La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈU LI?

Aŭtoro: Henri Vallienne

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO KVARA

Onezimo Frigulo, la oficisto, kiu minacis Sedilon, ke li faros al li protokolon, deĵoris en Bellevue nur depost ok tagoj. Ŝanĝoj okazintaj en la oficistaro lin venigis el la Meudon’a oficejo, en kiu li estis antaŭe, en pli gravan stacidomon. Sed li ne loĝis ankoraŭ en sia nova restadejo, kaj ĉiutage, dum tag- kaj vespermanĝaj horoj, li saltis en vagonaron, kaj sin direktis pieden de l’ monteto en dometon, en kiu li loĝis kun sia tuta familio.

Do kiam lia deĵoro estis finita, li uzis la unuan por urbĉirkaŭaĵoj vagonaron, kiu pasis, kaj malsupreniris en Meudon. Li eniris en la oficejon por premi la manon de siaj iamaj kamaradoj, kaj samtempe li al ili rakontis la okazintaĵon, kiun antaŭ ne longe li estis vidinta.

– Estas konfesinde, li diris, ke ekzistas homoj vere nesingardemaj. Poste kiam alvenas malfeliĉaĵo, la Kompanio estas devigata fari rentojn al iliaj familioj.

Li lasis la stacidomon kaj sin direktis al sia loĝejo. Piede de la pontego li piedfrapis la korpon de viro kuŝanta sur tero.

– Akcidento! ekkriis la oficisto. Kredeble vojaĝanto, kiu falis el supro de l’ ponto. Se li estus mia viro de Bellevue, tio ne min mirigus. Ŝajnis freneza tiu idiotulo.

Frigulo sin klinis, turnis la korpon sur ĝian dorson por meti la vizaĝon en plenan lumon, kaj ekkriis:

– Estas li! Mi ne eraris. La bona Onezimo estis embarasata. Kion fari? Serĉi helpon, averti la stacidomanojn, tia estis lia devo.

Sed aliflanke lia edzino kaj liaj infanoj lin atendis por altabliĝi. Certe la supo jam fumiĝis en teleroj: tio estis tre alloga.

Fine la devo superis. La oficisto rapide resupreniris la krutan deklivon kaj revenis kun helponta viro.

Ambaŭ prenis la korpon unu per ŝultroj la alia per kruroj, kaj ĝin alportis al la stacidomo.

Dum ili marŝis, la kamarado de Onezimo kredis rimarki, ke Sedilo faras moveton.

– Oni ne devas tro skui lin, li diris. Eble li ne estas ankoraŭ tute malviva.

– Vi ŝercas kredeble, respondis Frigulo; ĉu post tia elfalo tio estus ebla.

En la stacidomo oni metis la funebran rompitaĵon sur la tablon por pakaĵoj, dum unu el kamaradoj de Onezimo eliris por averti la komisaron kaj venigi kuraciston.

– Kaj nun, petis Frigulo, ĉar vi ne bezonas plu min, ĉu mi povas vin lasi por vespermanĝi?

– Iru, iru; se la juĝistoj postulas vian ateston, vi estos sciigita.

En momento kiam la oficisto malfermis la pordon por eliri el la stacidomo, unu el vojaĝantoj, kiu atendis la Versailles’an vagonaron, alpaŝis al li kaj diris simple:

– Mi vin akompanas. Li estis la informisto de granda Pariza ĵurnalo, de unu el tiuj gazetoj, kiuj pretendas, ke ili estas informitaj pli frue ol ĉiuj aliaj.

Flarante interesegan artikolon, la ĵurnalisto senŝancele prokrastis sian vojaĝon por pli longatempe paroli kun la homo, kiu ŝajnis kapabla doni al li la plej detalitajn sciigojn.

Post kvarono da horo, li estis tiel bone informita kiel Frigulo mem.

La morgaŭan matenon aperis artikolo anoncanta la teruran akcidenton, kiu okazis sur la Meudon’a pontego. La aŭtoro perforte riproĉis la nesingardemon de vojaĝantoj, kiuj volas iri el veturilo al alia, kiam rapidruliĝas la vagonaroj.

Ĉiuj vesperaj gazetoj represigis tiun artikolon, krom unu, kiu, volante kredigi, ke ĝi estas ankoraŭ pli bone informita ol ĝiaj kolegoj, rimarkigis, ke la nesingardeco kredeble devenis de fervojaj oficistoj, kiuj malbone fermas la vagonpordojn.

La postmorgaŭan tagon la okazintaĵo estis forgesita, kaj neniu parolis plu pri ĝi.

Dume sinjoro Hudaso, la polica komisaro de Meudon, alvenis, akompanita de kuracisto, la doktoro Meĵano.

Enirante en la pakaĵejon, tiuj du sinjoroj kruciĝis kun Frigulo, kiu estis senpaŭze vespermanĝinta, kaj kiu rapide revenis, unue por rekomenci sian deĵoron, kaj precipe por tie ĉeesti, se oni bezonus liajn klarigojn. La bona knabego ŝvelis, sin sentis grava persono: kaj li estis scivola vidi, kio alvenos de tiu katastrofo.

Li rediris por la tria fojo al la kuracisto kaj al la komisaro la rakonton, kiun li estis jam farinta al siaj kamaradoj kaj al la ĵurnalisto.

– Li sola estas kulpa, li aldonis finante. Li kiel frenezulo pasis inter la vagonŝtupoj, dum la vagonaroj ruliĝas. Se vi ne kredas min, vi povos demandi pri tio sinjoron Herbeno.

– Ĉu vi parolas pri Herbeno la bankiero? diris sinjoro Hudaso.

– Li mem.

– Li do troviĝis en la malproksimlanda vagonaro, kiu haltas en Bellevue?

– Jes.

– Ĉu vi estas certa, ke vi ne eraras?

– Mi estas certa. Mi deĵoris en la Sèvres’a stacidomo dum tempo tro longa por ne koni tiun sinjoron. Cetere vi povos lin demandi; li ne kulpigos min, ke mi mensogas.

– Strange, murmuris la komisaro okupita de suspekto. Doktoro, li diris, sin turnante al sinjoro Meĵano, ĉu tiu falo ŝajnas al vi natura?

– Mi respondos, kiam mi estos plene senvestiginta la kadavron, por tre precize ekzameni ĉiujn vundojn.

Dirante tiujn vortojn, la kuracisto tre zorge formetis unujn post la aliaj la vestojn de l’ malfeliĉulo, kiam fariĝo altiris lian atenton.

Laŭlonge de la dekstra manradiko fluis sango, devenanta kredeble de vundo pli supre sidanta.

Tiu simpla detalo pruvis al la praktikisto, ke la sangrondirado ĉiam daŭras, sekve ke Sedilo estas ankoraŭ vivanta.

Aliparte la faloj el altaj lokoj okazigas certe multajn ostrompojn kaj grandegajn internajn ŝiradojn: sed kiam la korpo falas sur ebenan teron, la haŭto restas nedifektita, kaj ne okazas hemoragioj.

Instigite de tiuj pripensoj, la doktoro ekkriis:

– Dolĉe, dolĉe. Tiu viro ne estas ankoraŭ tute malviva. Certe li ne troviĝas en multe pli bona stato. Sed eble mi povos lin iomete rekonsciigi, kaj lin vivigi sufiĉe da tempo, por ke li povu doni al la sinjoro komisaro kelkajn klarigojn.

La doktoro lin aŭskultadis, demandis lian pulson, kaj daŭrigis sian laboron.

Per tondiloj li tranĉis la dekstran manikon de ĉiuj vestoj, kiuj kovris la vunditon, nudigis la brakon ĝis la ŝultro, kaj konstatis, ke la sango devenas de mallarĝa truo sidanta apud la klaviklo.

– Sinjoro Hudaso, diris gravtone la kuracisto, ni ne havas antaŭ ni simplan akcidenton, sed krimon aŭ memmortigon. Tiu viro estis frapita en ŝultro per malgrandkalibra kuglo, kredeble per kuglo de revolvero.

– Vi estas prava, doktoro, respondis la magistrato. Eĉ ŝajnas al mi, ke la hipotezo de memmortigo estas a priori forĵetinda. Ĉar se tiu malfeliĉulo estus volinta sin mortigi, sin ĵetante el la pontego, li ne estus komencinta sin vundi en ŝultro. Aliparte se li estus preferinta uzi pafileton, li estus direktinta la tubon ĉu al kapo ĉu al koro. Fine estinte vundita, li estus restinta en la vagono.

– Des pli ke sinjoro Herbeno tie ĉeestis, aldonis Frigulo, kiun tiuj konstatoj multe interesis. Li estus malhelpinta, ke tiu viro plenumu sian projekton. Mi supozas eĉ, ke, se li ne povis sin intermeti sufiĉe frue, li almenaŭ estus avertinta senprokraste la magistratojn pri la akcidento ĵus okazinta.

Sed post tiuj vortoj Onezimo, subite silentiĝis, timigite de la teruraj konsekvencoj, kiujn lia atesto havos por la bankiero, por viro, kiu estis al li simpatia, ne fiera kvankam riĉa, kaj kiu ĉiam lin salutis, kiam li lin renkontis.

Li baldaŭ komprenis la danĝerecon de liaj paroloj, aŭdante la komisaron, kiu diris:

– Ĉu vi certigas, ke tiu vundito kaj sinjoro Herbeno troviĝis en la sama fakego, en momento kiam la vagonaro eliris el Bellevue?

– Mi certigas.

– Solaj?

– Solaj.

– Ĉu neniu povis eniri en la vagonon inter Bellevue kaj la pontego?

– La vagonaro ne haltas. Tamen iu povis veni per la vagonŝtupoj; aŭ tiu nekonatulo povis eliri el la fakego per la sama vojo.

– Efektive tiu hipotezo meritas, ke oni atentu al ĝi. Morgaŭ mi venigos sinjoron Herbeno al mia oficejo; ĉar li sola povos doni la necesajn klarigojn. Atendante ni rigardu, ĉu tiu malfeliĉulo ne portas sur si paperojn, kiuj povus al ni konigi lian identecon.

La serĉadoj de l’ magistrato ne estis longaj.

En la poŝo de l’ surtuto troviĝis paperujeto plenega je vizitkartoj kaj je ĉiudevenaj leteroj.

– Arturo Sedilo en Maintenon, legis sinjoro Hudaso sur unu el kartoj.

Kaj poste li malfermis la leterojn unujn post la aliaj, ilin tralegante per rapida rigardo.

– Ho! ho! li diris mezavoĉe al la kuracisto, lin kondukante en angulon de la ĉambro, por ke oni ne povu lin aŭskulti, jen estas io, kio fariĝas interesplena. Mi tie vidas tri leterojn subskribitajn: Fernando Herbeno. En ili oni parolas pri procentedono de monsumoj, pri aĉeto de akcioj al la Societo de direkteblaj aerostatoj. La bankiero ŝajnas profunde kolera. Oni kredus eĉ, ke li respondas al insultaj vortoj. Estas evidente, ke rilatoj ekzistis inter tiu Sedilo kaj sinjoro Herbeno, rilatoj kiuj ŝajne estis tre malmulte afablaj.

– Vi estas prava, mia amiko, diris la komisaro, sin turnante al Frigulo; certe estas sinjoro Herbeno la viro, kiun vi vidis.

Kaj, ĉar la kuracisto klinis la kapon signe de jeso, Onezimo sin rektigis malhumile. La magistrataro kaj la scienco lin ŝatis laŭ lia ĝusta valoro.

Dume la vundito faris kelkajn movetojn: la vundo pli flue sangdonis; la viveco revenis.

La doktoro rapide haltigis la hemoragion: kaj dum li metis salaĵoplenan boteleton sub la nazon de l’ mortanto, li aŭskultis la pripensojn de l’ komisaro diranta:

– Pro kia kaŭzo lin ne tuj mortigis tia falo?

– Se li estus falinta sur kapo aŭ sur piedoj, subita estus estinta la morto. Mi povas certigi, ke la parto de l’ korpo, kiu tuŝis la teron estas la maldekstra. Tion pruvas la multaj ostrompoj en brako kaj en kruro. Poste la frosto ekkaptis la vunditon. Plimalrapidigante la sangrondiradon, ĝi samtempe plimalrapidigis la perdon de sango. Sed estis ĝustatempe lin eltiri el la loko, sur kiu li kuŝis. Post unu kvarono da horo, ni estus alvenintaj tro malfrue. Rigardu: li rekonsciiĝas.

Efektive la mortanto malfermis siajn okulojn: sed li ŝajnis neniamaniere konscii pri tio, kio okazas ĉirkaŭ li. Supozante, ke eble la viktimo parolos kaj konigos gravajn sekretojn, sinjoro Hudaso ordonis, ke la ĉambro senhomiĝu.

Li daŭrigis paroli kun la doktoro, kiam la nomo: Herbeno, elparolita de l’ magistrato, tremetigis Sedilon.

– Ĉu vi min komprenas? demandis la komisaro. La vundito volis paroli, ne povis, sed montris per signo, ke li aŭdas.

Sinjoro Hudaso daŭrigis:

– Antaŭ momento mi elparolis nomon, kiu ŝajnis vin impresi. Ĉu vi konas sinjoron Herbeno?

Kvankam la fizionomio de Sedilo estis palega, tamen ĝi vestis subite malaman esprimon, kiu estis rimarkita de l’ magistrato.

Dum la kuracisto apogis sian fingron sur la arterion, lia rigardo ne forlasis la vizaĝon de l’ agonianto.

– Se vi deziras peti de li iun klarigon, blovis la doktoro en la orelon de sinjoro Hudaso, rapidu; ĉar mi kredas, ke post unu minuto li estos mortinta.

Tiam volante frapi grandan baton, la komisaro ekkriis subite:

– Ĉu estas sinjoro Herbeno tiu, kiu vin metis en tian staton? La mortanto agitiĝis, malfermis la buŝon, movis la langon, kaj tuje, kolektinte per lasta penego ĉiujn fortojn ankoraŭ restantajn, li ekkriis per raŭka voĉo:

– Jes! Poste liaj membroj malstreĉiĝis; liaj okuloj malklariĝis; la spirado haltis.

Sedilo estis malviva.

– Nun ni ne havas plu ion por fari ĉi tie, diris la komisaro. Se vi tion bonvolas, doktoro, ni malsupreniros ĝis la loko, en kiu estis retrovita la korpo. Eble ni malkovros en ĝi novajn montrojn.

Kiam ili malfermis la pordon, la unua persono, kiun ili renkontis, estis ankoraŭ la neevitebla Frigulo, kiu spionadis ilian eliron. Ĉar alproksimiĝis la horo, en kiu li devos reveni Bellevue’on por rekomenci sian oficon, la honesta knabego ĉagreniĝis, timante, ke li estos devigata eliri, nenion sciinte.

– Vi venos kun ni, diris la magistrato, kaj al ni montros en kiu loko troviĝis la malfeliĉulo, kiam vi lin renkontis. Ne timu. Mi klarigos al via estro, ke mi mem vin detenis por la bezonoj de l’ enketo.

Onezimo rekuraĝigita malfacile kaŝis sian ĝojon. Li kondukis la du sinjorojn pieden de unu el grandaj kolonoj, kiuj subtenas la pontegon, kaj al ili montris la lokon, dirante kun majesta gesto:

– Li estis tie! Subite, vagante dekstre kaj maldekstre, li malkovris duonerompitan revolveron, kaj ĝin portis al sinjoro Hudaso.

– Mi retrovis la armilon, li diris. La magistrato ĝin prenis kaj atente ekzamenis. Du kugloj estis pafitaj. La kvar aliaj kartoĉoj vidiĝis ne difektitaj.

– Tio fariĝas pli kaj pli grava, li murmuris. Tial ke unua provo ne sukcesis, la mortiganto rekomencis, kaj poste ĵetis sian armilon ekster la vagonpordo. Nun nia tasko estas finita. Mi faros mian raporton, ĝin sendos al la juĝistaro kaj kun ĝi metos tiun revolveron kiel procesan objekton.

– Ĉu ĉiam vi intencas venigi sinjoron Herbeno al via oficejo? demandis la doktoro.

– Nun, ne. Tro gravaj kulpigoj pezas sur li. Mia alvoko lin malprave avertus, kaj ebligus, ke li elpensu per longa pripensado respondojn, kiuj erarigus la juĝistaron.

Kiam la Prokuroro de Respubliko konis la enketon faritan de la Meudon’a polica komisaro, tiu magistrato opiniis, ke oni devas agi tre singarde.

La afero ŝajnis al li malklara. La nomo de Herbeno en ĝi estis miksita laŭ maniero kompromitanta por la juna bankiero. Sed la junulo kaj precipe lia baptopatro havis ambaŭ tiel bonan famon, ke oni tre zorge devis eviti la famigon de kulpigo, kiu, se ĝi ne estas ĝustigita, havos kiel rezultaton malŝatigon al la magistrataro.

Antaŭ kiam oni agos, oni devas sin informi precize. Oni do ordonis al ĵurnaloj, ke ili silentiĝu pri tiu afero, ĝis kiam oni estos pli akurate sciigita: kaj agento de la polica Prefektejo estis komisiita por studadi la demandon ĝis ĝiaj plej etaj detaloj.

La laboro de tiu viro estis nek longa nek malfacila. La morgaŭon mem, li sendis al la juĝistaro detalitan raporton, kiu plene certigis la raporton de l’ komisaro, kaj ĝin pliplenigis.

Jen estas ĝiaj konkludoj:

– Herbeno uzis en la Montparnasse’a stacidomo la ĉirkaŭurban fervojon, kiu eliras je la dua kaj kvin minutoj. Tion certigas la kondukisto de l’ vagonaro kaj la oficisto komisiita por fermi la kradpordon, kiu ebligas aliron al la marŝejoj.

Poste li elvagoniĝis en Sèvres, kie la kontrolisto de biletoj lin salutis. Herbeno al li redonis lian ĝentilaĵon.

Depost tiu momento oni perdas lian postsignon; kaj estas neeble ĝin retrovi.

Oni scias, ke la bankiero posedas kampodomon post unu kilometro for de la stacidomo: sed li ne iris en ĝin. La ĝardenisto, lia edzino, lia filo tion certigas, lia filo precipe, kripla estaĵo nomita Filipo, kiu metas en siajn respondojn grandan energion.

Post du horoj oni denove trovas Herbenon en Bellevue, kie Frigulo lin rekonas.

(En tiu loko la raporto de l’ agento tute akurate koincidas kun la raporto de l’ komisaro.) En Ouest-Ceinture, Herbeno estas same rekonita de oficisto en la firmo Bon Marché, kiu eniras kun sia edzino en la saman fakegon, en kiu troviĝas la bankiero.

Fine en Montparnasse, la kontrolisto por malproksimlandaj vagonaroj havas same nenian ŝanceliĝon. Certe Herbeno venis el stacio, por kiu lia abonkarto ne valoras; ĉar li prezentis bileton.

Depost tiu momento, tio estas depost la sesa, oni denove perdas lian postsignon ĝis la sepa kaj duono, horo en kiu li revenis en sian hejmon.

Kiam li estis leginta tiun raporton kun la atento, kiun ĝi meritis, la Prokuroro de Respubliko sin sentis tute konvinkita. Kulpigoj tiel gravaj ŝarĝis la junan financiston, ke estis neeble lin lasi libera pli longatempe.

Ordono estis do subskribita por lin aresti. En momento kiam Fernando sin vestis por iri al sia oficejo, li estis ekkaptita, enkaleŝigita kaj enfermita en la malliberejon nomitan la Santé.

La juĝisto Taburio, komisiita por prepari tiun proceson, legis siavice la du raportojn, kaj partoprenis pri ĉiuj punktoj la opinion de l’ Prokuroro de Respubliko. Antaŭ kiam li demandos la kulpigiton, jam la konvinko kuŝis en lia cerbo. Tiu afero ŝajnis al li unu el plej simplaj kaj malplej embarasitaj procesoj, kiujn li estis malkonfuzinta en sia jam longa magistrata vivado. Herbeno estis la mortiginto de Sedilo. Pri tio li ne dubis eĉ unu minuton. La polica komisaro, komisiita por aresti Fernandon, ne kredis, ke li devas sciigi al sia malliberigito la motivojn de tiu severaĵo, konvinkite, ke la junulo ilin konas tre bone. Pro tio, dum la tuta vojiro, al senĉesaj demandoj faritaj de Herbeno:

– Sed fine kion mi faris? Pro kio oni min kulpigas?

La agento respondis ironie:

– Vi certe devas tion diveni. Fine tedite de tiu sintenado, kiun li opiniis afektado, tiu viro rifuzis respondi, kaj sin enfermis en absolutan silenton.

Depost du tagoj la bankiero estis en malliberejo, kaj tiuj du demandoj lin senĉese turmentis. Vane li esploris la plej sekretajn kaŝejojn de sia konscienco, li povis ricevi nenian respondon, kiu lin kontentigas.

Pro tio li puŝis ĝemon de libersento, kiam oni venis por lin preni kaj lin konduki al la juĝejo.

– Fine, li ekkriis, mi do scios. Reale Fernando estis pli kolera ol vere maltrankvila. Sin sentante forta, ĉar li estas senkulpa, li vidis, li povis vidi, en lia arestado nur malkompreniĝon, kiu plej nature vaporiĝos post la unua klarigo.

Do kiam li eniris en la oficejon de l’ juĝisto, lia unua parolo estis tiu ĉiam sama demando, kiun depost du tagoj li senĉese faris al si mem:

– Ĉu fine vi diros al mi, kial oni min metis en malliberejon? Sidante ĉe sia skribotablo, turnante sian dorson al la fenestro, sinjoro Taburio starigis sian nazumon, rigardis longe kaj fikse la junulon, ne respondante, kaj petis malvarme:

– Ĉu vi estas Fernando Herbeno?

– Jes.

– Unu el partoprenantoj de la Maziera firmo?

– Certe. Sed ĉu mi povas scii ...?

– Atendu, kaj lasu min paroli. Vi ne estas ĉi tie por demandi sed por respondi. Penu vin senkulpigi, se tion fari vi povos.

– Tio ne estos malfacila. Sed por tio necese estas, ke mi sciu ...

– Post momento.

La juĝisto havis parolante malvarman kaj tranĉantan voĉtonon, kiu multe dolore impresis la malfeliĉan kulpigiton. Vane Herbeno vidis en sia konduto nenion riproĉindan, la certeco, kiun li havis pri lia senkulpeco, komencis lin forlasi.

– Ĉu mi estas kulpa, ne tion sciante? li pensis. La malfeliĉulo ne sciis, kiel prava li estas, tion dirante.

Sinjoro Taburio daŭrigis la demandadon.

– Depost kiom da tempo vi konas Sedilon? li diris. Pro tiuj vortoj Fernando paliĝis kaj konfuziĝis.

– Ha! ah! ekkriis la juĝisto, ŝajnas al mi, ke mia demando kaŭzas al vi iom da impreso. Mi tion komprenas. Estas malfacile resti malvarma, kiam oni aŭdas elparolitan la nomon de sia viktimo.

– Sed, sinjoro, mi ĵuras, ke mi neniel partoprenis la morton de tiu malfeliĉulo.

– Tiam kiamaniere vi scias, ke li estas malviva? Herbeno tremis en ĉiuj siaj membroj.

– Respondu, diris la magistrato. Herbeno ŝanceliĝis ankoraŭ. Li sentis, ke necesege estas liveri klarigon ian; sed kian?

– Mi tion legis en ĵurnaloj, li diris fine.

– Estas neeble: neniu gazeto parolis pri li.

– Mi petas de vi pardonon, se mi vin kontraŭdiras, respondis Fernando, kiu, aŭdante tiun malveran certigon, sentis, ke lia memfido revenas; ĉiuj vesperaj ĵurnaloj kontraŭe rakontis tre detale la akcidenton okazintan ĉe la Meudon’a pontego.

– Sed neniu citis la nomon de la viktimo, ekkriis sinjoro Taburio triumfe: kaj tio okazis pro motivo tute simpla. Tiu nomo estis nekonita de ĉiuj homoj. Krom la personoj, komisiitaj por enketi, vi sola ĝin konas. Se vi estas senkulpa, vi konfesos, ke jen estas stranga koincido.

Herbeno sentis, ke li dronas, kaj silentiĝis. Tamen iom post iom espero revenis. Ja, ĝis nun sinjoro Taburio formulis neniun precizan kulpigon: kaj la paroloj interŝanĝitaj inter li kaj la juĝisto havis valoron nur flankan.

Pro tio, instigite de tiu ideo, li ekkriis denove:

– Sed fine tio ne klarigas, kial mi estas ĉi tie.

– Havu paciencon; ni alvenas al celo. Tial ke vi sola konas la nomon de l’ malfeliĉulo, kiun oni trovis piede de l’ pontego, vi ankaŭ devas scii, ke ĉiuj ĵurnaloj eraris, kredante, ke li mortis per akcidento.

– Ha! ekkriis Herbeno kun korŝiranta voĉtono, la malfeliĉulo sin memmortigis. Vi estis prava antaŭ ne longe, sinjoro, lin nomante: mia viktimo. Ho ve! mi estas la nerekta kaŭzo de lia morto. Kredeble la perdo de lia posedaĵo instigis Sedilon al tiu malespera ago: kaj mi estas devigata rekoni, ke granda estas mia respondeco, ĉar neniam li faris ian procentedonon de monsumoj, ne antaŭe petinte de mi mian konsilon.

La magistrato lasis paroli Fernandon, kaj ne penis lin interrompi. Sed lin atente observis liaj rigardoj: kaj en lia tuta fizionomio estis videbla grandega admiro.

– Brave, Herbeno, brave, ekkriis la juĝisto. Kiel artiston lasu min vin aplaŭdi.

– Mi ne vin komprenas.

– Vi ludas vian rolon kiel spertega komediisto. Certe, kiam mi komencis mian metion, kiam sekve mi estis ankoraŭ juna kaj ne tre sperta, min estus erariginta la perfekteco de tiu scenludo.

– Sed fine, sinjoro ...

– Tial ke vi konas ĉion, vi devas scii, ke Sedilo ne sin mem mortigis, sed ke li estis mortigita.

– Ha bah! Tiam, tre bone: ĉar por la ripozo de mia konscienco mi preferas tion.

Aŭdante tiujn parolojn, Taburio eksaltis sur sia seĝo, kaj respondis:

– Estas konfesinde, ke, por trankviligi vian konsciencon, vi uzas strangajn rimedojn.

Fernando ne respondis al tiu pripenso, kies mokegan ironion li ne povis diveni. Sed dum unu momento li forgesis, en kiu loko li troviĝas, kaj diris, kvazaŭ li parolus kun si mem:

– Ĉu oni konas la mortiginton? Ĉu oni lin arestis? Post tiu demando la juĝisto tiufoje saltegis, kaj respondis sektone.

– Tiun fojon, Herbeno, vi preteriras la permesitajn limojn. Tio ne estas plu arto, sed cinikismo.

– Cinikismo?

– Jes, kaj la plej senhonta cinikismo. Vi tre scias, ke la mortiginto estas konita kaj arestita, tial ke li estas vi.

– Mi?

– Jes, vi. Nu, ĉar vi vidas, ke ĉio estas malkovrita, konfesu vian krimon; ĉar tia konfeso estos kalkulita por via utilo.

Fernando rigardadis la magistraton per mireganta mieno. Subite li ekridegis, ekkriante:

– Sed, mia kara sinjoro, estas tute simple idiotaĵo tio, kion vi rakontas.

La juĝisto montris ofenditan vizaĝon, sed ne respondis al tiu insulto.

Se tiu interparolado okazus inter du liberaj viroj antaŭ atestantoj, Taburio ne povus toleri tiel arogantan respondon. Sed li estas juĝisto; Herbeno, kulpigito: la situacio ne estis plu komparebla.

Do la magistrato sin kontentigis per tiu demando malafablege elparolita:

– Por kion fari vi veturis Sèvres’on? Herbeno ŝanceliĝis, kaj respondis videble ĉagrenita:

– Kiu diras, ke mi veturis Sèvres’on?

– Mi tion scias. Jes aŭ ne, ĉu vi veturis Sèvres’on per la vagonaro eliranta el Parizo je la dua kaj kvin minutoj vespere? Fernando komprenis, ke nei estas neeble. Sendube oni demandis la fervojajn oficistojn, kiuj ĉiuj lin konas. Mensogo ne lin savos.

Li do respondis:

– Mi havis por fari la samajn aferojn ol en aliaj fojoj. Ĉu mi ne posedas kampodomon en tiu loko?

– Estas vere. Sed vi ne iris en ĝin.

– Kio povas kredigi ...

– Nek la ĝardenisto, nek lia edzino, nek lia filo, nek iu ajn vin vidis.

– Ha! Filipo mem neas, ke li min renkontis.

– Jes: kaj eĉ li tion certigas kun energio tia, ke estas neeble dubi pri lia kredindeco.

Herbeno ne aŭskultis plu; li pripensis. Konfesi, ke li ĉeestis ĉe la kampodomo, en momento kiam tion nesciis ĉiuj homoj ĝin loĝantaj, estis samtempe senvualigi liajn amrilatojn kun fraŭlino Kolardo. Sed la junulo pli ŝatis ĉion toleri, prefere ol perfidi sian amantinon, kiu fidis al lia lojaleco. Aliparte tia konfeso senripareble vundus la senteman koron de Beatrico: ĉar, kvankam la amo de Fernando al Reĝino neniamaniere plimalgrandigis la amon sentitan de la junulo al lia rajta edzino, tamen Herbeno bone komprenis, ke neniam la juna virino povos akcepti tiel strangan korstaton, kaj opinios, ke ŝi estas malŝatita. La silento de l’ kriplulo montris al li, kia konduto decas en tiaj cirkonstancoj. Li ne parolos.

La juĝisto rediris:

– Nu, Herbeno, vi ne respondis al mia demando?

– Post tagmanĝo, min ekkaptis perforta kapdoloro. Mi iris en arbarojn promenadi, esperante, ke la freŝeco de l’ aero min resanigos.

La magistrato ridetis, kaj levetis la ŝultrojn, dirante:

– Se la motivo de via vojaĝo estus tia, kian vi pretendas, vi sen ŝanceliĝo estus konfesinta ĝin depost la komenco de tiu demandado: ĉar senkulpa promenado neniam estis ago punita de leĝoj. Sed kontraŭe depost kvarono da horo, anstataŭ respondi, vi min demandas, serĉante, ĉu en miaj paroloj vi ne trovos elementojn por via defendo. Vi kredis, ke mi falis en la enfalujon preparitan de vi. Senerarigu vin. Tiel agante, mi kontraŭe insidis al vi kaptilon, Fernando, sentante, ke li estas divenita, ruĝiĝis kaj nenion respondis.

Post kiam sinjoro Taburio estis demandinta kelkajn notojn, li daŭrigis:

– Jen estas kiamaniere vi utiligis vian tagon. Je la unua kaj kvindek-kvin minutoj, vi uzis la fiakron 2743, kaj promesis al la veturigisto kvin frankojn por trinkmono, se li alvenos ĝustatempe. Por ke vi pagu tian monsumon, vi devis nediskuteble opinii tiun vojaĝon gravega por vi. Tamen la vagonaro estis eliranta. Se vi ne ĝin preterlasis, vi povis fari tion nur dank’ al la komplezo de oficisto, kiu remalfermis la pordon, kaj riskis pro tio la riproĉojn de siaj superuloj. Vi saltis en la vagonon por pakaĵoj, en momento kiam ĝi ekruliĝis; poste vi elvagoniĝis en Clamart por eniri en unuaklasan veturilon, kaj fine vi malsupreniris en Sèvres. Ĉu tio estas preciza? Larĝaj ŝvitgutoj perliĝis sur la frunto de Herbeno: antaŭ tia akurateco nei estis neeble.

– Tio estas perfekte preciza, li ĝemis.

– Kiam vi estas alveninta en Sèvres, kio vi fariĝas? Tion neniu scias.

Fernando spiris, kaj obstinante en sia unua ideo:

– Mi jam diris, li respondis, ke mi iris en arbarojn por promenadi.

– Tre bone. Mi vidas, ke vi konfesos nenion, almenaŭ nune. Cetere tiu punkto de l’ proceso havas per si mem neniun gravecon. Eble vi estas prava; eble vi reale promenadis. La sola afero, kiun oni povas certigi estas jena: vi atingis stacidomon sidantan pli malproksime ol Versailles, aŭ prefere unu el stacioj de la grandzona fervojo, ĉu Jouy’on, ĉu Bièvres’on, ĉu Palaiseau’on.

– Mi! Sed tio estas falsa, falsega. Antaŭ momento vi estis tre akurate sciigita; mi tion konsentas. Sed nun kontraŭe vi naĝas en plena fantazio.

– Ne tiom, kiom vi kredas. Se mia hipotezo estus malvera, kial, anstataŭ utiligi vian abonkarton, vi prenis bileton? kial anstataŭ uzi ĉirkaŭurban vagonaron, vi revenis Parizon per vagonaro por malproksimaj landoj?

– Ho! tia certigo estas vere tro imagoplena. Sed ĝuste mi ne utiligis fervojon; mi revenis piede. Kaj, en momento kiam mi pasis sub la pontego, mi piedfrapis la malvivan korpon de Sedilo. Jen estas kial mi konis lian morton.

Fernando elparolis tiujn vortojn per tiel sincera voĉtono, ke sinjoro Taburio sentis sin ŝancelita.

– Parolu, li diris, kaj rakontu detale ĉiujn okazintaĵojn. Se vi povas pruvi vian senkulpecon, mi konfesos, kaj tio ne vundos mian memestimon, ke mi eraris. Iru; mi vin aŭskultas.

Fernando rakontis al sinjoro Taburio kiamaniere li, preterlasinte sinsekve du vagonarojn, estis devigita reveni piede, intencante uzi la tramveturilon de Issy. Ju pli la junulo parolis, des pli la juĝisto lin aŭskultis kun la plej grava atento.

Kiam li estis fininta:

– Ĉu vi renkontis sur via vojo, demandis la magistrato, iun, kiu konas vin, kiu povas certigi, ke li vin vidis? Herbeno kolektis siajn memorojn.

– Mi ne kredas, li respondis. Sed mi estis tiel frenezigita, ke mi tre povis pasi apud amiko, kaj ne lin rimarki.

– Tiam vi parolis kun neniu?

– Kun neniu.

– Sed en tiaj kondiĉoj, kiun pruvon vi donas pri la kredindeco de viaj paroloj?

– Mian parolon de honesta viro, respondis malhumile Fernando. Ĉu tio ne sufiĉas?

– En ordinaraj cirkonstancoj de la vivo, tio ne nur sufiĉus, sed eĉ sufiĉegus. Sed en la situacio, en kiu vi nun troviĝas, tiu certigo nur morala perdas multon da sia valoro. Mi diros plion. Se vi estus rakontinta tiun historion en la komenco de la demandado, eble, malgraŭ la kontraŭstarantaj pruvoj, mi estus povinta ĝin opinii grava: sed nun vi havas tro grandan profiton en elpenso de alibi’o, por ke, kiam ĉia kontrolo mankas, via certigo estu kredinda. Mi do reprenas mian rakonton en la loko, en kiu mi ĝin lasis, kaj mi daŭrigas. Oni vin retrovas en Bellevue, en la vagonaro venanta el Chartres.

– Tio estas malvera! Sinjoro Taburio ne ŝajnis aŭdi la interrompon.

– En tiu stacidomo, li daŭrigis, Sedilo, kiu veturis al Maintenon (tion pruvas lia fervoja bileto retrovita sur li), eniras en la fakegon, en kiu vi troviĝas sola. Disputo okazas inter vi. Vi pafas al la malfeliĉulo unuan kuglon, kiu ne tuŝas lin, poste duan, kiu lin vundas en ŝultro. Sedilo estas venkita, nekapabla daŭrigi la batalon. Tiam vi malfermas la ĉarpordon, kaj en momento kiam la vagonaro pasas sur la pontego, vi ĵetas en la malplenaĵon la korpon de via viktimo, kaj samtempe la ilon, kiu utilis por lin mortigi. Ĉu vi rekonas tiun armilon? Kaj la magistrato prezentis al Herbeno la rompitan revolveron trovitan de Frigulo.

La malfeliĉa bankiero troviĝis en tia stato de malvigleco, ke li estis nekapabla aŭdigi ian parolon. Nur per skuo de kapo li povis fari energian signon de neado.

– En Ouest-Ceinture, daŭrigis la senkompata juĝisto, vi estas rekonita de oficisto en la firmo Bon Marché: fine en la stacidomo Montparnasse, vin same rekonas la kontrolisto de biletoj. Tiuj du viroj estas ambaŭ konsentaj, ke vi havis strangan fizionomion, frenezan mienon, unuvorte la sintenadon de iu, kiu antaŭ momento plenumis krimon.

– Sed ĉio tio estas abomena mensogo; mi prenas Dion ateste.

– Morgaŭ mi vin kontraŭstarigos kontraŭ tiuj atestantoj. Ni vidos, ĉu vi kuraĝos nei en ilia ĉeesto, precipe kiam vi konos tion, kio restas ankoraŭ por esti dirota.

– Kio do? La juĝisto gradigis siajn kulpigrimedojn. Li konservis por la fino sian plej bonan argumenton, tiun, kiu devis nevenkeble premegi Fernandon, kaj lin devigi al konfeso.

Li daŭrigis, parolante malrapide, por pli bone sentigi la tutan valoron de l’ okazintaĵo:

– Malgraŭ lia vundo kaj lia terura falo, Sedilo ne mortis tuje. Antaŭ kiam li elspiros sian lastan blovon, la mortanto certigis, ke ... vi estas lia mortiginto.

– Sed tio estas abomena, neverŝajna, freneza, rediris la malfeliĉa Herbeno, premante sian kapon inter siaj manoj. Ŝajnas al mi, ke mia prudento forflugas. Se tio estas petolaĵo, ĝi estas tro kruela, sinjoro. Ĉesigu ĝin, mi vin petegas; kompatu min; vi min mortigas.

Kaj Fernando kun larmoplenaj okuloj genufleksis antaŭ la magistrato, kaj prezentis siajn brakojn, ekkriante:

– Tio estus kruelega venĝo, kiu neniam povis ĝermi en la cerbo de Sedilo. Certe li devis senti al mi rajtigitajn riproĉmotivojn; neniam mi ŝanceliĝis tion konsenti. Sed depost multaj monatoj, en kiuj ni rilatis pro bankaj aferoj, mi havis multajn okazojn studi lian karakteron; kaj se ĉiam mi trovis en li viron facile kolerigeblan, eĉ per forteman, neniam mi rimarkis, ke li povu esti mallojala kaj kapabla de malkuraĝaĵo. Oni malbone aŭdis liajn parolojn; aŭ prefere ili estis elpensitaj de iu, kiu min malamas, kaj kiu volas min pereigi.

– Herbeno, ĉu vi konas la doktoron Meĵano?

– Tre bone; mi estas tre amikalligita kun li.

– Kaj sinjoron Hudaso, la Meudon’an polican komisaron?

– Kelkafoje mi troviĝis en la ĉeesto de tiu magistrato; kaj ĉiujn fojojn mi estis agrable impresita de lia ĝentileco al mi.

– Ĉu vi kredas, ke tiuj du viroj vin malamas, kaj volas vin pereigi?

– Ne certe.

– Nu, la doktoro Meĵano estas la kuracisto, kiu flegis Sedilon, kaj lin revivigis en la ĉeesto de l’ komisaro: kaj tiuj du sinjoroj estas la atestantoj, kiuj aŭdis la lastan jeson, per kiu vin kulpigis la mortanto.

Aŭdante tiun vorton Fernando ŝanceliĝis, kaj falis en la brakojn de l’ ĝendarmo, kiu lin akompanis.

La unua demandado estis finita. Oni rekondukis la kulpigaton al lia malliberejo.

Kelkajn tagojn poste, oni denove lin eltiris el lia ĉelo, por lin kontraŭstarigi kontraŭ la atestantoj.

En la unua parto de l’ enketo okazis nenia rakontinda fariĝo.

Herbeno sen ŝanceliĝo rekonis la veturigiston, kiu lin kondukis al la stacidomo, la oficiston, kiu malfermis por li la pordon, la kondukiston de l’ vagonaro, kaj fine la biletkontroliston en la Sèvres’a stacidomo.

– Mi eĉ salutis sinjoron Herbeno, en momento kiam li transiris la barilon, diris tiu viro finante; kaj sinjoro Herbeno al mi redonis mian ĝentilaĵon.

– Vi estas prava, respondis Fernando! mi tion tre bone memoras.

La juĝisto sin klinis al pedelo:

– Nun alvoku la nomitan Frigulo, li diris. Onezimo eniris. Sin trovante antaŭ la bankiero, li sentis sin iom embarasita kaj konfuzita. Sed certa, ke li ne eraras, konvinkita, ke lia atesto estos nur la konigo de la plej neprotestebla veraĵo, li rapide rekonsciiĝis, kaj refaris por la kvara fojo la rakonton pri tio, kion li vidis.

Ju pli li parolis, des pli lia ŝajno de memfido paligis Herbenon.

Kiam li estis fininta:

– Nu, bonulo mia, diris Fernando, neniam mi vin ofendis. Kial do vi mensogas? Rigardu min atente; kaj, sen malfacileco vi tuj rekonos, ke via rakonto estas malvera de l’ komenco ĝis la fino.

– Se mi tiel persiste certigas, tio okazas ĝuste, tial ke mi konas vin tre bone. Aŭskultu min, sinjoro: estu certa, ke mi sentas veran ĉagrenon, estante devigata paroli tiel, kiel mi faras. Ĉar vi plaĉas al mi; mi estis amikema al vi. Sed tamen mi ne povas ne diri tion, kio estas vera. Estas vi la vojaĝanto, kiu troviĝis en la fakego, en kiun envagoniĝis la viro de l’ pontego. En tiu momento, vi estis sola. Tion mi ĵuras.

Kaj Onezimo kun granda tragedia gesto etendis la manon, ĝin direktante al sinjoro Taburio.

– Vi povas eliri, diris la magistrato. Pedelo, alvoku nun Ragelon kaj la edzinon Ragelo.

Kiam la du atestantoj estis enirintaj en la oficejon de l’ juĝisto:

– Viajn nomon, baptonomon kaj profesion, demandis Taburio.

– Emilio Ragelo, oficisto en la firmo Bon Marché.

– Kaj vi, sinjorino.

– Mi estas lia edzino.

– Ĉu vi rekonas la kulpigaton?

– Tre bone. Mi loĝas Clamart’on. Ĉiutage mi eliras matene kaj revenas vespere. Tre ofte mi vojaĝas kun li. Li estas sinjoro Herbeno la bankiero.

– Efektive, respondis Fernando, vi ofte supreniras en la fakegon, en kiu mi jam troviĝas.

– Rediru antaŭ mi, diris la juĝisto, tion, kion vi jam rakontis al la agento de la polica Prefektejo.

– Jen estas. Tiun tagon, mi havis libertempon. Mia edzino kaj mi revenis el Auteuil per la malgrandzona fervojo, intencante fari ankoraŭ kelkajn vizitojn en Parizo, antaŭ kiam ni realiros Clamart’on. En Ouest-Ceinture ni preterlasas la korespondan vagonaron. Ni atendadis tiun, kiu venos el Versailles, kiam subite vagonaro por malproksimaj landoj haltis antaŭ ni. Mi tre sciis, ke estas malpermesate ĝin uzi; sed, je Dio! tio estis tiel alloga, ke mi diris al mia edzino: “Ni supreniru en ĝin, spite la regularo.” Mi rigardis dekstre kaj maldekstre: neniu nin observis. Mi malfermis vagonpordon ian, tiun, kiu troviĝis okaze sub mia mano, kaj puŝis tra ĝi mian edzinon. Apenaŭ ĝi estis refermita, tuj la vagonaro eliris. En la kontraŭa angulo de l’ kanapo sidis vojaĝanto, kiun mi tuje rekonis. Li estis sinjoro Herbeno.

– Mi! Tio estas neebla, tial ke mi ne troviĝis en tiu vagonaro.

– Jes; vi sidis en ĝi. Mi estas certa, ke mi ne eraras. Kaj eĉ vi ŝajnis tiel premegita, tiel malluma, ke mia edzino timis. “Oni dirus, ke antaŭ ne longe li plenumis krimon,” ŝi diris al mi mallaŭte. Mi ŝin rekuraĝigis; mi al ŝi certigis kontraŭe, ke vi estas ĉarma knabego. “Li estas abonanto kiel mi,” mi aldonis. “Preskaŭ ĉiam ni veturas kune, ĉar kiel mi li uzas la fakegon por fumantoj. Tiam tre ofte mi petas de li fajron.” Mia edzino, kiu ĉeestas, povas min kulpigi pro mensogo, se mi ne diras la veron. Sinjorino Ragelo demandita rediris por la dua fojo la saman rakonton, jam faritan de ŝia edzo.

Nun la bankiero silentiĝas, korpremegite. Ĉu nun li povos sin senkulpigi, kiam malgraŭ liaj energiaj neadoj, oni ne kredas plu liajn parolojn. Evidente tiu viro, kiun li konas apenaŭ, estas sincera en siaj certigoj.

Ragelo daŭrigis:

– Alveninte en Montparnasse’on, mi prezentis miajn biletojn al la kontrolisto. “Sed ili estas biletoj por malgrandzona fervojo,” diris al mi tiu viro. “Kial do vi malsupreniras el la Chartres’a vagonaro?” Mi klarigis al li tion, kio okazis. “Vi malobeis la regularon,” li respondis, “mi konas nur miajn instrukciojn; kaj pro tio mi faros al vi protokolon.” Mi estis devigita liveri mian nomon kaj mian adreson. Jen estas kial la agento de la polica Prefektejo povis min retrovi.

– Unu lastan vorton, diris la juĝisto. En Ouest-Ceinture, kiam vi eniris en la vagonon, ĉu Herbeno estis sola?

– Li estis sola.

– Ĉu vi povas tion ĵuri?

– Mi ĵuras.

– Ĉu vidiĝis postsignoj de batalo, makuloj de sango?

– Mi rimarkis nenion similan.

– Tre bone: vi povas eliri. Sin turnante al la pedelo:

– Alvoku nun la lastan atestanton, diris sinjoro Taburio.

Aristido Blankaro, oficisto de l’ Okcidenta fervojo, deĵoranta en la Montparnasse’a stacidomo, alpaŝis kun malpetolema sintenado.

– Ĉu vi konas sinjoron Herbeno? demandis la juĝisto.

– Tre bone.

– Ĉu estas li tiu, kiu troviĝas antaŭ vi? Blankaro rigardis tre atente la bankieron, kaj respondis:

– Jes, sinjoro.

– Rakontu tion, kion vi scias.

– La Chartres’a vagonaro estis ekalveninta. Min oni komisiis por kontroli la biletojn. La vojaĝantoj rapidis antaŭ mi, donante sian vojaĝkarteton, kiam inter ili mi rekonis sinjoron Herbeno. Li pasis kaj prezentis sian bileton. Mi salutis lin per klino de kapo: sed kredeble li ne tion rimarkis, ĉar li ne ŝajnis min rekoni. Cetere oni estus kredinta, ke lin premas granda korturmento, ĉar lia vizaĝo estis terurita, kvazaŭ grava malfeliĉaĵo estus falinta sur lin. Mi eĉ tion rimarkigis al mia kolego.

– Tial ke la kulpigato donis al vi bileton, vi kredeble vidis, en kiu stacio estis prenita tiu bileto?

– Se mi estus povinta diveni tion, kio okazis, mi certe estus rigardinta ĝin. Sed la vojaĝantoj estas premitaj, pasas rapide, sin puŝas reciproke. Preskaŭ neniam oni havas sufiĉe da tempo por legi ĉiujn vojaĝkartetojn. Cetere ilia formo kaj ilia koloro enhavas ĝenerale montrojn tute sufiĉajn. Ekzemple: en la sama vagonaro troviĝis du vojaĝantoj devenantaj de la malgrandzona fervojo. Ĉi tiujn mi tuj rekonis; kaj eĉ mi faris al ili protokolon pro malobeo al la regularo.

– Ĉu vi konservis ĉiujn biletojn devenantajn de tiu vagonaro?

– Mi ilin redonis al la Direktejo. Sed kiam eĉ oni estus konservinta ilin, la analizo de tiu biletaro povus prezenti neniun utilon. En ĝi ĉiuj stacidomoj, de Chartres ĝis Parizo, estas reprezentitaj, eĉ tiuj, kiuj devenas de la grandzona fervojo. Estas neeble diveni, kiu el tiuj biletoj apartenis al sinjoro Herbeno.

– Laŭ la rakonto, kiun vi jam faris al la agento de la polica Prefektejo, via opinio estas, ke la kulpigato ne povis envagoniĝi en Bellevue.

– Ne. La malproksimlandaj vagonaroj, kiuj direktiĝas al Parizo, haltas en Bellevue nur por elvagonigi, sed ne por envagonigi vojaĝantojn. La solaj abonantoj havas rajton ilin uzi por iri Parizon. Por la aliaj veturantoj la afero estas neebla, tial ke la Kompanio ne liveras biletojn. Sed la abonkarto de sinjoro Herbeno valoras ĝis Versailles. Do, tial ke li ne uzis ĝin, kaj prezentis bileton, tio pruvas, ke li venis el stacio pli malproksima ol tiu urbo, el stacio por kiu lia abonkarto ne valoras plu.

– Tre bone: vi povas eliri. Kiam Blankaro estis foririnta:

– Nu, Herbeno, demandis la juĝisto, kion vi havas nun por respondi?

– Nenion. Ĉu mi povas ankoraŭ provi defendon. Mi tre klare sentas, ke mi estas pereonta.

– Ha! fine do vi konfesas.

– Ha ne! tute ne. Depost du horoj mi vivas en abomena inkubsonĝo. Mi estas premegita, neniigita de tiuj atestoj, kiuj tiel mirinde inter si akordiĝas: kaj tio, kio min definitive senmovigas, kio min neripareble paralizas, estas jena: mi havas en koro tro da justemo, por suspekti la sincerecon de atestantoj.

Mi havas neniun malamikon. Tiuj, kiuj min kulpigis antaŭ vi, estas homoj, kiujn apenaŭ mi konas, al kiuj sekve mi povas esti nur indiferenta. Kiam eĉ ili sentus al mi kormovon ian, tial ke mi ĉiam agis kun ili kiel ĝentila kaj bonedukita viro, ĝi povus esti nur sento de ŝato kaj de estimo. Sed tamen mi persistas en mia neŝanĝebla certigo. Mi estas senkulpa pri la morto de Sedilo. Mi tre scias, ke vi ne kredas min; mi eĉ komprenas, ke vi ne povas min kredi. Pro tio, de nun mi forlasas neutilan batalon. Faru de mi tion, kion vi volos.

La tono de sincereco, per kiu Fernando estis parolinta, la laceco, kiun li ŝajnis senti, profunde kortuŝis la juĝiston. Depost la komenco de l’ enketo jam lin okupis por la dua fojo tiu sento de dubo, tiu manko de memfido, kiun dum lia tuta magistrata vivado li ne memoris esti koninta.

Pro tio, dum kelkaj minutoj, li prenis sian kapon en siajn manojn, profunde pripensante.

– Aŭskultu, Herbeno, li diris per pli dolĉigita tono, kiu strange kontrastis kun tiu, kiun li estis uzinta depost la komenco de la demandado, vi estas vere malprava, vin senmovigante, kiel vi faras, en via sistemo de defendo. Vi tre vidas, ke ĝi ne povas stari. Sed mi rimarkis fakton, kiu eble multe pezos sur la konvinko de juĝantoj. Kvankam vi elparolis kontraŭ Sedilo mortigajn minacojn, kiujn aŭdis kaj rediris via pordisto, tamen la antaŭmedito ne ŝajnas al mi pruvita. Mi eĉ diros: estas neeble ĝin pruvi. Evidente ne estas vi tiu, kiu persekutis tiun malfeliĉulon: estas li kontraŭe tiu, kiu venis vin retrovi. Se vi rakontus, laŭ ĉiuj ĝiaj detaloj, la dramon tiel, kiel ĝi okazis inter vi, eble la juĝantaro vidos en tio nur akcidenton: tiam ĝia sentenco estos senkulpigo. Sed kontraŭe via silento vin kondukos rekte al la punlaborejo, aŭ eĉ al eŝafodo. Vi vidas, ke mi parolas al vi amike. Mi prezentas savan stangon; ĝin ekkaptu.

– Ha! sinjoro, de longa tempo mi estus ĉion konfesinta, se io simila al tio, kion vi kredas, estus reale okazinta. Sed tamen mi ne povas por vin plezurigi, eĉ por savi mian kapon, akcepti kiel verajn la faktojn, kiuj min kulpigas, tial ke tiuj kulpigoj estas falsaj de l’ komenco ĝis la fino, mi eĉ diros, tial ke mi tute ne scias per kiaj cirkonstancoj ili povis naskiĝi.

Sinjoro Taburio havis geston de malpacienco.

– Tre bone, li respondis malvarme. Morgaŭ, kiam vi vidos la kadavron de via viktimo, eble vi ne kuraĝos persisti en tiu sama sintenado.

– Ĉu vi ne povas evitigi al mi la doloron de tia kontraŭstarigo?

– Ĝi estas necesega.

– Kiel plaĉos al vi. Mi estas en via povo. Mi esperas, ke mi havos sufiĉe da forto por iri ĝis la fino.

Herbeno sin levis. La demandado estis finita.

La morgaŭon en Morgue (mortintejo), antaŭ la kadavro de Sedilo, la malfeliĉa Fernando kortuŝis ĉiujn ĉeestantojn. Lia vizaĝo estis pli palega ol tiu de la malvivulo kuŝanta sur platŝtonoj. Liaj manoj tremis. Li memoris la mortigan deziron, al kiu hieraŭ la juĝisto aludis; kaj li sentis sin tremetanta pro teruro, pripensante al la rapideco, per kiu la hazardo ĝin plenumis, por lia malfeliĉo kaj la malfeliĉo de ĉiuj liaj samfamilianoj.

Sed kiam sinjoro Taburio al li diris solene, direktante la manon al Sedilo:

– Antaŭ la kadavro de tiu, kiun vi mortigis, ĉu vi ĉiam persistas nei vian krimon? Herbeno rigardis la juĝiston per freneza kaj malvigla okulo, kaj ne eĉ penis respondi unu vorton.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.