La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo  


A... B... C...

Aŭtoro: Aŭtoro: Eliza Orzeszkowa

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Noveleto

En unu el pli grandaj urboj de granda germana imperio Johanino Lipska ĉiutage iradis preter granda konstruaĵo, kies fronton oni ĵus estis plilarĝiganta kaj ornamanta, sed sur kiu ŝi tamen neniam turnis sian atenton. Granda estis la imperio kaj granda estis ankaŭ la konstruita juĝejo; kion ŝi povis havi komunan kun tiuj potencaj grandaĵoj? Ŝi scŭs, ke interne en tiuj ĉi vastaj muroj trancitaj per vicoj de helaj fenestroj decidiĝadas la sortoj de tiuj, kiuj procesas pro havaĵo aŭ kiuj faris ian kulpon aŭ krimon. Procesi pro havajo ŝi ne povis estante malriĉulino, kaj se iam venus al ŝi la penso, ke oni povus kulpigi ŝin pro krimo, ŝi rekte ekridegus. Sed tia penso neniam aperis en ŝia animo kaj ŝi neniam turnis sian pli specialan atenton sur la juĝeja konstruaĵo. Ŝi estis tiel malgranda kun sia modesta nomo, kun sia malriĉeco, kun sia virga talio!

Ŝi portis ĉiam nigran lanan veston kaj nigran ĉapelon, nek ornaman nek modernan, sed el sub kiu vidiĝis densaĵo de belegaj haroj preskaŭ tiel lumaj kiel lino, glataj kaj briląj super la frunto, plektitaj en peza harligo malantaŭe de l' kapo. Vizaĝkoloron ŝi havis paletan kaj ofte lacan, la buŝon rozan kaj la okulojn grizajn, kiuj pro sia kristala travidebleco similis al okuloj de infano. Juna ŝi estis kaj sendube beleta, sed ĉiu konanto de homoj tuj estus diveninta, ke ŝi estis unu el la knabinoj tiel multenombraj en ĉiu urbo, kiuj neniam amuziĝas, neniam sin ornamas, malmulte manĝadas, respiras aeron de malvastaj stratoj kaj malampleksaj ĉambretoj. Tia vivmaniero malakcelas disvolviĝon de la ĉarmo kaj samtempe kaŝas ĝin antaŭ la homoj. Ne flegata ĝi floras pale kaj velkas nerimarkita kiel floroj kreskantaj en ombro; superas ĝin ofte ia ajn herbaĉo oportune kaj lukse kreskanta en la lumo de l' suno. Pala kaj velketinta, intermiksita kun la strata homamaso en sia eterna nigra vesto, Johanino ĉiam iradis rapidante tra la urbaj stratoj, la busto iom antaŭen, la frunto iom malsupren klinitaj, kaj ŝiaj etaj kaj bonformaj piedoj en dikledaj ŝuoj rapide, rapide marsadis sur la malegalaj ŝtonoj de l' trotuaro. Nun ŝi devis ĉiutage desaltadi de l' trotuaro kaj ĉirkaŭpaŝadi la masonistan trabaĵon konstruitan apud la muro de la juĝeja domego. Unu fojon nur ŝi levis la kapon, rigardis la masonistojn laborantajn en la supro de l' trabaĵo kaj kuris sian vojon. Inter ŝi kaj tiu-ĉi konstruaĵo granda kaj plena de malĝojaj sonoj de malpacemo kaj krimoj kio komuna povis esti? Neniu estis turninta sian atenton sur tio, sed estis certe, ke antaŭ nelonge la esprimo de ŝia vizago estadis malĝoja kaj plenzorga, kaj la nigra vesto estis ĉirkaŭita per blanka strio. Ŝi funebris sian patron kaj kon¬stante pensadis pri tio, ke ŝi devis trovi por si ian perlaboron por ne tropezigi la malfacilan vivon de sia frato. Tio estis penso triviala kaj proza, tamen desegnanta ofte pro fundan sulkon sur ŝia juna frunto. Tiam ŝi suferis kaj multe pensis ne nur pri si mem, sed iafoje pri la tuta mondo kaj ĝiaj diversaj aranĝoj. Ofte ŝi havis la mienon kvazaŭ ŝi hontis pro io ajn kaj tiam ŝiaj okuloj ŝajnis humile paroli al la homoj: Pardonu al mi, ke mi ekzistas! Ŝi marŝadis en la mondo kun senĉesa penso:

— Kion mi povos utili al iu ajn aŭ al io ajn? Ofte ŝi estadis malsata kaj havis disŝiritajn ŝuojon, kaj pensante pri peco da pano aŭ bulko aŭ pri malŝiritaj ŝuoj ŝi samtempe pensis:

— La mizera Mieĉjo ja mem ne ĉiam havas pecon da viando kaj liaj ĉemizoj jam disŝiriĝas... kaj mi sidas sur lia nuko ...

Ŝi havis konatinojn kaj samaĝulinojn, kiuj estante en tia sama pozicio kiel ŝi, vivis tute trankvile kaj iatempe eĉ ĝoje. Lerte kaj avide ili kaptadis la etajn agrablaĵojn de l' vivo, sin nutradis per ili, atendis pli bonan estontecon, ne ĉirkaŭrigardadis en la mondo, ne enviis aliajn kaj sentis sin sufiĉe feliĉaj. Ŝi ne povis tiel. Kial? Eble la naturo kreis ŝin iom alie, eble la naturon helpis interparoloj aŭditaj, libroj legitaj, la vido de tiuj kaj aliaj najbaraj estaĵoj, iom da scienco traverŝita en ŝian kapon el la buŝo de ŝia patro, kiu nelonge antaŭ sia foriĝo el tiu-ĉi mondo estis forigita el la ofico de la loka knaba lernejo. Se li estus havinta pli longtempe tiun-ĉi oficon... A! tute alia estus la sorto de liaj du infanoj. Sed li ne povis ĝin havi pli longe. Kial? La estonteco miriĝos pri tio: li estis polo. En la forteco de sia aĝo li sciiĝis, ke li ne havas la rajton labori tiel kiel li volis kaj sciis, nek ĝui la fruktojn de sia laboro. Sur la urba tombejo jam ne malfermiĝos la tombo kaj ne elrigardos el ĝi la antaŭtempe griziĝita kapo de la pedagogo kun okuloj ruĝigitaj de la laboro kaj kun gran¬da nubo de sulkoj, kiun sur lian frunton metis ne jaroj sed unu mo¬mento, tiu, kiam en la lernejo oni diris al li: „Iru for de tie-ĉi! Ĉar vi naskiĝis tie-ĉi, vian lokon ricevos tiu, kiu tiun-ĉi teron kai ĝiajn infanojn ĝis nun nek konis nek vidis“. La pedagogo, rompita per la malfeliĉo obeis, iris for, for el la mondo.

Sufiĉe longe diversaj pensoj kaj intencoj turmentadis la kapon de Johanino, ĝis kiam unu tagon ŝi enkuris sian malgrandan kuirejon videble kortuŝita. En la manoj ŝi tenis korbon kun tolaĵo, kiun ŝi estis portinta por kalandri. Kvankam ĝi estis sufiĉe peza, ŝi rapide suprenkuris la mallarĝan krutan ŝtuparon kaj facile ĝin metis sur la tablon.

Maldika, pala, ŝi tamen havis forton de homoj nervaj kaj agemaj. Metinte la korbon sur la tablo, ŝi restis senmova kaj enpensiĝita. Ŝi staris sur la planko el dikaj lignotabuloj kun superstarantaj nigraj najlokapoj; super ŝi pendis plafono malalta, malbela pro polvo kaj fumo. Apud la kvar muroj kovritaj per malnova tapetaĉo staris paro da tabloj kaj benkoj, ŝranko kun kuireja vazaro kaj lito kun malriĉa kovrilo. Tie-ĉi ŝi dormadis; la apuda ĉambreto estis la dormejo kaj laborejo de ŝia frato, kaj tio ĉi estis jam ilia tuta loĝejo, kiu sin trovis en la supra etaĝo de l' domo, kies aspekto estis tia, kvazaŭ ĝian modelon elpensis kvinjara arkitekturisto kun helpo de sep kartoj konstruante du triangulojn malsupre kaj unu supre. Tiaj supraj trianguloj de urbaj dometoj enhavas la plej malkarajn loĝejojn; tial la gefratoj Lipski luis ĝin post la morto de la patro. Malsupre estis drinkejo kun butiko fronte sur la straton; la korto svarmis de loĝantoj de diversa sekso kaj aĝo.

Radio de subiranta suno penetranta tra la fenestreto superverŝadis per oro la kapon de la junulino kaj sur ŝia vesto malkompate malkovradis zorgeme rebonigitajn disŝiraĵojn. Ŝiaj kunplektitaj manoj pend¬is malsupre, ŝiaj palpebroj estis mallevitaj kaj ŝian buŝon ornamis revenanta rideto. Pri kio ŝi revis tiel ĉarme? Ŝi ekvekiĝis el la enpensiĝo, levis sian vizaĝon kaj laŭte ekmanplaŭdis. Estis gesto de ĝojo. Kaj kun infana ĝojo ŝi eksaltis kaj malfermis la pordon de la apuda ĉambro. Ĉi-tie ŝi tamen metis la fingron al sia buso kaj admonis sin mem:

— Cit malbrue!

Poste ŝi mallaŭtege ree demandis sin mem:\

— Ĉu li dormas, ĉu ne dormas?

En la ĉambro provizita je sufiĉe multnombraj, sed malmodernaj kaj malriĉaj mebloj, sur malmola ka¬napo kuŝis juna viro de meza kre¬sko, frapante rnalgrasa, kun vizaĝo Iongeta, beleta, kies paleco tamen preskaŭ papera, donis al li ŝajnevidon de malsano, tiom pli malagrablan, ke ĝi kontrastis kun la nigraj lipharoj kaj la malhelaj okulvitroj kovrantaj liajn okulojn. Iam Mieĉislao Lipski estis infano sana, kvankam ĉiam malvigleta kaj iomete nekuraĝa, sed tio-ĉi ne longe daŭris. Li estis deksesjarulo kaj finis kvin klasojn de gimnazio kiam lia vizaĝkoloro komencis fariĝi tiel malagrable papere pala, liaj manoj malgrasiĝis, liaj movoj malrapidiĝadis; la suferantajn okulojn laŭ konsilo de kuracisto oni kovris per malhelaj okulvitroj; de tiam li ilin jam neniam demetis. La lernejon li forlasis, por ia metio li estis tro malforta, li komencis labori en unu el la registaraj oficejoj. Lia kariero estis rompita por ĉiam. Kial? Neniu povis precize tion-ĉi klangi. Simple li submetiĝis al la premo de io nevidebla, sed tamen ekzistanta — kie? en la lernejo? en la domo malĝojigita per la dimisio de la patro? Ĉu en la vivmaniero de la malriĉa familio? ĉu en la morala atmosfero, kiun spiris tiu-ĉi urbo? Oni povus esplori, sed malfacile estas esploradi. Estadas tempoj tiel kruelaj, ke per sia spiro ili mortigas eĉ infanojn.

— Ĉu vi dormas, Mieĉjo? Mieĉjo, ĉu vi dormas?

Li jam ne dormis, li ekaŭdis la mallaŭtan demandon de la fratino, kaj ankoraŭ ne sufiĉe dorminte post laciga laboro la malfeliĉa skribisto de la fiska kamero, dormeme streĉante la membrojn sur la kanapo, elĵetis el sia gorĝo reciprokan, malsaĝe sonantan demandon

— Ha?

Poste, iom sin levinte, ambaŭ brakojn en tuta ilia longeco li streĉis alten kaj laŭte oscedante larĝe malfermadis la buŝon, ĝis kiam fer mis ĝin kvazaŭ hajlo de kiso. Ridante laŭte kaj kisante la buson, la vangojn kaj la frunton de la frato, Johanino kriis:

— Mi jam havas, Mieĉjo! mi jam bavas, kion mi volis! mi trovis!

Apatie, sed dolĉege li liberiĝis de ŝia ĉirkaŭpreno kaj per iome naza voĉo demandis:

— Nu kio do? Kion vi trovis, ĉu monon?

Serioziĝante rapide ŝi respondis:

— Okupon.

La skribisto tute rektiĝis, demetis la okulvitrojn, viŝis ilin per tuko, ree ilin metis kaj el post la malhelaj vitroj rigardante la fratinon per siaj ruĝigitaj palpebrumantaj okuloj demandis:

— Kian? Kaj ĉu ĝi donos monon?

Johanino staris kelkajn paŝojn antaŭ li kaj rakontadis al li la unuan fojon ĉiajn siajn zorgojn kaj ĉagrenojn, per kiuj ŝi ĝis nun ne volis vane lin malĝojigi. Antaŭnelonge ŝi jam decidiĝis veturi ien ajn por serĉi laboron kiel instruistino, infanistino aŭ administrantino de vilaĝa dommastraĵo, ien ajn kaj kiel io ajn por jam fari ion ajn, ion komenci... sed ŝi hezitis. — Ŝi mem ne sciis, por kio ŝi povos taŭgi.

Tio, kion ŝi scias, ŝi bone scias, la patro ja mem ŝin instruadis... sed ne multe... Plue estus por ŝi bedaŭrinde forlasi la fraton! Ili ja estas nur du en la mondo, kaj li ofte estadas malsana kaj bezonas ŝian zorgadon...

En ŝiaj grizaj okuloj montriĝis larmoj sed tuj malaperiĝis. Hodiaŭ granda feliĉo okazis. Roĵnovska, posedantino de kalandro, virino ne malriĉa kaj scianta ŝian pozicion, demandis ŝin, ĉu ŝi ne volus instruadi ŝiajn nepinojn, du malgrandajn knabinojn ne bezonantajn ankoraŭ tre instruitan edukistinon. Nature ŝi akceptis tiun ĉi proponon kun danko. La knabinoj venados al ŝi preni lecionojn, ĉar tie pro la bruo de l' kalandro neeble estas lerni. Sed tio estas nur komenco.

Roĵnovska promesis rekomendi ŝin al sia konatino, kiu en tiu sama strato posedas du domojn kaj havas knabon, kiun ŝi volas prepari por la lernejo. Tiu ĉi knabo estas amiko de la nepinoj de Roĵnovska kaj kune kun ili li venados al la lecionoj. Sed ankaŭ tio estas nur komenco. Nur komenci! Tiu granda Konstanĉjo ekzemple, filo de tiu seruristo, kiu eterne drinkadas, kaj kies patrino mortigadas sin per lavado de tolaĵo, jam estas dekdujara kaj ankoraŭ ne scias legi kaj ofte kun la patro komencas enŝoviĝi en la drinkejon. La patrino tordas la manojn pro tiu ĉi knabo kaj se nur iu ajn volus instrui lin kaj dekonduki lin de la malbono, ŝi kvankam malriĉa, rekompencus tion laŭ sia povo... Estas ankoraŭ en perspektivo la knabino de tiu masonisto, kiu rebonigis al ili en tiu ĉi jaro la fornon, kaj iafoje venadis kune kun li, kaj la malgrandeta Manjo, la fileto de l' gardisto, por ŝi ankaŭ baldaŭ estos tempo lerni ion ajn. Tiujn ĉi infanojn ŝi bone konas. La grandan Konstanĉjon ŝi ne unu foje venigadis al sia kuirejo kaj trempadis lian malordigitan hararon en akvon lavante tiun ĉi knabon simple kiel oni lavas tolaĵon. Tiu ĉi ridinda Konstanĉjo tiel granda kun larĝaj brakoj kaj granda kapo ĉiam marŝas ĝibita kaj paŝas tiel peze, ke tremas sub li la planko; sentaŭgulo li estas, stratvagulo, brandon li jam amas, tamen por ŝi li estas kvieta kiel ŝafido, permesas sin lavi, kombi, admoni... Ŝi estas certa, ke tiun ĉi knabon oni povos savi de la strato kaj drinkejo; kaj kio koncernas la malgrandetan Manjon, ili ambaŭ amegas unu la alian jam de longe...

— Cetere vi scias Mieĉjo, ke mi entute treege amas la infanojn. Mi ne scias kial, sed estas tiel... Eble mi heredis tiun ĉi econ de la patro... Jen! mi pensis kaj elpensis. Roĵnovska helpis al mi... Sed tio estas nur komenco... Grenero al grenero estos plena kulero, kaj poste, poste...

Ĉion tion ĉi ŝi parolis kun kreskanta fervoro; en mallumeta ĉambro kun fenestro nordena neniu sunradio falis sur ŝin kaj tamen ŝian frunton trakuradis videblaj briloj kaj per ruĝeteco de superverŝiĝanta vivo kolorigis ŝiajn vangojn.

Mieĉislao sidis rigida, senmove rigardante ŝin el post la okutvitroj. Senmovaj estis ankaŭ la trajtoj de lia mizera vizaĝo, estus malfacile diveni, ĉu tio, kion ŝi diris, faras sur li ian impreson ĉu nenian. Li ne deturnadis siajn okulojn de ŝia vivigata vizaĝo, kaj la malgrasaj fingroj de siaj longaj manoj, kiujn li apogis sur la genuoj, ĉiam pli rapide tamburadis sur la elfrotita drapo de sia vesto. Kiam Johanino ĉesis paroli, li per sia malrapida naza voĉo ripetis:

— Poste — poste?!...

Kaj poste, kun stranga movo signifanta ĉu embaraso, ĉu serco, entirante la kolon en la amidonitan kolumon de la ĉemizo, ne sen hezito demandis:

— Nu?... Kio?... Tiel malproksimajn projektojn vi faras... Kaj ĉu vi ne pensas edziniĝi?

Ŝi suprentiris la sultrojn.

— Mi dubas, ĉu tio povus iam ajn fariĝi. Vi scias, ke ni konas preskaŭ neniun, nenie ni estadas, ...kiel do? Kiamaniere? Cetere, eble... sed mi ne povas kalkuli je tio.

Tenante ĉiam la kolon entiritan en la kolumo kaj levante iom la kapon la frato rigardadis ŝin kiel antaŭe, nur sur liaj mallarĝaj lipoj ombrigitaj per nigraj lipharoj trakuradis kvazaŭ ŝerca rideto.

— Nu... komencis li — kaj tiu doktoro?

Tiufoje Johanino ekruĝiĝis kaj kun miro ekrigardis la fraton. Kiel! li divenis tion, pri kio ŝia buŝo nek al li, nek al iu ajn diris eĉ unu vorton! Li tiel apatia kaj dormema, tamen devis esti observinta ŝin atente, se li povis, ne sciate el kio, nur se el ŝiaj okuloj, el la ludo de ŝiaj trajtoj diveni... Cetere ne estis pri kio paroli. Estis nek amaĵo nek io ajn simila. Jen, iel, la koro ekbatis pli vive. Estante juna ĝi ja devis ekbati pli vive, sed cetere ĝi silentis, Ĉar ĝi havis nenian esperon. La ruĝiĝo estingiĝis sur la vizaĝo de Johanino kaj ŝia buŝo kaj okuloj serioze graveciĝis. Post momenta silento pli mallaŭte ol ĝis nun ŝi rediris:

— Mieĉjo mia! Vi bone scias, ke tio estus por mi revo tro alta... Doktoro Adamo estis por ni tre bona dum la tempo de la tiel longa malsano de nia patro... kaj mi diras al Vi sincere, ke li ŝajnas esti idealo de homo. Sed precize tial, ke estas tiel, mi scias, ke li ne pensas pri mi kaj neniam pensos.

Si klinis la kapon kaj finis mallaŭte:

— Nur... nia urbo estas tiel malgranda... tie ĉi la homoj scias ĉion unu pri la alia kaj iafoje devas renkontadi unu la alian, mi do volas, ke li sciu... ke mi... bone scias, ke inter ni neniam io estos, sed mi volas... ke li sciu, ke mi meritas almenaŭ lian estimon...

Ŝi levis la vizaĝon kaj tra la vitro de l' fenestro rigardis supren, kvazaŭ en neatingebla malproksimeco ŝi vidus ian idealan ĉielarkon, kiu ekpendis super ĝia griza vivo. Mieĉislao elŝovis la kolon el la amidonita kolumo kaj mallevis la kapon. Liaj fingroj daŭrigis tamburadi sur la ostaj genuoj, la buŝo iom malfermiĝis. Malfacile estus diri, ĉu li sentis sin malgaja, enuita aŭ ankoraŭ dormema.

Subite li demandis:

— Nu, kaj kiom oni pagos al vi?

Johaninon tiu-ĉi demando tuj ekvekis el ŝia enpensiĝo ĉu revo. Gaje ŝi respondis al la frato, ke ŝia perlaboro estos ne granda, tamen
en ilia kuna vivo multe gravos. Cetere tio estas nur komenco — grenero al grenero estos plena kulero.

Kaj poste, poste...

Mieĉislao leviĝis. Rigide li faris kelkajn paŝojn, fleksis la malgrasajn brakojn en la elfrotitaj manikoj ĉirkaŭ la talio de l' fratino kaj forte kelkajn fojojn kisis ŝian frunton.

Tiun ĉi vesperon je la krepusko el malsupre, el sub la planko komencis penetri al ŝi senbridaj parolegoj, frapadoj, kriegoj. Estis momento, kiam post la estingiĝo de l' taglumo vekiĝis kaj komencis sian vivon la drinkejo. Kvazaŭ la resonoj de tiu ĉi nokta ŝubtera vivo estus eklevintaj ŝin, ŝi ekstaris de l' benko kaj rapide malsuprenkuris en la korton. Ŝi kuris la logejon de l' seruristo drinkulo kaj de lia edzino, la lavistino. Survoje ekkaptis ŝian veston knabineto malgranda, nudpieda, ruĝeta kaj kun movoj de anaso, kurante apud ŝi, kune kun ŝi malaperis post la pordo de la malluma vestiblo. Post sufiĉe longa tempo, kiam ili ambaŭ eliris, post ili aperis la seruristo, homo kun larĝaj brakoj, vizaĝo ŝvelita pro drinkado, plenlarmaj okuloj kaj malordigita hartufo super la mallarĝa frunto. El lia vesto kaj el tuta lia eksteraĵo vidiĝis malordaj kutimoj, sed tiun ĉi tagon li ne estis malsobra, sed nur ĝojigita kaj kortuŝita. Ĉe l' sojlo de sia loĝejo li kliniĝis kaj kaptinte la manon de Johanino li el tuta sia forto kisis ĝin. Samtempe la granda larĝabraka Kosĉjo, vestita en dika tolo, peze frapanta la pavimon per siaj nudaj piedoj portis kruĉon da akvo kaj suprenkuris la ŝtuparon kondukantan en la loĝejon de la gefratoj Lipski.

Jam antaŭ sufiĉe longa tempo li iafoje plenumadis por Johanino diversajn mastraĵajn servojn. Mirinde! Tiu ĉi dekdujara infano havis frunton jam sulkitan kaj rigardadis la homojn el sub la brovoj, iafoje ruzege kaj kolere. La patrino tro ŝarĝita de laboro kaj eterne ĉagreniĝanta, ofte lin insultis kaj eĉ batis; la patro, kiu lin amegis, alportadis al li el la drinkejo neplenbrulitajn cigarojn kaj krakenojn odorantajn je brando; por li fonto de amuzo, ĝuado kaj ekkono de l' vivo estis — la drinkejo. Tamen de antaŭnelonge tiu ĉi maljuna infana koro eble la unuan fojon ekfloris per alia sento ol sento de maljustaĵo, timo kaj drinkejaj impresoj. Neniam en sia vivo li vidis tiel belegan fraŭlinon, kiel en siaj okuloj estis Johanino kaj aŭdis tiel dolĉan voĉon kaj tiel interesajn rakontetojn kiel tiaj, kiujn rakontadis ŝi, kiomfoje ŝi kuiradis la tagmanĝon aŭ rebonigadis la tolaĵon kaj li helpadis ŝin, kiel li povis, aŭ apud la muro de l' kuirejo li sidadis sur la tero ĉirkaŭprenante per la brakoj siajn genuojn kaj rigardadis ŝin jam ne el sub la brovoj kaj sovaĝe, sed maltimeme kaj kompreneme. De kiam ŝi diris al li, ke li estu bona por la malgrandeta Manjo, ne batu ŝin, ne pinĉu kaj ne terurigu, oni ofte povis vidi ilin tenantajn sin man’en mano kaj kune promenantajn en la korto. Ofte ankaŭ ili entradis la ŝtuparon kaj eniradis la kuirejon de Johanino.

La kuirejo estadis poste ĉiutage plena de bruo. El post la maldika muro de l' supra etaĝeto eliradis eksternen maldikaj voĉoj infanaj balbutantaj:

— A... b... c... a... b... c...

Aliaj pliaĝaj paroladis:

— La abelo, kvankam malgranda, estas utila insekto. Ĝi havas kvar flugilojn, ses piedojn, du kornojn kaj pikilon.

Aŭ:

— Kvinfoje ses... tridek... kvar de dek... ses, k. t. p. La granda Kosĉio montriĝis speciala amatoro de la kaligrafio. Nenio plaĉis al li tiel kiel kondukado de l' plumo sur la papero jen pli malforte jen pli forte, kaj kiam li nur komencis jam skribi literojn, li admiradis siajn ĉefverkojn. Johanino mem skribis por li kaligrafiajn modelojn. Ŝi havis en tiu ĉi sian celon. La knabo plenskribinte la tutan paĝon prenadis la paperon per ambaŭ manoj, kliniĝadis super la tablo kaj laŭte, triumfante, ĝojege legadis sian skribaĵon:

— Ne faru al alia, kio estas malagrabla al vi... Kvankam malriĉe sed pure... Por manĝi fritan kolumbeton ne sufiĉas malfermi buŝeton...

En tiu ĉi tempo Johanino jam neniam estis malgaja. Ŝi havis pli serenan, pli sanan aspekton, Ŝia gajno estis tre malgranda, sed estas konate, ke la ideo pri grandeco kaj malgrandeco estas en tiu-ĉi mondo ekstreme malegala. Por ŝi tiuj-ĉi malgrandajoj estis preskaŭ savo. De unuj li ricevadis malgrandajn kvantojn da mono, la aliaj ŝin rekompencadis alie laŭ ebleco. La lavistino lavadis senpage ilian tolaĵon; la masonisto, posedanta vastan ĝardenon alportadis legomojn kaj fruktojn, la domgardisto fendadis ilian lignon por hejtado. Kiel ŝi ekmiris rimarkante, ke eĉ la drinkulo seruristo deziris pagi al ŝi per mono vere alinatura, sed kiu ne mal pli havis por ŝi altan valoron. Kiomfoje ŝi revenante de la urbo eniradis la korton, tiu-ĉi homo ankaŭ aperadis. Ĉu ekvidinte ŝin tra la fenestro li elfaladis el la drinkejo, aŭ elŝoviĝadis el post la angulo de l' domo, kie li sidadis tutajn horojn mallaborante, ĉu en siaj pli bonaj tagoj interrompante sian seruristan laboron, li eliradis el sia loĝejo, ĉiam kun horloĝa reguleco, la densa hararo kaj la malalta frunto kliniĝadis antaŭ ŝi kaj la flavaj ŝvelitaj lipoj presadis sur ŝian manon laŭtan kison. Estis tio vere abomena kiso, de drinkulo, kies postsignojn ŝi preskaŭ senscie plejrapide forviŝadis, kiu tamen kiel brilianto enfaladis en ŝian koron. Kiel briliantoj lumis ŝiaj okuloj, kiam ŝi alportis kaj montris al la frato duondekduon da neĝblankaj novaj ĉemizoj kiuj anstataŭis la malnovajn disŝiritajn.

Tiun ĉi tagon ankaŭ ŝi ornamis sian nigran ĉapelon per branĉeto de artaj floroj... Nun ŝi rigardadis la homojn kuraĝe kaj trankvile; sed estis en la urbo unu homo, kies rigardon, kiom foje ŝi lin rimarkis, ŝi deziris renkonti, kvankam ŝi penadis ne pensi pri tio.

Li estis tre bona por ŝia patro dum la longedaŭra malsano, ŝi vidadis lin tiam ofte, aŭskultadis interparolojn kiujn li havis kun la instruita pedagogo — poste li venis al la entombigo kaj kiam ŝi hezitanta sekvis la ĉerkon, li apogis ŝian manon sur sia brako. Kaj nenio pli estis inter ili, sed ŝi neniam tion forgesis. Nun ŝi vidadis lin nur en la strato, de malproksime, veturantan en beleta unuĉevala kaleŝo por viziti siajn pacientojn. Kiomfoje li rimarkis ŝin, li ŝin salutis ĝentile. Nenio pli. Tamen en ŝia koro ia kordo obstinis vibri ĉe ĉia renkonto kun li kaj kanti al ŝi pri li dum la horoj de silento. Ŝi diris al si: Neeble! Sed jam neniu pli faris sur ŝi eĉ plej malgrandan impreson, kaj iafoje dum lunaj noktoj post taga laboro ripozante, sed ankoraŭ ne dormante, tra la vitroj de l' fenestreto ŝi rigardadis supren, alten... Tiu granda feliĉo, pri kies akiro ŝi eĉ ne revis, tiam ŝajnis al ŝi ideala ĉielarko pendanta en neatingebla malproksimeco super la griza tero... Iafoje ankaŭ ŝi imagis, ke ŝi estas eta vermeto vigle rampanta ĉe l' fundamento de alta ĉielon tuŝanta konstruaĵo. Ĉe l' fundamento, tiun ĉi esprimon ŝi ie aŭdis, legis. Jen ŝi nun estis tie. Pli alte estis radie, lume. Tie la homoj levadis kaj prilaboradis multekostajn marmorojn, detiradis el ĉielo sunajn radiojn, serĉadis juvelojn kaj ornamadis la mondon kaj sin mem per briloj. Ŝi kune kun granda nombro da similaj estaĵetoj kolektadis en ombro polveretojn, sed ŝi tiel tute estis kontenta je tio, ke antaŭ ŝia fantazio la estonteco fariĝadis serena, kaj eĉ el tiu alta ĉielarko de l' muta per ĉiam sento ne faladis sur ŝiajn lipojn eĉ guto de maldolĉeco, sed nur defluadis iafoje iom da sopiro kaj malĝojo.

Ofte en malfruaj vesperoj maldecaj kantoj, malbelegaj ridegoj, krudaj piedobatoj kaj bruoj drinkejaj el malsupro, el sub la planko penetradis en la malluman aŭ lumigitan per la luno kuirejon. Sovaĝa tiu ĉi bruo tiam flugpendadis super la blanka litkovrilo, super la pensoj, revoj kaj infane pura trankvila sonĝo de Johanino.

*     *     *

Kvankam ŝi instruis sufiĉe grandan nombron da infanoj, ŝi tamen ne ĉesis okupadi sin diligente de sia malgranda mastraĵo. Tial ŝi ĉiutage unu aŭ du fojojn eliradis urbon por aĉeti provizojn kaj aliajn necesajn objektojn. Dum tiuj ĉi ekskursoj ŝi devis plejofte preterpasi proksime la grandan juĝejan konstruaĵon, sed ŝi neniam turnis sur ĝin eĉ plej malgrandan atenton. Ĝi estis tiel granda kaj ŝi tiel malgranda! La vastan internon de l' juĝejo plenigadis resonoj de disputoj kaj krimoj, kion ŝi do povis havi komunan kun ĝi? Tamen — kiel ĝi fariĝis, malfacile estas esplori — ian tagon ŝi eniris unu el la salonoj de tiu ĉi konstruaĵo, kaj oni montris al ŝi tuj la lokon, kie ŝi devis sidiĝi. Estis la benko de l' kulpigitoj. Neniam poste ŝi povis klarigi al si, kiamaniere ŝi trapaŝis tra la homamaso kaj alvenis tiun ĉi lokon. Ŝajnis tiam al ŝi, ke la tuta sango kuris en ŝian kapon, bolis tie, bruis, ĝemis, bruligis ŝian frunton kaj vangojn kiel fandita fero. En ŝiaj okuloj la homoj, la muroj, la meblaro nebuliĝis kaj intermiksiĝis tiel, ke ĉirkaŭ si ŝi vidis nur ian multkoloran moviĝetantan amason. Kiam ŝi fine rimarkis, ke tiu ĉi amaso havas kelkacent homajn okulojn, kiuj scieme ŝin rigardadis, plenigis ŝin sento kvazaŭ oni estus metinta ŝin tute senvestigitan en la mezon de l' urba foirejo. Ŝi ekdeziregis leviĝi kaj forkuri, sed en sia turmentita animo ŝi havis malklaran senton, ke tio estas neebla.

Tiuj, kiuj en tiu ĉi momento ŝin rigardis, vidis maldikan, delikatan knabinon, malriĉe vestitan, tremantan, timigitan, flame ruĝiĝintan ĝis la strioj de ŝiaj blondaj haroj.

Estis la plej granda salonego de l' juĝejo. Preskaŭ preĝeja alteco donis al ĝi imponan vidon; solenan impreson faris la tapiŝoj kaj tukoj kovrantaj la longan tablon, ĉe kiu sidiĝis la juĝistoj. Amaso da homoj plenigis la benkaron. En la laŭlarĝa muro kvar grandegaj fenestroj ĵetadis monotonan blankan lacigantan lumon sur la altajn blankajn monotonajn murojn, sur la seriozajn juĝistojn, sur la multekoloran moveman homamason, zumantan per duonlaŭta interparolado. Tie kaj tie ĉi ekbalanciĝis diverskoloraj floroj sur virinaj kapoj, eksonis kiel eĥo de l' plafono iom pli laŭte elparolita vorto. La juĝeja servisto elparolis laŭtege kelkajn vortojn kaj fariĝis silento, en kiu aŭdiĝis voĉo de prezidanta juĝisto:

— Proceso de Johanino Lipska, kulpigita pro kondukado de lernejo sen permeso de la registaro. Tiuj-ĉi vortoj rekonsciigis Jobaninon. Ŝi stariĝis kaj respondis kelkajn demandojn de l' prezidanto mallaŭte sed klare. Poste ŝi ree sidiĝis. La fajra ruĝaĵo malaperis de ŝia vizaĝo, kiu ree fariĝis pala kiel ordinare. Samtempe estis videble, ke ekkaptas ŝin enpensiĝo tiel insista kaj neforpelebla, ke ĝi forturnadis ŝian vidon kaj aŭdon de la sceno ludata antaŭ ŝi kaj tiel proksime ŝin tusanta. En ŝiaj larĝe malfermataj okuloj pentriĝis miro. Ŝi levis ilin alten kontraŭ la ornamaj kornicoj de la kontraŭa muro; kelkfoje ŝi movadis la kapon, kvazaŭ ŝi penis kompreni ion eksterordinare mirindan kaj — neniel ŝi povis. Malfacile estus diri, ĉu ŝi turnis ian atenton sur la diroj de l' atestantoj. Tamen ili estis laŭtaj kaj daŭris longan tempon. La korpulenta kaj grizhara Roĵnovska en nemoda mantelo kaj kun plata ruĝa floro sur la ĉapelo, viŝante per tuko la ŝvititan grandan bonaniman vizaĝon, kelkajn fojojn ripetadis la konfeson, ke ŝi mem estas kulpa je ĉio. La konscienco ne perrnesas al ŝi paroli alie. Ŝi estis la unua, kiu igis Johaninon Lipska’n instrui infanojn. La knabino estas malriĉa, bezonis perlaboron; kaj ŝi mem havas nepinojn. Se ŝi scius, ke tio ĉi estas io malbona, certe ŝi ne estus iginta ŝin, sed je Kristo ŝi ĵuras, ke eĉ ne venis en ŝian kapon, ke ŝi konsilas al io ajn malbona. Grizajn harojn ŝi havas, ŝia vivo pasis en tiu ĉi urbo, kaj ke ĉiuj atestu, ĉu ŝi iu najn instigis al io ajn nialhonesta. Ekploretante ŝi ankoraŭ unu fojon komencis ripeti, ke ŝi mem igis... eĉ petis... sed oni donis al ŝi signon, ke ŝi jam eksilentu kaj sidiĝu.

La amikino de la posedantino de l' kalandro, propraĵulino de du dometoj, malgrandeta seka virino, brilanta en tiu ĉi kunveno per kaŝmira vesto kaj elegantaj manieroj, deklaris per voĉo mallaŭtigata, sed kun agrabliĝema rideto, ke la librojn, kiuj kiel „corpus delicti“ kuŝis antaŭ la juĝantaro, ŝi efektive aĉetis kaj donacis al Lipska, kiu preparis ŝian filon por la tria klaso tiel bone, ke nun, se li ne estus ankoraŭ tro malgranda, oni lin estus akceptinta eble en la kvaran klason. Tre konscience ŝi instruadis, tre konscience... tiel konscience, ke ŝi konsideris kiel sian devon plialtigi al ŝi la pagon. Se ŝi estus sciinta, ke tio estas ia malbonaĵo, ŝi certe ĝin ne estus farinta, sed parol' de honoro, ke ŝi ne sciis. Kiu havas infanon, devas klopodi pri ĝia edukado, kaj jen proksime guvernistino honesta, konscienca kaj pli malkara ol aliaj, ĉar ŝi estas malriĉa orfino... Tie ĉi ŝi faris antaŭ la juĝantaro elegantan riverencon, kaj ĉiam agrabliĝeme ridetanta kaj kun iom tremantaj lipoj kaj palpebroj ŝi sidiĝis apud Roĵnovska.

De la laŭvice demandata lavistino, edzino de la drinkulo seruristo oni povis sciiĝi malpiej, ĉar tiu ĉi virino, altkreska kaj malgrasa, kun vizaĝo laŭlarĝe kaj laŭlonge sulkigita pro doloro kaj zorgoj, en simpla mallonga jupo kaj kun granda tuko sur la kapo, estis tiel timigita kaj ĉagrenita, ke krom kelkaj konfuzaj apenaŭ aŭdeblaj vortoj, ŝi nenion povis elparoli. Ŝiaj brakoj tremis sub la granda tuko, kaj el la okuloj bruligitaj per la vaporo de akvo bolanta kaj per la varmego de l' gladigiloj, larmoj kiel pizo faladis sur ŝiajn dikajn, brogitajn, sur la brusto kunplektitajn manojn. El tuta ŝia parolado oni povis aŭdi nur vortojn: filo dekdujara, patro drinkulo, drinkejo en tiu sama domo, lernado, bona fraŭlino... Oni silentigis ŝin baldaŭ, kaj anstataŭis ŝin la masonisto.

Tiu ĉi parolis por si mem kaj por sia aŭtaŭantino kaj li parolis multe, rapide kaj tiel laŭte, ke kelkfoje oni admonis lin, ke li malaltigu la voĉon, kion li tuj obeis, sed per sia forta muskola mano ŝirante sian latunan horloĝan ĉenon aŭ malordigante sur la kapo sian densan malmolan hararon, tuj ree fervoriĝis kaj pli laŭte ol estus konvene, pruvadis, ke se li por la instruado de sia filino pagis al la fraŭlino per terpomoj kaj legomo, videble li tre klopodis pri tio, ke sia filino lernu ion. Sendi ŝin edukejon estas ja por li tro multekoste. Kion li do devis fari? Kaj kion li ja faris malbonan? Aŭ tiu ĉi fraŭlino kion si faris malbonan? Post tiu ĉi demando li etendis la brakojn ambaŭflanken kun tia gesto kaj tiel malfermegis la okulojn, kvazaŭ antaŭ li la tuta mondo renversiĝus kaj li neniel povus kompreni, kial oni ŝin kulpigas.

Post tiu ĉi masonisto donis siajn atestojn ankoraŭ la bakisto, la domgardisto, ia veturigisto kaj ia oficistvidvino, fine kaj plejlonge tiu, kiu faris la malkovron, ke en la etaĝeto de l' domo, kie troviĝas drinkejo, areto da infanoj sciiĝadis, ke abelo havas kvar flugilojn, ses piedetojn du kornetojn kaj pikilon, ke kvar de dek estas ses, ke al sia proksimulo oni devas fari nenion, kio estus malagrabla al ni mem, k t. p. kaj ke ĝi sciĝadis pri tio, — terurege — en patra lingvo!..

Dum la momenta silento, kiu fariĝis post kiam finis la lasta atestanto, la rigardo de Johanino malrapide deglitis de supre malsupren sur la homamason plenigantan duonon de la salonego. Ĉiuj sidis sur la benkoj, atente kaj silente sekvantaj la kuron de l' proceso. En la multkolora kaj senmova en tiu ĉi momento amaso distingiĝis unu homo, kiu ne sidis sed staris. Por pli bone vidi ĉion li staris post la benkoj sur ia malgranda subaĵo tiel alpremita per la ŝultroj al la muro, kvazaŭ ili estus algluitaj. La okuloj de Johanino fiksis lian vizaĝon kaj pleniĝis je teruro.

Tio estis ŝia frato, sed kiel alian mienon li havis nun. La sekajn brakojn en la elfrotitaj manikoj li krucigis kaj forte premadis kontraŭ la brusto; sur la paperblankaj vangoj montriĝis ruĝaj makuloj etendiĝantaj ĝis la rando de l' mallumaj okulvitroj. Li spiris rapide kaj la buŝon li havis iom malfermitan. Kun streĉita atento li aŭskultis la mallongan sed energian kulpigon, kiun proklamis la prokuroro kaj la iom konfuzan defendon de l' advokato. Poste la prezidanto turniĝis al Johanino deklarante, ke ŝi havas la rajton diri en tiu ĉi afero la lastan vorton kaj demandante, kion ŝi povus kaj volus diri por sia defendo. Super la altan pezan apogilon de la benko de l' kulpigitoj leviĝis delikata blondhara nigre vestita knabino. La palpebrojn ŝi havis mallevitajn, la staturon trankvilan kaj la voĉon iom tremantan:

— Mi instruis infanojn, mi pensis, ke mi agis bone...

Tie ĉi por momento ŝia vizaĝo frapante ŝanĝiĝis. Kvazaŭ ekboliĝis en ŝi iaj fortegaj sentoj ŝi levis la frunton, ŝiaj okuloj ekbriliĝis, la lipoj ektremis, kaj korektante ŝian lastan frazon ŝi laŭte kaj malkonfuze diris: kaj ankaŭ nun mi pensas, ke mi bone agis.

Senkodiĉe ŝi estis kulpa. Tamen estis mirinde, kial la prezidanto ne leviĝis tuj por iri kun la kolegoj en la konsilĉambron, sed sidis kelkajn minutojn kun kapo iom levita kaj kvazaŭ en ĉielarkon enrigardadis la kulpigitan, kun kia esprimo de okuloj? — tion pro la malproksimeco neniu el la homamaso povis rimarki. Rigardadis ŝin ankaŭ liaj kolegoj, el kiuj unu forte kuntiris la brovojn. Tio ĉi daŭris mallonge, poste ili stariĝis kaj foriris. Ne baldaŭ ili revenis. La afero estis simpla kaj klara, kial la interkonsilo daŭris tiel longan tempon?

Tubavoĉe la juĝeja servisto anoncis, ke la juĝantaro revenas. Kun murmuro simila al brueto de arboj movigitaj per vento, ĉiuj leviĝis. Ĉe l' tablo kovrita per tuko la prezidanto kune kun la kolegoj stariĝis kaj komencis legi la juĝon. Oni povis rimarki, ke li legis per voĉo iom pli mallaŭta ol kiam li parolis antaŭe. Johanino Lipska estis kondamnita je mona puno de ducent rubloj, kaj en okazo de nesolventeco, je tri monatoj de malliberejo.

La kunsido estas finita; la publiko eliras el la juĝejo. Tie kaj tie ĉi la leĝistoj interparoletas, ke la knabino estas feliĉa, ĉar ŝi per malgranda puno pagos sian kulpon.

Tamen malgrandeco kaj grandeco estas ideoj eksterordinare rilataj. Tiel certe pensis Mieĉislao Lipski, kiu atidinte la juĝon ne faris eĉ plej malgrandan movon kaj staris kiel antaŭe apogita kontraŭ la muro kaj premanta kontraŭ la brusto la krucigitajn brakojn. Oficisto ia kun kolumo maldense brodita je oro tie pasis kaj rimarkinte lin haltiĝis antaŭ li. Videble li konis lin kaj kun bondezira rideto li komencis:

— Nu kio, Mieĉislao Antonoviĉ’! Bone ĉio finiĝis! Sed kiel estos? Pago ĉu malliberejo? Morgaŭ matene mi venos al Vi. Sed pli bone estus pagi... Ducent rubloj estas ne multe, kaj domaĝe estus, se la fraŭlino... Kaj li foriris. En tiu ĉi momento Mieĉislao deŝiriĝis de l' muro kaj saltis eliron. Kelkaj oficejaj kolegoj volis haltigi lin, diri ion, eble konsili... Sed liaj okuloj estis tiel brulantaj, ke el post la mallumaj okulvitroj oni povis vidi ilian brilon, kaj la akraj kubutoj dispuŝadis ĉiujn kaj ĉion ĉirkaŭ li. Tiel li elkuris en longan galerion kun vico da grandegaj helaj fenestroj, tra kiu fluis la publiko, malrapide malaperanta malsupre sur la ŝtuparo. Tie li ekrigardis malantaŭen kaj en la niĉo de unu el la fenestroj li rimarkis Johaninon, kiu tie staris eble atendante lin, eble ne havante la forton ĉu kuraĝon fari al si vojon tra la homamaso. En tiu momento ŝi sekvis per la okuloj grupon da personoj sin trovantaj jam en la kontraŭa fino de l' galerio. Tio estis du virinoj kaj unu viro ĉie en tiu urbo konata, la beleta, havanta grandan klientaron, precipe plaĉanta al sinjorinoj, doktoro Adamo. Kiel multegaj aliaj homoj li venis tien ĉi por aŭdi interesantan proceson, kaj facile oni povis observi, ke li eliris sub influo de seriozaj kaj malgajaj impresoj. Tamen, kiam unu el siaj akompanantinoj, altkreska kaj orname vestita fraŭlino, kun rideto lin alparolis, li ankaŭ ekridetis kaj en la komenco de l' ŝtuparo oferis al ŝi sian brakon. Johanino eksentis en tiu ĉi momento, ke iu kaptas ŝian manon kaj ekvidis Mieĉislaon, kiu klinita super ŝi, rapide kaj mallaŭte ekparolis:

— Iru sola domen. Mi nun ne povas iri kun vi. Mi havas en la urbo urĝajn aferojn. Post kelkaj horoj mi revenos. Iru sola domen.

Li enrigardadis ŝin per siaj fajrigitaj okuloj, kaj forte premante lian manon li aldonis:

— Ne timu, nur ne timu... ne timu!

*     *     *

Kelkajn horojn poste Mieĉislao Lipski lacapaŝe supreniris la ŝtuparon de sia loĝejo, malrapide pasis la kuirejon kaj en la apuda ĉambro kun laŭta ĝemo sidiĝis sur la malmola malnovmoda kanapo. Li estis videble lacigita, lia vizaĝo ree havis sian paperan blankecon; kun gesto de enpensiĝo li frotadis per sia blanka longa mano la sulkigitan frunton. Li tute ne miris, ke li ne vidis Johaninon en la kuirejo. Eble ŝi malsupreniris en la korton aŭ eble la bonkora Roĵnovska invitis ŝin por tiu ĉi tago.

Tamen Johanino estis en la kuirejo, nur ŝi sidis kaŝita post la alta lito en malluma angulo. Vidante la entrantan fraton ŝi ne leviĝis tuj, kiel kutime ŝi faradis por saluti lin kaj demandi, ĉu li ne bezonas ion. Eble ŝi ne povis elŝiriĝi el sia enpensiĝo aŭ ŝi iom ĉagrenis, ke li tiel longan tempon forestis. Post kelkaj minutoj tamen ŝi leviĝis kaj mallaŭte eniris lian ĉambron.

— Vi do estas! kie Vi estis? demandis Miecislao.

— Mi estis dome, nur Vi min ne rimarkis. Roĵnovska estis tie ĉi kaj invitis min, ke mi iru por la restanta tempo de l' tago al ŝi, sed mi ne volis... Mi pensis, ke Vi baldaŭ venos... vi venis tiel malfrue...

— Aha, malfrue, murmuris la kancelarŭsto. Tia indiferenteco de la frato por ŝia sorto videble pikis ŝian koron. Ŝi staris kelkajn paŝojn antaŭ li, la manoj kunplektitaj sur la jupo, ŝiaj okuloj malgaje lumis en la mizera vizaĝo.

— Mi pensis, ke Vi volos interparoli kun mi la lastan tagon... antaŭ la disiĝo...

— Kia lasta tago? Kia disiĝo — ekmurmuris ree la frato.

— Ĉu vi jam estus forgesinta, ke morgaŭ oni min kondukos en malliberejon?

Ŝian vizagon trakuris kelkaj nervaj ektremoj. Sed baldaŭ ŝi daŭrigis:

— Tri monatoj estas tempo sufiĉe longa... kaj ankaŭ poste mi plej certe jam ne revenos al vi, sed mi serĉos ian ajn servon... Ni do devas pensi pri via mastraĵo. Hodiaŭ vespere mi kunskribos detale Vian vestaron, por ke Vi sciu, kion Vi havas, kaj ne lasu Vin ĉirkaŭŝteli. La patrinon de Konstancjo mi dungos, ke ŝi venadu ĉiutage matene ordigi vian loĝejon kaj pretigi la samovaron. Dome Vi jam ne manĝados, ĉar kiu nun kuirus por Vi? Sed mi iros por momento al Roĵnovska kaj petos ŝin, ĉu ŝi ne volus page donadi al Vi tagmanĝojn. Vi havus ĉe ŝi manĝon pli sanan ol en restoracio... Memoru ankaŭ sidiĝante vespere por skribi, ke Vi lumigu atente la lampon, ĉar Vi kutimis fari tion ĉi tiel, ke la ĉambro pleniĝas je haladzo, kio tre malutilas Viajn okulojn...

Kiam ŝi estis tiel parolanta, Mieĉislao rigardadis ŝin kun stranga esprimo de l' okuloj. En tiuj ĉi frutempe lacigitaj kaj malsanaj okuloj estis tiom da gajeco kaj samtempe tiom da bedaŭro, ke malfacile estus diri, ĉu li tuj ekridegos aŭ ekploregos. Kiam Johanino finis paroli li demandis:

— Ĉu Vi finis?

— Jes — ŝi respondis — cetere dum la hodiaŭa vespero kaj la morgaŭa mateno eble mi ankoraŭ ion rememoros.

Ne fortirante sian rigardon de ŝi kelkajn sekundojn li balancadis la kapon, kvazaŭ li mirus aŭ dolorus. Poste li komencis paroli per sia naza voco:

— Kaj Vi vere povis pensi, ke mi permesos, ke vi iru malliberejon kaj sidu tri monatojn kune kun ŝtelistoj kaj perditaj virinoj en malpureco, en koto?

Nun Johanino forte ekmiris.

— Kiel povas esti alie? Juĝo... ne protestebla.

— Ĉu vi ne aŭdis: mona puno de ducent rubloj aŭ mallibeiejo... ducent rubloj... klare ducent. Ĉu vi ne aŭdis?

Ŝi ekridetis suprentirante la brakojn.

— O jes, mi aŭdis. Sed tio estas tute egale. Por mi havigi tian sumon estas same, kiel depreni stelon de l' ĉielo; mi eĉ ne ekpensis pri tio.

— Aha! vi ne ekpensis — ekriis la skribisto kaj ekstariĝinte de l' kanapo li rektiĝis en tuta sia maldikeco kaj alteco kaj larĝe streĉis siajn brakojn, kio donis al li ian similecon al ventmuelilo. Tiel starante kaj movante la brakojn kiel muelilajn radiojn li kriis:

— Vidos Vin la malliberejaj gardistoj same kiel siajn orelojn sen spegulo. Mi kraĉas sur monon tie, kie estas afero de honoro kaj eble de vivo de mia fratino! Bagatelo! tri monatoj en malsekaj muroj en malpureco kune kun ŝtelistoj kaj senhontulinoj! Vi estas filino de profesoro, fraŭlino bone edukita. Tial ke ni malriĉiĝis, ni jam devus malpuriĝadi en malliberejo kune kun ŝtelistoj, drinkistoj! ĥa ĥa ĥa! ĥa ĥa ĥa! Li ne paŝadis, sed kuradis en la ĉambro, spirante rapide, nerve ridante kaj gestadante.

Johanino pro miro larĝe malfermadis la okulojn.

— Sed je Dio! Mieĉislao, kion Vi parolas? El kie Vi prenus tiom da mono? Estas ja neebleco!

Li ekstaris kaj per manplato frapis la tablon.

— Jen mi prenis! Jen mi ricevis! Jen Vi konvinkiĝos, ke mi ne estas tia malpovulo, kia mi ŝajnas esti, kaj ke Vi ne estas jam tiel tute sola en la mondo!

Ŝi eksaltis kaj forte kaptis liajn manojn. Multegaj sentoj skuadis ŝiajn trajtojn: neatendita espero liberiĝi de io, kion ŝi en sekreto de sia animo morte timis, ĝojo, kiun faris al ŝi tiu eksplodo de frata amo, pleje tamen teruro...

— De kie vi prenis tiun ĉi monon, Mieĉjo! Kiamaniere Vi ricevis tiun ĉi monon? Kara mia, kion Vi faris?

Li provis liberigi siajn manojn el la ŝiaj, sed ŝi premis ilin ĉiam pli forte.

— De kie mi prenis? Mi ĝin ja ne ŝtelis. Vi bone scias, ke mi ne ŝtelis. Mi pruntis — kaj finite.

— Vi pruntis! — ekkriis ŝi — sed tio ĉi estas por Vi kompleta ruiniĝo! Kiel Vi povos redoni tiel grandan sumon? Nur se vivante de seka peco da pano! Kaj kiu pruntis al Vi? Riĉajn homojn ni ne konas. Roĵnovska estus la unua kiu donus, se ŝi havus, sed ŝi ne havas. Kaj neniu el tiuj malriĉaj homoj havas tiel grandan monsumon! Kiu do pruntis ĝin al Vi? Kiu? Kiu? Kiu?

Kaj tiel longe ŝi persekutis lin per tiu ĉi urĝa demando kaj penetradis lin per siaj okuloj, ĝis li malvolonte kaj preskaŭ kolere elparolis la nomon de unu el plej konataj en tiu ĉi urbo procenteguloj.

Johanino rompis la manojn kaj poste per ili kovris sian vizaĝon.

— Dio mia! ŝi diris — Dio! Dio!

Kelkajn minutojn ŝi nenion povis elparoli krom tiu unu vorto. Ŝia malfeliĉa frato pro ŝi, per ŝi fordonadis sin en la manojn de procentegulo, eniradis en abismon de ŝuldoj, ĉagrenoj, mizero... Ŝi deprenis la manojn de l' okuloj kaj ĉirkaŭprenante lin per la brakoj ŝi komencis petegi lin, ke li permesu al ŝi iri en malliberejon. Ŝi diradis al li, ke, ŝi estas sana, forta, juna, kaj povas elteni ĉion, ke estas juste, ke ŝi sola portu la respondecon por sia agado, ke tiu ŝuldo, kiun li faris, centfoje pli ŝin doloras kaj timigas ol tiuj tri monatoj... tie! Kaj kiam li neante ĉiam balancadis la kapon kaj kortuŝite sed decidite ripetadis: „Ne Johanjo, ne! ne! mi ne povas konsenti“! ŝi surgenuiĝis kaj ĉirkaŭprenante liajn genuojn per la manoj petegis lin per hajlo de vortoj, kiuj fariĝadis pasiaj krioj:

— Mieĉjo plej kara, permesu, permesu, permesu al mi iri tien kaj la monon redonu al tiu, de kiu vi ĝin prenis... Tuj, tuj portu ĝin al li. Permesu, frateto ora, permeŝu al mi iri tien. Ŝi ploris per hajlo de larmoj. Granda, hela harligo devolviĝis de ŝia kapo kaj displektita, malordigita kiel fluaĵo de pala oro surŝutadis la ŝuojn de l' skribisto. Sed li kliniĝinte rapide levis ŝin kaj per siaj longaj malmolaj manoj forte alpremis ŝin al sia brusto.

— Tio jam, mia kara, ne povas esti. Tiun ĉi monon mi jam ne povas redoni. Ĝi jam estas en la manoj de tiu oficisto, kiu estis venonta morgaŭ matene por konduki Vin en malliberejon.

...Kaj nun li ne venos, ĥa, ĥa, ĥa!

Lia rido sonis iom malsaĝete, iom nerve kiel strange intermiksitaj triumfo kaj maldolĉeco. Ŝi mallaŭte, profunde ploris sur lia brusto. Tio fariĝis. Tial li kelkajn horojn ne revenadis hejmen, ĉar li klopodadis monon kaj portis ĝin al tiu, al kiu tio ĉi apartenis. — Dankemo senlima, ĝojo pro liberiĝo, kompato kun la frato kaj timo pro lia estonteco movigadis profunde la knabinon skuatan de la teruraj impresoj de tiu ĉi tago. Ŝi ne povis paroli, sed nur el tuta forto alpremiĝadis al la brusto de tiu ĉi stranga junulo, kiu ŝajnis tiel turmentita kaj apatia, indiferenta, kaj nun...

Ŝi alpremis la lipojn al sia mano kaj mallaŭte diris:

— Estu do kiel vi volis.

Mieĉislao lacigita kuŝiĝis sur la kanapo post la tablo kovrita de kancelariaj paperoj. Johanino reiris kuirejon por pretigi vespermanĝon. Ŝi plenigis la samovaron per akvo kaj staris momenton senmove. Poste Ŝi prenis karbon el la forno kaj ĵetinte ĝin en la samovaron ŝi ree malsuprenlasis la manojn kaj ekstaris rekta, rigida rigardante per glasaj okuloj la ŝrankon starantan ĉe l’ muro. Tiu ĉi meblo videble memorigis ŝin pri io, ĉar ŝi alpaŝis ĝin kaj komencis preni el ĝi glasojn kaj kuleretojn. Sed tiuj ĉi du lastaj elfalis el ŝiaj manoj sur la plankon kaj ŝi anstataŭ levi ilin kaptis tranĉilon kaj panbulkon. Ŝiaj movoj estis rapidaj kaj malegalaj intermomente haltigataj per neforpuŝebla enpensiĝo. Fine tranĉilon kaj panon ŝi ĵetis sur la tablon kaj kovrante la vizaĝon per la manoj kaj alpremante la frunton kontraŭ la pordeto de l' ŝranko ŝi fortege ekploris. Kion ŝi nun faros? Kia estos nun lia estonteco? O! terura malpleneco de ŝia vivo kaj pli teruraj ankoraŭ liaj zorgoj, ĉagrenoj, ruino! Ŝi sufokis la ploron, kaj ĉesis plori. Ŝi timis, ke ŝia ploro estu aŭdata en la apuda ĉambro, kaj ĉesis plori. Sed ŝi neniel povis labori, vere neniel. Ŝi bezonis pensi, pensi, pensi, kaj per tiuj pensoj konsumi la propran koron. Ŝi sidiĝis sur la benko apud la fenestro kaj pensadis. Ŝia rigida rigardo eraradis post la vitroj vidante nenion krom kelkaj nigraj malbelaj tegmentoj kaj peco da ĉielo kovrita per grasa fumo supreniranta el la kamenoj. Estis en tiu ĉi vido nenia distriĝo, nenia konsolo; do ankaŭ la mieno de Johanino fariĝadis pli kaj pli malĝoja. Ŝiaj larmoj sekiĝis, sed la palan ordinare vizaĝkoloron kovris nuanco de malagrabla flaveco, kaj ŝian senkoloriĝintan buson unuafoje en ŝia vivo trakuris akra kolera rideto.

Tiam la pordo de l' kuirejo ekkraketis kaj entris du infanoj. Estis la granda Kosĉio en sia vesto el dika tolo, nudpieda, kurbiĝanta kaj kondukanta per mano la malgrandan grasetan Manjon, rapide paŝetantan per siaj ankaŭ nudaj piedoj elstarantaj ĝis la genuoj el sub la senkoloriĝinta jupeto. Pasis apenaŭ kelkaj sekundoj kaj la knabo, timeme kaj kun ia malĝoja sentemeco rigardante el sub la brovoj, surgenuiĝis antaŭ Johanino, kaj la knabineto, movetante la piedojn kaj la manojn kun mallaŭta rideto eksaltis sur ŝiajn genuojn. Ĉe la piedoj de Johanino kuŝis bukedo de siringo, kiu ĵus estis floranta kaj de kiu sufiĉe grandan faskon deŝiris la filo de l' seruristo, certe en ies ĝardeno, kaj senvorte metis tie ĉi sur la plankon. Forta odoro de tiu printempa, neĝblanka floro plenigis la kuirejon. Kaj Kosĉio, ĉiam kun la sama rigardo kvazaŭ de besteto sindona kaj timema rigardante sin el sub la brovoj eltiris kajeron kaj malferminte ĝin komencis malrapide legi: Mal-la-bo-re-me-co est-as la patr-o de ĉiu-j pek-o-j. Frumatena laboro rekompencas per oro. Kaj la malgranda Manjo ankaŭ eltiris malnovan alfabetlibron, malpurigitan, ĉifitan kaj malfermante ĝin sur tiu paĝo, kie estis la alfabeto, komencis: A — B — C...

Johanino mallaŭte ekridetis kaj kisis la sulkitan frunton de l' knabo kaj la ruĝan vangon de l' knabino. Ili tre ekĝojiĝis pro tio, kaj tiel fariĝis malgranda brueto. El la apuda ĉambro naza dormema voĉo demandis:

— Kiu estas tie Johanjo? Kun kiu Vi parolas?

Johanino ekruĝiĝis kaj per voĉo tremanta respondis:

— Infanoj...

— Infanoj! — ekkriis Mieĉislao kaj tuj ekstaris sur la sojlo. Sur liaj vangoj ree aperis ruĝaj makuloj kaj la okuloj ekflamiĝis, sed tiufoje je kolero. Propredirite tio estis kolero kaŭzata de timo, kiu klare pentriĝis sur lia vizaĝo, staturo kaj movoj.

— Ree infanoj! li ripetis per voĉo altigita — ĉu mi devas tute perei per tiuj malbenitaj infanaĉoj?

— Ĉu ne sufiĉe jam estis da mizero? Eble mi devas ankoraŭ perdi mian oficon kaj lastan pecon da pano?

Li gestadis kolere. La timo donis al lia voĉo neatenditan forton. Preskaŭ terure li ekkriis:

— For de tie ĉi malgranduloj! Ke de hodiaŭ Via piedo ne ekstaru ĉi tie; ĉar se mi vin ankoraŭ ekvidos ĉi tie, vi ricevos baton. For! Iru for.

La geknaboj malaperis.

Johanino eklumigis la lampon, pretigis la teon kaj kune kun bulko sur telero portis ĝin al la frato, kiu jam diligente estis skribanta. Ĉiu tage li pasigadis sur tia skribado longajn horojn tiel en la oficejo kiel ankaŭ dome. Metinte teleron kaj glason sur la tablon ŝi kliniĝis kaj kisis la klinitan super la paperoj kapon de la frato. Oh! Eĉ la piej malgrandan koleron ŝi ne sentis kontraŭ li. Li estis prava tiel agi. Ŝi nur sentis, pensis, ke ŝi ree necese devas ion komenci kun si, piej baldaŭ!

Dume ŝi sidiĝis en la kuirejo kaj komencis brodi sur nova naztuko la monogramon de Mieĉislao.

La siringo, kiun alportis Kosĉio, plenigadis la kuirejon per malsobriganta odoro; la samovaro staranta ĉe l' forno zumis kaj vaporis, el malsupre, el sub la planko oni povis aŭdi surdajn bruetojn interrompatajn de tempo al tempo per frapo de ia renversata meblo aŭ per disputema aŭ diboĉa krio. La drinkejo komencis sian noktan subteran vivon.

Sed kio tie ekmoviĝis post la lito kaj el krepusko malalte ĉe l' tero komencis elŝoviĝi maldistingebla? besteto? infano? Iaj du manetoj apogadis sin sur la planko, iaj helaj haroj ekbriletis ore antaŭ la malpura muro, ia paro da okuloj eklumis per klara lazuro... Estis infano, kiu kelkajn sekundojn, mallaŭte, rampante kiel kvarpiedulo subite kun eksplodo de rido eksaltis sur la genuojn de l' rigidita en sia malĝojo knabino. La granda Kosĉio estis forkurinta, sed la malgranda Manjo kaŝis sin post la lito kaj atendis, ĝis kiam la sinjoro ĉesos koleri kaj krii. Ŝi pasigos tie ĉi la nokton, kiel ŝi jam faris multfoje, kaj nun ŝi volas iom legi en sia alfabetlibro, montri kion ŝi jam ŝcias... Ĉion de a ĝis p... de p ŝi ne scias, sed „hieraŭ" ŝi lernos. Certe ŝi volis diri „morgaŭ“ kaj diris „hieraŭ", sed tio ne malhelpas! Johanino ree kisis ŝin kaj demandis, ĉu ŝiaj gepatroj scias, ke ŝi intencas pasigi la nokton tie ĉi.

El la apuda ĉambro eksonis demando: kiu ree tie? Kun kiu Vi parolas Johanjo?

Mallaŭte, konsternita respondis Johanino:

Estas la malgranda Manjo... Ĉu mi devas diri al ŝi, ke ŝi iru for?

En la apuda ĉambro longan minuton daŭris silento, fine naza voĉo vira elparolis:

— Donu al ŝi iom da teo. Malsupre sub la planko ree io laŭte ekfrapis, kaj farigis intermiksita bruo. Ĉu tie ia drinkulo renversiĝis kaj frapis benkrandon per sia kapo? Ĉu homo levis pugnon kontraŭ homo tiel forte, ke li ĵetis lin teren, sur la plankon kovritan per malpuraĵo kaj superververŝitan per drinkaĵo? Eble per tia bruo ekboliĝis tie sensenca, diboĉa amuzajo? Super la maldeca bruo de l' drinkejo, en la kuirejo lumigata per malgranda lampo kaj plenigita de odoro de l' siringo, la pala knabino kun vizaĝo laca kaj okuloj ploraj tenis sur la genuoj nudpiedan grasetan ridantan infanon. El sub la senkoloriĝinta vesteto la ruĝa infana maneto ree eltiris la ĉifitan alfabetlibron kaj la arĝenta voĉeto eksonoris per longa petola rido.

El la apuda ĉambro aŭdiĝis malkontenta siblo:

Si-len-tu!

— Silentu, ripetis Johanino klinita super la infano. La malgrandulino sufokis la arĝentan sonoron de sia voĉo kaj per mallonga fingreto frapante ĉian literon mallaŭtege, apenaŭ aŭdeble legis:

— A... B... C...


<<


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.