La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


NOVELOJ

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Enkonduko

De pli ol 100 jaroj Henryk Sienkiewicz (1846-1916) apartenas al la plej popularaj verkistoj en Pollando, kaj cetere ne nur en Pollando. La Nobel-premio en 1905 pro la romano "Quo vadis" nur profundigis lian pli fruan popularecon, kiu malgraŭ la paso de multaj jaroj daŭras, ankaŭ en la esperantistaj medioj, kion klare pruvas la jen kaj jen reaperantaj E-tradukoj de liaj verkoj. Antaŭ ol ni provos klarigi la kialon de la populareco de lia literatura kreitaĵo, ni resume prezentu liajn E-tradukojn.

La unua libroforma E-traduko el la pola literaturo estis ĝuste lia "Janko Muzikanto". Sienkiewicz estis la unua pola verkisto, kies literaturaĵon oni diskonigis pere de Esperanto. Sed kun la paso de la jaroj ni ricevis pli kaj pli da E-tradukoj el la verkaro de Sienkiewicz.

Kiel dirite, la unua estis "Janko Muzikanto", kiu aperis en la 1891-a jaro en la traduko de Antoni Grabowski. La interesiĝo pri ĉi tiu novelo inter la unuaj esperantistoj estis tiel granda, ke en la jaro 190A la fama pariza eldonejo Haĉette et Cie reaperigis ĝin en "Antologio Internacia", kiun Antoni Grabowski suplemente aldonis al la pli frue publikigita "Kondukanto de l' interparolado kaj korespondado" (1890). En la sama literatura suplemento de la "Kondukanto" ni trovas du pliajn prozaĵojn de Sienkiewicz "La juĝo de Zeŭso" (greka fabelo) kaj "Estu benata" (hinda fabelo). Sed tamen sendube "Janko Muzikanto" apartenas al la plej ŝatataj klasikaĵoj de la E-literaturo, pri kio i.a. atestas la fakto, ke en la jaro 1905 reeldonis ĝin en aparta libreto la pariza Presa Esperantista Societo, en 1922 publikigis ĝin en Berlino Wilhelm Fricke en sia "Universala Legolibro" kaj post la paso de multaj jaroj - en 1976 - rememorigis ĝin la revuo "Pola Esperantisto" en speciala literatura numero.

En la periodo ĝis la unua mondmilito oni eldonis multajn E-tradukojn de la noveloj de Henryk Sienkiewicz. I.a. en la traduko de Grabowski aperis "La juĝo de Oziris", "Kio okazis foje en Sidono", kaj "Ŝi, la tria". Aliflanke en la traduko de Kazimierz Bein aperis "La lanternisto", "Du herbejoj", "Ĉe la fonto" kaj fragmento de la romano "Quo vadis". Ili ĉiuj troveblas en la "Pola Antologio", eldonita en Parizo en 1906, kiun cetere oni reeldonis kelkfoje, i.a. en Nederlando kaj Francujo, poste en Danlando, en Ĉina Popola Respubliko kaj fine en Pollando sub titolo "Literatura Antologio". La konata pola E-tradukisto Bronislaw Kuhl tradukis la novelon "Ni sekvu Lin", ĝi aperis en 1909. Unu jaron pli frue, en 1908, la revuo "Tra la Mondo", aperanta en Francujo, publikigis la sienkieviĉan rakohton "Sur Olimpo" en la traduko de Zenon Klemensiewicz, kiu cetere - ni aldonu informe al eksterlandanoj - pli poste fariĝis universitata profesoro, unu el la plej mondfamaj slavistoj. Estas interese, ke en la 1965-a jaro, kiam Klemensiewicz verkis la konatan pollingvan disertaĵon "Ĉu valoras okupiĝi pri Esperanto?" li i.a. aperigis suplemente al sia libro por demonstri la literaturan aplikeblon de nia lingvo la menciitan rakonton "Sur Olimpo".

En la intermilita periodo tute aparte notindas la aperigo de la kompleta traduko de "Quo vadis" en Nederlando, kiun taskon realigis la filino de L. Zamenhof, Lidia. La romanon oni reeldonis en 1957 en Varsovio. Cetere mi nepre emfazu, ke Lidia Zamenhof tre ŝatis la verkaron de Sienkiewicz kaj en la intermilita periodo ŝi tradukis lian novelkolekton kaj aperigis en Nederlando.

Studante la libraron de la Biblioteko HODLER en sidejo de UEA en Rotterdamo mi trovis tie ion, kio tute surprizis min. Jen en la 1936 jaro nederlanda eldonisto Jos Kirjnen aperigis la verkon de Sienkiewicz titolitan "Kaptitaj en Nubio" en la E-traduko de Wigbertus van Zon. Post la trafoliumo de la libro mi tuj rimarkis, ke temas pri la mallongigo de la fame konata porinfana romano de Sienkiewicz "Tra dezerto kaj praarbaro", kiun cetere oni tradukis el la mallongigita germana eldono "Durĉ die Wuste". Ĉi tiun romanon en 1978 publikigis en la plena varianto, "Heroldo de Esperanto" kune kun la pola eldonejo "Interpress" kaj Pola E-Asocio (en la traduko de prof. Mieczysław Sygnarski).

Se ni tiel vaste traktas la E-tradukojn de Sienkiewicz, ni esprimu la bedaŭron, ke neniu el liaj famaj romanoj, kiel ekz. "La kruckavaliroj", "Per fajro kaj glavo", "La diluvo", "Sinjoro Wolodyjowski", aperis en E-o, kvankam ampleksajn fragmentojn kelkfoje prezentis al siaj aŭskulkantoĵ la E-Redakcio de Radio Polonia. Sed eble iam ...

Ĉu Sienkiewicz, kiun la esperantistaro tre ŝatas, la samtempulo de Zamenhof, esprimis iam sian opinion pri Esperanto? Mi ne trovis pri tio informojn, kvankam pri la ekzisto de Esperanto li tute certe sciis (laŭ la tiama kutimo ĉiu tradukanto petis la tradukpermeson rekte ĉe la aŭtoro de la tradukota verko, do certe Grabowski kaj Bein skribe aŭ parole kontaktis lin). Tamen sendube li havis favoran sintenon al Esperanto, ĉar mi trovis informojn, ke en la 1924 jaro, do kelkajn jarojn post la morto de Sienkiewicz (li forpasis en 1916), tre solene oni transportis lian mortan polvaron el eksterlando en Varsovion kaj ĉe la tiama okcidenta landlimo de Pollando en la loko Dziedzice la ĉerkon omaĝis la delegacio de PEA, en kiu troviĝis prof. d-ro Odo Bujwid - la tiama prezidanto de PEA, s-ro Bronislaw Kuhl - la prezidanto de la krakova Societo "Esperanto". Landlime ili metis ĉe la ĉerko florkronon kun la surskribo sur blank-ruĝa kaj verda rubandoj, kiu tekstis: "Al Granda Verkisto - esperantistoj polaj". Aliflanke varsoviaj esperantistoj post la alveno de la ĉerko al la ĉefurbo la 26-an de oktobro 1924 omaĝis la verkiston metante alian florkronon kun la surskribo "Al Henryk Sienkiewicz - Pola Esperanto-Asocio". Ambaŭ florkronojn dum la funebra ceremonio en Varsovio portis la delegacio de PEA konsistanta el s-ro Zygmunt Grabowski (la filo de Antoni Grabowski), d-ro S.T. Karlsbad, poeto red. Stanislaw Karolczyk, inĝ. Kazimierz Tyminski kaj la konata E-aganto en la intermilita periodo Jan Kostecki.

Finante oni devus meti la demandon, kio kaŭzis la internaciskalan populariĝon de la verkoj de Sienkiewicz en E-tradukoj? Tion kaŭzis sendube la universala karaktero de liaj verkoj, dinamikeco, preskaŭa pentrado de scenoj per vortoj, bonega verkkomponado kaj sendube ankaŭ multaj aliaj kialoj, inter kiuj ni aparte emfazu la patriotismon de la verkisto, kiu admirebias ĝis hodiaŭ. Samtempe la tradukoj de liaj verkoj ege kontribuis al la pliriĉigo de la esprimkapablo de Esperanto kaj ĝenerale al la evoluo de la lingvo, kion klare konfirmas la esperantlingvaj reeldonoj.

Antaŭ ol fini mian enkondukon mi emfazu, ke la verkojn de Sienkiewicz oni tradukis en preskaŭ 50 lingvojn, kio reliefe konfirmas lian popularecon en la mondo. Sed ĉi tiun popularecon kaj eble eĉ daŭran aktualecon konfirmas krome la fakto, ke la novaj generacioj de filmistoj jen kaj jen trovas en liaj verkoj inspir-fonton por novaj nuntempaj filmigoj. Cetere eble ankaŭ pro tio, ke liaj verkoj similas al preskaŭ pretaj filmscenaroj, kies aŭtoro sugestoplene kvazaŭ pentras jen la kavalirojn batalantajn por defendi la patrujon, jen la homajn sentojn, inter kiuj ne mankas la grandaj geamoj, jen la mirindan religiemon, kies plej profunda esprimiĝo estas la romano "Quo vadis". Kaj ĝuste la universalaj, humanaj valoroj de liaj verkoj, la artismo de liaj verkoj kaŭzas, ke Sienkiewicz trovis por si ankaŭ firman lokon en la vivo de la internacia E-komunumo, kiu espereble volonte akceptas ankaŭ la nunan reeldon de liaj noveloj en la traduko de Lidia Zamenhof, la filino de la kreinto de Esperanto.

ANDRZEJ PETTYN


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.