita, li konsentas: ĉar ni deziras konigi la novaĵojn pli frue al la aliaj ĵurnaloj. Vi ricevos ekzempleron morgaŭ matene.

– Danke, danke, diris la kapitano. Estu certa ke baldaŭ via frato estos nomita sub-leŭtenanto.

– Mi fidas al vi kaj al via malnova amikeco, respondis la ĵurnalisto, premante lian manon.

La morgaŭan matenon, Josefino apenaŭ vekiĝis kaj havis okulojn ankoraŭ dormoplenajn, kiam Viktoro, disŝirinte la banderolon de Figaro antaŭ momento ricevita, legis laŭte artikolon tiel titolitan:

De nia speciala korespondanto.

ELFALEGO DE KRUTAĴO.

Terura katastrofo ekĵetis la konsternon en la loĝantaron de normandaj marbordoj. Dum la lasta ventego, apud Blazurbo, tuta krutaĵo ekfalegis, fortirante en sia falo domon, en kiu loĝis, kun sia edzino, malnova ĉasgardisto de la markizo de Prelongo. Tiumatene la maro realportis sur la sablon iliajn dispecigitajn kadavrojn. Ploriga detalo: la propra filino de la markizo, kiu, – dank’ al neklarigebla fatalo, pasigis la nokton en tiu domo izolita, estis retrovita, dum la matenruĝo, al kroĉita sur roka elstaraĵo kaj bananta en sia sango. Ŝiaj vundoj estas tre gravaj: oni timas ke la malsanulino ne resaniĝos. La malespero de gepatroj estas tute kortuŝanta.

– Nun, karulino mia, ĉu vi komprenas? daŭrigis la kapitano: kiam la bela Matildo petos de vi klarigojn, vi montros la artikolon. Vi zorge aldonos ke, ĝin leginte, vi tuj revenis por helpi al ŝi. Tiam anstataŭ riproĉo, ŝi dankecon al vi ŝuldos.

Josefino neniel respondis, kaj nur levis la okulojn al la ĉielo, kunplektante la manojn. Ĉu estis ebla kontraŭbatalo kontraŭ viro kiel Viktoro, kiu sukcese ludis kun malfacilaĵoj ŝajne plej nevenkeblaj.

– Nun, daŭrigis la kapitano, ĉio estas antaŭvidota. Eble fraŭlino de Prelongo ne ankoraŭ parolis: eble, kiam vi alvenos en la kastelon, oni vin unue demandos. En tiu okazo, jen estas tio, kion vi rakontos.

Kaj, farinte al la junulino tre klare kaj tre precize ŝian lecionon, la filo Linŝardo elirigis sian amantinon: kaj la malfeliĉa knabino refaris malgaje la vojaĝon al Prelongo.

Viktoro ĝuste divenis, konjektante ke Matildo ne ankoraŭ parolis. De kiam ŝi estis alportita en sian ĉambron, la plendinda junulino ne eliris el la senmoviga rigidigo, en kiun ŝin ĵetis la cerba frapado. Ŝiaj gepatroj malesperis, kredante, ke tio estas simptomoj de frenezeco. La doktoro ilin rekuraĝigis kiel eble plej bone; sed li mem ne estis tute konvinkita. Pri la vundoj eksteraj, ĉar ili tuŝetis nur la haŭton, dank’ al konvenaj bandaĝoj ili rapide cikatriĝis.

La markizino sidis apud la lito de sia filino, kiam ŝia ĉambristino alkuris sufokiĝante.

– Via Mosto, ŝi diris, via Moŝto; jen Josefino kiu alvenas.

Ja, ŝi estis la kuzino de Viktoro, kiu revenis el Parizo. De kiam ŝi estis elirinta el Prelongo kun sia juna mastrino, ŝi vivis ekzistadon tute neordinaran, kuŝante nokte sur la matraco de la barko, sur la kanapo de l’ vagonoj, aŭ en la loĝejo de sia amanto, kaj tio ne multe ŝin ripozigis. Pro tio, kiam ŝi alvenis en la kastelon, ŝiaj bistraj okulejoj, ŝiaj kuntiritaj trajtoj, kaj ŝia paliĝanta vizaĝo montris sufiĉe la pruvon de ŝia lacegeco.

Ŝin vidante, la markizino sentis impreson de mirego.

– Fine, ŝi diris severtone, mi esperas ke vi klarigos ...

– Sed ŝia fraŭlina kredeble ĉion rakontis al via markizina Moŝto.

– Mia filino estas nun tute nekapabla elparoli eĉ unu vorton.

– Mi ĵuras al via Moŝto, ke mi tute nesciis tion.

– Fine, kion tio signifas? Mi kredis ke vi troviĝis en Parizo kun via mastrino. Subite oni trovas mian malfeliĉan infaninon alkroĉitan sur Blazurba krutaĵo: kaj ŝia ĉambristino reaperas nur post du tagoj.

– Jen estas, via Moŝto, kiel la aferoj okazis. De tri tagoj ni troviĝis en la monaĥinejo, kiam ŝia fraŭlina Moŝto, pro motivoj tute nekonitaj de mi, diris antaŭhieraŭ: “Josefino, faru la pakaĵojn. Ni eliras.” Mi sciis ke la enfermiĝo estis daŭronta dum naŭ tagoj; pro tio, mi konfesas, ke mi sentis min iom mirigita. Sed mi devis nur obei, kaj tion mi faris. Ni supreniris en kaleŝon. Kiam ni alvenis al la stacidomo, la vagonaro, kiun ŝia Moŝto intencis uzi, jam estis elirinta de unu horo, ĉar oni liveris al ni montrojn malverajn: pro tio ni povis forlasi Parizon nur dum la tagmezo. Kiam vesperiĝis, ni troviĝis en la fakego rezervita por sinjorinoj solaj, kaj ni ambaŭ dormetis, kiam ŝia Moŝto subite vekiĝis, rigardis tra la fenestro kaj ekkriis:

– Sed ni estas alvenintaj, Josefino; rapidu. Ni saltis el la vagono, kaj la vagonaro eliris. Tiam ŝia Moŝto ekvidis sian eraron. Anstataŭ malsupreniri en Prelongo, ni malsupreniris en Blazurbo. La oficisto ne anoncis la staciojn: kaj, ĉar ĉiuj tiuj stacidomoj similiĝas, eraro estis ebla, precipe dum la nokto. Mi diris tiam:

– Kion ni faros, via Moŝto?

– Ĉu vi timas piedan iradon ĝis la maro?

– Ne; via Moŝto tion bone scias.

– Nu, ni iru al mia nutristino kaj petu ŝian gastigon. Mi pli amas pasigi la nokton en ŝia domo ol en vilaĝa hotelo.

Tuj dirite, tuj farite. Ge-Kamuŝoj nin akceptis brako malferme, tio estis antaŭvidebla. Ŝia Moŝto tre laca jam kuŝis en sia lito, kiam la patrino Kamuŝo diris:

– Mi kredas ke la ĝardena krado restis malfermita.

– Trankviliĝu, mi respondis, mi ĝin ekfermos.

En momento kiam mi transiris la korton, mi sentis ke la tero tremas sub miaj piedoj. Mi rapidis kiel frenezulino tra la kampoj, kaj mi vidis ke, post du paŝoj, kaviĝas profundega truo, en kiun la domo malaperis.

– Kial vi ne revenis tuj en la kastelon? demandis la markizino.

– Ha! via Moŝto, ĉu mi sciis tion, kion mi faris? Mi estis tiel terurita, ke dum la tuta nokto mi marŝis rekten antaŭ mi, nesciante kien mi iras. Kiam mateniĝis, mi alvenis al urbo, kies mi ne konas eĉ nomon, kaj mi supreniris en elirontan vagonaron. Mi havis nur unu ideon: forkuri, forkuri rapidege landon, kies tero ne estas firma, en kiu oni estas minacata de tuja enfaligo. Fine mi dormis dum kelkaj horoj en hotela ĉambro; kaj tiam, sed nur tiam, mi sentis, ke miaj ideoj iom post iom revenas. Tiam mi volis scii ĉu oni jam konas la katastrofon: pro tio, mi aĉetis ĵurnalon. Estas ĝi kiu al mi sciigis, ke ŝia fraŭlina Moŝto troviĝas danĝere vundita sed vivas ankoraŭ. Ĉar ŝi ne mortis, mia devo min alvokis al ŝi; kaj mi revenis.

– Nu, ekkriis la markizino, ĉu la presaro jam sin okupas pri tiu okazintaĵo?

– Mi konservis la ĵurnalon. Se via Moŝto deziras legi, jen estas ĝi.

– Mi dezirus scii, diris sinjorino de Prelongo, leginte la noton, per kia frenezo estas instigitaj tiuj ĵurnalistoj, por ke ili rakontu tiel maldiskrete la historiojn de aliaj homoj. Kvankam tie troviĝas nenio malhonora por ni, tamen mi estus pli aminta, ke tiu afero ne disvastiĝu.

Tiam ŝia rigardo falis sur Josefinon, ĝis nun ekzamenitan de ŝi nur neperfekte.

– Sed kiel vi estas pala, ŝi diris; vi ŝajnas malsana.

– Malsana! Ho! ne, via Moŝto, sed nur lacega. De du tagoj, mi ne englutis panpeceton: entute mi dormis nur tri horojn.

– Iru ripozi.

– Ĉu antaŭe mi ne povos vidi ŝian fraŭlinan Moŝton?

– Kiel vi volos, respondis malgaje sinjorino de Prelongo; sed ŝi ne vin rekonos. Ŝia animo forestas for de ŝia korpo.

Kaj la malfeliĉa patrino ekploregis. Tiu malespero profunde kortuŝis Josefinon. Ŝi diskrete eliris kaj supreniris al sia ĉambro.

Post ripoza nokto, ŝiaj fortoj estis tute restarigitaj. Ŝi do povis helpi sinjorinon de Prelongo por la observado de la malsanulino, kiu prezentis ĉiam neniun inteligentecan signon.

Fine, ian vesperon, dum Josefino troviĝis sola apud sia juna mastrino, Matildo malfermis okulojn tiufoje tre vivajn. Rekonante sian ĉambristinon, ŝi diris per malforta voĉo:

– Kio do okazis?

– Via Moŝto trankviliĝu, respondis Josefino; iom post iom mi al vi klarigos ĉion. Sed precipe diru nenion, parolu kun neniu, antaŭ kiam mi estos koniginta al vi tion, kion vi devos rakonti.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.