|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA SANKTA BIBLIO |
©2026 Geo
|
Kiel solece sidas la urbo, kiu estis tiel
multehoma!
La estrino de la nacioj fariĝis kiel vidvino,
La princino de landoj fariĝis tributulino!
2
Senĉese ŝi ploras en la nokto, kaj ŝiaj
larmoj estas sur
ŝiaj vangoj;
Ŝi havas neniun konsolanton inter ĉiuj siaj amintoj,
Ĉiuj ŝiaj amikoj ŝin perfidis, fariĝis ŝiaj malamikoj.
3
Elmigris Jehuda pro mizero kaj tro
malfacila laborado;
Li ekloĝis inter la nacioj, sed ne trovas ripozon;
Ĉiuj liaj persekutantoj atingis lin en malvastaj lokoj.
4
La vojoj de Cion estas malĝojaj, ĉar
neniu iras al festoj;
Ĉiuj ĝiaj pordegoj dezertiĝis, ĝiaj pastroj ĝemas;
Ĝiaj virgulinoj ploras, kaj al ĝi mem estas tre maldolĉe.
5
Ĝiaj kontraŭuloj fariĝis ĉefoj, ĝiaj
malamikoj ĝuas
bonstaton;
Ĉar la Eternulo ĵetis sur ĝin mizeron pro la multo de ĝiaj
malbonagoj;
Ĝiaj infanoj iris en kaptitecon, pelataj de la malamiko.
6
Foriĝis de la filino de Cion ŝia tuta
beleco;
Ŝiaj princoj fariĝis kiel cervoj, kiuj ne trovas paŝtejon,
Kaj ili iras senforte antaŭ la pelanto.
7
En la tagoj de sia mizero kaj suferoj
Jerusalem rememoras
ĉiujn ĉarmaĵojn, kiujn ŝi havis en la tempoj pasintaj;
Dume nun ŝia popolo enfalis en la manon de premanto, kaj
neniu ŝin helpas,
La malamikoj ŝin rigardas kaj ridas pri ŝia ruiniĝo.
8
Pekis, pekis Jerusalem, tial ŝi fariĝis
kiel hontindulino;
Ĉiuj, kiuj ŝin estimis, nun malestimas ŝin, ĉar ili vidas
ŝian malhonoron;
Kaj ŝi mem ĝemas kaj turnas sin malantaŭen.
9
Ŝia malpuraĵo estas sur la rando de ŝia
vesto; ŝi ne pensis
pri sia estonteco;
Tial ŝi terure malaltiĝis, kaj ŝi havas neniun konsolanton:
Rigardu, ho Eternulo, mian mizeron, ĉar la malamiko forte
fieras.
10
La malamiko etendis sian manon sur ĉiujn
ŝiajn
grandvaloraĵojn;
Ŝi vidas, kiel en ŝian sanktejon eniras nacioj,
Pri kiuj Vi ordonis, ke ili ne eniru en Vian komunumon.
11
Ŝia tuta popolo ĝemas, ili serĉas panon,
Ili fordonas siajn grandvaloraĵojn pro manĝaĵo, por
revigligi sian animon:
Rigardu, ho Eternulo, kaj vidu, kiel malestimata mi fariĝis!
12
Ho vi, ĉiuj, kiuj preteriras la vojon,
rigardu kaj vidu,
Ĉu ekzistas sufero simila al mia sufero,
Kiu trafis min kaj kiun la Eternulo ĵetis sur min en la tago
de Lia flama kolero.
13
De supre Li ĵetis fajron en miajn ostojn,
kaj ĝi ekregis en
ili;
Li etendis reton antaŭ miaj piedoj, renversis min
malantaŭen;
Li ruinigis min, faris min dolorplena dum la tuta tago.
14
Kunplektiĝis per Lia mano la jugo de miaj
pekoj;
Ili kunplektiĝis, suriris sur mian kolon; Li faligis mian
forton;
La Sinjoro transdonis min en tiajn manojn, el kiuj mi ne
povas leviĝi.
15
La Sinjoro dispremis per la piedoj ĉiujn
miajn fortulojn
interne de mi;
Li kunvokis festan kunvenon kontraŭ min, por disbati miajn
junulojn;
Kiel en vinpremejo la Sinjoro piedpremis la virgulinon-
filinon de Jehuda.
16
Pro tio mi ploras kaj miaj ambaŭ okuloj
abunde fluigas
akvon;
Ĉar malproksime de mi estas konsolanto, kiu povus revigligi
mian animon;
Miaj infanoj pereis, ĉar la malamiko venkis.
17
Cion etendas siajn manojn, sed ĝi ne
trovas konsolanton;
La Eternulo vokis kontraŭ Jakobon liajn malamikojn de ĉiuj
flankoj;
Jerusalem fariĝis inter ili kiel hontindulino.
18
Justa Li estas, la Eternulo, ĉar mi
malobeis Liajn vortojn.
Aŭskultu, ho ĉiuj popoloj, kaj rigardu mian suferadon:
Miaj virgulinoj kaj junuloj iris en kaptitecon.
19
Mi vokis miajn amikojn, sed ili min
trompis;
Miaj pastroj kaj miaj plejaĝuloj estas mortantaj en la urbo,
Ili serĉas por si panon, por revigligi sian animon.
20
Rigardu, ho Eternulo, en kia mizero mi
estas!
Miaj internaĵoj ŝvelis, mia koro renversiĝis en mi, ĉar mi
forte malobeis.
Ekstere seninfanigis min la glavo, kaj en la domo la morto.
21
Oni aŭdas, kiel mi ĝemas, sed neniu min
konsolas;
Ĉiuj miaj malamikoj aŭdis pri mia malfeliĉo, kaj ekĝojis,
ĉar Vi tion faris;
Venigu do la tagon, kiam Vi proklamos, ke ili fariĝu kiel
mi.
22
Ilia tuta malboneco venu antaŭ Vin;
Kaj agu kun ili tiel, kiel Vi agis kun mi pro ĉiuj miaj
pekoj;
Ĉar granda estas mia ĝemado, kaj mia koro doloras.
Kiele la Sinjoro en Sia kolero kovris per
mallumo la filinon
de Cion!
De la ĉielo sur la teron Li ĵetegis la belecon de Izrael,
Kaj ne rememoris Sian piedbenketon en la tago de Sia kolero.
2
Senindulge ekstermis la Sinjoro ĉiujn
loĝejojn de Jakob;
Li detruis en Sia kolero la fortikaĵojn de la filino de
Jehuda, alniveligis ilin al la tero;
Li frapis la regnon kaj ĝiajn regantojn.
3
En flama kolero Li rompis ĉiujn kornojn
de Izrael;
Li tiris Sian dekstran manon malantaŭen, kiam venis la
malamiko;
Kaj Li ekbruligis en Jakob kvazaŭ flamantan fajron, kiu
ekstermas ĉion ĉirkaŭe.
4
Li streĉis Sian pafarkon kiel malamiko,
direktis Sian
dekstran manon kiel atakanto,
Kaj mortigis ĉion, kio estis ĉarma por la okuloj;
En la tendo de la filino de Cion Li elverŝis Sian koleron
kiel fajron.
5
La Sinjoro fariĝis kiel malamiko,
Li ekstermis Izraelon, ekstermis ĉiujn liajn palacojn,
detruis liajn fortikaĵojn;
Kaj al la filino de Jehuda Li donis multe da plorado kaj
ĝemado.
6
Kiel ĝardenon Li ruinigis lian tendon,
detruis lian
kunvenejon;
La Eternulo forgesigis en Cion feston kaj sabaton,
Kaj forpuŝis en la indigno de Sia kolero reĝon kaj pastron.
7
La Sinjoro forlasis Sian altaron,
abomenis Sian sanktejon,
Transdonis en la manojn de malamikoj la murojn de ĝiaj
palacoj;
Ili faris bruon en la domo de la Eternulo kiel en tago de
festo.
8
La Eternulo decidis ekstermi la muregon
de la filino de
Cion;
Li eltiris la mezurŝnuron, ne detenis Sian manon de
ekstermado;
Li funebrigis la fortikaĵon kaj muregon, ambaŭ havas nun
mizeran aspekton.
9
Enprofundiĝis en la teron ĝiaj pordegoj;
Li detruis kaj
rompis ĝiajn riglilojn;
Ĝia reĝo kaj ĝiaj princoj estas inter la nacioj;
La leĝoj jam ne ekzistas, kaj ĝiaj profetoj ne plu ricevas
vizion de la Eternulo.
10
Silente sidas sur la tero la plejaĝuloj
de la filino de
Cion;
Polvon ili metis sur sian kapon, zonis sin per sakaĵo;
Al la tero klinis sian kapon la virgulinoj de Jerusalem.
11
Konsumiĝis de larmoj miaj okuloj, ŝvelis
miaj internaĵoj,
Elverŝiĝis sur la teron mia hepato, pro la pereo de la
filino de mia popolo,
Kiam infanoj kaj suĉinfanoj senfortiĝis de malsato sur la
stratoj de la urbo.
12
Al siaj patrinoj ili diris: Kie estas
pano kaj vino?
Ili falis kiel vunditaj sur la stratoj de la urbo,
Kaj eligis sian animon sur la brusto de siaj patrinoj.
13
Kiun mi povas montri al vi, kun kiu mi
povas kompari vin, ho
filino de Jerusalem?
Kiun similan mi povas montri al vi, por konsoli vin, ho
virgulino-filino de Cion?
Ĉar granda kiel la maro estas via malfeliĉo; kiu vin
resanigos?
14
Viaj profetoj profetis al vi malveraĵon
kaj sensencaĵon,
Kaj ne montris al vi viajn malbonagojn, por antaŭgardi vin
kontraŭ kaptiteco;
Ili predikis al vi viziojn malverajn, kiuj alportis al vi
elpelon.
15
Kunfrapas pri vi siajn manojn ĉiuj
preterirantoj;
Ili fajfas kaj balancas la kapon pri la filino de Jerusalem,
dirante:
Ĉu tio estas la urbo, kiun oni nomis perfektaĵo de beleco,
ĝojo de la tuta tero?
16
Malfermegas kontraŭ vi sian buŝon ĉiuj
viaj malamikoj;
Ili fajfas kaj grincigas la dentojn, dirante: Ni englutis
ŝin;
Ĉi tiun tagon ni atendis, ni ĝin atingis, ni ĝin vidas.
17
La Eternulo plenumis tion, kion Li
intencis;
Li plenumis Sian vorton, kiun Li eldiris antaŭ longa tempo;
Li detruis senindulge, Li ĝojigis pri vi la malamikon, Li
altigis la kornon de viaj kontraŭuloj.
18
Ilia koro krias al la Sinjoro:
Ho murego de la filino de Cion, verŝu larmojn kiel torento
tage kaj nokte;
Ne ripozu, la pupilo de via okulo ne silentu.
19
Leviĝu, ploregu en la nokto en la komenco
de ĉiu gardoparto;
Elverŝu kiel akvon vian koron antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro;
Levu al Li viajn manojn pro la animo de viaj infanoj, kiuj
senfortiĝas de malsato en la komenco de ĉiuj stratoj.
20
Rigardu, ho Eternulo, kaj vidu, kun kiu
Vi agis tiamaniere!
Ĉu ie aliloke manĝis virinoj sian frukton, siajn dorlotitajn
infanojn?
Ĉu ie estis mortigataj en la sanktejo de la Sinjoro pastroj
kaj profetoj?
21
Surtere sur la stratoj kuŝis junuloj kaj
maljunuloj;
Miaj junulinoj kaj junuloj falis de glavo;
Vi mortigis en la tago de Via kolero, buĉis kaj ne kompatis.
22
Kiel por festa tago Vi kunvokis de
ĉirkaŭe miajn terurajn
najbarojn,
Kaj en la tago de la kolero de la Eternulo neniu saviĝis,
neniu restis;
Tiujn, kiujn mi dorlotis kaj edukis, ĉiujn ekstermis mia
malamiko.
Mi estas la viro, kiu spertis suferon sub
la vergo de Lia
kolero.
2 Min Li kondukis kaj irigis en mallumon, ne en lumon.
3 Nur sur min Li turnas Sian manon ĉiutage denove.
4 Li maljunigis mian karnon kaj haŭton, rompis miajn ostojn.
5
Li konstruis ĉirkaŭ mi, ĉirkaŭis min per
maldolĉaĵoj kaj
malfacilaĵoj.
6 En mallumon Li lokis min, kiel porĉiamajn mortintojn.
7
Li ĉirkaŭbaris min, ke mi ne povu eliri;
Li ligis min per
pezaj ĉenoj.
8
Kvankam mi krias kaj vokas, Li kovras
Siajn orelojn antaŭ
mia preĝo.
9
Li baris miajn vojojn per hakitaj ŝtonoj;
Li kurbigis miajn
vojetojn.
10
Li estas por mi kiel urso en embusko,
kiel leono en kaŝita
loko.
11
Li depuŝis min de miaj vojoj, kaj
disŝiris min; Li faris min
objekto de teruro.
12
Li streĉis Sian pafarkon, kaj starigis
min kiel celon por
Siaj sagoj.
13 En miajn renojn Li pafis la filojn de Sia sagujo.
14
Mi fariĝis mokataĵo por mia tuta popolo,
ilia ĉiutaga
rekantaĵo.
15
Li satigis min per maldolĉaĵo,
trinkoplenigis min per
vermuto.
16
Li disrompis miajn dentojn en malgrandajn
pecojn, Li enpuŝis
min en cindron.
17
Mia animo estas forpuŝita for de paco;
bonstaton mi
forgesis.
18
Kaj mi diris: Pereis mia forto kaj mia
espero al la
Eternulo.
19
La memoro pri mia mizero kaj miaj suferoj
estas vermuto kaj
galo.
20 Konstante rememorante tion, senfortiĝas en mi mia animo.
21 Sed tion mi respondas al mia koro, kaj tial mi esperas:
22
Ĝi estas favorkoreco de la Eternulo, ke
ni ne tute pereis;
ĉar Lia kompatemeco ne finiĝis,
23 Sed ĉiumatene ĝi renoviĝas; granda estas Via fideleco.
24
Mia parto estas la Eternulo, diras mia
animo; tial mi
esperas al Li.
25
La Eternulo estas bona por tiuj, kiuj
esperas al Li, por la
animo, kiu serĉas Lin.
26 Bone estas esperi pacience helpon de la Eternulo.
27 Bone estas al la homo, kiu portas jugon en sia juneco;
28 Li sidas solece kaj silentas, kiam li estas ŝarĝita;
29 Li metas sian buŝon en polvon, kredante, ke ekzistas espero;
30
Li donas sian vangon al tiu, kiu lin
batas; li satigas sin
per malhonoro.
31 Ĉar ne por eterne forlasas la Sinjoro;
32
Se Li iun suferigas, Li ankaŭ kompatas
pro Sia granda
favorkoreco;
33
Ĉar ne el Sia koro Li sendas mizeron kaj
suferon al la
homoj.
34
Kiam oni premas sub siaj piedoj ĉiujn
malliberulojn de la
tero,
35
Kiam oni forklinas la rajton de homo
antaŭ la vizaĝo de la
Plejaltulo,
36 Kiam oni estas maljusta kontraŭ homo en lia juĝa afero ― Ĉu la Sinjoro tion ne vidas?
37
Kiu povas per sia diro atingi, ke io
fariĝu, se la Sinjoro
tion ne ordonis?
38
Ĉu ne el la buŝo de la Plejaltulo eliras
la decidoj pri
malbono kaj pri bono?
39 Kial murmuras homo vivanta? Ĉiu murmuru kontraŭ siaj pekoj.
40
Ni trarigardu kaj esploru nian konduton,
kaj ni revenu al la
Eternulo;
41 Ni levu nian koron kaj niajn manojn al Dio en la ĉielo.
42 Ni pekis kaj malobeis, kaj Vi ne pardonis.
43
Vi kovris Vin per kolero kaj persekutis
nin; Vi mortigis, Vi
ne kompatis.
44 Vi kovris Vin per nubo, por ke ne atingu Vin la preĝo.
45 Vi faris nin balaindaĵo kaj abomenindaĵo inter la popoloj.
46 Malfermegis kontraŭ ni sian buŝon ĉiuj niaj malamikoj.
47 Teruro kaj pereo trafis nin, ruinigo kaj malfeliĉo.
48
Torentojn da akvo verŝas mia okulo pri la
malfeliĉo de la
filino de mia popolo.
49 Mia okulo fluigas kaj ne ĉesas, ne ekzistas por ĝi halto,
50 Ĝis la Eternulo ekrigardos kaj ekvidos de la ĉielo.
51
Mia okulo suferigas mian animon pri ĉiuj
filinoj de mia
urbo.
52 Senkaŭze ĉasas min kiel birdon miaj malamikoj;
53 Ili pereigas mian vivon en kavo, ili ĵetas sur min ŝtonojn.
54
Akvo leviĝis kontraŭ mian kapon, kaj mi
diris: Mi tute
pereis.
55 Mi vokis Vian nomon, ho Eternulo, el la profunda kavo;
56
Vi aŭdis mian voĉon; ne kovru Vian orelon
antaŭ mia vokado
pri liberigo.
57 Vi alproksimiĝis, kiam mi vokis al Vi; Vi diris: Ne timu.
58
Vi, ho Sinjoro, defendis mian juĝaferon;
Vi liberigis mian
vivon.
59
Vi vidis, ho Eternulo, la maljustaĵon,
kiun mi suferas; juĝu
mian aferon.
60
Vi vidis ilian tutan venĝon, ĉiujn iliajn
intencojn kontraŭ
mi.
61
Vi aŭdis ilian insultadon, ho Eternulo,
ĉiujn iliajn
intencojn kontraŭ mi,
62
La parolojn de tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ
min, kaj iliajn
pensojn kontraŭ mi dum la tuta tago.
63
Rigardu, kiam ili sidas kaj kiam ili
leviĝas; mi ĉiam estas
ilia rekantaĵo.
64
Redonu al ili repagon, ho Eternulo, laŭ
la faroj de iliaj
manoj.
65
Donu al ili doloron en la koro, sentigu
al ili Vian
malbenon.
66
Persekutu ilin en kolero, kaj ekstermu
ilin el sub la ĉielo
de la Eternulo.
Kiele senbriliĝis la oro, ŝanĝiĝis la
bonega metalo!
La ŝtonoj de la sanktejo kuŝas disĵetitaj en la komenco de
ĉiuj stratoj!
2
La karaj filoj de Cion, havantaj la
valoron de plej pura
oro,
Kiele ili similiĝis al argilaj potoj, faritaĵo de potisto!
3
Eĉ ŝakaloj donas siajn mamojn kaj nutras
siajn idojn;
Sed la filino de mia popolo fariĝis kruela, kiel strutoj en
la dezerto.
4
La lango de suĉinfano algluiĝis al ĝia
palato pro soifo;
Infanoj petas panon, sed neniu donas al ili.
5
Kiuj antaŭe manĝadis frandaĵojn, tiuj
senfortiĝas nun pro
malsato sur la stratoj;
Kiuj estis edukitaj sur purpuro, tiuj ruliĝas nun sur
sterko.
6
La pekoj de la filino de mia popolo estas
pli grandaj, ol la
pekoj de Sodom,
Kiu estis renversita momente, kaj manoj ĝin ne turmentis.
7
Ŝiaj princoj estis pli puraj ol neĝo, pli
klaraj ol lakto;
Ilia vizaĝo estis pli ruĝa ol koraloj, ili aspektis kiel
safiro;
8
Nun ilia vizaĝo estas pli nigra ol karbo;
oni ne rekonas
ilin sur la stratoj;
Ilia haŭto alpendiĝis al iliaj ostoj, velksekiĝis kiel
ligno.
9
Pli bone estis al tiuj, kiuj mortis de
glavo, ol al tiuj,
kiuj mortas de malsato,
Kiuj senfortiĝas kaj pereas pro manko de produktaĵoj de
kampo.
10
La manoj de kompatemaj virinoj kuiris
iliajn infanojn;
Kaj ĉi tiuj fariĝis ilia manĝaĵo en la mizerego de la filino
de mia popolo.
11
La Eternulo plene elĉerpis Sian koleron,
Li elverŝis la
flamon de Sia indigno;
Li ekbruligis en Cion fajron, kiu ekstermis ĝiajn
fundamentojn.
12
Ne kredis la reĝoj de la tero, nek ĉiuj
loĝantoj de la
mondo,
Ke malamiko kaj kontraŭulo eniros en la pordegojn de
Jerusalem.
13
Tio fariĝis pro la pekoj de ĝiaj
profetoj, pro la malbonagoj
de ĝiaj pastroj,
Kiuj verŝadis en ĝi sangon de virtuloj.
14
Kiel blinduloj ili vagadis sur la
stratoj,
Malpurigis sin per sango tiel, ke oni ne povis tuŝi iliajn
vestojn.
15
Oni kriis al ili: For, malpuruloj! for,
for, ne altuŝiĝu!
Kiam ili foriĝadis kaj vagadis, oni diradis inter la nacioj:
Ili ne plu loĝos tie.
16
La vizaĝo de la Eternulo ilin disĵetis,
kaj jam ne volas
rigardi ilin;
Pastrojn ili ne respektis, plejaĝulojn ili ne kompatis.
17
Ankoraŭ laciĝadis niaj okuloj, atendante
senvaloran helpon;
Streĉe ni atendis nacion, kiu ne povas helpi.
18
Ili glitigis niajn paŝojn, ke ni ne povu
iri sur niaj
stratoj.
Alproksimiĝis nia fino; pleniĝis nia tempo, ĉar venis nia
fino.
19
Pli rapidaj ol agloj de la ĉielo estis
niaj persekutantoj;
Sur la montoj ili postkuris nin, en la dezerto ili faris
embuskojn kontraŭ ni.
20
La spiro de nia vivo, la sanktoleito de
la Eternulo,
kaptiĝis en iliajn kavojn,
Pri kiu ni diris: Sub lia ombro ni vivos inter la nacioj.
21
Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Edom,
kiu loĝas en la lando
Uc;
Ankaŭ al vi venos la kaliko, vi ebriiĝos kaj nudiĝos.
22
Finiĝis viaj malbonagoj, ho filino de
Cion; Li vin ne plu
forkondukigos;
Sed viajn malbonagojn, ho filino de Edom, Li punos, Li
malkovros viajn pekojn.
Rememoru, ho Eternulo, kio fariĝis al ni;
Rigardu kaj vidu nian malhonoron!
2
Nia heredaĵo transiris al fremduloj,
Niaj domoj al aligentuloj.
3
Ni fariĝis orfoj senpatraj,
Niaj patrinoj estas kiel vidvinoj.
4
Nian akvon ni trinkas pro mono;
Nian lignon ni ricevas nur pro pago.
5
Oni pelas nin je nia kolo;
Ni laciĝis, sed oni ne permesas al ni ripozi.
6
Al Egiptujo ni etendis la manon,
Al Asirio, por satiĝi per pano.
7
Niaj patroj pekis, sed ili jam ne
ekzistas;
Kaj ni devas suferi pro iliaj malbonagoj.
8
Sklavoj regas super ni;
Kaj neniu liberigas nin el iliaj manoj.
9
Kun danĝero por nia vivo ni akiras nian
panon,
Pro la glavo en la dezerto.
10
Nia haŭto varmegiĝis kiel forno,
Pro la kruela malsato.
11
La virinojn en Cion ili senhonorigis,
La virgulinojn en la urboj de Judujo.
12
La princoj estas pendigitaj je siaj manoj;
La maljunulojn oni ne respektis.
13
La junuloj devas porti muelŝtonojn;
La knaboj falas sub la lignoŝarĝoj.
14
La maljunuloj jam ne sidas ĉe la pordegoj,
La junuloj jam ne kantas.
15
Malaperis la gajeco de nia koro;
Niaj dancrondoj aliformiĝis en funebron.
16
Defalis la krono de nia kapo;
Ho ve al ni, ke ni pekis!
17
Pro tio senfortiĝis nia koro,
Pro tio senlumiĝis niaj okuloj:
18
Pro la monto Cion, ke ĝi fariĝis dezerta,
Ke vulpoj vagas sur ĝi.
19
Sed Vi, ho Eternulo, kiu restas eterne
Kaj kies trono staras de generacio al generacio,
20
Kial Vi forgesis nin kvazaŭ por eterne,
Forlasis nin por longa tempo?
21
Reirigu nin, ho Eternulo, al Vi, ke ni
revenu;
Renovigu niajn tagojn kiel en la tempo antaŭa.
22
Ĉar ĉu Vi nin tute forpuŝis?
Vi tre forte ekkoleris kontraŭ ni.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.